1 00:00:01,000 --> 00:00:03,000 Mi estas ĉi tie hodiaŭ por dividi kun vi 2 00:00:03,000 --> 00:00:05,000 eksterordinaran vojaĝon -- 3 00:00:05,000 --> 00:00:08,000 fakte eksterordinare rekompencantan vojaĝon -- 4 00:00:08,000 --> 00:00:10,000 kiu kondukis min 5 00:00:10,000 --> 00:00:12,000 al trejnado de ratoj 6 00:00:12,000 --> 00:00:14,000 por savi homajn vivojn 7 00:00:14,000 --> 00:00:16,000 per malkovro de kontraŭpersonaj minoj 8 00:00:16,000 --> 00:00:18,000 kaj tuberkulozo. 9 00:00:18,000 --> 00:00:21,000 En mia junaĝo mi havis du pasiojn. 10 00:00:21,000 --> 00:00:24,000 Unu el ambaŭ estis pasio por ronĝuloj. 11 00:00:24,000 --> 00:00:26,000 Mi havis ĉiajn ratojn, 12 00:00:26,000 --> 00:00:28,000 musojn, hamstrojn, 13 00:00:28,000 --> 00:00:30,000 gerbilojn, sciurojn. 14 00:00:30,000 --> 00:00:33,000 Nomu iujn ajn, mi bredis ilin, kaj mi vendis ilin al dorlotbestejoj. 15 00:00:33,000 --> 00:00:35,000 (Ridado) 16 00:00:35,000 --> 00:00:38,000 Mi ankaŭ havis pasion por Afriko. 17 00:00:38,000 --> 00:00:40,000 Pasigante mian junaĝon en multkultura medio, 18 00:00:40,000 --> 00:00:42,000 ni havis afrikajn studentojn hejme, 19 00:00:42,000 --> 00:00:44,000 kaj mi eksciis pri iliaj rakontoj, 20 00:00:44,000 --> 00:00:46,000 tiel malsamaj fonoj, 21 00:00:46,000 --> 00:00:49,000 dependeco de importita scipovo, 22 00:00:49,000 --> 00:00:51,000 varoj, servoj, 23 00:00:51,000 --> 00:00:54,000 gajega kultura diverseco. 24 00:00:54,000 --> 00:00:56,000 Afriko vere fascinis min. 25 00:00:56,000 --> 00:00:58,000 Mi fariĝis industria inĝeniero -- 26 00:00:58,000 --> 00:01:00,000 inĝeniero pri produktevoluigo -- 27 00:01:00,000 --> 00:01:03,000 kaj mi koncentriĝis pri konvenaj malkovraj teknologioj, 28 00:01:03,000 --> 00:01:05,000 fakte la unuaj taŭgaj teknikoj 29 00:01:05,000 --> 00:01:08,000 por evolulandoj. 30 00:01:08,000 --> 00:01:10,000 Mi eklaboris en la industrio, 31 00:01:10,000 --> 00:01:12,000 sed mi ne vere feliĉis per kontribuo 32 00:01:12,000 --> 00:01:15,000 al materialon konsumanta socio 33 00:01:15,000 --> 00:01:18,000 per ekstraktado 34 00:01:18,000 --> 00:01:20,000 kaj fabrikado. 35 00:01:20,000 --> 00:01:22,000 Mi forlasis mian laboron por koncentriĝi pri la vera monda problemo: 36 00:01:22,000 --> 00:01:25,000 kontraŭpersonaj minoj. 37 00:01:25,000 --> 00:01:28,000 Mi parolas nun pri 1995. 38 00:01:28,000 --> 00:01:31,000 Princino Diana televide anoncas, 39 00:01:31,000 --> 00:01:33,000 ke kontraŭpersonaj minoj estigas strukturan malhelpon 40 00:01:33,000 --> 00:01:36,000 al iu ajn evoluo, kio fakte veras. 41 00:01:36,000 --> 00:01:38,000 Tiom longe, ke tiuj aĵoj kuŝas tie, 42 00:01:38,000 --> 00:01:40,000 aŭ ke estas suspekto pri kontraŭpersonaj minoj, 43 00:01:40,000 --> 00:01:42,000 vi ne povas vere eniri en la kampon. 44 00:01:42,000 --> 00:01:44,000 Fakte okazis tutmonda pledo 45 00:01:44,000 --> 00:01:47,000 produkti novajn detektilojn 46 00:01:47,000 --> 00:01:49,000 daŭrigeblajn en medioj, 47 00:01:49,000 --> 00:01:51,000 kie ili necesas, 48 00:01:51,000 --> 00:01:53,000 tio estas precipe en la evolulandoj. 49 00:01:53,000 --> 00:01:55,000 Ni elektis ratojn. 50 00:01:55,000 --> 00:01:57,000 Kial oni elektus ratojn? 51 00:01:57,000 --> 00:01:59,000 Ĉar, ĉu ili ne estas fibestoj? 52 00:01:59,000 --> 00:02:01,000 Nu, efektive ratoj estas -- 53 00:02:01,000 --> 00:02:03,000 male al tio, kion la plej multaj homoj opinias pri ili -- 54 00:02:03,000 --> 00:02:07,000 ratoj estas tre sociemaj bestoj. 55 00:02:07,000 --> 00:02:10,000 Kaj jen nia produkto -- kion vi vidas ĉi tie. 56 00:02:10,000 --> 00:02:12,000 Estas celo ie ĉi tie. 57 00:02:12,000 --> 00:02:14,000 Vi vidas kunlaboranton, trejnitan afrikanon, 58 00:02:14,000 --> 00:02:16,000 kun siaj ratoj antaŭ si, 59 00:02:16,000 --> 00:02:18,000 kiuj efektive estas maldekstre kaj dekstre. 60 00:02:18,000 --> 00:02:20,000 Jen la besto trovas minon. 61 00:02:20,000 --> 00:02:22,000 Ĝi gratas sur la grundo. 62 00:02:22,000 --> 00:02:25,000 Kaj la besto revenas por manĝa rekompenco. 63 00:02:25,000 --> 00:02:27,000 Tre, tre simple. 64 00:02:27,000 --> 00:02:30,000 Tre daŭrigeble en ĉi tiu medio. 65 00:02:30,000 --> 00:02:33,000 Ĉi tie la besto ricevas sian manĝan rekompencon. 66 00:02:33,000 --> 00:02:35,000 Kaj jen kiel tio funkcias. 67 00:02:35,000 --> 00:02:37,000 Tre, tre simple. 68 00:02:37,000 --> 00:02:39,000 Nun, kial oni uzas ratojn? 69 00:02:39,000 --> 00:02:41,000 Ratoj estas uzitaj ekde la 50aj jaroj de la pasinta jarcento 70 00:02:41,000 --> 00:02:44,000 en ĉiaj eksperimentoj. 71 00:02:44,000 --> 00:02:47,000 Ratoj havas pli da genetika materialo 72 00:02:47,000 --> 00:02:49,000 asignita al flaro 73 00:02:49,000 --> 00:02:51,000 ol ajna alia mamula specio. 74 00:02:51,000 --> 00:02:54,000 Ili estas ekstreme sentemaj pri odoro. 75 00:02:54,000 --> 00:02:57,000 Cetere, ili havas la mekanismojn memori ĉiujn tiujn odorojn 76 00:02:57,000 --> 00:03:00,000 kaj komuniki pri tio. 77 00:03:00,000 --> 00:03:02,000 Kiel ni povas komuniki kun ratoj? 78 00:03:02,000 --> 00:03:05,000 Nu, ni ne parolas rate, 79 00:03:05,000 --> 00:03:07,000 sed ni uzas klakilon, 80 00:03:07,000 --> 00:03:09,000 kiu estas normala metodo por trejnado de bestoj, 81 00:03:09,000 --> 00:03:11,000 kiun vi vidas tie. 82 00:03:11,000 --> 00:03:14,000 Klakilo, kiu estigas iun specialan sonon, 83 00:03:14,000 --> 00:03:17,000 per kiu vi povas plifortigi apartajn kondutojn. 84 00:03:17,000 --> 00:03:20,000 Unue ni asocias la klak-sonon kun manĝa rekompenco, 85 00:03:20,000 --> 00:03:23,000 kiu konsistas el pistitaj banano kaj arakidoj en injektilo. 86 00:03:24,000 --> 00:03:26,000 De kiam la besto scias, klako - manĝaĵo, 87 00:03:26,000 --> 00:03:28,000 klako - manĝaĵo, klako - manĝaĵo -- 88 00:03:28,000 --> 00:03:30,000 do, ke klako signifas manĝaĵon -- 89 00:03:30,000 --> 00:03:32,000 ni metas ĝin en kaĝon kun truo, 90 00:03:32,000 --> 00:03:34,000 kaj efektive la besto lernas 91 00:03:34,000 --> 00:03:36,000 meti la nazon en la truon, 92 00:03:36,000 --> 00:03:38,000 sub kiu troviĝas la celodoro, 93 00:03:38,000 --> 00:03:40,000 kaj fari tion dum kvin sekundoj -- 94 00:03:40,000 --> 00:03:42,000 kvin sekundoj, tio estas longa por rato. 95 00:03:42,000 --> 00:03:45,000 Kiam la besto scias tion, ni igas la taskon iom pli malfacila. 96 00:03:45,000 --> 00:03:48,000 Ĝi lernas kiel trovi la celodoron 97 00:03:48,000 --> 00:03:51,000 en kaĝo kun pluraj truoj, ĝis 10. 98 00:03:51,000 --> 00:03:53,000 Tiam la besto lernas 99 00:03:53,000 --> 00:03:55,000 esti kondukata per ŝnuro subĉiele 100 00:03:55,000 --> 00:03:57,000 kaj trovi celojn. 101 00:03:57,000 --> 00:04:00,000 En posta paŝo, la bestoj lernas 102 00:04:00,000 --> 00:04:02,000 trovi verajn minojn en veraj minkampoj. 103 00:04:02,000 --> 00:04:05,000 Oni ekzamenas kaj akreditas ilin 104 00:04:05,000 --> 00:04:07,000 laŭ internaciaj minforprenaj normoj, 105 00:04:07,000 --> 00:04:10,000 same kiel hundoj devas submetiĝi al testo. 106 00:04:10,000 --> 00:04:12,000 Ĉi tio konsistas el 400 kvadratmetroj. 107 00:04:12,000 --> 00:04:15,000 Estas kelkaj minoj 108 00:04:15,000 --> 00:04:17,000 lokitaj hazarde. 109 00:04:17,000 --> 00:04:20,000 Kaj la teamo de trejnisto kaj ties rato 110 00:04:20,000 --> 00:04:23,000 devas trovi ĉiujn celojn. 111 00:04:24,000 --> 00:04:27,000 Se la besto sukcese faras tion, ĝi akiras licencon 112 00:04:27,000 --> 00:04:29,000 kaj iĝas akreditita besto 113 00:04:29,000 --> 00:04:31,000 uzebla en la kampo -- 114 00:04:31,000 --> 00:04:33,000 same kiel hundoj, parenteze. 115 00:04:33,000 --> 00:04:35,000 Eble kun unu eta diferenco: 116 00:04:35,000 --> 00:04:38,000 ni povas trejni ratojn por kvinono de la prezo 117 00:04:38,000 --> 00:04:40,000 de trejnado de senminiga hundo. 118 00:04:40,000 --> 00:04:42,000 Jen nia teamo en Mozambiko. 119 00:04:42,000 --> 00:04:44,000 Unu tanzania trejnisto, 120 00:04:44,000 --> 00:04:46,000 kiu transdonas la kompetentojn 121 00:04:46,000 --> 00:04:48,000 al tiuj tri mozambikaj lernantoj. 122 00:04:48,000 --> 00:04:51,000 Vi devus vidi la fieron en la okuloj de tiuj homoj. 123 00:04:51,000 --> 00:04:53,000 Ili havas kapablon, 124 00:04:53,000 --> 00:04:55,000 kiu igas ilin multe malpli dependaj 125 00:04:55,000 --> 00:04:57,000 de fremda helpo. 126 00:04:57,000 --> 00:05:00,000 Cetere, kun tiu malgranda teamo 127 00:05:00,000 --> 00:05:03,000 oni kompreneble bezonas la pezajn veturilojn 128 00:05:03,000 --> 00:05:06,000 kaj la permanajn senminigistojn por plutraktado. 129 00:05:06,000 --> 00:05:09,000 Sed per tiu malgranda investo en ratan kapablon, 130 00:05:09,000 --> 00:05:12,000 ni montris en Mozambiko, 131 00:05:12,000 --> 00:05:15,000 ke ni povas redukti la koston por unu kvadratmetro 132 00:05:15,000 --> 00:05:17,000 ĝis al 60 procentoj 133 00:05:17,000 --> 00:05:19,000 de tio kio estas aktuale normala -- 134 00:05:19,000 --> 00:05:21,000 du dolaroj por kvadratmetro, ni faras ĝin por 1,18 135 00:05:21,000 --> 00:05:23,000 kaj ni povas ankoraŭ malplialtigi tiun prezon. 136 00:05:23,000 --> 00:05:25,000 Se ni produktas grandskale. 137 00:05:25,000 --> 00:05:27,000 Se oni povas venigi pli da ratoj, 138 00:05:27,000 --> 00:05:29,000 oni povas efektive eĉ plialtigi la produktadon. 139 00:05:29,000 --> 00:05:32,000 Ni havas demonstraciejon en Mozambiko. 140 00:05:32,000 --> 00:05:35,000 11 afrikaj registaroj 141 00:05:35,000 --> 00:05:38,000 vidis, ke ili povas fariĝi malpli dependaj 142 00:05:38,000 --> 00:05:40,000 per tiu tekniko. 143 00:05:40,000 --> 00:05:42,000 Ili subskribis la pakton por paco 144 00:05:42,000 --> 00:05:45,000 kaj traktaton en la regiono de Grandaj Lagoj. 145 00:05:45,000 --> 00:05:48,000 Kaj ili aprobas, ke heroaj ratoj 146 00:05:48,000 --> 00:05:51,000 forigos la kontraŭpersonajn minojn de iliaj komunaj landlimoj. 147 00:05:51,000 --> 00:05:54,000 Sed permesu al mi konduki vin al tute alia problemo. 148 00:05:54,000 --> 00:05:56,000 Estis proksimume 6000 homoj pasintjare, 149 00:05:56,000 --> 00:05:58,000 kiuj paŝis sur kontraŭpersonan minon, 150 00:05:58,000 --> 00:06:00,000 sed tutmonde pasintjare 151 00:06:00,000 --> 00:06:02,000 preskaŭ 1,9 milionoj da homoj mortis pro tuberkulozo 152 00:06:02,000 --> 00:06:05,000 kiel unua kaŭzo de infekto. 153 00:06:06,000 --> 00:06:08,000 Precipe en Afriko, 154 00:06:08,000 --> 00:06:11,000 kie tuberkulozo kaj aidoso estas forte interligitaj, 155 00:06:11,000 --> 00:06:15,000 ekzistas grandega ofta problemo. 156 00:06:16,000 --> 00:06:19,000 Mikroskopio, la norma procedo de la monda sanorganizo, 157 00:06:19,000 --> 00:06:22,000 atingis 40 ĝis 60 procentojn de fidindeco. 158 00:06:23,000 --> 00:06:26,000 En Tanzanio -- la nombroj ne mensogas -- 159 00:06:26,000 --> 00:06:29,000 45 procentoj de homoj -- tuberkulozo-pacientoj -- 160 00:06:29,000 --> 00:06:32,000 estas diagnozataj kun tuberkulozo antaŭ ol ili mortas. 161 00:06:33,000 --> 00:06:36,000 Tio signifas, ke, se vi havas tuberkulozon, 162 00:06:36,000 --> 00:06:38,000 vi havas pli da ŝancoj ne esti trovata, 163 00:06:38,000 --> 00:06:41,000 sed mortos pro kromaj infektoj sekve de tuberkulozo ktp. 164 00:06:45,000 --> 00:06:47,000 Kaj se vi ja estas trovita 165 00:06:47,000 --> 00:06:49,000 tre frue, diagnozita frue, 166 00:06:49,000 --> 00:06:51,000 kuracado povas komenciĝi. 167 00:06:51,000 --> 00:06:54,000 Kaj ankaŭ por HIV-pozitivuloj, estas sencoplene. 168 00:06:54,000 --> 00:06:56,000 Oni povas efektive sanigi tuberkulozon, 169 00:06:56,000 --> 00:06:59,000 eĉ ĉe HIV-pozitivuloj. 170 00:06:59,000 --> 00:07:02,000 Nu, en nia komuna lingvo, la nederlanda, 171 00:07:02,000 --> 00:07:04,000 la nomo por tuberkulozo 172 00:07:04,000 --> 00:07:06,000 estas "tering", 173 00:07:06,000 --> 00:07:08,000 kiu etimologie 174 00:07:08,000 --> 00:07:11,000 rilatas al la odoro de gudro. 175 00:07:11,000 --> 00:07:13,000 Jam la antikvaj ĉinoj 176 00:07:13,000 --> 00:07:16,000 kaj la greko Hipokrato 177 00:07:16,000 --> 00:07:18,000 efektive publikigis, 178 00:07:18,000 --> 00:07:21,000 dokumentite, ke TB povas esti diagnozata 179 00:07:21,000 --> 00:07:23,000 surbaze de vaporaĵoj 180 00:07:23,000 --> 00:07:26,000 eliĝantaj el pacientoj. 181 00:07:26,000 --> 00:07:28,000 Kion ni do faris, estas ke ni kolektis iujn specimenojn -- 182 00:07:28,000 --> 00:07:30,000 nur por elprovi -- 183 00:07:30,000 --> 00:07:32,000 de malsanulejoj, 184 00:07:32,000 --> 00:07:35,000 trejnis ratojn pri ili 185 00:07:35,000 --> 00:07:37,000 kaj kontrolis, ĉu tio funkcias, 186 00:07:37,000 --> 00:07:39,000 kaj miris, nu, 187 00:07:39,000 --> 00:07:41,000 ke ni povas atingi 89-procentan sentemon, 188 00:07:41,000 --> 00:07:43,000 86-procentan specifecon 189 00:07:43,000 --> 00:07:45,000 uzante plurajn laŭvicajn ratojn. 190 00:07:45,000 --> 00:07:47,000 Jen kiel ĝi funkcias. 191 00:07:48,000 --> 00:07:51,000 Kaj vere, ĉi tio estas taŭga tekniko. 192 00:07:51,000 --> 00:07:54,000 Ni parolas pri eksplodiloj, tuberkulozo, 193 00:07:54,000 --> 00:07:56,000 sed vi povas imagi, 194 00:07:56,000 --> 00:07:58,000 ke vi povas efektive meti ion ajn tien. 195 00:07:58,000 --> 00:08:00,000 Kiel oni do laboras? 196 00:08:00,000 --> 00:08:02,000 Oni havas kasedon kun 10 specimenoj. 197 00:08:02,000 --> 00:08:05,000 Oni metas tiujn 10 specimenojn kune en la kaĝon. 198 00:08:05,000 --> 00:08:07,000 Besto bezonas nur du centonojn de sekundo 199 00:08:07,000 --> 00:08:10,000 por distingi la odoron, tio do iras ekstreme rapide. 200 00:08:10,000 --> 00:08:13,000 Tie ĉi ĝi estas jam ĉe la tria specimeno. 201 00:08:13,000 --> 00:08:16,000 Ĉi tiu estas pozitiva specimeno. 202 00:08:17,000 --> 00:08:20,000 Ĝi ricevas klak-sonon kaj venas por la manĝa rekompenco. 203 00:08:22,000 --> 00:08:24,000 Kaj tiel farante ni povas tre rapide 204 00:08:24,000 --> 00:08:27,000 akiri duavican opinion 205 00:08:27,000 --> 00:08:29,000 por scii, kiuj pacientoj estas pozitivaj, 206 00:08:29,000 --> 00:08:32,000 kaj kiuj estas negativaj. 207 00:08:32,000 --> 00:08:34,000 Nur kiel indiko, 208 00:08:34,000 --> 00:08:36,000 dum mikroskopistoj povas procezi 209 00:08:36,000 --> 00:08:38,000 40 specimenojn tage, 210 00:08:38,000 --> 00:08:40,000 rato povas procezi 211 00:08:40,000 --> 00:08:42,000 la saman kvanton da specimenoj 212 00:08:42,000 --> 00:08:44,000 en nur sep minutoj. 213 00:08:44,000 --> 00:08:46,000 Kaĝo, kia ĉi tiu -- 214 00:08:46,000 --> 00:08:51,000 (Aplaŭdo) 215 00:08:51,000 --> 00:08:54,000 Kaĝo, kia ĉi tiu -- kondiĉe, ke vi havas ratojn, . 216 00:08:54,000 --> 00:08:56,000 kaj ni aktuale havas 217 00:08:56,000 --> 00:08:58,000 25 prituberkulozajn ratojn -- 218 00:08:58,000 --> 00:09:01,000 kaĝo, kia ĉi tiu, funkcianta tuttage, 219 00:09:01,000 --> 00:09:04,000 povas procezi 1680 specimenojn. 220 00:09:06,000 --> 00:09:09,000 Vi povas imagi la potencialajn pluajn aplikojn -- 221 00:09:09,000 --> 00:09:11,000 ekologia serĉo 222 00:09:11,000 --> 00:09:13,000 de poluaĵoj en grundoj, 223 00:09:13,000 --> 00:09:15,000 doganaj aplikoj, 224 00:09:15,000 --> 00:09:18,000 malkaŝo de kontraŭleĝaj varoj en ujoj kaj tiel plu. 225 00:09:19,000 --> 00:09:21,000 Sed ni unue koncentriĝu pri tuberkulozo. 226 00:09:21,000 --> 00:09:23,000 Mi volas koncize prilumi, 227 00:09:23,000 --> 00:09:25,000 ke la bluaj stangoj 228 00:09:25,000 --> 00:09:27,000 estas la rezultoj de mikroskopio 229 00:09:27,000 --> 00:09:30,000 ĉe la kvin kuracistejoj en Dar es Salaam 230 00:09:30,000 --> 00:09:32,000 kun loĝantaro de 500 000 homoj, 231 00:09:32,000 --> 00:09:35,000 el kiuj 15 000 anonciĝis por testiĝi. 232 00:09:35,000 --> 00:09:38,000 Mikroskopio por 1800 pacientoj. 233 00:09:38,000 --> 00:09:42,000 Kaj nur prezentante la specimenojn refoje al la ratoj 234 00:09:42,000 --> 00:09:45,000 kaj reirigante tiujn rezultojn 235 00:09:45,000 --> 00:09:47,000 ni povis plialtigi la indicojn de malkovro 236 00:09:47,000 --> 00:09:49,000 per pli ol 30 procentoj. 237 00:09:49,000 --> 00:09:51,000 Tra la tuta pasinta jaro -- 238 00:09:51,000 --> 00:09:53,000 depende de la intertempoj kiujn oni prenas -- 239 00:09:53,000 --> 00:09:55,000 ni konstante plialtigis 240 00:09:55,000 --> 00:09:57,000 la indicojn de malkovritaj kazoj 241 00:09:57,000 --> 00:09:59,000 en kvin malsanulejoj en Dar es Salaam 242 00:09:59,000 --> 00:10:02,000 per 30 ĝis 40 procentoj. 243 00:10:02,000 --> 00:10:04,000 Tio ja estas vere konsiderinda. 244 00:10:04,000 --> 00:10:06,000 Sciante, ke paciento ne trovita de iu per mikroskopio 245 00:10:06,000 --> 00:10:08,000 infektas ĝis 15 homojn -- 246 00:10:08,000 --> 00:10:10,000 sanaj homoj -- ĉiujare, 247 00:10:10,000 --> 00:10:12,000 vi povas esti certa, 248 00:10:12,000 --> 00:10:14,000 ke ni savis multajn vivojn. 249 00:10:14,000 --> 00:10:17,000 Nu, fakte niaj herooj, la ratoj, savis multajn vivojn. 250 00:10:17,000 --> 00:10:19,000 La sekvenda vojo por ni 251 00:10:19,000 --> 00:10:21,000 nun estas normigi ĉi tiun teknikon. 252 00:10:21,000 --> 00:10:23,000 Kaj estas simplaj aĵoj, 253 00:10:23,000 --> 00:10:27,000 kia ekzemple instalo de eta lasero en la flartruon, 254 00:10:27,000 --> 00:10:29,000 kie la besto devas resti kvin sekundojn. 255 00:10:29,000 --> 00:10:31,000 Do por normigi ĉi tion. 256 00:10:31,000 --> 00:10:33,000 Ankaŭ, por normigi la buletojn, 257 00:10:33,000 --> 00:10:35,000 la manĝajn rekompencojn, 258 00:10:35,000 --> 00:10:37,000 kaj duonaŭtomatigi ĉi tiujn 259 00:10:37,000 --> 00:10:40,000 por reprodukti tion multe pli grandskale 260 00:10:40,000 --> 00:10:43,000 kaj efiki al la vivo de multe pli da homoj. 261 00:10:43,000 --> 00:10:46,000 Konklude, venos ankaŭ aliaj aplikoj estonte. 262 00:10:46,000 --> 00:10:48,000 Jen unua prototipo 263 00:10:48,000 --> 00:10:50,000 de nia fotista rato, 264 00:10:50,000 --> 00:10:52,000 kiu estas rato kun rata tornistro 265 00:10:52,000 --> 00:10:54,000 kun fotilo, kiu povas iri sub rubon 266 00:10:54,000 --> 00:10:56,000 por trovi viktimojn 267 00:10:56,000 --> 00:10:58,000 post tertremo kaj simila katastrofo. 268 00:10:58,000 --> 00:11:00,000 Ĉi tio estas en prototipa stadio. 269 00:11:00,000 --> 00:11:02,000 Ni ankoraŭ ne havas tian funkciantan sistemon. 270 00:11:03,000 --> 00:11:06,000 Por konkludi mi ŝatus fakte diri, 271 00:11:06,000 --> 00:11:08,000 ke vi eble pensas, ke en ĉi tiuj projektoj temas pri ratoj, 272 00:11:08,000 --> 00:11:10,000 sed fine temas pri homoj. 273 00:11:10,000 --> 00:11:12,000 Temas pri povigado de vundeblaj komunumoj 274 00:11:12,000 --> 00:11:15,000 por pritrakti malfacilajn, multekostajn 275 00:11:15,000 --> 00:11:18,000 kaj danĝerajn homhelpajn malkaŝtaskojn, 276 00:11:18,000 --> 00:11:21,000 kaj fari tion per loka rimedo -- 277 00:11:21,000 --> 00:11:23,000 abunde havebla. 278 00:11:23,000 --> 00:11:26,000 Io tute malsama 279 00:11:26,000 --> 00:11:29,000 estas daŭre defii la percepton 280 00:11:29,000 --> 00:11:32,000 de la rimedoj ĉirkaŭantaj onin, 281 00:11:32,000 --> 00:11:35,000 ĉu ili estas ekologiaj, 282 00:11:35,000 --> 00:11:38,000 teknikaj, bestaj, aŭ homaj. 283 00:11:40,000 --> 00:11:43,000 Kaj respekteme harmonii kun ili 284 00:11:43,000 --> 00:11:46,000 por stimuli daŭrigeblan laboron. 285 00:11:46,000 --> 00:11:48,000 Koran dankon. 286 00:11:48,000 --> 00:11:50,000 (Aplaŭdo)