0:00:01.000,0:00:03.000 Mi estas ĉi tie hodiaŭ por dividi kun vi 0:00:03.000,0:00:05.000 eksterordinaran vojaĝon -- 0:00:05.000,0:00:08.000 fakte eksterordinare rekompencantan vojaĝon -- 0:00:08.000,0:00:10.000 kiu kondukis min 0:00:10.000,0:00:12.000 al trejnado de ratoj 0:00:12.000,0:00:14.000 por savi homajn vivojn 0:00:14.000,0:00:16.000 per malkovro de kontraŭpersonaj minoj 0:00:16.000,0:00:18.000 kaj tuberkulozo. 0:00:18.000,0:00:21.000 En mia junaĝo mi havis du pasiojn. 0:00:21.000,0:00:24.000 Unu el ambaŭ estis pasio por ronĝuloj. 0:00:24.000,0:00:26.000 Mi havis ĉiajn ratojn, 0:00:26.000,0:00:28.000 musojn, hamstrojn, 0:00:28.000,0:00:30.000 gerbilojn, sciurojn. 0:00:30.000,0:00:33.000 Nomu iujn ajn, mi bredis ilin, kaj mi vendis ilin al dorlotbestejoj. 0:00:33.000,0:00:35.000 (Ridado) 0:00:35.000,0:00:38.000 Mi ankaŭ havis pasion por Afriko. 0:00:38.000,0:00:40.000 Pasigante mian junaĝon en multkultura medio, 0:00:40.000,0:00:42.000 ni havis afrikajn studentojn hejme, 0:00:42.000,0:00:44.000 kaj mi eksciis pri iliaj rakontoj, 0:00:44.000,0:00:46.000 tiel malsamaj fonoj, 0:00:46.000,0:00:49.000 dependeco de importita scipovo, 0:00:49.000,0:00:51.000 varoj, servoj, 0:00:51.000,0:00:54.000 gajega kultura diverseco. 0:00:54.000,0:00:56.000 Afriko vere fascinis min. 0:00:56.000,0:00:58.000 Mi fariĝis industria inĝeniero -- 0:00:58.000,0:01:00.000 inĝeniero pri produktevoluigo -- 0:01:00.000,0:01:03.000 kaj mi koncentriĝis pri konvenaj malkovraj teknologioj, 0:01:03.000,0:01:05.000 fakte la unuaj taŭgaj teknikoj 0:01:05.000,0:01:08.000 por evolulandoj. 0:01:08.000,0:01:10.000 Mi eklaboris en la industrio, 0:01:10.000,0:01:12.000 sed mi ne vere feliĉis per kontribuo 0:01:12.000,0:01:15.000 al materialon konsumanta socio 0:01:15.000,0:01:18.000 per ekstraktado 0:01:18.000,0:01:20.000 kaj fabrikado. 0:01:20.000,0:01:22.000 Mi forlasis mian laboron por koncentriĝi pri la vera monda problemo: 0:01:22.000,0:01:25.000 kontraŭpersonaj minoj. 0:01:25.000,0:01:28.000 Mi parolas nun pri 1995. 0:01:28.000,0:01:31.000 Princino Diana televide anoncas, 0:01:31.000,0:01:33.000 ke kontraŭpersonaj minoj estigas strukturan malhelpon 0:01:33.000,0:01:36.000 al iu ajn evoluo, kio fakte veras. 0:01:36.000,0:01:38.000 Tiom longe, ke tiuj aĵoj kuŝas tie, 0:01:38.000,0:01:40.000 aŭ ke estas suspekto pri kontraŭpersonaj minoj, 0:01:40.000,0:01:42.000 vi ne povas vere eniri en la kampon. 0:01:42.000,0:01:44.000 Fakte okazis tutmonda pledo 0:01:44.000,0:01:47.000 produkti novajn detektilojn 0:01:47.000,0:01:49.000 daŭrigeblajn en medioj, 0:01:49.000,0:01:51.000 kie ili necesas, 0:01:51.000,0:01:53.000 tio estas precipe en la evolulandoj. 0:01:53.000,0:01:55.000 Ni elektis ratojn. 0:01:55.000,0:01:57.000 Kial oni elektus ratojn? 0:01:57.000,0:01:59.000 Ĉar, ĉu ili ne estas fibestoj? 0:01:59.000,0:02:01.000 Nu, efektive ratoj estas -- 0:02:01.000,0:02:03.000 male al tio, kion la plej multaj homoj opinias pri ili -- 0:02:03.000,0:02:07.000 ratoj estas tre sociemaj bestoj. 0:02:07.000,0:02:10.000 Kaj jen nia produkto -- kion vi vidas ĉi tie. 0:02:10.000,0:02:12.000 Estas celo ie ĉi tie. 0:02:12.000,0:02:14.000 Vi vidas kunlaboranton, trejnitan afrikanon, 0:02:14.000,0:02:16.000 kun siaj ratoj antaŭ si, 0:02:16.000,0:02:18.000 kiuj efektive estas maldekstre kaj dekstre. 0:02:18.000,0:02:20.000 Jen la besto trovas minon. 0:02:20.000,0:02:22.000 Ĝi gratas sur la grundo. 0:02:22.000,0:02:25.000 Kaj la besto revenas por manĝa rekompenco. 0:02:25.000,0:02:27.000 Tre, tre simple. 0:02:27.000,0:02:30.000 Tre daŭrigeble en ĉi tiu medio. 0:02:30.000,0:02:33.000 Ĉi tie la besto ricevas sian manĝan rekompencon. 0:02:33.000,0:02:35.000 Kaj jen kiel tio funkcias. 0:02:35.000,0:02:37.000 Tre, tre simple. 0:02:37.000,0:02:39.000 Nun, kial oni uzas ratojn? 0:02:39.000,0:02:41.000 Ratoj estas uzitaj ekde la 50aj jaroj de la pasinta jarcento 0:02:41.000,0:02:44.000 en ĉiaj eksperimentoj. 0:02:44.000,0:02:47.000 Ratoj havas pli da genetika materialo 0:02:47.000,0:02:49.000 asignita al flaro 0:02:49.000,0:02:51.000 ol ajna alia mamula specio. 0:02:51.000,0:02:54.000 Ili estas ekstreme sentemaj pri odoro. 0:02:54.000,0:02:57.000 Cetere, ili havas la mekanismojn memori ĉiujn tiujn odorojn 0:02:57.000,0:03:00.000 kaj komuniki pri tio. 0:03:00.000,0:03:02.000 Kiel ni povas komuniki kun ratoj? 0:03:02.000,0:03:05.000 Nu, ni ne parolas rate, 0:03:05.000,0:03:07.000 sed ni uzas klakilon, 0:03:07.000,0:03:09.000 kiu estas normala metodo por trejnado de bestoj, 0:03:09.000,0:03:11.000 kiun vi vidas tie. 0:03:11.000,0:03:14.000 Klakilo, kiu estigas iun specialan sonon, 0:03:14.000,0:03:17.000 per kiu vi povas plifortigi apartajn kondutojn. 0:03:17.000,0:03:20.000 Unue ni asocias la klak-sonon kun manĝa rekompenco, 0:03:20.000,0:03:23.000 kiu konsistas el pistitaj banano kaj arakidoj en injektilo. 0:03:24.000,0:03:26.000 De kiam la besto scias, klako - manĝaĵo, 0:03:26.000,0:03:28.000 klako - manĝaĵo, klako - manĝaĵo -- 0:03:28.000,0:03:30.000 do, ke klako signifas manĝaĵon -- 0:03:30.000,0:03:32.000 ni metas ĝin en kaĝon kun truo, 0:03:32.000,0:03:34.000 kaj efektive la besto lernas 0:03:34.000,0:03:36.000 meti la nazon en la truon, 0:03:36.000,0:03:38.000 sub kiu troviĝas la celodoro, 0:03:38.000,0:03:40.000 kaj fari tion dum kvin sekundoj -- 0:03:40.000,0:03:42.000 kvin sekundoj, tio estas longa por rato. 0:03:42.000,0:03:45.000 Kiam la besto scias tion, ni igas la taskon iom pli malfacila. 0:03:45.000,0:03:48.000 Ĝi lernas kiel trovi la celodoron 0:03:48.000,0:03:51.000 en kaĝo kun pluraj truoj, ĝis 10. 0:03:51.000,0:03:53.000 Tiam la besto lernas 0:03:53.000,0:03:55.000 esti kondukata per ŝnuro subĉiele 0:03:55.000,0:03:57.000 kaj trovi celojn. 0:03:57.000,0:04:00.000 En posta paŝo, la bestoj lernas 0:04:00.000,0:04:02.000 trovi verajn minojn en veraj minkampoj. 0:04:02.000,0:04:05.000 Oni ekzamenas kaj akreditas ilin 0:04:05.000,0:04:07.000 laŭ internaciaj minforprenaj normoj, 0:04:07.000,0:04:10.000 same kiel hundoj devas submetiĝi al testo. 0:04:10.000,0:04:12.000 Ĉi tio konsistas el 400 kvadratmetroj. 0:04:12.000,0:04:15.000 Estas kelkaj minoj 0:04:15.000,0:04:17.000 lokitaj hazarde. 0:04:17.000,0:04:20.000 Kaj la teamo de trejnisto kaj ties rato 0:04:20.000,0:04:23.000 devas trovi ĉiujn celojn. 0:04:24.000,0:04:27.000 Se la besto sukcese faras tion, ĝi akiras licencon 0:04:27.000,0:04:29.000 kaj iĝas akreditita besto 0:04:29.000,0:04:31.000 uzebla en la kampo -- 0:04:31.000,0:04:33.000 same kiel hundoj, parenteze. 0:04:33.000,0:04:35.000 Eble kun unu eta diferenco: 0:04:35.000,0:04:38.000 ni povas trejni ratojn por kvinono de la prezo 0:04:38.000,0:04:40.000 de trejnado de senminiga hundo. 0:04:40.000,0:04:42.000 Jen nia teamo en Mozambiko. 0:04:42.000,0:04:44.000 Unu tanzania trejnisto, 0:04:44.000,0:04:46.000 kiu transdonas la kompetentojn 0:04:46.000,0:04:48.000 al tiuj tri mozambikaj lernantoj. 0:04:48.000,0:04:51.000 Vi devus vidi la fieron en la okuloj de tiuj homoj. 0:04:51.000,0:04:53.000 Ili havas kapablon, 0:04:53.000,0:04:55.000 kiu igas ilin multe malpli dependaj 0:04:55.000,0:04:57.000 de fremda helpo. 0:04:57.000,0:05:00.000 Cetere, kun tiu malgranda teamo 0:05:00.000,0:05:03.000 oni kompreneble bezonas la pezajn veturilojn 0:05:03.000,0:05:06.000 kaj la permanajn senminigistojn por plutraktado. 0:05:06.000,0:05:09.000 Sed per tiu malgranda investo en ratan kapablon, 0:05:09.000,0:05:12.000 ni montris en Mozambiko, 0:05:12.000,0:05:15.000 ke ni povas redukti la koston por unu kvadratmetro 0:05:15.000,0:05:17.000 ĝis al 60 procentoj 0:05:17.000,0:05:19.000 de tio kio estas aktuale normala -- 0:05:19.000,0:05:21.000 du dolaroj por kvadratmetro, ni faras ĝin por 1,18 0:05:21.000,0:05:23.000 kaj ni povas ankoraŭ malplialtigi tiun prezon. 0:05:23.000,0:05:25.000 Se ni produktas grandskale. 0:05:25.000,0:05:27.000 Se oni povas venigi pli da ratoj, 0:05:27.000,0:05:29.000 oni povas efektive eĉ plialtigi la produktadon. 0:05:29.000,0:05:32.000 Ni havas demonstraciejon en Mozambiko. 0:05:32.000,0:05:35.000 11 afrikaj registaroj 0:05:35.000,0:05:38.000 vidis, ke ili povas fariĝi malpli dependaj 0:05:38.000,0:05:40.000 per tiu tekniko. 0:05:40.000,0:05:42.000 Ili subskribis la pakton por paco 0:05:42.000,0:05:45.000 kaj traktaton en la regiono de Grandaj Lagoj. 0:05:45.000,0:05:48.000 Kaj ili aprobas, ke heroaj ratoj 0:05:48.000,0:05:51.000 forigos la kontraŭpersonajn minojn de iliaj komunaj landlimoj. 0:05:51.000,0:05:54.000 Sed permesu al mi konduki vin al tute alia problemo. 0:05:54.000,0:05:56.000 Estis proksimume 6000 homoj pasintjare, 0:05:56.000,0:05:58.000 kiuj paŝis sur kontraŭpersonan minon, 0:05:58.000,0:06:00.000 sed tutmonde pasintjare 0:06:00.000,0:06:02.000 preskaŭ 1,9 milionoj da homoj mortis pro tuberkulozo 0:06:02.000,0:06:05.000 kiel unua kaŭzo de infekto. 0:06:06.000,0:06:08.000 Precipe en Afriko, 0:06:08.000,0:06:11.000 kie tuberkulozo kaj aidoso estas forte interligitaj, 0:06:11.000,0:06:15.000 ekzistas grandega ofta problemo. 0:06:16.000,0:06:19.000 Mikroskopio, la norma procedo de la monda sanorganizo, 0:06:19.000,0:06:22.000 atingis 40 ĝis 60 procentojn de fidindeco. 0:06:23.000,0:06:26.000 En Tanzanio -- la nombroj ne mensogas -- 0:06:26.000,0:06:29.000 45 procentoj de homoj -- tuberkulozo-pacientoj -- 0:06:29.000,0:06:32.000 estas diagnozataj kun tuberkulozo antaŭ ol ili mortas. 0:06:33.000,0:06:36.000 Tio signifas, ke, se vi havas tuberkulozon, 0:06:36.000,0:06:38.000 vi havas pli da ŝancoj ne esti trovata, 0:06:38.000,0:06:41.000 sed mortos pro kromaj infektoj sekve de tuberkulozo ktp. 0:06:45.000,0:06:47.000 Kaj se vi ja estas trovita 0:06:47.000,0:06:49.000 tre frue, diagnozita frue, 0:06:49.000,0:06:51.000 kuracado povas komenciĝi. 0:06:51.000,0:06:54.000 Kaj ankaŭ por HIV-pozitivuloj, estas sencoplene. 0:06:54.000,0:06:56.000 Oni povas efektive sanigi tuberkulozon, 0:06:56.000,0:06:59.000 eĉ ĉe HIV-pozitivuloj. 0:06:59.000,0:07:02.000 Nu, en nia komuna lingvo, la nederlanda, 0:07:02.000,0:07:04.000 la nomo por tuberkulozo 0:07:04.000,0:07:06.000 estas "tering", 0:07:06.000,0:07:08.000 kiu etimologie 0:07:08.000,0:07:11.000 rilatas al la odoro de gudro. 0:07:11.000,0:07:13.000 Jam la antikvaj ĉinoj 0:07:13.000,0:07:16.000 kaj la greko Hipokrato 0:07:16.000,0:07:18.000 efektive publikigis, 0:07:18.000,0:07:21.000 dokumentite, ke TB povas esti diagnozata 0:07:21.000,0:07:23.000 surbaze de vaporaĵoj 0:07:23.000,0:07:26.000 eliĝantaj el pacientoj. 0:07:26.000,0:07:28.000 Kion ni do faris, estas ke ni kolektis iujn specimenojn -- 0:07:28.000,0:07:30.000 nur por elprovi -- 0:07:30.000,0:07:32.000 de malsanulejoj, 0:07:32.000,0:07:35.000 trejnis ratojn pri ili 0:07:35.000,0:07:37.000 kaj kontrolis, ĉu tio funkcias, 0:07:37.000,0:07:39.000 kaj miris, nu, 0:07:39.000,0:07:41.000 ke ni povas atingi 89-procentan sentemon, 0:07:41.000,0:07:43.000 86-procentan specifecon 0:07:43.000,0:07:45.000 uzante plurajn laŭvicajn ratojn. 0:07:45.000,0:07:47.000 Jen kiel ĝi funkcias. 0:07:48.000,0:07:51.000 Kaj vere, ĉi tio estas taŭga tekniko. 0:07:51.000,0:07:54.000 Ni parolas pri eksplodiloj, tuberkulozo, 0:07:54.000,0:07:56.000 sed vi povas imagi, 0:07:56.000,0:07:58.000 ke vi povas efektive meti ion ajn tien. 0:07:58.000,0:08:00.000 Kiel oni do laboras? 0:08:00.000,0:08:02.000 Oni havas kasedon kun 10 specimenoj. 0:08:02.000,0:08:05.000 Oni metas tiujn 10 specimenojn kune en la kaĝon. 0:08:05.000,0:08:07.000 Besto bezonas nur du centonojn de sekundo 0:08:07.000,0:08:10.000 por distingi la odoron, tio do iras ekstreme rapide. 0:08:10.000,0:08:13.000 Tie ĉi ĝi estas jam ĉe la tria specimeno. 0:08:13.000,0:08:16.000 Ĉi tiu estas pozitiva specimeno. 0:08:17.000,0:08:20.000 Ĝi ricevas klak-sonon kaj venas por la manĝa rekompenco. 0:08:22.000,0:08:24.000 Kaj tiel farante ni povas tre rapide 0:08:24.000,0:08:27.000 akiri duavican opinion 0:08:27.000,0:08:29.000 por scii, kiuj pacientoj estas pozitivaj, 0:08:29.000,0:08:32.000 kaj kiuj estas negativaj. 0:08:32.000,0:08:34.000 Nur kiel indiko, 0:08:34.000,0:08:36.000 dum mikroskopistoj povas procezi 0:08:36.000,0:08:38.000 40 specimenojn tage, 0:08:38.000,0:08:40.000 rato povas procezi 0:08:40.000,0:08:42.000 la saman kvanton da specimenoj 0:08:42.000,0:08:44.000 en nur sep minutoj. 0:08:44.000,0:08:46.000 Kaĝo, kia ĉi tiu -- 0:08:46.000,0:08:51.000 (Aplaŭdo) 0:08:51.000,0:08:54.000 Kaĝo, kia ĉi tiu -- kondiĉe, ke vi havas ratojn, . 0:08:54.000,0:08:56.000 kaj ni aktuale havas 0:08:56.000,0:08:58.000 25 prituberkulozajn ratojn -- 0:08:58.000,0:09:01.000 kaĝo, kia ĉi tiu, funkcianta tuttage, 0:09:01.000,0:09:04.000 povas procezi 1680 specimenojn. 0:09:06.000,0:09:09.000 Vi povas imagi la potencialajn pluajn aplikojn -- 0:09:09.000,0:09:11.000 ekologia serĉo 0:09:11.000,0:09:13.000 de poluaĵoj en grundoj, 0:09:13.000,0:09:15.000 doganaj aplikoj, 0:09:15.000,0:09:18.000 malkaŝo de kontraŭleĝaj varoj en ujoj kaj tiel plu. 0:09:19.000,0:09:21.000 Sed ni unue koncentriĝu pri tuberkulozo. 0:09:21.000,0:09:23.000 Mi volas koncize prilumi, 0:09:23.000,0:09:25.000 ke la bluaj stangoj 0:09:25.000,0:09:27.000 estas la rezultoj de mikroskopio 0:09:27.000,0:09:30.000 ĉe la kvin kuracistejoj en Dar es Salaam 0:09:30.000,0:09:32.000 kun loĝantaro de 500 000 homoj, 0:09:32.000,0:09:35.000 el kiuj 15 000 anonciĝis por testiĝi. 0:09:35.000,0:09:38.000 Mikroskopio por 1800 pacientoj. 0:09:38.000,0:09:42.000 Kaj nur prezentante la specimenojn refoje al la ratoj 0:09:42.000,0:09:45.000 kaj reirigante tiujn rezultojn 0:09:45.000,0:09:47.000 ni povis plialtigi la indicojn de malkovro 0:09:47.000,0:09:49.000 per pli ol 30 procentoj. 0:09:49.000,0:09:51.000 Tra la tuta pasinta jaro -- 0:09:51.000,0:09:53.000 depende de la intertempoj kiujn oni prenas -- 0:09:53.000,0:09:55.000 ni konstante plialtigis 0:09:55.000,0:09:57.000 la indicojn de malkovritaj kazoj 0:09:57.000,0:09:59.000 en kvin malsanulejoj en Dar es Salaam 0:09:59.000,0:10:02.000 per 30 ĝis 40 procentoj. 0:10:02.000,0:10:04.000 Tio ja estas vere konsiderinda. 0:10:04.000,0:10:06.000 Sciante, ke paciento ne trovita de iu per mikroskopio 0:10:06.000,0:10:08.000 infektas ĝis 15 homojn -- 0:10:08.000,0:10:10.000 sanaj homoj -- ĉiujare, 0:10:10.000,0:10:12.000 vi povas esti certa, 0:10:12.000,0:10:14.000 ke ni savis multajn vivojn. 0:10:14.000,0:10:17.000 Nu, fakte niaj herooj, la ratoj, savis multajn vivojn. 0:10:17.000,0:10:19.000 La sekvenda vojo por ni 0:10:19.000,0:10:21.000 nun estas normigi ĉi tiun teknikon. 0:10:21.000,0:10:23.000 Kaj estas simplaj aĵoj, 0:10:23.000,0:10:27.000 kia ekzemple instalo de eta lasero en la flartruon, 0:10:27.000,0:10:29.000 kie la besto devas resti kvin sekundojn. 0:10:29.000,0:10:31.000 Do por normigi ĉi tion. 0:10:31.000,0:10:33.000 Ankaŭ, por normigi la buletojn, 0:10:33.000,0:10:35.000 la manĝajn rekompencojn, 0:10:35.000,0:10:37.000 kaj duonaŭtomatigi ĉi tiujn 0:10:37.000,0:10:40.000 por reprodukti tion multe pli grandskale 0:10:40.000,0:10:43.000 kaj efiki al la vivo de multe pli da homoj. 0:10:43.000,0:10:46.000 Konklude, venos ankaŭ aliaj aplikoj estonte. 0:10:46.000,0:10:48.000 Jen unua prototipo 0:10:48.000,0:10:50.000 de nia fotista rato, 0:10:50.000,0:10:52.000 kiu estas rato kun rata tornistro 0:10:52.000,0:10:54.000 kun fotilo, kiu povas iri sub rubon 0:10:54.000,0:10:56.000 por trovi viktimojn 0:10:56.000,0:10:58.000 post tertremo kaj simila katastrofo. 0:10:58.000,0:11:00.000 Ĉi tio estas en prototipa stadio. 0:11:00.000,0:11:02.000 Ni ankoraŭ ne havas tian funkciantan sistemon. 0:11:03.000,0:11:06.000 Por konkludi mi ŝatus fakte diri, 0:11:06.000,0:11:08.000 ke vi eble pensas, ke en ĉi tiuj projektoj temas pri ratoj, 0:11:08.000,0:11:10.000 sed fine temas pri homoj. 0:11:10.000,0:11:12.000 Temas pri povigado de vundeblaj komunumoj 0:11:12.000,0:11:15.000 por pritrakti malfacilajn, multekostajn 0:11:15.000,0:11:18.000 kaj danĝerajn homhelpajn malkaŝtaskojn, 0:11:18.000,0:11:21.000 kaj fari tion per loka rimedo -- 0:11:21.000,0:11:23.000 abunde havebla. 0:11:23.000,0:11:26.000 Io tute malsama 0:11:26.000,0:11:29.000 estas daŭre defii la percepton 0:11:29.000,0:11:32.000 de la rimedoj ĉirkaŭantaj onin, 0:11:32.000,0:11:35.000 ĉu ili estas ekologiaj, 0:11:35.000,0:11:38.000 teknikaj, bestaj, aŭ homaj. 0:11:40.000,0:11:43.000 Kaj respekteme harmonii kun ili 0:11:43.000,0:11:46.000 por stimuli daŭrigeblan laboron. 0:11:46.000,0:11:48.000 Koran dankon. 0:11:48.000,0:11:50.000 (Aplaŭdo)