Mi estas ĉi tie hodiaŭ por dividi kun vi
eksterordinaran vojaĝon --
fakte eksterordinare rekompencantan vojaĝon --
kiu kondukis min
al trejnado de ratoj
por savi homajn vivojn
per malkovro de kontraŭpersonaj minoj
kaj tuberkulozo.
En mia junaĝo mi havis du pasiojn.
Unu el ambaŭ estis pasio por ronĝuloj.
Mi havis ĉiajn ratojn,
musojn, hamstrojn,
gerbilojn, sciurojn.
Nomu iujn ajn, mi bredis ilin, kaj mi vendis ilin al dorlotbestejoj.
(Ridado)
Mi ankaŭ havis pasion por Afriko.
Pasigante mian junaĝon en multkultura medio,
ni havis afrikajn studentojn hejme,
kaj mi eksciis pri iliaj rakontoj,
tiel malsamaj fonoj,
dependeco de importita scipovo,
varoj, servoj,
gajega kultura diverseco.
Afriko vere fascinis min.
Mi fariĝis industria inĝeniero --
inĝeniero pri produktevoluigo --
kaj mi koncentriĝis pri konvenaj malkovraj teknologioj,
fakte la unuaj taŭgaj teknikoj
por evolulandoj.
Mi eklaboris en la industrio,
sed mi ne vere feliĉis per kontribuo
al materialon konsumanta socio
per ekstraktado
kaj fabrikado.
Mi forlasis mian laboron por koncentriĝi pri la vera monda problemo:
kontraŭpersonaj minoj.
Mi parolas nun pri 1995.
Princino Diana televide anoncas,
ke kontraŭpersonaj minoj estigas strukturan malhelpon
al iu ajn evoluo, kio fakte veras.
Tiom longe, ke tiuj aĵoj kuŝas tie,
aŭ ke estas suspekto pri kontraŭpersonaj minoj,
vi ne povas vere eniri en la kampon.
Fakte okazis tutmonda pledo
produkti novajn detektilojn
daŭrigeblajn en medioj,
kie ili necesas,
tio estas precipe en la evolulandoj.
Ni elektis ratojn.
Kial oni elektus ratojn?
Ĉar, ĉu ili ne estas fibestoj?
Nu, efektive ratoj estas --
male al tio, kion la plej multaj homoj opinias pri ili --
ratoj estas tre sociemaj bestoj.
Kaj jen nia produkto -- kion vi vidas ĉi tie.
Estas celo ie ĉi tie.
Vi vidas kunlaboranton, trejnitan afrikanon,
kun siaj ratoj antaŭ si,
kiuj efektive estas maldekstre kaj dekstre.
Jen la besto trovas minon.
Ĝi gratas sur la grundo.
Kaj la besto revenas por manĝa rekompenco.
Tre, tre simple.
Tre daŭrigeble en ĉi tiu medio.
Ĉi tie la besto ricevas sian manĝan rekompencon.
Kaj jen kiel tio funkcias.
Tre, tre simple.
Nun, kial oni uzas ratojn?
Ratoj estas uzitaj ekde la 50aj jaroj de la pasinta jarcento
en ĉiaj eksperimentoj.
Ratoj havas pli da genetika materialo
asignita al flaro
ol ajna alia mamula specio.
Ili estas ekstreme sentemaj pri odoro.
Cetere, ili havas la mekanismojn memori ĉiujn tiujn odorojn
kaj komuniki pri tio.
Kiel ni povas komuniki kun ratoj?
Nu, ni ne parolas rate,
sed ni uzas klakilon,
kiu estas normala metodo por trejnado de bestoj,
kiun vi vidas tie.
Klakilo, kiu estigas iun specialan sonon,
per kiu vi povas plifortigi apartajn kondutojn.
Unue ni asocias la klak-sonon kun manĝa rekompenco,
kiu konsistas el pistitaj banano kaj arakidoj en injektilo.
De kiam la besto scias, klako - manĝaĵo,
klako - manĝaĵo, klako - manĝaĵo --
do, ke klako signifas manĝaĵon --
ni metas ĝin en kaĝon kun truo,
kaj efektive la besto lernas
meti la nazon en la truon,
sub kiu troviĝas la celodoro,
kaj fari tion dum kvin sekundoj --
kvin sekundoj, tio estas longa por rato.
Kiam la besto scias tion, ni igas la taskon iom pli malfacila.
Ĝi lernas kiel trovi la celodoron
en kaĝo kun pluraj truoj, ĝis 10.
Tiam la besto lernas
esti kondukata per ŝnuro subĉiele
kaj trovi celojn.
En posta paŝo, la bestoj lernas
trovi verajn minojn en veraj minkampoj.
Oni ekzamenas kaj akreditas ilin
laŭ internaciaj minforprenaj normoj,
same kiel hundoj devas submetiĝi al testo.
Ĉi tio konsistas el 400 kvadratmetroj.
Estas kelkaj minoj
lokitaj hazarde.
Kaj la teamo de trejnisto kaj ties rato
devas trovi ĉiujn celojn.
Se la besto sukcese faras tion, ĝi akiras licencon
kaj iĝas akreditita besto
uzebla en la kampo --
same kiel hundoj, parenteze.
Eble kun unu eta diferenco:
ni povas trejni ratojn por kvinono de la prezo
de trejnado de senminiga hundo.
Jen nia teamo en Mozambiko.
Unu tanzania trejnisto,
kiu transdonas la kompetentojn
al tiuj tri mozambikaj lernantoj.
Vi devus vidi la fieron en la okuloj de tiuj homoj.
Ili havas kapablon,
kiu igas ilin multe malpli dependaj
de fremda helpo.
Cetere, kun tiu malgranda teamo
oni kompreneble bezonas la pezajn veturilojn
kaj la permanajn senminigistojn por plutraktado.
Sed per tiu malgranda investo en ratan kapablon,
ni montris en Mozambiko,
ke ni povas redukti la koston por unu kvadratmetro
ĝis al 60 procentoj
de tio kio estas aktuale normala --
du dolaroj por kvadratmetro, ni faras ĝin por 1,18
kaj ni povas ankoraŭ malplialtigi tiun prezon.
Se ni produktas grandskale.
Se oni povas venigi pli da ratoj,
oni povas efektive eĉ plialtigi la produktadon.
Ni havas demonstraciejon en Mozambiko.
11 afrikaj registaroj
vidis, ke ili povas fariĝi malpli dependaj
per tiu tekniko.
Ili subskribis la pakton por paco
kaj traktaton en la regiono de Grandaj Lagoj.
Kaj ili aprobas, ke heroaj ratoj
forigos la kontraŭpersonajn minojn de iliaj komunaj landlimoj.
Sed permesu al mi konduki vin al tute alia problemo.
Estis proksimume 6000 homoj pasintjare,
kiuj paŝis sur kontraŭpersonan minon,
sed tutmonde pasintjare
preskaŭ 1,9 milionoj da homoj mortis pro tuberkulozo
kiel unua kaŭzo de infekto.
Precipe en Afriko,
kie tuberkulozo kaj aidoso estas forte interligitaj,
ekzistas grandega ofta problemo.
Mikroskopio, la norma procedo de la monda sanorganizo,
atingis 40 ĝis 60 procentojn de fidindeco.
En Tanzanio -- la nombroj ne mensogas --
45 procentoj de homoj -- tuberkulozo-pacientoj --
estas diagnozataj kun tuberkulozo antaŭ ol ili mortas.
Tio signifas, ke, se vi havas tuberkulozon,
vi havas pli da ŝancoj ne esti trovata,
sed mortos pro kromaj infektoj sekve de tuberkulozo ktp.
Kaj se vi ja estas trovita
tre frue, diagnozita frue,
kuracado povas komenciĝi.
Kaj ankaŭ por HIV-pozitivuloj, estas sencoplene.
Oni povas efektive sanigi tuberkulozon,
eĉ ĉe HIV-pozitivuloj.
Nu, en nia komuna lingvo, la nederlanda,
la nomo por tuberkulozo
estas "tering",
kiu etimologie
rilatas al la odoro de gudro.
Jam la antikvaj ĉinoj
kaj la greko Hipokrato
efektive publikigis,
dokumentite, ke TB povas esti diagnozata
surbaze de vaporaĵoj
eliĝantaj el pacientoj.
Kion ni do faris, estas ke ni kolektis iujn specimenojn --
nur por elprovi --
de malsanulejoj,
trejnis ratojn pri ili
kaj kontrolis, ĉu tio funkcias,
kaj miris, nu,
ke ni povas atingi 89-procentan sentemon,
86-procentan specifecon
uzante plurajn laŭvicajn ratojn.
Jen kiel ĝi funkcias.
Kaj vere, ĉi tio estas taŭga tekniko.
Ni parolas pri eksplodiloj, tuberkulozo,
sed vi povas imagi,
ke vi povas efektive meti ion ajn tien.
Kiel oni do laboras?
Oni havas kasedon kun 10 specimenoj.
Oni metas tiujn 10 specimenojn kune en la kaĝon.
Besto bezonas nur du centonojn de sekundo
por distingi la odoron, tio do iras ekstreme rapide.
Tie ĉi ĝi estas jam ĉe la tria specimeno.
Ĉi tiu estas pozitiva specimeno.
Ĝi ricevas klak-sonon kaj venas por la manĝa rekompenco.
Kaj tiel farante ni povas tre rapide
akiri duavican opinion
por scii, kiuj pacientoj estas pozitivaj,
kaj kiuj estas negativaj.
Nur kiel indiko,
dum mikroskopistoj povas procezi
40 specimenojn tage,
rato povas procezi
la saman kvanton da specimenoj
en nur sep minutoj.
Kaĝo, kia ĉi tiu --
(Aplaŭdo)
Kaĝo, kia ĉi tiu -- kondiĉe, ke vi havas ratojn, .
kaj ni aktuale havas
25 prituberkulozajn ratojn --
kaĝo, kia ĉi tiu, funkcianta tuttage,
povas procezi 1680 specimenojn.
Vi povas imagi la potencialajn pluajn aplikojn --
ekologia serĉo
de poluaĵoj en grundoj,
doganaj aplikoj,
malkaŝo de kontraŭleĝaj varoj en ujoj kaj tiel plu.
Sed ni unue koncentriĝu pri tuberkulozo.
Mi volas koncize prilumi,
ke la bluaj stangoj
estas la rezultoj de mikroskopio
ĉe la kvin kuracistejoj en Dar es Salaam
kun loĝantaro de 500 000 homoj,
el kiuj 15 000 anonciĝis por testiĝi.
Mikroskopio por 1800 pacientoj.
Kaj nur prezentante la specimenojn refoje al la ratoj
kaj reirigante tiujn rezultojn
ni povis plialtigi la indicojn de malkovro
per pli ol 30 procentoj.
Tra la tuta pasinta jaro --
depende de la intertempoj kiujn oni prenas --
ni konstante plialtigis
la indicojn de malkovritaj kazoj
en kvin malsanulejoj en Dar es Salaam
per 30 ĝis 40 procentoj.
Tio ja estas vere konsiderinda.
Sciante, ke paciento ne trovita de iu per mikroskopio
infektas ĝis 15 homojn --
sanaj homoj -- ĉiujare,
vi povas esti certa,
ke ni savis multajn vivojn.
Nu, fakte niaj herooj, la ratoj, savis multajn vivojn.
La sekvenda vojo por ni
nun estas normigi ĉi tiun teknikon.
Kaj estas simplaj aĵoj,
kia ekzemple instalo de eta lasero en la flartruon,
kie la besto devas resti kvin sekundojn.
Do por normigi ĉi tion.
Ankaŭ, por normigi la buletojn,
la manĝajn rekompencojn,
kaj duonaŭtomatigi ĉi tiujn
por reprodukti tion multe pli grandskale
kaj efiki al la vivo de multe pli da homoj.
Konklude, venos ankaŭ aliaj aplikoj estonte.
Jen unua prototipo
de nia fotista rato,
kiu estas rato kun rata tornistro
kun fotilo, kiu povas iri sub rubon
por trovi viktimojn
post tertremo kaj simila katastrofo.
Ĉi tio estas en prototipa stadio.
Ni ankoraŭ ne havas tian funkciantan sistemon.
Por konkludi mi ŝatus fakte diri,
ke vi eble pensas, ke en ĉi tiuj projektoj temas pri ratoj,
sed fine temas pri homoj.
Temas pri povigado de vundeblaj komunumoj
por pritrakti malfacilajn, multekostajn
kaj danĝerajn homhelpajn malkaŝtaskojn,
kaj fari tion per loka rimedo --
abunde havebla.
Io tute malsama
estas daŭre defii la percepton
de la rimedoj ĉirkaŭantaj onin,
ĉu ili estas ekologiaj,
teknikaj, bestaj, aŭ homaj.
Kaj respekteme harmonii kun ili
por stimuli daŭrigeblan laboron.
Koran dankon.
(Aplaŭdo)