"Maldolĉaj frititaj terpomoj"
[Frapbruado]
[simio-bruado]
[besto-bruado]
Gesinjoroj, klientoj de la fritejo!
Ne furioziĝu, ne kriu! ?
Aŭskultu, venu al ĉi ejo.
Mi tuj parolos pri belga histori'
En ĝi kunveniĝas por via plezuro
amo, malamo kaj frititaj pomoj en komedi'
Kaj nun, pretigu orelojn silente, ĝi jenas,
Rano, muzikon, mi petas!
[cigana ĵaza muziko]
Komenciĝas kiam manekeno ankoraŭ dormas.
Plene, meze de la nokto.
En tiu ĉi apartamento mem.
Bonvenon ĉe mia plej ŝatata paro.
Jen, s-o leono, bonfama ĉasanto.
Jen, s-ino Kokino, altkvalita ov-demetantino.
Ŝajnis al ili konvene en iu momento geedziĝi.
Tamen, ili ne eltenas unu la alian.
Ju pli la tempo pasas, des pli la aferoj malpliboniĝas.
Ekzemple.
Por la viro, la dormo estas sakra.
Domaĝe, ĉar sia kunulino ĉiumatene vekas per krioj ĉi kompatinda katego.
La sepan horon.
Kiam S-ino matenmanĝas, sed ĉi-foje la S-o ĉion ruinigis.
*Fi, damne*, tute ekcitita.**
Al S-o estas malfacile ellitiĝi.
Tro haste, nia granda amiko finis la tagon la piedojn en merdo.
Amuzegas por ŝi uzi la polvosuĉilon!
Ŝi klopodas fervore,
sed ŝi ne vidas la voston de la manĝeganto.
Tro estas tro, sufiĉas, diras ambaŭ.
Amo kaj komforto en ilia unuiĝo forgesataj, ambaŭflanke trovas solvon.
Por li, fusilon,
por ŝi, venenon.
Por ĉi recepto, kara, necesas:
Frititaj terpomoj, tartara saŭco kaj ratmortigilo.
Skuu la tuton trifoje kaj jen!
Viaj frititaj, karega, bonan apetiton!
La maljuna leono ege koleriĝas.
Aĥĥĥĥ, viaj frititaj maldolĉegas!
Li sputas la ajlan herban saŭcon.
Pu, ĝi estas tartara, ne samuraja saŭco!
La plano de la kokino fuŝis.
Ŝi, seniluziiĝinta, hejmrevenas.
Li, malsata, ĉasas antaŭ ol reveni hejmen.
Ni ritrovos ilin post momento, sed nun
lasu min al vi prezenti Platon, altklasa hundo.
Certe li opinias sin kiel filozofon,
sed fakte, li fekas ĉien se bezone.
Sia fako estas sia estomako.
Sia celo simplas: trovi sin manĝon.
Li glutas la frititajn, avide, antaŭ la kato vid-al-vide.
Unu horon poste, jen ni palace.
La reĝa hundo revenas el dolĉa promenado.
Kaj je la hal-enir'
li ekmortas sen mir'
Tristega, la povra ĝardenisto tro akvumas sensuspekte la luksan palacon.
Ĉiuj servistoj en alerto devas do forlasi iliajn taskojn por savi la palacon.
La bona reĝo, en siaj ĉambroj, zorgegas pri la okazo.
Li tute ne ŝatas la humuron de la mefito, sia ĉefservisto*,
*
do tuj maldungiĝas lin.
En la kuirejo, neniu estas,
neniu por konsciiĝi, ke la gazo ellikiĝas
konsumiĝas kaj etendiĝas en la tutan palacon.
Senspire, la servistoj revenas.
La reĝo fumas pipe kuban tabakon.
Li ĵus eliris el sia akvejo kaj atendas, ke la servisto fajrilon donos.
Kaj bum.
Tre komforta en sia sofo, Leono apenaŭ sentas emocion antaŭ televid'.
Sed kiam S-ino ŝaltas la pulvosuĉilon,
furiozo kreskas en sia mens'.
Laŭ li, venis tempo enmeti ŝin en tomb'.
Li prenas la fusilon kaj celas la kokinon.
Mortu, fia olda megero! Li premas la ellasilon kaj pafas.
Sed ŝi, tutlerte ĵetas grandegan ovon en la kanonon.
Kaj omleto ekfalas rekte sur iliajn kapojn.
Eĉ antaŭ la palaco, la omlet-pluvo okazis*, senfortune por ĉi ambulanco*
kiu veturigis la reĝon al malsanulejo.
Dum sia moŝto iĝas rostita fiŝo, *la paro ŝanĝas sian opinion kaj iras al la afer'*
Knabo, knabino, mia historio finiĝis.
Kaj viaj frititaĵoj pretas.
Mi esperas, ke vi ŝatos.
[transcription mi-ratée : eduardo.berdor]