Ĉirkaŭ la mondo, proksimume 60 milionoj da homoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn por eskapi militon, perforton kaj persekutadon. Plejparte, ili iĝis interne-delokigitaj homoj, t.e., ili forlasis siajn hejmojn sed restis en siaj propraj landoj. Aliaj transiris landlimon por serĉi ŝirmon ekster siaj propraj landoj. Oni kutime nomas ilin rifuĝintoj. Sed kion ekzakte signifas tiu termino? Rifuĝintoj ekzistas en la mondo de jarmiloj, sed la modernan terminon difinis la UN-a konvencio de 1951 kiu traktis la statuson de rifuĝintoj pro la amasa persekutado kaj delokigado dum la dua mondmilito. Laŭ ĝi, rifuĝinto estas homo, kiuj troviĝas ekster sia propra lando kaj ne povas reveni tien pro reala risko de persekutado. Povas temi pri persekutado laŭ raso, religio, nacieco, membreco en specifa grupo de la socio, aŭ politika opinio, kaj ofte rilatas al milito kaj perforto. Nuntempe, pli-malpli duono el la rifuĝintoj en la mondo estas infanoj, kaj parto el ili vivas sen apuda plenkreskulo, kio igas ilin eblaj viktimoj de infanlaboro aŭ seksa ekspluatado. Ĉiu rifuĝinto havas propran historion, kaj multe da ili devas entrepreni danĝerajn vojaĝojn sen certa rezulto. Sed antaŭ ol paroli pri la vojaĝojn, ni klarigu ion. Oni ofte konfuzas la terminojn "migranto" kaj "rifuĝinto". "Migranto" temas pri homoj kiuj forlasas siajn proprajn landojn pro kialoj kiuj ne rilatas al persekutado, kiel serĉi pli bonajn ekonomiajn ŝancojn, aŭ forlasi senpluvecajn lokojn serĉante plibonan vivmedion. Multe da homoj delokiĝas pro naturaj katastrofoj, malsekureco pri manĝaĵo kaj aliaj malfacilaĵoj, sed laŭ internacia leĝo, prave aŭ malprave, nur tiuj, kiuj fuĝas de konflikto kaj perforto estas rifuĝintoj. Kio rezultas kiam iu forfuĝas sian landon? Plejparto de ĉi tiaj vojaĝoj estas longaj kaj danĝeraj, kaj survoje estas nur limigita aliro al ŝirmejo, akvo kaj manĝaĵo. Pro tio ke la foriro ofte estas subita kaj neplanita, rifuĝintoj ofte forlasas proprajn aferojn, kaj homoj kiuj evitas militon ofte ne havas dokumentojn, kiel vizojn, kiujn oni bezonas por vojaĝi per aviadilo kaj laŭleĝe eniri aliajn landojn. Ankaŭ financaj kaj politikaj faktoroj malebligas al homoj vojaĝi normale. Tio signifas ke ili kutime nur vojaĝas sur tero aŭ maro, kaj povas esti ke ili devas lasi kontrabandistojn prizorgi iliajn vivojn, por helpi ilin transiri landlimojn. Dum iuj serĉas sekuran lokon kun familio, aliaj provas vojaĝi sole, esperante ke ili kaj ilia familio poste re-kuniĝos. Tiu ĉi aparteco povas esti traŭmata kaj daŭri ne-elteneble longe. Pli ol duono de rifuĝintoj loĝas en urboj, sed foje la unua halt-loko de fuĝanto estas kampadejo pro refuĝintoj, kiun plej ofte prizorgas la UN-a rifuĝint- agentejo aŭ loka registraro. Oni celas ke ĉi tiaj kampadejoj estu provizoraj, kaj ili nur ŝirmas rifuĝintojn ĝis ili povas sekure reveni hejme, rajtas integriĝi en la gastiganta lando, aŭ povas ekloĝi en alia lando. Sed ne ĉiam oni povas integriĝi aŭ ekloĝi tiel ĉi. Tial, multe da rifuĝintoj simple devas resti en kampadejo dum jaroj, eĉ jardekoj. Kiam delokigitaj homoj ekalvenas en alia lando, ili laŭleĝe devas peti azilon. Tiam, ili iĝas azilo-petantoj, kaj ne iĝas oficiale rifuĝintoj ĝis la ŝtato akceptas la peton. Dum plejparto de landoj interkonsentas pri unu difino de la vorto rifuĝinto, ĉiu gastiganta lando respondecas pri ĉiu azilo-peto, kaj devas decidi ĉu petantoj rajtas ricevi statuson de rifuĝintoj. La gvidlinioj de la diversaj landoj povas esti tre malsamaj inter si. Gastigantaj landoj havas plurajn devojn al homoj kiuj rifuĝas tie, ekzemple ili bezonas garantii ke rifuĝintoj vivas atingante minimumajn normojn de traktado kaj egaleco. La plej baza devo al rifuĝintoj estas ne-transŝovado, principio kiu malpermesas al nacio sendi iun al lando kie ties vivo kaj libereco ne estos garantiataj. Tamen efektive, rifuĝintoj ofte suferas per nekohera kaj diskriminacia traktado. Pli kaj pli, ili devas rekrei sian vivon kontraŭ ksenofobio kaj rasismo. Kaj tro ofte, ili ne rajtas eklabori kaj entute dependas de homhelpa agado. Krome, multe tro da rifuĝintidoj ne ĉeestas lernejon pro tio ke mankas mono por edukaj programoj. Se vi esploras vian familian historion, vi plej verŝajne malkovros ke, iam, viaj prauloj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn, forkurante militon aŭ diskriminacion kaj persekutadon. Estus bone memori la historiojn de ili, kiam ni aŭdas pri rifuĝintoj nun delokigitaj, kiuj serĉas novan hejmon.