Ĉirkaŭ la mondo,
proksimume 60 milionoj da homoj
estis devigitaj forlasi siajn hejmojn
por eskapi militon,
perforton kaj persekutadon.
Plejparte, ili iĝis
interne-delokigitaj homoj,
t.e., ili forlasis siajn hejmojn
sed restis en siaj propraj landoj.
Aliaj transiris landlimon por serĉi
ŝirmon ekster siaj propraj landoj.
Oni kutime nomas ilin rifuĝintoj.
Sed kion ekzakte signifas tiu termino?
Rifuĝintoj ekzistas en la mondo
de jarmiloj,
sed la modernan terminon difinis
la UN-a konvencio de 1951
kiu traktis la statuson de rifuĝintoj
pro la amasa persekutado kaj
delokigado dum la dua mondmilito.
Laŭ ĝi, rifuĝinto estas homo,
kiuj troviĝas ekster sia propra lando
kaj ne povas reveni tien
pro reala risko de
persekutado.
Povas temi pri persekutado laŭ raso,
religio, nacieco,
membreco en specifa grupo de la socio,
aŭ politika opinio,
kaj ofte rilatas al milito kaj perforto.
Nuntempe, pli-malpli duono el
la rifuĝintoj en la mondo estas infanoj,
kaj parto el ili vivas
sen apuda plenkreskulo,
kio igas ilin eblaj viktimoj
de infanlaboro aŭ seksa ekspluatado.
Ĉiu rifuĝinto havas propran historion,
kaj multe da ili devas entrepreni
danĝerajn vojaĝojn sen certa rezulto.
Sed antaŭ ol paroli pri la vojaĝojn,
ni klarigu ion.
Oni ofte konfuzas la terminojn
"migranto" kaj "rifuĝinto".
"Migranto" temas pri homoj
kiuj forlasas siajn proprajn landojn
pro kialoj kiuj ne rilatas
al persekutado,
kiel serĉi pli bonajn ekonomiajn ŝancojn,
aŭ forlasi senpluvecajn lokojn
serĉante plibonan vivmedion.
Multe da homoj delokiĝas
pro naturaj katastrofoj,
malsekureco pri manĝaĵo
kaj aliaj malfacilaĵoj,
sed laŭ internacia leĝo,
prave aŭ malprave,
nur tiuj, kiuj fuĝas de konflikto
kaj perforto estas rifuĝintoj.
Kio rezultas kiam iu forfuĝas sian landon?
Plejparto de ĉi tiaj vojaĝoj
estas longaj kaj danĝeraj,
kaj survoje estas nur limigita aliro
al ŝirmejo, akvo kaj manĝaĵo.
Pro tio ke la foriro ofte estas
subita kaj neplanita,
rifuĝintoj ofte forlasas proprajn aferojn,
kaj homoj kiuj evitas militon ofte
ne havas dokumentojn, kiel vizojn,
kiujn oni bezonas por vojaĝi per aviadilo
kaj laŭleĝe eniri aliajn landojn.
Ankaŭ financaj kaj politikaj faktoroj
malebligas al homoj vojaĝi normale.
Tio signifas ke ili kutime
nur vojaĝas sur tero aŭ maro,
kaj povas esti ke ili devas lasi
kontrabandistojn prizorgi iliajn vivojn,
por helpi ilin transiri landlimojn.
Dum iuj serĉas sekuran lokon kun familio,
aliaj provas vojaĝi sole, esperante ke
ili kaj ilia familio poste re-kuniĝos.
Tiu ĉi aparteco povas esti traŭmata
kaj daŭri ne-elteneble longe.
Pli ol duono de rifuĝintoj
loĝas en urboj,
sed foje la unua halt-loko de fuĝanto
estas kampadejo pro refuĝintoj,
kiun plej ofte prizorgas la UN-a rifuĝint-
agentejo aŭ loka registraro.
Oni celas ke ĉi tiaj kampadejoj
estu provizoraj,
kaj ili nur ŝirmas rifuĝintojn ĝis
ili povas sekure reveni hejme,
rajtas integriĝi
en la gastiganta lando,
aŭ povas ekloĝi en alia lando.
Sed ne ĉiam oni povas integriĝi
aŭ ekloĝi tiel ĉi.
Tial, multe da rifuĝintoj simple devas
resti en kampadejo dum jaroj, eĉ jardekoj.
Kiam delokigitaj homoj ekalvenas
en alia lando,
ili laŭleĝe devas peti azilon.
Tiam, ili iĝas azilo-petantoj,
kaj ne iĝas oficiale rifuĝintoj
ĝis la ŝtato akceptas la peton.
Dum plejparto de landoj interkonsentas
pri unu difino de la vorto rifuĝinto,
ĉiu gastiganta lando respondecas pri
ĉiu azilo-peto, kaj devas decidi
ĉu petantoj rajtas ricevi
statuson de rifuĝintoj.
La gvidlinioj de la diversaj landoj
povas esti tre malsamaj inter si.
Gastigantaj landoj havas plurajn devojn
al homoj kiuj rifuĝas tie,
ekzemple ili bezonas garantii ke
rifuĝintoj vivas atingante
minimumajn normojn de traktado kaj egaleco.
La plej baza devo al rifuĝintoj estas
ne-transŝovado,
principio kiu malpermesas al nacio
sendi iun al lando
kie ties vivo kaj libereco
ne estos garantiataj.
Tamen efektive, rifuĝintoj ofte suferas
per nekohera kaj diskriminacia traktado.
Pli kaj pli, ili devas rekrei sian vivon
kontraŭ ksenofobio kaj rasismo.
Kaj tro ofte, ili ne rajtas eklabori
kaj entute dependas de homhelpa agado.
Krome, multe tro da rifuĝintidoj
ne ĉeestas lernejon
pro tio ke mankas mono
por edukaj programoj.
Se vi esploras vian familian historion,
vi plej verŝajne malkovros ke, iam,
viaj prauloj estis devigitaj forlasi
siajn hejmojn,
forkurante militon
aŭ diskriminacion kaj persekutadon.
Estus bone memori la historiojn de ili,
kiam ni aŭdas pri rifuĝintoj
nun delokigitaj,
kiuj serĉas novan hejmon.