Studio "Sojuzmultfilm" 1951 KORO DE KURAĜULO Udegoj kreis ĉi tiun fabelon antaŭlonge, kiam homoj kredis je mirakloj — Ili rigardis ŝtonon kaj vidis ŝtonan homon, rigardis arbostumpon kaj vidis tajgan homon... Tiam vivis du fratoj — Indiga kaj Solomdiga. Denove vi hastis, Indiga! Solomdiga!.. La patro instruis vin: Ne lasu fraton kaj amikon en danĝero. Vi malobeis. Vi perdis la fraton. Vi havas koron de leporo. Iru, filo mia. Iru por serĉi la fraton. Nur pro via timo li trafis en danĝeron. Nur per kuraĝo vi savos lin. Ne revenu sen Solomdiga. Erinaceto, erinaceto, ĉu vi vidis mian fraton Solomdiga? Ne! Mi ne vidis vian fraton! Demandu la sciuron! Al ĝi pli bone videblas de supre! Sciuro, sciuro! Vi ĉion vidas de supre. Ĉu vi vidis mian fraton Solomdiga? Demandu la aglon! Ĝi flugas pli alte, ol ĉiuj! Aglo, aglo! Vi flugas pli alte, ol ĉiuj! Vi ĉion vidas de supre! Kiel mi povas trovi mian fraton Solomdiga? Malproksime estas via frato. Eblos trovi lin, se vi eltenos grandajn timojn. Mi eltenos! Ĉujn timojn mi eltenos! Mi trovos la fraton kaj mia koro ĉesos dolori. Bone. Mi helpos vin trovi la fraton. Iru tien, kien flugos mia plumo. Aha! Vi ne pasos. Mi dronigos vin! Dronigos! Kien vi iras? Kiun vi serĉas? Mi serĉas vin, marĉa reĝo Boko. Por kio? Mi aŭdis de homoj, ke ununura via gambo Pli fortas, ol du. Pli fortas, pli! Mi ne povas kredi tion. Ni provu, kiu saltos pli alten. Ni provu, provu! Nu, vi saltu! Stultulo vi estas! Ĉu oni saltas tiel? Jen kiel oni saltu! Tio ankoraŭ ne estis timo. Ŝajne, timo estas antaŭe. Li forkuris! Li forkuris! Nu, gardu vin — se vi denove trafos al mi, Mi vin dronigos! Kagzamu! La ŝtona homo! He, Kagzamu! Oni diras, vi havas grandan forton. Oni diras vere! Atendu! Ne granda estas forto, kiu turnas vivan homon en ŝtonon! Vi do faru el ŝtono vivan homon! He! Tio ankoraŭ ne estas ĉio! Kliniĝu al mi! Mi rakontos al vi, kion sciis mia avo! Tio ankoraŭ ne estis timo. Ŝajne, timo estas antaŭe. Fajra rivero! Ne revenu sen Solomdiga. Nur per kuraĝo vi savos la fraton. Ne gravas, ne gravas! Mi nur devas trovi la fraton! Solomdiga! — Solomdiga! — Indiga! Indiga! Indiga! Solomdiga! — Indiga... — Solomdiga! — Indiga... — Solomdiga... Dankon al vi, frato. Vi timis nenion por mi. Prenu, filo mia. Via patro ricevis ĉi tiun lancon de via avo. Vi rajtas porti ĝin. Nun vi havas veran koron de kuraĝulo. FINO