Studio "Sojuzmultfilm"
1951
KORO DE KURAĜULO
Udegoj kreis ĉi tiun fabelon antaŭlonge,
kiam homoj kredis je mirakloj —
Ili rigardis ŝtonon kaj vidis ŝtonan homon,
rigardis arbostumpon kaj vidis tajgan homon...
Tiam vivis du fratoj —
Indiga kaj Solomdiga.
Denove vi hastis,
Indiga!
Solomdiga!..
La patro instruis vin:
Ne lasu fraton kaj amikon
en danĝero.
Vi malobeis.
Vi perdis la fraton.
Vi havas koron
de leporo.
Iru, filo mia.
Iru por serĉi la fraton.
Nur pro via timo li trafis
en danĝeron.
Nur per kuraĝo
vi savos lin.
Ne revenu sen Solomdiga.
Erinaceto, erinaceto,
ĉu vi vidis mian fraton Solomdiga?
Ne!
Mi ne vidis vian fraton!
Demandu la sciuron!
Al ĝi pli bone videblas de supre!
Sciuro, sciuro!
Vi ĉion vidas de supre.
Ĉu vi vidis mian fraton Solomdiga?
Demandu la aglon!
Ĝi flugas pli alte, ol ĉiuj!
Aglo, aglo!
Vi flugas pli alte, ol ĉiuj!
Vi ĉion vidas de supre! Kiel mi
povas trovi mian fraton Solomdiga?
Malproksime estas via frato. Eblos
trovi lin, se vi eltenos grandajn timojn.
Mi eltenos!
Ĉujn timojn mi eltenos!
Mi trovos la fraton kaj mia koro
ĉesos dolori.
Bone. Mi helpos vin
trovi la fraton.
Iru tien, kien flugos mia plumo.
Aha! Vi ne pasos.
Mi dronigos vin!
Dronigos!
Kien vi iras?
Kiun vi serĉas?
Mi serĉas vin,
marĉa reĝo Boko.
Por kio?
Mi aŭdis de homoj,
ke ununura via gambo
Pli fortas, ol du.
Pli fortas, pli!
Mi ne povas kredi tion.
Ni provu, kiu saltos pli alten.
Ni provu, provu!
Nu, vi saltu!
Stultulo vi estas!
Ĉu oni saltas tiel?
Jen kiel oni saltu!
Tio ankoraŭ ne estis timo.
Ŝajne, timo estas antaŭe.
Li forkuris!
Li forkuris!
Nu, gardu vin —
se vi denove trafos al mi,
Mi vin dronigos!
Kagzamu!
La ŝtona homo!
He, Kagzamu!
Oni diras, vi havas grandan forton.
Oni diras vere!
Atendu!
Ne granda estas forto, kiu
turnas vivan homon en ŝtonon!
Vi do faru el ŝtono
vivan homon!
He! Tio ankoraŭ ne estas ĉio!
Kliniĝu al mi! Mi rakontos al vi,
kion sciis mia avo!
Tio ankoraŭ ne estis timo.
Ŝajne, timo estas antaŭe.
Fajra rivero!
Ne revenu sen Solomdiga.
Nur per kuraĝo
vi savos la fraton.
Ne gravas, ne gravas!
Mi nur devas trovi la fraton!
Solomdiga!
— Solomdiga!
— Indiga!
Indiga!
Indiga!
Solomdiga!
— Indiga...
— Solomdiga!
— Indiga...
— Solomdiga...
Dankon al vi, frato.
Vi timis nenion por mi.
Prenu, filo mia.
Via patro ricevis ĉi tiun lancon
de via avo.
Vi rajtas porti ĝin.
Nun vi havas veran koron
de kuraĝulo.
FINO