PERSEO
Ne koleru, Perseo,
filo de Danao.
— De kie vi scias mian nomon?
— Tio estas mia ofico...
Reĝo Polidekto sendis vin por la kapo
de gorgono Meduzo, ĉu ne?
Jes.
Ruza vulpo estas ĉi tiu reĝo Polidekto.
Ne diru tiel pri li!
Polidekto estas bonkora homo.
Li donis al mi kaj la patrino azilon,
kiam ni estis senhejmaj.
— En ĉelo apud porkejo!..
— Kiu vi estas por ridi je ĉio?
Mia patrino diris, ke necesas
kredi je bono...
Bono, kara mia, estas sama varo
kiel ĉio alia.
Oni ĝin aĉetas kaj vendas.
Kredu min kiel dion!
Dion?
Mi estas dio!
Tamen, ne el la ĉefaj.
Mia sfero estas rilatoj inter homoj:
poŝto, kontraktoj, komercaj negocoj.
Kaj aliaj...
Mi nomiĝas Hermeso.
Mi estas tie, kie estas kalkulo kaj profito.
Vi insultis min!
Ne, mi savis vin.
Super ni flugis gorgono Meduzo.
Ili ŝtoniĝis pro ŝia rigardo.
Interalie, ŝi opinias, ke tiele ŝi
donacas senmortecon al homoj.
Vin atendas sama sorto.
Mi mortigos ŝin!
Vi plaĉas al mi, Perseo.
Tamen, vi junas, sed sperto estas afero
akirebla. Mi decidis helpi vin.
Mi glavo estas pli fidinda.
Prenu ĝin.
Kiam vi batalos, vi rigardu ne Meduzon,
sed ĝian spegulbildon.
Alie vi pereos.
La vojon al Meduzo gardaj maljunaj Graioj.
Vi bezonas obteni flugilajn sandalojn kaj
magian sakon ĉe la tri maljunulinoj.
Estu singarda: ili friponas!
Ne mismarĉandu, Perseo!
Dekdu!
Bonvolu doni la okulon, pliaĝa fratino.
Mi kontrolu.
Ludo estas ludo.
— Jen estas ĝi, mezaĝa fratino.
— Ne, al mi! Donu la okulon al mi!
Vi ambaŭ friponas.
Kion vi havis antaŭ?
Sep poentojn.
De kie do aperis dekdu,
pliaĝa fratino?
Ho, fratinoj!
Kia belulo!..
— Kiu estas tiu?
— Juna homo. Svelta, bela...
— Viro?
— Viro...
— Jes, jes, jes...
— Donu la okulon!
— Donu la okulon!
— Atendu — mi mem admiros...
— Senkompata!
— Senkora!..
Postulu la sandalojn kaj la sakon
kontraŭ la okulo.
Jen estas via okulo, bonaj virinoj.
Kion vi faris?!..
Ni estas savitaj!
Mi dankas vin, junulo.
Admiru lin, fratinoj!
Li estas bela, kiel dio.
Ĉu ni povus fari ion ajn por vi,
nobla junulo?
Mi bezonas flugilajn sandalojn
kaj magian sakon.
— Ŝajne, ni havis tiajn...
— Jes.
— Sed kie ili estas?..
— Atendu! Povas esti, ĉi tie?
Tenu, ĝi forflugos!
Tenu.
Komence pendigu la sakon
sur la ŝultron.
Fratinoj, li donacis al ni
florojn.
Flugu! Flugu!
— Ebligu rigardi...
— Lasu min!
— Mi estu unua...
— Lasu min!
Lasu min, mi mem rigardos!
Al vi bonŝancis okaze de l' maljunulinoj,
Sed ĉio povus finiĝi malsukcese.
Oni ne liberigu sentojn.
Estas nur unu leĝo por homo:
ĉu profitas al li aŭ ne.
Aŭskultu min kaj vi fariĝos
sola reganto sur la tero.
La dioj respektas fortulojn!
Kredu min...
Tio estas la insulo de gorgono
Meduzo.
Memoru: unu ŝia rigardo —
kaj vi pereos.
Ĝuste tia ornamaĵo mankis
sur mia insulo.
Kial vi ne rigardas min, mia knabo?
Mi volas admiri vian vizaĝon.
Rigardu min.
Vi tro maltrankvilas, kara mia.
Rigardu min.
La plej bona stato
estas plena kvieto.
Rigardu min.
Ĉu vi volas fariĝi senmorta?
Rigardu min!
Mi gratulas vin!
Pro via heroaĵo vin atendas premio.
La kapo de gorgono Meduzo
estas ĉi tie.
Ricevu vian predon.
— Kien vi nun?
— Al reĝo Polidekto.
— Mi portu al li la kapon de Meduzo.
— Ĉu vi havis kontrakton?
— Skriban aŭ buŝan?
— Mi promesis al li...
Sekve, nur en vortoj...
Ĉu vi scias, por kio Polidekto
bezonas la kapon de Meduzo?
Do sciu:
Eĉ morta kapo de Meduzo
konservas sian teruran forton.
Nur unu fojon,
Sed ĝi povas ankoraŭ ŝtonigi ĉiun.
Por kio do fordoni tiel fortan armilon
al iu Polidekto?
— Vi mem uzu ĝin!
— Por kio?
Kiel "por kio"? Timo de la rigardo
de Meduzo
Estos apogo de via povo.
Mi pretas sciigi ĉiujn:
Se la vivo valoras por vi, do
agnosku Perseon via reganto!
Aliokaze li ŝtonigos vin.
La tuta universo estos ĉe viaj piedoj!
Ĉu vi bezonas tion?
Mi diros sekreton:
Mi volas aliĝi la ĉefajn diojn.
Vi kovros la tutan teron
per temploj kaj sanktejoj omaĝe al mi,
Kaj tie, sur Olimpo, iuj ajn
devos cedi lokon...
Unuvorte: mi helpos vin,
vi helpos min.
Ĉu vi konsentas?
— Kiu lando estas sub ni?
— Ŝajnas, Etiopujo.
Kial vi ne respondas al mi?
Por vi tio estas rekta profito!
Kio estas tie?
Mi volas rigardi.
Kion indas spekti tie? En viaj manoj estas
via estonto, sorto de la tuta mondo!
Junulino!
Ŝi estas katenita al roko!
Ne pri junulinoj necesas pensi nun!
Mi diras pri la afero...
Kiu vi estas?
— Kiel vi nomiĝas?
— Andromedo...
Pro kio oni katenis vin,
Andromedo?
La dioj volis tion. Orakolo diris,
ke nia urbo, kie regas mia patro,
Liberiĝos de mara monstro nur tiam,
kiam li oferos min,
Lian filinon.
La patro amis min.
Li ne volis...
Jen estas ĝi!
Ĝi leviĝas!
Foriru, lasu min!
Mi ne volas vin perei pro mi!
Ne timu!
Mi savos vin!
Frenezulo, ne faru tion!
Ne faru!
Vi estas libera, Andromedo.
Ĉu vi volas sekvi min?
Kia afero pereis...
Pro kio...
Vi ne komprenis, ke homo unuavice
zorgu pri sia propra feliĉo.
Mi trovis mian feliĉon.
Adiaŭ.
Amo ne estas mia tereno.
FINO