1 00:00:08,901 --> 00:00:12,621 Se mi parolas pri Alico en Mirlando ĉiu scias pri kiu mi parolas. 2 00:00:12,621 --> 00:00:17,111 Sed, se mi parolas pri la Blanka Kavaliro malmultaj el vi scios pri kiu mi parolas. 3 00:00:17,111 --> 00:00:21,301 La Blanka Kavaliro estas unu el la roluloj el la romano [Alico] "Trans la spegulo" 4 00:00:21,301 --> 00:00:25,881 kaj li estas portretita kiel satira versio de tipa altklasulo de la viktoriana epoko. 5 00:00:25,881 --> 00:00:32,741 Oni proponis al Walt Disney enkonduki ĉi tiun rolulon en la filmon de Alico 6 00:00:32,741 --> 00:00:39,547 Ili faris scenon, kie la kavaliro savus Alicon dum ŝi estis perdita en la arbaro 7 00:00:39,547 --> 00:00:44,984 Ĉiu en la teamo ŝatis ĝin sed fine oni decidis forigi la rolulon 8 00:00:44,984 --> 00:00:51,508 ĉar ili pensis tion, ke estus pli bone se Alico elirus el la arbaro per si mem. 9 00:00:51,508 --> 00:00:56,478 Mi rakontas ĉi tion por prezenti al vi version de feminismo malsama 10 00:00:56,480 --> 00:00:59,050 al tiu de la hegemonia diskurso. 11 00:00:59,052 --> 00:01:03,183 Se ni pensas pri feminismo ni pensas pri la vorto egaleco 12 00:01:03,183 --> 00:01:05,072 Feminismo estas egaleco, oni diras. 13 00:01:05,072 --> 00:01:12,389 Sed en feminismo estas malsamaj branĉoj Branĉoj, kiuj malsame komprenas egalecon 14 00:01:12,389 --> 00:01:15,779 kaj kiuj sekvas malsamajn metodojn por atingi egalecon. 15 00:01:15,790 --> 00:01:19,370 Inter ĉi tiuj branĉoj oni vidas ĉefe du: 16 00:01:19,370 --> 00:01:23,370 feminismo de libero kaj feminismo de genro. 17 00:01:23,370 --> 00:01:27,118 Feminismo de libero defendas tion, ke viroj kaj virinoj havu samajn rajtojn 18 00:01:27,118 --> 00:01:29,360 kaj devigojn. 19 00:01:29,360 --> 00:01:32,746 Kaj feminismo de genro konsideras tion malsufiĉa, 20 00:01:32,746 --> 00:01:39,735 ĉar virinoj vivas en patriarkeca sistemo, kaj tial ni ne rajtas libere decidi 21 00:01:39,735 --> 00:01:43,184 ĉar ni estas limigitaj de ĉi tiu sistemo, kiu subpremas nin. 22 00:01:44,142 --> 00:01:49,259 Laŭ vortoj de la konita liberfeministo Christina Hoff Sommers: 23 00:01:49,259 --> 00:01:52,403 "Feminismo de libero batalas kontraŭ seksa diskriminacio 24 00:01:52,423 --> 00:01:54,445 kaj aliaj maljustecoj kontraŭ virinoj. 25 00:01:54,455 --> 00:01:57,945 Feminismo de genro asertas ke virinoj ankoraŭ estas sklavoj 26 00:01:57,950 --> 00:02:02,322 de ĉie-esta vira regadsistemo: "La genra sistemo" 27 00:02:02,322 --> 00:02:06,624 en kiu geinfanoj apartiĝas laŭ genraj personecoj, vira aŭ virina, 28 00:02:06,624 --> 00:02:09,427 unu destinita al regado, kaj la alia destinita al obeado. 29 00:02:09,782 --> 00:02:14,642 Ĉi tia feminismo iĝis kredo de kelkaj programaroj de studoj pri virinoj, 30 00:02:14,642 --> 00:02:18,525 feministaj organizoj kaj proparolantoj de virinmovado." 31 00:02:18,525 --> 00:02:22,162 Ĉi tiu feminismo de genro estas nune la hegemonia feminismo. 32 00:02:22,162 --> 00:02:26,518 Estas la feminismo, kiun ni ĉiuj konas. Tiu, kiuj redaktas manifestojn, 33 00:02:26,530 --> 00:02:28,244 kaj kunvokas manifestaciojn. 34 00:02:28,274 --> 00:02:31,209 Estas tiu feminismo pri kiu la amasmedioj parolas. 35 00:02:31,209 --> 00:02:36,369 Mi volas montri, kiel ĉi tia feminismo traktas virinojn kvazaŭ infaninojn. 36 00:02:36,411 --> 00:02:39,991 Mi montros tion, laŭ tri punktoj: 37 00:02:40,131 --> 00:02:43,936 Unue: Virino ne rajtas decidi per si mem. 38 00:02:44,116 --> 00:02:47,681 Simone de Beauvoir estas referenculino de ĉi tiu hegemonia feminismo. 39 00:02:47,712 --> 00:02:53,642 Kvankam ŝi havis tre interesajn teoriojn, ŝi ja havis ege videblan totalisman celon. 40 00:02:53,649 --> 00:02:56,529 Oni proponis al Simone la eblecon pri tio, 41 00:02:56,529 --> 00:03:01,599 ke virino libera por labori eksterhejme decidus zorgi siajn proprajn gefilojn. 42 00:03:01,642 --> 00:03:03,182 Kaj jen ŝia respondo: 43 00:03:03,202 --> 00:03:07,807 "Neniu virino rajtu resti hejme por zorgi pri siaj gefiloj. 44 00:03:07,837 --> 00:03:12,449 Virino devus ne havi ĉi tiun eblecon ĝuste ĉar se tia ebleco ekzistas, 45 00:03:12,479 --> 00:03:18,418 multaj virinoj elektos ĝin. Tio estas maniero devigi virinojn iri laŭ tiu vojo. 46 00:03:18,418 --> 00:03:23,114 Dum familio, kaj la mitoj de familio, patrineco kaj patrineca instinkto 47 00:03:23,114 --> 00:03:27,212 ne estu forigitaj, virinoj plue estos subpremataj". 48 00:03:27,212 --> 00:03:32,917 Ne eblas, ke estu liberiga io, kio devigas al virinoj forigi instinkton, 49 00:03:32,940 --> 00:03:34,957 kiun ĝenerale ni havas. 50 00:03:36,137 --> 00:03:39,815 Ne ĉiu ni havas ĝin sed ja multaj virinoj. 51 00:03:39,855 --> 00:03:44,815 Mi diras "devigi" ĉar laŭ Simone "neniu virino rajtu"... 52 00:03:44,873 --> 00:03:46,738 laŭ rajtigado de Simone! 53 00:03:46,748 --> 00:03:50,705 Alidirite, virinoj devus liberiĝi de vira aŭtoritato 54 00:03:50,705 --> 00:03:54,279 por submetiĝi al la aŭtoritato de hegemoniaj feministoj. 55 00:03:54,309 --> 00:03:58,603 Ĉar ili scias "pli bone" ol virinoj tion, kio estas bona por ni. 56 00:03:58,953 --> 00:04:03,953 Similan ekzemplon ni havas nune rilate al seksaj laboristinoj. 57 00:04:04,173 --> 00:04:08,080 Seksaj laboristinoj manifestacias por havi la samajn laborrajtojn 58 00:04:08,130 --> 00:04:09,885 al aliaj laboristoj. 59 00:04:10,165 --> 00:04:13,807 Hegemonia feminismo konsideras tion, ke neniu virino elektus tian laboron 60 00:04:13,817 --> 00:04:17,944 laŭ propra decido, kaj se tio okazas estas pro neceso. 61 00:04:17,944 --> 00:04:24,877 Mi demandus, kiom da vi laboras pro ŝato. Sed ĝenerale homoj laboras, parte pro ŝato 62 00:04:24,877 --> 00:04:26,462 kaj ĉefe pro neceso. 63 00:04:26,642 --> 00:04:31,502 Kiam oni parolas pri la sama problemo rilate al viroj, la problemo malaperas. 64 00:04:31,556 --> 00:04:34,096 Se viro estas pornaktoro, li estas triumfulo 65 00:04:34,116 --> 00:04:39,073 kaj li sukcesis vivi per kontentigi sian seksan deziron. Tio, kion li ŝatas. 66 00:04:39,073 --> 00:04:41,623 Pensi tiel estas seksisme kontraŭvirina. 67 00:04:41,633 --> 00:04:45,793 Se virino, kiu diras, ke ŝi ĝuas seksan laboron, estas rigardata kvazaŭ viktimo 68 00:04:45,793 --> 00:04:49,593 kaj viro kvazaŭ triumfulo, tio estas klare seksisme kontraŭvirina. 69 00:04:49,674 --> 00:04:54,029 Alia simila ekzemplo en Hispanio estas Clara Campoamor. 70 00:04:54,079 --> 00:05:01,556 Ŝi batalis por la ina voĉdono, male al socialista deputitino Kent, 71 00:05:01,556 --> 00:05:06,105 kiu opiniis tion, ke se virinoj rajtus voĉdoni, ili erare voĉdonus; 72 00:05:06,115 --> 00:05:08,704 tio estas: Virinoj ne voĉdonus socialismon. 73 00:05:08,704 --> 00:05:12,243 Clara, male, pensis tion, ke virino nur povas scii tion, 74 00:05:12,243 --> 00:05:17,958 kion estas bona por ŝi, se ŝi rajtas decidi senpere. 75 00:05:17,958 --> 00:05:22,153 Laŭ ŝiaj vortoj: Libero estas lernata per ekzercado. 76 00:05:23,314 --> 00:05:27,459 Due. Virinoj bezonas specialan trakton. 77 00:05:27,828 --> 00:05:31,676 Hegemonia feminismo batalas por la pozitiva diskriminacio. 78 00:05:31,716 --> 00:05:35,334 Liberfeminismo opinias tion, ke pozitiva diskriminacio humiligas nin. 79 00:05:35,516 --> 00:05:41,096 Ili eĉ komparas nin al handikapuloj ĉar laŭdire, ni ekvivas el malsupra situacio 80 00:05:41,096 --> 00:05:45,956 kaj tial ni bezonas specialan trakton por egaligi nin al viroj. 81 00:05:46,833 --> 00:05:53,710 Laŭ la hispanaj leĝoj, viroj kaj virinoj devas same enspezi pro fari saman laboron. 82 00:05:53,710 --> 00:05:57,656 Se virino konsideras ke ŝi enspezas malpli ol viro nur pro esti virino, 83 00:05:57,661 --> 00:06:00,918 ŝi rajtas denunci, kaj leĝo protektas ŝin. 84 00:06:01,428 --> 00:06:05,998 Oni devas memori tion, ke virinoj aliĝis al labormondo pli malfrue ol viroj. 85 00:06:05,998 --> 00:06:12,888 Kaj eĉ en tiel malfacila medio por ni, ni atingis laborpostenojn, kiujn ni volis. 86 00:06:12,893 --> 00:06:17,208 Kaj nun ekzistas entreprenistinoj kaj eĉ prezidentinoj. 87 00:06:17,218 --> 00:06:21,155 Kial ni bezonas kvotojn kaj ŝtatan helpon nun , kaj ne pasintece? 88 00:06:21,205 --> 00:06:25,828 Kial ni bezonas helpojn nun, kiam ni trairis preskaŭ la tutan vojon? 89 00:06:25,878 --> 00:06:29,773 Virinoj ne bezonas helpojn, nek specialajn kvotojn. 90 00:06:29,802 --> 00:06:36,815 Ni bezonas esti kapablaj atingi niajn deziratajn laborpostenojn per ni mem, 91 00:06:36,835 --> 00:06:41,268 kaj tiel, ni povu senti nin kontentaj pro niaj atingoj. 92 00:06:42,697 --> 00:06:47,152 Marie Curie estis pionira sciencistino en la kampo pri radiaktiveco. 93 00:06:47,162 --> 00:06:50,309 Ŝi gajnis du Nobel-premiojn: Fiziko kaj kemio. 94 00:06:50,309 --> 00:06:54,917 Ŝi estis la unua virino, kiu instruis en la Pariza Universitato. 95 00:06:55,581 --> 00:07:00,331 Ŝi diris: “Vivo estas facila por neniu, sed tio ne gravas, 96 00:07:00,331 --> 00:07:03,891 oni devas persisti, kaj, antaù ĉio, esti memfida. 97 00:07:03,901 --> 00:07:06,641 Oni devas sentiĝi naturdotita por atingi ion, 98 00:07:06,641 --> 00:07:09,647 kaj tion oni devas atingi je ĉia prezo. ” 99 00:07:09,667 --> 00:07:14,292 Oni devas pensi tion, ke Marie diris tion, kiam la “kristala plafono“, 100 00:07:14,292 --> 00:07:16,474 estis el ŝtono. 101 00:07:19,514 --> 00:07:23,750 Nuntempe, estas pli da virinoj, kiuj ricevas universitatajn titolojn. 102 00:07:23,750 --> 00:07:27,068 Certe estas universitataj studoj, en kiuj viroj estas la plimulto, 103 00:07:27,068 --> 00:07:29,797 sed ankaŭ certe virinoj plimultas en aliaj studoj. 104 00:07:29,817 --> 00:07:32,791 La problemo ĉiam ekaperas pro la decido de virinoj. 105 00:07:32,821 --> 00:07:37,764 Oni diras al virinoj, ke ili devus elekti karieron, kie la plimulto estas viroj. 106 00:07:37,764 --> 00:07:42,485 Tamen, neniam oni diras al viroj, ke ili elektu studojn, kie plimultas virinoj. 107 00:07:42,525 --> 00:07:45,018 Io simila okazas pri laborpostenoj. 108 00:07:45,018 --> 00:07:50,025 Oni kuraĝigas al virinoj kandidatiĝi por laborpostenoj, en kiuj viroj plimultas, 109 00:07:50,025 --> 00:07:51,242 ekz. entreprenisto, 110 00:07:51,242 --> 00:07:54,849 sed oni neniam kuraĝigas virinojn kandidatiĝi por laborpostenoj, 111 00:07:54,872 --> 00:07:59,346 en kiuj viroj ankaŭ plimultas, ekz. ministo aŭ masonisto. 112 00:07:59,463 --> 00:08:03,148 Egaleco estas petata nur laŭ komforteco. 113 00:08:03,168 --> 00:08:05,989 Ĝenerale, viroj malpli rifuzas riskojn, 114 00:08:05,999 --> 00:08:08,430 kaj tial ili havas la plej altajn laborpostenojn, 115 00:08:08,430 --> 00:08:10,016 sed ankaŭ la plej malaltaj. 116 00:08:10,026 --> 00:08:16,739 Kiel diris Helena Cronin, “Estas pli da viroj geniaj, 117 00:08:16,739 --> 00:08:18,713 sed ankaŭ pli da viroj malsaĝaj. 118 00:08:19,446 --> 00:08:23,621 Inter virinoj, ĝenerale, la afero tenas ekvilibron. 119 00:08:23,630 --> 00:08:28,993 Ĉu tio estas ŝanĝebla? Jes, sed se ŝanĝo okazus, tio venus de civila socio, 120 00:08:29,033 --> 00:08:32,456 kaj ne laŭ trudo de institucioj. 121 00:08:33,936 --> 00:08:36,346 Trie. Ni bezonas specialajn leĝojn. 122 00:08:36,376 --> 00:08:38,681 Ĉi tiu estas la plej polemika el ĉiuj. 123 00:08:38,829 --> 00:08:41,421 Laŭ la (hispana) leĝo pri genra perforto, 124 00:08:41,421 --> 00:08:47,614 ĉia perfortaĵo de viro kontraŭ virino havas unu kialon: seksismo. 125 00:08:47,614 --> 00:08:50,524 Tio malveras. Kontraŭvirina seksismo estas unu el la faktoroj, 126 00:08:50,524 --> 00:08:55,629 kiuj povas interveni, kiam viro atakas sian amkunulinon. 127 00:08:55,629 --> 00:08:59,137 Tamen, ĝi ne estas la sola faktoro, kaj ne ĉiam intervenas. 128 00:08:59,137 --> 00:09:01,577 Eĉ oni diris, ke estas kontraŭvirina perforto 129 00:09:01,577 --> 00:09:07,172 se viro defendas sin de amkunulino, kiu ekatakis lin. 130 00:09:07,202 --> 00:09:10,669 Pensi tion, ke neniu virino, laŭ nenia cirkonstanco, 131 00:09:10,669 --> 00:09:13,733 kapablas damaĝi viron fizike aŭ psikologie, 132 00:09:13,733 --> 00:09:15,406 ankaŭ estas kontraŭvirina seksismo. 133 00:09:15,406 --> 00:09:18,598 Kaj tial viro, kiu estas viktimo de ia perforto, 134 00:09:18,598 --> 00:09:22,171 havos pli malfacilaĵojn por denunci ĉar oni ne serioze atentos lin, 135 00:09:22,171 --> 00:09:26,837 oni ridindigos lin, aŭ ili eble pensos tion, ke lia vireco estas pridubata. 136 00:09:26,837 --> 00:09:29,187 Tio ankaŭ estas problemo. 137 00:09:29,227 --> 00:09:30,917 Virinoj ja kapablas damaĝi. 138 00:09:30,927 --> 00:09:35,067 Eĉ pli, samseksemulinoj ankaŭ agas perforte kontraŭ kunulinoj, 139 00:09:35,067 --> 00:09:37,887 io ne stranga se oni kunloĝas. 140 00:09:37,892 --> 00:09:40,792 Kaj samseksemulino, kiu estas viktimo de perforto en amrilato, 141 00:09:40,812 --> 00:09:46,062 ricevos malpli ŝtatan helpon ĉar tio ne estas en la kategorio de genra perforto. 142 00:09:46,077 --> 00:09:52,572 Ni ne devus diskriminacii viktimojn laŭ sekso, genro, haŭtkoloro, aŭ seksemeco. 143 00:09:53,062 --> 00:09:56,722 Viktimoj devas esti protektataj tute sammaniere. 144 00:09:56,722 --> 00:10:00,972 Statistike, ja veras tio, ke viro estas pli kapabla uzi mortigan forton, 145 00:10:00,972 --> 00:10:04,437 virino pli emas perforti nerekte. 146 00:10:04,446 --> 00:10:09,959 Ĉi tio ne implicas ke malina viktimo devas esti neglektita 147 00:10:09,969 --> 00:10:13,182 aŭ mallevita al dua kategorio. 148 00:10:14,779 --> 00:10:17,746 Elisabeth Cady diris: “Ni ne petas pli bonajn leĝojn, ol tiuj, 149 00:10:17,746 --> 00:10:22,704 kiujn vi faris por vi mem. Ni ne bezonas kroman protektadon, 150 00:10:22,715 --> 00:10:25,488 al tiu sekurigata de viaj nunaj leĝoj por vi”. 151 00:10:25,628 --> 00:10:30,378 Protekti ĉiun viktimo ne estas malprotekti iajn viktimojn. 152 00:10:30,378 --> 00:10:32,618 Tio estu aldoni, ne depreni. 153 00:10:34,900 --> 00:10:38,625 En Hispanio, unu el la plej sekuraj landoj, 154 00:10:38,634 --> 00:10:42,904 pere de la teruriga diskurso de la hegemonia feminismo, 155 00:10:42,904 --> 00:10:46,607 ni estas atingantajn punkton, kie oni denove segregacias laŭ sekso. 156 00:10:46,627 --> 00:10:48,777 Oni kreas apartigajn spacoj nur por virinoj, 157 00:10:48,777 --> 00:10:51,342 kie viro estas konsiderata kvazaŭ potenciala danĝero. 158 00:10:52,661 --> 00:10:55,579 La diskurso de la genra feminismo “mi ne volas esti kuraĝa, 159 00:10:55,579 --> 00:10:58,755 mi volas esti libera" estas memkontraŭdira. 160 00:10:58,755 --> 00:11:07,282 Ne estas socio sen danĝeroj kaj serĉi totalan sekurecon 161 00:11:07,282 --> 00:11:11,565 per institucia protektado senigus al ni de ĉia memregeco 162 00:11:11,565 --> 00:11:14,423 kaj ni iĝus tute dependaj de totalisma ŝtato. 163 00:11:14,503 --> 00:11:17,323 La hegemoniaj feministoj per sia lukto kontraŭ seksismo, 164 00:11:17,323 --> 00:11:23,335 troigante ĝis ĉi tia punkto, ĵetas sur nia socio bildon de virinoj 165 00:11:23,335 --> 00:11:25,683 tipa de la socioj pli seksismaj de la mondo. 166 00:11:25,693 --> 00:11:30,693 Kvazaŭ ni estus estaĵoj senhelpaj, tute malfortaj kaj nekapablaj. 167 00:11:30,693 --> 00:11:33,133 Kaj tial mi diras ke la hegemonia feminismo 168 00:11:33,133 --> 00:11:35,573 estas pli kaj pli kontraŭvirine seksisma. 169 00:11:35,573 --> 00:11:38,478 Ĝi apartigas virinojn, kvazaŭ neplenaĝulinojn 170 00:11:38,478 --> 00:11:45,183 por kontentigi interesojn, kiuj apenaŭ rilatas al veraj bezonoj de virinoj. 171 00:11:45,827 --> 00:11:47,867 Kaj nun mi reiras komencen de la prelego, 172 00:11:47,867 --> 00:11:51,307 kiam mi parolis pri Alico kaj la Blanka Kavaliro. 173 00:11:51,308 --> 00:11:56,038 Hegemoniaj feministoj igas al la ŝtato egan blankan kavaliron, 174 00:11:56,538 --> 00:12:02,398 kiu donas al ni protektadon kaj sekurecon, sed ĉi tio ne estas senpaga, 175 00:12:02,408 --> 00:12:06,148 ĉi tio estas pagenda per nia obeo. 176 00:12:06,519 --> 00:12:13,099 Tamen, liberfeministoj nur volas tion, ke viroj kaj virinoj ludu la saman ludon 177 00:12:13,099 --> 00:12:16,253 per la samaj reguloj, kaj tiel, ni, same al Alico, 178 00:12:16,253 --> 00:12:19,118 povu eliri el la arbaro per niaj propraj rimedoj. 179 00:12:20,058 --> 00:12:22,558 Mi volas fini per pensaĵo. 180 00:12:22,970 --> 00:12:28,675 Ne antaŭlonge mi legis tion, ke estis tro multaj viroj en sciencaj studoj, 181 00:12:28,675 --> 00:12:31,680 kaj tial oni devus limigi la disponeblajn lokojn por viroj. 182 00:12:31,690 --> 00:12:35,870 Imagu junan viron, kiu volas studi sciencon, kaj oni diras al li, 183 00:12:35,870 --> 00:12:38,450 ke li ne rajtas ĉar jam estas tro multaj viroj. 184 00:12:38,451 --> 00:12:43,046 Pripensu ĉu ĉi tiaj politikoj estas laŭ via ideo 185 00:12:43,046 --> 00:12:47,601 pri malferma kaj prospera socio. Dankon.