Se mi parolas pri Alico en Mirlando
ĉiu scias pri kiu mi parolas.
Sed, se mi parolas pri la Blanka Kavaliro
malmultaj el vi scios pri kiu mi parolas.
La Blanka Kavaliro estas unu el la roluloj
el la romano [Alico] "Trans la spegulo"
kaj li estas portretita kiel satira versio
de tipa altklasulo de la viktoriana epoko.
Oni proponis al Walt Disney enkonduki
ĉi tiun rolulon en la filmon de Alico
Ili faris scenon, kie la kavaliro savus
Alicon dum ŝi estis perdita en la arbaro
Ĉiu en la teamo ŝatis ĝin sed fine
oni decidis forigi la rolulon
ĉar ili pensis tion, ke estus pli bone
se Alico elirus el la arbaro per si mem.
Mi rakontas ĉi tion por prezenti al vi
version de feminismo malsama
al tiu de la hegemonia diskurso.
Se ni pensas pri feminismo
ni pensas pri la vorto egaleco
Feminismo estas egaleco, oni diras.
Sed en feminismo estas malsamaj branĉoj
Branĉoj, kiuj malsame komprenas egalecon
kaj kiuj sekvas malsamajn metodojn
por atingi egalecon.
Inter ĉi tiuj branĉoj oni vidas ĉefe du:
feminismo de libero
kaj feminismo de genro.
Feminismo de libero defendas tion, ke
viroj kaj virinoj havu samajn rajtojn
kaj devigojn.
Kaj feminismo de genro
konsideras tion malsufiĉa,
ĉar virinoj vivas en patriarkeca sistemo,
kaj tial ni ne rajtas libere decidi
ĉar ni estas limigitaj de ĉi tiu sistemo,
kiu subpremas nin.
Laŭ vortoj de la konita liberfeministo
Christina Hoff Sommers:
"Feminismo de libero batalas
kontraŭ seksa diskriminacio
kaj aliaj maljustecoj kontraŭ virinoj.
Feminismo de genro asertas ke
virinoj ankoraŭ estas sklavoj
de ĉie-esta vira regadsistemo:
"La genra sistemo"
en kiu geinfanoj apartiĝas laŭ
genraj personecoj, vira aŭ virina,
unu destinita al regado, kaj
la alia destinita al obeado.
Ĉi tia feminismo iĝis kredo de kelkaj
programaroj de studoj pri virinoj,
feministaj organizoj kaj
proparolantoj de virinmovado."
Ĉi tiu feminismo de genro estas nune
la hegemonia feminismo.
Estas la feminismo, kiun ni ĉiuj konas.
Tiu, kiuj redaktas manifestojn,
kaj kunvokas manifestaciojn.
Estas tiu feminismo
pri kiu la amasmedioj parolas.
Mi volas montri, kiel ĉi tia feminismo
traktas virinojn kvazaŭ infaninojn.
Mi montros tion, laŭ tri punktoj:
Unue: Virino ne rajtas decidi per si mem.
Simone de Beauvoir estas referenculino
de ĉi tiu hegemonia feminismo.
Kvankam ŝi havis tre interesajn teoriojn,
ŝi ja havis ege videblan totalisman celon.
Oni proponis al Simone la eblecon pri tio,
ke virino libera por labori eksterhejme
decidus zorgi siajn proprajn gefilojn.
Kaj jen ŝia respondo:
"Neniu virino rajtu resti hejme
por zorgi pri siaj gefiloj.
Virino devus ne havi ĉi tiun eblecon
ĝuste ĉar se tia ebleco ekzistas,
multaj virinoj elektos ĝin. Tio estas
maniero devigi virinojn iri laŭ tiu vojo.
Dum familio, kaj la mitoj de familio,
patrineco kaj patrineca instinkto
ne estu forigitaj, virinoj plue
estos subpremataj".
Ne eblas, ke estu liberiga io,
kio devigas al virinoj forigi instinkton,
kiun ĝenerale ni havas.
Ne ĉiu ni havas ĝin sed ja multaj virinoj.
Mi diras "devigi" ĉar laŭ Simone
"neniu virino rajtu"...
laŭ rajtigado de Simone!
Alidirite, virinoj devus liberiĝi
de vira aŭtoritato
por submetiĝi al la aŭtoritato
de hegemoniaj feministoj.
Ĉar ili scias "pli bone" ol virinoj tion,
kio estas bona por ni.
Similan ekzemplon ni havas nune
rilate al seksaj laboristinoj.
Seksaj laboristinoj manifestacias
por havi la samajn laborrajtojn
al aliaj laboristoj.
Hegemonia feminismo konsideras tion,
ke neniu virino elektus tian laboron
laŭ propra decido, kaj se tio okazas
estas pro neceso.
Mi demandus, kiom da vi laboras pro ŝato.
Sed ĝenerale homoj laboras, parte pro ŝato
kaj ĉefe pro neceso.
Kiam oni parolas pri la sama problemo
rilate al viroj, la problemo malaperas.
Se viro estas pornaktoro,
li estas triumfulo
kaj li sukcesis vivi per kontentigi
sian seksan deziron. Tio, kion li ŝatas.
Pensi tiel estas seksisme kontraŭvirina.
Se virino, kiu diras, ke ŝi ĝuas seksan
laboron, estas rigardata kvazaŭ viktimo
kaj viro kvazaŭ triumfulo,
tio estas klare seksisme kontraŭvirina.
Alia simila ekzemplo en Hispanio
estas Clara Campoamor.
Ŝi batalis por la ina voĉdono, male
al socialista deputitino Kent,
kiu opiniis tion, ke se virinoj rajtus
voĉdoni, ili erare voĉdonus;
tio estas: Virinoj ne voĉdonus
socialismon.
Clara, male, pensis tion,
ke virino nur povas scii tion,
kion estas bona por ŝi,
se ŝi rajtas decidi senpere.
Laŭ ŝiaj vortoj: Libero estas lernata
per ekzercado.
Due. Virinoj bezonas specialan trakton.
Hegemonia feminismo batalas
por la pozitiva diskriminacio.
Liberfeminismo opinias tion,
ke pozitiva diskriminacio humiligas nin.
Ili eĉ komparas nin al handikapuloj ĉar
laŭdire, ni ekvivas el malsupra situacio
kaj tial ni bezonas specialan trakton
por egaligi nin al viroj.
Laŭ la hispanaj leĝoj, viroj kaj virinoj
devas same enspezi pro fari saman laboron.
Se virino konsideras ke ŝi enspezas
malpli ol viro nur pro esti virino,
ŝi rajtas denunci, kaj leĝo protektas ŝin.
Oni devas memori tion, ke virinoj aliĝis
al labormondo pli malfrue ol viroj.
Kaj eĉ en tiel malfacila medio por ni,
ni atingis laborpostenojn, kiujn ni volis.
Kaj nun ekzistas entreprenistinoj
kaj eĉ prezidentinoj.
Kial ni bezonas kvotojn kaj ŝtatan
helpon nun , kaj ne pasintece?
Kial ni bezonas helpojn nun, kiam
ni trairis preskaŭ la tutan vojon?
Virinoj ne bezonas helpojn,
nek specialajn kvotojn.
Ni bezonas esti kapablaj atingi niajn
deziratajn laborpostenojn per ni mem,
kaj tiel, ni povu senti nin kontentaj
pro niaj atingoj.
Marie Curie estis pionira sciencistino
en la kampo pri radiaktiveco.
Ŝi gajnis du Nobel-premiojn:
Fiziko kaj kemio.
Ŝi estis la unua virino, kiu instruis
en la Pariza Universitato.
Ŝi diris: “Vivo estas facila por neniu,
sed tio ne gravas,
oni devas persisti, kaj,
antaù ĉio, esti memfida.
Oni devas sentiĝi naturdotita
por atingi ion,
kaj tion oni devas atingi
je ĉia prezo. ”
Oni devas pensi tion, ke Marie diris tion,
kiam la “kristala plafono“,
estis el ŝtono.
Nuntempe, estas pli da virinoj,
kiuj ricevas universitatajn titolojn.
Certe estas universitataj studoj,
en kiuj viroj estas la plimulto,
sed ankaŭ certe virinoj
plimultas en aliaj studoj.
La problemo ĉiam ekaperas
pro la decido de virinoj.
Oni diras al virinoj, ke ili devus elekti
karieron, kie la plimulto estas viroj.
Tamen, neniam oni diras al viroj, ke
ili elektu studojn, kie plimultas virinoj.
Io simila okazas pri laborpostenoj.
Oni kuraĝigas al virinoj kandidatiĝi por
laborpostenoj, en kiuj viroj plimultas,
ekz. entreprenisto,
sed oni neniam kuraĝigas
virinojn kandidatiĝi por laborpostenoj,
en kiuj viroj ankaŭ plimultas,
ekz. ministo aŭ masonisto.
Egaleco estas petata nur laŭ komforteco.
Ĝenerale, viroj malpli rifuzas riskojn,
kaj tial ili havas la plej altajn
laborpostenojn,
sed ankaŭ la plej malaltaj.
Kiel diris Helena Cronin, “Estas pli
da viroj geniaj,
sed ankaŭ pli da viroj malsaĝaj.
Inter virinoj, ĝenerale, la afero
tenas ekvilibron.
Ĉu tio estas ŝanĝebla? Jes, sed se ŝanĝo
okazus, tio venus de civila socio,
kaj ne laŭ trudo de institucioj.
Trie. Ni bezonas specialajn leĝojn.
Ĉi tiu estas la plej polemika el ĉiuj.
Laŭ la (hispana) leĝo pri genra perforto,
ĉia perfortaĵo de viro kontraŭ virino
havas unu kialon: seksismo.
Tio malveras. Kontraŭvirina seksismo
estas unu el la faktoroj,
kiuj povas interveni, kiam viro
atakas sian amkunulinon.
Tamen, ĝi ne estas la sola faktoro,
kaj ne ĉiam intervenas.
Eĉ oni diris, ke estas
kontraŭvirina perforto
se viro defendas sin de amkunulino,
kiu ekatakis lin.
Pensi tion, ke neniu virino,
laŭ nenia cirkonstanco,
kapablas damaĝi viron
fizike aŭ psikologie,
ankaŭ estas kontraŭvirina seksismo.
Kaj tial viro, kiu estas viktimo
de ia perforto,
havos pli malfacilaĵojn por denunci
ĉar oni ne serioze atentos lin,
oni ridindigos lin, aŭ ili eble pensos
tion, ke lia vireco estas pridubata.
Tio ankaŭ estas problemo.
Virinoj ja kapablas damaĝi.
Eĉ pli, samseksemulinoj ankaŭ
agas perforte kontraŭ kunulinoj,
io ne stranga se oni kunloĝas.
Kaj samseksemulino, kiu estas viktimo
de perforto en amrilato,
ricevos malpli ŝtatan helpon ĉar tio ne
estas en la kategorio de genra perforto.
Ni ne devus diskriminacii viktimojn laŭ
sekso, genro, haŭtkoloro, aŭ seksemeco.
Viktimoj devas esti protektataj
tute sammaniere.
Statistike, ja veras tio, ke viro estas
pli kapabla uzi mortigan forton,
virino pli emas perforti nerekte.
Ĉi tio ne implicas ke malina viktimo
devas esti neglektita
aŭ mallevita al dua kategorio.
Elisabeth Cady diris: “Ni ne petas
pli bonajn leĝojn, ol tiuj,
kiujn vi faris por vi mem.
Ni ne bezonas kroman protektadon,
al tiu sekurigata de viaj
nunaj leĝoj por vi”.
Protekti ĉiun viktimo ne estas
malprotekti iajn viktimojn.
Tio estu aldoni, ne depreni.
En Hispanio, unu el
la plej sekuraj landoj,
pere de la teruriga diskurso de
la hegemonia feminismo,
ni estas atingantajn punkton,
kie oni denove segregacias laŭ sekso.
Oni kreas apartigajn spacoj
nur por virinoj,
kie viro estas konsiderata
kvazaŭ potenciala danĝero.
La diskurso de la genra feminismo
“mi ne volas esti kuraĝa,
mi volas esti libera"
estas memkontraŭdira.
Ne estas socio sen danĝeroj
kaj serĉi totalan sekurecon
per institucia protektado
senigus al ni de ĉia memregeco
kaj ni iĝus tute dependaj
de totalisma ŝtato.
La hegemoniaj feministoj
per sia lukto kontraŭ seksismo,
troigante ĝis ĉi tia punkto,
ĵetas sur nia socio bildon de virinoj
tipa de la socioj pli seksismaj
de la mondo.
Kvazaŭ ni estus estaĵoj senhelpaj,
tute malfortaj kaj nekapablaj.
Kaj tial mi diras ke la
hegemonia feminismo
estas pli kaj pli kontraŭvirine seksisma.
Ĝi apartigas virinojn, kvazaŭ
neplenaĝulinojn
por kontentigi interesojn, kiuj apenaŭ
rilatas al veraj bezonoj de virinoj.
Kaj nun mi reiras komencen de la prelego,
kiam mi parolis pri
Alico kaj la Blanka Kavaliro.
Hegemoniaj feministoj igas al la ŝtato
egan blankan kavaliron,
kiu donas al ni protektadon kaj sekurecon,
sed ĉi tio ne estas senpaga,
ĉi tio estas pagenda per nia obeo.
Tamen, liberfeministoj nur volas tion,
ke viroj kaj virinoj ludu la saman ludon
per la samaj reguloj, kaj tiel, ni,
same al Alico,
povu eliri el la arbaro per
niaj propraj rimedoj.
Mi volas fini per pensaĵo.
Ne antaŭlonge mi legis tion, ke estis
tro multaj viroj en sciencaj studoj,
kaj tial oni devus limigi
la disponeblajn lokojn por viroj.
Imagu junan viron, kiu volas
studi sciencon, kaj oni diras al li,
ke li ne rajtas ĉar jam
estas tro multaj viroj.
Pripensu ĉu ĉi tiaj politikoj
estas laŭ via ideo
pri malferma kaj prospera socio.
Dankon.