Monataĵo.
Sango.
Menstruo.
Naŭze.
Sekrete.
Kaŝite.
Kial?
Natura biologia procezo,
kiun spertas ĉiu knabino kaj virino,
ĉiumonate
dum duono de sia vivo.
Tiel grava fenomeno,
ke de ĝi dependas
la pluvivo kaj disvastiĝo de la homaro.
Tamen ni konsideras ĝin tabuo.
Ni sentas nin malkomfortaj kaj hontaj
kiam ni pri ĝi diskutas.
Unuafoje kiam mi menstruis,
oni postulis al mi kaŝi tiun sekreton
- eĉ de mia patro kaj frato.
Kiam ni atingis la tiurilatan
ĉapitron de nia lernolibro,
nia biologia instruisto preterpasis ĝin.
(Ridoj)
Ĉu vi scias kion mi lernis de tio?
Mi lernis, ke paroli pri ĝi estas hontege.
Mi lernis honti pri mia korpo.
Mi lernis resti nekonscia
pri menstruo
por resti deca.
En diversaj lokoj de Barato,
esplorado montras, ke tri el dek knabinoj
tute ne konscias pri menstruado
kiam ili unuafoje menstruas.
Eĉ en partoj de Raĝastano
povas esti tiel multe, kiel naŭ el dek.
Vi certe surprize ekscius, ke la plejparto
de la knabinoj kun kiuj mi parolis,
kiuj ja nenion sciis pri menstruo,
pensis ke ili ekhavas sangkanceron -
kaj tuj mortos.
Menstrua higieno estas tre grava faktoro
por infektoj de la reprodukta sistemo.
Sed en Barato, nur 12 procentoj
de la knabinoj kaj virinoj havas aliron
al higienaj manieroj por prizorgi
siajn monataĵojn.
Tio signifas, ke
88 procentoj de la knabinoj
kaj virinoj prizorgas sin malhigiene.
Mi estis ĉi tia knabino.
Mi kreskis en urbeto en Jharkhand
kiu nomiĝas Garhwa,
ie kie eĉ aĉeti menstrutukon estas hontege.
Do, je la unuaj menstruoj
mi komencis prizorgi min per ĉifonoj.
Post ĉiu fojo kiam mi uzis ilin,
mi lavis kaj uzis ilin denove.
Sed por konservi ilin,
mi ilin kaŝis
en malluma kaj malseka loko,
por ke neniu malkovru, ke mi menstruadas.
Post ripeta lavado, la ĉifonoj iĝis malglataj,
kaj pro ilia uzado, mi ofte havis
infektojn kaj haŭtruĝiĝojn.
Mi uzis tiujn ĉifonojn dum 5 jaroj
ĝis kiam mi foriris de tiu urbeto.
Alia problemo, kiun mi spertis
pro monataĵoj,
sociaj limoj altrudataj
al inoj dum ili menstruas.
Mi pensas, ke vi ĉiuj certe jam konas ilin,
sed mi listigos kelkajn ekzemplojn
por la malmultaj, kiuj ne jam konas ilin.
Mi ne rajtis aŭ manĝi aŭ tuŝi peklaĵon.
Mi ne rajtis sidi sur sofo
aŭ la litoj de miaj parencoj.
Mi devis lavi miajn littukojn
post ĉiu monataĵo,
eĉ se ili ne estis makulitaj.
Mi estis konsiderata malpura,
kaj oni malpermesis al mi preĝi aŭ
tuŝi ion ajn kio estas grava religie.
Oni povas trovi ŝildojn ekster preĝejoj,
kiuj malpermesas
al menstruantaj inoj eniri.
Ironie,
plejofte estas pli aĝa virino,
kiu altrudas ĉi tiajn limojn
al la pli junaj knabinoj de la familio.
Kompreneble, ĉar ŝi kreskis
akceptante ĉi tiajn limojn kiel normalajn.
Kaj, sen interveno,
estas la mitoj kaj malkomprenoj
kiuj disvastiĝas generacie.
Dum la jaroj kiam mi laboris
en ĉi tiu fako,
mi eĉ aŭdis raportojn, ke
inoj devas manĝi kaj lavi telerojn aparte.
Ili ne rajtas baniĝi dum monataĵo,
kaj en kelkaj hejmoj,
ili eĉ izoliĝas de aliaj parencoj.
Proksimume 85 procentoj de la inoj en Barato
sekvas unu aŭ pliajn limigajn kutimojn
dum la monataĵoj, ĉiumonate.
Ĉu vi povas imagi, kion tio faras
al la memestimo kaj memfido de junulino?
La psikan traŭmaton kiun ĝi kaŭzas,
kiu efektas ŝian personecon,
ŝian lernejan sukceson,
kaj ĉiun parton de ŝia kreskado
dum ŝiaj formantaj jaroj.
Mi sekvis precize ĉi tiujn
limigajn kutimojn dum 13 jaroj,
ĝis kiam diskuto kun mia amkunulo, Tuhin,
ŝangis mian percepton pri menstruo tute.
En 2009, Tuhin kaj mi okupiĝis
pri postdiplomiĝo pri desegnado.
Ni enamiĝis,
kaj mi tute komforte
diskutis monataĵojn kun li.
Tuhin sciis malmulte pri monataĵoj.
(Ridoj)
Li surprize eksciis, ke knabinoj
havas dolorajn kramfojn,
kaj ni sangas ĉiumonate.
(Ridoj)
Jes.
Li estis tute ŝokita kiam li eksciis
pri la limoj, kiujn la socio kaj familioj
altrudas al menstruantaj inoj.
Por helpi min kontraŭ miaj kramfoj,
li lernis pri menstruo interrete.
Kiam li diris al mi pri tio,
kion li lernis,
mi ekkonsciis kiom malmulte
mi mem sciis pri menstruo.
Kaj finfine, mi eksciis ke multe de tio
kion mi kredis estas mita.
Tiam ni pripensis:
se ni, kiel bonedukitoj,
estis tiom malbone edukitaj pri menstruo,
nu, estas milionoj da knabinoj en la mondo
kiuj certe estas same misedukitaj.
Por studi --
por plibone kompreni la problemon,
Mi faris esploron dum unu jaro por studi
primenstruan nekonscion,
kaj la ĉefajn kialojn pro tio.
Ĝenerale,
oni kredas, ke primenstrua nekonscio kaj
malscio estas kamparaj fenomenoj,
sed dum mia esploro mi trovis,
ke tio estas same urba fenomeno.
Ĝi eĉ ekzistas ĉe la edukitaj urbanoj, ankaŭ.
Kiam mi parolis kun gepatroj kaj instruistoj,
mi trovis, ke multal inter ili fakte volus
eduki knabinojn pri monataĵo
antaŭ kiam tiuj komencas menstrui.
Kaj --
sed taŭga rimedo mankis al ili.
Kaj, pro tio ke temas pri tabuo,
ili honte parolas pri ĝi.
Nuntempe, knabinoj ekmenstruas dum
la sesa aŭ sepa lernojaro [11-13-jaraj],
sed nia eduksistemo instruas
knabinojn pri menstruo
nur dum la oka kaj naŭa lernojaroj.
Kaj ĉar temas pri tabuo,
instruistoj ankoraŭ
preterpasas la temon entute.
Do, lernejoj ne instruas
knabinojn pri menstruo,
kaj gepatroj ne diskutas pri tio.
Al kiu knabinoj povas turni sin?
Antaŭ du jardekoj, kaj nun--
inter ili, nenio ŝanĝiĝis.
Mi montris tion, kion mi trovis al Tuhin,
kaj ni pripensis:
Imagu se ni kreus ion,
kio ebligus al knabinoj
memlerni pri menstruo,
ion, kio helpus al gepatroj kaj instruistoj
paroli komforte pri menstruo al knabinoj?
Dum mia esploro,
mi kolektis multajn historiojn.
Ĉi tiuj estis historioj, kiuj rilatas
al la spertoj de knabinoj dum monataĵoj.
Ĉi tiuj interesus kaj scivolemigus
knabinojn diskuti pri menstruo
kun siaj propraj amikrondoj.
Ĝi estas ekzakte tio, kion ni celis.
Ni celis ion, kio scivolemigos knabinojn,
kaj igos ilin lerni pli.
Ni celis uzi ĉi tiujn historiojn
por instrui knabinojn pri menstruo.
Do, ni decidis krei komikson,
en kiu la komiks-roluloj ludas
tiujn historiojn,
kaj edukas knabinojn pri menstruo
amuze kaj interese.
Por ke ili reprezentu knabinojn
en diversaj fazoj de puberto,
estas tri komiks-roluloj.
Pinki, kiu ankoraŭ ne menstruis,
Jiya, kiu unuafoje menstruas dum la rakonto,
kaj Mira, kiu jam menstruadas.
Estas ankaŭ kvara komik-rolulo, Priya Didi.
Danke al ŝi, la knabinoj ekscias
la diversajn aspektojn de plenkreskado,
kaj ekscias higiene prizorgi menstruon.
Kiam ni kreis la libron, ni zorgemis ke
ilustraĵoj ne estu iel ajn obĵeteblaj
kaj tio respektas kulturojn.
Kiam ni prototipigis tion,
ni trovis ke la knabinoj ŝatis la libron.
Ili fervore legis kaj pli kaj pli
lernis pri monataĵoj per si mem.
Gepatroj kaj instruistoj babilis komforte
pri monataĵo kun knabinoj uzante la libron
kaj kelkfoje eĉ knaboj interesiĝis.
(Ridoj)
(Aplaŭdoj)
La komikso helpis krei medion
en kiu menstruo ne plu tabuas.
Multe da volontuloj kunportis
la prototipon por eduki knabinoj
al instruantaj kongresoj
en kvin ŝtatoj de Barato.
Kaj unu voluntulo ĝin prenis al monaĥejo
en Ladakh por eduki junajn monaĥinojn.
Ni finis la libron,
kiu nomiĝas "Menstrupedia Comic",
kaj lanĉis ĝin en septembro lastjare.
Kaj ĝis nun,
pli ol 4 000 knabinoj edukiĝis
uzante la libron en Barato kaj --
(Aplaŭdoj)
Dankon.
(Aplaŭdoj)
-- kaj dek aliaj landoj.
Ni konstante tradukas la libron
en aliajn lingvojn,
kaj ni kunlaboras kun lokaj organizoj
por havebligi la libron en aliaj landoj.
15 lernejoj en diversaj regionoj de Barato
jam inkluzivas la libron en siaj
edukplanoj
por instrui menstruon al knabinoj.
(Aplaŭdoj)
Mi miras, ke voluntuloj, individuoj,
gepatroj, instruistoj kaj lernejestroj
kunlabore portis la menstru-konscian
movadon al siaj komunumoj,
kaj certigis, ke knabinoj lernas
pri menstruo je la justa aĝo
kaj helpis batali kontraŭ la tabuo.
Mi revas estontecon en kiu menstruo estas
nek malbeno nek malsano,
sed bonvena ŝanĝo en la vivo de knabino.
Kaj mi volus --
(Aplaŭdoj)
Kaj mi volus konkludi per peteto
al la gepatroj, kiuj estas ĉi tie.
Karaj gepatroj,
se vi hontas pri monataĵo,
nu, ankaŭ viaj filinoj hontas.
Do bonvolu pozitivi pri menstruo.
(Ridoj)
Dankon
(Aplaŭdoj)