Hej. Saluton, EsperaMondanoj,
aŭ Jutubanoj, ĉar mi akceptas ĉiujn
en miaj videoj.
Mi estas nun apud la Sudo,
kaj tiu loko estas la Aperejo de la Sudo.
Kaj mi ĉi-foje filmas la lokojn
kiuj troviĝas dekstre
aŭ maldekstre, aŭ antaŭe,
aŭ dependas de kiel vi orientiĝas.
Do simple vidu, tio estas la Sudo,
tio estas...
Tio estas tiuj aferoj.
Do verŝajne vi povos trovi tiun lokon.
Mi jam estas en iu domo.
Fakte mi estas ĉi tie,
tio estas loko tre komforta
ĉar oni povas observi kaj vidi
kiuj homoj alproksimiĝas.
Tio estas tre bona por
protekti la lokon se okazas milito.
Sed kompreneble ne okazos milito,
ĉar Espera Mondo estas tre pacema mondo.
Do tio estas la unua domo
kaj ĝi havas sufiĉe interesan stilon.
Do se oni rigardas de iom for,
povas vidi tiun arkon.
Do tio pensigas min pri la japanaj domoj.
Fakte tio estas sufiĉe granda domo.
Nu, sufiĉe por esti
nomata eble domego.
Kaj apud tiu estas aliaj.
Do estas tiu, kiu estas samstila.
Mi eniras ĝin kaj...
Ŭoŭ, tio estas malsimpla.
Ho, tio estas interesa.
Je la centro troviĝas ŝtuparo.
Kaj ĝi estas protektita per tiuj bariloj.
Mi ne certas ĉu mi jam vidis ion
kio similas al tio.
Do. Tio estas uzata.
Mi ne certas pri kiu faris tiujn aferojn,
sed mi pensas ke ĝi estas
Builder of the Cake.
Sed mi ne povas esti certa
ĉar ofte okazas ke estas nenio...
ne estas ŝildo apud la domoj,
do mi ne povas facile diri
al kiuj homoj tiuj domoj apartenas.
Tamen, se vi scias kaj volas
ke mi menciu tion,
vi povas diri tion en komento
kaj mi aldonos ĝin al la priskribo
aŭ al la titolo de la video.
Do jen tria domo.
Ho, tio estas koko.
Ŝajnas esti nur kestoj.
Nur kestoj? Jes.
Ŝajnas ke la ulo kiu konstruis tion
daŭre uzas ilin.
Aŭ ne.
Fakte... eble.
Do tio estas tre tradicia,
tio eĉ similas al la turoj
de la ludo de ŝako.
Do estas tre kvadrata formo
kaj tiuj etaj ŝtonoj,
kiuj faras kvazaŭ pikilojn.
Kvazaŭ estas dentoj de buŝo.
Kaj estas iom strange,
estas tiu stilo tie kaj tiu stilo tie.
Tio ne estas tre konforma
sed mi povas akcepti tion.
Nu, mi ankoraŭ povas vidi du aliajn domojn.
Estas tiu kaj tiu, kiuj estas sufiĉe
similaj al tiuj antaŭaj, do mi vizitu ilin.
Sed antaŭe mi volas viziti tiun dekstran parton.
Ŭaŭ, mi tre ŝatas tiun vojon.
La vojo estas preskaŭ pli bela ol tiu domo.
'Nova Pado'
Okej, tio ŝajnas esti observejo.
Ĝi estas apud la maro.
Ĝi nomiĝas la Rivervida Sidejo.
Do sidejo estas loko por sidi.
(ridas) Mi supozas ke tio estas tio.
Jes, nu, tie vi povas apud la bordo
observi la aferojn.
Kaj tio ŝajnas esti boatejo, haveno.
Do. Kaj mi kredas ke estas ŝildo apud ĝi
kiu estas la boat-parkejo,
do ĝi estas la "boat parking" en la angla.
Do. Eta fontano.
Mi sekvas la vojon
kaj tio alportas al...
oh, tre tre bela vojo.
Tio estas tre bela.
Vi povas vidi ke estas tute linia,
oni ne povas erari,
oni nur povas iri al la bona, ĝusta loko.
Tre simetria, tre bela.
Bonvenon al la Marbordo Dolĉa.
Ŭaŭ, marbordo-- jes,
mi estas apud la maro.
Tio estas komprenebla.
Sed kial 'dolĉa'?
Ĉar estas sukerkano
kaj sukerkano havas sukeron
do ĝi estas dolĉa?
Aŭ eble ĉar ĝi havas--
Ŭaŭ, multege da terpomoj.
Tiuj faktoj estas sufiĉe--
ne, ne sufiĉe-- tre bela.
Kaj mi ne ofte vidis
tiom da legomoj samtempe.
Mi iam vidis pli en la
Komunumo de Kamaradoj,
sed tie ĉio estis plata.
Sed tie estas malsama ĉar
estas malsamaj niveloj.
Estas samtempe ŝtono...
Ĉu estas ŝtono? Ne, estas ligno.
Estas riveroj
kaj vi povas...
ekzemple, se vi estas ĉi tie,
la vido estas preskaŭ tute kovrita de--
Estas io kio puŝis min.
Okej, ne, ne.
Do bone. Terpomoj, jes,
kaj tio estas tritiko.
Kaj vi povas vidi ke estas interesa formo.
Do ĝi ne estas la plej bona formo
por bone rikolti, sed ĝi estas
bona por... rigardi, (ridas) jes.
Tio ŝajnas pli bona je la okuloj
ol en la rikoltaj manoj.
Do, kio estas tiu domo?
Ĉu ĝi estas la rezervejo
kie troviĝas la grenoj?
Fakte, la rikoltaĵoj.
Tio ŝajnas esti tre baza ŝtuparo.
Kaj kio estas ĉi tie?
Hmm, multaj kestoj.
Okej, do mi povas vidi ke estas
skribitaj en la franca.
(legas) ...bois, ligno.
Jes, tio estas la franca.
Do la ulo kiu konstruis tion
verŝajne estas franca.
Lastatempe estis kelkaj franceparolantoj.
Ne francoj sed franceparolantoj,
mi devus diri, ĉar ne ĉiuj franceparolantoj--
fakte, la plimulto ne estas francoj.
Do jes, mi ne scias kiu faris tion,
do se tiu ulo scias kaj...
aŭ iu alia scias,
tiu homo povas mencii ĝin en priskribo.
Ho fek'. Mi falis.
Do ankoraŭ estas tiuj du domoj,
do tio estas la celo.
Mi rapidu, kaj mi provos ne fali
ĉar pro tiuj (ridas) truoj de akvo
mi devas iom 'slalomi',
do havi kurban movon
kaj ne iru tute rekte,
ĉar se mi faras tion,
kompreneble mi falos.
Tio estas pli granda ol la aliaj.
Estas interese, kutime en vilaĝo
ĉiuj domoj estas apud unu la alia, sed
tie estas granda distanco inter
ĉiu simila domo.
Oŭ, mi ŝatas tiujn domojn
kiuj havas multege da butonoj.
Kiam mi vidas butonon,
mi ĉiam volas premi
eĉ se mi povas videble vidi
ke (ridas) ĝi farus nenion.
Hej! Saluton, porko.
Ĉu estas via domo?
Oh, eĉ estas butonoj sur tiu loko.
Nu, kompreneble tiuj butonoj
ne estas por esti premitaj,
sed nur por dekori,
por ornami la domon.
Nu, tio estas blua lito.
Fakte, kiam mi ludis hieraŭ
por vidi kion filmi,
ili aspektis verdaj
ĉar mi uzas programon
kiu ŝanĝas la koloron de la ekrano,
ĉar blua lumo ne estas bona
por bone dormi.
Ŭaŭ, estas aliaj tipoj de ŝaltiloj,
mi ŝatas tion.
Nu, tio estas tre bela, sed imagu:
vi estas ribelulo kaj vi faras tion
kaj vi foriras.
Se vi faras tion, homoj ne ŝatos vin.
(ridas) Simple revenu kaj remetu la ordon
kiel ĝi troviĝis.
Oh, estas tiom da aferoj en malgranda spaco.
Estas nur 9 blokoj, sed el 9 blokoj
la ulo sukcesis meti multege da aferoj.
Bone, mi pensas ke tio sufiĉas.
Kaj restas unu, kaj tiu estas...
kie ĝi troviĝas?
Fek', mi iomete perdiĝis.
Eh... ne tie.
Do, jam de tiu distanco
mi povas vidi ke ĝi
tre similas al tiu lasta.
Verŝajne estas la sama aŭtoro, eble?
Nu, estas jam diferenco,
estas du vojoj al la domo.
Estas tiu normala ponto
sed ankaŭ estas dua vojo
kaj ĝi estas arkoj el ligno.
Jes, vi povas vidi tiujn arkojn
el ne ligno, sed folioj.
Nu, oni povas supozi ke
ene de la folioj troviĝas ligno,
ĉar tio ne povus esti vera
se ne estus ligno.
La folioj simple falus.
Oh, okej.
Tio belas.
Kaj mi ŝatas tiujn potojn (ridas)... oh.
Estas bone ke la tero ne povas
elfali de la etaj truoj.
Nu, tio ŝajnas tre komforta.
Tio estas, ŝajnas esti bona loko
por fari esperantan klubon,
ĉar homoj povas simple babili ĉi tie
kaj kiam ili volas manĝi,
ili simple povas iri tien
kaj daŭre paroli kun la aliaj.
Estas centra ŝtuparo kaj alia ŝtuparo.
Jes, estas tre granda.
Ŭaŭ, tio estas vere bela loko
ĉar estas nenio tie kaj vi povas bone vidi
kiam la suno malsupreniras.
Tio estas tre bela.
Nu, verŝajne estos pli bela
per viaj propraj okuloj.
Antaŭ nemulte da tempo okazis
eklipso en Usono.
Kaj kiam oni vidas bildojn
ĝi ne aspektas tre bela,
sed kiam oni vidas tion vere,
per siaj propraj okuloj, tio
laŭ homoj estas multe pli bona.
Okej. Interesa mikso de lano kaj ligno.
Kaj mi pensas ke tio estas ĉio.
Do, mi dankas vin pro tiu spektado.
Tio estis la Dolĉa Marbordo
kaj la Marborda Vido.
Mi ne memoras, mi respektos la videon
por scii la precizajn nomojn
kaj mi aldonos tiujn nomojn
en la titolon.
Do dankon kaj ĝis la revido!