La Poliglota Kunveno de 2015 estas portita al vi de Italki. Flue parolu ajnan lingvon. [Slovake?] France, ĉu eblas? Estu bonvenaj. Ni partoprenos la mallongajn prelegojn. Vi havas alian eblecon paroli pri temo, kiu interesas vin. Tio signifas, ke ĉiu havas tri minutojn. Ĉu kvin? – Li donis kvin. Kiu havas pli? Do, ĉiu havas kvin minutojn por paroli pri tio, kion li volas. Oni povas uzi … Ne? – Oni havas nenion por uzi. Mi konsentas. Oni nur parolos. Kiu komencos? – Thomas. Mi rigardos la horloĝon kaj signalos. Mi uzos la Internacian Lingvon. Mi parolos en la feroa. Estas trovaĵo, kiam mi lernis la islandan. La islanda kaj la feroa estas en la grupo de insulnordaj lingvoj. La feroa havas kvardek kvar mil parolantojn sur la Ferooj mem. Estas grupo de insuloj inter Norvegujo kaj Islando. Ĝi estas aŭtonoma parto de Danio. Eble sesdek mil ĝis cent mil denaskuloj ekzistas. En la jaro du mil eldoniĝis cent sepdek libroj, inter ili sesdek ses tradukoj el fremdaj lingvoj. Unu libro po 325 loĝantoj. Tio estas rekordo. De mil kvincent tridek ok ne plu ekzistas skribita lingvo, ĉar ĉio estis skribita en la dana. Sed la feroanoj konservis sian lingvon dancante – kun ĉendancoj. Oni prenu la manon de alia kaj formas grandan cirklon. Kaj oni dancas paŝante kvar paŝojn maldekstren kaj du paŝojn dekstren. Do, tiel oni konservis pli ol kvardek mil versojn. Kaj oni rekonstruis la tutan lingvon en la dek naŭa jarcento de tiuj versoj. En la dudeka jarcento oni ricevis aŭtonomion post la dua mondmilito. Kaj oni komencis forpeli la danan. Oni lernas nun unue nur la feroan kaj la danan nur de la tria klaso, sed ĝis preskaŭ denaskula nivelo, almenaŭ skribite, por la ebleco studi en Kopenhago aŭ alie en Danio. Mi pensis, ke estas inde lerni la lingvon, ĉar estas interesa en historio, kaj oni havas multe da libroj kaj da muziko. Plej konata estas la grupo Týr, kiu faras rokmuzikon, metalrokmuzikon, en la feroa, en la dana kaj en la angla kaj ankaŭ en la germana. Le plej fama danco kaj balado estas “Ormurin langi”. Tio estas “La longa serpento”.