Müller, kaj nun estas spaco... Özil ... jes! Mesut Özil akiras la golon por Germanio. Grandioza golo. Germanio antaŭe post miraklogolo de Mezut Özil. Lasttempe estas pli kaj pli kunludantoj en la germana nacioteamo kun eksterlandaj radikoj. Estas tre grava, ke la junaj homoj, kiuj naskiĝis ĉi tie, ankaŭ havas la eblecon ekzemple ludi en la nacioteamo. Tio estas tre normala por mi. La eksterlandanoj de Germanio, ekzemple ni Turkoj precipe, havas du hejmlandojn: la patrujon kaj la naskiĝlandon. Persa estas en mi nur la sango kaj mia patro. Mi estas Greko de Mannheim. Tio jam diras ĉion. Turko de Mannheim estas Turko de Mannheim kaj Greko de Mannheim estas Greko de Mannheim. Li naskiĝis en Mannheim, li sentas sin hejme en Mannheim kaj se li diras en la greka aŭ la turka "ufpasse" (atenti) do tio estas "ufpasse". Transnacioteamo, do multekultura nacioteamo, tio estas interesa. La nuna germana nacioteamo estas multekultura nacioteamo. Cacau, Khedira, Özil, Podolski, tio ja estas transnacioteamo.