WEBVTT 00:00:09.445 --> 00:00:11.785 Studio Sojuzmultfilm 00:00:12.195 --> 00:00:16.115 Aleksandr Puŝkin 00:00:17.195 --> 00:00:20.535 FABELO PRI CARO SALTANO Elrusigis N. M. Fedotov 00:02:17.590 --> 00:02:22.959 Ĉe fenestro tri fraŭlinoj tardvespere spinis linon. 00:02:23.150 --> 00:02:28.523 — Se mi estus caredzin', — diras unu junulin', — 00:02:28.706 --> 00:02:34.626 Farus mi por mond' baptita Tuj festenon plej solidan. 00:02:34.888 --> 00:02:40.163 — Kaj se iĝus mi carin' — Diras dua la fratin', — 00:02:40.332 --> 00:02:46.168 Por la tuta mond' en solo Teksus multe mi da tolo. 00:02:46.372 --> 00:02:50.959 — Se estiĝus mi carino, — Tria diris en la fino, — 00:02:51.203 --> 00:02:55.786 Naskus mi al car'-patron' Prodon por la glora tron'. 00:02:56.026 --> 00:03:00.755 La promeson ĵus ŝi faris, Pordo feble tuj ekknaris, 00:03:01.008 --> 00:03:08.270 Kaj eniras ĉambren car', De tiea land' cezar'. 00:03:08.919 --> 00:03:16.612 — Nu, saluton, belulino. Iĝu, — diras li, — carino: 00:03:17.675 --> 00:03:24.925 Do naskuĝu l' promesat' En septembro la monat'. 00:03:31.968 --> 00:03:37.141 Kaj vi ambaŭ, karulinoj, Levu vin de viaj spinoj, 00:03:37.323 --> 00:03:43.285 Akompanu nepre min Kun fratino — la carin'. 00:03:43.781 --> 00:03:50.695 Unu servu por kuiro, Dua teksu laŭ deziro! 00:04:14.097 --> 00:04:19.475 Li nelonge sin preparis: Samvespere nupton faris 00:04:20.897 --> 00:04:28.115 Kaj kun juna la carin' Por festen' sidigis sin. 00:05:21.181 --> 00:05:25.425 Jen milita venis plag'... 00:05:34.946 --> 00:05:40.599 Sur ĉevalo brave side, Al l' edzino lastavide 00:05:40.892 --> 00:05:45.510 Car' ordonis gardi sin, Se ŝi vere amas lin. 00:06:19.363 --> 00:06:25.265 Dum Saltan' batalas fore Longan tempon kruelkore, 00:06:25.430 --> 00:06:33.239 Dio donas al carin' Filon grandan je arŝin'. 00:06:34.495 --> 00:06:40.355 Flegas bebon la patrino Kiel pri l' aglid' aglino. 00:06:40.737 --> 00:06:46.763 Ŝi al car' per kurier' Sendas ĝojon en leter'. 00:06:52.901 --> 00:06:58.483 La fratinoj, pro envio, Kun la svatistin' en trio 00:06:58.835 --> 00:07:03.955 Kurieron ruzhaltigas, De l' letero lin senigas. 00:08:24.165 --> 00:08:30.385 "Jam naskiĝis de l' carin' Ĉu fileto, ĉu filin': 00:08:30.875 --> 00:08:37.363 Nek musido kaj nek rato, — Monstra besto-nekonato." 00:08:57.545 --> 00:09:02.141 Ekscitite pro malver' De malica ĉi leter', 00:09:02.445 --> 00:09:08.205 Caro volis en kolero Pendumigi kurieron. 00:09:28.306 --> 00:09:33.906 Sed pensinte pri l' afer', Lin resendis kun paper': 00:09:35.043 --> 00:09:41.581 Ĝis reven' atendu reĝon Por decido lia leĝa. 00:12:32.879 --> 00:12:40.515 "Car' ordonas al bojaroj Tuj, sen vana temp-malŝparo, 00:12:41.135 --> 00:12:49.535 Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." 00:13:17.315 --> 00:13:23.035 La bojaroj (kion fari) Ne aŭdacis kontraŭstari, Kaj veante pri la car' 00:13:23.195 --> 00:13:28.443 Kaj carin', kun koramar' En dormĉambron ŝian iris, 00:13:28.875 --> 00:13:35.505 Kaj pri l' carordono diris, Transdoninte caran vorton Pri kruela ŝia sorto. 00:13:36.825 --> 00:13:44.565 "Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." 00:14:05.755 --> 00:14:10.455 Sen la vana temp-malŝpar' En barelon ŝin kaj filon 00:14:10.695 --> 00:14:16.565 Lokis, peĉis la kovrilon, Rulis for al ocean' — 00:14:17.225 --> 00:14:21.195 Laŭ ordon' de car' Saltan'. 00:14:39.255 --> 00:14:47.055 La ĉiel' brilstela lumas, Blua mar' per ondoj bruas, 00:14:48.125 --> 00:14:53.195 Nubo iras tra ĉiel', Flosas mare la barel'. 00:14:53.735 --> 00:14:59.405 Kvazaŭ en angor' vidvino, Ploras en barel' carino, 00:15:00.145 --> 00:15:06.965 Tie kreskas kun trankvil' Ĉiuhore ŝia fil'. 00:15:14.035 --> 00:15:20.695 Ho, ludema mia ond'! Regas vi en mara mond', 00:15:21.855 --> 00:15:28.715 Kie volas — plaŭdas, bruas, Marajn ŝtonojn vi detruas, 00:15:29.645 --> 00:15:35.946 Kovras bordon de la ter', Levas ŝipojn kun leĝer'. 00:15:36.675 --> 00:15:44.495 Nin ne lasu al marfundo Kaj al seka ĵetu grundo! 00:15:48.448 --> 00:15:53.505 Kaj obeis lin la ond': La barelon al la bord' 00:15:53.845 --> 00:15:59.786 Ĝi alportis tuj humile Kaj replaŭdis for trankvile. 00:16:19.835 --> 00:16:27.625 En liber' nun ili ambaŭ; Vidas: jen montet' sur kampo 00:16:28.132 --> 00:16:33.146 Kaj ĉirkaŭe bluas mar', Verdas sur l' montet' kverk'-arb'. 00:16:33.537 --> 00:16:38.955 Fil' ekpensis: "Manĝo bona, Tamen, jam por ni bezona." 00:16:42.897 --> 00:16:47.625 Branĉon rompis li de kverk', Fleksis arkon de ĉi verg', 00:16:47.741 --> 00:16:51.865 Faris sagon el kanet', Akran kiel bajonet', 00:16:51.950 --> 00:16:57.541 Kaj ekiris la valrandon Serĉi strande ĉasviandon. 00:17:21.603 --> 00:17:28.395 Vi, carido, mia savo, Min defendis vi kun bravo, 00:17:28.972 --> 00:17:35.070 Vi ja ne pro cigno pafis, Sed de mort' knabinon savis; 00:17:35.359 --> 00:17:41.328 Ne vulturon vundis sag' — La sorĉiston trafis plag'. 00:17:41.639 --> 00:17:46.975 Mi forgesos vin neniam. Povos trovi min vi ĉiam. 00:17:47.590 --> 00:17:55.225 Nun revenu al patrin' Kaj sen trist' dormigu vin. 00:18:26.137 --> 00:18:31.417 Filo, dormon satiĝinte, Noktajn sonĝojn forskuinte, 00:18:31.670 --> 00:18:36.657 Kun mirego en anim' Vidas urbon en proksim'. 00:18:36.870 --> 00:18:41.048 Muroj kun krenelaj turoj. Brilas post la blankaj muroj 00:18:41.172 --> 00:18:46.137 De preĝejaj kapoj or'. Monaĥejoj, plu, en for'. 00:18:56.235 --> 00:19:02.839 La patrino kun la filo Iras al la urbbarilo, 00:19:03.215 --> 00:19:08.617 Jen renkontis sonorad' Ilin en surdiga grad'. 00:19:59.195 --> 00:20:04.497 Ĉie la salutoj sonas, Kaj caridon oni kronas 00:20:04.515 --> 00:20:10.172 Per princĉapo kaj en fin' Sia ĉefo nomas lin. 00:20:10.655 --> 00:20:16.035 Kaj en la ĉefurbo-mezo Kun carina ben-permeso 00:20:16.295 --> 00:20:23.605 Li ekregis sur la tron' Sub la nomo princ' Gvidon'. 00:20:28.495 --> 00:20:32.735 Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 00:20:33.012 --> 00:20:37.625 Tra la ondoj al fincel' Sub la plenblovata vel'. 00:20:37.750 --> 00:20:41.883 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 00:20:42.141 --> 00:20:46.305 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 00:21:08.445 --> 00:21:14.045 Kajon ŝipanar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas. 00:21:14.275 --> 00:21:19.195 Li manĝigas kaj trinkigas, Kaj demandi ĝin instigas: 00:21:19.399 --> 00:21:23.683 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 00:21:23.861 --> 00:21:28.608 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' 00:21:28.786 --> 00:21:32.728 Kaj negocis ni per feloj De arĝenta vulp', zibeloj; 00:21:33.012 --> 00:21:37.355 Nun alvenis la moment' Por vojaĝ' al orient', 00:21:37.630 --> 00:21:43.172 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 00:21:43.768 --> 00:21:48.150 Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' 00:21:48.319 --> 00:21:53.132 Tra la maro-oceano Al la fama car' Saltano 00:21:53.541 --> 00:21:57.075 Kun salut' en mia nom'. 00:21:58.288 --> 00:22:02.261 Gastoj — vojen, kaj Gvidon' 00:22:02.537 --> 00:22:08.123 La ŝipkuron al la foro Sekvas borde kun angoro. 00:22:16.226 --> 00:22:22.523 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 00:22:22.808 --> 00:22:27.390 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro, 00:22:27.763 --> 00:22:32.355 Kaj formanĝas min sopir': Vidi patron — jen dezir'. 00:22:32.657 --> 00:22:34.965 Jen amaro! 00:22:35.083 --> 00:22:40.559 Sed ĉu volas vi trans maro Flugi post la ŝipo tuj? 00:22:40.986 --> 00:22:45.155 Transformiĝu, princ', je kul'! 00:22:47.963 --> 00:22:52.248 Malgrandiĝis tuj bravulo Kaj estiĝis eta kulo, 00:22:52.395 --> 00:22:56.421 Flugis zume kun impet', Ŝipon trafis en moment' 00:22:56.568 --> 00:23:02.175 Kaj sin kaŝis sen prokrasto Li en fendon de la masto. 00:23:05.372 --> 00:23:10.165 Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet' 00:23:10.332 --> 00:23:15.355 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano, 00:23:15.675 --> 00:23:20.648 Kaj la aspirata land' Jam videblas de l' ŝiprand'. 00:23:32.995 --> 00:23:38.932 Gastoj bordon jen surtretas, Caro ilin gasti petas, 00:23:39.159 --> 00:23:43.755 Kaj post ili al palac' Flugas kulo kun aŭdac'. 00:23:55.195 --> 00:24:00.688 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi tra mar'? 00:24:01.128 --> 00:24:06.665 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 00:24:06.906 --> 00:24:12.335 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 00:24:13.012 --> 00:24:18.235 Kuŝis ŝtoninsul' en l' mar' Sen haven' kaj loĝantar', 00:24:18.581 --> 00:24:22.937 Nur — eben', malplena loko: Sole kverk' — sur kruta roko. 00:24:23.363 --> 00:24:27.452 Staras nun sur tiu spac' Nova urbo kun palac', 00:24:27.657 --> 00:24:32.492 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj. 00:24:33.021 --> 00:24:38.119 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 00:24:38.470 --> 00:24:44.430 Car' Saltan' miraklon miras: Se plu vivos mi, — li diras, — 00:24:44.537 --> 00:24:49.888 Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe Gvidono kun plezur'. 00:24:50.372 --> 00:24:56.923 Vere, mirindaĵo rara, — Urbo ĉe la marosin'! 00:24:57.600 --> 00:25:06.252 Jen miraklo de l' naturo: Loĝas sub pice' sciuro 00:25:06.737 --> 00:25:11.981 Kaj kantante por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 00:25:12.412 --> 00:25:18.501 Sed la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 00:25:19.097 --> 00:25:26.146 Kaj smeraldoj — la kernar'; Tio estas vera rar'. 00:25:29.368 --> 00:25:35.075 Miras car' Saltan' sincere, Sed ekzumis kul' kolere 00:25:35.266 --> 00:25:40.395 Kaj al dekstra la okul' De l' onklino pikis kul'. 00:25:40.639 --> 00:25:44.621 Pro dolor' ŝi rigidiĝis, La okul' invalidiĝis. 00:25:44.803 --> 00:25:49.763 Kulon ĉasas teksistin', Servistar' kaj svatistin'. 00:25:49.955 --> 00:25:55.070 — Ci, kulaĉ', damnita besto! Batu ĝin!... — Sed tra l' fenestro 00:25:55.150 --> 00:25:59.995 Li trankvile kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. 00:26:02.066 --> 00:26:08.405 Ree princ' al maro venas, Ĝin rigardas, malesperas. 00:26:09.208 --> 00:26:16.135 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 00:26:16.870 --> 00:26:19.005 Kio do ĉagrenas vin? 00:26:19.168 --> 00:26:24.261 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; 00:26:24.661 --> 00:26:29.075 Logas min mirinda rar'. Aŭdis mi, ke en arbar' 00:26:29.283 --> 00:26:34.205 Estas sub pice' — sciuro, La miraklo de l' naturo. 00:26:34.590 --> 00:26:40.615 Scias mi pri la sciur', Sed sufiĉas jam, karul'! 00:26:41.159 --> 00:26:47.879 Ne malgaju; amikece Servos vin kun ĝoj' mi dece. 00:27:23.759 --> 00:27:31.901 ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ 00:27:39.195 --> 00:27:46.950 ♪Ŝin postiras, ŝin postsekvas brava flirtumanto. Li postsekvas, alportadas karajn donacetojn.♪ 00:27:47.977 --> 00:27:50.048 Dankon pro mirakl'. 00:27:50.270 --> 00:27:55.892 Brave, ho, cignino! Dio Benu vin per ĝoj' samtia. 00:27:57.875 --> 00:28:02.946 Li farigis kun plezur' Kristaldomon por sciur', 00:28:03.177 --> 00:28:07.221 Gardon ĉe l' domet' ordonis, Trezoriston, krome, donis — 00:28:07.243 --> 00:28:12.688 Konti nuksojn kun rigor'; Princa — or', sciura — glor'. 00:28:13.550 --> 00:28:17.826 Laŭ la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 00:28:18.030 --> 00:28:22.221 Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. 00:28:22.759 --> 00:28:26.972 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 00:28:27.439 --> 00:28:31.439 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 00:28:32.039 --> 00:28:37.928 Bordon la gastar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas, 00:28:40.146 --> 00:28:44.790 Kaj manĝigas, kaj trinkigas, Kaj respondi ĝin instigas: 00:28:45.026 --> 00:28:49.230 Kion, gastoj, vi negocas Kaj nun kien plu vi flosas? 00:28:49.497 --> 00:28:53.946 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' 00:28:54.217 --> 00:28:58.341 Kaj negocis per ĉevaloj, Ĉiuj — maskloj de l' Don-valoj, 00:28:58.595 --> 00:29:03.519 Sed nun venis tempolim', Kuŝas voj' al malproksim', 00:29:04.039 --> 00:29:10.186 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 00:29:10.510 --> 00:29:14.768 Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' 00:29:14.977 --> 00:29:19.803 Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano, 00:29:20.106 --> 00:29:25.803 Kun salut' de l' princ' Gvidon'. Diru ĝin en mia nom'. 00:29:26.910 --> 00:29:32.417 Gastoj al li riverencis, Plu vojaĝon rekomencis. 00:29:34.826 --> 00:29:40.115 Princ' rigardas al la mar' — La cignin' jam en ondar'. 00:29:40.715 --> 00:29:46.355 Ŝin petegas princ': Anim' Tiras min al malproksim'... 00:29:46.723 --> 00:29:50.430 Kaj aspergis ree lin Tuj abunde la cignin': 00:29:50.750 --> 00:29:55.061 Nun per tiu sorĉa duŝo Princ' momente iĝis muŝo, 00:29:55.141 --> 00:30:00.381 Inter maro kaj ĉiel' Alŝipiĝis ĉe la vel'. 00:30:02.506 --> 00:30:07.337 Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet'. 00:30:07.555 --> 00:30:12.097 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 00:30:25.595 --> 00:30:31.215 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? 00:30:31.535 --> 00:30:36.986 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 00:30:37.175 --> 00:30:42.235 La ŝipanoj — por respond': Ni navigis ĉirkaŭ l' mond'. 00:30:42.515 --> 00:30:47.235 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 00:30:47.715 --> 00:30:51.155 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul' 00:30:51.235 --> 00:30:55.175 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj; 00:30:55.385 --> 00:31:01.665 Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; 00:31:02.635 --> 00:31:07.925 Kaj en ĝi sciur' dresita — Kia talentulo sprita! 00:31:08.255 --> 00:31:12.485 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 00:31:12.775 --> 00:31:17.381 Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 00:31:17.495 --> 00:31:22.435 Ene — kernoj el smerald'; La sciur' — sub firma gard'. 00:31:22.865 --> 00:31:29.030 En palac', ne en kaban', Loĝas ĉiu ajn urban'. 00:31:29.685 --> 00:31:35.005 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 00:31:35.488 --> 00:31:42.466 Car' Saltan' miraklon miras: Se nur vivos mi, — li diras, — 00:31:42.688 --> 00:31:48.815 Gastos sur raraĵ-inslul' Ĉe Gvidon' mi kun plezur'. 00:31:50.248 --> 00:31:56.643 Kia mir' — en procedur' Ronĝas nuksojn la sciur': 00:31:57.052 --> 00:32:03.485 L' orajn ĉelojn dispartigas Kaj smeraldojn apartigas? 00:32:04.003 --> 00:32:08.995 Nin de ĝi ne trafu ŝok', Ĉu ĝi — vero aŭ mensog'. 00:32:09.057 --> 00:32:16.645 Ja mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 00:32:17.145 --> 00:32:23.245 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 00:32:23.795 --> 00:32:31.355 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 00:32:31.732 --> 00:32:38.443 Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. 00:32:38.845 --> 00:32:44.163 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 00:32:44.435 --> 00:32:50.648 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 00:32:51.492 --> 00:32:59.045 Jen — miraklo, vera raro, Eblas diri sen eraro! 00:32:59.626 --> 00:33:06.381 Miras car' Saltan' sincere. Sed ekzumis princ' kolere, 00:33:06.695 --> 00:33:12.337 Kaj... enpikis muŝ-bravulo Livan de l' onklin' okulon. 00:33:12.626 --> 00:33:17.577 Ŝi ektremis, paliĝinta: — Aj! — okul' ekŝvelis blinda. 00:33:17.697 --> 00:33:22.266 — Kaptu, — krias svatistin', — Hej vi, premu, premu ĝin! 00:33:22.346 --> 00:33:28.275 Ĉiuj kuras en malordo: Ci, atendu! — Sed tra l' pordo 00:33:28.510 --> 00:33:33.645 Princ' trankvile kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. 00:33:36.465 --> 00:33:43.185 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 00:33:43.815 --> 00:33:46.105 Kio do ĉagrenas vin? 00:33:46.425 --> 00:33:51.025 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; 00:33:51.485 --> 00:33:55.295 Volus mi, ke mirakleg' Estu ja sub mia reg'. 00:33:55.525 --> 00:34:00.295 — Kia, do, mirakl' ĝi estas? — Ie maro ektempestas, 00:34:00.365 --> 00:34:05.825 Muĝas, hurlas kun sovaĝ', Brue ĵetas sin al plaĝ', 00:34:06.205 --> 00:34:11.301 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 00:34:11.475 --> 00:34:16.932 Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. 00:34:17.155 --> 00:34:22.675 La cignin' al princo diras: Jen do kial vi sopiras! 00:34:23.035 --> 00:34:28.248 Ne malgaju, mia kar', Scias mi pri tiu rar'. 00:34:28.685 --> 00:34:33.645 Ja ĉi prodoj bravaj maraj Estas fratoj miaj karaj. 00:34:33.985 --> 00:34:40.301 Do revenu sen ĉagren' Kaj atendu fratojn mem. 00:35:12.795 --> 00:35:19.025 Sendis nin al vi la cigno, Kaj laŭ ŝia, do, ordon' Servu ni al princ' Gvidon', 00:35:19.375 --> 00:35:25.315 Gardu gloran urbon lian, Ĉirkaŭ ĝi patrolu ĉiam. 00:35:25.905 --> 00:35:32.495 Ĉiun tagon ni denune Alvenados ĉiuj kune 00:35:32.725 --> 00:35:39.255 Nepre el la blua mar' Por ĉe-kremla gardostar'. 00:35:40.255 --> 00:35:47.875 Revidiĝi do ni penos, Sen en maron tuj revenos. 00:36:13.386 --> 00:36:17.715 Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 00:36:17.786 --> 00:36:21.635 Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. 00:36:21.817 --> 00:36:25.172 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 00:36:25.306 --> 00:36:28.995 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 00:36:35.159 --> 00:36:39.866 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 00:36:40.101 --> 00:36:45.239 La ŝipanoj — por respond': Ni veturas tra l' tutmond' 00:36:45.519 --> 00:36:50.768 Kun komerca sortimento — Ŝtalarmiloj, or', arĝento, 00:36:51.123 --> 00:36:56.026 Sed nun venis tempolim', Kuŝas voj' al malproksim', 00:36:56.395 --> 00:37:02.497 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 00:37:02.843 --> 00:37:07.452 Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' 00:37:07.732 --> 00:37:12.941 Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano 00:37:13.350 --> 00:37:19.335 Kun salut' de l' princ' Gvidon'. Diru ĝin en mia nom'. 00:37:21.101 --> 00:37:25.959 Princ' rigardas al la mar' — La cignin' jam en ondar'. 00:37:26.479 --> 00:37:31.768 Ŝin petegas princ': Anim' Tiras min al malproksim'... 00:37:31.986 --> 00:37:36.306 Kaj aspergis ree lin Nun abunde la cignin'. 00:37:36.488 --> 00:37:41.443 Princo iĝis burd-insekto, 00:37:41.812 --> 00:37:46.559 Li ekflugis post ŝipet', Ĝin atingis en moment', 00:37:46.883 --> 00:37:51.937 Malleviĝis malrapide, Fende kaŝis sin inside. 00:38:04.817 --> 00:38:10.483 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? 00:38:10.772 --> 00:38:15.737 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 00:38:16.506 --> 00:38:21.043 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 00:38:21.421 --> 00:38:25.199 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul'. 00:38:25.563 --> 00:38:30.928 Kaj miraklo tie estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 00:38:31.066 --> 00:38:35.372 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 00:38:35.692 --> 00:38:41.337 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 00:38:41.803 --> 00:38:47.648 Skvamardante el la ond' Bravaj prodoj en la ord'. 00:38:47.946 --> 00:38:54.017 Jen fidinda sen komparo Brava, zorga gardistaro. 00:38:54.203 --> 00:39:00.057 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 00:39:00.363 --> 00:39:05.577 Car' Saltan' miraklon miras: Se longvivos mi, — li diras, 00:39:05.661 --> 00:39:11.879 Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe la princo kun plezur'. 00:39:12.835 --> 00:39:18.657 Kiu do pri tio miris? Homoj el la maro venas, En patrol' ĉe mur' promenas. 00:39:19.390 --> 00:39:24.550 Ĉu mensogo aŭ ver' — Ne mirindas ĉi aper'. 00:39:24.808 --> 00:39:30.532 Jen miraklo sur la tero (diras famo — certa vero): 00:39:31.168 --> 00:39:35.675 Estas caridin' trans maro, Kun belec' konsterne rara. 00:39:35.923 --> 00:39:40.666 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 00:39:41.350 --> 00:39:46.759 Sub harligo luna hel', Sur la frunt' radias stel'. 00:39:47.346 --> 00:39:52.710 Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; 00:39:53.083 --> 00:39:58.306 Ŝi parolas kun kviet', — Kvazaŭ lirlas riveret'. 00:39:58.843 --> 00:40:05.466 Oni povas diri juste: Ĝi — miraklo vera, ĝuste! 00:40:13.565 --> 00:40:19.315 Ree — svarm', alarmo, krioj: Helpu, homoj, do, pro Dio! 00:40:19.595 --> 00:40:24.599 Kaptu, tenu, premu ĝin, Al fiburdo — murdo, fin'! 00:40:58.706 --> 00:41:05.963 Tuj atendu iomete... — Tra fenestro burd' kviete 00:41:06.181 --> 00:41:11.525 Tuj eskapis kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. 00:41:25.919 --> 00:41:32.150 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 00:41:32.465 --> 00:41:34.495 Kio do ĉagrenas vin? 00:41:34.665 --> 00:41:39.968 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; 00:41:40.645 --> 00:41:45.055 Ĉiu viro — kun edzin', Sola mi ne havas ŝin! 00:41:45.395 --> 00:41:49.595 — Kaj pri kiu vi sopiras? — En la mondo, oni diras, 00:41:49.815 --> 00:41:54.270 Estas caridin' trans maro Kun belec' konsterne rara. 00:41:54.545 --> 00:42:00.795 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 00:42:01.325 --> 00:42:06.355 Sub harligo — luno-hel', Sur la frunt' radias stel'. 00:42:06.745 --> 00:42:10.545 Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; 00:42:10.815 --> 00:42:14.535 Kaj parolo ŝia — med': Lirlas kvazaŭ riveret'. 00:42:15.035 --> 00:42:19.217 Sed ĉu vere estas tio? 00:42:19.655 --> 00:42:25.705 Estas tia junulino, Sed ne ganto — la edzino: 00:42:26.035 --> 00:42:31.305 Ne tireblas for de l' man' Por ŝin kaŝi en kaftan'. 00:42:31.785 --> 00:42:37.243 Mi komplezos vin konsile: Do, pri ĉio ĉi trankvile 00:42:37.455 --> 00:42:42.052 Pensu vi kun diligent', Ke ne venu poste pent'. 00:42:42.215 --> 00:42:46.923 Ja kun la anim' pasia Por la belulino tia 00:42:47.181 --> 00:42:51.808 Mi piede de ĉi land' Iros eĉ al mondorand'! 00:42:51.925 --> 00:42:59.172 Ŝi post sopirĝem' mildkore Diris: Kial serĉi fore? 00:42:59.755 --> 00:43:06.572 Via sort' apudas vin. Mi ja — tiu caridin'. 00:43:13.445 --> 00:43:19.375 Sub harligo — luno-hel', Sur la frunt' radias stel'... 00:43:44.755 --> 00:43:51.586 Estu ŝi por mi edzin', Obeema vin filin'. 00:43:51.945 --> 00:43:56.523 Petas arde ni permeson — Por la nupto vian jeson, 00:43:56.775 --> 00:44:02.163 Benu idojn, laŭ la mor', Vivi ame en konkord'! 00:44:09.295 --> 00:44:13.455 Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 00:44:13.565 --> 00:44:17.445 Tra la ondoj al fincel' Sub la plenblovata vel'. 00:44:17.735 --> 00:44:21.239 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 00:44:21.585 --> 00:44:25.815 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 00:44:32.465 --> 00:44:38.137 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 00:44:38.465 --> 00:44:43.525 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' 00:44:43.995 --> 00:44:47.835 Kaj negocis ni ne vane, Ĉian varon sendogane; 00:44:48.205 --> 00:44:52.906 Nia vojo — al terrand': Orienten al hejmland', 00:44:53.265 --> 00:44:59.535 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 00:45:01.215 --> 00:45:03.675 Estu bona la vetur' 00:45:03.885 --> 00:45:09.005 Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano. 00:45:09.505 --> 00:45:12.995 Kaj plu tenu en memor' Via reĝo kaj sinjor', 00:45:13.265 --> 00:45:18.265 Ke delonge li promesis Nin viziti, sed forgesis. 00:45:19.225 --> 00:45:26.325 Gastoj — vojen, princ' Gvidon' Kun edzin' ĉi-foje restis 00:45:26.925 --> 00:45:30.515 Kaj en urb' sia ĉeestis. 00:45:31.941 --> 00:45:35.732 Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet' 00:45:35.732 --> 00:45:39.945 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 00:45:46.857 --> 00:45:51.741 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? 00:45:51.937 --> 00:45:57.021 Kiom bonas viv' transtmara? Kaj en mondo kio — rara? 00:45:57.368 --> 00:46:01.795 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond'. 00:46:02.177 --> 00:46:06.559 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 00:46:06.835 --> 00:46:10.781 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul' 00:46:11.021 --> 00:46:15.457 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj; 00:46:15.750 --> 00:46:22.030 Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; 00:46:22.723 --> 00:46:29.599 Kaj en ĝi sciur' dresita — Kia mirindulo sprita! 00:46:30.101 --> 00:46:33.941 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 00:46:34.123 --> 00:46:39.795 Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 00:46:39.910 --> 00:46:45.528 Ene — kernoj el smerald'; La sciur' — sub flego, gard'. 00:46:46.137 --> 00:46:53.203 Kaj mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 00:46:53.439 --> 00:46:59.412 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 00:46:59.626 --> 00:47:05.901 Ĝin surverŝas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 00:47:06.163 --> 00:47:12.461 Bravaj prodoj en la ord', Skvamardante en akord'. 00:47:12.648 --> 00:47:16.932 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 00:47:17.115 --> 00:47:22.946 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 00:47:23.172 --> 00:47:32.043 Jen fidinda sen komparo Brava, zorga gardistaro. 00:47:32.426 --> 00:47:37.812 Kaj ĉe l' princo — junedzin', Kiun gapis ni sen fin'. 00:47:38.039 --> 00:47:44.621 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 00:47:45.230 --> 00:47:51.266 Sub harligo — lunohel', Sur la frunt' radias stel'. 00:47:51.728 --> 00:47:57.363 Princ' Gvidon' la urbon regas, Ĉiuj laŭdas lin, gloregas; 00:47:57.741 --> 00:48:03.337 La saluton sendas li kun riproĉo, car', al vi, 00:48:03.928 --> 00:48:08.661 Ĉar delonge vi promesis Lin viziti, sed forgesis. 00:48:09.955 --> 00:48:15.043 Pacienc' nun lasis caron, Ekipigas li ŝiparon, 00:48:15.555 --> 00:48:20.430 Sed ĉetrona ina kliko — Du fratinoj, Babariĥa — 00:48:20.523 --> 00:48:24.697 Spitas kontraŭ cardecid' — Al mirakl'-insul' vizit'. 00:48:25.106 --> 00:48:30.626 Ĉu mi — caro aŭ infan'? — Ekkoleris nun Saltan'. 00:48:31.341 --> 00:48:38.297 Mia vol'! — li piedfrapis, Iris for kaj porde klakis. 00:48:50.745 --> 00:48:54.655 Ho, karega vi patrino! Kaj vi, mia junedzino! 00:48:55.025 --> 00:48:59.965 Nur rigardu vi al mar': Iras al ni l' paĉjo-car'! 00:49:03.515 --> 00:49:09.985 Tra l' eben' de l' oceano Iras ŝipoj de Saltano. 00:49:11.575 --> 00:49:15.535 Jen kanonoj ekparolis, Sonoriloj eksonoris, 00:49:15.715 --> 00:49:20.965 Iras mem Gvidon' al mar' Por renkonti kun la car' 00:49:21.135 --> 00:49:26.975 Kaj triopo-virinkliko: Du fratinoj, Babariĥa. 00:49:49.395 --> 00:49:54.505 Venas ĉiuj al palaco: Brilas apud mur' kirasoj, 00:49:54.635 --> 00:50:00.039 Bravajn prodojn vidas car': Tridek tri en gardostar'. 00:50:00.345 --> 00:50:04.145 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 00:50:04.225 --> 00:50:09.888 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 00:50:17.195 --> 00:50:22.465 Dom' kristala sur la placo, Sub piceo ĉe palaco. 00:50:22.763 --> 00:50:26.735 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 00:50:26.888 --> 00:50:30.275 La smeraldojn ĝi elprenas Kaj en la saketon trenas. 00:50:30.475 --> 00:50:35.092 Por monera produktado Or-smeralda ŝel-klakado. 00:50:39.341 --> 00:50:47.375 ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ 00:50:55.305 --> 00:51:03.295 Spektas car' — rekonas ŝin... Lin ekkaptis emocio! 00:51:03.895 --> 00:51:11.665 Kion vidas mi, ho, Dio? — Haltas spiro dum moment'... 00:51:12.085 --> 00:51:16.848 Dronas car' en larmtorent'. 00:51:19.630 --> 00:51:24.025 Kaj malica trio-kliko Pro la timo en paniko. 00:51:24.445 --> 00:51:30.815 Ili ĉion tuj konfesis, ekploregis, pardonpetis. 00:51:41.661 --> 00:51:47.545 Car' pro sia ĝojhumor' Sendis ilin hejmen for. 00:52:02.385 --> 00:52:08.501 Ĉetabliĝis ĉiuj. Kaj Ekbruegis festen'-gaj'. 00:52:12.745 --> 00:52:15.195 Gloron al princo Gvidono! 00:52:15.265 --> 00:52:17.995 Gloron! Gloron! 00:52:27.355 --> 00:52:30.075 Gloron al caro Saltano! 00:52:30.195 --> 00:52:33.135 Gloron! Gloron! 00:52:48.786 --> 00:52:57.555 Pasis tag' — Saltano nia Enlitiĝis satebria. 00:52:58.350 --> 00:53:05.035 Mi per med' sensoifiĝis — Nur lipharoj entrempiĝis. 00:53:10.635 --> 00:53:13.225 FINO