1 00:00:09,445 --> 00:00:11,785 Studio Sojuzmultfilm 2 00:00:12,195 --> 00:00:16,115 Aleksandr Puŝkin 3 00:00:17,195 --> 00:00:20,535 FABELO PRI CARO SALTANO Elrusigis N. M. Fedotov 4 00:02:17,590 --> 00:02:22,959 Ĉe fenestro tri fraŭlinoj tardvespere spinis linon. 5 00:02:23,150 --> 00:02:28,523 — Se mi estus caredzin', — diras unu junulin', — 6 00:02:28,706 --> 00:02:34,626 Farus mi por mond' baptita Tuj festenon plej solidan. 7 00:02:34,888 --> 00:02:40,163 — Kaj se iĝus mi carin' — Diras dua la fratin', — 8 00:02:40,332 --> 00:02:46,168 Por la tuta mond' en solo Teksus multe mi da tolo. 9 00:02:46,372 --> 00:02:50,959 — Se estiĝus mi carino, — Tria diris en la fino, — 10 00:02:51,203 --> 00:02:55,786 Naskus mi al car'-patron' Prodon por la glora tron'. 11 00:02:56,026 --> 00:03:00,755 La promeson ĵus ŝi faris, Pordo feble tuj ekknaris, 12 00:03:01,008 --> 00:03:08,270 Kaj eniras ĉambren car', De tiea land' cezar'. 13 00:03:08,919 --> 00:03:16,612 — Nu, saluton, belulino. Iĝu, — diras li, — carino: 14 00:03:17,675 --> 00:03:24,925 Do naskuĝu l' promesat' En septembro la monat'. 15 00:03:31,968 --> 00:03:37,141 Kaj vi ambaŭ, karulinoj, Levu vin de viaj spinoj, 16 00:03:37,323 --> 00:03:43,285 Akompanu nepre min Kun fratino — la carin'. 17 00:03:43,781 --> 00:03:50,695 Unu servu por kuiro, Dua teksu laŭ deziro! 18 00:04:14,097 --> 00:04:19,475 Li nelonge sin preparis: Samvespere nupton faris 19 00:04:20,897 --> 00:04:28,115 Kaj kun juna la carin' Por festen' sidigis sin. 20 00:05:21,181 --> 00:05:25,425 Jen milita venis plag'... 21 00:05:34,946 --> 00:05:40,599 Sur ĉevalo brave side, Al l' edzino lastavide 22 00:05:40,892 --> 00:05:45,510 Car' ordonis gardi sin, Se ŝi vere amas lin. 23 00:06:19,363 --> 00:06:25,265 Dum Saltan' batalas fore Longan tempon kruelkore, 24 00:06:25,430 --> 00:06:33,239 Dio donas al carin' Filon grandan je arŝin'. 25 00:06:34,495 --> 00:06:40,355 Flegas bebon la patrino Kiel pri l' aglid' aglino. 26 00:06:40,737 --> 00:06:46,763 Ŝi al car' per kurier' Sendas ĝojon en leter'. 27 00:06:52,901 --> 00:06:58,483 La fratinoj, pro envio, Kun la svatistin' en trio 28 00:06:58,835 --> 00:07:03,955 Kurieron ruzhaltigas, De l' letero lin senigas. 29 00:08:24,165 --> 00:08:30,385 "Jam naskiĝis de l' carin' Ĉu fileto, ĉu filin': 30 00:08:30,875 --> 00:08:37,363 Nek musido kaj nek rato, — Monstra besto-nekonato." 31 00:08:57,545 --> 00:09:02,141 Ekscitite pro malver' De malica ĉi leter', 32 00:09:02,445 --> 00:09:08,205 Caro volis en kolero Pendumigi kurieron. 33 00:09:28,306 --> 00:09:33,906 Sed pensinte pri l' afer', Lin resendis kun paper': 34 00:09:35,043 --> 00:09:41,581 Ĝis reven' atendu reĝon Por decido lia leĝa. 35 00:12:32,879 --> 00:12:40,515 "Car' ordonas al bojaroj Tuj, sen vana temp-malŝparo, 36 00:12:41,135 --> 00:12:49,535 Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." 37 00:13:17,315 --> 00:13:23,035 La bojaroj (kion fari) Ne aŭdacis kontraŭstari, Kaj veante pri la car' 38 00:13:23,195 --> 00:13:28,443 Kaj carin', kun koramar' En dormĉambron ŝian iris, 39 00:13:28,875 --> 00:13:35,505 Kaj pri l' carordono diris, Transdoninte caran vorton Pri kruela ŝia sorto. 40 00:13:36,825 --> 00:13:44,565 "Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." 41 00:14:05,755 --> 00:14:10,455 Sen la vana temp-malŝpar' En barelon ŝin kaj filon 42 00:14:10,695 --> 00:14:16,565 Lokis, peĉis la kovrilon, Rulis for al ocean' — 43 00:14:17,225 --> 00:14:21,195 Laŭ ordon' de car' Saltan'. 44 00:14:39,255 --> 00:14:47,055 La ĉiel' brilstela lumas, Blua mar' per ondoj bruas, 45 00:14:48,125 --> 00:14:53,195 Nubo iras tra ĉiel', Flosas mare la barel'. 46 00:14:53,735 --> 00:14:59,405 Kvazaŭ en angor' vidvino, Ploras en barel' carino, 47 00:15:00,145 --> 00:15:06,965 Tie kreskas kun trankvil' Ĉiuhore ŝia fil'. 48 00:15:14,035 --> 00:15:20,695 Ho, ludema mia ond'! Regas vi en mara mond', 49 00:15:21,855 --> 00:15:28,715 Kie volas — plaŭdas, bruas, Marajn ŝtonojn vi detruas, 50 00:15:29,645 --> 00:15:35,946 Kovras bordon de la ter', Levas ŝipojn kun leĝer'. 51 00:15:36,675 --> 00:15:44,495 Nin ne lasu al marfundo Kaj al seka ĵetu grundo! 52 00:15:48,448 --> 00:15:53,505 Kaj obeis lin la ond': La barelon al la bord' 53 00:15:53,845 --> 00:15:59,786 Ĝi alportis tuj humile Kaj replaŭdis for trankvile. 54 00:16:19,835 --> 00:16:27,625 En liber' nun ili ambaŭ; Vidas: jen montet' sur kampo 55 00:16:28,132 --> 00:16:33,146 Kaj ĉirkaŭe bluas mar', Verdas sur l' montet' kverk'-arb'. 56 00:16:33,537 --> 00:16:38,955 Fil' ekpensis: "Manĝo bona, Tamen, jam por ni bezona." 57 00:16:42,897 --> 00:16:47,625 Branĉon rompis li de kverk', Fleksis arkon de ĉi verg', 58 00:16:47,741 --> 00:16:51,865 Faris sagon el kanet', Akran kiel bajonet', 59 00:16:51,950 --> 00:16:57,541 Kaj ekiris la valrandon Serĉi strande ĉasviandon. 60 00:17:21,603 --> 00:17:28,395 Vi, carido, mia savo, Min defendis vi kun bravo, 61 00:17:28,972 --> 00:17:35,070 Vi ja ne pro cigno pafis, Sed de mort' knabinon savis; 62 00:17:35,359 --> 00:17:41,328 Ne vulturon vundis sag' — La sorĉiston trafis plag'. 63 00:17:41,639 --> 00:17:46,975 Mi forgesos vin neniam. Povos trovi min vi ĉiam. 64 00:17:47,590 --> 00:17:55,225 Nun revenu al patrin' Kaj sen trist' dormigu vin. 65 00:18:26,137 --> 00:18:31,417 Filo, dormon satiĝinte, Noktajn sonĝojn forskuinte, 66 00:18:31,670 --> 00:18:36,657 Kun mirego en anim' Vidas urbon en proksim'. 67 00:18:36,870 --> 00:18:41,048 Muroj kun krenelaj turoj. Brilas post la blankaj muroj 68 00:18:41,172 --> 00:18:46,137 De preĝejaj kapoj or'. Monaĥejoj, plu, en for'. 69 00:18:56,235 --> 00:19:02,839 La patrino kun la filo Iras al la urbbarilo, 70 00:19:03,215 --> 00:19:08,617 Jen renkontis sonorad' Ilin en surdiga grad'. 71 00:19:59,195 --> 00:20:04,497 Ĉie la salutoj sonas, Kaj caridon oni kronas 72 00:20:04,515 --> 00:20:10,172 Per princĉapo kaj en fin' Sia ĉefo nomas lin. 73 00:20:10,655 --> 00:20:16,035 Kaj en la ĉefurbo-mezo Kun carina ben-permeso 74 00:20:16,295 --> 00:20:23,605 Li ekregis sur la tron' Sub la nomo princ' Gvidon'. 75 00:20:28,495 --> 00:20:32,735 Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 76 00:20:33,012 --> 00:20:37,625 Tra la ondoj al fincel' Sub la plenblovata vel'. 77 00:20:37,750 --> 00:20:41,883 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 78 00:20:42,141 --> 00:20:46,305 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 79 00:21:08,445 --> 00:21:14,045 Kajon ŝipanar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas. 80 00:21:14,275 --> 00:21:19,195 Li manĝigas kaj trinkigas, Kaj demandi ĝin instigas: 81 00:21:19,399 --> 00:21:23,683 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 82 00:21:23,861 --> 00:21:28,608 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' 83 00:21:28,786 --> 00:21:32,728 Kaj negocis ni per feloj De arĝenta vulp', zibeloj; 84 00:21:33,012 --> 00:21:37,355 Nun alvenis la moment' Por vojaĝ' al orient', 85 00:21:37,630 --> 00:21:43,172 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 86 00:21:43,768 --> 00:21:48,150 Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' 87 00:21:48,319 --> 00:21:53,132 Tra la maro-oceano Al la fama car' Saltano 88 00:21:53,541 --> 00:21:57,075 Kun salut' en mia nom'. 89 00:21:58,288 --> 00:22:02,261 Gastoj — vojen, kaj Gvidon' 90 00:22:02,537 --> 00:22:08,123 La ŝipkuron al la foro Sekvas borde kun angoro. 91 00:22:16,226 --> 00:22:22,523 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 92 00:22:22,808 --> 00:22:27,390 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro, 93 00:22:27,763 --> 00:22:32,355 Kaj formanĝas min sopir': Vidi patron — jen dezir'. 94 00:22:32,657 --> 00:22:34,965 Jen amaro! 95 00:22:35,083 --> 00:22:40,559 Sed ĉu volas vi trans maro Flugi post la ŝipo tuj? 96 00:22:40,986 --> 00:22:45,155 Transformiĝu, princ', je kul'! 97 00:22:47,963 --> 00:22:52,248 Malgrandiĝis tuj bravulo Kaj estiĝis eta kulo, 98 00:22:52,395 --> 00:22:56,421 Flugis zume kun impet', Ŝipon trafis en moment' 99 00:22:56,568 --> 00:23:02,175 Kaj sin kaŝis sen prokrasto Li en fendon de la masto. 100 00:23:05,372 --> 00:23:10,165 Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet' 101 00:23:10,332 --> 00:23:15,355 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano, 102 00:23:15,675 --> 00:23:20,648 Kaj la aspirata land' Jam videblas de l' ŝiprand'. 103 00:23:32,995 --> 00:23:38,932 Gastoj bordon jen surtretas, Caro ilin gasti petas, 104 00:23:39,159 --> 00:23:43,755 Kaj post ili al palac' Flugas kulo kun aŭdac'. 105 00:23:55,195 --> 00:24:00,688 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi tra mar'? 106 00:24:01,128 --> 00:24:06,665 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 107 00:24:06,906 --> 00:24:12,335 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 108 00:24:13,012 --> 00:24:18,235 Kuŝis ŝtoninsul' en l' mar' Sen haven' kaj loĝantar', 109 00:24:18,581 --> 00:24:22,937 Nur — eben', malplena loko: Sole kverk' — sur kruta roko. 110 00:24:23,363 --> 00:24:27,452 Staras nun sur tiu spac' Nova urbo kun palac', 111 00:24:27,657 --> 00:24:32,492 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj. 112 00:24:33,021 --> 00:24:38,119 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 113 00:24:38,470 --> 00:24:44,430 Car' Saltan' miraklon miras: Se plu vivos mi, — li diras, — 114 00:24:44,537 --> 00:24:49,888 Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe Gvidono kun plezur'. 115 00:24:50,372 --> 00:24:56,923 Vere, mirindaĵo rara, — Urbo ĉe la marosin'! 116 00:24:57,600 --> 00:25:06,252 Jen miraklo de l' naturo: Loĝas sub pice' sciuro 117 00:25:06,737 --> 00:25:11,981 Kaj kantante por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 118 00:25:12,412 --> 00:25:18,501 Sed la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 119 00:25:19,097 --> 00:25:26,146 Kaj smeraldoj — la kernar'; Tio estas vera rar'. 120 00:25:29,368 --> 00:25:35,075 Miras car' Saltan' sincere, Sed ekzumis kul' kolere 121 00:25:35,266 --> 00:25:40,395 Kaj al dekstra la okul' De l' onklino pikis kul'. 122 00:25:40,639 --> 00:25:44,621 Pro dolor' ŝi rigidiĝis, La okul' invalidiĝis. 123 00:25:44,803 --> 00:25:49,763 Kulon ĉasas teksistin', Servistar' kaj svatistin'. 124 00:25:49,955 --> 00:25:55,070 — Ci, kulaĉ', damnita besto! Batu ĝin!... — Sed tra l' fenestro 125 00:25:55,150 --> 00:25:59,995 Li trankvile kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. 126 00:26:02,066 --> 00:26:08,405 Ree princ' al maro venas, Ĝin rigardas, malesperas. 127 00:26:09,208 --> 00:26:16,135 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 128 00:26:16,870 --> 00:26:19,005 Kio do ĉagrenas vin? 129 00:26:19,168 --> 00:26:24,261 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; 130 00:26:24,661 --> 00:26:29,075 Logas min mirinda rar'. Aŭdis mi, ke en arbar' 131 00:26:29,283 --> 00:26:34,205 Estas sub pice' — sciuro, La miraklo de l' naturo. 132 00:26:34,590 --> 00:26:40,615 Scias mi pri la sciur', Sed sufiĉas jam, karul'! 133 00:26:41,159 --> 00:26:47,879 Ne malgaju; amikece Servos vin kun ĝoj' mi dece. 134 00:27:23,759 --> 00:27:31,901 ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ 135 00:27:39,195 --> 00:27:46,950 ♪Ŝin postiras, ŝin postsekvas brava flirtumanto. Li postsekvas, alportadas karajn donacetojn.♪ 136 00:27:47,977 --> 00:27:50,048 Dankon pro mirakl'. 137 00:27:50,270 --> 00:27:55,892 Brave, ho, cignino! Dio Benu vin per ĝoj' samtia. 138 00:27:57,875 --> 00:28:02,946 Li farigis kun plezur' Kristaldomon por sciur', 139 00:28:03,177 --> 00:28:07,221 Gardon ĉe l' domet' ordonis, Trezoriston, krome, donis — 140 00:28:07,243 --> 00:28:12,688 Konti nuksojn kun rigor'; Princa — or', sciura — glor'. 141 00:28:13,550 --> 00:28:17,826 Laŭ la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 142 00:28:18,030 --> 00:28:22,221 Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. 143 00:28:22,759 --> 00:28:26,972 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 144 00:28:27,439 --> 00:28:31,439 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 145 00:28:32,039 --> 00:28:37,928 Bordon la gastar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas, 146 00:28:40,146 --> 00:28:44,790 Kaj manĝigas, kaj trinkigas, Kaj respondi ĝin instigas: 147 00:28:45,026 --> 00:28:49,230 Kion, gastoj, vi negocas Kaj nun kien plu vi flosas? 148 00:28:49,497 --> 00:28:53,946 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' 149 00:28:54,217 --> 00:28:58,341 Kaj negocis per ĉevaloj, Ĉiuj — maskloj de l' Don-valoj, 150 00:28:58,595 --> 00:29:03,519 Sed nun venis tempolim', Kuŝas voj' al malproksim', 151 00:29:04,039 --> 00:29:10,186 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 152 00:29:10,510 --> 00:29:14,768 Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' 153 00:29:14,977 --> 00:29:19,803 Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano, 154 00:29:20,106 --> 00:29:25,803 Kun salut' de l' princ' Gvidon'. Diru ĝin en mia nom'. 155 00:29:26,910 --> 00:29:32,417 Gastoj al li riverencis, Plu vojaĝon rekomencis. 156 00:29:34,826 --> 00:29:40,115 Princ' rigardas al la mar' — La cignin' jam en ondar'. 157 00:29:40,715 --> 00:29:46,355 Ŝin petegas princ': Anim' Tiras min al malproksim'... 158 00:29:46,723 --> 00:29:50,430 Kaj aspergis ree lin Tuj abunde la cignin': 159 00:29:50,750 --> 00:29:55,061 Nun per tiu sorĉa duŝo Princ' momente iĝis muŝo, 160 00:29:55,141 --> 00:30:00,381 Inter maro kaj ĉiel' Alŝipiĝis ĉe la vel'. 161 00:30:02,506 --> 00:30:07,337 Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet'. 162 00:30:07,555 --> 00:30:12,097 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 163 00:30:25,595 --> 00:30:31,215 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? 164 00:30:31,535 --> 00:30:36,986 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 165 00:30:37,175 --> 00:30:42,235 La ŝipanoj — por respond': Ni navigis ĉirkaŭ l' mond'. 166 00:30:42,515 --> 00:30:47,235 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 167 00:30:47,715 --> 00:30:51,155 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul' 168 00:30:51,235 --> 00:30:55,175 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj; 169 00:30:55,385 --> 00:31:01,665 Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; 170 00:31:02,635 --> 00:31:07,925 Kaj en ĝi sciur' dresita — Kia talentulo sprita! 171 00:31:08,255 --> 00:31:12,485 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 172 00:31:12,775 --> 00:31:17,381 Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 173 00:31:17,495 --> 00:31:22,435 Ene — kernoj el smerald'; La sciur' — sub firma gard'. 174 00:31:22,865 --> 00:31:29,030 En palac', ne en kaban', Loĝas ĉiu ajn urban'. 175 00:31:29,685 --> 00:31:35,005 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 176 00:31:35,488 --> 00:31:42,466 Car' Saltan' miraklon miras: Se nur vivos mi, — li diras, — 177 00:31:42,688 --> 00:31:48,815 Gastos sur raraĵ-inslul' Ĉe Gvidon' mi kun plezur'. 178 00:31:50,248 --> 00:31:56,643 Kia mir' — en procedur' Ronĝas nuksojn la sciur': 179 00:31:57,052 --> 00:32:03,485 L' orajn ĉelojn dispartigas Kaj smeraldojn apartigas? 180 00:32:04,003 --> 00:32:08,995 Nin de ĝi ne trafu ŝok', Ĉu ĝi — vero aŭ mensog'. 181 00:32:09,057 --> 00:32:16,645 Ja mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 182 00:32:17,145 --> 00:32:23,245 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 183 00:32:23,795 --> 00:32:31,355 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 184 00:32:31,732 --> 00:32:38,443 Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. 185 00:32:38,845 --> 00:32:44,163 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 186 00:32:44,435 --> 00:32:50,648 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 187 00:32:51,492 --> 00:32:59,045 Jen — miraklo, vera raro, Eblas diri sen eraro! 188 00:32:59,626 --> 00:33:06,381 Miras car' Saltan' sincere. Sed ekzumis princ' kolere, 189 00:33:06,695 --> 00:33:12,337 Kaj... enpikis muŝ-bravulo Livan de l' onklin' okulon. 190 00:33:12,626 --> 00:33:17,577 Ŝi ektremis, paliĝinta: — Aj! — okul' ekŝvelis blinda. 191 00:33:17,697 --> 00:33:22,266 — Kaptu, — krias svatistin', — Hej vi, premu, premu ĝin! 192 00:33:22,346 --> 00:33:28,275 Ĉiuj kuras en malordo: Ci, atendu! — Sed tra l' pordo 193 00:33:28,510 --> 00:33:33,645 Princ' trankvile kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. 194 00:33:36,465 --> 00:33:43,185 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 195 00:33:43,815 --> 00:33:46,105 Kio do ĉagrenas vin? 196 00:33:46,425 --> 00:33:51,025 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; 197 00:33:51,485 --> 00:33:55,295 Volus mi, ke mirakleg' Estu ja sub mia reg'. 198 00:33:55,525 --> 00:34:00,295 — Kia, do, mirakl' ĝi estas? — Ie maro ektempestas, 199 00:34:00,365 --> 00:34:05,825 Muĝas, hurlas kun sovaĝ', Brue ĵetas sin al plaĝ', 200 00:34:06,205 --> 00:34:11,301 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 201 00:34:11,475 --> 00:34:16,932 Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. 202 00:34:17,155 --> 00:34:22,675 La cignin' al princo diras: Jen do kial vi sopiras! 203 00:34:23,035 --> 00:34:28,248 Ne malgaju, mia kar', Scias mi pri tiu rar'. 204 00:34:28,685 --> 00:34:33,645 Ja ĉi prodoj bravaj maraj Estas fratoj miaj karaj. 205 00:34:33,985 --> 00:34:40,301 Do revenu sen ĉagren' Kaj atendu fratojn mem. 206 00:35:12,795 --> 00:35:19,025 Sendis nin al vi la cigno, Kaj laŭ ŝia, do, ordon' Servu ni al princ' Gvidon', 207 00:35:19,375 --> 00:35:25,315 Gardu gloran urbon lian, Ĉirkaŭ ĝi patrolu ĉiam. 208 00:35:25,905 --> 00:35:32,495 Ĉiun tagon ni denune Alvenados ĉiuj kune 209 00:35:32,725 --> 00:35:39,255 Nepre el la blua mar' Por ĉe-kremla gardostar'. 210 00:35:40,255 --> 00:35:47,875 Revidiĝi do ni penos, Sen en maron tuj revenos. 211 00:36:13,386 --> 00:36:17,715 Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 212 00:36:17,786 --> 00:36:21,635 Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. 213 00:36:21,817 --> 00:36:25,172 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 214 00:36:25,306 --> 00:36:28,995 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 215 00:36:35,159 --> 00:36:39,866 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 216 00:36:40,101 --> 00:36:45,239 La ŝipanoj — por respond': Ni veturas tra l' tutmond' 217 00:36:45,519 --> 00:36:50,768 Kun komerca sortimento — Ŝtalarmiloj, or', arĝento, 218 00:36:51,123 --> 00:36:56,026 Sed nun venis tempolim', Kuŝas voj' al malproksim', 219 00:36:56,395 --> 00:37:02,497 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 220 00:37:02,843 --> 00:37:07,452 Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' 221 00:37:07,732 --> 00:37:12,941 Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano 222 00:37:13,350 --> 00:37:19,335 Kun salut' de l' princ' Gvidon'. Diru ĝin en mia nom'. 223 00:37:21,101 --> 00:37:25,959 Princ' rigardas al la mar' — La cignin' jam en ondar'. 224 00:37:26,479 --> 00:37:31,768 Ŝin petegas princ': Anim' Tiras min al malproksim'... 225 00:37:31,986 --> 00:37:36,306 Kaj aspergis ree lin Nun abunde la cignin'. 226 00:37:36,488 --> 00:37:41,443 Princo iĝis burd-insekto, 227 00:37:41,812 --> 00:37:46,559 Li ekflugis post ŝipet', Ĝin atingis en moment', 228 00:37:46,883 --> 00:37:51,937 Malleviĝis malrapide, Fende kaŝis sin inside. 229 00:38:04,817 --> 00:38:10,483 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? 230 00:38:10,772 --> 00:38:15,737 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 231 00:38:16,506 --> 00:38:21,043 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 232 00:38:21,421 --> 00:38:25,199 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul'. 233 00:38:25,563 --> 00:38:30,928 Kaj miraklo tie estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 234 00:38:31,066 --> 00:38:35,372 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 235 00:38:35,692 --> 00:38:41,337 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 236 00:38:41,803 --> 00:38:47,648 Skvamardante el la ond' Bravaj prodoj en la ord'. 237 00:38:47,946 --> 00:38:54,017 Jen fidinda sen komparo Brava, zorga gardistaro. 238 00:38:54,203 --> 00:39:00,057 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 239 00:39:00,363 --> 00:39:05,577 Car' Saltan' miraklon miras: Se longvivos mi, — li diras, 240 00:39:05,661 --> 00:39:11,879 Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe la princo kun plezur'. 241 00:39:12,835 --> 00:39:18,657 Kiu do pri tio miris? Homoj el la maro venas, En patrol' ĉe mur' promenas. 242 00:39:19,390 --> 00:39:24,550 Ĉu mensogo aŭ ver' — Ne mirindas ĉi aper'. 243 00:39:24,808 --> 00:39:30,532 Jen miraklo sur la tero (diras famo — certa vero): 244 00:39:31,168 --> 00:39:35,675 Estas caridin' trans maro, Kun belec' konsterne rara. 245 00:39:35,923 --> 00:39:40,666 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 246 00:39:41,350 --> 00:39:46,759 Sub harligo luna hel', Sur la frunt' radias stel'. 247 00:39:47,346 --> 00:39:52,710 Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; 248 00:39:53,083 --> 00:39:58,306 Ŝi parolas kun kviet', — Kvazaŭ lirlas riveret'. 249 00:39:58,843 --> 00:40:05,466 Oni povas diri juste: Ĝi — miraklo vera, ĝuste! 250 00:40:13,565 --> 00:40:19,315 Ree — svarm', alarmo, krioj: Helpu, homoj, do, pro Dio! 251 00:40:19,595 --> 00:40:24,599 Kaptu, tenu, premu ĝin, Al fiburdo — murdo, fin'! 252 00:40:58,706 --> 00:41:05,963 Tuj atendu iomete... — Tra fenestro burd' kviete 253 00:41:06,181 --> 00:41:11,525 Tuj eskapis kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. 254 00:41:25,919 --> 00:41:32,150 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 255 00:41:32,465 --> 00:41:34,495 Kio do ĉagrenas vin? 256 00:41:34,665 --> 00:41:39,968 Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; 257 00:41:40,645 --> 00:41:45,055 Ĉiu viro — kun edzin', Sola mi ne havas ŝin! 258 00:41:45,395 --> 00:41:49,595 — Kaj pri kiu vi sopiras? — En la mondo, oni diras, 259 00:41:49,815 --> 00:41:54,270 Estas caridin' trans maro Kun belec' konsterne rara. 260 00:41:54,545 --> 00:42:00,795 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 261 00:42:01,325 --> 00:42:06,355 Sub harligo — luno-hel', Sur la frunt' radias stel'. 262 00:42:06,745 --> 00:42:10,545 Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; 263 00:42:10,815 --> 00:42:14,535 Kaj parolo ŝia — med': Lirlas kvazaŭ riveret'. 264 00:42:15,035 --> 00:42:19,217 Sed ĉu vere estas tio? 265 00:42:19,655 --> 00:42:25,705 Estas tia junulino, Sed ne ganto — la edzino: 266 00:42:26,035 --> 00:42:31,305 Ne tireblas for de l' man' Por ŝin kaŝi en kaftan'. 267 00:42:31,785 --> 00:42:37,243 Mi komplezos vin konsile: Do, pri ĉio ĉi trankvile 268 00:42:37,455 --> 00:42:42,052 Pensu vi kun diligent', Ke ne venu poste pent'. 269 00:42:42,215 --> 00:42:46,923 Ja kun la anim' pasia Por la belulino tia 270 00:42:47,181 --> 00:42:51,808 Mi piede de ĉi land' Iros eĉ al mondorand'! 271 00:42:51,925 --> 00:42:59,172 Ŝi post sopirĝem' mildkore Diris: Kial serĉi fore? 272 00:42:59,755 --> 00:43:06,572 Via sort' apudas vin. Mi ja — tiu caridin'. 273 00:43:13,445 --> 00:43:19,375 Sub harligo — luno-hel', Sur la frunt' radias stel'... 274 00:43:44,755 --> 00:43:51,586 Estu ŝi por mi edzin', Obeema vin filin'. 275 00:43:51,945 --> 00:43:56,523 Petas arde ni permeson — Por la nupto vian jeson, 276 00:43:56,775 --> 00:44:02,163 Benu idojn, laŭ la mor', Vivi ame en konkord'! 277 00:44:09,295 --> 00:44:13,455 Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas 278 00:44:13,565 --> 00:44:17,445 Tra la ondoj al fincel' Sub la plenblovata vel'. 279 00:44:17,735 --> 00:44:21,239 Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; 280 00:44:21,585 --> 00:44:25,815 Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. 281 00:44:32,465 --> 00:44:38,137 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 282 00:44:38,465 --> 00:44:43,525 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' 283 00:44:43,995 --> 00:44:47,835 Kaj negocis ni ne vane, Ĉian varon sendogane; 284 00:44:48,205 --> 00:44:52,906 Nia vojo — al terrand': Orienten al hejmland', 285 00:44:53,265 --> 00:44:59,535 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 286 00:45:01,215 --> 00:45:03,675 Estu bona la vetur' 287 00:45:03,885 --> 00:45:09,005 Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano. 288 00:45:09,505 --> 00:45:12,995 Kaj plu tenu en memor' Via reĝo kaj sinjor', 289 00:45:13,265 --> 00:45:18,265 Ke delonge li promesis Nin viziti, sed forgesis. 290 00:45:19,225 --> 00:45:26,325 Gastoj — vojen, princ' Gvidon' Kun edzin' ĉi-foje restis 291 00:45:26,925 --> 00:45:30,515 Kaj en urb' sia ĉeestis. 292 00:45:31,941 --> 00:45:35,732 Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet' 293 00:45:35,732 --> 00:45:39,945 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. 294 00:45:46,857 --> 00:45:51,741 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? 295 00:45:51,937 --> 00:45:57,021 Kiom bonas viv' transtmara? Kaj en mondo kio — rara? 296 00:45:57,368 --> 00:46:01,795 La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond'. 297 00:46:02,177 --> 00:46:06,559 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 298 00:46:06,835 --> 00:46:10,781 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul' 299 00:46:11,021 --> 00:46:15,457 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj; 300 00:46:15,750 --> 00:46:22,030 Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; 301 00:46:22,723 --> 00:46:29,599 Kaj en ĝi sciur' dresita — Kia mirindulo sprita! 302 00:46:30,101 --> 00:46:33,941 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 303 00:46:34,123 --> 00:46:39,795 Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 304 00:46:39,910 --> 00:46:45,528 Ene — kernoj el smerald'; La sciur' — sub flego, gard'. 305 00:46:46,137 --> 00:46:53,203 Kaj mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 306 00:46:53,439 --> 00:46:59,412 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 307 00:46:59,626 --> 00:47:05,901 Ĝin surverŝas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 308 00:47:06,163 --> 00:47:12,461 Bravaj prodoj en la ord', Skvamardante en akord'. 309 00:47:12,648 --> 00:47:16,932 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 310 00:47:17,115 --> 00:47:22,946 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 311 00:47:23,172 --> 00:47:32,043 Jen fidinda sen komparo Brava, zorga gardistaro. 312 00:47:32,426 --> 00:47:37,812 Kaj ĉe l' princo — junedzin', Kiun gapis ni sen fin'. 313 00:47:38,039 --> 00:47:44,621 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 314 00:47:45,230 --> 00:47:51,266 Sub harligo — lunohel', Sur la frunt' radias stel'. 315 00:47:51,728 --> 00:47:57,363 Princ' Gvidon' la urbon regas, Ĉiuj laŭdas lin, gloregas; 316 00:47:57,741 --> 00:48:03,337 La saluton sendas li kun riproĉo, car', al vi, 317 00:48:03,928 --> 00:48:08,661 Ĉar delonge vi promesis Lin viziti, sed forgesis. 318 00:48:09,955 --> 00:48:15,043 Pacienc' nun lasis caron, Ekipigas li ŝiparon, 319 00:48:15,555 --> 00:48:20,430 Sed ĉetrona ina kliko — Du fratinoj, Babariĥa — 320 00:48:20,523 --> 00:48:24,697 Spitas kontraŭ cardecid' — Al mirakl'-insul' vizit'. 321 00:48:25,106 --> 00:48:30,626 Ĉu mi — caro aŭ infan'? — Ekkoleris nun Saltan'. 322 00:48:31,341 --> 00:48:38,297 Mia vol'! — li piedfrapis, Iris for kaj porde klakis. 323 00:48:50,745 --> 00:48:54,655 Ho, karega vi patrino! Kaj vi, mia junedzino! 324 00:48:55,025 --> 00:48:59,965 Nur rigardu vi al mar': Iras al ni l' paĉjo-car'! 325 00:49:03,515 --> 00:49:09,985 Tra l' eben' de l' oceano Iras ŝipoj de Saltano. 326 00:49:11,575 --> 00:49:15,535 Jen kanonoj ekparolis, Sonoriloj eksonoris, 327 00:49:15,715 --> 00:49:20,965 Iras mem Gvidon' al mar' Por renkonti kun la car' 328 00:49:21,135 --> 00:49:26,975 Kaj triopo-virinkliko: Du fratinoj, Babariĥa. 329 00:49:49,395 --> 00:49:54,505 Venas ĉiuj al palaco: Brilas apud mur' kirasoj, 330 00:49:54,635 --> 00:50:00,039 Bravajn prodojn vidas car': Tridek tri en gardostar'. 331 00:50:00,345 --> 00:50:04,145 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 332 00:50:04,225 --> 00:50:09,888 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 333 00:50:17,195 --> 00:50:22,465 Dom' kristala sur la placo, Sub piceo ĉe palaco. 334 00:50:22,763 --> 00:50:26,735 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 335 00:50:26,888 --> 00:50:30,275 La smeraldojn ĝi elprenas Kaj en la saketon trenas. 336 00:50:30,475 --> 00:50:35,092 Por monera produktado Or-smeralda ŝel-klakado. 337 00:50:39,341 --> 00:50:47,375 ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ 338 00:50:55,305 --> 00:51:03,295 Spektas car' — rekonas ŝin... Lin ekkaptis emocio! 339 00:51:03,895 --> 00:51:11,665 Kion vidas mi, ho, Dio? — Haltas spiro dum moment'... 340 00:51:12,085 --> 00:51:16,848 Dronas car' en larmtorent'. 341 00:51:19,630 --> 00:51:24,025 Kaj malica trio-kliko Pro la timo en paniko. 342 00:51:24,445 --> 00:51:30,815 Ili ĉion tuj konfesis, ekploregis, pardonpetis. 343 00:51:41,661 --> 00:51:47,545 Car' pro sia ĝojhumor' Sendis ilin hejmen for. 344 00:52:02,385 --> 00:52:08,501 Ĉetabliĝis ĉiuj. Kaj Ekbruegis festen'-gaj'. 345 00:52:12,745 --> 00:52:15,195 Gloron al princo Gvidono! 346 00:52:15,265 --> 00:52:17,995 Gloron! Gloron! 347 00:52:27,355 --> 00:52:30,075 Gloron al caro Saltano! 348 00:52:30,195 --> 00:52:33,135 Gloron! Gloron! 349 00:52:48,786 --> 00:52:57,555 Pasis tag' — Saltano nia Enlitiĝis satebria. 350 00:52:58,350 --> 00:53:05,035 Mi per med' sensoifiĝis — Nur lipharoj entrempiĝis. 351 00:53:10,635 --> 00:53:13,225 FINO