1 00:00:00,000 --> 00:00:03,930 NIKOLAJ GOGOL 2 00:00:09,610 --> 00:00:13,610 VESPEROJ EN LA BIENETO APUD DIKANKA 3 00:00:14,570 --> 00:00:18,010 NOKTO ANTAŬ KRISTNASKO 4 00:01:17,800 --> 00:01:23,910 Riĉas kaj imponas kozako Ĉub, sed li estas pigrema kaj hejmosidema. 5 00:01:27,490 --> 00:01:34,000 Oksana, filino de Ĉub. En la vilaĝo oni parolis pri ŝi, ke ŝi kapricas, kiel belulino. 6 00:01:38,600 --> 00:01:43,420 Forĝisto Vakula — fortegulo kaj bravulo rimarkinda. 7 00:01:44,630 --> 00:01:51,850 Soloĥa, patrino de Vakula. He, pimpa virino! — diradis pri ŝi solidaj kozakoj. 8 00:01:53,190 --> 00:02:03,490 Diakono Osip Nikiforoviĉ. Kvankam li ne estas solida kozako, sed ankaŭ li ne evitis la ĉarmon de nekomparebla Soloĥa! 9 00:02:05,800 --> 00:02:11,820 Baptano Panas — al li tute egalas, ĉu sidi hejmen aŭ treni sin el hejmo. 10 00:02:12,650 --> 00:02:19,670 Edzino de bapnato — tio estas trezoro, samspecaj de kiu ne malmultas en la mondo. 11 00:02:28,490 --> 00:02:33,180 — Kien vi iras, teksisto Ŝapuvalenko? — Mi iras tien, kien la piedoj portas! 12 00:02:33,620 --> 00:02:40,830 Dikventra Pacuk. Ankoraŭ ne pasis unu semajno ekde lia apero en la vilaĝo, kiam ĉiuj jam sciis, ke li estas kuracisto... 13 00:02:43,780 --> 00:02:47,460 Odarka, amikino de Oksana. 14 00:02:47,970 --> 00:02:53,950 Vilaĝestro! Ho, tio estas grava persono ĉi-loke. 15 00:02:56,080 --> 00:03:01,810 La plej ordinara... diablo! 16 00:03:21,410 --> 00:03:29,830 Lasta tago antaŭ Kristnasko pasis. Venis klara vintra nokto... 17 00:04:32,700 --> 00:04:39,470 Forĝisto Vakula estis pli abomena por la diablo, ol predikoj de patro Kondrato. 18 00:04:39,830 --> 00:04:47,190 En libera tempo la forĝisto okupiĝis pri pentrado kaj estis konata kiel plej bona pentristro en la tuta distrikto. 19 00:04:47,930 --> 00:04:55,060 Sed triumfo de lia arto estis unu bildo, pentrita sur preĝeja muro. 20 00:05:17,230 --> 00:05:22,420 Kaj ekde tiam la diablo ĵuris venĝi al la forĝisto. 21 00:06:25,970 --> 00:06:29,990 Kaj vi, baptano Panas, ĉu ne vizitis ankoraŭ la novan domon de diakono? 22 00:06:30,100 --> 00:06:35,070 Tie estos nun bona festeno, do ni ne malfruu. 23 00:06:36,080 --> 00:06:43,950 Ĉe diakono kolektiĝos bona societo... Sinjoro vilaĝestro, sinjoro skribisto, kozako Sverbiguz, 24 00:06:44,230 --> 00:06:52,390 kantisto, alveturinta de Poltavo, kiu bonege basas, kaj aliaj respektindaj personoj. 25 00:06:52,530 --> 00:06:59,490 Por elverŝi sian koleron sur la forĝiston, la diablo decidis ŝteli la lunarkon, esperante, ke maljuna Ĉub 26 00:06:59,800 --> 00:07:08,070 malprobable lasos la domon en tia mallumo. Kaj la forĝisto, kiu delonge kverelis kun Ĉub, 27 00:07:08,340 --> 00:07:13,230 dum ties ĉeesto neniam aŭdacos veni al lia filino Oksana. 28 00:08:16,390 --> 00:08:23,670 — Damne! Kia diablo! Ridardu, rigardu, Panas! — Kio? 29 00:08:23,960 --> 00:08:30,510 — Kiel do "kio"? La luno malaperis! — Ho, vere ĝi malaperis! 30 00:08:30,710 --> 00:08:34,650 — Ĝuste, ke ĝi malaperis, por vi ja tio ne gravas. — Kaj mi kion faru? 31 00:08:34,760 --> 00:08:37,310 — Ja ne estas la luno, baptano! — Ne estas. 32 00:08:37,900 --> 00:08:39,880 Vere, mirindas. 33 00:08:40,030 --> 00:08:47,310 Ebligu flari la tabakon! Bonan tabakon vi havas, baptano, kie vi prenas ĝin? 34 00:08:47,360 --> 00:08:51,100 Ĉu do bonan — eĉ maljuna kokino ne ternos pro ĝi! 35 00:08:51,670 --> 00:09:00,790 Mi memoras, forpasinta drinkejestro Zozulja unu fojon alveturigis tabakon el Neĵin. Ho, kia tabako! Bona tabako estis! 36 00:09:13,510 --> 00:09:18,990 — Kion do ni faru, baptano, ja mallumas surstrate? — Do ni prefere restu hejme. 37 00:09:19,190 --> 00:09:24,970 Ne, ne, ni iru! Ne taŭgas tiel, baptano, ni iru! Ni iru! 38 00:09:25,170 --> 00:09:27,820 — Baptano! — Ni iru, iru. 39 00:11:12,420 --> 00:11:18,500 Ja bezonis iu diablo, ne povu li, kanajlo, 40 00:11:18,630 --> 00:11:22,890 — trinki pokalon da vodko matene, enmiksiĝi. — Enmiksiĝi! 41 00:11:23,350 --> 00:11:30,190 Vere, kvazaŭ speciale... estante en la domo, mi intence rigardis en la fenestron. 42 00:11:30,860 --> 00:11:34,090 — Nokto mirindas! — Mirindas! 43 00:11:34,180 --> 00:11:41,170 Helas! Kaj neĝo briletas en lunlumo. Ĉio videblis, kiel tage! 44 00:11:41,310 --> 00:11:45,550 Tuj ni eliris sur la staton, kaj jen mallumo netravidebla! 45 00:12:38,830 --> 00:12:41,590 Baptano! 46 00:12:45,810 --> 00:12:49,140 Kie estas vi?! 47 00:12:49,590 --> 00:12:52,040 Baptano! 48 00:13:26,110 --> 00:13:29,060 Baptano! 49 00:13:53,950 --> 00:13:58,170 Kial do homoj decidis famigi, ke mi estas bela? 50 00:14:00,890 --> 00:14:05,170 Homoj blagas. Mi tute ne estas bela. 51 00:14:05,260 --> 00:14:07,830 Nu... 52 00:14:08,630 --> 00:14:14,490 Nu... Eble, miaj brovoj kaj okuloj? Sed ĉu ili vere estas tiel belaj, ke ne troveblas egalaj en la mondo? 53 00:14:15,640 --> 00:14:19,410 Kio do estas bela en ĉi tiu... 54 00:14:21,050 --> 00:14:28,540 ...en ĉi tiu levita nazo? Kaj en la lipoj? Kaj en la vangoj? 55 00:14:30,280 --> 00:14:34,300 Ne... Ne... 56 00:14:35,430 --> 00:14:39,630 Mi vidas nun, ke mi tute ne estas bela. 57 00:15:03,130 --> 00:15:07,280 Bela mi estas! Ah, kiel bela! Mirinde! 58 00:15:09,240 --> 00:15:16,090 Jes, junuloj, ĉu mi estas paro por vi? Nur rigardu min, 59 00:15:19,820 --> 00:15:23,020 rigardu, kiel glate mi paŝadas. 60 00:15:23,410 --> 00:15:32,030 Originala knabino! Tutan horon ŝi rigardas en la spegulon kaj ne satiĝas admiri. Kaj laŭdas sin parole! 61 00:15:35,810 --> 00:15:43,550 Mia ĉemizo estas brodita per ruĝa silko. Kaj kiaj bendoj sur la kapo — neniam vi trovos pli ŝikajn! 62 00:15:44,810 --> 00:15:55,490 Ĉion ĉi tion aĉetis por mi mia patro por ke min edziĝu la plej bona bravulo en la mondo. 63 00:16:00,660 --> 00:16:06,530 Kial vi venis ĉi tien? Ĉu vi volas, ke mi forpelu vin per fosilo? 64 00:16:06,990 --> 00:16:13,510 Mi konas tiajn kiel vi — vi ĉiuj majstras venadi, tuj vi ekscias, kiam patroj forestas! 65 00:16:14,300 --> 00:16:17,530 Vi ne amas min. 66 00:16:18,540 --> 00:16:21,350 Kion do vi parolas! 67 00:16:22,420 --> 00:16:26,440 Nu, ĉu mia kofro pretas? 68 00:16:27,990 --> 00:16:37,170 Ĝi pretos, mia koro, post la festo. Kaj kiajn pentraĵojn ĝi surhavos... Trairu la tutan distrikton, vi ne trovos similan. 69 00:16:43,760 --> 00:16:49,480 Ne koleru do pri mi, permesu nur interparoli, nur rigardi vin! 70 00:16:50,310 --> 00:16:57,280 Kiu do malpermesas al vi? Parolu. Kaj rigardu. 71 00:16:58,210 --> 00:17:01,150 — Permesu eksidi ĉe... — Kio, kio? 72 00:17:01,260 --> 00:17:05,960 — ...Stari ĉe vi. — Staru. 73 00:17:06,900 --> 00:17:11,970 Tamen, la knabinoj ne venas. Jam delonge estas tempo por karoli. 74 00:17:13,030 --> 00:17:17,570 — Mi komencas enui! — Ne gravas, se ili ne venos, mia belulino. 75 00:17:17,820 --> 00:17:22,700 Tute ne! Kun ili, verŝajne, venos ankaŭ junuloj. 76 00:17:26,090 --> 00:17:29,990 — Mi imagas, kiom da ridindaĵoj ili rakontos! — Do, al vi estas gaje kun ili? 77 00:17:30,050 --> 00:17:34,500 Ja, certe, pli gaje, ol kun vi! 78 00:17:49,070 --> 00:17:53,940 — Kiu vi estas? — Tio ne estas mia domo! 79 00:17:54,060 --> 00:17:59,310 — Kial vi vagas apud la pordo? — Mi, bona homo, 80 00:17:59,370 --> 00:18:03,620 venis por vin amuzi, por karoli iome. 81 00:18:05,530 --> 00:18:10,340 — Iru for kun viaj karoloj! — Sed mi karolos! 82 00:18:13,240 --> 00:18:16,190 Iru for! 83 00:18:33,460 --> 00:18:38,810 Rigardu, kia gravulo! Jen do kiel li prancas! 84 00:18:39,710 --> 00:18:44,060 Ĉu vi pensas, ke mi ne trovos juĝon por vi? Vi ankoraŭ ricevos vian parton! 85 00:18:44,150 --> 00:18:51,130 Mi ne atentos, ke vi estas forĝisto kaj pentristo! Diablo batu vin kaj vian forĝejon! 86 00:18:51,490 --> 00:18:58,790 Tamen, Vakula nun forestas hemje... Soloĥa, mi pensas, estas sola... 87 00:18:59,770 --> 00:19:01,270 Endas iri al ŝi! 88 00:19:01,470 --> 00:19:06,380 Nun estas tia tempo, ke neniu maltrankviligos nin. 89 00:20:27,110 --> 00:20:31,460 Bone ili karolas. 90 00:20:32,220 --> 00:20:37,730 Kaj ĉu vi memoras, kiel en tempo pasinta... ankaŭ ni... 91 00:21:16,990 --> 00:21:20,230 Bulpieduleto mia! 92 00:22:00,340 --> 00:22:05,930 Oksana! Riragdu, kiom da diversaĵoj ni perkarolis! 93 00:22:19,500 --> 00:22:23,040 Odarka, vi havas novajn ŝuojn? 94 00:22:23,460 --> 00:22:28,460 Kiaj belaj... Kaj kun orbrodaĵo... 95 00:22:28,670 --> 00:22:35,870 Ne ĉagrenu, mia karega Oksana, mi trovos por vi tiajn ŝuojn, kiajn ne portas eĉ sinjoridinoj. 96 00:22:36,760 --> 00:22:39,630 Ĉu vi? 97 00:22:40,760 --> 00:22:46,610 Mi rigardos, kie vi trovos ŝuojn, kiujn mi povus surmeti sur mian piedon. 98 00:22:47,110 --> 00:22:50,810 Eble, nur se vi alportos tiujn, kiujn surhavas la carino! 99 00:22:51,020 --> 00:22:54,460 — Jen do kion ŝi ekvolis! — Jes! 100 00:22:54,770 --> 00:22:57,210 Vi ĉiuj atestu: 101 00:22:57,300 --> 00:23:02,390 se forĝisto Vakula obtenos ĝuste tiujn ŝuojn, kiujn surhavas la carino, 102 00:23:02,670 --> 00:23:06,300 do — jen mia vorto — mi edziniĝos lin! 103 00:23:18,540 --> 00:23:22,510 Se vi obtenos la ŝuojn de la carino, mi edziniĝos vin. 104 00:23:52,870 --> 00:23:56,860 — Soloĥa, malfermu! — Sinjoro vilaĝestro! 105 00:24:00,780 --> 00:24:03,800 Ek! Diablo bulpieda! 106 00:24:22,730 --> 00:24:24,760 Bonvenon, sinjoro vilaĝestro! 107 00:24:35,150 --> 00:24:37,730 Sinjoro vilaĝestro! 108 00:24:50,260 --> 00:24:51,670 Bonan vesperon! 109 00:24:51,740 --> 00:24:57,120 Admirinda, afablega Soloĥa, ebligu al mi eniri vian palacon! 110 00:24:57,560 --> 00:25:01,210 Diakono! Kaŝu min ie! 111 00:25:45,020 --> 00:25:48,070 Eniru, Osif Nikiforoviĉ. 112 00:25:53,990 --> 00:26:00,680 Sanon, prosperan kaj pacan vivadon por multaj jaroj! 113 00:26:01,190 --> 00:26:03,530 Dankon, Osip Nikiforoviĉ! 114 00:26:03,710 --> 00:26:05,810 — Ĉu vi ne atendis? — Nu, kion do vi parolas! 115 00:26:05,840 --> 00:26:12,420 Hodiaŭ ĉe mi devis kolektiĝi societo — sinjoro vilaĝestro, Ĉub, kozako Sverbiguz, baptano, 116 00:26:12,620 --> 00:26:16,410 kaj aliaj respektindaj personoj. 117 00:26:18,750 --> 00:26:22,500 Sed fortoj de la naturo metis por tio obstaklon. 118 00:26:22,600 --> 00:26:27,100 Kaj mi opinias, ke tio kondukas al bono. 119 00:26:28,130 --> 00:26:29,800 Fulgas. 120 00:26:30,010 --> 00:26:33,220 Dio, kompatu min, pekan. 121 00:26:34,650 --> 00:26:36,600 Osip Nikiforoviĉ! 122 00:26:36,800 --> 00:26:40,330 Kio estas tio ĉi, brila Soloĥa? 123 00:26:40,500 --> 00:26:44,440 — Kiel do? Tio estas mano. — Mano! 124 00:26:44,750 --> 00:26:50,780 — Kaj kio estas tio ĉi, admirinda Soloĥa? — Ĉu do vi ne scias? Kolo. 125 00:26:50,980 --> 00:26:53,170 Kolo! 126 00:26:53,510 --> 00:26:56,400 — Kaj sur la kolo estas koliero. — Koliero... 127 00:26:57,710 --> 00:27:01,670 — Malfermu, Soloĥa! — Ekstera persono! 128 00:27:01,940 --> 00:27:04,350 — Sankta Dipatrino, Ĉiela Reĝino! — Osip Nikiforoviĉ, kien? 129 00:27:04,410 --> 00:27:08,840 Kio, se oni trovos min ĉi tie... Persono de mia klerika rango... Tion ekscios patro Kondrato! 130 00:27:08,990 --> 00:27:11,490 Pro nia Sinjoro Dio, virtoplena Soloĥa! 131 00:27:11,550 --> 00:27:15,890 Via bonkoreco, kiel estas dirite en la Evangelio laŭ Luko, ĉapitro dek... dektria... 132 00:27:15,920 --> 00:27:19,070 Dio, kompatu min, pekan! 133 00:27:20,750 --> 00:27:24,840 Oni frapas, pro Dio, oni frapas! Kaŝu min ien! 134 00:27:24,920 --> 00:27:29,890 Soloĥa, supertera Soloĥa! Hastu! Ek, hastu! 135 00:27:30,090 --> 00:27:34,330 — Ek! — Mi enĵetas min en la eksteran mallumon! 136 00:27:37,580 --> 00:27:41,460 — Bonan vesperon, Soloĥa! — Bonvenon, Kornij Kornieviĉ! 137 00:27:41,530 --> 00:27:46,670 Povas esti, vi ne atendis vin? Povas esti, mi ion interrompis? 138 00:27:47,440 --> 00:27:52,150 — Kaj, povas esti, vi ĉi tie amuziĝis kun iu? — Kion vi parolas, Kornij Kornieviĉ! 139 00:27:52,310 --> 00:27:56,590 Povas esti, vi jam iun kaŝis? 140 00:28:01,960 --> 00:28:06,430 Nu, Soloĥa, nun estas ĝusta tempo por ektrinki brandon. 141 00:28:06,740 --> 00:28:09,850 Kian do nokton Dio sendis antaŭ Kristnasko! 142 00:28:09,890 --> 00:28:14,160 Kiam ŝtormo ekis, neĝo penetras kaj okulojn, kaj buŝon kaj orelojn! 143 00:28:14,380 --> 00:28:16,900 — Kiu estas tio? — Panjo, malfermu! 144 00:28:17,110 --> 00:28:22,010 Tio ja estas via filo Vakula! Dio min gardu de renkonti ĉi tiun kanajlon! 145 00:28:23,510 --> 00:28:25,980 — Kornij Kornieviĉ! — Febro lin faligu! 146 00:28:26,010 --> 00:28:30,750 Aperu ĉe li, diabla filo, po hordeolo sub ĉiu okulo, granda kiel stako! 147 00:28:30,790 --> 00:28:34,610 — Porka osto fiksiĝu en lia gorĝo! — Kornij Kornieviĉ! 148 00:28:35,920 --> 00:28:41,180 Soloĥa, kaŝu min kien vi volas! Mi ne volas vidi ĉi tiun malbenitan bastardon, 149 00:28:41,230 --> 00:28:46,550 ne plu paŝadu li sur la tero, hundo rabia! 150 00:29:06,060 --> 00:29:10,750 Ĉu efektive ne lasos mian menson ĉi tiu malinda Oksana? 151 00:29:11,510 --> 00:29:15,550 Mi ne volas pensi pri ŝi, tamen pensas ree... 152 00:29:21,520 --> 00:29:24,470 Sverbiguz! 153 00:29:33,660 --> 00:29:38,320 Pro ĉi tiu stulta amo mi tute malsaĝiĝis. 154 00:29:40,710 --> 00:29:45,780 Morgaŭ estos festo, kaj en la domo ankoraŭ kuŝas diversaj aĉaĵoj! 155 00:31:28,550 --> 00:31:32,960 Ho, Vakula! Ĉi vi estas ĉi tie? Saluton! 156 00:31:33,390 --> 00:31:37,330 Nu, ĉu multon vi perkarolis? 157 00:31:40,100 --> 00:31:44,680 Kaj la ŝuojn, kiujn surhavas la carino, ĉu vi obtenis? 158 00:31:49,380 --> 00:31:54,100 Se vi, forĝisto, obtenos la ŝuojn de la carino, mi edziniĝos vin! 159 00:31:54,310 --> 00:31:56,630 Oksana! 160 00:31:56,860 --> 00:32:00,650 Adiaŭ! Serĉu alian fianĉon! 161 00:32:01,110 --> 00:32:06,400 Ridindigu, kiun vi volas, tamen min vi ne plu vidos en ĉi tiu mondo! 162 00:32:09,600 --> 00:32:11,740 Oksana! 163 00:32:17,120 --> 00:32:20,320 Vakula! Vakula! 164 00:32:20,770 --> 00:32:23,510 — Adiaŭ, fratoj! — Kien vi? 165 00:32:23,590 --> 00:32:27,290 Adiaŭ! Ne rememoru min malbone! 166 00:32:34,070 --> 00:32:38,190 Perdita animo! 167 00:32:39,270 --> 00:32:45,070 Mi iru, rakontu, kiel la forĝisto sin pendumis! 168 00:32:46,640 --> 00:32:52,760 Virinoj, virinoj! La forĝisto ja sin pendumis! 169 00:32:52,780 --> 00:32:56,940 — Sin dronigis! — Sin pendumis! 170 00:33:16,610 --> 00:33:22,040 Kion do mi faras, efektive? Kvazaŭ ĉio jam vere estas perdita. 171 00:33:22,580 --> 00:33:27,350 Mi provu ankoraŭ unu rimedon — mi iros al Dikventra Pacuk. 172 00:33:27,410 --> 00:33:34,220 Oni diras, ke li konas ĉiujn diablojn kaj povas fari ĉion, kion li volas! 173 00:33:35,810 --> 00:33:38,840 — Kio estas tio? — Tio estas la sakoj de forĝisto Vakula. 174 00:33:38,870 --> 00:33:44,560 Ni portu ilin en mian domon kaj esploru, kion li perkarolis! 175 00:33:52,520 --> 00:33:57,020 — Pezas! — Atendu! Ni alveturigu sledon! 176 00:33:57,030 --> 00:33:59,470 Ni alveturigu! 177 00:35:05,340 --> 00:35:08,770 Jen do kia mirindaĵo! 178 00:35:20,520 --> 00:35:26,170 Mi venis por via favoro, Pacuk! Oni diras, ke vi — ne okazigu tio al vi koleron, 179 00:35:27,370 --> 00:35:34,070 mi parolas pri tio ne por fari al vi ajnan ofendon — iome parencas diablon? 180 00:35:42,380 --> 00:35:47,080 Estas destinita mi, peka, perei! Neniu en la mondo povas helpi! 181 00:35:47,490 --> 00:35:52,550 Estu, kio estos! Mi devas peti helpon de diablo mem! 182 00:35:54,420 --> 00:36:00,780 — Kio do, Pacuk, kion mi faru? — Se vi bezonas diablon, do iru al diablo! 183 00:36:01,150 --> 00:36:06,400 Ja pro tio mi venis al vi, ke krom vi, mi pensas, neniu en la mondo konas la vojon al li. 184 00:36:06,680 --> 00:36:12,090 Tiu ne bezonas iri foren, kiu havas diablon malantaŭ la ŝultroj! 185 00:36:51,140 --> 00:36:56,990 Tio estas mi, via amiko. Mi donos monon, kiom vi volas! Oksana tuj estos nia! 186 00:36:57,320 --> 00:37:03,990 Oksana? Bone, kontraŭ tia pago mi konsentas esti via! 187 00:37:04,030 --> 00:37:07,180 Sed vi ja scias, Vakula, ke oni nenion faras sen kontrakto! 188 00:37:07,210 --> 00:37:12,200 Mi pretas! Ĉe vi, kiel mi aŭdis, oni subskribas per sango? 189 00:37:12,440 --> 00:37:15,560 Atendu, mi prenos el poŝo najlon! 190 00:37:20,220 --> 00:37:22,690 — Tuj veturigu min sur vi! — Kien? 191 00:37:22,730 --> 00:37:27,150 — En Peterburgon, rekte al la carino! — En Sankt-Peterburgon? 192 00:37:27,280 --> 00:37:29,030 Jes! 193 00:37:29,630 --> 00:37:32,570 Ni veturu! 194 00:39:03,760 --> 00:39:08,760 Se vi, forĝisto, obtenos la ŝuojn de la carino, mi edziniĝos vin! 195 00:39:33,870 --> 00:39:38,350 — Ĉu ni veturu rekte al la carino? — Estas timinde. 196 00:40:00,510 --> 00:40:05,030 He, satano, eniru mian poŝon. 197 00:40:09,400 --> 00:40:12,710 Kaj konduku min al la zaporogoj. 198 00:40:26,300 --> 00:40:30,470 Malbenita drinkejestrino! 199 00:40:30,650 --> 00:40:35,160 Diablo eltiru viajn harojn! 200 00:40:44,300 --> 00:40:49,610 Poto falu sur vian kapon! 201 00:40:51,450 --> 00:40:54,470 Krevu viaj okulaĉoj! 202 00:40:55,500 --> 00:41:02,120 Antikrista gento! Estu vi kurbigita! 203 00:41:37,240 --> 00:41:42,540 For de mi! For de mi! For de mi! 204 00:41:55,990 --> 00:42:01,960 Kaj ĉiam post ebriiĝi videblas al mi ajna diablaĵo! 205 00:42:02,730 --> 00:42:09,310 Ordinara sako! Kiu do lasis ĝin ĉi tie sur la vojo? 206 00:42:09,920 --> 00:42:14,310 Ho, verŝajne, ĉi tie estas ankaŭ porkaĵo! 207 00:42:15,910 --> 00:42:24,050 Al iu estis feliĉo perkaroli tiom da diversaĵoj! 208 00:42:30,740 --> 00:42:35,910 Mi ĝin fortrenu antaŭ iu vidos. 209 00:42:45,430 --> 00:42:49,800 — Ostap! — Panas! 210 00:42:49,950 --> 00:42:53,030 Iru ĉi tien! 211 00:43:04,220 --> 00:43:07,990 — Kien vi iras? — Mi iras tien, kien la piedoj portas. 212 00:43:09,620 --> 00:43:13,730 Helpu min, bona homo, porti la sakon. 213 00:43:13,870 --> 00:43:17,730 — Sakon? — Jes. La enhavon ni dividos. 214 00:43:18,160 --> 00:43:23,890 — Kaj kio estas en la sako? — Mi pensas, ĉio estas! 215 00:43:24,200 --> 00:43:27,510 — Ni iru! — Ni iru! 216 00:44:21,300 --> 00:44:24,850 Kien do ni portos ĝin? Ĉu en la drinkejon? 217 00:44:25,120 --> 00:44:32,110 Ankaŭ mi pensis pri tio. Sed la malbenita drinkejestrino ja ne kredos 218 00:44:32,700 --> 00:44:36,990 — kaj povos pensi, ke ni ŝtelis ĝin ie. — Ĉio povas esti. 219 00:44:37,430 --> 00:44:44,070 — Krome, mi ĵus lasis la drinkejon. — Ni portu ĝin en mian domon. 220 00:44:45,110 --> 00:44:48,570 — Kaj via edzino? — Ŝi ne estas hejme! 221 00:44:48,720 --> 00:44:52,620 — Neniu malhelpos nin! — Ni iru! 222 00:45:34,710 --> 00:45:41,900 — Ĉu do vere via edzino ne estas hejme? — Dank' al Dio, mi ankoraŭ ne tute perdis la menson! 223 00:45:42,580 --> 00:45:51,310 Neniu diablo venigus mi tien, kie ŝi estas! Mi pensas, ŝi vagados kun aliaj virinoj ĝis tagiĝo. 224 00:45:51,470 --> 00:45:54,930 — Kiu estas tie? — Jen ni havas! 225 00:45:55,540 --> 00:46:00,700 Tio bonas! Bonas, ke vi tiom perkarolis! 226 00:46:01,570 --> 00:46:05,940 — Tio ne estas via afero! — Tion perkarolis ni, sed ne vi! 227 00:46:06,480 --> 00:46:12,090 — Tuj montru al mi la sakon, sentaŭgaj drinkuloj. — Kalva diablo montros al vi, sed ne ni! 228 00:46:12,290 --> 00:46:19,610 — For, for, satana ido! — Mi montros al vi satanan idon! 229 00:46:20,580 --> 00:46:24,120 Nur atendu, fiuloj! 230 00:46:32,320 --> 00:46:37,270 — Malbenita virino! — Ho, ĉi tie kuŝas kompleta porko! 231 00:46:37,320 --> 00:46:39,790 — Porko! — Kompleta porko! 232 00:46:39,910 --> 00:46:42,950 — Iru for! — For! Tio estas nia porko! 233 00:46:43,410 --> 00:46:46,440 Tio ne estas via! 234 00:46:50,750 --> 00:46:54,500 Kial do ŝi, stultulino, diras, ke tio estas porko? Tio ne estas porko! 235 00:46:54,830 --> 00:47:00,540 Diru, kion vi volas, sed ĉi tie ja laboris la malsankta forto! 236 00:47:00,710 --> 00:47:03,210 Gardu, gardu min! 237 00:47:04,810 --> 00:47:09,530 — Tio ja estas baptano! — Kaj vi pri kiu pensis? 238 00:47:11,740 --> 00:47:16,680 Ĉu do bonan ŝercon mi faris kun vi? 239 00:47:17,350 --> 00:47:22,540 Verŝajne, vi volis min manĝi anstataŭ porko? 240 00:47:23,950 --> 00:47:28,840 Atendu, mi ĝojigos vin. En la sako ankoraŭ kuŝas io. 241 00:47:29,110 --> 00:47:32,750 — Baptano? — Se ne porko, do, verŝajne, porkido, 242 00:47:32,870 --> 00:47:36,360 aŭ alia vivaĵo. 243 00:47:37,490 --> 00:47:41,260 For de mi, for de mi! For de mi! 244 00:47:43,930 --> 00:47:47,800 — Kaj jen alia! — Diablo scias, kiel estiĝis en la mondo! 245 00:47:47,850 --> 00:47:52,380 Nek kolbasojn, nek panojn, sed homojn oni ĵetas en sakojn! 246 00:47:53,030 --> 00:47:56,870 — Viva kaj sendifekta! — Tio estas diakono! 247 00:47:57,090 --> 00:48:01,720 Diakono — persono de klerika rango! 248 00:48:04,270 --> 00:48:12,340 Tiel do! Ha, jen do Soloĥa! 249 00:48:24,460 --> 00:48:28,380 Antaŭe ni aŭdis, ke oni ordonis konstrui ĉie fortikaĵojn kontraŭ ni. 250 00:48:28,460 --> 00:48:33,050 — Poste ni aŭdis, ke oni volas fari nin karabenistoj... — Nun ni aŭdas novajn minacojn! 251 00:48:33,180 --> 00:48:38,230 — Pro kio ni kolerigis nian patrinon regnestrinon? — Ĉu ni prenis manon de pagana tataro? 252 00:48:38,340 --> 00:48:44,540 — Ĉu ni interkonsentis ion kun turko? — Ĉu ni perfidis la regnestrinon per ago aŭ per intenco? 253 00:48:45,020 --> 00:48:48,900 — Pro kio kulpas la zaporoga armeo? — Saluton, sinjoroj, Dio vin helpu! 254 00:48:48,980 --> 00:48:51,080 — Kiu estas ĉi tiu homo? — Ĉu vi ne rekonis? 255 00:48:51,190 --> 00:48:54,110 — Ne. — Tio ja estas mi, Vakula, forĝisto! 256 00:48:54,160 --> 00:48:57,740 — Forĝisto... — Kiam aŭtune vi traveturis Dikankan, 257 00:48:58,040 --> 00:49:03,220 do vi gastis ĉe ni, donu vin Dio sanon kaj longan vivon, preskaŭ du tagojn. 258 00:49:04,350 --> 00:49:08,310 Kaj mi tiam metis novan ringegon sur antaŭan radon de via tendoĉaro. 259 00:49:08,400 --> 00:49:14,080 — Do, do!.. — Tio ja estas ĝuste tiu forĝisto, kiu pentras bonege! 260 00:49:16,920 --> 00:49:22,380 Saluton, samlandano! Ni interparolos poste, nun ne estas tempo. Ni veturas al la carino. 261 00:49:22,400 --> 00:49:25,560 — Al la carino? — Al la carino. 262 00:49:25,640 --> 00:49:29,590 — Sinjoroj, prenu min kun vi! — Vin? 263 00:49:31,820 --> 00:49:35,710 — Kion do vi faros tie? — Mi volis... 264 00:49:35,820 --> 00:49:41,180 Ni, frato, priparolos kun la carino niajn proprajn aferojn! 265 00:49:41,400 --> 00:49:46,370 — Prenu, sinjoroj! — Efektive, ni prenu lin, fratoj! 266 00:49:47,350 --> 00:49:52,020 — Do, ni prenos! — Surmetu la saman veston kiel ni! 267 00:50:23,410 --> 00:50:26,740 Kiaj ornamaĵoj! 268 00:50:31,800 --> 00:50:35,730 Kaj oni ankoraŭ diras, ke fabeloj estas blago! 269 00:50:45,870 --> 00:50:49,110 Kia blago, al diablo! 270 00:50:57,260 --> 00:51:01,490 Dio mia, kia laboraĵo! 271 00:51:25,310 --> 00:51:28,580 — Ĉu vi ĉiuj estas ĉi tie? — Ĉiuj, patro! 272 00:51:28,670 --> 00:51:33,420 — Ĉu vi ne forgesos paroli, kiel mi instruis? — Ni ne forgesos! 273 00:51:34,200 --> 00:51:39,860 — Ĉu tio estas caro? — Kia caro? Tio estas Potjomkin mem! 274 00:52:08,990 --> 00:52:14,150 — Leviĝu! — Ni ne leviĝos, patrino, ni mortos, sed ne leviĝos! 275 00:52:15,120 --> 00:52:22,970 La serenega hodiaŭ promesis konatigi min kun mia popolo, kiun mi ankoraŭ ne vidis. 276 00:52:24,350 --> 00:52:27,740 Ĉu oni traktas vin bone ĉi tie? 277 00:52:27,820 --> 00:52:31,760 Dankon, panjo, oni donas bonan provianton... 278 00:52:31,870 --> 00:52:38,450 Kvankam ĉi-tieaj ŝafoj estas tute ne tiaj, kiel ĉe ni, en Zaporogujo... 279 00:52:39,250 --> 00:52:42,860 Kial do oni ne vivu iel ajn... 280 00:52:46,560 --> 00:52:50,190 Kion do vi volas? 281 00:52:53,790 --> 00:52:56,570 Nun estas la tempo! 282 00:52:59,020 --> 00:53:02,790 Via Moŝto, ne koleru, bonvolu doni favoron. 283 00:53:02,870 --> 00:53:07,050 — Kien vi, Vakula? — Lasu lin! 284 00:53:07,860 --> 00:53:13,210 — Do? — El kio — ne kolerigu tio Vian Moŝton — 285 00:53:13,680 --> 00:53:20,910 estas faritaj la ŝuoj sur viaj piedoj? Kio, se mia edzino surmetus tiajn ŝuojn!.. 286 00:53:27,720 --> 00:53:31,830 Vere, al mi tre plaĉas ĉi tiu simplanimeco. 287 00:54:15,130 --> 00:54:18,270 — Kie do estas alia sako? — Mi ne scias. 288 00:54:18,940 --> 00:54:21,920 Ankaŭ ĉi tiu sufiĉos por ni! 289 00:55:06,550 --> 00:55:10,460 Kia diablo? Kial vi kuras kvazaŭ rabiaj? 290 00:55:10,570 --> 00:55:13,930 — Tie en la sako iu sidas! — En la sako? Kia sako? — Granda! 291 00:55:13,990 --> 00:55:18,380 — Kaj kie vi prenis ĝin? — Vakula lasis ĝin survoje. 292 00:55:18,620 --> 00:55:21,850 — Ĉu forĝisto Vakula? — Jes. 293 00:55:22,260 --> 00:55:25,310 — Kial do vi ektimis? — Estas tre timinde! 294 00:55:25,390 --> 00:55:29,360 — Tie ĝemas iu! — Kiu ĝemas? — Ni ne scias. 295 00:55:29,660 --> 00:55:32,150 Ni rigardos! 296 00:55:33,950 --> 00:55:36,550 Ni rigardos! 297 00:56:03,530 --> 00:56:06,070 Do! 298 00:56:06,500 --> 00:56:09,230 Homo! 299 00:56:09,590 --> 00:56:15,980 Mi petas ne koleri, ke ni ne vokas vin laŭ nomo — eliru el la sako! 300 00:56:21,730 --> 00:56:24,520 Vilaĝestro! 301 00:56:34,870 --> 00:56:39,350 Ŝajnas, ke malvarmas surstrate, ĉu? 302 00:56:39,830 --> 00:56:45,990 Jes, estas frosteto. Kaj permesu demandi, per kio vi frotas viajn botojn: 303 00:56:46,200 --> 00:56:51,110 — ĉu per graso aŭ per gudro? — Gudro preferindas! 304 00:56:52,740 --> 00:56:55,380 Ĝis revido! 305 00:56:56,610 --> 00:56:58,550 Ĝis revido! 306 00:57:02,620 --> 00:57:08,140 Kial do mi demandis en mia konsterno, per kio li frotas la botojn? 307 00:57:10,410 --> 00:57:13,850 Jen do, kia Soloĥa! 308 00:57:36,750 --> 00:57:43,420 Kial mi estis kun Vakula malkaresema, malafabla? 309 00:57:52,000 --> 00:57:54,860 Kaj li tiel amis min! 310 00:58:03,400 --> 00:58:08,850 Ne estas en la mondo tiom bela junulo, kiel Vakula. 311 00:58:09,650 --> 00:58:12,860 Amata mia! 312 00:58:49,430 --> 00:58:54,060 Atendu, bravulo! Mi ankoraŭ ne sukcesis danki vin! 313 01:00:30,330 --> 01:00:32,920 — Sin pendumis! — Dronis! 314 01:00:33,050 --> 01:00:34,280 — Sin pendumis! — Dronis! 315 01:00:34,310 --> 01:00:38,800 — Pro Dio, li dronis, ne lasu mi ĉi lokon, se li ne dronis! — Ĉu do mi estas mensogulino, ĉu mi ŝtelis de iu bovinon, 316 01:00:38,810 --> 01:00:41,460 — Ĉu mi ensorĉis iun, ke oni ne kredas min? — Dronis. 317 01:00:41,510 --> 01:00:46,360 Mi ne volu trinki akvon, se maljuna Pereperĉiĥa ne vidis propraokule kiel la forĝisto sin pendumis! 318 01:00:46,950 --> 01:00:51,570 Prefere diru, ke vi ne voku trinki vodkon, olda drinkulino! Oni estu same freneza kiel vi, por sin pendumi! 319 01:00:51,690 --> 01:00:56,970 Li dronis, dronis en la rivero! Tion mi scias samkiel ke vi nun estis ĉe... ĉe la drinkejestrino! 320 01:00:57,060 --> 01:01:01,390 Senhontulino, bonan temon vi trovis por riproĉi! Prefere vi silentus, sentaŭgulino! 321 01:01:01,660 --> 01:01:04,260 — Kaj ĉu do mi ne scias, ke... — Kion? 322 01:01:04,430 --> 01:01:09,920 — Ke vin ĉiuvespere vizitas diakono. — Diakono? Kiun vizitas diakono? 323 01:01:10,060 --> 01:01:14,930 — Diakono! Mi montros al vi diakonon! Kiu parolas pri diakono? — Jen do kiun vizitadas diakono! 324 01:01:15,740 --> 01:01:20,430 Do, tio estas vi, serpentaĉo? Do vi, sorĉistino, trinkigas lin per fi-pocio por ke li vin vizitadu? 325 01:01:20,460 --> 01:01:22,760 — Lasu min, satano! — Sorĉistino damnita! 326 01:01:22,760 --> 01:01:26,290 Ne ĝisatendu vi viajn idojn, sentaŭga! 327 01:01:28,060 --> 01:01:33,010 — Tia fiaĵo! — Aĉa virino, baptano! Aĉa! 328 01:01:37,070 --> 01:01:40,010 — Do, la forĝisto dronis? — Jes... 329 01:01:40,170 --> 01:01:46,940 — Dia mia, kaj kia bona pentristo li estis! — Jes, tiel do! Estis la forĝisto kaj nun ne plu estas. 330 01:01:47,180 --> 01:01:51,370 Kaj mi intencis hufferi mian ĉevalinon. 331 01:02:27,550 --> 01:02:31,740 Vakula! Kozako amata mia! 332 01:02:37,730 --> 01:02:41,500 Vakula, pardonu min! 333 01:02:43,880 --> 01:02:49,030 Je paco por la animo de forpasina Vakula. 334 01:02:54,380 --> 01:02:56,910 Forpasinta... 335 01:03:08,440 --> 01:03:13,620 For de mi! For de mi! 336 01:03:17,260 --> 01:03:20,160 Ne koleru, patro. 337 01:03:20,600 --> 01:03:24,080 Jen do forpasinta... 338 01:03:37,780 --> 01:03:42,450 Prenu la vipon, batu, kiom vi volas! 339 01:03:58,790 --> 01:04:02,710 Nu, bone, sufiĉas por vi! 340 01:04:02,750 --> 01:04:07,670 Maljunajn homojn ĉiam obeu! Ni forgesu ĉion, kio estis inter ni. 341 01:04:07,850 --> 01:04:14,030 — Do, nun parolu. Kion vi volas? — Patro, edzinigu Oksanan al mi! 342 01:04:14,990 --> 01:04:17,490 Oksanan? 343 01:04:22,860 --> 01:04:25,710 Oksanan? 344 01:04:27,470 --> 01:04:31,320 Bone! Sendu svatantojn! 345 01:05:04,540 --> 01:05:10,730 Rigardu, kiajn ŝuojn mi alportis. Ĝuste tiujn, kiujn surhavas la carino. 346 01:05:15,180 --> 01:05:18,370 Mi ne bezonas la ŝuojn! 347 01:05:40,250 --> 01:05:45,210 FINO