Esperanto 字幕

← Message from Fukushima

埋め込みコードを取得する
14言語

Showing Revision 3 created 10/15/2011 by Amara Bot.

  1. Saluton, mi nomiĝas Nakate kaj mi estas membro de protekto- reto de la infanoj kontraŭ la nuklea poluto.
  2. Antaŭ tri monatoj okazis la akcidento en nuklea centralo de Fukuŝima.
  3. Ĉiutage oni malkovras novajn faktojn.
  4. Ni scias ke la estraro perfidis nin.
  5. Ni, civitanoj de Fukuŝima, demandas nin se tiu regiono ne fariĝas ne-loĝebla,
  6. kaj se ni kaj niaj infanoj povas daŭre vivi tie.
  7. Ni petas evakuadon de la infanoj kaj de la gepatroj.
  8. Nek la japana estraro, nek la lokaj instancoj agis por evakuado.
  9. Ni estas solaj por taksi tion.
  10. Ni bezonas nacian kaj internacian helpon.
  11. Bonvolu sendi viajn help-mesaĝojn al Japanio.
  12. Bonvolu helpi nin por savi niajn infanojn.
  13. La vetero estas tre bela, tre varma kaj tre humida hodiaŭ.
  14. La infanoj estas devigataj surmeti longajn manikojn, pantalonojn kaj maskojn dum tiu vetero kaj en klasĉambro tro hejtita kun fermitaj pordoj kaj fenestroj.
  15. Nun, la infanoj de Fukuŝima vivas ĉiutage sciante ke ili eble malsaniĝos estonte.
  16. La situacio estas malfeliĉa kaj ne-pardonenda.
  17. Ni petegas informi la tutan mondon.
  18. Bonvolu transmeti tiun mesaĝon.
  19. Oni tute ne scias kio povos okazi post 10 aŭ 20 jaroj se nia situacio ne rapide evoluos.
  20. Ni ne povas esperi belan estontecon por tiuj infanoj kaj por iliaj infanoj se ni ne agas nun por kontraŭstari tiun evoluon.
  21. Ni timas pri terura mondo dum la estonteco, se ni ne ekstaras nun por protekti la vivon de niaj infanoj.
  22. Ni petas al vi. Parolu pri nia situacio al la tuta mondo.
  23. Hodiaŭ, en nia urbo Fukuŝima, la estraro komencis la purigadon.
  24. Tio komenciĝas dum niaj infanoj daŭre vivas tie.
  25. Zonoj sub pli ol 5 milliesievert/jare estis evakuitaj post la akcidento de Ĉernobilo, sed en Fukuŝima, dekoj de miloj de infanoj daŭre vivas tie.
  26. Dum akcidento de Ĉernobilo, enloĝantoj de zonoj sub pli ol 1 millisievert/jare (1mSv/jare) rajtis esti transloĝigitaj.
  27. Sed hodiaŭ en Fukushima, estas 150 000 personoj kiuj daŭre vivas tie, ne povante transloĝiĝi.
  28. Ni estas malgranda grupo de civitanoj, sed ni estas deciditaj agi por savi kaj protekti plej multajn personojn kiel eblas.
  29. Bonvolu helpi nin.