-
Poliomjelito estas malsano,
kiu kaŭzas permanentan paralizon.
-
Oni ne povas kuraci ĝin,
sed oni povas preventi ĝin.
-
Jen du aparte gravaj rimedoj,
kiuj helpas preventi poliomjeliton.
-
Du sekuraj, efektivaj vakcinoj.
-
Unu el ĉi tiuj oni vakcinas
per nur du gutoj
-
en la buŝon de infano;
-
ĉi tiu estas la buŝa
poliomjelito-vakcino.
-
La alian oni vakcinas
sen injekto;
-
ĉi tiu estas la malaktivigita
poliomjelito-vakcino.
-
Ambaŭ ili farigas, ke la korpoj de infanoj
kapablu kontraŭbatali poliomjeliton,
-
sed ili faras tion malsammaniere.
-
La buŝa vakcino formas protekton
en la intestaro de la infano.
-
Ĉi tiu vakcino ne nur protektas
la infanon, kiu ricevas ĝin,
-
sed ankaŭ protektas ĉiujn
proksimajn al la vakcinita infano.
-
Plurajn dozojn de la buŝa
oni devas vakcini al ĉiu infano
-
en lokoj, kie poliomjelito
estas aparte danĝera.
-
La injektebla vakcino formas protekton
en la sango anstataŭ la intestaro.
-
Ĝi pliigas imunecon kaj helpas
fari al landoj senpoliomjelitecon.
-
Sed ĝi ne malebligas la disvastigadon
de poliomjelito inter infanoj,
-
sekve ĝi ne tiom utilas en lokoj,
kie poliomjelito ankoraŭ cirkulas.
-
Necesas, ke la buŝa vakcino ĉesigu
poliomjeliton kie ajn oni trovas ĝin.
-
Post kiam poliomjelito estas ĉesigita ĉie,
-
la malaktivigita poliomjelito-vakcino
estos uzata memstare
-
por protekti la popolojn.
-
Ambaŭ vakcinoj estas aprobita
kiel sekurajn kaj efektivajn
-
de la Monda Organizo pri Sano.
-
Por funkcii efektive, oni devas
vakcini ĉiujn infanojn,
-
sendepende de kie ili loĝas.
-
Pro ĉi tiuj vakcinoj,
-
la okazado de poliomjelito malpliiĝis
je 99% tutmonde.
-
Ni vakcinu ĉiun infanon!
-
Ni ĉesigu poliomjeliton por ĉiam!