Jackson Katz: Perforto kontraŭ virinoj—estas vira problemo.
-
0:12 - 0:14Mi montros al vi hodiaŭ
-
0:14 - 0:16radikale malsaman perspektivon
-
0:16 - 0:18pri la temoj de genra agreso,
-
0:18 - 0:20seksperforto, hejma agreso, enrilata misuzo,
-
0:20 - 0:23seksa ĝenado, seksmisuzo de infanoj,
-
0:23 - 0:24Tiu tuta temaro, kiu mallonge priskribiĝas kiel
-
0:24 - 0:26"genra perforto",
-
0:27 - 0:30ofte konsideriĝas kiel virinaj temoj, pri kiuj kelkaj bonaj viroj
-
0:30 - 0:33helpas, sed mi havas problemon pri tia vidpunkto
-
0:33 - 0:34kaj mi ne akceptas ĝin.
-
0:34 - 0:37Mi ne vidas ilin kiel virinajn problemojn, pri kiuj iuj viroj povas helpi.
-
0:37 - 0:39Fakte mi volas aserti ke ili estas viraj problemoj,
-
0:39 - 0:40ĉefe kaj unue.
-
0:40 - 0:44(aplaŭdoj)
-
0:44 - 0:46Kompreneble ili ankaŭ estas virinaj problemoj,
-
0:46 - 0:48mi agnoskas tion, sed nomi
-
0:48 - 0:51genran agreson virina problemo estas parto de la problemo,
-
0:51 - 0:53pro kelko da kialoj:
-
0:53 - 0:55Unue ĉar tio donas al viroj pretekston por ne atenti.
-
0:55 - 0:58Ĉu ne? Multaj viroj aŭdas la vortojn 'virina problemo'
-
0:58 - 1:00kaj emas malatenti. Ni pensas
-
1:00 - 1:02"Mi estas viro, kaj tio estas por la knabinoj kaj virinoj",
-
1:02 - 1:05kaj multaj viroj eĉ ne atentas post la unua frazo
-
1:05 - 1:07kiel rezulto.
-
1:07 - 1:09Kvazaŭ ĉipo en nia cerbo estas aktivigita,
-
1:09 - 1:11kaj igas la nervojn atenti pri alia temo,
-
1:11 - 1:14kiam ni aŭdas la vortojn 'virina temo'.
-
1:14 - 1:17Tio cetere ankaŭ veras pri la vorto 'genro'.
-
1:17 - 1:19ĉar multaj aŭdas ĝin kaj pensas
-
1:19 - 1:21ke ĝi signifas 'virinoj'.
-
1:21 - 1:23Do ili pensas ke genraj temoj estas alia vorto por virinaj temoj.
-
1:23 - 1:26Estas iom da konfuzo pri la vorto 'genro'.
-
1:26 - 1:29Mi klarigu tion uzante analogion.
-
1:29 - 1:30Do por nun ni parolu pri raso.
-
1:30 - 1:32Kiam en Usono oni parolas pri raso,
-
1:32 - 1:34multaj homoj pensas ke tio signifas afrikdevena,
-
1:34 - 1:37sudamerika, azidevena, indiĝena, sudazia,
-
1:37 - 1:40pacifikinsula kaj tiel plu.
-
1:40 - 1:43Multaj homoj aŭdante la vorton 'seksa prefero' pensas
-
1:43 - 1:46ke tio signifas geja, lesba aŭ ambaŭseksema,
-
1:46 - 1:48kaj multaj homoj aŭdante la vorton 'genro' pensas
-
1:48 - 1:50ke ĝi signifas 'virinoj'. En ĉiu okazo
-
1:50 - 1:52la superreganta grupo ne estas atentita, ĉu?
-
1:52 - 1:55Kvazaŭ blankuloj ne havas rasan identecon aŭ
-
1:55 - 1:58ne apartenas al rasa kategorio aŭ grupo.
-
1:58 - 2:02Kvazaŭ aliseksemuloj ne havas seksorientiĝon
-
2:02 - 2:05kaj viroj ne havas sekson.
-
2:05 - 2:07Tio estas unu el la manieroj, en kiuj superregantaj sistemoj vivtenas
-
2:07 - 2:09kaj reproduktas sin:
-
2:09 - 2:11la superreganta grupo malfacile eĉ pensas pri sia avantaĝo,
-
2:11 - 2:14ĉar tio estas unu el la gravaj ecoj
-
2:14 - 2:16de povo kaj avantaĝo: la ebleco eviti demandojn aŭ prijuĝadon
-
2:16 - 2:21iĝi plejparte nevideblaj
-
2:21 - 2:24en la parolado
-
2:24 - 2:27pri problemoj kiuj ĉefe temas pri ni.
-
2:27 - 2:28Kaj estas mirinde kiel tio funkcias
-
2:28 - 2:29pri hejma kaj seksa perforto,
-
2:29 - 2:31kiel viroj plejparte estis forigitaj
-
2:31 - 2:33de multa diskuto pri temo
-
2:33 - 2:36kiu temas ĉefe pri viroj.
-
2:36 - 2:37Kaj mi montros kion mi celas
-
2:37 - 2:40uzante malnovan teknologion.
-
2:40 - 2:42Mi estas tradiciemulo pri kelkaj bazaj aferoj.
-
2:42 - 2:45Mi laboras per - mi faras filmojn - kaj mi laboras per progresinta teknologio
-
2:45 - 2:47sed mi daŭre tradiciemas kiel instruisto,
-
2:47 - 2:49kaj mi volas montri al vi tiun ĉi ekzercon
-
2:49 - 2:53kiu montras je la nivelo de fraz-strukturo
-
2:53 - 2:55kiel nia pensmaniero,
-
2:55 - 2:57laŭlitere kiel ni uzas la lingvon,
-
2:57 - 3:00konspiras por ke ni ne atentu pri viroj.
-
3:00 - 3:01Tiu estas pri hejma perforto,
-
3:01 - 3:05sed vi povas aldoni aliajn ezemplojn.
-
3:05 - 3:08Ĝi venas el la laboro de la feminisma lingvisto Julia Penelope.
-
3:08 - 3:10Ĝi komenciĝas per vere baza frazo:
-
3:10 - 3:14"John batas Mary-n"
-
3:14 - 3:15Ĝi estas korekta frazo.
-
3:15 - 3:17John estas la subjekto. "Batas" estas la verbo.
-
3:17 - 3:19"Mary" estas la objekto. Bona frazo.
-
3:19 - 3:21Nun ni iros al la dua frazo,
-
3:21 - 3:24kiu diras la samon je pasiva formo.
-
3:24 - 3:30"Mary estis batita far John"
-
3:30 - 3:33Kaj ja multo okazis en unu frazo.
-
3:33 - 3:35Ni iris el "John batas Mary-n"
-
3:35 - 3:37al "Mary estis batita far John"
-
3:37 - 3:40Ni movis nian fokuson al John al Mary,
-
3:40 - 3:43kaj vi vidas ke John tre proksimas al la fino de la frazo,
-
3:43 - 3:46nu, preskaŭ falante el nia psika mapo.
-
3:46 - 3:48En la tria frazo, John falas,
-
3:48 - 3:52kaj ni havas "Mary estis batita",
-
3:52 - 3:53kaj nun ĉio temas pri Mary.
-
3:53 - 3:56Ni eĉ ne plu pensas pri John. Estas ĉio plene fokusita sur Mary.
-
3:56 - 3:58La vorto kiun ni uzis
-
3:58 - 3:59estis iam sinonimo de "mistraktita",
-
3:59 - 4:03tiel ni havas "Mary estis mistraktita"
-
4:03 - 4:05kaj la fina frazo,
-
4:05 - 4:08elfluanta el la aliaj, estas
-
4:08 - 4:10"Mary estas mistraktita virino."
-
4:10 - 4:17Do nun la vera identeco de Mary -- Mary estas mistraktita virino --
-
4:17 - 4:20estas la rezulto de kio John faris al ŝi unue.
-
4:20 - 4:23Sed ni montris ke John lasis la parolon jam ekde longe.
-
4:23 - 4:26Nun, tiuj el ni kiuj laboras pri hejma kaj seksa perforto
-
4:26 - 4:29scias ke kulpigo de viktimoj estas penetranta en tiun ĉi medion,
-
4:29 - 4:31nome, kulpigi la homojn al kiuj oni faris ion
-
4:31 - 4:33anstataŭ ol tiujn kiuj faris tion.
-
4:33 - 4:35Kaj ni diras tiaĵojn, kial tiuj ĉi virinoj frekventas tiajn virojn?
-
4:35 - 4:36Kial al ili plaĉas tiaj viroj?
-
4:36 - 4:39Kial ili revenas al tiuj? Kion ŝi vestis ĉe tiu festo?
-
4:39 - 4:40Kia stulta konduto. Kial ŝi drinkis
-
4:40 - 4:44kun tiu grupo de knaboj en tiu hotelĉambro?
-
4:44 - 4:47Tio estas kulpigo de viktimoj, kaj estas pluraj kialoj,
-
4:47 - 4:49sed unu estas ke nia tuta kona strukturo
-
4:49 - 4:52estas programita por kulpigi viktimojn. Tio estas nekonscia.
-
4:52 - 4:53Nia kona strukturo estas programita por sindemandi
-
4:53 - 4:55pri virinoj kaj iliaj elektoj kaj faroj,
-
4:55 - 4:58pensoj kaj vestaĵoj.
-
4:58 - 5:01Kaj mi ne silentigos homojn kiuj faras demandojn
-
5:01 - 5:03pri virinoj, ĉu klare? Oni rajtas demandi pri tio.
-
5:03 - 5:05Sed ni estu klaraj: Demandi pri Mary
-
5:05 - 5:08gvidos nin nenien, parolante pri preventi perforton.
-
5:08 - 5:10Ni devas demandi aliajn demandojn.
-
5:10 - 5:11Vi komprenas kien mi iras, ĉu ne?
-
5:11 - 5:15La demandoj ne estas pri Mary. Estas pri John.
-
5:15 - 5:18Ili inkluzivas ion kiel kial John batas Mary-n?
-
5:18 - 5:19Kial hejma perforto estas daŭre granda problemo
-
5:19 - 5:21en Usono kaj alie en la mondo?
-
5:21 - 5:24Kio okazas? Kial tiom multaj viroj mistraktas
-
5:24 - 5:26fizike, emocie, parole, kaj alimaniere,
-
5:26 - 5:29virinojn kaj knabinojn, kaj tamas pri la viroj kaj knaboj
-
5:29 - 5:32kiujn ili asertas ami? Kio okazas pri viroj?
-
5:32 - 5:34Kial tiom da plenkreskaj viroj seksperfortas knabinojn kaj knabojn?
-
5:34 - 5:37Kial estas tiom kutima problemo en nia socio
-
5:37 - 5:38kaj ĉie en la mondo nun?
-
5:38 - 5:40Kial ni aŭdas daŭre
-
5:40 - 5:44pri novaj skandaloj eksplodantaj en gravaj instancoj
-
5:44 - 5:46kiel la Katolika Eklezio aŭ la Penn State futbala programo
-
5:46 - 5:49aŭ la usonaj Skoltoj , ktp?
-
5:49 - 5:51Kaj tiam en la lokaj komunumoj en la tuta lando,
-
5:51 - 5:54ĉie en la mondo, ĉu ne? Ni daŭre aŭdas pri tio.
-
5:54 - 5:56Seksperforto de infanoj.
-
5:56 - 5:58Kio okazas pri la viroj? Kial tiom multaj perfortas virinojn
-
5:58 - 6:00en nia socio ĉie en la mondo?
-
6:00 - 6:02Kial tiom multaj agresas aliajn virojn?
-
6:02 - 6:04Kio okazas pri la viroj?
-
6:04 - 6:07Kaj tiam kio estas la rolo de la pluraj instancoj
-
6:07 - 6:10en nia socio, kiuj helpas krei agresemajn virojn
-
6:10 - 6:12je epidemiaj niveloj?
-
6:12 - 6:14Ĉar tio ne temas pri individuaj plenumantoj.
-
6:14 - 6:17Tio estas naiva maniero kompreni tion, kio estas pli profunda
-
6:17 - 6:19kaj sistema socia problemo.
-
6:19 - 6:20Vi scias, la plenumantoj ne estas tiuj
-
6:20 - 6:22monstroj kiuj rampas ekster la marĉon
-
6:22 - 6:25kaj alvenas en la urbon kaj plenumas sian fian agon
-
6:25 - 6:27kaj poste revenas en la mallumon.
-
6:27 - 6:29Tio estas naiva, ĉu ne?
-
6:29 - 6:31La plenumantoj estas multe pli normalaj ol tio,
-
6:31 - 6:32kaj ĉiutagaj ol tio.
-
6:32 - 6:35Do la demando estas, kion ni faras ĉi-tie
-
6:35 - 6:37en nia socio kaj en la mondo?
-
6:37 - 6:39Kian rolon havas la pluraj instancoj
-
6:39 - 6:41helpante krei agesemajn virojn?
-
6:41 - 6:43Kio estas la rolo de la sistemoj de religia kredo,
-
6:43 - 6:46la sport-kulturo, la pornaĵ-kulturo,
-
6:46 - 6:48la familia strukturo, ekonomio, kaj kiel tiuj interplektiĝas,
-
6:48 - 6:50kaj raso kaj etno, kaj kiel ili interplektiĝas?
-
6:50 - 6:53Kiel ĉio tio funkcias?
-
6:53 - 6:55Kaj post kiam ni ekfaras tiajn konektojn kaj
-
6:55 - 6:58ekdemandas tiujn gravajn grandajn demandojn,
-
6:58 - 7:00ni povas paroli pri kiel ni povas ŝanĝi ion,
-
7:00 - 7:02nome, kiel ni povas fari ion malsame?
-
7:02 - 7:04Kiel ni povas ŝanĝi la rutinojn?
-
7:04 - 7:07Kiel ni povas ŝanĝi la socialigon de knaboj
-
7:07 - 7:10kaj la difinojn de vireco, kiuj gvidas al la nunaj rezultoj?
-
7:10 - 7:13Jen la tipo de demandoj demandendaj
-
7:13 - 7:14kaj la tipo de laboro farenda,
-
7:14 - 7:17sed se ni senfine fokusiĝas sur kion virinoj faras
-
7:17 - 7:20kaj pensas, en rilatoj aŭ alie,
-
7:20 - 7:22ni ne trafos tion.
-
7:22 - 7:24Nun mi komprenas ke multaj virinoj
-
7:24 - 7:26kiuj provis paroli pri tiuj ĉi temoj
-
7:26 - 7:28nun kaj antaŭe, kaj dum jaroj kaj jaroj,
-
7:28 - 7:31ofte estas silentigitaj pro iliaj streboj.
-
7:31 - 7:33Ili ricevas aĉajn nomojn kiel "virturmentulinoj"
-
7:33 - 7:35kaj "vir-malamantoj",
-
7:35 - 7:42kaj la naŭzan kaj ofendan "feminazistnoj". Ĉu ne?
-
7:42 - 7:44Kaj ĉu vi scias kio estas tio?
-
7:44 - 7:46Tio nomiĝas "mortigu la heroldon".
-
7:46 - 7:47Estas ĉar virinoj kiuj ekstaras
-
7:47 - 7:49kaj elparolas por si mem kaj por aliaj virinoj
-
7:49 - 7:53kaj same por viroj kaj knaboj, oni diras ke ili
-
7:53 - 7:55sidu kaj silentu, lasu la nunan sistemon,
-
7:55 - 7:58ĉar ni ne ŝatas kiam homoj rompas la ordon.
-
7:58 - 8:00Ni ne ŝatas kiam homoj defias nian povon.
-
8:00 - 8:03Vi prefere sidu kaj silentu, precipe.
-
8:03 - 8:05Bonŝance virinoj ne faris tion.
-
8:05 - 8:06Bonŝance ni vivas en mondo
-
8:06 - 8:09kie estas tiom da virina gvidado kiu povas kontraŭstari tion.
-
8:09 - 8:12Sed unu el la povaj roloj, kiujn viroj povas ludi en tiu ĉi laboro,
-
8:12 - 8:13estas ke ni rajtas diri aĵojn,
-
8:13 - 8:15kiujn foje virinoj ne rajtas diri,
-
8:15 - 8:18aŭ, pli bone, ni povas aŭdigi nin dirante ion,
-
8:18 - 8:20kion ofte virinoj diras sen esti aŭdataj.
-
8:20 - 8:22Mi agnoskas ke tio problemas. Estas seksismo.
-
8:22 - 8:25Sed ĝi estas la vero. Do, io kion mi diras al viroj,
-
8:25 - 8:27miaj kolegoj kaj mi ĉiam tion diras,
-
8:27 - 8:29estas ke bezonatas pli da viroj kuraĝaj kaj fortaj
-
8:29 - 8:31por ekstari kaj diri iom da tiaĵoj,
-
8:31 - 8:34kaj stari flanke de virinoj, ne kontraŭ ili
-
8:34 - 8:36ŝajnigi ke tio iel estas
-
8:36 - 8:38batalo inter la seksoj aŭ aliaj sensencaĵoj.
-
8:38 - 8:40Ni vivas en la mondo kune.
-
8:40 - 8:42Kaj cetere, io kio tre ĝenas min
-
8:42 - 8:45pri ia retoriko kontraŭ feministoj kaj aliaj
-
8:45 - 8:48kiuj kreis la mistraktitajn virinojn
-
8:48 - 8:50kaj la movadoj pri perforta krizo ĉirkaŭ la mondo
-
8:50 - 8:52estas ke iel, kiel dirite, ili estas kontraŭ-viraj.
-
8:52 - 8:54Kio pri ĉiuj knaboj profunde malbone influitaj
-
8:54 - 8:57de kion kelkaj plenkreskaj viroj faras
-
8:57 - 8:59kontraŭ iliaj patrinoj, ili, iliaj fratinoj?
-
8:59 - 9:01Kio pri tiuj knaboj?
-
9:01 - 9:03Kio pri ĉiuj junaj viroj kaj knaboj
-
9:03 - 9:05kiuj estis ŝokitaj pro perforto far de aliaj viroj?
-
9:05 - 9:08Ĉu vi scias kion? La sama sistemo kiu kreas
-
9:08 - 9:10virojn kiuj perfortas virinojn, kreas virojn kiuj perfortas aliajn virojn.
-
9:10 - 9:12Kaj se ni volas paroli pri viraj viktimoj,
-
9:12 - 9:13ni parolu pri ili.
-
9:13 - 9:16Plej multaj viraj viktimoj de perforto estas viktimoj de vira perforto.
-
9:16 - 9:19Do estas io komuna inter viroj kaj virinoj.
-
9:19 - 9:21Ni ambaŭ estas viktimoj de vira perforto.
-
9:21 - 9:23Do, tio rekte interesas nin,
-
9:23 - 9:26sen mencii ke plej multaj viroj, kiujn mi konas,
-
9:26 - 9:28havas amatajn virinojn kaj knabinojn,
-
9:28 - 9:32en familiaj kaj amikaj rondoj, aŭ iel ajn.
-
9:32 - 9:34Estas do tiom da kialoj kial bezonatas viroj kiuj sin esprimu.
-
9:34 - 9:38Dirante tion laŭte, ĝi ŝajnas evidenta. Ĉu ne?
-
9:38 - 9:41Do, la naturo de la laboro mia kaj de miaj kolegoj
-
9:41 - 9:45en la sporta kulturo, en la usona armeo, en lernejoj,
-
9:45 - 9:48ni estis pioniroj de tia aliro nomata "de la ĉeestantoj"
-
9:48 - 9:50al prevento de genra perforto.
-
9:50 - 9:53Kaj mi nur volas doni al vi bazajn punktojn de tia aliro,
-
9:53 - 9:56ĉar estas granda tema ŝanĝo,
-
9:56 - 9:58kvankam estas multaj detaloj,
-
9:58 - 10:01sed la kerno de ĝi estas ne rigardi virojn kiel plenumantojn,
-
10:01 - 10:02kaj virinojn kiel viktimojn,
-
10:02 - 10:06aŭ virinojn kiel plenumantojn, virojn kiel viktimojn,
-
10:06 - 10:08aŭ ajna kombino.
-
10:08 - 10:10Mi uzas genron binare. Mi scias ke estas pli ol
-
10:10 - 10:12viroj/virinoj, pli ol ina/iĉa.
-
10:12 - 10:13Kaj ekzistas virinoj kiuj estas plenumantoj,
-
10:13 - 10:15kaj klare ekzistas viroj kiuj estas viktimoj.
-
10:15 - 10:17Ekzistas tuta spektro.
-
10:17 - 10:19Sed anstataŭ ol vidi ĝin en la binara maniero,
-
10:19 - 10:22ni fokusiĝas pri ĉiuj ni kiel "ĉeestantoj",
-
10:22 - 10:25kaj "ĉeestanto" estas difinita kiel iu ajn kiu ne estas
-
10:25 - 10:28plenumanto aŭ viktimo en iu situacio,
-
10:28 - 10:30alivorte amikoj, samteamanoj, kolegoj,
-
10:30 - 10:33kunlaborantoj, familianoj, tiuj kiuj ne estas
-
10:33 - 10:36rekte interesitaj en perforto,
-
10:36 - 10:40sed estas intermiksitaj en socia, familia, labora, lerneja,
-
10:40 - 10:42kaj alia samrangula kultura rilato kun homoj
-
10:42 - 10:44kiuj povas esti en tia situacio. Kion ni faras?
-
10:44 - 10:46Kiel ni parolas? Kiel ni defias niajn amikojn?
-
10:46 - 10:48Kiel ni subtenas niajn amikojn? Sed kiel ni ne
-
10:48 - 10:51silentas antaŭ perforto?
-
10:51 - 10:53Kiam temas pri viroj kaj vira kulturo,
-
10:53 - 10:55la celo estas igi virojn kiuj ne estas perfortaj
-
10:55 - 10:57defii virojn kiuj estas.
-
10:57 - 10:59Kaj kiam mi diras perfortaj mi ne celas nur
-
10:59 - 11:00virojn kiuj batas virinojn.
-
11:00 - 11:04Ni ne nur diras al viro, kies amiko
-
11:04 - 11:06perfortas sian koramikinon, ke li haltigu lin
-
11:06 - 11:08je la momento de la agreso.
-
11:08 - 11:12Tio estas naiva maniero krei socian ŝanĝon.
-
11:12 - 11:15Estas laŭ kontinuo, ke ni provas igi virojn
-
11:15 - 11:17haltigi unu la alian.
-
11:17 - 11:18Do, ekzemple, se vi estas knabo en grupo de knaboj
-
11:18 - 11:22ludantaj pokeron, babilantaj, kunumantaj, neniu ĉeestanta virino,
-
11:22 - 11:25kaj alia knabo diras ion seksisman aŭ humiligan
-
11:25 - 11:28aŭ ĝenan pri virinoj,
-
11:28 - 11:31anstataŭ ol ridi aŭ ŝajnigi ne aŭdi,
-
11:31 - 11:33ni bezonas ke viroj diru "Hej, tio ne estas amuza.
-
11:33 - 11:36Vi scias, tiu povus esti mia fratino, pri kiu vi parolas,
-
11:36 - 11:37ĉu vi povas ŝerci pri io alia?
-
11:37 - 11:38Aŭ ĉu vi povas paroli pri io alia?
-
11:38 - 11:40Mi ne ŝatas tian sintenon."
-
11:40 - 11:42Same kiel se vi estas blankulo kaj alia blankulo
-
11:42 - 11:44faras rasisman komenton, vi esperus, mi esperas,
-
11:44 - 11:48ke blankuloj interompus la rasisman agon
-
11:48 - 11:50far amika blankulo.
-
11:50 - 11:52Same kiel pri aliseksemo, se oni estas aliseksemulo
-
11:52 - 11:56kaj vi ne persone havas ĝenajn aŭ agresajn kondutojn
-
11:56 - 11:58al homoj de aliaj seksaj orientiĝoj,
-
11:58 - 12:01se vi ne diras ion rekte al aliaj aliseksemuloj kiuj tion faras,
-
12:01 - 12:03tiam, iasence, ĉu via silento ne estas
-
12:03 - 12:05formo de konsento kaj kompliceco?
-
12:05 - 12:08Bone, la aliro de la ĉeestantoj estas provi doni al la homoj ilojn
-
12:08 - 12:11por interompi tiun procedon kaj elparoli
-
12:11 - 12:13kaj krei etoson de samrangula kulturo
-
12:13 - 12:14kie la perforta sinteno aperos neakceptebla,
-
12:14 - 12:17ne nur ĉar ĝi estas kontraŭleĝa, sed ĉar ĝi estas maljusta
-
12:17 - 12:19kaj neakceptebla en la samrangula kulturo.
-
12:19 - 12:22Kaj se ni povas alveni al la punkto kie viroj
-
12:22 - 12:24kiuj agas seksisme perdos statuson,
-
12:24 - 12:26junaj viroj kaj knaboj kiuj agas seksisme
-
12:26 - 12:28kaj ĝene al virinoj kaj knabinoj,
-
12:28 - 12:30kaj same al aliaj knaboj kaj viroj,
-
12:30 - 12:32perdos statuson kiel rezulto, divenu kion?
-
12:32 - 12:36Ni vidus radikalan malpliiĝon de perforto.
-
12:36 - 12:38Ĉar la tipa perfortulo ne estas malsana kaj tordita.
-
12:38 - 12:41Li estas normala knabo en ĉiu alia rilato. Ĉu ne?
-
12:41 - 12:45Nun, inter la multaj grandiozaj aferoj, kiujn Martin Luther King
-
12:45 - 12:46diris en sia mallonga vivo estis,
-
12:46 - 12:48"Fine, kio plej vundos
-
12:48 - 12:50ne estas la vortoj de niaj malamikoj,
-
12:50 - 12:52sed la silento de niaj amikoj."
-
12:52 - 12:53Fine, kio plej vundos ne estas la vortoj de niaj
-
12:53 - 12:56malamikoj, sed la silento de niaj amikoj.
-
12:56 - 12:58Estis malagrable granda kvanto da silento en vira kulturo
-
12:58 - 13:01pri tiu okazanta tragedio de vira perforto
-
13:01 - 13:03kontraŭ virinoj kaj infanoj, ĉu ne?
-
13:03 - 13:05Estis malagrable granda kvanto da silento.
-
13:05 - 13:07Kaj ĉio kion mi diras estas ke oni devas rompi la silenton,
-
13:07 - 13:09kaj necesas pli da viroj por tion fari.
-
13:09 - 13:13Nun, pli facilas diri ol fari,
-
13:13 - 13:15ĉar mi diras tion nun, sed mi diras al vi ke ne facilas
-
13:15 - 13:18en vira kulturo por knaboj defii unu la alian,
-
13:18 - 13:20kio estas unu el la kialoj kial
-
13:20 - 13:23parto de la perspektiv-ŝanĝo kiu devas okazi
-
13:23 - 13:26ne estas nur kompreni ke tiuj estas viraj temoj,
-
13:26 - 13:28sed ke ili estas aferoj de estrkapablo por viroj.
-
13:28 - 13:31Ĉar fine, la respondeco alpreni pozicion
-
13:31 - 13:33pri tiuj ĉi temoj ne devus fali sur la ŝultroj
-
13:33 - 13:35de etaj knaboj aŭ adoleskuloj en mezlernejo
-
13:35 - 13:39aŭ altlernejo. Devus esti sur plenkreskaj viroj kun povo.
-
13:39 - 13:42Plenkreskaj viroj kun povo esta tiuj bezonataj por esti respondecaj
-
13:42 - 13:43por esti estroj pri tiuj ĉi temoj,
-
13:43 - 13:46ĉar kiam iu prenas parolon en egalul-kulturo
-
13:46 - 13:49kaj defias kaj interompas, li aŭ ŝi
-
13:49 - 13:51estas estro, vere, ĉu ne?
-
13:51 - 13:54Sed je granda skalo, ni bezonas pli da plenkreskuloj povaj
-
13:54 - 13:56por eki priotitatigi la temojn,
-
13:56 - 13:59kaj ni ankoraŭ ne vidis tion, ĉu?
-
13:59 - 14:02Nu, mi estis je vespermanĝo kelkajn tagojn antaŭe,
-
14:02 - 14:05kaj mi laboras larĝe kun la usona armeo, ĉiu armo.
-
14:05 - 14:08Kaj mi estis je tiu vespermanĝo kaj tiu virino diris al mi --
-
14:08 - 14:11mi pensas ŝi konsideris sin saĝa -- ŝi diris,
-
14:11 - 14:14"Do, kiom longe vi faris trejnadon pri sentemo
-
14:14 - 14:15kun la Marsoldatoj?"
-
14:15 - 14:19Kaj mi diris "Kun mia tuta respekto,
-
14:19 - 14:21mi ne faras trejnadon pri sentemo kun la Marsoldatoj.
-
14:21 - 14:24Mi gvidas programo pri estrkapabloj en la Marina Armeo".
-
14:24 - 14:26Ja mi scias ke mia respondo estas iom pompa,
-
14:26 - 14:29sed estas grava distingo, ĉar mi ne kredas
-
14:29 - 14:31ke bezonatas trejnado pri sentemo.
-
14:31 - 14:33Oni bezonas trejnadon pri estrado, ĉar ekzemple
-
14:33 - 14:36kiam profesia trejnisto aŭ manaĝero de bazbal-teamo
-
14:36 - 14:39aŭ piedpilk-teamo -- kaj mi laboras larĝe en tia medio ankaŭ --
-
14:39 - 14:43faras seksisman komenton, homofobian diron,
-
14:43 - 14:45rasisman komenton, estos diskutoj
-
14:45 - 14:48en la sportaj blogoj kaj radiaj paroloj.
-
14:48 - 14:50Kaj kelkaj homoj diros "Jen, li bezonas trejnadon pri sentemo".
-
14:50 - 14:51Kaj aliaj "Prifajfu.
-
14:51 - 14:53Vi scias, tio estas politika korekteco troigita.
-
14:53 - 14:55Li faris stultan komenton. Ni daŭrigu."
-
14:55 - 14:58Mia argumento estas, ke li ne bezonas trejnadon pri sentemo.
-
14:58 - 15:00Li bezonas trejnadon pri estrkapablo,
-
15:00 - 15:02ĉar li kondutas kiel malbona estro, ĉar en socio
-
15:02 - 15:04kun genra kaj seksa diverseco --
-
15:04 - 15:06(aplaŭdoj) --
-
15:06 - 15:08kaj rasa kaj etna diverseco, se vi faras
-
15:08 - 15:10tiajn komentojn, vi fiaskas vian estradon.
-
15:10 - 15:14Se ni povas komprenigi tion al povaj viroj kaj virinoj
-
15:14 - 15:16en nia socio
-
15:16 - 15:18je ĉiuj niveloj de institucia aŭtoritato kaj povo,
-
15:18 - 15:21okazos ŝanĝo, ŝanĝiĝos
-
15:21 - 15:23la perspektivo de la homa penso.
-
15:23 - 15:25Vi scias, ekzemple, mi multe laboras
-
15:25 - 15:29en lerneja kaj universitata sporto tra Norda Ameriko.
-
15:29 - 15:31Ni scias multon pri kiel antaŭeviti
-
15:31 - 15:34hejman kaj seksan perforton, ĉu ne?
-
15:34 - 15:36Ne estas pretekstoj por altlernejo aŭ universitato
-
15:36 - 15:39por ne havi trejnadon pri prevento de hejma kaj seksa perforto
-
15:39 - 15:42devigan por ĉiuj studentaj atletoj, trejnistoj, administrantoj,
-
15:42 - 15:44kiel parton de ilia eduka procezo.
-
15:44 - 15:47Ni scias sufiĉe por scii ke tio facile fareblas.
-
15:47 - 15:49Sed, ĉu vi scias kio mankas? La estrkapablo.
-
15:49 - 15:51Ne la estrkapablo de studentaj atletoj.
-
15:51 - 15:52La estrkapablo de la sporta direktoro,
-
15:52 - 15:55de la prezidanto de la universitato, de la homoj respondecaj
-
15:55 - 15:57kiuj decidas pri rimedoj
-
15:57 - 16:00kaj decidas pri prioritatoj en la instituciaj medioj.
-
16:00 - 16:04Tio estas, plejparte, fiasko de la vira estrkapablo.
-
16:04 - 16:07Rigardu al Penn State. Penn State estas la patrino
-
16:07 - 16:09de ĉiuj instrueblaj momentoj por la aliro de la ĉeestantoj.
-
16:09 - 16:12Estis tiom da situacioj en tiu reĝolando
-
16:12 - 16:15kie viroj en pova pozicioj fiaskis je la ago
-
16:15 - 16:18protekti infanojn, en tiu kazo knabojn.
-
16:18 - 16:20Nekredeblas, vere. Sed kiam vi esploras tion,
-
16:20 - 16:22vi ekkonscias ke estas premoj sur viroj.
-
16:22 - 16:25Estas trudoj sur viroj ene de parul-kulturoj,
-
16:25 - 16:28kio estas kial ni devas kuraĝigi virojn
-
16:28 - 16:29detrui tiujn trudojn.
-
16:29 - 16:31Kaj unu el la manieroj por tion fari estas diri
-
16:31 - 16:33ke estas amaso da viroj kiuj interesiĝas pri tiaj temoj.
-
16:33 - 16:35Mi scias. Mi laboras kun viroj,
-
16:35 - 16:36kaj mi laboris kun dekmiloj,
-
16:36 - 16:39centmiloj da viroj dum multaj jardekoj jam.
-
16:39 - 16:42Estas timige kiam oni pensas pri tio, kiom da jaroj.
-
16:42 - 16:46Sed estas tiom da viroj kiuj zorgas pri tiuj ĉi temoj,
-
16:46 - 16:48sed zorgi ne sufiĉas.
-
16:48 - 16:51Necesas pli da viroj kun kuraĝo,
-
16:51 - 16:54kun la forto, la morala integreco
-
16:54 - 16:58por rompi nian komplican silenton kaj defii unu la alian
-
16:58 - 17:00kaj stari apud virinoj, ne kontraŭ ili.
-
17:00 - 17:02Cetere, ni ŝuldas tion al virinoj.
-
17:02 - 17:04Ne estas duboj pri tio.
-
17:04 - 17:06Sed ankaŭ ni ŝuldas tion al niaj filoj.
-
17:06 - 17:08Ni ankaŭ ŝuldas tion al junaj viroj kiuj estas kreskantaj
-
17:08 - 17:10ĉie en la mondo en situacioj kie ili ne mem elektis
-
17:10 - 17:13esti viroj en kulturo kiu diras al ili
-
17:13 - 17:14ke vireco estas ia.
-
17:14 - 17:16Ili ne mem elektis.
-
17:16 - 17:19Ni, kiuj havas elekton, havas la oportunon
-
17:19 - 17:21kaj respondecon ankaŭ por ili.
-
17:21 - 17:24Mi esperas ke, estonte, viroj kaj virinoj,
-
17:24 - 17:26laborante kune, povas esti la ŝanĝo
-
17:26 - 17:28kaj la transformado kiu okazos
-
17:28 - 17:30tiel ke ontaj generacioj ne havos la saman nivelon de tragedio
-
17:30 - 17:32kiun ni alfrontas ĉiutage.
-
17:32 - 17:34Mi scias ke ni povas. Ni povas pliboniĝi.
-
17:34 - 17:36Multajn dankojn. (aplaŭdoj)
- Title:
- Jackson Katz: Perforto kontraŭ virinoj—estas vira problemo.
- Description:
-
Hejma agreso kaj seksperforto estas ofte nomitaj "virinaj temoj". Sed en tiu ĉi kuraĝa, seka parolo Jackson Katz rimarkigas ke tiuj ĉi estas esence viraj temoj - kaj montras kiel tiuj ĉi perfortaj kondutoj estas ligitaj al la difinoj de vireco. Fervora apelacio por ni ĉiuj - virinoj kaj viroj - por kritiki neakcepteblajn kondutojn kaj esti ŝanĝgvidantoj.
- Video Language:
- English
- Duration:
- 17:42
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for Jackson Katz: Violence against women—it's a men's issue | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for Jackson Katz: Violence against women—it's a men's issue | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for Jackson Katz: Violence against women—it's a men's issue | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for Jackson Katz: Violence against women—it's a men's issue | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for Jackson Katz: Violence against women—it's a men's issue | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for Jackson Katz: Violence against women—it's a men's issue |