Ĉi tio ne estas ekzerco.
Mi nomiĝas Greta Thunberg.
Ni vivas en la komenco
de amasa formorto.
Nia klimato detruiĝas.
Infanoj kiel mi estas forlasantaj
siajn edukadojn por protesti.
Sed ili ankoraŭ povas ripari ĝin.
Vi ankoraŭ povas ripari ĝin.
Por travivi, ni bezonas
ĉesi bruli fosiliajn brulaĵojn.
Sed ĉi tio ne sufiĉos sole.
Oni diskutas pri multaj solvoj.
Sed kio pri la solvo, kiu
staras antaŭ ni?
Mi permesas, ke mia amiko George klarigu.
Estas magia maŝino, kiu suĉas
karbonon de la aero,
malmultekostas,
kaj memkonstruas.
Ĝi nomiĝas…
arbo.
Arbo estas ekzemplo de
natura klimata solvo.
Mangrovoj, torfejoj, ĝangaloj,
marĉoj, marfundoj,
algaroj, kaj koralaj rifoj
ĉiuj prenas karbonon el la aero
kaj forŝlosas ĝin.
La naturo estas ilo, kiun ni povas uzi
por ripari nian rompitan klimaton.
Ĉi tiuj naturaj klimataj solvoj
povus fari gravan ŝanĝon.
Mojose, ĉu ne?
Sed nur se ni ankaŭ forlasas
fosiliajn brulaĵojn en la grundo.
Jen la freneza parto…
nuntempe ni ignoras ilin.
Ni elspezas miloble pli da mono por
tutmondaj fosiliaj brulaĵaj subvencioj
ol naturaj solvoj.
Naturaj klimataj solvoj ricevas nur 2%
de la tuta mono, kiu estas uzata
por batali kontraŭ klimata detruiĝo.
Ĉi tio estas via mono.
Ĝi estas viaj impostoj kaj viaj ŝparaĵoj.
Eĉ pli freneze,
nuntempe, kiam ni plej bezonas la naturon,
ni detruas ĝin pli rapide ol iam antaŭe.
Ĝis 200 specioj formortas ĉiutage.
Multe da la arkta glacio estas for.
La plimulto de niaj sovaĝaj bestoj foriris.
Multe da nia grundo foriris.
Nu, kion ni devas fari?
Kion VI devas fari?
Estas simple…
Ni bezonas
PROTEKTI
RESTAŬRI
kaj FINANCI.
PROTEKTI
Tropikaj arbaroj estas dehakataj
je la rapideco de 30 futbalkampoj
per minuto.
Kiam la naturo faras ion necesan,
ni devas protekti ĝin.
RESTAŬRI
Multe da nia planedo estis damaĝita.
Sed la naturo povas regeneri sin
kaj ni povas helpi ekosistemojn resaniĝi.
FINANCI
Ni devas ĉesi financi aferojn,
kiuj detruas la naturon
kaj pagas aferojn, kiuj helpos ĝin.
Estas tiel simple.
PROTEKTI
RESTAŬRI
FINANCI
Ĉi tio povas okazi ĉie;
multaj homoj jam komencis uzi
naturajn klimatajn solvojn.
Ni devas fari ĝin universale.
Vi povas partopreni.
VOĈDONU por homoj, kiuj defendas la naturon.
DIVIDU ĉi tiun filmeton.
Parolu pri ĉi tio.
Ĉirkaŭmonde estas mirindaj movadoj,
kiuj batalas por la naturo.
ALIĜI al ili!
Ĉio gravas.
Kion vi faras, gravas.
[ĈI TIU FILMETO ESTIS FARITA DE REUZITA FILMAĴO]
[PER NENIUJ FLUGOJ KAJ
NENIU NETA KARBONO]
[BONVOLU PRENI
& REUZI ĜIN]