Retourner vers la vidéo

filme empathi complete de greenpeace film festival

  • 0:07 - 0:10
    Mi nomiĝas Ed'.
    Mi prizorgas produktadan entreprenon.
  • 0:10 - 0:13
    Eĉ se mi ĉiam estus preferinta
    esti filmdokumentisto.
  • 0:13 - 0:15
    Jen kial mi decidis
    eki ĉi tiun projekton.
  • 0:15 - 0:17
    Pro tio kaj por Ĝeni',
  • 0:17 - 0:19
    amikino, kiun mi ĉiam konsideris
    kiel amikon iom strangan,
  • 0:19 - 0:21
    ĉar ŝi ne manĝas bestojn.
  • 0:21 - 0:23
    Ĝeni', la cetero de la skipo kaj mi
  • 0:23 - 0:26
    sciis, ke tio ne estos tre facila.
  • 0:26 - 0:28
    "Ĉu ni povus paroli al vi dum momento?"
  • 0:28 - 0:30
    "Ni ŝatus filmi kelkajn bildojn..."
  • 0:31 - 0:32
    "Bildojn pri kio?"
  • 0:32 - 0:35
    "Ĉu vi estas bredejo
    aŭ naskejo?"
  • 0:39 - 0:42
    "Saluton!? Ni iros
    ĉe la alia flanko, ĉu bone?"
  • 0:42 - 0:43
    Bone.
  • 0:43 - 0:45
    Ni iru ĉe la alia flanko.
  • 0:45 - 0:47
    Sed mi havis neniun ideon
    pri la konsekvencoj,
  • 0:47 - 0:49
    kiujn tiu projekto havos por mia vivo.
  • 0:49 - 0:52
    – Ĉesu filmi!
    – Atendu!
  • 0:52 - 0:54
    Ni ĝuste deziras demandi
    al vi permeson.
  • 0:56 - 0:58
    Ne, ne, ne! Aŭskultu!
  • 0:58 - 0:59
    Bone.
  • 0:59 - 1:02
    Eble mi devus ĉion klarigi
    ekde la komenco.
  • 1:03 - 1:06
    Ĉio komenciĝis antaŭ 6 monatoj.
    Mi ricevis alvokon de Ĝeni'.
  • 1:06 - 1:08
    Ŝi deziris, ke mi filmu
    dokumenton por provi ŝanĝi
  • 1:08 - 1:11
    la kutimojn en socio,
    kiu tiom suferigas bestojn.
  • 1:11 - 1:13
    jes... Kial ni ilin traktas
    tiamaniere
  • 1:13 - 1:16
    kaj kion ni povas fari
    por harmonie vivi kun ili.
  • 1:16 - 1:19
    La unuajn aferojn, pri kiu mi pensis:
    ŝinkosandviĉo,
  • 1:19 - 1:21
    Nugetoj el kokidaĵo kaj patovoj.
  • 1:22 - 1:23
    Mi ankaŭ pensis, ke,
    krom pri nutraĵoj,
  • 1:23 - 1:26
    mia vivo probable ne tiom
    kaŭzas suferon al bestoj,
  • 1:27 - 1:30
    por kiuj mi konsideras min granda amiko.
  • 1:30 - 1:33
    Sed Ĝeni' diris al mi ke, ĉiutage,
    mi dormas sur kapkuseno el plumoj,
  • 1:33 - 1:35
    mi sapumas min per produktoj
    testitaj sur musoj,
  • 1:36 - 1:38
    mi vestas lanon, kaj vestas
    ŝuojn el bovina ledo.
  • 1:38 - 1:39
    Kaj mi eĉ ne jam eliris
    de la propra hejmo...
  • 1:40 - 1:41
    Alidire,
  • 1:42 - 1:44
    ĉiutage,
    mi dormas sur kapkuseno pluma,
  • 1:44 - 1:46
    mi sapumas min per produktoj
    testitaj sur musoj,
  • 1:47 - 1:49
    mi vestas lanon, kaj surmetas
    ŝuojn el bovina ledo.
  • 1:49 - 1:51
    Mi tamen kunsidas
    kun la skipo de FAADA,
  • 1:52 - 1:54
    la fundaĵo
    kun kiu Ĝeni' kunlaboras,
  • 1:55 - 1:57
    por ke ŝi diru al mi iom pli
    pri tio kion ŝi havas enkape.
  • 1:58 - 2:00
    Ni volas montri la suferon
    kiun ni kaŭzas al bestoj
  • 2:00 - 2:02
    dum niaj ĉiutagaj agadoj
  • 2:02 - 2:04
    kaj ni deziras kuraĝigi homojn
    pripensi tion.
  • 2:04 - 2:07
    Nutraĵoj, vestaĵoj,
    distraĵoj,
  • 2:08 - 2:10
    la ĉiutagaj produktoj
    kiuj estas testitaj sur bestoj...
  • 2:11 - 2:14
    Pripensu tion : Dum la minuto ekde
    kiam ni parolas,
  • 2:14 - 2:16
    pli ol 180.000 bestoj mortis
  • 2:17 - 2:19
    nur por ke homoj
    konsumu ilin.
  • 2:19 - 2:21
    Kaj sen kalkuli fiŝojn!
  • 2:21 - 2:22
    Do mi estis tie,
  • 2:22 - 2:25
    rigardante intervjuojn
    kiujn mi ekfilmis
  • 2:25 - 2:26
    por fari dokumentaĵon
    kiu ŝanĝos
  • 2:27 - 2:28
    la kutimojn pri konsumado
    de la tuta socio.
  • 2:29 - 2:32
    UN-strukturo
    pri nutrado kaj agrikulturo
  • 2:32 - 2:35
    asertas ke nutraĵindustrio
    produktas pli da forcej-efikaj gasoj
  • 2:36 - 2:39
    ol la tuta transporta industrio.
  • 2:39 - 2:40
    Kiam 10 homoj povas manĝi
  • 2:40 - 2:42
    vegetaran dieton
    aŭ preskaŭ,
  • 2:43 - 2:47
    nur unu aŭ du homoj
    povas manĝi karnan dieton.
  • 2:48 - 2:49
    Kostas nenion.
  • 2:49 - 2:53
    Ni simple devus ĉesi uzi
    bestojn.
  • 2:53 - 2:55
    Ni devas ĉesi perforti ilin.
  • 2:56 - 2:59
    Tio ŝajnas simpla.
    Sed problemis :
  • 2:59 - 3:01
    Mi ne sentis min koncernita
    de tio.
  • 3:01 - 3:03
    HAMBURGERO + FROMAĜO + LARDO
  • 3:03 - 3:05
    Ĝeni' tute ne estis surprizita.
  • 3:05 - 3:08
    Laŭ ŝi,
    konsciiĝo pro du kialoj malfacilas.
  • 3:10 - 3:12
    Kiam ni kutimas vidi militbildojn,
  • 3:12 - 3:15
    bildojn de malsato
    kaj naturaj katastrofoj,
  • 3:15 - 3:18
    kiu havas tempon zorgi pro bestoj?
  • 3:18 - 3:20
    Kaj krome mankas al ni multaj informoj.
  • 3:21 - 3:23
    Oni kaŝas de ni informojn. Tute klare.
  • 3:23 - 3:25
    La industrioj, kiuj ekspluatas bestojn,
  • 3:25 - 3:27
    ne volas, ke oni vidu, kion ili faras.
  • 3:27 - 3:29
    Estas pli da homoj ol porkoj en Katalunio.
  • 3:29 - 3:31
    Ĉu vi iam vidis porkon?
  • 3:31 - 3:33
    Ne. Kaj estas pli da porkoj ol homoj.
  • 3:33 - 3:35
    Malliberigitaj en iliaj fabrikoj,
  • 3:35 - 3:37
    kiuj eĉ ne havas fenestrojn.
  • 3:37 - 3:39
    Se estas fenestroj,
    ili estas fermitaj.
  • 3:39 - 3:41
    Ili ne volas, ke la homoj rimarku.
  • 3:42 - 3:43
    Mi povus kredi ĝin,
  • 3:43 - 3:47
    sed rakontantoj devas kredi tion,
    kion ili rakontas.
  • 3:47 - 3:50
    Kaj se mi devis transdoni mesaĝon
    por la bonfarto de la bestoj,
  • 3:50 - 3:52
    mi devis unue mem kredi ĝin.
  • 3:53 - 3:57
    3000 bestoj en ĉiu sekundo
    mortas por homa konsumo.
  • 4:13 - 4:16
    Ĉirkaŭ 600 milionoj da hundoj
    vivas en la mondo.
  • 4:16 - 4:18
    Du trionoj vivas surstrate.
  • 4:26 - 4:29
    Ĉiujare 115 milionoj da bestoj
    uziĝas en eksperimentoj
  • 4:29 - 4:30
    en laboratorioj tutmonde.
  • 4:38 - 4:43
    Oni mortigas 80 milionojn da bestoj
    ĉiujare por ilia felo.
  • 4:52 - 4:56
    Pli ol 33% de la kaptitaj fiŝoj
    estas uzataj por nutri brutojn.
  • 5:03 - 5:06
    Proksimume 15 000 zoologiaj ĝardenoj
    tra la mondo
  • 5:06 - 5:10
    tenas dek milionojn da bestoj
    kaptitaj.
  • 5:15 - 5:16
    EMPATIO
  • 5:17 - 5:20
    Historio pri respekto al bestoj
    rakontata de skeptikulo
  • 5:23 - 5:24
    Kie ni komencu?
  • 5:25 - 5:26
    Per la lano,
  • 5:27 - 5:30
    ankoraŭ lano kaj
    ankoraŭ pli da lano.
  • 5:32 - 5:33
    gantoj
  • 5:34 - 5:37
    kaj ŝuoj el ledo.
  • 5:38 - 5:43
    Zonoj, ledo,
    gantoj el ledo...
  • 5:44 - 5:46
    – Sed... vi portas zonon?
    – Ne nun.
  • 5:47 - 5:49
    – Ho, cxu vi vidas?
    – Mi havas kelkajn tiajn,
  • 5:49 - 5:52
    – kiuj ne estas el ledo.
    – Ho, formetu ilin.
  • 5:53 - 5:56
    Biskvitoj kun lakto,
    cerealaĵoj kun lakto...
  • 5:57 - 5:59
    Sed mi ne metis la lakton kaj la ovojn
  • 5:59 - 6:01
    en la grupon de 'mortaj bestoj',
    ĉar
  • 6:01 - 6:03
    Kaj la ostroj en ladskatolo?
  • 6:03 - 6:06
    Ĉu vi metas ilin en la grupon
    de 'mortaj bestoj'? Tinusaĵo...
  • 6:06 - 6:07
    Ĉion ĉi – jes.
  • 6:08 - 6:10
    Olivoj farĉitaj per anĉovoj:
  • 6:10 - 6:11
    mortaj bestoj.
  • 6:12 - 6:15
    Kokaĵa buljono: mortaj bestoj.
  • 6:15 - 6:17
    Nu mortaj... mi konsentas.
  • 6:17 - 6:18
    Jes, mortaj.
  • 6:18 - 6:22
    Niaj agoj kaj nuna vivmaniero
    en industria socio,
  • 6:22 - 6:26
    havas pli malbonajn sekvojn
    por ne-homaj bestoj
  • 6:26 - 6:29
    ol en la antaŭaj socioj.
  • 6:29 - 6:32
    Sed aliflanke tio restas
    tre for de nia konscio.
  • 6:34 - 6:35
    Lakto,
  • 6:35 - 6:38
    Lakto kun perfekta mensog-reklamo.
  • 6:38 - 6:39
    Sed lakto estas:
  • 6:40 - 6:43
    Mi estas bovino, mi havas mamon,
    oni melkas min kaj mi donas lakton.
  • 6:44 - 6:46
    Ne, mi donas lakton,
    ĉar mi naskis bovidon.
  • 6:46 - 6:48
    Nun, se oni forprenas ĝin de mi
    tuj post la naskiĝo,
  • 6:48 - 6:50
    mi havos lakton en mia mamo.
  • 6:50 - 6:52
    Sed estas lakto,
    kiun la bovido trinku
  • 6:52 - 6:54
    dum la jaro,
    dum kiu mi devus prizorgi ĝin.
  • 6:55 - 6:56
    Multaj homoj
  • 6:56 - 6:58
    agas ne pro malico,
    sed pro nescio.
  • 6:58 - 7:00
    Oni diris al multaj homoj,
    unue al mi,
  • 7:01 - 7:03
    ke ni havis moralan devon.
  • 7:03 - 7:05
    La bazajn moralajn principojn
    ni jam konas.
  • 7:05 - 7:07
    Ĝuste informoj mankis al ni.
  • 7:10 - 7:12
    Ĉio ĉi estis ne nur multaj novaj informoj,
  • 7:12 - 7:14
    sed ankaŭ multaj sinoferoj.
  • 7:14 - 7:16
    Mi ne sentis emon fari ilin,
  • 7:16 - 7:19
    antaŭ ol mem vidi,
    ke la aferoj estas tiom malbonaj,
  • 7:19 - 7:20
    kiom Ĝeni' diris.
  • 7:21 - 7:23
    Kaj ĉar ŝajne la fakto
    neniam esti vidinta porkon
  • 7:23 - 7:25
    estis problemo laŭ ŝi,
  • 7:25 - 7:28
    mi plej unue iris rigardi kelkajn.
  • 7:37 - 7:39
    Por iu, kiu neniam vidis porkon,
  • 7:39 - 7:41
    tio estis iom ŝoka komenco.
  • 7:45 - 7:48
    En tia bredejo povas esti
    pli ol 4500 porkoj,
  • 7:49 - 7:52
    kaj ĉiu disponas malpli ol 1 m² da spaco
  • 7:53 - 7:54
    dum sia tuta vivo. Ĉiam.
  • 7:55 - 7:57
    Nu, ĝis kiam oni mortigas ilin...
  • 7:57 - 8:00
    Aŭ ili mortas pro la kondiĉoj,
    en kiuj oni bredas ilin...
  • 8:08 - 8:10
    Kaj malgraŭ tio
  • 8:10 - 8:12
    mi ankoraŭ ne certis,
    ke mi povas elekti
  • 8:12 - 8:14
    inter ne manĝi mian
    ĉiumatenan ŝinkosandviĉon
  • 8:14 - 8:16
    kaj tio, ke la porkoj suferas.
  • 8:18 - 8:19
    Devus esti maniero,
  • 8:19 - 8:21
    por ke mi plu ŝtopu min per ŝinko,
  • 8:21 - 8:23
    sen ke la porkoj suferu pro tio.
  • 8:23 - 8:25
    Aŭ por ke ili almenaŭ
    ne havu tiel mizeran vivon.
  • 8:25 - 8:28
    Antaŭ ol forlasi la grandegan plezuron
    de miaj matenmanĝoj,
  • 8:28 - 8:31
    mi iris vidi aliajn formojn
    de porkobredado.
  • 8:31 - 8:32
    Nu, fakte,
  • 8:32 - 8:34
    mi provis iri vidi ilin.
  • 8:34 - 8:36
    – Bonan tagon.
    – Bonan tagon.
  • 8:37 - 8:39
    Cxu vi estas ekologia porko-bredejo?
  • 8:40 - 8:43
    Ni havas kelkajn, jes.
  • 8:43 - 8:46
    – Pardonu?
    – Jes, daŭrigu.
  • 8:47 - 8:50
    Mi faras dokumentan filmon
    pri la rilato inter homoj kaj bestoj,
  • 8:51 - 8:52
    kaj ni vizitis intensajn bredejojn,
  • 8:53 - 8:55
    sed estus interese viziti ankaŭ
    ekologian bredejon.
  • 8:58 - 9:00
    Sed neniu emis malfermi al ni sian pordon.
  • 9:00 - 9:03
    Eble ĉar tio, kio laŭ ni estas digna vivo,
  • 9:03 - 9:05
    por porko ne estas tia.
  • 9:05 - 9:08
    Ĉiukaze mi malkovris,
    ke pli ol 98% de la bestoj,
  • 9:08 - 9:10
    kiujn oni konsumas en Hispanio,
  • 9:10 - 9:11
    devenas de intensa bredejo.
  • 9:12 - 9:15
    Tio signifas, ke nur 2 el 100
    devenas de ekologiaj bredejoj.
  • 9:20 - 9:22
    Sed ĉu ĉiuj konsumataj bestoj
    vivas tiel mizere?
  • 9:23 - 9:26
    Kio pri la bovinoj, kiujn mi vidas
    paŝti sin somere sur la herbejoj?
  • 9:27 - 9:28
    Kio pri la kaproj kaj aliaj bestoj,
  • 9:29 - 9:30
    kiuj devenas de intensaj bredejoj?
  • 9:31 - 9:32
    Ili povas al mi fermi la pordojn
    de siaj farmoj,
  • 9:33 - 9:35
    sed ili ne povas malpermesi al mi
    iri montsupren.
  • 9:35 - 9:39
    - Do, ĉu ili suferas?
    Ne, ili ne ŝajnas.
  • 9:40 - 9:43
    Vi mortigas unu el tiuj bovidoj,
    kaj ilia viandaĵo estas tiel bona.
  • 9:44 - 9:45
    ĝi estas nekredeble bona.
  • 9:45 - 9:48
    Vi prenas tranĉilon
    kaj la steko tranĉiĝas kiel...
  • 9:48 - 9:51
    Ĉu oni ne povas mortigi ilin
    kiam ili estas maljunaj?
  • 9:51 - 9:53
    Ĉu kiam ili estas mortantaj?
  • 9:53 - 9:54
    Oni lasas ilin vivi
    kaj poste oni manĝas ilin?
  • 9:54 - 9:57
    Ne, ĉar la viandaĵo
    ne plu estas sama.
  • 9:57 - 9:59
    Ĉar manĝi ilin kiam ili estas maljunaj,
    ili estas maldikaj kaj...
  • 10:00 - 10:04
    Tie ĉi la naskoj estas naturaj,
    la fertilizado estas natura,
  • 10:04 - 10:06
    tute estas natura.
  • 10:06 - 10:07
    Tie ĉi la bovinoj
  • 10:07 - 10:10
    naskas siajn idojn
    kaj restas kun ili dum 4 monatoj,
  • 10:11 - 10:12
    ĝis la disiĝo...
  • 10:12 - 10:14
    Cxu ili disiĝas je 4 monatoj?
  • 10:14 - 10:18
    Jes, kaj poste ili estas maliberigitaj
    kaj nutritaj de pajlo por dikiĝi.
  • 10:18 - 10:20
    - Kaj en la intensivaj farmoj?
    - En la intensivaj farmoj ,
  • 10:20 - 10:24
    ili estas nutritaj
    ekde la naskiĝo...
  • 10:25 - 10:28
    Ili povas iri ien
    por kapti la lakton...
  • 10:28 - 10:29
    sed estas malsame.
  • 10:30 - 10:33
    Ĉiuokaze,
    ĉu la maniero mortigi ilin estas sama?
  • 10:33 - 10:36
    Kiam ili estas venditaj,
    ili iras al la buĉejo.
  • 10:37 - 10:39
    Ĉu en la samaj buĉejoj?
    Ĉu ili estas streĉitaj?
  • 10:39 - 10:42
    Dum la vojaĝo,
    la ŝafidoj estas streĉitaj.
  • 10:42 - 10:46
    Ili ŝvitas, kaj ĉiu tiu ŝvito
    eniras la viandaĵon.
  • 10:46 - 10:48
    Se ili ne estus mortigitaj,
  • 10:48 - 10:50
    ili vivus
    ege pli longe, ĉu ne?
  • 10:50 - 10:53
    Ili vivus
    ĝis ĉirkaŭ 12 aŭ 13 jaroj.
  • 10:53 - 10:57
    Bone, kaj ili estas mortigitaj
    kiam ili estas ĉirkaŭ 8 jaroj?
  • 10:58 - 11:03
    La ŝafidoj je 4 monatoj
    kaj la bovidoj je 8-9 monatoj.
  • 11:04 - 11:06
    Sed vi ankaŭ diras
    ke tio estas natura, ĉu ne?
  • 11:06 - 11:07
    Jes, estas natura.
  • 11:07 - 11:10
    Kaj mi dubas ke iu kiu
    nur manĝas legomojn
  • 11:10 - 11:13
    povas ne havi
    manĝajn mankojn.
  • 11:13 - 11:16
    La vero, estas ke sendepende de
    la fino de tiu historio,
  • 11:16 - 11:18
    mi ne imagis min manĝi
    nur legomojn...
  • 11:18 - 11:20
    Almenaŭ mi sciis
    ke mi ĉiam povos frandi
  • 11:20 - 11:22
    kelkajn ĉipsojn, olivojn kaj bieron.
  • 11:23 - 11:24
    Sed mi ne pensis pri tio tiam
  • 11:25 - 11:28
    kiam mi rigardis bovinojn,
    ŝafojn kaj ŝafidojn...
  • 11:28 - 11:30
    Mi komencis pripensi
    mensan mapon....
  • 11:30 - 11:31
    Ĝis nun, mi lernis
  • 11:31 - 11:33
    ke ekzistas intensiva agrikulturo
    kaj iu malintensa.
  • 11:33 - 11:36
    Alidire, manĝi porkon
    ekŝajnis al mi
  • 11:36 - 11:38
    malpli etika ol manĝi
    bovinojn aŭ ŝafidojn.
  • 11:38 - 11:39
    Eĉ se, certe,
  • 11:39 - 11:42
    grava demando
    devus esti solvita : morto.
  • 11:43 - 11:47
    Kaj parto de mia skipo
    estis laboranta pri tio.
  • 11:47 - 11:49
    - Nenio.
    - Ĉu vere?
  • 11:49 - 11:52
    Jam mi telefonis al kvin...
    Estas nekredeble.
  • 11:52 - 11:55
    Ĉu estas tiom malfacile
    enigi kameraon en bucxejon?
  • 11:55 - 11:59
    Por dokumento pri
    besta sufero, jes...
  • 11:59 - 12:02
    Do pensu pri maniero tion montri
    sen eniri.
  • 12:09 - 12:13
    Sed mi ne pretis
    tiel facile kapitulaci...
  • 12:13 - 12:15
    Kameraoj ne estas permesitaj.
  • 12:16 - 12:20
    Ĉu estas iu preciza kialo,
    kiu ebligus min klarigi tion?
  • 12:20 - 12:22
    Hum... sekundon.
  • 12:23 - 12:25
    Sciu, vi devas kompreni
  • 12:26 - 12:30
    ke multaj homoj ne sxatas
    tion, kion ni faras cxi tie.
  • 12:31 - 12:35
    Kompreneble, ne agrablas vidi bestojn
    kiuj estas mortigataj.
  • 12:35 - 12:38
    Nu do, homo eble ne sxatas tion,
    sed estas ja tio, kio okazas...
  • 12:39 - 12:41
    Do homoj devas scii tion,
    kio okazas, cxar je la fino...
  • 12:42 - 12:44
    Kompreneble. Mi ne certas....
  • 12:44 - 12:47
    ke la homoj interesigxas pri
    malkovri tion, kio okazas.
  • 12:47 - 12:50
    Ne multe utilis, ke mi
    memstare vokis.
  • 12:50 - 12:52
    Sed, almenaux,
    mi povis paroli kun saljrulo
  • 12:52 - 12:54
    kiu bonvolis klarigi al mi
    tion, kio okazas interne.
  • 12:54 - 12:56
    Salajrulo kiu, krome,
    estas bestkuracisto.
  • 12:57 - 12:59
    Bone, parto D2, kapto 1.
Titre:
filme empathi complete de greenpeace film festival
Langue de la vidéo:
Spanish
Durée:
01:15:19

sous-titres en Esperanto

Révisions Comparer les révisions