Return to Video

Le problème du tramway (avec un twist)

  • 0:00 - 0:03
    La problemo de la tramo
    estas fama eksperimento
  • 0:03 - 0:05
    kiu koncernas etikon.
  • 0:05 - 0:07
    En sia klasika formo,
    tiu testo indikas,
  • 0:07 - 0:09
    ke estas 5 personoj
    ligitaj al reloj de tramo,
  • 0:09 - 0:10
    kaj kiuj ne povas fuĝi.
  • 0:12 - 0:14
    Plenrapida tramo danĝere proksimiĝas,
  • 0:14 - 0:16
    kaj minacas ĉiujn mortigi.
  • 0:18 - 0:19
    Vi staras apud levilo de brakforko,
  • 0:19 - 0:23
    kiu povas devojigi la tramon al
    alia trako kaj savi tiujn 5 personojn.
  • 0:23 - 0:25
    Tamen estas iu "sed"
  • 0:25 - 0:27
    Sur la alia trako estas ligita iu.
  • 0:27 - 0:32
    Do savante 5 homojn,
    vi anstataŭe mortigus unu.
  • 0:34 - 0:35
    Kion vi farus?
  • 0:35 - 0:37
    La plej komuna reago estas
    tiri la levilon
  • 0:37 - 0:39
    por savi plejmulte da uloj.
  • 0:40 - 0:43
    Sed la problemo komplikiĝas,
    se la ulo sur la dua trako
  • 0:43 - 0:45
    estas membro de via familio,
    ekzemple.
  • 0:46 - 0:47
    Homoj tuj iĝas pli hezitemaj,
  • 0:47 - 0:51
    se la elekto iĝas: savi
    5 nekonatojn aŭ 1 familianon.
  • 0:51 - 0:53
    Estas dilemo etika,
    sed nemulte verŝajna.
  • 0:53 - 0:56
    Kvazaŭ neeblas
    fronti tian elekton.
  • 0:56 - 0:59
    Ni nun konsideru tiun dilemon
    kun ŝanĝeto, aŭ alia vidangulo.
  • 1:00 - 1:04
    Imagu ke anstataŭ tiuj 5 homoj,
    troviĝas bestoj sur la reloj.
  • 1:04 - 1:07
    Kaj sammaniere tramo
    riskas tuj ĉiujn mortigi.
  • 1:08 - 1:11
    Ĉu vi elektus tiri la levilon
    por savi ilin?
  • 1:11 - 1:12
    Mi scias tion, kion vi pensas:
  • 1:13 - 1:15
    "Kiu kuŝas sur la dua vojo?"
  • 1:15 - 1:16
    Kaj jen la modifo:
  • 1:16 - 1:17
    Neniu.
  • 1:17 - 1:20
    Nek iu, nek io.
    Do la demando estas:
  • 1:20 - 1:25
    Ĉu vi elektus tiri la levilon
    por savi tiujn senhelpajn bestojn?
  • 1:25 - 1:28
    Estos neniu viktimo aŭ malinda
    konsekvenco tirante la levilon.
  • 1:28 - 1:30
    Kion vi farus?
  • 1:30 - 1:32
    Vi tirus la levilon, supozeble.
  • 1:32 - 1:34
    Nun, kio estos via reago,
    se mi diras al vi,
  • 1:34 - 1:38
    ke ĉi foje ne temas pri virtuala
    aŭ hipoteza problemo
  • 1:39 - 1:41
    Estas vera elekto, kun vi povas
    ĉiutage fari
  • 1:41 - 1:43
    por savi miliardojn da veraj bestoj.
  • 1:43 - 1:47
    Tiri la levilon signifas
    alpreni veganan vivstilon.
  • 1:47 - 1:50
    Se vi tion faras, vi savos
    ĉirkaŭ 200 bestojn jare,
  • 1:51 - 1:53
    teraj, aŭ maraj.
  • 1:53 - 1:55
    Neniu viktimo, neniu ofero.
  • 1:55 - 1:57
    Postulas nur iom da pripensado
  • 1:57 - 1:59
    kaj ankaŭ kelkajn adaptojn.
  • 1:59 - 2:02
    Se vi ne tiras la levilon,
    kaj daŭrigas laŭ norma dieto
  • 2:03 - 2:05
    sendefendaj bestoj mortos.
    (1000 miliardoj jare)
  • 2:05 - 2:06
    Pripensu tion.
  • 2:07 - 2:10
    Klaku bluan polekson,
    se vi jam tiris la levilon
  • 2:11 - 2:12
    aŭ se vi pripensas baldaŭ fari.
  • 2:13 - 2:15
    Klaku nigran polekson,
    se vi pensas ke indas daŭrigi
  • 2:15 - 2:17
    mortigadon de tiuj bestoj.
  • 2:17 - 2:18
    La elekto estas via.
  • 2:18 - 2:20
    Tiu elekto estas vera.
  • 2:20 - 2:22
    Ĉu vi sentas la etikan dilemon?
  • 2:26 - 2:29
    Tradukis Markovo-Vito
    por Vegetara Sekcio de SAT
Title:
Le problème du tramway (avec un twist)
Description:

more » « less
Video Language:
French
Duration:
02:32

Esperanto subtitles

Revisions