1 00:00:06,964 --> 00:00:09,744 Mi nomiĝas Ed'. Mi prizorgas reklam-entreprenon. 2 00:00:09,913 --> 00:00:12,543 Eĉ se mi ĉiam estus preferinta esti filmdokumentisto. 3 00:00:12,712 --> 00:00:14,897 Jen kial mi decidis eki ĉi tiun projekton. 4 00:00:15,097 --> 00:00:16,387 Pro tio kaj por Ĝeni', 5 00:00:16,575 --> 00:00:19,065 amikino, kiun mi ĉiam konsideris iom stranga, 6 00:00:19,255 --> 00:00:20,875 ĉar ŝi ne manĝas bestojn. 7 00:00:21,051 --> 00:00:22,931 Ĝeni', la cetero de la skipo kaj mi 8 00:00:23,164 --> 00:00:25,304 sciis, ke tio ne estos tre facila. 9 00:00:25,793 --> 00:00:27,753 "Ĉu ni povus paroli al vi dum momento?" 10 00:00:27,937 --> 00:00:30,447 "Ni ŝatus filmi kelkajn bildojn..." 11 00:00:30,704 --> 00:00:31,734 "Bildojn pri kio?" 12 00:00:31,954 --> 00:00:34,864 "Ĉu vi estas bredejo aŭ naskejo?" 13 00:00:38,985 --> 00:00:41,915 "Saluton!? Ni iros ĉe la alia flanko, ĉu bone?" 14 00:00:42,097 --> 00:00:42,847 Bone. 15 00:00:42,997 --> 00:00:44,307 Ni iru ĉe la alia flanko. 16 00:00:44,469 --> 00:00:46,809 Sed mi havis neniun ideon pri la konsekvencoj, 17 00:00:46,985 --> 00:00:49,165 kiujn tiu projekto havos por mia vivo. 18 00:00:49,396 --> 00:00:51,616 – Ĉesu filmi! – Atendu! 19 00:00:51,901 --> 00:00:54,081 Ni ĝuste deziras peti de vi permeson. 20 00:00:55,937 --> 00:00:57,677 Ne, ne, ne! Aŭskultu! 21 00:00:57,839 --> 00:00:58,589 Bone. 22 00:00:59,411 --> 00:01:01,711 Eble mi devus ĉion klarigi ekde la komenco. 23 00:01:02,658 --> 00:01:05,708 Ĉio komenciĝis antaŭ 6 monatoj. Mi ricevis alvokon de Ĝeni'. 24 00:01:05,844 --> 00:01:08,264 Ŝi deziris, ke mi filmu dokumenton por provi ŝanĝi 25 00:01:08,440 --> 00:01:10,880 la kutimojn en socio, kiu tiom suferigas bestojn. 26 00:01:11,119 --> 00:01:13,099 Jes... Kial ni ilin traktas tiamaniere 27 00:01:13,230 --> 00:01:16,210 kaj kion ni povas fari por harmonie vivi kun ili. 28 00:01:16,434 --> 00:01:19,144 La unuaj aferoj, pri kiu mi pensis: ŝinkosandviĉo, 29 00:01:19,332 --> 00:01:21,082 nugetoj el kokidaĵo kaj patovoj. 30 00:01:21,291 --> 00:01:23,211 Mi ankaŭ pensis, ke, krom pri nutraĵoj, 31 00:01:23,399 --> 00:01:26,411 mia vivo probable ne tiom kaŭzas suferon al bestoj, 32 00:01:26,591 --> 00:01:29,367 por kiuj mi konsideras min granda amiko. 33 00:01:29,548 --> 00:01:32,877 Sed Ĝeni' diris al mi, ke ĉiutage mi dormas sur kapkuseno el plumoj, 34 00:01:33,058 --> 00:01:35,449 mi sapumas min per produktoj testitaj ĉe musoj, 35 00:01:35,631 --> 00:01:37,974 mi vestas lanon, kaj vestas ŝuojn el bovina ledo. 36 00:01:38,166 --> 00:01:40,421 Kaj mi eĉ ne jam eliris de la propra hejmo... 37 00:01:40,617 --> 00:01:41,354 Alidire, 38 00:01:41,551 --> 00:01:43,581 ĉiutage, mi dormas sur kapkuseno pluma, 39 00:01:43,786 --> 00:01:46,209 mi sapumas min per produktoj testitaj ĉe musoj, 40 00:01:46,393 --> 00:01:48,903 mi vestas lanon, kaj surmetas ŝuojn el bovina ledo. 41 00:01:49,426 --> 00:01:51,407 Mi tamen kunsidas kun la skipo de FAADA, 42 00:01:52,420 --> 00:01:54,497 la fondaĵo kun kiu Ĝeni' kunlaboras, 43 00:01:54,669 --> 00:01:57,518 por ke ŝi diru al mi iom pli pri tio kion ŝi havas enkape. 44 00:01:57,699 --> 00:02:00,203 Ni volas montri la suferon kiun ni kaŭzas al bestoj 45 00:02:00,390 --> 00:02:01,826 dum niaj ĉiutagaj agadoj 46 00:02:01,976 --> 00:02:04,237 kaj ni deziras kuraĝigi homojn pripensi tion. 47 00:02:04,457 --> 00:02:07,129 Nutraĵoj, vestaĵoj, distraĵoj, 48 00:02:07,328 --> 00:02:10,255 la ĉiutagaj produktoj kiuj estas testitaj sur bestoj... 49 00:02:10,823 --> 00:02:13,647 Pripensu tion: Dum la minuto ekde kiam ni parolas, 50 00:02:14,077 --> 00:02:16,238 pli ol 180.000 bestoj mortis 51 00:02:16,594 --> 00:02:18,843 nur por ke homoj konsumu ilin. 52 00:02:19,196 --> 00:02:20,786 Kaj sen kalkuli fiŝojn! 53 00:02:20,985 --> 00:02:21,887 Do mi estis tie, 54 00:02:22,062 --> 00:02:24,299 rigardante intervjuojn kiujn mi ekfilmis 55 00:02:24,467 --> 00:02:26,202 por fari dokumentfilmon kiu ŝanĝos 56 00:02:26,356 --> 00:02:28,462 la kutimojn pri konsumado de la tuta socio. 57 00:02:28,880 --> 00:02:31,640 La UNO-Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo 58 00:02:31,836 --> 00:02:35,584 asertas, ke la bestprodukta industrio produktas pli da forcej-efikaj gasoj 59 00:02:35,774 --> 00:02:38,509 ol la tuta transporta industrio. 60 00:02:38,695 --> 00:02:40,229 Kiam 10 homoj povas manĝi 61 00:02:40,379 --> 00:02:42,315 vegetaran dieton aŭ preskaŭ, 62 00:02:42,575 --> 00:02:46,705 nur unu aŭ du homoj povas manĝi karnan dieton. 63 00:02:47,842 --> 00:02:49,152 Kostas nenion. 64 00:02:49,471 --> 00:02:53,251 Ni simple devus ĉesi uzi bestojn. 65 00:02:53,461 --> 00:02:55,321 Ni devas ĉesi suferigi ilin. 66 00:02:55,635 --> 00:02:58,905 Tio ŝajnas simpla. Sed problemis: 67 00:02:59,037 --> 00:03:01,067 Mi ne sentis min koncernita de tio. 68 00:03:01,318 --> 00:03:02,898 HAMBURGERO + FROMAĜO + LARDO 69 00:03:03,013 --> 00:03:04,893 Ĝeni' tute ne estis surprizita. 70 00:03:05,123 --> 00:03:08,383 Laŭ ŝi, konsciiĝo pro du kialoj malfacilas. 71 00:03:09,533 --> 00:03:11,633 Kiam ni kutimas vidi militbildojn, 72 00:03:11,828 --> 00:03:14,638 bildojn de malsato kaj naturaj katastrofoj, 73 00:03:14,763 --> 00:03:17,533 kiu havas tempon zorgi pro bestoj? 74 00:03:18,296 --> 00:03:20,426 Kaj krome mankas al ni multaj informoj. 75 00:03:20,546 --> 00:03:22,596 Oni kaŝas de ni informojn. Tute klare. 76 00:03:22,666 --> 00:03:24,676 La industrioj, kiuj ekspluatas bestojn, 77 00:03:24,741 --> 00:03:26,671 ne volas, ke oni vidu, kion ili faras. 78 00:03:26,771 --> 00:03:28,851 Estas pli da porkoj ol homoj en Katalunio. 79 00:03:29,001 --> 00:03:30,531 Ĉu vi iam vidis porkon? 80 00:03:30,711 --> 00:03:32,851 Ne. Kaj estas pli da porkoj ol homoj. 81 00:03:33,076 --> 00:03:34,906 Malliberigitaj en iliaj fabrikoj, 82 00:03:35,051 --> 00:03:36,741 kiuj eĉ ne havas fenestrojn. 83 00:03:36,876 --> 00:03:39,176 Se estas fenestroj, ili estas fermitaj. 84 00:03:39,276 --> 00:03:41,106 Ili ne volas, ke la homoj rimarku. 85 00:03:41,566 --> 00:03:43,056 Mi povus kredi ĝin, 86 00:03:43,131 --> 00:03:46,661 sed rakontantoj devas kredi tion, kion ili rakontas. 87 00:03:46,916 --> 00:03:50,036 Kaj se mi devis transdoni mesaĝon por la bonfarto de la bestoj, 88 00:03:50,231 --> 00:03:52,061 mi devis unue mem konvinkiĝi. 89 00:03:52,656 --> 00:03:57,196 3000 bestoj en ĉiu sekundo mortas por homa konsumo. 90 00:04:13,493 --> 00:04:15,843 Ĉirkaŭ 600 milionoj da hundoj vivas en la mondo. 91 00:04:16,013 --> 00:04:17,523 Du trionoj vivas surstrate. 92 00:04:26,163 --> 00:04:28,873 Ĉiujare 115 milionoj da bestoj uziĝas en eksperimentoj 93 00:04:29,033 --> 00:04:30,273 en laboratorioj tutmonde. 94 00:04:38,393 --> 00:04:42,453 Oni mortigas 80 milionojn da bestoj ĉiujare por ilia felo. 95 00:04:51,718 --> 00:04:56,038 Pli ol 33% de la kaptitaj fiŝoj uziĝas por nutri brutojn. 96 00:05:02,748 --> 00:05:05,638 Proksimume 15.000 zoologiaj ĝardenoj tra la mondo 97 00:05:05,983 --> 00:05:10,043 tenas dekmilionojn da bestoj kaptitaj. 98 00:05:14,778 --> 00:05:16,498 EMPATIO 99 00:05:16,723 --> 00:05:20,223 Historio pri respekto al bestoj rakontata de skeptikulo 100 00:05:22,958 --> 00:05:24,168 Kie ni komencu? 101 00:05:25,023 --> 00:05:26,043 Per la lano, 102 00:05:26,778 --> 00:05:29,728 ankoraŭ lano kaj ankoraŭ pli da lano, 103 00:05:31,723 --> 00:05:32,633 gantoj 104 00:05:34,198 --> 00:05:36,738 kaj ŝuoj el ledo. 105 00:05:38,488 --> 00:05:42,988 Zonoj, ledo, gantoj el ledo... 106 00:05:43,938 --> 00:05:46,108 – Sed... vi portas zonon? – Ne nun. 107 00:05:46,548 --> 00:05:49,168 – Ho, ĉu vi vidas? – Mi havas kelkajn tiajn, 108 00:05:49,378 --> 00:05:51,908 – kiuj ne estas el ledo. – Ho, formetu ilin. 109 00:05:53,293 --> 00:05:56,093 Biskvitoj kun lakto, cerealaĵoj kun lakto... 110 00:05:56,918 --> 00:05:58,858 Sed mi ne metis la lakton kaj la ovojn 111 00:05:59,028 --> 00:06:01,068 en la grupon de "mortaj bestoj", ĉar... 112 00:06:01,246 --> 00:06:02,856 Kaj la kor-konkoj en ladskatolo? 113 00:06:03,046 --> 00:06:05,956 Ĉu vi metas ilin en la grupon de "mortaj bestoj"? Tinuso... 114 00:06:06,191 --> 00:06:07,281 Ĉion ĉi – jes. 115 00:06:07,507 --> 00:06:09,867 Olivoj farĉitaj per anĉovoj: 116 00:06:10,232 --> 00:06:11,462 mortaj bestoj. 117 00:06:11,792 --> 00:06:14,562 Kokaĵa buljono: mortaj bestoj. 118 00:06:15,232 --> 00:06:16,802 Nu mortaj... mi konsentas. 119 00:06:16,902 --> 00:06:17,872 Jes, mortaj. 120 00:06:18,462 --> 00:06:21,812 Niaj agoj kaj nuna vivmaniero en industria socio, 121 00:06:22,167 --> 00:06:26,167 havas pli malbonajn sekvojn por ne-homaj bestoj 122 00:06:26,472 --> 00:06:28,662 ol en la antaŭaj socioj. 123 00:06:28,942 --> 00:06:32,022 Sed aliflanke tio restas tre for de nia konscio. 124 00:06:33,807 --> 00:06:34,867 Lakto. 125 00:06:35,202 --> 00:06:37,762 Lakto kun perfekta mensog-reklamo. 126 00:06:38,177 --> 00:06:39,477 Sed lakto estas: 127 00:06:39,952 --> 00:06:43,422 Mi estas bovino, mi havas mamon, oni melkas min kaj mi donas lakton. 128 00:06:43,557 --> 00:06:45,757 Ne, mi donas lakton, ĉar mi naskis bovidon. 129 00:06:45,887 --> 00:06:48,357 Nun, se oni forprenas ĝin de mi tuj post la naskiĝo, 130 00:06:48,457 --> 00:06:49,837 mi havos lakton en mia mamo. 131 00:06:49,952 --> 00:06:51,762 Sed estas lakto, kiun la bovido trinku 132 00:06:51,821 --> 00:06:53,891 dum la jaro, dum kiu mi devus prizorgi ĝin. 133 00:06:54,806 --> 00:06:55,966 Multaj homoj 134 00:06:56,086 --> 00:06:57,866 agas ne pro malico, sed pro nescio. 135 00:06:58,176 --> 00:07:00,206 Oni diris al multaj homoj, unue al mi, 136 00:07:00,901 --> 00:07:02,751 ke ni havis moralan devon. 137 00:07:02,951 --> 00:07:05,191 La bazajn moralajn principojn ni jam konas. 138 00:07:05,416 --> 00:07:07,166 Ĝuste informoj mankis al ni. 139 00:07:09,846 --> 00:07:12,366 Ĉio ĉi estis ne nur multaj novaj informoj, 140 00:07:12,486 --> 00:07:14,256 sed ankaŭ multaj sinoferoj. 141 00:07:14,421 --> 00:07:16,181 Mi ne sentis emon fari ilin, 142 00:07:16,266 --> 00:07:18,936 antaŭ ol mem vidi, ke la aferoj estas tiom malbonaj, 143 00:07:19,096 --> 00:07:20,096 kiom Ĝeni' diris. 144 00:07:20,481 --> 00:07:23,111 Kaj ĉar ŝajne la fakto neniam esti vidinta porkon 145 00:07:23,246 --> 00:07:24,656 estis problemo laŭ ŝi, 146 00:07:24,766 --> 00:07:27,666 mi plej unue iris rigardi kelkajn. 147 00:07:36,801 --> 00:07:38,721 Por iu, kiu neniam vidis porkon, 148 00:07:38,991 --> 00:07:40,851 tio estis iom ŝoka komenco. 149 00:07:44,791 --> 00:07:48,091 En tia bredejo povas esti pli ol 4500 porkoj, 150 00:07:48,966 --> 00:07:52,436 kaj ĉiu disponas malpli ol 1 m² da spaco 151 00:07:52,751 --> 00:07:54,481 dum sia tuta vivo. Ĉiam. 152 00:07:54,821 --> 00:07:56,561 Nu, ĝis kiam oni mortigas ilin... 153 00:07:56,776 --> 00:08:00,116 Aŭ ili mortas pro la kondiĉoj, en kiuj oni bredas ilin... 154 00:08:08,341 --> 00:08:09,501 Kaj malgraŭ tio 155 00:08:09,581 --> 00:08:11,681 mi ankoraŭ ne certis, ke mi povas elekti 156 00:08:11,776 --> 00:08:14,256 inter ne manĝi mian ĉiumatenan ŝinkosandviĉon 157 00:08:14,396 --> 00:08:16,166 kaj tio, ke la porkoj suferas. 158 00:08:17,966 --> 00:08:19,076 Devus esti maniero, 159 00:08:19,176 --> 00:08:21,056 por ke mi plu ŝtopu min per ŝinko, 160 00:08:21,126 --> 00:08:22,916 sen ke la porkoj suferu pro tio. 161 00:08:22,966 --> 00:08:25,336 Aŭ por ke ili almenaŭ ne havu tiel mizeran vivon. 162 00:08:25,446 --> 00:08:28,406 Antaŭ ol forlasi la grandegan plezuron de miaj matenmanĝoj, 163 00:08:28,556 --> 00:08:31,076 mi iris vidi aliajn formojn de porkobredado. 164 00:08:31,311 --> 00:08:32,121 Nu, fakte, 165 00:08:32,266 --> 00:08:33,706 mi provis iri vidi ilin. 166 00:08:34,346 --> 00:08:35,926 – Bonan tagon. – Bonan tagon. 167 00:08:36,731 --> 00:08:39,371 Ĉu vi estas ekologia porko-bredejo? 168 00:08:40,486 --> 00:08:42,676 Ni havas kelkajn, jes. 169 00:08:43,116 --> 00:08:45,696 – Pardonu? – Jes, daŭrigu. 170 00:08:46,569 --> 00:08:50,039 Mi faras dokumentfilmon pri la rilato inter homoj kaj bestoj, 171 00:08:50,519 --> 00:08:52,399 kaj ni vizitis intensajn bredejojn, 172 00:08:52,534 --> 00:08:55,104 sed estus interese viziti ankaŭ ekologian bredejon. 173 00:08:57,854 --> 00:09:00,144 Sed neniu emis malfermi al ni sian pordon. 174 00:09:00,334 --> 00:09:03,174 Eble ĉar tio, kio laŭ ni estas digna vivo, 175 00:09:03,364 --> 00:09:04,994 por porko ne estas tia. 176 00:09:05,304 --> 00:09:07,954 Ĉiukaze mi malkovris, ke pli ol 98% de la bestoj, 177 00:09:08,049 --> 00:09:09,789 kiujn oni konsumas en Hispanio, 178 00:09:09,874 --> 00:09:11,394 devenas de intensa bredejo. 179 00:09:11,639 --> 00:09:14,859 Tio signifas, ke nur 2 el 100 devenas de ekologiaj bredejoj. 180 00:09:19,729 --> 00:09:22,429 Sed ĉu ĉiuj konsumataj bestoj vivas tiel mizere? 181 00:09:22,659 --> 00:09:26,329 Kio pri la bovinoj, kiujn mi vidas paŝti sin somere sur la herbejoj? 182 00:09:26,524 --> 00:09:28,344 Kio pri la kaproj kaj aliaj bestoj, 183 00:09:28,529 --> 00:09:30,300 kiuj devenas de intensaj bredejoj? 184 00:09:30,440 --> 00:09:32,849 Ili povas al mi fermi la pordojn de siaj bredejoj, 185 00:09:32,969 --> 00:09:35,441 sed ili ne povas malpermesi al mi iri montsupren. 186 00:09:35,904 --> 00:09:39,158 – Do, ĉu ili suferas? – Ne, ili ne ŝajnas. 187 00:09:39,710 --> 00:09:43,190 Vi mortigas unu el tiuj bovidoj, kaj ĝia viando estas tiom bona. 188 00:09:43,510 --> 00:09:45,170 Ĝi estas nekredeble bona. 189 00:09:45,485 --> 00:09:48,115 Vi prenas tranĉilon kaj la steko tranĉiĝas kiel... 190 00:09:48,251 --> 00:09:50,871 Ĉu oni ne povas mortigi ilin kiam ili estas maljunaj? 191 00:09:51,037 --> 00:09:52,452 Ĉu kiam ili estas mortantaj? 192 00:09:52,584 --> 00:09:54,574 Oni lasas ilin vivi kaj poste manĝas ilin? 193 00:09:54,708 --> 00:09:56,648 Ne, ĉar la viando ne plu estas sama. 194 00:09:56,793 --> 00:09:59,903 Ĉar manĝi ilin kiam ili estas maljunaj, ili estas maldikaj kaj... 195 00:10:00,320 --> 00:10:03,660 Tie ĉi la naskoj estas naturaj, la sterkado estas natura, 196 00:10:04,349 --> 00:10:06,009 tute estas natura. 197 00:10:06,247 --> 00:10:07,287 Tie ĉi la bovinoj 198 00:10:07,471 --> 00:10:10,431 naskas siajn idojn kaj restas kun ili dum 4 monatoj, 199 00:10:10,608 --> 00:10:12,168 ĝis la disiĝo... 200 00:10:12,325 --> 00:10:13,665 Ĉu ili disiĝas je 4 monatoj? 201 00:10:13,819 --> 00:10:17,719 Jes, kaj poste ili estas maliberigitaj kaj nutritaj per pajlo por dikiĝi. 202 00:10:17,900 --> 00:10:20,820 – Kaj en la intensaj bredejoj? – En la intensaj bredejoj, 203 00:10:21,037 --> 00:10:24,297 ili estas nutritaj ekde la naskiĝo... 204 00:10:24,524 --> 00:10:27,674 Ili povas iri ien por kapti la lakton... 205 00:10:28,033 --> 00:10:29,413 sed estas malsame. 206 00:10:29,654 --> 00:10:33,194 Ĉiuokaze, ĉu la maniero mortigi ilin estas sama? 207 00:10:33,494 --> 00:10:36,474 Kiam ili estas venditaj, ili iras al la buĉejo. 208 00:10:36,644 --> 00:10:39,004 Ĉu en la samaj buĉejoj? Ĉu ili estas streĉitaj? 209 00:10:39,240 --> 00:10:41,820 Dum la vojaĝo, la ŝafidoj estas streĉitaj. 210 00:10:42,130 --> 00:10:45,840 Ili ŝvitas, kaj ĉiu tiu ŝvito eniras la viandon. 211 00:10:46,467 --> 00:10:48,017 Se ili ne estus mortigitaj, 212 00:10:48,195 --> 00:10:50,195 ili vivus ege pli longe, ĉu ne? 213 00:10:50,356 --> 00:10:53,106 Ili vivus ĝis ĉirkaŭ 12 aŭ 13 jaroj. 214 00:10:53,391 --> 00:10:57,211 Bone, kaj ili estas mortigitaj kiam ili estas ĉirkaŭ 8-jaraj? 215 00:10:57,613 --> 00:11:03,183 La ŝafidoj je 4 monatoj kaj la bovidoj je 8-9 monatoj. 216 00:11:03,443 --> 00:11:05,743 Sed vi ankaŭ diras ke tio estas natura, ĉu ne? 217 00:11:06,083 --> 00:11:07,133 Jes, estas natura. 218 00:11:07,386 --> 00:11:09,596 Kaj mi dubas, ke iu, kiu manĝas nur legomojn 219 00:11:10,073 --> 00:11:12,673 povas ne havi nutrajn mankojn. 220 00:11:12,968 --> 00:11:15,798 La vero estas, ke sendepende de la fino de tiu historio, 221 00:11:15,987 --> 00:11:17,757 mi ne imagis min manĝi nur legomojn... 222 00:11:17,941 --> 00:11:19,891 Almenaŭ mi sciis ke mi ĉiam povos frandi 223 00:11:20,101 --> 00:11:22,351 kelkajn ĉipsojn, olivojn kaj bieron. 224 00:11:22,647 --> 00:11:24,357 Sed mi ne pensis pri tio tiam 225 00:11:24,548 --> 00:11:27,638 kiam mi rigardis bovinojn, ŝafojn kaj ŝafidojn... 226 00:11:27,824 --> 00:11:29,484 Mi komencis fari mensan mapon.... 227 00:11:29,644 --> 00:11:30,574 Ĝis nun, mi lernis 228 00:11:30,730 --> 00:11:33,180 ke ekzistas intensa agrikulturo kaj iu malintensa. 229 00:11:33,374 --> 00:11:35,384 Alidire, manĝi porkon ekŝajnis al mi 230 00:11:35,550 --> 00:11:37,750 malpli etike ol manĝi bovinojn aŭ ŝafidojn. 231 00:11:37,900 --> 00:11:38,700 Eĉ se, certe, 232 00:11:38,858 --> 00:11:42,378 grava demando devus esti solvita: morto. 233 00:11:42,772 --> 00:11:46,932 Kaj parto de mia skipo estis laboranta pri tio. 234 00:11:47,376 --> 00:11:49,096 – Nenio. – Ĉu vere? 235 00:11:49,208 --> 00:11:52,008 Jam mi telefonis al kvin... Estas nekredeble. 236 00:11:52,169 --> 00:11:55,049 Ĉu estas tiom malfacile enigi kameraon en buĉejon? 237 00:11:55,274 --> 00:11:58,594 Por dokumento pri besta sufero, jes... 238 00:11:58,818 --> 00:12:01,858 Do pensu pri maniero tion montri sen eniri. 239 00:12:09,161 --> 00:12:13,161 Sed mi ne pretis tiel facile kapitulaci... 240 00:12:13,416 --> 00:12:15,276 Kameraoj ne estas permesitaj. 241 00:12:15,620 --> 00:12:19,620 Ĉu estas iu preciza kialo, kiu ebligus al mi kompreni tion? 242 00:12:20,457 --> 00:12:22,247 Hum... sekundon. 243 00:12:23,190 --> 00:12:25,310 Sciu, vi devas kompreni 244 00:12:26,488 --> 00:12:30,488 ke multaj homoj ne ŝatas tion, kion ni faras ĉi tie. 245 00:12:31,145 --> 00:12:35,145 Kompreneble, ne agrablas vidi bestojn kiuj estas mortigataj. 246 00:12:35,335 --> 00:12:38,365 Nu do, homo eble ne ŝatas tion, sed estas ja tio, kio okazas... 247 00:12:38,536 --> 00:12:41,326 Do homoj devas scii tion, kio okazas, ĉar je la fino... 248 00:12:41,774 --> 00:12:43,664 Kompreneble. Mi ne certas... 249 00:12:44,051 --> 00:12:46,871 ke la homoj interesiĝas malkovri tion, kio okazas. 250 00:12:47,433 --> 00:12:49,333 Ne multe utilis, ke mi memstare vokis. 251 00:12:49,459 --> 00:12:51,689 Sed, almenaŭ, mi povis paroli kun salajrulo 252 00:12:51,830 --> 00:12:54,350 kiu bonvolis klarigi al mi tion, kio okazas interne. 253 00:12:54,512 --> 00:12:56,662 Salajrulo kiu, krome, estas bestkuracisto. 254 00:12:56,870 --> 00:12:59,200 Bone, parto D2, kapto 1. 255 00:12:59,510 --> 00:13:02,710 Mortigisto mortigas la bestojn, kiuj vivas kaj tute sanas, 256 00:13:03,725 --> 00:13:05,465 kaj li detranĉas iliajn membrojn. 257 00:13:05,620 --> 00:13:07,990 Oni elektromortigas, pendigas, sensangigas ilin. 258 00:13:08,120 --> 00:13:09,930 Vi do sensangigas ilin ankoraŭ vivaj? 259 00:13:10,060 --> 00:13:12,500 Oni sensangigas ilin vivaj kaj elektromortigas. 260 00:13:12,670 --> 00:13:15,040 Ĉe la specioj, kiujn oni elektromortigas, 261 00:13:15,250 --> 00:13:18,660 eblas, ke ili rekonsciiĝas. 262 00:13:19,780 --> 00:13:23,780 sed besto vidas vin elektromortigi la beston antaŭ ĝi, ĉu ne? 263 00:13:24,035 --> 00:13:26,285 Ili povas vidi la aliajn, sed ili ne konscias. 264 00:13:26,445 --> 00:13:29,495 Estis kazoj, ĉe kiuj bestoj provis fuĝi aŭ vere fuĝis... 265 00:13:29,720 --> 00:13:33,880 Mi ne kredas, ke fuĝo estas simptomo de suferado. 266 00:13:34,205 --> 00:13:37,215 En la staloj de la buĉejoj kiel en la staloj de la bredejoj, 267 00:13:37,375 --> 00:13:39,755 la bestoj ricevas serion de stimuloj. 268 00:13:39,965 --> 00:13:42,285 Iujn ili ŝatas pli, iujn malpli. 269 00:13:42,795 --> 00:13:47,725 Kaj ekde la momento, kiam oni enfermas ilin, oni fariĝas mastro de ilia sorto. 270 00:13:48,535 --> 00:13:50,775 Sed kio komencis serioze maltrankviligi min, 271 00:13:50,949 --> 00:13:52,219 ne estis kiel ili mortis, 272 00:13:52,384 --> 00:13:55,524 sed tio, kion mi malkovris pri la vivkondiĉoj de tiuj bovinoj, 273 00:13:55,689 --> 00:13:58,729 kokoj, meleagroj kaj aliaj bredejaj bestoj. 274 00:14:00,109 --> 00:14:01,929 En Eŭropo, pri kiu oni supozas 275 00:14:02,239 --> 00:14:04,589 la plej favoran juran sistemon de la mondo, 276 00:14:04,874 --> 00:14:08,304 porkoj kun 110 kg vivas en spacoj de po 1 m². 277 00:14:08,754 --> 00:14:11,714 Iom pli ol la vulpoj, kiujn oni kreskigas pro ilia felo. 278 00:14:11,889 --> 00:14:14,479 La kokinoj havas spacon pli malgrandan ol A4-folion, 279 00:14:14,619 --> 00:14:18,619 kaj la ovodemetantaj kokinoj havas la ekvivalenton de A4-folio + du glu-slipetoj. 280 00:14:18,849 --> 00:14:22,379 Ne por dormi aŭ por produkti. Sed por vivi. Ĉiam. 281 00:14:22,774 --> 00:14:24,874 Multaj homoj diras, ke ni ne scias, 282 00:14:25,019 --> 00:14:27,119 kion la bestoj bezonas aŭ volas. 283 00:14:27,319 --> 00:14:31,319 Ni scias, kion ili volas: vivi en paco, en sekureco. 284 00:14:31,909 --> 00:14:35,359 Ili volas vivi sen timo kaj sen anksio. 285 00:14:35,869 --> 00:14:39,699 Se vi konas la bestojn, se vi havas hundon aŭ katon, 286 00:14:40,624 --> 00:14:44,904 vi scias, ke bestoj suferas. 287 00:14:45,614 --> 00:14:49,614 Vi povis esti vidatestanto, ke bestoj suferas. 288 00:14:49,879 --> 00:14:53,359 Sed se vi neniam vidis beston, malfacilas zorgi pro tio. 289 00:14:53,959 --> 00:14:56,669 Mi ne kredas esti dirinta al vi, ke mi havis hundon... 290 00:14:56,809 --> 00:14:57,849 Ŝi nomiĝis Sami. 291 00:14:57,984 --> 00:14:59,484 Se vi neniam vivis kun besto, 292 00:14:59,609 --> 00:15:00,979 povas esti, ke vi ne scias, 293 00:15:01,124 --> 00:15:03,024 ke ĉiu hundo havas propran personecon. 294 00:15:03,164 --> 00:15:04,594 Ili suferas, zorgas, ludas. 295 00:15:04,739 --> 00:15:05,989 Ili timas, ili kontentas. 296 00:15:06,139 --> 00:15:07,519 Mi almenaŭ ne sciis tion. 297 00:15:07,669 --> 00:15:08,609 Nek mi sciis, 298 00:15:08,749 --> 00:15:11,409 ke ili ludas kaj lasas siajn harojn en la tuta loĝejo, 299 00:15:11,542 --> 00:15:13,202 ke ili kelkfoje disŝiras kusenojn 300 00:15:13,342 --> 00:15:14,792 aŭ urinas meze de la kuirejo, 301 00:15:14,902 --> 00:15:17,532 kaj ke ili volas esti en la centro de atento, ĝuste kiam 302 00:15:17,657 --> 00:15:19,687 vi volas rigardi vian plej ŝatatan serion. 303 00:15:19,807 --> 00:15:20,917 Mi supozas, ke pro tio 304 00:15:21,057 --> 00:15:22,797 kaj ĉar mi ne povis okupiĝi pri ŝi, 305 00:15:22,912 --> 00:15:25,272 mi 5 jarojn post la adopto donis ŝin al geamikoj. 306 00:15:25,387 --> 00:15:28,237 Jes, mi scias, ke mi estas terura homo. 307 00:15:29,582 --> 00:15:32,922 Feliĉe, mi vidas ŝin kelkfoje, kaj 308 00:15:33,107 --> 00:15:34,817 oni dirus, ke Sami pardonis min. 309 00:15:35,677 --> 00:15:38,937 Mi povas kompreni, ke se hundo havas sentojn, 310 00:15:39,142 --> 00:15:42,252 do estas certe, ke ankaŭ porko, bovino aŭ kokino ilin havas. 311 00:15:42,492 --> 00:15:43,612 Kaj certe 312 00:15:43,757 --> 00:15:45,247 mi neniam kapablus manĝi Sami, 313 00:15:45,362 --> 00:15:47,652 nek enfermi ŝin tutvive en kaĝo. 314 00:15:49,157 --> 00:15:51,537 Tamen estas io, pri kio la plej multaj el ni 315 00:15:51,677 --> 00:15:53,107 ne pensas ĉiutage. 316 00:15:53,492 --> 00:15:54,752 Ni iras al la ĉiovendejo 317 00:15:55,007 --> 00:15:57,827 kaj ni ne asocias, ke tiu steko estis parto de Sami-bovino, 318 00:15:57,987 --> 00:15:59,887 ke la ŝinko estis parto de Sami-porko, 319 00:16:00,032 --> 00:16:02,232 aŭ ke la kokaĵ-nugetoj devenas de Sami-kokino, 320 00:16:02,392 --> 00:16:04,262 aŭ de kiel ajn nomiĝas viaj dombestoj. 321 00:16:04,487 --> 00:16:05,537 Alivorte, 322 00:16:05,707 --> 00:16:08,037 ni manĝas bestojn, kiuj povus esti niaj, 323 00:16:08,382 --> 00:16:11,082 ĝuste ĉar ni ne establis emociajn ligojn kun ili. 324 00:16:11,302 --> 00:16:15,142 Ĝuste ĉar ili ne estas hundoj, katoj ... aŭ niaj. 325 00:16:15,977 --> 00:16:18,477 La plej multaj inter ni ne elektas konscie 326 00:16:19,007 --> 00:16:21,027 manĝi porkojn, sed ne hundojn. 327 00:16:21,502 --> 00:16:23,692 La plej multaj el ni ne pensas, pro kiu kialo 328 00:16:23,867 --> 00:16:26,047 ni manĝas certajn bestojn, sed ne aliajn. 329 00:16:26,252 --> 00:16:28,612 Aŭ kial ni entute manĝas bestojn. 330 00:16:28,977 --> 00:16:31,897 Oni povus diri, ke ni heredis kredsistemon. 331 00:16:32,162 --> 00:16:35,052 En nia epoko, karnismo estas kredsistemo, kiu regas. 332 00:16:35,277 --> 00:16:38,397 Tio signifas: nevidebla kaj disvastigita. 333 00:16:38,527 --> 00:16:41,637 Bone, mi kredas, ke estas tempo por klarigi kelkajn nociojn. 334 00:16:42,442 --> 00:16:43,502 Veganoj estas homoj, 335 00:16:43,597 --> 00:16:45,927 kiuj ne utiligas besto-devenajn produktojn. 336 00:16:45,992 --> 00:16:48,112 Ili ne manĝas viandon, ili ne manĝas fiŝojn, 337 00:16:48,192 --> 00:16:50,282 nek ovojn nek laktoproduktojn nek mielon. 338 00:16:50,377 --> 00:16:51,587 Ne, eĉ mielon ne plu. 339 00:16:51,707 --> 00:16:53,537 Ili ne portas ledajn ŝuojn aŭ zonojn, 340 00:16:53,582 --> 00:16:54,782 nek lanon nek silkon. 341 00:16:55,097 --> 00:16:58,267 Vegetaranoj estas tiuj, kiuj ne konsumas mortajn bestojn. 342 00:16:58,392 --> 00:17:00,992 Tio signifas, ke ili manĝas nek viandon nek fiŝaĵon. 343 00:17:01,102 --> 00:17:03,512 Sed ili manĝas ovojn, lakton kaj laktoproduktojn, 344 00:17:03,702 --> 00:17:06,422 ĉar eĉ se la besto suferis por produkti tiujn manĝaĵojn, 345 00:17:06,512 --> 00:17:07,582 ĝi ne estas morta. 346 00:17:07,687 --> 00:17:09,107 Ili pli zorgas pro la morto, 347 00:17:09,177 --> 00:17:10,667 ol pro la suferoj dum la vivo. 348 00:17:10,912 --> 00:17:12,612 Kaj krome estas "normalaj" homoj. 349 00:17:12,777 --> 00:17:15,157 Eĉ se la besto-defendantoj nomas nin "karnistoj", 350 00:17:15,307 --> 00:17:17,677 mi supozas, ke ili ne ŝatas porti etiketon, 351 00:17:17,792 --> 00:17:18,852 ĉar ni ne portas tian. 352 00:17:19,007 --> 00:17:20,157 Efektive, 353 00:17:20,247 --> 00:17:22,777 la karnistoj estas homoj, kiuj manĝas bestojn. 354 00:17:22,882 --> 00:17:24,692 Aŭ uzas bestodevenajn produktojn 355 00:17:24,777 --> 00:17:27,997 sen zorgi pro la doloro aŭ sufero, kiujn ni kaŭzas al ili 356 00:17:28,127 --> 00:17:29,807 sub diversaj pretekstoj. 357 00:17:30,077 --> 00:17:31,337 Ke "estas normale", 358 00:17:31,562 --> 00:17:34,402 ke "bestoj manĝas bestojn", ke "ankaŭ laktukoj suferas", 359 00:17:35,027 --> 00:17:36,657 kaj aliaj aferoj tiuspecaj... 360 00:17:36,922 --> 00:17:39,522 Ha! Mi forgesis... estas ankaŭ la "duonvegetaranoj". 361 00:17:39,647 --> 00:17:42,157 Ili estas homoj, kiuj sentas sin iomete en la mezo, 362 00:17:42,242 --> 00:17:44,172 kaj kiujn ĉiuj rigardas suspekteme. 363 00:17:44,302 --> 00:17:46,942 La karnistoj, ĉar ili kredas, ke temas pri vegetaranoj, 364 00:17:47,062 --> 00:17:49,642 Kaj la vegetaranoj aŭ veganoj, ĉar ili kredas, ke fakte 365 00:17:49,737 --> 00:17:50,947 ili estas sentaŭguloj, 366 00:17:51,047 --> 00:17:53,547 ĉar ili manĝas ĉion, sed nur de tempo al tempo. 367 00:17:53,675 --> 00:17:56,595 Kio estas kvazaŭ diri, ke en normala tempo vi neniun mortigas, 368 00:17:56,700 --> 00:17:58,810 sed de tempo al tempo, havante koleratakon, 369 00:17:58,905 --> 00:18:00,385 vi mortigas fiŝon aŭ porkon. 370 00:18:00,515 --> 00:18:02,845 La vero estas, ke se mi devus ĉesi esti karnisto, 371 00:18:02,980 --> 00:18:04,890 eble plej facilus iĝi duonvegetarano. 372 00:18:05,035 --> 00:18:07,135 Tre duonvegetara. Hiper-mega-duonvegetara. 373 00:18:07,305 --> 00:18:08,915 Preskaŭ-ne-ano, efektive. 374 00:18:09,310 --> 00:18:10,470 Sed ne. 375 00:18:10,615 --> 00:18:13,315 Mia engaĝiĝo en la projekto devis iom profundiĝi... 376 00:18:14,175 --> 00:18:15,125 Ĉu bone? 377 00:18:15,455 --> 00:18:16,775 – Ĉu bone? – Tre bone. 378 00:18:17,002 --> 00:18:19,232 Mi bone resurmetis mian bienan T-ĉemizon 379 00:18:19,396 --> 00:18:21,616 kaj iris por vidi kiel bestoj kondutas 380 00:18:21,788 --> 00:18:23,572 kiam ili ne sentas sin minacataj. 381 00:18:23,725 --> 00:18:26,337 Tio signifas, kiam ili ne estas traktataj kiel aĵoj 382 00:18:26,506 --> 00:18:29,583 kaj ili ne sentas, ke ili estos voritaj de homo. 383 00:18:29,913 --> 00:18:31,532 Tio ĉi estas "Hogar-ProVegan". 384 00:18:31,654 --> 00:18:33,702 Temas pri ŝirmejo, kie ni savas bestojn, 385 00:18:33,825 --> 00:18:36,873 aparte tiujn, kiuj estis mistraktitaj pro la nutraĵ-industrio, 386 00:18:37,023 --> 00:18:39,343 kaj kie ili povas pasigi la ceteron de sia vivo: 387 00:18:39,472 --> 00:18:41,086 jen kial ĝi estas nomata hejmo. 388 00:18:41,201 --> 00:18:44,011 Do iru ni renkonti kelkajn el ili. – Jes, iru ni suben. 389 00:18:44,178 --> 00:18:45,492 Jen la domo de Felikso. 390 00:18:46,477 --> 00:18:48,834 Kaj jen Kamilo, la plej bona amikino de Felikso, 391 00:18:49,232 --> 00:18:51,642 ŝi estas tre babilema kaj aktiva. 392 00:18:51,988 --> 00:18:54,026 – Estas ŝafo, ĉu ne? – Jes, estas ŝafo. 393 00:18:54,502 --> 00:18:56,745 Multaj homoj kredas ke ŝafoj ne havas voston 394 00:18:57,128 --> 00:19:00,561 sed ili povas havi tre belajn, kiujn ili uzas por komuniki. 395 00:19:00,769 --> 00:19:06,235 En la bredejoj, ŝafistoj ilin fortranĉas ĉu per simpla tondilo, 396 00:19:06,691 --> 00:19:09,542 ĉu uzante kaŭĉukan ringon... 397 00:19:10,124 --> 00:19:11,332 Tio estas tre doloriga. 398 00:19:11,442 --> 00:19:13,974 Ĉio tio, por ke ili povu esti tonditaj pli facile. 399 00:19:14,135 --> 00:19:16,651 kaj por ke la viroj povu pli facile seksrajdi inojn. 400 00:19:16,914 --> 00:19:18,867 Iuj bestoj estas ekspluatataj, 401 00:19:19,014 --> 00:19:21,333 tenataj en malbonaj kondiĉoj, kaj mortigataj. 402 00:19:21,488 --> 00:19:24,042 sed aliaj, kiel ekzemple bovinoj aŭ kokinoj, ekzemple, 403 00:19:24,194 --> 00:19:26,806 simple donas lakton aŭ ovojn, kio estas natura, ĉu ne? 404 00:19:26,993 --> 00:19:29,070 "Laktobovino" estas vorto kiun ni inventis. 405 00:19:29,209 --> 00:19:31,014 Laktobovinoj estas patrinoj, jen ĉio. 406 00:19:31,123 --> 00:19:33,495 Kiam bovino havas lakton, estas pro bebo. 407 00:19:34,360 --> 00:19:37,260 Rigardu la mamon de Lucilo. 408 00:19:37,427 --> 00:19:39,663 – Apenaŭ eblas ĝin vidi. – Ne eblas ĝin vidi. 409 00:19:40,289 --> 00:19:43,257 Kiam ili diras, ke bovinoj havas ĝisgenue pendan mamon 410 00:19:43,413 --> 00:19:45,882 kaj ke ili devas esti melkitaj, tio estas mensogo. 411 00:19:46,339 --> 00:19:49,538 Ili donas al ili multe da hormonoj, multe da medikamentoj, 412 00:19:49,685 --> 00:19:52,544 ili donas al ili specialan nutraĵon, kiu igas ilin produkti 413 00:19:52,704 --> 00:19:54,081 pli da lakto ol konvenas. 414 00:19:54,538 --> 00:19:57,041 Kaj kio pri la kokinoj? Ĉu la sama rakonto? 415 00:19:57,310 --> 00:20:00,467 Ĉar kompreneble, se la kokinoj demetas ovojn... 416 00:20:00,860 --> 00:20:06,237 Kokinoj, fiziologie, demetus 10 ĝis 12 ovojn jare. 417 00:20:06,891 --> 00:20:08,601 Pro genetika selektado 418 00:20:08,798 --> 00:20:11,201 tiom ekstrema dum pasintaj du jarcentoj, 419 00:20:11,472 --> 00:20:14,409 ili nun demetas 350 ovojn jare. 420 00:20:14,633 --> 00:20:17,382 Temas pri genetika malsano. 421 00:20:17,604 --> 00:20:19,594 Besto de tiu grandeco, 422 00:20:19,685 --> 00:20:23,719 kiu kreas kaj puŝas eksteren ion tiel grandan el sia korpo, 423 00:20:23,871 --> 00:20:25,074 ne povas vivi. 424 00:20:25,188 --> 00:20:27,252 Ili devus vivi ĝis 12-14 jaroj, 425 00:20:27,378 --> 00:20:29,848 sed post unu jaro kaj duono ili jam estas maljunaj. 426 00:20:29,999 --> 00:20:32,359 La industrioj de ovoj kaj de lakto estas verŝajne 427 00:20:32,499 --> 00:20:34,279 la plej perfortaj industrioj. 428 00:20:34,484 --> 00:20:36,674 La plej multaj homoj ne subtenus 429 00:20:37,719 --> 00:20:40,149 tian perforton al senkulpaj bestoj. 430 00:20:40,934 --> 00:20:46,264 Karnismo kontraŭas humanajn valorojn de kompato kaj justeco. 431 00:20:48,954 --> 00:20:52,124 Sed jes, la bestoj en libereco kondutas kiel hundoj. 432 00:20:52,284 --> 00:20:53,834 Aŭ ĉu eble estas male? 433 00:20:54,089 --> 00:20:55,819 Bone, estas fakto, ke mi observis 434 00:20:55,971 --> 00:20:59,106 samajn reagojn kaj emociojn kiel ĉe Sami', mia antaŭa hundino. 435 00:20:59,740 --> 00:21:00,593 Grimpu! 436 00:21:02,915 --> 00:21:04,123 Nu, preskaŭ ĉiujn. 437 00:21:07,937 --> 00:21:10,488 Por iu, kiu ne havis multajn kontaktojn kun bestoj, 438 00:21:10,655 --> 00:21:13,249 mi pensas ke mi komencas sufiĉe bone rilati kun ili. 439 00:21:13,612 --> 00:21:14,332 Por homoj, 440 00:21:14,681 --> 00:21:18,955 la distingo inter proksimaj grupoj kaj ekstergrupoj estas tre grava. 441 00:21:19,204 --> 00:21:20,221 Tiusence, 442 00:21:20,384 --> 00:21:23,147 ni estas kapablaj inkluzivi en tiun proksiman grupon 443 00:21:23,365 --> 00:21:24,678 nehomajn animalojn. 444 00:21:24,916 --> 00:21:27,098 Tiel okazas kun dombestoj. 445 00:21:27,611 --> 00:21:30,174 Ili estas konsiderataj kiel membroj de la familio. 446 00:21:30,235 --> 00:21:32,990 La hundo de la domo estas kvazaŭ la avo. 447 00:21:33,249 --> 00:21:38,071 Kaj tamen, ŝajnas, ke ni lokas ĉiujn bestojn, 448 00:21:38,359 --> 00:21:43,652 escepte de dombestoj, en tiuj foraj grupoj. 449 00:21:43,813 --> 00:21:46,324 Sed kiam mi kredis, ke Ĝeni' kondukas min al templo 450 00:21:46,519 --> 00:21:47,582 de amo kaj bestoj, 451 00:21:47,931 --> 00:21:49,377 mi konsciiĝis ke por ŝi, 452 00:21:49,966 --> 00:21:53,010 ne ĉio estas rozkolora en la mondo de dombestoj. 453 00:21:53,605 --> 00:21:56,326 – Ili estas ĉarmaj... – Jes, ĉarmaj ili estas... 454 00:21:56,590 --> 00:21:57,644 Kion vi celas? 455 00:21:58,346 --> 00:22:01,162 Ne ĉio, kion ili travivis, estas ĉarma. 456 00:22:01,345 --> 00:22:03,410 Multaj hundoj vendataj en la bestovendejoj 457 00:22:03,574 --> 00:22:06,589 venas el tio, kion oni nomas "hundobredejoj" en Orienta Eŭropo. 458 00:22:06,785 --> 00:22:10,264 – Ĉi tiu havas voston, strange. – Kial do strangas ke li havas voston? 459 00:22:10,413 --> 00:22:13,667 Normale, la hundoj el tiu raso havas tonditajn orelojn kaj voston, 460 00:22:13,828 --> 00:22:16,720 kaj ni daŭrigas ne demandi al ni ĉu tio estas logika aŭ ne. 461 00:22:17,383 --> 00:22:19,909 Ĉiuj hundoj devenas de lupoj, origine. 462 00:22:20,150 --> 00:22:24,998 do ĉiuj, kiuj malplej similas al lupo 463 00:22:26,590 --> 00:22:28,976 estas absurdaĵoj. 464 00:22:29,454 --> 00:22:31,996 Ekzistas hundoj, kiuj eĉ muzelon ne havas. 465 00:22:32,366 --> 00:22:34,513 Ni kreas bestojn kun spirproblemoj, 466 00:22:34,661 --> 00:22:35,714 aŭ haŭtproblemoj, 467 00:22:35,901 --> 00:22:38,195 ĉar ni volas, ke ilia haŭto estu multfalda... 468 00:22:38,400 --> 00:22:40,889 – Ĉu ĉar tio belas? – Jes, ĉar ili estas amuzaj, 469 00:22:41,094 --> 00:22:44,793 malsamaj, originalaj. Temas pri "modaĵoj". 470 00:22:45,402 --> 00:22:46,902 Mi pensas ke tio ne bonas. 471 00:22:47,172 --> 00:22:48,838 Ni devas rekonsideri 472 00:22:49,068 --> 00:22:51,229 ĉu ni devas reprodukti iujn rasojn 473 00:22:51,566 --> 00:22:52,870 kaj kiel ni tion faras. 474 00:22:55,088 --> 00:22:57,039 Por Ĝeni', bestejoj 475 00:22:57,226 --> 00:22:59,617 estas tre malsamaj disde iu vendejo... 476 00:22:59,902 --> 00:23:02,578 Ne estas neonaj lumoj, ne estas specialaj rabatoj. 477 00:23:03,462 --> 00:23:06,281 – Saluton. – Saluton, kiel vi fartas? Mi estas Ed'. 478 00:23:06,817 --> 00:23:08,897 – Mi estas Rosa'. – Saluton. 479 00:23:09,855 --> 00:23:11,391 Kio estas tio? Kia sceno. 480 00:23:11,595 --> 00:23:13,892 – Ĉu vi jam venis al best-azilo? – Neniam. 481 00:23:14,037 --> 00:23:16,637 Jes, homoj pensas ke ili malsamas disde tiuj 482 00:23:16,801 --> 00:23:18,174 kiuj troviĝas iliahejme, 483 00:23:18,332 --> 00:23:19,871 sed estas la samaj. 484 00:23:21,628 --> 00:23:23,339 De kie venas ĉiuj tiuj bestoj? 485 00:23:23,644 --> 00:23:25,829 Plejmulto el ili estis trovitaj surstrate. 486 00:23:26,012 --> 00:23:27,412 Iuj posedantoj ilin alportas 487 00:23:27,622 --> 00:23:29,298 ĉar ili ne kapablas prizorgi ilin. 488 00:23:29,488 --> 00:23:31,740 Ĉu ili alvokas vin kaj diras "mi ĝin ne volas"? 489 00:23:31,898 --> 00:23:35,728 Ja. "Mi ne povas konservi ĉi tiun hundon", "Mi ne plu deziras ĉi hundon", 490 00:23:35,894 --> 00:23:40,692 "Mi transloĝiĝis", "mi gravedas", "Mi naskis infanon"... 491 00:23:41,074 --> 00:23:42,343 Mi pensas ke homoj 492 00:23:42,522 --> 00:23:45,287 kiuj lasas sian hundon al best-azilo, pensas ĝin ne forlasi. 493 00:23:45,464 --> 00:23:47,049 Kaj ili tamen ĝin ankaŭ forlasas. 494 00:23:47,334 --> 00:23:48,670 Best-azilo ne estas herbejo, 495 00:23:48,900 --> 00:23:51,324 kie hundoj feliĉas kaj kuradas dum la tuta tago. 496 00:23:51,543 --> 00:23:53,218 Foje ili alvokas kaj diras al vi: 497 00:23:53,413 --> 00:23:56,173 "Mi ne havas spacon ĉar mi translokiĝis al apartamento." 498 00:23:56,371 --> 00:23:58,014 "li estos multe pli bone tie". 499 00:23:58,191 --> 00:24:01,965 En kaĝo de 8 m², ĉu ili bonŝancas? 500 00:24:02,210 --> 00:24:03,815 Tio ne estas pli bona situacio. 501 00:24:03,998 --> 00:24:07,413 – Kiom da hundoj vi nun havas? – Ĉirkaŭ 200. 502 00:24:07,580 --> 00:24:09,607 Kelkiuj reiris al sia posedanto 503 00:24:09,759 --> 00:24:10,863 ĉar ili havas blaton. 504 00:24:11,118 --> 00:24:13,166 Sed por tiuj, kiuj ne havas, 505 00:24:13,369 --> 00:24:16,359 estas neniu rimedo por ekscii kiu estas la posedanto. 506 00:24:16,502 --> 00:24:18,214 Ĉiuj tiuj kazoj estas traŭmatigaj 507 00:24:18,360 --> 00:24:20,807 ĉar ĉiuj hundoj, kiujn ni vidis, iam vivis en hejmo. 508 00:24:20,947 --> 00:24:22,340 Eble ili dormis sur sofo. 509 00:24:22,488 --> 00:24:25,490 99% el ili antaŭe vivis en domo. 510 00:24:25,830 --> 00:24:27,678 Ĉu ĉiuj tiuj hundoj estos adoptitaj? 511 00:24:28,022 --> 00:24:30,021 La bonŝanculoj. 512 00:24:30,366 --> 00:24:32,746 Tiuj ne bonŝancaj restos ĉi tie ĝis sia morto 513 00:24:33,056 --> 00:24:35,728 natura aŭ pro malsano. 514 00:24:36,599 --> 00:24:39,563 Iuj hundoj vivas ĉi tie de 6 jaroj. 515 00:24:39,772 --> 00:24:41,933 Estas parkejo por hundoj. 516 00:24:42,062 --> 00:24:43,046 Rubejo por hundoj. 517 00:24:43,185 --> 00:24:45,265 Ĉu rubejo por hundoj? Mi ne volis diri tion. 518 00:24:45,397 --> 00:24:48,073 Jes, sed vi venas rekapti tion, kion vi lasis en parkejo. 519 00:24:48,196 --> 00:24:51,059 De kiam la hundo estas ekloĝinta, estas neniu diferenco 520 00:24:51,233 --> 00:24:53,633 inter hundo, kiun vi edukas ekde bebaĝo 521 00:24:53,800 --> 00:24:56,463 kaj hundo, kiun vi savkaptas el best-azilo. 522 00:24:56,616 --> 00:24:59,857 La sola diferenco estas, ke vi sentos vin pli bona individuo. 523 00:25:01,662 --> 00:25:04,832 Kaj mi rigardis ilin de la alia flanko de la kaĝo, pensante 524 00:25:05,065 --> 00:25:07,255 "Mi kunportos vin hejmen." 525 00:25:07,978 --> 00:25:11,698 Jes, mi jam diris al vi: mi estas terura homo. 526 00:25:12,370 --> 00:25:16,500 Empation oni atingas ankaŭ tra la edukado. 527 00:25:16,839 --> 00:25:22,049 Iuj homoj kapablas empatii 528 00:25:22,711 --> 00:25:25,511 ekde la naskiĝo. 529 00:25:26,031 --> 00:25:27,181 Kaj aliaj ne. 530 00:25:27,440 --> 00:25:29,860 Oni scias ekzemple, ke iuj homoj 531 00:25:30,286 --> 00:25:31,766 tute ne havas empation. 532 00:25:32,136 --> 00:25:35,176 Psikiatroj nomas ilin psikopatiuloj. 533 00:25:35,522 --> 00:25:37,302 Bone, mi estas iom nesentema... 534 00:25:37,435 --> 00:25:39,325 Sed mi ne konsideras min psikopatiulo. 535 00:25:39,410 --> 00:25:41,350 De kie venas tiu manko de empatio? 536 00:25:46,815 --> 00:25:49,645 Rerigardante la influojn, kiujn mi ricevis kiel infano, 537 00:25:49,849 --> 00:25:52,739 kaj tiujn, kiujn multaj infanoj ricevas, 538 00:25:52,809 --> 00:25:55,489 mi konstatas, ke nuntempe ekde la tago de nia naskiĝo, 539 00:25:55,615 --> 00:25:57,955 oni prezentas al ni falsitan bildon pri la realo, 540 00:25:58,067 --> 00:26:00,267 pri la bestoj, kiuj vivas feliĉe kaj komforte 541 00:26:00,400 --> 00:26:02,840 en zoologiaj ĝardenoj, cirkoj kaj best-aziloj. 542 00:26:18,395 --> 00:26:21,155 Jen kial tiom ŝokis min vidi la laboron de Roĝero. 543 00:26:21,300 --> 00:26:26,160 En libroj por infanoj oni ĉiam montras ilin feliĉaj, 544 00:26:26,290 --> 00:26:29,560 parolantaj kun siaj geamikoj... 545 00:26:30,027 --> 00:26:33,117 Mi ekkonsciis pri tiu mensogo, 546 00:26:33,473 --> 00:26:37,063 ke oni ne maltrankviliĝu, ke ĉio estas en ordo. 547 00:26:37,279 --> 00:26:40,079 Kaj mi komencis paroli kun redaktoroj 548 00:26:40,235 --> 00:26:42,495 kaj malakceptis iujn projektojn, 549 00:26:42,637 --> 00:26:45,587 ĉar mi rifuzis mensogi. 550 00:26:47,343 --> 00:26:48,663 Se vi volas krei libron, 551 00:26:48,779 --> 00:26:51,889 en kiu vi parolas pri bestoj en bredejo, en kiu ili estas feliĉaj, 552 00:26:52,018 --> 00:26:54,358 anstataŭigu la vorton "bredejo" per "best-azilo". 553 00:26:54,530 --> 00:26:57,620 Estas la sama afero, kaj pli reala ol tio, kion vi volis eldiri. 554 00:26:57,681 --> 00:26:58,731 Tiom simple estas. 555 00:26:58,869 --> 00:27:00,169 Surpapere aspektis facile, 556 00:27:00,287 --> 00:27:02,297 sed ŝanĝi siajn kutimojn en la vera vivo 557 00:27:02,392 --> 00:27:03,722 estis multe pli malfacile. 558 00:27:03,898 --> 00:27:05,578 Jen kial mi reiris al la muntejo, 559 00:27:05,666 --> 00:27:07,726 por provi trovi helpon en la intervjuoj, 560 00:27:07,841 --> 00:27:09,911 kiujn mi filmis por la dokumentfilmo. 561 00:27:10,280 --> 00:27:12,200 La faktoroj, kiuj influis 562 00:27:12,367 --> 00:27:15,107 kaj plu influas nian rigardon al la bestoj, 563 00:27:15,227 --> 00:27:19,227 estas klare la religio 564 00:27:20,324 --> 00:27:26,154 kaj tradicio, kiu ekas ĉe Aristotelo, se ne pli frue, 565 00:27:27,112 --> 00:27:29,092 kiuj havis enorman efikforton. 566 00:27:29,559 --> 00:27:32,019 Ni eliras de vidpunkto, kiu diras al ni, 567 00:27:32,233 --> 00:27:34,723 ke la homoj situas pinte de la hierarkio, 568 00:27:34,833 --> 00:27:38,833 ke la aliaj specioj estas malsuperaj, 569 00:27:39,016 --> 00:27:42,656 Ni havas certajn kapablojn, kiujn la aliaj bestoj ne havas, 570 00:27:42,756 --> 00:27:46,756 same kiel la aliaj bestoj havas kapablojn, kiujn ni ne havas. 571 00:27:47,595 --> 00:27:50,015 Inter ili, ni atribuas grandan gravecon 572 00:27:50,872 --> 00:27:53,572 al certaj formoj de konscio kaj rezonado, 573 00:27:53,891 --> 00:27:56,411 kaj al la ekzisto de artikulaciata lingvo... 574 00:27:56,635 --> 00:27:59,495 Jen afero certe grava, 575 00:27:59,687 --> 00:28:02,267 sed kiu malfeliĉe ofte metas nin en pozicion, 576 00:28:02,885 --> 00:28:07,165 kiun mi nomas la "speciisma narcisismo". 577 00:28:07,532 --> 00:28:11,392 Neniu biologo dirus, ke homoj estas superaj al la aliaj bestoj. 578 00:28:11,570 --> 00:28:12,800 ĉar ĉiam estas aferoj, 579 00:28:12,910 --> 00:28:15,770 kiujn la bestoj povas fari, kaj kiujn ni mem ne povas fari. 580 00:28:16,091 --> 00:28:21,571 Tamen, la nocio de supereco malfermas la pordon al mistraktado. 581 00:28:23,219 --> 00:28:25,099 Ĉi-momente, ĉirkaŭ la tuta planedo 582 00:28:25,320 --> 00:28:28,990 la ne-homaj bestoj estas konsiderataj en la juro kiel aferoj. 583 00:28:29,166 --> 00:28:31,866 Ili disponas pri neniu rajto. 584 00:28:32,257 --> 00:28:35,617 Kaj laŭ la leĝo ili ekzistas nur por la utilo 585 00:28:35,959 --> 00:28:38,869 de tiuj kiel ni, kiuj estas juraj personoj. 586 00:28:40,364 --> 00:28:43,364 Ne estas iu ajn valida morala kriterio, 587 00:28:43,670 --> 00:28:48,040 kiu apartigas ĉiujn homojn disde ĉiuj bestoj. 588 00:28:48,461 --> 00:28:50,131 Se ni kredas, ke la rajtoj 589 00:28:50,369 --> 00:28:54,919 dependas de la kapablo senti doloron, 590 00:28:55,434 --> 00:28:58,274 ankaŭ la bestoj povas senti doloron kaj do havas rajtojn. 591 00:28:58,644 --> 00:29:00,274 Se, aliflanke, 592 00:29:00,673 --> 00:29:05,023 oni devas havi altan nivelon de rezonado por havi rajtojn, 593 00:29:05,547 --> 00:29:08,947 do tiam certaj homoj, ekzemple beboj 594 00:29:09,083 --> 00:29:11,313 aŭ intelekte postiĝintaj homoj 595 00:29:11,491 --> 00:29:12,821 ne havus rajtojn. 596 00:29:13,175 --> 00:29:15,105 Kaj kvankam la argumentoj ŝajnis raciaj, 597 00:29:15,283 --> 00:29:17,433 ne estis facile rilatigi min al la mesaĝoj, 598 00:29:17,562 --> 00:29:19,112 kiuj alvenis el mia ĉirkaŭaĵo. 599 00:29:19,593 --> 00:29:21,693 La teorio estas unu afero, la praktiko alia. 600 00:29:21,953 --> 00:29:24,053 En la praktiko oni ne povas plendi ĉiutage: 601 00:29:24,178 --> 00:29:26,728 "gorĝdoloro", "malvarmumo", doloro tie, doloro tie ĉi. 602 00:29:26,997 --> 00:29:28,617 Teruras min vidi bestojn suferi, 603 00:29:29,416 --> 00:29:31,226 sed aliflanke, 604 00:29:31,703 --> 00:29:35,343 se vi ne volas manĝi stekon, kokaĵon aŭ aliajn tiaĵojn, 605 00:29:36,091 --> 00:29:38,761 la elektebloj estas vere limigitaj. 606 00:29:39,051 --> 00:29:42,791 Vi povas manĝi melonon, sed ne ŝinkon, se vi pensas tiel. 607 00:29:43,018 --> 00:29:45,958 Terpomoj, karotoj... Kaj ĉu legomoj ne suferas? 608 00:29:46,338 --> 00:29:48,918 Kiam mi vidas beban kapsikidon meze de kapsiko, 609 00:29:49,097 --> 00:29:50,137 tio tre doloras min. 610 00:29:50,280 --> 00:29:51,940 Ĝi estas la bebo de la kapsiko. 611 00:29:52,086 --> 00:29:53,036 Ĉu vi seriozas? 612 00:29:53,248 --> 00:29:56,738 Vi vere pensas, ke ili suferas samnivele: laktuko kaj... 613 00:29:57,200 --> 00:29:59,950 Jes, ĉar la virinoj ĉe la ĝardenvendejo diris al mi, 614 00:30:00,099 --> 00:30:01,219 ke plantoj suferas. 615 00:30:01,368 --> 00:30:04,138 Plantoj ne havas limban sistemon, Panjo, mi petas vin... 616 00:30:04,306 --> 00:30:05,786 Jen tio, kion ili diris al mi. 617 00:30:05,915 --> 00:30:07,885 Kaj mi ne sciis, kiel pruvi la malon. 618 00:30:08,090 --> 00:30:10,240 Sed mi komprenis tre rapide, ke la senkulpiĝoj 619 00:30:10,435 --> 00:30:12,555 pro konsumo de bestoj estas ĉiam la samaj. 620 00:30:13,339 --> 00:30:16,229 Kaj ili havis ĉiujn koherajn respondojn de la fakuloj, 621 00:30:16,395 --> 00:30:18,665 kiujn mi pridemandis por la dokumentfilmo... 622 00:30:18,905 --> 00:30:21,675 "BESTOJ MANĜAS BESTOJN" 623 00:30:21,846 --> 00:30:25,166 Aliaj bestoj manĝas bestojn: oni nomas ilin karnovoruloj. 624 00:30:25,378 --> 00:30:28,148 Ni ne estas karnovoruloj. Ni estas laŭnature ĉiomanĝuloj, 625 00:30:28,424 --> 00:30:30,484 sed ni povas ankaŭ – estante homaj bestoj – 626 00:30:30,656 --> 00:30:32,786 elekti libere niajn nutraĵojn. 627 00:30:32,926 --> 00:30:34,776 "ESTAS NATURE" 628 00:30:34,953 --> 00:30:36,593 Ne estas natura rilato. 629 00:30:36,716 --> 00:30:38,276 Estas rilato, en kiu, laŭ mi, 630 00:30:38,384 --> 00:30:39,684 la besto estas kiel ŝuo, 631 00:30:39,796 --> 00:30:41,396 kiun mi uzas kaj poste forĵetas. 632 00:30:41,503 --> 00:30:43,393 Se mi ne povas uzi ĝin, mi ne volas ĝin. 633 00:30:43,489 --> 00:30:47,219 "ESTAS PLI GRAVAJ AFEROJ, POR KIUJ BATALI" 634 00:30:47,464 --> 00:30:50,764 Ni devus maltrankviliĝi pro la malsato kaj pro la tuttera malriĉeco, 635 00:30:50,979 --> 00:30:53,119 infanoj, kiuj mortas pro malsato kaj militoj. 636 00:30:53,249 --> 00:30:54,029 Absolute. 637 00:30:54,131 --> 00:30:55,541 Kaj zorgi pro la bestoj 638 00:30:55,738 --> 00:30:58,608 ne malhelpas min zorgi pro tiuj problemoj. 639 00:30:58,884 --> 00:31:01,244 Fakte, ambaŭ ofte koincidas. 640 00:31:01,995 --> 00:31:04,365 Kiom mi lernis pri la respekto al bestoj, 641 00:31:04,785 --> 00:31:07,665 tiom mi ekrespektis ankaŭ iliajn defendantojn. 642 00:31:07,903 --> 00:31:09,683 Antaŭ ol komenci ĉi tiun projekton, 643 00:31:09,777 --> 00:31:11,857 mi ne sciis, ke Einstein ne manĝis bestojn. 644 00:31:11,996 --> 00:31:15,026 Nek Leonardo da Vinĉi, Edison, Pitagoro, Plutarko. 645 00:31:15,191 --> 00:31:16,051 Efektive, 646 00:31:16,190 --> 00:31:18,380 antaŭ ol eklabori je ĉi tiu dokumentfilmo, 647 00:31:18,566 --> 00:31:20,336 mi eĉ ne sciis, kiu estis Plutarko. 648 00:31:21,274 --> 00:31:23,454 Sed min komencis obsedi la malkovro, 649 00:31:23,545 --> 00:31:25,435 ĝis kia ekstremo povas iri vivmaniero, 650 00:31:25,591 --> 00:31:27,141 kiu ne kaŭzas suferon al bestoj. 651 00:31:27,243 --> 00:31:29,493 Kaj laŭ tio, kion mi trovis en interreto, 652 00:31:29,661 --> 00:31:32,811 ĝi inkluzivas pli ol tio, kion Ĝeni' priparolis kun mi ĝis nun. 653 00:31:33,804 --> 00:31:36,634 Se ni serioze prezentas al ni la besto-demandon, 654 00:31:36,758 --> 00:31:40,568 ni devas repripensi la konduton de la socio ĝenerale. 655 00:31:40,894 --> 00:31:43,314 Modo, kiu ne utiligas kosmetikaĵojn? 656 00:31:43,594 --> 00:31:47,114 Oni testas lipruĝojn, ŝampuojn. 657 00:31:47,758 --> 00:31:49,948 Bestoj ilin glutas... 658 00:31:50,333 --> 00:31:53,674 Ni devas ŝanĝi tiom da kutimoj kaj kondutoj 659 00:31:54,064 --> 00:31:56,127 ke estas pli komforte rigardi aliflanken. 660 00:31:56,512 --> 00:31:59,492 Sciencistoj uzas bestojn por testi 661 00:31:59,857 --> 00:32:02,220 enormajn kvantojn da purigproduktoj, 662 00:32:02,690 --> 00:32:05,601 kosmetikaĵoj, nutraĵoj kaj medicinaj produktoj, 663 00:32:06,476 --> 00:32:09,351 kaj ankaŭ industriaj kaj agrikulturaj ĥemiaĵoj, 664 00:32:09,657 --> 00:32:12,810 nutraĵoj por bestoj, alkoholo kaj tabakaĵoj. 665 00:32:13,828 --> 00:32:16,826 Uzado de katoj, hundoj, musoj, 666 00:32:17,249 --> 00:32:20,683 kunikloj, fiŝoj, birdoj, simioj kaj aliaj bienaj bestoj 667 00:32:20,844 --> 00:32:23,356 ne enkalkulas la fakton ke ili povas senti 668 00:32:23,497 --> 00:32:25,170 fizikan doloron, 669 00:32:25,320 --> 00:32:27,834 timon, deprimiĝon kaj malkomforton. 670 00:32:28,660 --> 00:32:31,625 Resume, pli ol 115 milionoj da bestoj 671 00:32:31,812 --> 00:32:33,433 estas uzataj por eksperimentoj 672 00:32:33,668 --> 00:32:35,599 en laboratorioj dise sur la planedo. 673 00:32:36,183 --> 00:32:40,930 95% de la medikamentoj, kiuj montris multpromesajn rezultojn ĉe bestoj 674 00:32:41,082 --> 00:32:44,152 fiaskas ĉe homoj. 675 00:32:44,513 --> 00:32:46,501 Kaj tio estas eĉ pli malbona en Usono, 676 00:32:46,696 --> 00:32:49,149 kie pli ol 100.000 homoj mortas ĉiujare 677 00:32:49,520 --> 00:32:52,269 pro produktoj, kiuj estis testitaj ĉe bestoj. 678 00:32:52,461 --> 00:32:55,354 Ja ekzistas alternativoj 679 00:32:55,640 --> 00:32:59,712 kiuj venas de esplorcentroj grandfamaj. 680 00:33:00,161 --> 00:33:03,161 Toksologiaj studoj per kulturado, 681 00:33:03,689 --> 00:33:06,791 tiel je skalo ĉela kiel je skalo de tuta organo, 682 00:33:07,089 --> 00:33:09,591 ekzistas epidemiologiaj studoj... 683 00:33:10,478 --> 00:33:12,708 Je tiu stadio mi estis aŭdinta tiom da aferoj 684 00:33:12,856 --> 00:33:14,405 ke mi pensis, ke estus bona ideo 685 00:33:14,541 --> 00:33:17,201 inviti Ĝeni', Ĝovana' de FAADA, por vesperumo... 686 00:33:17,378 --> 00:33:20,025 Kaj ankaŭ mian kuzon Ĥavi', kuirartan kritikiston 687 00:33:20,165 --> 00:33:21,852 kaj ŝatanton de virbovaj bataloj; 688 00:33:22,125 --> 00:33:24,381 Lŭison, mia ĉef-kukistan amikon; 689 00:33:24,572 --> 00:33:27,443 Agus', doktorinon pri edukado, 690 00:33:27,663 --> 00:33:31,465 Maj', ĥemiiston kaj fakulon pri gastronomio, 691 00:33:31,755 --> 00:33:34,655 kaj Pedron, la plej pragmatisman el miaj amikoj. 692 00:33:41,179 --> 00:33:42,685 Ni ĉiuj sidis ĉirkaŭ la tablo 693 00:33:42,826 --> 00:33:45,782 kun nutraĵoj ĉiaspecaj, atendante ke mi lanĉu la debaton. 694 00:33:45,914 --> 00:33:49,582 Kaj mi malfermis la buŝon por meti la ununuran demandon de la tuta vespero... 695 00:33:50,095 --> 00:33:51,776 Kial vi manĝas bestojn? 696 00:33:51,999 --> 00:33:56,265 Ĉar ili estas resursoj, kiujn Naturo provizas al ni 697 00:33:56,403 --> 00:33:57,840 kaj do mi manĝas ilin. 698 00:33:57,985 --> 00:33:59,696 – Bestoj manĝas bestojn. – Precize! 699 00:33:59,838 --> 00:34:02,961 Estas kiel en savano kiam vi vidas leonon kiu manĝas gazelon... 700 00:34:03,098 --> 00:34:06,518 Omleto el terpomoj estas ja multe pli bona ol ĉi tiu omleto. 701 00:34:06,914 --> 00:34:09,751 Do vi diras nun al mi, ke gusto, frandeco, 702 00:34:09,943 --> 00:34:13,941 pli gravas ol la tuta sufero kiun necesigis tiu omleto. 703 00:34:14,088 --> 00:34:17,094 Estas nur tio, ke se vi pensas pri tio, vi ne plu povas vivi. 704 00:34:17,266 --> 00:34:19,744 Nutraĵindustrio ja estas vere perforta. 705 00:34:19,928 --> 00:34:22,977 La maniero, kiel bestoj estas traktataj, estas vere brutala. 706 00:34:23,068 --> 00:34:25,695 Sed tio ne estas kialo por mi, ke mi ĉesu manĝi bestojn. 707 00:34:25,838 --> 00:34:27,486 Mi konsentas, kiel Lŭis' diris, 708 00:34:27,638 --> 00:34:29,961 se por la sama prezo, besto ne bezonas suferi, 709 00:34:30,097 --> 00:34:31,894 do estas pli bone ke ĝi ne suferu. 710 00:34:32,029 --> 00:34:34,806 Ne eblas manĝi beston, sen ke ĝi suferus. 711 00:34:35,068 --> 00:34:38,275 Ĉiu besto, ĉiu el ili, batalis por sia vivo en la buĉejo. 712 00:34:39,457 --> 00:34:42,279 Jes, sed tio ne estas sufiĉa kialo por ne manĝi ilin, ĉu? 713 00:34:42,593 --> 00:34:45,863 Ni ne venis por provi vin konvinki. 714 00:34:46,193 --> 00:34:49,821 Tio, kion ni deziras, estas montri realon, kiu estas kaŝita de ni. 715 00:34:49,992 --> 00:34:53,387 Ĉu eblus, ekzemple, ŝanĝi la manieron, kiel ni mortigas bestojn? 716 00:34:53,501 --> 00:34:57,233 Buĉado estas la malplej grava parto, gravas precipe la vivo de tiuj bestoj, 717 00:34:57,361 --> 00:34:59,994 kiuj vivas en kaĝoj, en kiuj ili eĉ ne povas returni sin 718 00:35:00,089 --> 00:35:02,266 Certe, sed se tiuj bestoj vivus tute libere... 719 00:35:02,382 --> 00:35:03,401 Kun la nuna demando, 720 00:35:03,514 --> 00:35:05,969 se vi ĉiuj deziras manĝi viandon por la matenmanĝo, 721 00:35:06,095 --> 00:35:07,857 por la tagmanĝo kaj vespermanĝo, 722 00:35:08,011 --> 00:35:09,712 ili devas meti ilin en fabrikojn. 723 00:35:10,269 --> 00:35:12,643 Mi ne pensas, ke manĝi bestojn estas la problemo, 724 00:35:12,799 --> 00:35:15,345 sed la maniero, kiel ni uzas tiujn bestojn. 725 00:35:16,293 --> 00:35:19,961 Kaj la bredejo, kie bovinoj estas ĉiuj unu sur la aliaj 726 00:35:20,097 --> 00:35:21,261 kaj ne povas eliri, 727 00:35:21,390 --> 00:35:24,385 aŭ la kokinoj, kiuj estas enfermitaj, kaj ne povas eliri... 728 00:35:24,509 --> 00:35:27,368 Se ni deziras ĉiovendejojn plenajn je ovoj kaj mafinoj... 729 00:35:27,499 --> 00:35:30,405 aŭ estas farite tiel, kio ŝajnas al mi tre perforta, 730 00:35:30,689 --> 00:35:34,410 aŭ ne estos tiom multe da ovoj kaj mafinoj en ĉiovendejoj. 731 00:35:34,677 --> 00:35:37,266 Mi ankaŭ pensas, ke finfine, ĉio estas tre internigita: 732 00:35:37,426 --> 00:35:39,010 "Mi aĉetas por mi vestaĵojn", 733 00:35:39,154 --> 00:35:41,121 "Mi manĝas viandon", almenaŭ por mi 734 00:35:41,294 --> 00:35:44,114 Mi ne scias, mi havas aliajn problemojn por prizorgi 735 00:35:44,282 --> 00:35:45,587 – ne ofendiĝu pri tio – 736 00:35:45,776 --> 00:35:48,570 sed mi havas mil aliajn aferojn kiujn mi devas pripensi. 737 00:35:48,722 --> 00:35:50,647 Mi estas membro de la bestĝardena klubo. 738 00:35:50,793 --> 00:35:52,964 Mi povas ĝin viziti tiom ofte, kiom deziras, 739 00:35:53,383 --> 00:35:56,138 mi komprenas ke tio ne estas plej bona situacio por besto, 740 00:35:56,332 --> 00:35:57,638 vi simple rigardu ilin. 741 00:35:57,826 --> 00:35:59,899 Mi ankaŭ veturis al Kenjo kaj ne estas same, 742 00:36:00,050 --> 00:36:01,382 ne necesas esti fakulo. 743 00:36:01,570 --> 00:36:04,474 Sed estas maniero, por homoj kiuj ne povas veturi al Kenjo, 744 00:36:04,590 --> 00:36:05,396 vidi elefanton. 745 00:36:05,569 --> 00:36:08,061 Sed vi instruas al via filino 746 00:36:08,616 --> 00:36:12,305 ke tiuj ne plej bonaj kondiĉoj estas normalaj, 747 00:36:12,548 --> 00:36:13,449 akcepteblaj. 748 00:36:13,610 --> 00:36:17,225 Ŝi pensos: "se mia patro kondukas min tien, ne devas esti tiel terura". 749 00:36:17,443 --> 00:36:20,111 Kaj vi instruas al ŝi, ke kapti beston 750 00:36:20,283 --> 00:36:22,760 kaj ĝin forpreni el ĝia natura loĝloko 751 00:36:22,948 --> 00:36:25,557 por ĝin malliberigi estas bona afero, estas normala. 752 00:36:25,712 --> 00:36:28,643 Ŝi ankoraŭ tro junas, sed pli poste, mi povas klarigi al ŝi 753 00:36:28,773 --> 00:36:30,966 ke tio ne estas bonaj kondiĉoj por la bestoj, 754 00:36:31,066 --> 00:36:33,013 ke ili ne povas facile reprodukti sin. 755 00:36:33,145 --> 00:36:34,977 Ili ne havas plej bonajn kondiĉojn. 756 00:36:35,106 --> 00:36:37,192 Sed vi ja devas fari ion sabate posttagmeze, 757 00:36:37,320 --> 00:36:39,340 kaj bestoĝardeno estas tre bona... 758 00:36:46,252 --> 00:36:47,770 Tio ne estas malbona ideo. 759 00:36:47,999 --> 00:36:50,540 Tial ni sabate posttagmeze iris al bestoĝardeno. 760 00:36:50,766 --> 00:36:53,946 Estas loko, kie oni ekspozicias sovaĝbestojn malliberigitajn. 761 00:36:54,144 --> 00:36:54,899 Tio signifas: 762 00:36:55,069 --> 00:36:58,342 kie ni povas observi bestojn, kiuj ne havas sian naturan konduton. 763 00:36:59,886 --> 00:37:02,248 Kun iomete da bambuoj 764 00:37:02,440 --> 00:37:05,407 rigardu, ĝi estas kun barilo por malhelpi, ke ili ĝin rompu. 765 00:37:05,650 --> 00:37:07,524 kaj iom da papermaĉaĵo 766 00:37:07,735 --> 00:37:10,198 ne eblas reprodukti loĝlokon de tiuj bestoj. 767 00:37:10,355 --> 00:37:12,264 – Ĉu ĝi estas vera roko? – Ne. 768 00:37:12,493 --> 00:37:15,208 Mi scias ke en aliaj instalaĵoj estas papermaĉaĵo. 769 00:37:18,935 --> 00:37:20,173 Por ursoj ekzemple, 770 00:37:20,278 --> 00:37:22,950 plej malbone por ili estas instali ilin en fosaĵon. 771 00:37:23,825 --> 00:37:27,117 La akvo estas vere malpura. – Nu, sed estas la sola, kiun ili havas. 772 00:37:27,307 --> 00:37:30,075 Se ĝi estas malpura aŭ ne... ili tamen devas bani sin. 773 00:37:30,230 --> 00:37:32,777 Ĉu vi jam demandis vin mem kial ili ne forflugas? 774 00:37:32,919 --> 00:37:36,242 En tiuj malfermitaj ejoj, por eviti ilian fuĝon, 775 00:37:36,385 --> 00:37:39,635 – oni fortondas parton el iliaj flugiloj? – Ĉu serioze? 776 00:37:39,850 --> 00:37:42,918 Jes, tio estus ekvivalento de mano por homo, ekde la pojno. 777 00:37:43,137 --> 00:37:45,123 Kaj tiel ili ne povas flugi. 778 00:37:45,342 --> 00:37:49,419 Tial, se ili etendus la flugilojn, eblus tion klare vidi. 779 00:37:50,526 --> 00:37:52,681 Ĝeni' kondukis min ankaŭ al la delfenejo. 780 00:37:52,826 --> 00:37:54,564 Akvaj malliberejoj vere malgrandaj. 781 00:37:54,690 --> 00:37:56,531 Multege pli etaj, ol la natura loĝloko 782 00:37:56,660 --> 00:37:58,343 de orcinoj, balenoj kaj delfenoj, 783 00:37:58,515 --> 00:38:01,717 kiuj kompreneble ne ridetas. Nur estas la formo de ilia makzelo. 784 00:38:02,141 --> 00:38:05,200 Mi ne kredas, ke ilia vivo mallibere vere plezurigas ilin. 785 00:38:07,859 --> 00:38:10,969 Sed krom tio, kion mi povis vidi, aŭ kion rakontis al mi Ĝeni', 786 00:38:11,166 --> 00:38:13,476 mi volis paroli kun iu, kiu estadis 787 00:38:13,724 --> 00:38:16,534 ĉiutage en zoologia ĝardeno aŭ delfenejo. 788 00:38:17,095 --> 00:38:20,325 Vi diras, ke vi eklaboris en delfenejo 789 00:38:20,533 --> 00:38:22,333 por helpi la bestojn, ĉu ne? 790 00:38:22,531 --> 00:38:24,621 Mi iris tien, ĉar mi amegis la bestojn. 791 00:38:24,821 --> 00:38:28,511 Alveninte, la unua laboro, kiun mi faris en tiu zoologia ĝardeno 792 00:38:28,691 --> 00:38:32,051 estis mortigi dingon, aŭstralian hundon. 793 00:38:32,268 --> 00:38:37,268 Ĝia "kulpo", ĝia "krimo" estis, ke mankis instalaĵo por ĝi. 794 00:38:37,578 --> 00:38:40,458 Tie mi rimarkis, ke tio estas la plej malbona loko, 795 00:38:40,608 --> 00:38:41,948 en kiun mi povus enfali. 796 00:38:42,095 --> 00:38:43,835 Sed jen la loko, kie mi reflektis: 797 00:38:44,022 --> 00:38:47,082 "Bone, mi provos fari, por ke estu kiel eble malplej malbone." 798 00:38:47,232 --> 00:38:49,802 Kaj post 30 jaroj mi konstatas, ke tio estas neebla. 799 00:38:49,942 --> 00:38:52,442 Ke la sola maniero, per kiu ili ne sentu sin malbone, 800 00:38:52,589 --> 00:38:54,589 estas, ke zoologiaj ĝardenoj ne ekzistu. 801 00:38:54,699 --> 00:38:58,299 Sed ili havas la pozitivan aspekton, ke ili protektas la speciojn, ĉu ne? 802 00:38:58,419 --> 00:39:00,779 Ĉu ne konservo de specioj, esploroj, observado? 803 00:39:00,939 --> 00:39:01,659 Ne, tute ne. 804 00:39:01,803 --> 00:39:03,943 Sed mi kredas, ke la homoj pensas ĉi tion: 805 00:39:04,120 --> 00:39:06,940 "Mi iras al la zoologia ĝardeno, ĉar mi amas la bestojn. 806 00:39:07,130 --> 00:39:09,530 Jen la granda paradigmo, kiun ni devas rompi: 807 00:39:09,740 --> 00:39:12,500 ĉar mi amas bestojn, mi devas ne iri al zoologia ĝardeno. 808 00:39:12,747 --> 00:39:13,997 Ni eniras eraran rondon: 809 00:39:14,147 --> 00:39:16,257 "Mi tenas vin en kaptiteco", 810 00:39:16,417 --> 00:39:19,207 "kaj la sola kialo, pro kiu vi meritas la kaptitecon" 811 00:39:19,317 --> 00:39:23,317 "estas, ke vi estas bela vidaĵo, originala, spektinda, ktp." 812 00:39:24,274 --> 00:39:27,484 Se ni kapablas meti nin en la lokon de la besto, 813 00:39:27,814 --> 00:39:29,934 ni komprenas, ke tio estas malbona. 814 00:39:30,084 --> 00:39:33,374 Kaj kia estas la traktado fare de besto-trejnisto? 815 00:39:33,564 --> 00:39:34,884 Oni eniras dinamikon, 816 00:39:35,054 --> 00:39:38,284 en kiu oni eĉ ne plu rimarkas, ke oni mistraktas la beston. 817 00:39:38,474 --> 00:39:43,214 Kie kelkfoje la streĉo tiom grandas, ke oni povas ankaŭ bati ĝin. 818 00:39:43,704 --> 00:39:47,184 La unua ekzerco, kiun mi lernis 819 00:39:47,414 --> 00:39:50,814 por la delfenoj, kiun miaj tiamaj kolegoj instruis al mi, 820 00:39:51,064 --> 00:39:55,564 estis irigi ilin de unu baseno al alia, batante ilin per bastono. 821 00:39:55,774 --> 00:40:01,374 Kaj oni faras tion. Mi, kiu amis la bestojn. Kaj plu amas ilin... 822 00:40:08,734 --> 00:40:10,694 Rigardante la grandegecon de la maro, 823 00:40:10,824 --> 00:40:12,864 mi ne povis eviti pensi pri la diferenco 824 00:40:13,034 --> 00:40:14,814 inter la natura loĝloko de orcino, 825 00:40:14,968 --> 00:40:16,308 de baleno aŭ delfeno, 826 00:40:16,518 --> 00:40:19,448 kaj la basenoj, kiujn oni trudas al ili en la delfenejoj. 827 00:40:19,658 --> 00:40:22,828 Eble nia amo al la bestoj kondamnas ilin al la plejmalbono. 828 00:40:22,995 --> 00:40:26,475 Ni ŝatas observi ilin, interagi kun ili, nutri ilin... 829 00:40:26,762 --> 00:40:28,772 Kaj tiucele ni enfermas ilin en kaĝojn, 830 00:40:28,942 --> 00:40:30,792 trejnas ilin, por ke ili amuzu nin, 831 00:40:30,932 --> 00:40:33,982 kaj ni pagas por vidi ilin fari ekzercojn kaj montri kondutojn, 832 00:40:34,162 --> 00:40:37,012 kiuj tute malsamas de tio, kion ili farus en la naturo. 833 00:40:49,922 --> 00:40:52,162 Nia amo al la bestoj 834 00:40:52,389 --> 00:40:55,699 estas pli tio, ke ni interesiĝas pri ili, 835 00:40:55,903 --> 00:40:58,113 pri tio, ke ili plezurigas nin. 836 00:40:58,243 --> 00:41:00,563 Sed malofte ni imagas nin en ilia loko. 837 00:41:00,793 --> 00:41:04,373 Ekzistas spektakloj, kiuj kunimplicas torturadon kaj morton de bestoj, 838 00:41:04,533 --> 00:41:06,913 kiel la taŭrobataloj en Hispanio. 839 00:41:07,480 --> 00:41:10,310 Zoologiaj ĝardenoj ne malproksimas de daŭra torturado. 840 00:41:10,680 --> 00:41:15,430 Estas tute senprave, ke pro la amo, kiun oni havas por besto 841 00:41:15,730 --> 00:41:19,530 oni submetas ĝin al vivstilo, kiu ne konvenas al tiu specio. 842 00:41:20,067 --> 00:41:22,777 Ankaŭ la turisma industrio ofte uzas bestojn 843 00:41:23,097 --> 00:41:25,127 por doni plej intensajn travivaĵojn 844 00:41:25,357 --> 00:41:27,697 kaj sentojn de aŭtentikeco al turistoj. 845 00:41:28,077 --> 00:41:30,537 Kaleŝoj, rajdado sur elefanto aŭ dromedaro 846 00:41:30,687 --> 00:41:32,407 aŭ renkontiĝoj kun sovaĝaj bestoj 847 00:41:32,557 --> 00:41:33,747 kiel tigroj aŭ simioj 848 00:41:33,887 --> 00:41:36,047 por ekhavi ŝatklakojn en sociaj retejoj. 849 00:41:36,211 --> 00:41:39,061 Tio estas kondutoj damaĝaj por la bestoj, kiuj suferas ilin. 850 00:41:39,171 --> 00:41:42,191 Denove, nia manko de empatio kontribuas al besta suferado. 851 00:41:43,291 --> 00:41:46,331 Ekzistas socia edukado, kiu malhelpas ĝin. 852 00:41:46,661 --> 00:41:50,361 Mi pensas ekzemple pri la taŭrobataloj aŭ multe da festoj, 853 00:41:50,691 --> 00:41:54,171 en kiuj de tute juna aĝo partoprenas infanoj. 854 00:41:54,431 --> 00:41:57,451 Oni diras al ili, ke tio estas tradicioj plenaj de valoroj, 855 00:41:57,561 --> 00:41:59,091 kio estas malvera. 856 00:41:59,261 --> 00:42:01,111 Tradicio estas tio, kion ni heredis, 857 00:42:01,268 --> 00:42:02,328 ĉu bona, ĉu malbona. 858 00:42:02,478 --> 00:42:03,868 Kaj dank' al nia klereco 859 00:42:04,028 --> 00:42:05,928 ni povas preterpasi tiujn tradiciojn. 860 00:42:09,468 --> 00:42:11,498 Mi forgesis rakonti al vi ion kuriozan, 861 00:42:11,608 --> 00:42:13,328 kio okazis ĉe la vespermanĝo ĉe mi. 862 00:42:13,425 --> 00:42:15,575 Post la manĝo mi montris kelkajn videaĵojn. 863 00:42:15,685 --> 00:42:17,755 Kiel okazas, kiam oni vizitas geamikojn 864 00:42:17,885 --> 00:42:19,485 kaj montras fotojn de la ferioj, 865 00:42:19,565 --> 00:42:20,995 sed temis pri besta suferado 866 00:42:21,102 --> 00:42:24,102 en porviandaj bredejoj, por ilia ledo aŭ pro eksperimentoj. 867 00:42:24,242 --> 00:42:26,612 Mallonge: ĉio, kion mi ŝatus montri al vi, 868 00:42:26,922 --> 00:42:29,832 sed pri kio mi promesis al FAADA, ke mi ne faros tion. 869 00:42:29,986 --> 00:42:32,366 Kaj jes, Ĝeni' komentis ilin por ni. 870 00:42:32,696 --> 00:42:34,306 Jen la kastrado de porkoj. 871 00:42:34,546 --> 00:42:37,416 Oni kastras ilin permane per speco de tenajlo, 872 00:42:37,620 --> 00:42:38,740 sen anestezo... 873 00:42:38,950 --> 00:42:41,390 Jen la muelilo por virseksaj kokidoj. 874 00:42:41,590 --> 00:42:44,010 Neniu favoras tion, aŭ ĉu? Se ili vidis tion... 875 00:42:44,330 --> 00:42:48,080 Ankaŭ la porkoj vivas, mordante la stangojn aŭ mordante sin reciproke. 876 00:42:48,220 --> 00:42:50,030 Jen kial oni detranĉas ilian voston, 877 00:42:50,170 --> 00:42:53,160 – por ke ili ne mordu ilin. – Jes, por ke ili ne mordu ilin. 878 00:42:53,310 --> 00:42:56,530 Bone, pri la taŭrobataloj mi kredas, ke mi ne devas diri multon... 879 00:42:56,690 --> 00:42:58,920 Ni ne vidas ĉi tiujn bildojn en televido, 880 00:42:59,070 --> 00:43:02,240 ĉar kiam la virbovo komencas vomi sangon, ili ŝanĝas la bildkapton. 881 00:43:02,561 --> 00:43:04,861 Jen bredejoj por feloj. 882 00:43:05,321 --> 00:43:06,101 Jen vulpoj, 883 00:43:06,221 --> 00:43:09,301 kaj kiu ne havas vulpan mantelon, kredas ne kontribui al tio. 884 00:43:09,425 --> 00:43:13,045 Sed 90% de la vulpoj estas bredataj por fari borderojn de kapuĉoj. 885 00:43:13,237 --> 00:43:15,207 Ekzistas surogato, kaj la homoj pensas: 886 00:43:15,354 --> 00:43:18,814 "por la malmulto, kion tio kostis, tio devas esti surogata materialo". 887 00:43:19,134 --> 00:43:21,774 Sed ne, kelkfoje felo kostas malpli ol la surogato. 888 00:43:23,068 --> 00:43:26,218 Kaj la buĉmetodoj estas elpensitaj por ne difekti la felon, 889 00:43:26,388 --> 00:43:29,558 laŭ manieroj, kiujn vi povas imagi: sufokado, elektromortigado... 890 00:43:29,765 --> 00:43:31,125 Merdon... 891 00:43:31,365 --> 00:43:35,365 Jen ili elŝiras plumojn el anasoj. 892 00:43:35,865 --> 00:43:37,715 Kial ili faras tion, dum ili vivas? 893 00:43:37,895 --> 00:43:41,895 Ĉar tiumaniere unu ansero povas doni plumojn kvarfoje. 894 00:43:42,085 --> 00:43:44,125 – La plumoj rekreskas? – Jes. 895 00:43:45,005 --> 00:43:48,695 Ĉi tio estas por malhelpi, ke la bovidoj mamsuĉu de siaj patrinoj. 896 00:43:48,875 --> 00:43:51,325 Ili metas ajutojn por povi melki la patrinon, 897 00:43:51,605 --> 00:43:54,055 kaj tiel ŝi ne povas mamnutri sian bovidon. 898 00:43:54,425 --> 00:43:58,025 Kia frenezaĵo, ĉu ne? Ni estas frenezaj... 899 00:44:01,665 --> 00:44:04,205 Kaj ĉu oni ne povas diskonigi tion? 900 00:44:04,405 --> 00:44:05,665 Tion ni provas fari, 901 00:44:06,305 --> 00:44:10,305 sed en la amaskomunikiloj estas sufiĉe da cenzuro. 902 00:44:10,855 --> 00:44:13,805 Kaj krom tio, neniu interesiĝas vidi tion. 903 00:44:13,985 --> 00:44:15,875 Estas multe da homoj, kiuj... 904 00:44:16,015 --> 00:44:18,105 Bone, ni estis 8, kaj nun ni estas pli ol... 905 00:44:18,235 --> 00:44:21,015 Sed ne kredu, ke estas pro tio, ke ili ne volas vidi ĝin. 906 00:44:21,185 --> 00:44:22,945 Ili lacegis. Ili ne volis vidi ĝin. 907 00:44:24,792 --> 00:44:26,532 – Ĉu vere? – Mi certigas al vi. 908 00:44:28,012 --> 00:44:29,492 Pli facilas ne rigardi. 909 00:44:29,862 --> 00:44:31,232 Sed mi ja vidis ĝin. 910 00:44:31,572 --> 00:44:35,062 Venis la momento por transiri de informiĝo al agado. 911 00:44:40,892 --> 00:44:43,232 Post la trarigardo de Ĝeni' tra mia vestoŝranko, 912 00:44:43,392 --> 00:44:45,712 mi ne povis ne demandi: kiel vestiĝas homoj, 913 00:44:45,864 --> 00:44:48,604 kiuj volas respekti ĉiujn vivantojn. 914 00:44:48,939 --> 00:44:52,219 Kaj plej grave... Kie estas miaj ŝuoj: 915 00:44:52,641 --> 00:44:55,761 Mi havis pantalonojn, ĉemizojn, t-ĉemizojn kaj ŝtrumpetojn 916 00:44:55,920 --> 00:44:57,490 liberajn de ĉia besta suferado. 917 00:44:57,682 --> 00:44:59,612 Sed ne jakojn kaj ŝuojn. 918 00:44:59,822 --> 00:45:02,142 Jen kial mi proksimiĝis al vendejo de vestaĵoj, 919 00:45:02,272 --> 00:45:04,212 kie ĉiuj vendaĵoj ne devenis de bestoj, 920 00:45:04,319 --> 00:45:05,829 por povi solvi mian problemon. 921 00:45:05,969 --> 00:45:08,379 La vero estas, ke kiam mi rigardis la lanajn ĉapojn 922 00:45:08,489 --> 00:45:11,219 kaj la ledajn ŝuojn kaj mansakojn, kiuj ne estis el ledo, 923 00:45:11,356 --> 00:45:13,066 tio ne ŝajnis al mi granda ofero. 924 00:45:13,236 --> 00:45:15,716 La vestaĵoj sen besta sufero ŝajnis sufiĉe normalaj. 925 00:45:15,866 --> 00:45:17,006 NE VIA PATRINO. NE VIA LAKTO. 926 00:45:17,173 --> 00:45:17,983 Preskaŭ ĉiuj... 927 00:45:18,133 --> 00:45:21,183 Ŝuoj, zonoj, mansakoj, ĉapoj, monujoj kaj alispecaj aferoj, 928 00:45:21,277 --> 00:45:22,817 pri kiuj ni kutime ne pensas, 929 00:45:22,947 --> 00:45:27,087 ke ili estas faritaj el la haŭto de porko, kuniklo, bovino, kato, kaj el ŝafa lano... 930 00:45:27,297 --> 00:45:29,827 La ŝafoj ne vere suferas. Kiel okazas ĉe ili? 931 00:45:29,947 --> 00:45:32,107 Ĉiam la sama demando: la ŝafinoj ne suferas. 932 00:45:32,247 --> 00:45:36,177 Sed estas falsa ideo, ke la besto ne mortas, do ne suferas. 933 00:45:36,341 --> 00:45:38,771 Ĉar ne temas pri la scio, ĉu la besto mortas aŭ ne, 934 00:45:38,918 --> 00:45:41,218 sed kiel la besto vivas kaj kiel oni traktas ĝin. 935 00:45:41,358 --> 00:45:43,788 Kaj neniel estas logike, ke besto venas en la mondon 936 00:45:43,978 --> 00:45:45,928 bezonante, ke iu tondu ĝiajn harojn. 937 00:45:46,108 --> 00:45:47,858 Se vi opinias tion, estas ridinde... 938 00:45:48,348 --> 00:45:50,768 Kiam ni anstataŭigas ion bestodevenan en produkto, 939 00:45:50,908 --> 00:45:52,818 ĉi-kaze en vestaĵoj, 940 00:45:53,108 --> 00:45:56,118 ĉu tio ne signifas, ke oni uzas finfine pli da petrolo? 941 00:45:56,498 --> 00:45:57,278 Ne, tute ne. 942 00:45:57,488 --> 00:46:00,438 Mi jam kredas, ke oni devas forĵeti la ideon, 943 00:46:00,738 --> 00:46:03,368 ke io el ledo aŭ lano – io bestodevena – 944 00:46:03,488 --> 00:46:05,628 estas malpli polua ol io surogata. 945 00:46:05,798 --> 00:46:07,058 Estas tute malĝuste. 946 00:46:07,258 --> 00:46:08,348 – Ĉu vere? – Jes. 947 00:46:08,528 --> 00:46:11,348 La bestekspluata industrio estas unu el la plej poluantaj. 948 00:46:11,508 --> 00:46:14,268 Mi bezonis konfirmi tion. Mi iris viziti tanejon. 949 00:46:14,418 --> 00:46:17,098 Kaj jes, kiel mi, vi imagas, ke viaj ŝuoj kaj jakoj 950 00:46:17,298 --> 00:46:18,358 defalis de arbo. 951 00:46:18,548 --> 00:46:20,248 Mi havas malbonan novaĵon por vi. 952 00:46:20,398 --> 00:46:22,038 La procedo de ledo-farado 953 00:46:22,168 --> 00:46:24,278 uzas enorman kvanton da kemiaj substancoj 954 00:46:24,475 --> 00:46:25,555 kaj tunojn da akvo. 955 00:46:25,715 --> 00:46:29,715 Oni devas bone distingi inter "toksa" kaj "polua". 956 00:46:30,545 --> 00:46:33,755 Nia akvo estas poluita. Buljono de kokaĵo ankaŭ. 957 00:46:33,905 --> 00:46:37,035 Se ni prenas buljonon de kokaĵo el la ĉiovendejo 958 00:46:37,525 --> 00:46:41,525 kaj analizas ĝin laŭ kriterioj de poluiteco, 959 00:46:42,835 --> 00:46:46,325 ni vidas bizaran aferon: ke ĝi havas la samajn trajtojn 960 00:46:46,655 --> 00:46:50,655 kiel la akvo ellasita el ledo-fabrikoj. 961 00:46:50,865 --> 00:46:54,865 – Nia akvo estas poluita, ne toksa. – Bone, bone. 962 00:46:55,645 --> 00:46:58,825 Krom decidi neniam plu trinki buljonon de kokaĵo, 963 00:46:58,995 --> 00:47:02,165 mi ankaŭ lernis strangajn aferojn... kaj iom naŭzajn. 964 00:47:02,325 --> 00:47:04,405 Ke el ledo-restaĵoj oni povas fari ankaŭ 965 00:47:04,585 --> 00:47:06,175 konditoraĵojn aŭ kosmetikaĵojn, 966 00:47:06,325 --> 00:47:08,425 medikamentajn kapsulojn, gelatenon, gluon. 967 00:47:08,575 --> 00:47:11,185 kaj ege multe da artikloj, pri kiuj vi neniam imagus, 968 00:47:11,325 --> 00:47:12,595 ke ili devenas de bestoj. 969 00:47:12,712 --> 00:47:15,922 Sed verdire mi ne havis la impreson, ke la leda industrio 970 00:47:16,072 --> 00:47:18,172 respondecas pro la besta suferado. 971 00:47:18,312 --> 00:47:21,262 Neniam oni mortigas beston por havi ĝian haŭton. 972 00:47:21,369 --> 00:47:25,369 La haŭto estas kromprodukto de la nutraĵ-industrio, 973 00:47:25,789 --> 00:47:29,789 kiun la tanisto recikligas por fari produktojn utilajn por la socio. 974 00:47:32,079 --> 00:47:34,019 Oni oferas la beston pro ĝia viando 975 00:47:34,119 --> 00:47:36,509 kaj oni ne lasos flanke la haŭton de tiu besto. 976 00:47:36,599 --> 00:47:39,069 Sed Ĝeni' rakontis al mi, ke la industrio de haŭtoj 977 00:47:39,169 --> 00:47:41,539 ne plu estas recikliganto de la nutraĵ-industrio 978 00:47:41,649 --> 00:47:44,359 pro tio, ke ĝi bredas ilin por fari produktojn el haŭto. 979 00:47:44,459 --> 00:47:47,249 Kaj la komerco de haŭtoj premisas la bredadon en kaptiteco 980 00:47:47,349 --> 00:47:49,639 kaj oferi pli ol 70 milionojn da bestoj ĉiujare. 981 00:47:49,729 --> 00:47:52,629 Ŝi rakontis al mi, ke la vivo de lutreoloj, vulpoj, ĉinĉiloj, 982 00:47:52,716 --> 00:47:55,086 sed ankaŭ de hundoj kaj katoj bredataj en kaĝoj 983 00:47:55,216 --> 00:47:56,606 por ekspluati ilian haŭton, 984 00:47:56,703 --> 00:47:59,653 estas la malo de tio, kion oni povus opinii digna vivo. 985 00:47:59,793 --> 00:48:00,993 En siaj etaj kaĝoj 986 00:48:01,130 --> 00:48:03,420 la bestoj klare montras signojn de streso. 987 00:48:03,590 --> 00:48:07,590 Nenormalaj kondutoj, kanibalismo, ankaŭ memmutilado. 988 00:48:08,590 --> 00:48:12,590 La unua paŝo al konsciiĝo estas ekrimarki, ke 989 00:48:12,750 --> 00:48:15,920 objektive tio, kion mi faras, kaj tio, kion mi ĉesas fari, 990 00:48:16,240 --> 00:48:18,720 ne efikas nur al la homoj ĉirkaŭ mi, 991 00:48:18,867 --> 00:48:22,867 sed ankaŭ al homoj kaj bestoj vivantaj malproksime de mi. 992 00:48:23,187 --> 00:48:25,197 Kaj jen mi estis rigardanta etikedojn 993 00:48:25,364 --> 00:48:26,314 de ĉio ektrovita. 994 00:48:26,454 --> 00:48:29,234 Ĉar kiel mi konstatis, la unua reflekso, kiun oni akiras, 995 00:48:29,384 --> 00:48:32,474 kiam oni decidas vivi, provante ne malbone efiki al la besta vivo, 996 00:48:32,598 --> 00:48:33,858 estas rigardi etikedojn. 997 00:48:34,005 --> 00:48:36,265 Kaj tio estis nur unu afero, kiun mi devis ŝanĝi 998 00:48:36,385 --> 00:48:37,855 por eviti bestan suferadon. 999 00:48:37,992 --> 00:48:40,362 Pro tio, kaj ankaŭ por plibonigi la vivkvaliton 1000 00:48:40,479 --> 00:48:41,619 de nia propra specio. 1001 00:48:41,729 --> 00:48:43,609 Oni konsciiĝas, ke la vianda industrio 1002 00:48:43,739 --> 00:48:46,049 estas la ĉefa kaŭzanto de klimata varmiĝo. 1003 00:48:46,149 --> 00:48:48,339 La metano ellasita de la bovinoj kaj la sterko 1004 00:48:48,469 --> 00:48:51,269 farita de ili tutmonde egalas al la efiko 1005 00:48:51,389 --> 00:48:53,649 de 33 milionoj da aŭtoj. 1006 00:48:53,829 --> 00:48:56,319 La forcej-efikaj gasoj produktataj de la brutaro 1007 00:48:56,409 --> 00:48:58,449 konsistigas 37% de la entuta metano, 1008 00:48:58,713 --> 00:49:02,653 75% de la nitrata oksido kaj 74% de la amoniako en la atmosfero. 1009 00:49:04,541 --> 00:49:06,251 Kaj tio sen konsideri, 1010 00:49:06,398 --> 00:49:08,988 ke ĉi tiu sektoro estas la ĉefa ekspluatanto, 1011 00:49:09,188 --> 00:49:11,288 kiu kontribuas al la senarbarigo, 1012 00:49:11,515 --> 00:49:13,905 kiu rolas esence en la klimata ŝanĝiĝo. 1013 00:49:14,355 --> 00:49:17,205 Kiam oni parolas pri senarbarigo en la kolektiva imago, 1014 00:49:17,472 --> 00:49:21,472 ni ĉiam pensas pri la ekspluatado de tropikaj arbaroj, pri papero ktp. 1015 00:49:21,952 --> 00:49:24,562 Sed en la realo, se oni enfokusigas la 4 ĉefajn kaŭzojn 1016 00:49:24,772 --> 00:49:27,472 de tropika senarbarigo, la plej gravajn en la mondo, 1017 00:49:27,659 --> 00:49:30,799 la unua kaŭzo, tute antaŭ ĉiuj la plej grava el ĉiuj, 1018 00:49:30,946 --> 00:49:33,656 estas la transformado de terenoj por nutri la brutaron. 1019 00:49:33,986 --> 00:49:37,986 La ekskrementoj povas polui la akvon per la nitrata ellavaĵo, 1020 00:49:38,756 --> 00:49:40,766 kaj en malpli alta grado per la fosfato, 1021 00:49:41,064 --> 00:49:43,244 kiuj povas fine alveni en la subgrundan akvon. 1022 00:49:43,444 --> 00:49:46,414 Kaj kiam ni havas tre altan nivelon de nitrato en la akvo, 1023 00:49:46,599 --> 00:49:47,949 tiu akvo ne plu trinkeblas. 1024 00:49:49,238 --> 00:49:51,298 Ke la akvo estas ĉiam pli rara resurso, 1025 00:49:51,416 --> 00:49:53,926 kaj ke ni baldaŭ devos komenci porciumi ĝian uzadon, 1026 00:49:54,070 --> 00:49:55,430 estas nediskutebla fakto. 1027 00:49:56,714 --> 00:50:00,424 Aktuale, ekhavi akvon estas problemo por 748 milionoj da homoj, 1028 00:50:01,038 --> 00:50:03,958 kaj ĉiutage 4000 infanoj mortas pro mankanta aliro al akvo 1029 00:50:04,335 --> 00:50:07,005 kaj pro malsanoj ligitaj kun akvokvalito. 1030 00:50:11,375 --> 00:50:14,215 Krome, 30% de la sensala akvo de la planedo 1031 00:50:14,515 --> 00:50:16,765 destiniĝas al intensa bestobredado, 1032 00:50:16,985 --> 00:50:19,915 kiu krome estas la ĉefa kaŭzo de ĝia poluo. 1033 00:50:22,655 --> 00:50:24,785 60-oble pli da akvo necesas 1034 00:50:25,012 --> 00:50:27,642 por produkti 1 kg da viando ol 1 kg da tritiko. 1035 00:50:28,472 --> 00:50:31,952 Aŭ 28-oble pli da akvo ol por produkti 1 kg da rizo. 1036 00:50:32,122 --> 00:50:34,022 Aŭ alimaniere dirite, mezume 1037 00:50:34,182 --> 00:50:36,382 oni bezonas 1135 litrojn da akvo ĉiutage 1038 00:50:36,542 --> 00:50:38,322 por nutri veganon, 1039 00:50:39,412 --> 00:50:42,672 kaj 15.141 litrojn por nutri viandokonsumanton. 1040 00:50:43,432 --> 00:50:47,092 14.000 litrojn da akvo pli. Ĉiutage. Popersone. 1041 00:50:52,612 --> 00:50:54,932 Mi kapablis malhavi spektaklojn kun bestoj. 1042 00:50:55,072 --> 00:50:56,702 Kaj oni ne parolas pri ŝampuado... 1043 00:50:56,839 --> 00:50:58,569 Mi povis ŝanĝi mian vestiĝmanieron, 1044 00:50:58,709 --> 00:51:01,249 sen ke tio efikus al mia publika bildo aŭ mia monujo. 1045 00:51:01,369 --> 00:51:03,979 Aparte de tio, la vera celo estis ŝanĝi mian nutron. 1046 00:51:04,129 --> 00:51:07,309 Kaj mi jam maltrankviliĝis pri tio, ĉu mi povas havi sanan vivon 1047 00:51:07,429 --> 00:51:08,339 sen manĝi bestojn. 1048 00:51:08,489 --> 00:51:10,929 Sed mi havis perfektan pretekston por ekscii ĝin. 1049 00:51:11,076 --> 00:51:13,656 Mi do prenis mian fotilon kaj veturis al malsanulejo. 1050 00:51:13,796 --> 00:51:16,416 Ĉi tiu socio konsumas pli da bestaj proteinoj 1051 00:51:16,453 --> 00:51:17,713 ol necesas. 1052 00:51:17,963 --> 00:51:21,963 Tio utilas por nenio kaj kaŭzas nur kardio-vaskulajn problemojn, 1053 00:51:23,813 --> 00:51:27,343 kanceron kaj aliajn malsanojn. 1054 00:51:27,493 --> 00:51:29,943 Ĉu ekzistas studoj, kiuj montras, ke la kancero 1055 00:51:30,150 --> 00:51:32,200 kaj la konsumo de viando estas ligitaj? 1056 00:51:32,330 --> 00:51:36,330 La rilato inter viando-konsumo kaj kancero de la kojlo 1057 00:51:36,567 --> 00:51:38,887 estas konata nun jam de pluraj jaroj. 1058 00:51:39,497 --> 00:51:42,277 Ekzistas ankaŭ rilato inter la mamkancero ĉe virinoj 1059 00:51:42,597 --> 00:51:45,457 kaj la konsumo de grasoj, precipe de saturitaj grasoj. 1060 00:51:45,634 --> 00:51:48,134 La malignaj kanceraj ĉeloj estas instigataj evolui 1061 00:51:48,374 --> 00:51:50,664 pro la acideco, kiu ĉeestas en ilia medio, 1062 00:51:50,784 --> 00:51:54,144 kaj unu el la faktoroj, kiuj povas reĝustigi la nivelon de acideco, 1063 00:51:54,464 --> 00:51:56,334 estas la nutra reĝimo. 1064 00:51:56,534 --> 00:51:58,454 La homo ne estas origine karnovora. 1065 00:51:58,674 --> 00:52:01,824 Ŝajnas, ke homoj iĝis tiaj pli malfrue, 1066 00:52:01,944 --> 00:52:04,644 kaj, sekve, ilia organismo 1067 00:52:04,944 --> 00:52:07,904 ne estis adaptita al tiu viando-konsumo, 1068 00:52:08,214 --> 00:52:11,674 nek la dentoj nek la longo de la nutrokanalo. 1069 00:52:11,824 --> 00:52:15,264 Ĉe la plej multaj popoloj ĉasantoj-plukantoj, kiuj ekzistas, 1070 00:52:15,984 --> 00:52:19,334 98% de la rikoltataj proteinoj devenas de plukado 1071 00:52:19,474 --> 00:52:20,384 kaj ne de ĉasado. 1072 00:52:20,514 --> 00:52:22,924 Tio bone montras, ke ni ne estas karnovoruloj. 1073 00:52:25,994 --> 00:52:28,184 La unua afero, kiun mi faru, komencante 1074 00:52:28,324 --> 00:52:30,224 reĝimon ne bazitan sur besta suferado, 1075 00:52:30,371 --> 00:52:32,331 estas ellitiĝi duonan horon pli frue. 1076 00:52:32,461 --> 00:52:34,411 Mi kutimas matenmanĝi en rapidmanĝejoj, 1077 00:52:34,518 --> 00:52:36,338 kie oni donas nur sandviĉojn omletajn, 1078 00:52:36,472 --> 00:52:38,122 kun fromaĝo aŭ malvarma viando. 1079 00:52:38,252 --> 00:52:39,552 Mi bezonos pli da tempo 1080 00:52:39,679 --> 00:52:41,699 por prepari miajn matenmanĝojn hejme. 1081 00:52:43,169 --> 00:52:45,129 Rostpanon kun tomatoj aŭ avokado. 1082 00:52:46,789 --> 00:52:48,779 Cerealaĵojn kun bananoj kaj avena lakto. 1083 00:52:50,876 --> 00:52:53,953 Rostpanon kun tomatoj kaj avokado. Cerealaĵojn kun bananoj. 1084 00:52:54,082 --> 00:52:57,728 Aŭ rostpanon kun tomatoj kaj avokado. Ankoraŭ cerealaĵojn kun bananoj. 1085 00:53:00,027 --> 00:53:03,497 Bone, mi imagas ke iom post iom mi trovos aliajn opciojn. 1086 00:53:06,756 --> 00:53:09,564 Kaj plie, ne manĝi viandon estas ekologie... 1087 00:53:09,657 --> 00:53:11,255 Sed Ĝeni' ne multe fidis al mi. 1088 00:53:11,443 --> 00:53:13,597 Ŝi do kondukis min en veganan restoracion 1089 00:53:13,852 --> 00:53:15,777 esperante, ke tio iom inspiros min. 1090 00:53:17,408 --> 00:53:19,393 – Do, kia verdikto? – Jes, mi ja ŝatas. 1091 00:53:20,051 --> 00:53:23,431 Mi devas agnoski, ke estas tre bonguste. 1092 00:53:23,643 --> 00:53:26,484 Kaj se mi nun forigas viandon el miaj nutraĵoj, 1093 00:53:26,670 --> 00:53:28,739 ĉu mi daŭre havos ekvilibran dieton? 1094 00:53:29,035 --> 00:53:31,653 Ĉu vere estas ekvilibra dieto manĝi viandon? 1095 00:53:31,810 --> 00:53:34,251 Mi supozas ke ĝis nun mi havis ekvilibran dieton 1096 00:53:34,383 --> 00:53:36,605 ĉar miaj medicinaj analizoj ĉiam estis bonaj. 1097 00:53:36,790 --> 00:53:37,526 Ja certe. 1098 00:53:37,721 --> 00:53:40,591 Ĉu mi simple eligas viandon kaj daŭrigas pri cetero? 1099 00:53:40,743 --> 00:53:43,791 Ne, vi etendu la spektron de nutraĵoj: 1100 00:53:44,729 --> 00:53:50,330 fruktoj, legomoj, semoj, tritiko, floroj, spicoj, algoj... 1101 00:53:51,130 --> 00:53:56,750 Sed ankaŭ fabacoj, cerealoj, tuberoj, verdaj folioj... 1102 00:53:56,957 --> 00:53:58,970 Kiujn tri konsilojn vi donus a mi 1103 00:53:59,100 --> 00:54:00,973 koncerne kuiradon? 1104 00:54:01,173 --> 00:54:04,205 La unua, ĉar estas io nova por vi, 1105 00:54:04,408 --> 00:54:07,604 estus enketi, lerni, kursi, 1106 00:54:07,737 --> 00:54:10,150 serĉadi tra reto kaj informi vin per libroj... 1107 00:54:10,360 --> 00:54:13,809 Mia dua konsilo estus forgesi viajn antaŭajn kutimojn 1108 00:54:13,989 --> 00:54:17,328 kaj laste, plenigi vian fridujon per legomoj. 1109 00:54:17,513 --> 00:54:20,010 Tiel, kiam vi malsatos, vi manĝos legomojn. 1110 00:54:20,207 --> 00:54:22,339 Sed mi jam manĝas. 1111 00:54:22,532 --> 00:54:24,292 Nu, vi manĝos multe pli, vi vidos! 1112 00:54:24,596 --> 00:54:29,748 Kaj ili alportos al vi ĉion kion via korpo bezonas. 1113 00:54:30,295 --> 00:54:33,610 Sed onidire oni estas malpli fortika, ŝajne. 1114 00:54:33,748 --> 00:54:35,244 Ne, mi havas multe da energio. 1115 00:54:35,451 --> 00:54:38,285 Fruktoj kaj ankaŭ aliaj nutraĵoj alportas al vi energion. 1116 00:54:38,794 --> 00:54:42,815 Hodiaŭ ekzistas multaj veganaj sportistoj. 1117 00:54:50,059 --> 00:54:51,851 Ĉu do vi estas triatlonisto? 1118 00:54:52,070 --> 00:54:53,460 Mi dirus, ke biatlonisto. 1119 00:54:53,682 --> 00:54:57,682 – Ho jes, kurado kaj biciklado. – Kurado, biciklado, denove kurado. 1120 00:54:58,402 --> 00:55:00,252 Ĉu vi jam gajnis ĉampionecojn? 1121 00:55:00,539 --> 00:55:03,319 Mi gajnis kelkajn ĉampionecojn. 1122 00:55:03,624 --> 00:55:07,374 Mi gajnis la ĉampionecon de Hispanio en mia aĝkategorio. 1123 00:55:07,864 --> 00:55:10,844 Kaj mi estas la kvara en la mondo 1124 00:55:11,154 --> 00:55:13,714 kaj la kvina en Eŭropo en mia aĝkategorio. 1125 00:55:13,794 --> 00:55:17,654 – Do sufiĉe kontenta. – Kaj ĉio sen manĝi viandon? 1126 00:55:17,861 --> 00:55:19,401 Jes, ĉio sen manĝi viandon. 1127 00:55:19,595 --> 00:55:21,975 Ĉu delonge vi havas tiun manĝreĝimon? 1128 00:55:22,115 --> 00:55:24,065 – Jam de 6 jaroj. – Ni haltu, ĉar... 1129 00:55:24,385 --> 00:55:26,545 alie mi ne povas sekvi la ritmon. 1130 00:55:26,695 --> 00:55:29,835 – Necesas fari tion longe, ĉu ne? – Pli-malpli 6 jarojn, jes. 1131 00:55:29,992 --> 00:55:32,552 – Kaj vi neniam malfortiĝis en 6 jaroj? – Neniam. 1132 00:55:32,732 --> 00:55:36,172 Nek fromaĝo, nek ovoj. Nek lakto, nek mielo. 1133 00:55:36,602 --> 00:55:39,472 Kaj via trejnisto kion diras? 1134 00:55:39,662 --> 00:55:41,872 Ĉar tio estis via persona elekto, ĉu ne? 1135 00:55:42,472 --> 00:55:44,012 Jes, estis mia elekto. 1136 00:55:44,162 --> 00:55:46,332 Ĉiuj diris al mi, ke mi ne faru tion, 1137 00:55:46,479 --> 00:55:48,049 ke fari ĝin estas komplikite. 1138 00:55:48,169 --> 00:55:51,749 – Kaj mi montris kun sukceso, ke ne. – Kaj viaj atingoj ne malaltiĝis? 1139 00:55:51,896 --> 00:55:55,106 Ne, estas pli la malo. Mi sentas min pli bone interne. 1140 00:55:55,976 --> 00:55:59,296 Kaj vi ne malpeziĝis? Tio estas unu el miaj timoj... 1141 00:55:59,606 --> 00:56:03,186 Ke mi limigos mian manĝadon por komenci malpeziĝi... 1142 00:56:03,356 --> 00:56:05,856 Vi timas limigi vian dieton? Estas male. 1143 00:56:06,236 --> 00:56:08,096 Nova kampo malfermiĝas al vi. 1144 00:56:08,336 --> 00:56:10,616 Oni emas vidi la veganan mondon jene, 1145 00:56:10,926 --> 00:56:13,686 sed ĝi estas spektakla mondo de fruktoj, de legomoj... 1146 00:56:13,866 --> 00:56:16,566 Se mia patrino vidus vin, ŝi dirus, ke vi maldikas. 1147 00:56:16,753 --> 00:56:18,743 Jes, maldika, mi pezas 57-58 kg. 1148 00:56:18,933 --> 00:56:20,563 Sed tiom mi pezis jam antaŭe. 1149 00:56:20,810 --> 00:56:24,810 – Bone, mi ne malpeziĝos? – Mi kredas, ke via pezo restos la sama. 1150 00:56:25,740 --> 00:56:28,370 – Ĉu ni denove kuru? – Jes, certe, mi estus ravita. 1151 00:56:28,580 --> 00:56:30,790 – Ĉu ni faru la tutan vojon? – Se vi volas! 1152 00:56:31,007 --> 00:56:33,787 Ĉesigu viajn rakontojn! Vi tro maldikas. 1153 00:56:34,244 --> 00:56:35,594 Manĝu vian viandon! 1154 00:56:35,741 --> 00:56:39,141 Kaj ĝuste en la momento, kiam mi pensis, ke mia patrino eble pravas, 1155 00:56:39,311 --> 00:56:40,781 mi ricevis mesaĝon de Ĝeni'. 1156 00:56:58,671 --> 00:57:02,671 Veraj viroj ne faras malbonon al bestoj. Vi estas poltrono! 1157 00:57:02,921 --> 00:57:05,501 Tio iĝas iom bizara... Mi amegas tion! 1158 00:57:17,811 --> 00:57:19,691 Kaj tiel mi alteriĝis en Berlino, 1159 00:57:19,861 --> 00:57:22,071 diskutante kun la plej forta viro de Germanio 1160 00:57:22,231 --> 00:57:24,081 kaj unu el la plej fortaj de la mondo, 1161 00:57:24,231 --> 00:57:27,011 kiu, krom tio, ne manĝas bestojn jam de 6 jaroj. 1162 00:57:27,241 --> 00:57:28,711 Kiel li diras en interreto, 1163 00:57:28,971 --> 00:57:31,731 la plej fortaj bestoj de la planedo estas herbovoruloj, 1164 00:57:31,898 --> 00:57:35,898 goriloj, bizonoj, elefantoj... kaj li... 1165 00:57:42,158 --> 00:57:43,418 Vi devas esti Patriko. 1166 00:57:43,678 --> 00:57:46,168 – Bonan tagon, jes, vi estas Ed'? – Jes. 1167 00:57:46,318 --> 00:57:50,318 – Kiom vi suprenlevas? – Jen, tiu devas havi 80 kg. 1168 00:57:50,638 --> 00:57:52,828 – Jes. – Tio estas nur mia varmiĝa ekzerco. 1169 00:57:52,938 --> 00:57:55,038 – Via varmiĝa? – Jes, nur por komenci. 1170 00:57:55,195 --> 00:57:57,605 Kio estas la plej granda pezo, kiun vi iam levis? 1171 00:57:57,775 --> 00:57:59,605 Mia persona rekordo estas 200 kg. 1172 00:57:59,802 --> 00:58:02,422 – 200? – Jes, kaj en konkurso 190. 1173 00:58:02,662 --> 00:58:05,342 Mi diros tion al mia patrino, ĉar ŝi diras al mi: 1174 00:58:05,522 --> 00:58:08,962 "Se vi ne manĝos bestojn, vi estos pli malforta, pli maldika..." 1175 00:58:09,192 --> 00:58:11,532 – Ĉu vere? – Tion panjoj ĉiam pensas. 1176 00:58:11,742 --> 00:58:12,722 Estas amuze, 1177 00:58:15,372 --> 00:58:17,882 ĉar kiam mi diris al mia patrino: "Mi iĝos vegano", 1178 00:58:18,142 --> 00:58:19,242 ŝi preskaŭ freneziĝis. 1179 00:58:19,392 --> 00:58:21,472 Antaŭ tio mi estis vegetarano jam 6 jarojn, 1180 00:58:21,639 --> 00:58:23,799 do ŝi sciis, kio estas tio: vegetarano. 1181 00:58:23,899 --> 00:58:27,399 Sed kiam mi diris al ŝi: "neniuj laktoproduktoj, neniuj ovoj", 1182 00:58:27,559 --> 00:58:28,739 ŝi tute freneziĝis. 1183 00:58:28,889 --> 00:58:31,109 – Ĉu vere? – Jes, kaj la plej amuza afero 1184 00:58:31,259 --> 00:58:33,099 estis, ke mi simple diris al ŝi: 1185 00:58:33,259 --> 00:58:35,189 "Tio iros bone, fidu min." 1186 00:58:35,379 --> 00:58:38,279 Mi ne provis konvinki ŝin kaj nun ŝi estas vegano. 1187 00:58:38,839 --> 00:58:40,799 – Ho bone, ŝi estas vegano? – Jes. 1188 00:58:40,969 --> 00:58:44,969 La problemo de multaj homoj estas, ke kiam ili pensas pri planta dieto, 1189 00:58:45,179 --> 00:58:47,249 ili pensas, ke temas nur pri verdaĵoj. 1190 00:58:47,469 --> 00:58:49,549 Ili pensas pri salatoj, laktuko, legomoj. 1191 00:58:49,719 --> 00:58:52,279 Kaj, efektive, tio ne estas bonaj proteinfontoj. 1192 00:58:52,469 --> 00:58:56,239 Sed se oni inkluzivas sekajn legomojn, fabojn, lentojn, pizojn, 1193 00:58:58,769 --> 00:59:00,129 nuksojn kaj oleoplantojn... 1194 00:59:00,286 --> 00:59:02,426 estas multe da bonaj proteinfontoj. 1195 00:59:02,656 --> 00:59:04,056 Ekzemple arakidoj. 1196 00:59:04,323 --> 00:59:07,103 Estas po 25 gramoj da proteino en 100 gramoj. 1197 00:59:07,263 --> 00:59:08,853 Pli ol unu steko enhavas. 1198 00:59:08,973 --> 00:59:11,703 Estas ja tre facile. Necesas havi la ĝustajn manĝaĵojn. 1199 00:59:11,923 --> 00:59:14,803 Eraro, kiun la homoj kelkfoje faras, estas pensi: 1200 00:59:15,220 --> 00:59:16,650 "Tiu homo estas tre forta" 1201 00:59:16,790 --> 00:59:18,620 "kaj li estas vegano; estas bizare." 1202 00:59:18,740 --> 00:59:22,740 Kaj ili pensas, ke mi estis jam forta kaj muskoloza, antaŭ ol veganiĝi. 1203 00:59:22,930 --> 00:59:25,760 Sed ne estas vere. 1204 00:59:25,910 --> 00:59:29,910 Antaŭe mi pezis nur 115 kg 1205 00:59:31,490 --> 00:59:34,610 kaj nun mi estas ĉe 135 kg. 1206 00:59:34,790 --> 00:59:38,020 Mi ja estas pli peza ol antaŭe, sed ankaŭ pli forta. 1207 00:59:38,240 --> 00:59:40,220 Se vi neniam provas alian aferon, 1208 00:59:40,430 --> 00:59:42,830 vi neniam scios, ĉu ĝi funkcias eĉ pli bone. 1209 00:59:43,060 --> 00:59:46,420 Mi scias nun, ke la vegana dieto pli taŭgas por mi 1210 00:59:46,600 --> 00:59:49,620 ol vegetara aŭ ĉiomanĝa. 1211 00:59:52,620 --> 00:59:54,130 – Saluton. – Ĝeni'. 1212 00:59:54,280 --> 00:59:55,480 – Ĉu ĉio bona? – Jes. 1213 00:59:55,668 --> 00:59:58,388 Mi nun provas fari kikeran omleton. 1214 00:59:58,938 --> 01:00:00,278 – Kaj? – Nu, mi ne scias. 1215 01:00:00,628 --> 01:00:03,118 Estas same kiel fari omleton el ovoj, ĉu ne? 1216 01:00:03,448 --> 01:00:05,538 Unuflanke oni fritas la terpomojn 1217 01:00:05,735 --> 01:00:08,695 kaj aliflanke oni miksas la kikeran farunon kun akvo, 1218 01:00:08,982 --> 01:00:12,042 ĝis kiam oni havas konsistencon kiel ĉe batitaj ovoj, 1219 01:00:12,282 --> 01:00:13,132 pli aŭ malpli. 1220 01:00:13,302 --> 01:00:17,302 Poste mi miksas la terpomojn for de la flamo kun tiu miksaĵo 1221 01:00:19,702 --> 01:00:22,812 kaj mi remetas ĝin en la paton por fari la omleton. 1222 01:00:36,752 --> 01:00:39,492 – Saluton. – Mi ne scias, ĉu mi bone faris. 1223 01:00:39,619 --> 01:00:40,489 Diru al mi... 1224 01:00:40,709 --> 01:00:42,829 Al kio tio devas simili? 1225 01:00:43,039 --> 01:00:46,239 Ĝi devus simili al vera omleto. 1226 01:00:47,469 --> 01:00:50,649 Jes... Kio okazis? Ĉu vi ne sukcesis? 1227 01:00:53,979 --> 01:00:55,979 Mi ne scias, ne estas tiom facile, ĉu? 1228 01:00:56,159 --> 01:00:58,519 Fari omleton el kikera faruno ne tiom facilas. 1229 01:00:58,716 --> 01:01:00,466 Ĝi ne similas... 1230 01:01:01,123 --> 01:01:03,623 Ĝi ne similas al la alia omleto... 1231 01:01:03,753 --> 01:01:07,753 – Ĉu vi gustumis ĝin? – Ĝi ne estas malbona. 1232 01:01:08,063 --> 01:01:10,243 "Ne malbona". Tio estas bona signo. 1233 01:01:10,343 --> 01:01:12,463 Ne malbona, sed mi devas ekzerci. 1234 01:01:12,683 --> 01:01:15,773 Kaj kiam mi opiniis, ke ne manĝi bestojn signifus malsati, 1235 01:01:15,993 --> 01:01:17,993 mi malkovris, ke estas precize male. 1236 01:01:18,153 --> 01:01:19,563 Forigi viandon el mia dieto 1237 01:01:19,753 --> 01:01:22,813 estis la plej efika kaj rapida maniero por fini la malsaton 1238 01:01:22,963 --> 01:01:23,763 en la mondo. 1239 01:01:24,163 --> 01:01:28,163 Pli ol 50% de la greno kaj 80% de la sojo rikoltataj en la mondo 1240 01:01:28,643 --> 01:01:30,623 destiniĝas al nutrado de bestoj. 1241 01:01:31,603 --> 01:01:33,883 Kaj dume, 1/5 de la homa loĝantaro 1242 01:01:34,513 --> 01:01:36,473 – 1.500.000.000 homoj – 1243 01:01:36,683 --> 01:01:38,783 ne havas sufiĉe por manĝi. 1244 01:01:39,263 --> 01:01:42,923 10% de la greno aktuale destinata al bredataj bestoj 1245 01:01:43,103 --> 01:01:44,793 sufiĉus por kontentigi 1246 01:01:45,023 --> 01:01:47,053 la kaloriajn bezonojn de tiu 1/5, 1247 01:01:47,200 --> 01:01:49,310 kio forigus la malsaton en la mondo. 1248 01:01:51,140 --> 01:01:52,700 Tial, ke oni bezonas 1249 01:01:52,820 --> 01:01:55,800 pli ol 10 kg da greno por produkti 1 kg da bovaĵo, 1250 01:01:57,040 --> 01:01:59,570 4 kg da greno por produkti 1 kg da porkaĵo, 1251 01:01:59,820 --> 01:02:02,810 2 kg da greno por produkti 1 kg da kokaĵo, 1252 01:02:02,990 --> 01:02:06,630 pli ol 2 kg da greno por produkti 1 kg da fiŝaĵo el bredejo. 1253 01:02:08,937 --> 01:02:12,007 Alivorte, oni bezonas mezume 5 kg da planta proteino 1254 01:02:12,797 --> 01:02:14,977 por produkti 1 kg da besta proteino. 1255 01:02:15,997 --> 01:02:18,547 Se la greno bezonata de unu bredata besto 1256 01:02:18,777 --> 01:02:22,197 irus rekte al la homoj, 1257 01:02:22,407 --> 01:02:24,987 5 homoj povus manĝi ĝissate. 1258 01:02:25,197 --> 01:02:27,557 Do forte ligiĝas malsato kaj homa subnutriteco 1259 01:02:28,687 --> 01:02:30,957 kun la viandokonsumo de riĉaj homgrupoj. 1260 01:02:31,347 --> 01:02:34,087 Kaj tio sen eĉ konsideri la suferadon, kiun ĝi kaŭzas. 1261 01:02:36,567 --> 01:02:39,547 Sed Ed', kiam vi matenmanĝos kun grava kliento, 1262 01:02:39,927 --> 01:02:43,537 ĉu vi kondukos lin al vegetara restoracio por manĝi salaton? 1263 01:02:46,187 --> 01:02:48,417 Mi ne estas konvinkita. 1264 01:02:49,207 --> 01:02:51,607 Se estus nur la viando, mi komprenus. 1265 01:02:51,797 --> 01:02:55,257 Sed vi devas flankenmeti ankaŭ la fiŝon – ankaŭ ĝi estas besto, 1266 01:02:55,377 --> 01:02:59,377 kaj vi devas ankaŭ preterlasi la anĉovojn, la tinuson... 1267 01:02:59,547 --> 01:03:02,967 Laŭ mi tio estas granda limigo. Mi ne scias, kion kuiri por vi. 1268 01:03:03,184 --> 01:03:04,874 Ups! La fiŝaĵo... 1269 01:03:05,081 --> 01:03:07,101 Fakte, mi eĉ ne pensis pri la fiŝaĵo. 1270 01:03:07,951 --> 01:03:10,311 Homoj ne havas empation kun la fiŝoj. 1271 01:03:10,461 --> 01:03:13,531 Oni ĉiam tendencas kredi, ke la oceano estas senfina, 1272 01:03:13,758 --> 01:03:15,628 kaj ankaŭ ĝiaj resursoj. 1273 01:03:15,848 --> 01:03:19,458 Sed lastatempaj studoj jam montris, ke estas problemo en la oceanoj, 1274 01:03:19,608 --> 01:03:22,578 ke la populacioj de fiŝoj multe reduktiĝis 1275 01:03:22,808 --> 01:03:25,828 – je 90% falis la populacio de fiŝoj 1276 01:03:26,018 --> 01:03:28,318 inter 1950 kaj hodiaŭ. 1277 01:03:29,128 --> 01:03:31,608 Estas fakto. Se ni daŭrigos en tiu ritmo, 1278 01:03:31,798 --> 01:03:35,798 studoj montris, ke en 2048 la oceano estos malplena – sen fiŝoj – 1279 01:03:36,988 --> 01:03:40,328 kaj aliaj regionoj estos koloniigitaj de meduzoj. 1280 01:03:40,528 --> 01:03:43,458 Tio estas sekvo de la aktuala superekspluatado, 1281 01:03:43,618 --> 01:03:45,458 kiu neniigas la grandajn fiŝojn. 1282 01:03:45,908 --> 01:03:47,898 Kaj ŝajnas, ke la fiŝkulturejoj 1283 01:03:47,998 --> 01:03:49,738 ne plu estas bona alternativo. 1284 01:03:49,955 --> 01:03:52,965 La plej multaj fiŝaj specioj bredataj en akvokulturo 1285 01:03:53,835 --> 01:03:54,785 estas karnovoruloj. 1286 01:03:55,105 --> 01:03:57,685 Do la plejmulto de ilia nutraĵo 1287 01:03:58,515 --> 01:04:02,515 estas aliaj fiŝoj. 1288 01:04:03,135 --> 01:04:05,665 Kaj por akiri tiujn fiŝojn oni devas plu fiŝkapti 1289 01:04:05,855 --> 01:04:08,465 kaj per tio malbone efiki al la sovaĝa populacio. 1290 01:04:08,625 --> 01:04:11,345 Se oni parolas pri la ĝenerala profilo de fiŝkulturejo, 1291 01:04:11,505 --> 01:04:13,765 temas pri basenoj loĝataj tre dense de fiŝoj. 1292 01:04:13,935 --> 01:04:15,695 La individuoj ne havas spacon. 1293 01:04:15,815 --> 01:04:18,535 Ili frotiĝas unu al la alia, estas batoj 1294 01:04:18,672 --> 01:04:20,762 kaj kontaktvundiĝoj inter la fiŝoj mem 1295 01:04:20,982 --> 01:04:23,022 kaj kontraŭ la septoj de la baseno. 1296 01:04:23,249 --> 01:04:25,399 Kaj kiel por la bestoj de la industrio, 1297 01:04:25,619 --> 01:04:29,389 la koncentriĝo implicata de tiu agrikultura metodo, 1298 01:04:29,869 --> 01:04:32,249 la besto-denseco ktp., 1299 01:04:32,389 --> 01:04:35,929 estigas malsanojn, kiuj devas esti terapiataj per antibiotikoj 1300 01:04:36,099 --> 01:04:38,569 kaj aliaj kontraŭparazitaj substancoj, 1301 01:04:38,736 --> 01:04:41,356 kiuj fine ektroviĝas en la medio. 1302 01:04:41,436 --> 01:04:44,696 Do ni efikas al la sovaĝaj populacioj 1303 01:04:44,843 --> 01:04:46,713 por nutri la kulturatajn fiŝojn, 1304 01:04:46,873 --> 01:04:49,963 kaj ni aldonas toksajn substancojn al la sovaĝaj fiŝoj. 1305 01:04:50,093 --> 01:04:52,883 Sed ĉu vi povus manĝi bestojn, se oni traktus ilin bone? 1306 01:04:52,983 --> 01:04:54,243 Oni ne traktas ilin bone. 1307 01:04:54,333 --> 01:04:56,673 Sed se oni traktus ilin bone, ĉu vi manĝus ilin? 1308 01:04:56,793 --> 01:04:58,773 Ne, ĉar por mi tio rilatas al koncepto. 1309 01:04:58,863 --> 01:05:01,303 Mi ne bezonas tion kaj mi ne volas utiligi bestojn, 1310 01:05:01,373 --> 01:05:03,623 nek por manĝi, nek por vestiĝi, nek por amuziĝi. 1311 01:05:03,693 --> 01:05:06,383 Jes, sed temas precize pri tio. Se la bestoj ne suferas, 1312 01:05:06,443 --> 01:05:08,583 tiukaze tio estus parto de la vivciklo, ĉu ne? 1313 01:05:08,723 --> 01:05:11,473 – Mi provas konvinkiĝi, sed... – Vi ne provas konvinkiĝi. 1314 01:05:11,563 --> 01:05:14,343 Jam de monatoj vi serĉas pretekstojn por ne konvinkiĝi. 1315 01:05:14,423 --> 01:05:17,733 Sed precize tion faros la homoj, kiuj spektos la dokumentfilmon. 1316 01:05:17,823 --> 01:05:19,983 Mi povas enmeti fonmuzikon kaj peri emociojn, 1317 01:05:20,073 --> 01:05:20,993 doni informojn... 1318 01:05:21,093 --> 01:05:23,603 sed mi kredas, ke finfine la homoj malkonektiĝos... 1319 01:05:23,693 --> 01:05:25,093 Bone, mi montros al vi ion. 1320 01:05:28,033 --> 01:05:29,923 Ankaŭ mi rajdis sur ĉevalo, 1321 01:05:30,023 --> 01:05:32,533 mi farigis foton kun la bestoj, kiujn mi renkontis, 1322 01:05:32,663 --> 01:05:33,933 kaj mi manĝis bestojn. 1323 01:05:34,050 --> 01:05:35,010 Kaj farante ĉion ĉi, 1324 01:05:35,140 --> 01:05:38,120 mi kredis esti tiu, kiu pli ol ĉiu en la mondo amas bestojn. 1325 01:05:38,250 --> 01:05:40,830 Fakte, jen unu el la unuaj kampanjoj, kiujn mi faris: 1326 01:05:40,960 --> 01:05:42,450 "se vi devas manĝi ovojn", 1327 01:05:42,550 --> 01:05:45,880 "ili estu almenaŭ ekologiaj ovoj, aŭ de libere vivantaj kokinoj", 1328 01:05:46,010 --> 01:05:47,700 "aŭ kiel ajn oni nomas ilin". 1329 01:05:47,860 --> 01:05:50,670 Sed en la realo oni rimarkas, ke ili ne estas tiom sennocaj 1330 01:05:50,780 --> 01:05:51,840 kiom oni povus kredi. 1331 01:05:52,030 --> 01:05:56,030 Oni sekse specigas la kokidojn, oni mortigas la virseksajn kokidojn, 1332 01:05:56,510 --> 01:05:58,740 oni detranĉas la bekojn de la kokinoj, 1333 01:05:58,880 --> 01:06:02,050 oni mortigas ilin, kiam ili ne plu estas produktivaj. 1334 01:06:02,250 --> 01:06:05,530 Ne eblas manĝi bestojn, sen ke ili suferus. 1335 01:06:05,800 --> 01:06:08,640 Efektive, la sola opcio, por ke la bestoj ne suferu, 1336 01:06:08,790 --> 01:06:09,920 estas ne manĝi ilin. 1337 01:06:10,020 --> 01:06:12,600 Sed Ĝeni' kondukis min ĉi tien ne nur por paroli. 1338 01:06:12,701 --> 01:06:14,491 Ŝi volis igi min rigardi, kio okazas 1339 01:06:14,591 --> 01:06:17,321 al la ovodemetantaj kokinoj kaj la virseksaj kokidoj. 1340 01:06:17,481 --> 01:06:20,341 Nur ĉar la virseksuloj de tiu specio ne estas konsumataj. 1341 01:06:20,478 --> 01:06:23,678 Kaj tiu procezo, kiu mortigas 280 milionojn da virkokidoj ĉiujare, 1342 01:06:23,829 --> 01:06:25,749 okazas same, ĉu la kokoj 1343 01:06:25,919 --> 01:06:28,719 vendiĝas al intensaj bredejoj aŭ al ekologiaj. 1344 01:06:29,159 --> 01:06:32,229 Mi vetas, ke vin konsolas la promeso, kiun mi faris al vi, 1345 01:06:32,386 --> 01:06:34,656 ne montri al vi hororigajn bildojn, ĉu ne? 1346 01:06:35,136 --> 01:06:37,306 Sed kiel travivas tiuj homoj, kiuj provas vivi 1347 01:06:37,393 --> 01:06:40,853 sen fari malbonon al bestoj? 1348 01:06:41,173 --> 01:06:44,413 Sekaj legomoj kaj sekaj fruktoj estas bonegaj proteinfontoj. 1349 01:06:45,323 --> 01:06:48,033 Lentoj, spinaco, tutgrajnaĵoj, betoj, 1350 01:06:48,313 --> 01:06:50,313 migdaloj, juglandoj, pistakoj, 1351 01:06:50,493 --> 01:06:54,033 vinberoj kaj mangoj estas fero-riĉaj manĝaĵoj. 1352 01:06:54,193 --> 01:06:56,803 Sekaj fruktoj kaj nuksoj, sekaj legomoj kaj migdaloj, 1353 01:06:56,963 --> 01:06:59,073 sojfaboj, fazeoloj, brasiko, 1354 01:06:59,230 --> 01:07:01,420 florbrasiko kaj brokoloj enhavas kalcion. 1355 01:07:01,600 --> 01:07:04,230 Kaj sekaj fruktoj, sekaj legomoj kaj tutgrajnaĵoj 1356 01:07:04,367 --> 01:07:05,377 enhavas zinkon. 1357 01:07:05,517 --> 01:07:08,617 Oni trovas ankaŭ omega-3 en nuksoj kaj linsemoj. 1358 01:07:09,057 --> 01:07:11,957 Kaj vitaminon B12 oni povas akiri el diversaj gistoj, 1359 01:07:12,121 --> 01:07:15,471 el nutraĵ-suplementoj aŭ manĝaĵoj riĉigitaj per tiu vitamino. 1360 01:07:17,661 --> 01:07:22,341 Kaj mia fridujo rapide ŝanĝiĝis de tia... al tia... 1361 01:07:23,031 --> 01:07:25,631 kaj miaj pladoj komencis pleniĝi 1362 01:07:25,818 --> 01:07:29,458 de migdaloj, sekaj legomoj, grenoj kaj verdaj legomoj... 1363 01:07:38,888 --> 01:07:41,168 En la realo, manĝi sen suferigi bestojn 1364 01:07:41,258 --> 01:07:43,218 ne estis tiom bizare, kiom mi pensis. 1365 01:07:43,375 --> 01:07:45,275 Kaj ĉefe, estis multe pli facile 1366 01:07:45,415 --> 01:07:47,875 kaj pli sanige ol mi antaŭe imagus. 1367 01:07:57,875 --> 01:08:01,225 Mi ne manĝis bestojn de kelkaj tagoj kaj... ĉio estis en ordo. 1368 01:08:01,345 --> 01:08:03,815 Ĝis tiu momento mi ne estis pli pala ol antaŭe... 1369 01:08:03,965 --> 01:08:06,465 Kaj jes, mi devis preni suplementon de vitamino B12, 1370 01:08:06,595 --> 01:08:08,305 sed tio ne estis unu plia tablojdo, 1371 01:08:08,435 --> 01:08:11,125 sed nur tiu, kiu anstataŭis la kontraŭacidan tablojdon, 1372 01:08:11,225 --> 01:08:14,045 kiun mi prenis ĝis tiam. 1373 01:08:15,405 --> 01:08:18,355 DU SEMAJNOJN PLI POSTE 1374 01:08:23,925 --> 01:08:27,005 Kaj tamen mi estis tro kutimita al dieto de difinita speco 1375 01:08:27,555 --> 01:08:29,215 por pensi pri alternativoj, 1376 01:08:29,392 --> 01:08:31,942 kiam mi revenis malsata hejmen post la laboro... 1377 01:08:38,522 --> 01:08:40,912 Kial, eĉ konsciante pri la sekvoj de niaj agoj 1378 01:08:41,052 --> 01:08:42,132 por la vivo de bestoj, 1379 01:08:42,289 --> 01:08:45,509 malfacilas por ni esti konsekvencaj kaj ŝanĝi niajn kutimojn? 1380 01:08:53,899 --> 01:08:57,899 Kiam la homoj komencas pensi pri la bestoj en bredejoj, 1381 01:08:58,099 --> 01:09:00,639 ili troviĝas en stato, kiun la psikologoj nomas 1382 01:09:00,849 --> 01:09:02,129 "kogna disonanco". 1383 01:09:02,209 --> 01:09:04,619 Tio signifas, ke iumaniere ili povas vidi, 1384 01:09:05,039 --> 01:09:07,409 ke estas eraro trakti ilin tiel, 1385 01:09:07,579 --> 01:09:10,699 sed malgraŭ ĉio ili kutimas manĝi bestojn 1386 01:09:10,846 --> 01:09:13,716 kaj ili ne volas ŝanĝi tiun kutimon. 1387 01:09:14,646 --> 01:09:18,646 Do ili plu faras tion. 1388 01:09:19,876 --> 01:09:23,876 Se ni evoluis kiel specio, tio okazis pro la edukado. 1389 01:09:24,046 --> 01:09:27,396 Edukado estas la motoro, kiu plibonigas nin. 1390 01:09:27,686 --> 01:09:31,686 Ĝi estas la motoro, kiu ebligas al ni evolui morale kaj etike. 1391 01:09:33,676 --> 01:09:34,396 Eble. 1392 01:09:34,573 --> 01:09:38,133 Eble la momento alvenis, por ke mi reiru al la lernejo. 1393 01:09:38,253 --> 01:09:40,473 Kaj cetere por ekscii, ĉu ni ĉiuj naskiĝas kun 1394 01:09:40,603 --> 01:09:42,403 la sama nivelo de empatio al bestoj. 1395 01:09:42,573 --> 01:09:44,933 Kial tiom malfacilas esti konsekvenca? 1396 01:09:45,070 --> 01:09:48,260 Finfine, eble la helpo, kiun mi bezonis, estis psikologia. 1397 01:09:49,100 --> 01:09:52,000 Bonan tagon, Ed', envenu. Ĉu vi bone fartas? 1398 01:09:52,214 --> 01:09:54,244 – Jes. – Envenu kaj sidiĝu, se vi volas. 1399 01:09:58,054 --> 01:10:00,304 Kiam ni naskiĝas, 1400 01:10:00,554 --> 01:10:04,554 la infanoj havas lerton, 1401 01:10:04,794 --> 01:10:06,074 kiu nomiĝas biofilio, 1402 01:10:06,214 --> 01:10:09,454 kaj ĝi estas ennaskita emocia ligiĝo al aliaj vivantaĵoj. 1403 01:10:09,921 --> 01:10:12,791 Pro scivolemo, ĉar la vivo kondukas nin tiudirekte... 1404 01:10:13,281 --> 01:10:16,741 Estas ankaŭ natura mekanismo diri al ni mem: "Jes, mi scias," 1405 01:10:16,871 --> 01:10:20,101 "ke tio ne estas bona. Mi ne devus fari ĝin." 1406 01:10:20,188 --> 01:10:23,518 Okazas al mi tiu malkonektiĝo. Mi ĝuste nun faras dokumentfilmon, 1407 01:10:23,645 --> 01:10:24,905 mi iras al la bredejoj, 1408 01:10:25,032 --> 01:10:27,862 mi vidas la kondiĉojn, per kiuj la bestoj estas traktataj, 1409 01:10:27,982 --> 01:10:31,282 sed kiam mi venas hejmen vespere, mi manĝas ŝinkan sandviĉon. 1410 01:10:31,412 --> 01:10:33,132 Kiam vi asimilas sciojn, 1411 01:10:33,249 --> 01:10:35,829 vi asimilas ankaŭ manieron koncentri la sciojn 1412 01:10:35,939 --> 01:10:38,419 kaj integri ilin kun tio, kion vi jam havas. 1413 01:10:38,559 --> 01:10:41,009 Vi manĝas tiumaniere jam de longa tempo. 1414 01:10:41,119 --> 01:10:43,449 Do samtempe dum vi asimilas tiujn sciojn, 1415 01:10:43,586 --> 01:10:45,546 ankaŭ via morala evoluo progresas. 1416 01:10:45,686 --> 01:10:47,236 Iom post iom, en certa momento 1417 01:10:47,376 --> 01:10:49,346 vi ne povos ĉion remeti en tirkeston. 1418 01:10:49,456 --> 01:10:51,046 Ĉar tio reaperos 1419 01:10:51,193 --> 01:10:53,883 kiel speco de fulmobato, 1420 01:10:54,023 --> 01:10:55,543 ĉar vi sufiĉe da fojoj havos tiujn bildojn. 1421 01:10:55,700 --> 01:10:57,380 Kaj vi integros tiujn bildojn. 1422 01:10:58,907 --> 01:11:00,577 Oni dirus, ke kelkfoje 1423 01:11:00,734 --> 01:11:04,064 mi prioritatigas la bestan bonfarton super la homa bonfarto. 1424 01:11:04,174 --> 01:11:06,784 Mi neniam pli aprezus la vivon de besto 1425 01:11:07,174 --> 01:11:09,054 ol la vivon de infano. 1426 01:11:09,331 --> 01:11:14,681 Sed mi neniam hezitus pli aprezi la vivon de besto ol kapricon de infano. 1427 01:11:15,181 --> 01:11:17,851 Esti besto proponita kiel donaco, por ke infano 1428 01:11:17,991 --> 01:11:19,321 faru al ĝi, kion ĝi volas, 1429 01:11:19,438 --> 01:11:21,848 kiun ĝi povas lasi malsatmorti, ĉar ne nutras ĝin. 1430 01:11:22,008 --> 01:11:26,008 La fundamento estas respekti tiujn, kiuj ne povas defendi sin. 1431 01:11:26,398 --> 01:11:27,738 Kiam ni sukcesos fari tion, 1432 01:11:27,875 --> 01:11:29,865 ne plu estos perforto en la mondo. 1433 01:11:34,425 --> 01:11:36,195 – Bonan tagon. – Bonan tagon. 1434 01:11:38,565 --> 01:11:41,205 – Ĉu mi rajtas? – Bonan tagon, kiel vi fartas? 1435 01:11:41,705 --> 01:11:44,345 – Kiel vi fartas? – Tre bone, kaj vi? 1436 01:11:45,055 --> 01:11:47,105 Kiel ĉe vi? Kiel progresas la projekto? 1437 01:11:47,225 --> 01:11:49,325 La projekto bone, ankaŭ la dokumentfilmo... 1438 01:11:49,475 --> 01:11:51,675 Mi komprenas vin, kaj mi kredas, ke vi pravas. 1439 01:11:51,805 --> 01:11:54,325 Sed mi kredas ankaŭ, ke la batalo estas perdita. 1440 01:11:54,475 --> 01:11:56,365 Cetere, ne temas pri batalo, Ed'. 1441 01:11:56,592 --> 01:11:59,512 Ni volas montri la bestan suferon, kiun ni kaŭzas, 1442 01:11:59,589 --> 01:12:02,369 kaj kiun ni plej ofte faras nekonscie. 1443 01:12:02,576 --> 01:12:05,716 Jes, sed vi volas, ke la dokumentfilmo utilu iucele, ĉu ne? 1444 01:12:06,056 --> 01:12:09,086 Ke la homoj kaŭzu dum sia vivo malpli da besta suferado? 1445 01:12:09,216 --> 01:12:11,016 Jes, certe, sed ĉe la fino 1446 01:12:11,133 --> 01:12:13,283 ĝuste en ni mem troviĝas la ŝanĝiĝo. 1447 01:12:13,480 --> 01:12:16,650 Kaj ĉiu el ni povas decidi, ĉu malkonektiĝi de la realo, 1448 01:12:16,840 --> 01:12:20,340 aŭ konsciiĝi pri tio, kio okazas ĉe la bestoj... 1449 01:12:20,850 --> 01:12:24,850 Ni devus ĉesi 1450 01:12:26,040 --> 01:12:29,490 trudi ne necesan suferadon al nehomaj bestoj. 1451 01:12:29,790 --> 01:12:33,790 Kaj mi kredas, ke la plej grava paŝo, kiun ĉiu unuopulo povas fari, 1452 01:12:35,630 --> 01:12:38,570 estas ĉesi konsumi ilin. 1453 01:12:39,040 --> 01:12:43,040 Ĉar ĝi estas je multaj gradoj la plej granda ekspluatado farata de homoj 1454 01:12:43,194 --> 01:12:44,694 al bestoj. 1455 01:12:46,364 --> 01:12:49,614 Multaj homoj en la mondo manĝas bestojn, 1456 01:12:49,754 --> 01:12:51,254 ĉar ili elektas fari tion 1457 01:12:51,394 --> 01:12:52,974 kaj ne ĉar ili bezonas. 1458 01:12:53,154 --> 01:12:55,224 Kaj kiam kutimo fariĝas opcio, 1459 01:12:55,324 --> 01:12:59,324 ĝi alprenas etikan dimension, kiun ĝi ne havis antaŭe. 1460 01:12:59,614 --> 01:13:03,244 Estas nia devo elprovi tiujn opciojn. 1461 01:13:03,774 --> 01:13:05,964 kaj, ideale, elekti la malplej malbonan. 1462 01:13:06,104 --> 01:13:07,374 Ĉar ni povas. 1463 01:13:07,494 --> 01:13:08,784 Ĉu vi deziras iomete pli? 1464 01:13:08,913 --> 01:13:11,093 – Kio estos poste? – Mi faris por vi stekon. 1465 01:13:11,207 --> 01:13:13,267 – Ne, Panjo. Ĉu serioze? – Vi estas incita! 1466 01:13:13,397 --> 01:13:15,457 Kaj la leonoj, kion ili manĝas? Ni vidas... 1467 01:13:15,567 --> 01:13:18,467 Bone, kaj ursoj estas ĉiomanĝuloj kaj ili manĝas viandon 1468 01:13:18,574 --> 01:13:19,784 kaj fiŝojn kaj mielon. 1469 01:13:19,924 --> 01:13:22,554 Finfine, ne temis nur pri empatio, 1470 01:13:22,791 --> 01:13:24,351 sed antaŭ ĉio pri la volo. 1471 01:13:26,931 --> 01:13:28,471 En ĉiu kazo evidentiĝis, 1472 01:13:29,061 --> 01:13:31,941 ke certe ne temas nur pri mi. 1473 01:15:11,071 --> 01:15:15,151 Subtekstoj de: Paŭlino Gaborit, Vito Markovo, Geri Mikle