Mi nomiĝas Ed'.
Mi prizorgas reklam-entreprenon.
Eĉ se mi ĉiam estus preferinta
esti filmdokumentisto.
Jen kial mi decidis
eki ĉi tiun projekton.
Pro tio kaj por Ĝeni',
amikino, kiun mi ĉiam konsideris
iom stranga,
ĉar ŝi ne manĝas bestojn.
Ĝeni', la cetero de la skipo kaj mi
sciis, ke tio ne estos tre facila.
"Ĉu ni povus paroli al vi dum momento?"
"Ni ŝatus filmi kelkajn bildojn..."
"Bildojn pri kio?"
"Ĉu vi estas bredejo
aŭ naskejo?"
"Saluton!? Ni iros
ĉe la alia flanko, ĉu bone?"
Bone.
Ni iru ĉe la alia flanko.
Sed mi havis neniun ideon
pri la konsekvencoj,
kiujn tiu projekto havos por mia vivo.
– Ĉesu filmi!
– Atendu!
Ni ĝuste deziras peti
de vi permeson.
Ne, ne, ne! Aŭskultu!
Bone.
Eble mi devus ĉion klarigi
ekde la komenco.
Ĉio komenciĝis antaŭ 6 monatoj.
Mi ricevis alvokon de Ĝeni'.
Ŝi deziris, ke mi filmu
dokumenton por provi ŝanĝi
la kutimojn en socio,
kiu tiom suferigas bestojn.
Jes... Kial ni ilin traktas
tiamaniere
kaj kion ni povas fari
por harmonie vivi kun ili.
La unuaj aferoj, pri kiu mi pensis:
ŝinkosandviĉo,
nugetoj el kokidaĵo kaj patovoj.
Mi ankaŭ pensis, ke,
krom pri nutraĵoj,
mia vivo probable ne tiom
kaŭzas suferon al bestoj,
por kiuj mi konsideras min granda amiko.
Sed Ĝeni' diris al mi, ke ĉiutage
mi dormas sur kapkuseno el plumoj,
mi sapumas min per produktoj
testitaj ĉe musoj,
mi vestas lanon, kaj vestas
ŝuojn el bovina ledo.
Kaj mi eĉ ne jam eliris
de la propra hejmo...
Alidire,
ĉiutage,
mi dormas sur kapkuseno pluma,
mi sapumas min per produktoj
testitaj ĉe musoj,
mi vestas lanon, kaj surmetas
ŝuojn el bovina ledo.
Mi tamen kunsidas
kun la skipo de FAADA,
la fondaĵo
kun kiu Ĝeni' kunlaboras,
por ke ŝi diru al mi iom pli
pri tio kion ŝi havas enkape.
Ni volas montri la suferon
kiun ni kaŭzas al bestoj
dum niaj ĉiutagaj agadoj
kaj ni deziras kuraĝigi homojn
pripensi tion.
Nutraĵoj, vestaĵoj,
distraĵoj,
la ĉiutagaj produktoj
kiuj estas testitaj sur bestoj...
Pripensu tion: Dum la minuto
ekde kiam ni parolas,
pli ol 180.000 bestoj mortis
nur por ke homoj
konsumu ilin.
Kaj sen kalkuli fiŝojn!
Do mi estis tie,
rigardante intervjuojn
kiujn mi ekfilmis
por fari dokumentfilmon
kiu ŝanĝos
la kutimojn pri konsumado
de la tuta socio.
La UNO-Organizaĵo
pri Nutrado kaj Agrikulturo
asertas, ke la bestprodukta industrio
produktas pli da forcej-efikaj gasoj
ol la tuta transporta industrio.
Kiam 10 homoj povas manĝi
vegetaran dieton
aŭ preskaŭ,
nur unu aŭ du homoj
povas manĝi karnan dieton.
Kostas nenion.
Ni simple devus ĉesi uzi bestojn.
Ni devas ĉesi suferigi ilin.
Tio ŝajnas simpla.
Sed problemis:
Mi ne sentis min koncernita
de tio.
HAMBURGERO + FROMAĜO + LARDO
Ĝeni' tute ne estis surprizita.
Laŭ ŝi,
konsciiĝo pro du kialoj malfacilas.
Kiam ni kutimas vidi militbildojn,
bildojn de malsato
kaj naturaj katastrofoj,
kiu havas tempon zorgi pro bestoj?
Kaj krome mankas al ni multaj informoj.
Oni kaŝas de ni informojn. Tute klare.
La industrioj, kiuj ekspluatas bestojn,
ne volas, ke oni vidu, kion ili faras.
Estas pli da porkoj ol homoj en Katalunio.
Ĉu vi iam vidis porkon?
Ne. Kaj estas pli da porkoj ol homoj.
Malliberigitaj en iliaj fabrikoj,
kiuj eĉ ne havas fenestrojn.
Se estas fenestroj,
ili estas fermitaj.
Ili ne volas, ke la homoj rimarku.
Mi povus kredi ĝin,
sed rakontantoj devas kredi tion,
kion ili rakontas.
Kaj se mi devis transdoni mesaĝon
por la bonfarto de la bestoj,
mi devis unue mem konvinkiĝi.
3000 bestoj en ĉiu sekundo
mortas por homa konsumo.
Ĉirkaŭ 600 milionoj da hundoj
vivas en la mondo.
Du trionoj vivas surstrate.
Ĉiujare 115 milionoj da bestoj
uziĝas en eksperimentoj
en laboratorioj tutmonde.
Oni mortigas 80 milionojn da bestoj
ĉiujare por ilia felo.
Pli ol 33% de la kaptitaj fiŝoj
uziĝas por nutri brutojn.
Proksimume 15.000 zoologiaj ĝardenoj
tra la mondo
tenas dekmilionojn da bestoj kaptitaj.
EMPATIO
Historio pri respekto al bestoj
rakontata de skeptikulo
Kie ni komencu?
Per la lano,
ankoraŭ lano kaj
ankoraŭ pli da lano,
gantoj
kaj ŝuoj el ledo.
Zonoj, ledo,
gantoj el ledo...
– Sed... vi portas zonon?
– Ne nun.
– Ho, ĉu vi vidas?
– Mi havas kelkajn tiajn,
– kiuj ne estas el ledo.
– Ho, formetu ilin.
Biskvitoj kun lakto,
cerealaĵoj kun lakto...
Sed mi ne metis la lakton kaj la ovojn
en la grupon de "mortaj bestoj",
ĉar...
Kaj la kor-konkoj en ladskatolo?
Ĉu vi metas ilin en la grupon
de "mortaj bestoj"? Tinuso...
Ĉion ĉi – jes.
Olivoj farĉitaj per anĉovoj:
mortaj bestoj.
Kokaĵa buljono: mortaj bestoj.
Nu mortaj... mi konsentas.
Jes, mortaj.
Niaj agoj kaj nuna vivmaniero
en industria socio,
havas pli malbonajn sekvojn
por ne-homaj bestoj
ol en la antaŭaj socioj.
Sed aliflanke tio restas
tre for de nia konscio.
Lakto.
Lakto kun perfekta mensog-reklamo.
Sed lakto estas:
Mi estas bovino, mi havas mamon,
oni melkas min kaj mi donas lakton.
Ne, mi donas lakton,
ĉar mi naskis bovidon.
Nun, se oni forprenas ĝin de mi
tuj post la naskiĝo,
mi havos lakton en mia mamo.
Sed estas lakto,
kiun la bovido trinku
dum la jaro,
dum kiu mi devus prizorgi ĝin.
Multaj homoj
agas ne pro malico,
sed pro nescio.
Oni diris al multaj homoj,
unue al mi,
ke ni havis moralan devon.
La bazajn moralajn principojn
ni jam konas.
Ĝuste informoj mankis al ni.
Ĉio ĉi estis ne nur multaj novaj informoj,
sed ankaŭ multaj sinoferoj.
Mi ne sentis emon fari ilin,
antaŭ ol mem vidi,
ke la aferoj estas tiom malbonaj,
kiom Ĝeni' diris.
Kaj ĉar ŝajne la fakto
neniam esti vidinta porkon
estis problemo laŭ ŝi,
mi plej unue iris rigardi kelkajn.
Por iu, kiu neniam vidis porkon,
tio estis iom ŝoka komenco.
En tia bredejo povas esti
pli ol 4500 porkoj,
kaj ĉiu disponas malpli ol 1 m² da spaco
dum sia tuta vivo. Ĉiam.
Nu, ĝis kiam oni mortigas ilin...
Aŭ ili mortas pro la kondiĉoj,
en kiuj oni bredas ilin...
Kaj malgraŭ tio
mi ankoraŭ ne certis,
ke mi povas elekti
inter ne manĝi mian
ĉiumatenan ŝinkosandviĉon
kaj tio, ke la porkoj suferas.
Devus esti maniero,
por ke mi plu ŝtopu min per ŝinko,
sen ke la porkoj suferu pro tio.
Aŭ por ke ili almenaŭ
ne havu tiel mizeran vivon.
Antaŭ ol forlasi la grandegan plezuron
de miaj matenmanĝoj,
mi iris vidi aliajn formojn
de porkobredado.
Nu, fakte,
mi provis iri vidi ilin.
– Bonan tagon.
– Bonan tagon.
Ĉu vi estas ekologia porko-bredejo?
Ni havas kelkajn, jes.
– Pardonu?
– Jes, daŭrigu.
Mi faras dokumentfilmon
pri la rilato inter homoj kaj bestoj,
kaj ni vizitis intensajn bredejojn,
sed estus interese viziti ankaŭ
ekologian bredejon.
Sed neniu emis malfermi al ni sian pordon.
Eble ĉar tio, kio laŭ ni estas digna vivo,
por porko ne estas tia.
Ĉiukaze mi malkovris,
ke pli ol 98% de la bestoj,
kiujn oni konsumas en Hispanio,
devenas de intensa bredejo.
Tio signifas, ke nur 2 el 100
devenas de ekologiaj bredejoj.
Sed ĉu ĉiuj konsumataj bestoj
vivas tiel mizere?
Kio pri la bovinoj, kiujn mi vidas
paŝti sin somere sur la herbejoj?
Kio pri la kaproj kaj aliaj bestoj,
kiuj devenas de intensaj bredejoj?
Ili povas al mi fermi la pordojn
de siaj bredejoj,
sed ili ne povas malpermesi al mi
iri montsupren.
– Do, ĉu ili suferas?
– Ne, ili ne ŝajnas.
Vi mortigas unu el tiuj bovidoj,
kaj ĝia viando estas tiom bona.
Ĝi estas nekredeble bona.
Vi prenas tranĉilon
kaj la steko tranĉiĝas kiel...
Ĉu oni ne povas mortigi ilin
kiam ili estas maljunaj?
Ĉu kiam ili estas mortantaj?
Oni lasas ilin vivi
kaj poste manĝas ilin?
Ne, ĉar la viando
ne plu estas sama.
Ĉar manĝi ilin kiam ili estas maljunaj,
ili estas maldikaj kaj...
Tie ĉi la naskoj estas naturaj,
la sterkado estas natura,
tute estas natura.
Tie ĉi la bovinoj
naskas siajn idojn
kaj restas kun ili dum 4 monatoj,
ĝis la disiĝo...
Ĉu ili disiĝas je 4 monatoj?
Jes, kaj poste ili estas maliberigitaj
kaj nutritaj per pajlo por dikiĝi.
– Kaj en la intensaj bredejoj?
– En la intensaj bredejoj,
ili estas nutritaj
ekde la naskiĝo...
Ili povas iri ien
por kapti la lakton...
sed estas malsame.
Ĉiuokaze,
ĉu la maniero mortigi ilin estas sama?
Kiam ili estas venditaj,
ili iras al la buĉejo.
Ĉu en la samaj buĉejoj?
Ĉu ili estas streĉitaj?
Dum la vojaĝo,
la ŝafidoj estas streĉitaj.
Ili ŝvitas, kaj ĉiu tiu ŝvito
eniras la viandon.
Se ili ne estus mortigitaj,
ili vivus
ege pli longe, ĉu ne?
Ili vivus
ĝis ĉirkaŭ 12 aŭ 13 jaroj.
Bone, kaj ili estas mortigitaj
kiam ili estas ĉirkaŭ 8-jaraj?
La ŝafidoj je 4 monatoj
kaj la bovidoj je 8-9 monatoj.
Sed vi ankaŭ diras
ke tio estas natura, ĉu ne?
Jes, estas natura.
Kaj mi dubas, ke iu, kiu
manĝas nur legomojn
povas ne havi
nutrajn mankojn.
La vero estas, ke sendepende de
la fino de tiu historio,
mi ne imagis min manĝi
nur legomojn...
Almenaŭ mi sciis
ke mi ĉiam povos frandi
kelkajn ĉipsojn, olivojn kaj bieron.
Sed mi ne pensis pri tio tiam
kiam mi rigardis bovinojn,
ŝafojn kaj ŝafidojn...
Mi komencis fari
mensan mapon....
Ĝis nun, mi lernis
ke ekzistas intensa agrikulturo
kaj iu malintensa.
Alidire, manĝi porkon
ekŝajnis al mi
malpli etike ol manĝi
bovinojn aŭ ŝafidojn.
Eĉ se, certe,
grava demando
devus esti solvita: morto.
Kaj parto de mia skipo
estis laboranta pri tio.
– Nenio.
– Ĉu vere?
Jam mi telefonis al kvin...
Estas nekredeble.
Ĉu estas tiom malfacile
enigi kameraon en buĉejon?
Por dokumento pri
besta sufero, jes...
Do pensu pri maniero tion montri
sen eniri.
Sed mi ne pretis
tiel facile kapitulaci...
Kameraoj ne estas permesitaj.
Ĉu estas iu preciza kialo,
kiu ebligus al mi kompreni tion?
Hum... sekundon.
Sciu, vi devas kompreni
ke multaj homoj ne ŝatas
tion, kion ni faras ĉi tie.
Kompreneble, ne agrablas vidi bestojn
kiuj estas mortigataj.
Nu do, homo eble ne ŝatas tion,
sed estas ja tio, kio okazas...
Do homoj devas scii tion,
kio okazas, ĉar je la fino...
Kompreneble. Mi ne certas...
ke la homoj interesiĝas
malkovri tion, kio okazas.
Ne multe utilis, ke mi
memstare vokis.
Sed, almenaŭ,
mi povis paroli kun salajrulo
kiu bonvolis klarigi al mi
tion, kio okazas interne.
Salajrulo kiu, krome,
estas bestkuracisto.
Bone, parto D2, kapto 1.
Mortigisto mortigas la bestojn,
kiuj vivas kaj tute sanas,
kaj li detranĉas iliajn membrojn.
Oni elektromortigas, pendigas,
sensangigas ilin.
Vi do sensangigas ilin ankoraŭ vivaj?
Oni sensangigas ilin vivaj
kaj elektromortigas.
Ĉe la specioj, kiujn oni elektromortigas,
eblas, ke ili rekonsciiĝas.
sed besto vidas vin elektromortigi
la beston antaŭ ĝi, ĉu ne?
Ili povas vidi la aliajn,
sed ili ne konscias.
Estis kazoj, ĉe kiuj bestoj provis fuĝi
aŭ vere fuĝis...
Mi ne kredas, ke fuĝo
estas simptomo de suferado.
En la staloj de la buĉejoj
kiel en la staloj de la bredejoj,
la bestoj ricevas serion de stimuloj.
Iujn ili ŝatas pli,
iujn malpli.
Kaj ekde la momento, kiam oni enfermas ilin,
oni fariĝas mastro de ilia sorto.
Sed kio komencis serioze
maltrankviligi min,
ne estis kiel ili mortis,
sed tio, kion mi malkovris
pri la vivkondiĉoj de tiuj bovinoj,
kokoj, meleagroj kaj
aliaj bredejaj bestoj.
En Eŭropo, pri kiu oni supozas
la plej favoran juran sistemon
de la mondo,
porkoj kun 110 kg
vivas en spacoj de po 1 m².
Iom pli ol la vulpoj,
kiujn oni kreskigas pro ilia felo.
La kokinoj havas spacon
pli malgrandan ol A4-folion,
kaj la ovodemetantaj kokinoj havas la
ekvivalenton de A4-folio + du glu-slipetoj.
Ne por dormi aŭ por produkti.
Sed por vivi. Ĉiam.
Multaj homoj diras, ke ni ne scias,
kion la bestoj bezonas aŭ volas.
Ni scias, kion ili volas:
vivi en paco, en sekureco.
Ili volas vivi sen timo kaj sen anksio.
Se vi konas la bestojn,
se vi havas hundon aŭ katon,
vi scias, ke bestoj suferas.
Vi povis esti vidatestanto,
ke bestoj suferas.
Sed se vi neniam vidis beston,
malfacilas zorgi pro tio.
Mi ne kredas esti dirinta al vi,
ke mi havis hundon...
Ŝi nomiĝis Sami.
Se vi neniam vivis kun besto,
povas esti, ke vi ne scias,
ke ĉiu hundo havas propran personecon.
Ili suferas, zorgas, ludas.
Ili timas, ili kontentas.
Mi almenaŭ ne sciis tion.
Nek mi sciis,
ke ili ludas kaj
lasas siajn harojn en la tuta loĝejo,
ke ili kelkfoje disŝiras kusenojn
aŭ urinas meze de la kuirejo,
kaj ke ili volas esti
en la centro de atento, ĝuste kiam
vi volas rigardi vian plej ŝatatan serion.
Mi supozas, ke pro tio
kaj ĉar mi ne povis okupiĝi pri ŝi,
mi 5 jarojn post la adopto
donis ŝin al geamikoj.
Jes, mi scias, ke mi estas terura homo.
Feliĉe, mi vidas ŝin kelkfoje, kaj
oni dirus, ke Sami pardonis min.
Mi povas kompreni,
ke se hundo havas sentojn,
do estas certe, ke ankaŭ porko,
bovino aŭ kokino ilin havas.
Kaj certe
mi neniam kapablus manĝi Sami,
nek enfermi ŝin tutvive en kaĝo.
Tamen estas io,
pri kio la plej multaj el ni
ne pensas ĉiutage.
Ni iras al la ĉiovendejo
kaj ni ne asocias, ke tiu steko
estis parto de Sami-bovino,
ke la ŝinko estis parto de Sami-porko,
aŭ ke la kokaĵ-nugetoj
devenas de Sami-kokino,
aŭ de kiel ajn nomiĝas viaj dombestoj.
Alivorte,
ni manĝas bestojn,
kiuj povus esti niaj,
ĝuste ĉar ni ne establis
emociajn ligojn kun ili.
Ĝuste ĉar ili ne estas hundoj, katoj
... aŭ niaj.
La plej multaj inter ni ne elektas konscie
manĝi porkojn, sed ne hundojn.
La plej multaj el ni ne pensas,
pro kiu kialo
ni manĝas certajn bestojn, sed ne aliajn.
Aŭ kial ni entute manĝas bestojn.
Oni povus diri,
ke ni heredis kredsistemon.
En nia epoko,
karnismo estas kredsistemo, kiu regas.
Tio signifas: nevidebla kaj disvastigita.
Bone, mi kredas, ke estas tempo
por klarigi kelkajn nociojn.
Veganoj estas homoj,
kiuj ne utiligas
besto-devenajn produktojn.
Ili ne manĝas viandon,
ili ne manĝas fiŝojn,
nek ovojn nek laktoproduktojn
nek mielon.
Ne, eĉ mielon ne plu.
Ili ne portas ledajn ŝuojn aŭ zonojn,
nek lanon nek silkon.
Vegetaranoj estas tiuj,
kiuj ne konsumas mortajn bestojn.
Tio signifas, ke ili manĝas
nek viandon nek fiŝaĵon.
Sed ili manĝas ovojn,
lakton kaj laktoproduktojn,
ĉar eĉ se la besto suferis
por produkti tiujn manĝaĵojn,
ĝi ne estas morta.
Ili pli zorgas pro la morto,
ol pro la suferoj dum la vivo.
Kaj krome estas "normalaj" homoj.
Eĉ se la besto-defendantoj
nomas nin "karnistoj",
mi supozas,
ke ili ne ŝatas porti etiketon,
ĉar ni ne portas tian.
Efektive,
la karnistoj estas homoj,
kiuj manĝas bestojn.
Aŭ uzas bestodevenajn produktojn
sen zorgi pro la doloro aŭ sufero,
kiujn ni kaŭzas al ili
sub diversaj pretekstoj.
Ke "estas normale",
ke "bestoj manĝas bestojn",
ke "ankaŭ laktukoj suferas",
kaj aliaj aferoj tiuspecaj...
Ha! Mi forgesis...
estas ankaŭ la "duonvegetaranoj".
Ili estas homoj, kiuj sentas sin
iomete en la mezo,
kaj kiujn ĉiuj rigardas suspekteme.
La karnistoj, ĉar ili kredas,
ke temas pri vegetaranoj,
Kaj la vegetaranoj aŭ veganoj,
ĉar ili kredas, ke fakte
ili estas sentaŭguloj,
ĉar ili manĝas ĉion,
sed nur de tempo al tempo.
Kio estas kvazaŭ diri,
ke en normala tempo vi neniun mortigas,
sed de tempo al tempo,
havante koleratakon,
vi mortigas fiŝon aŭ porkon.
La vero estas, ke se mi devus
ĉesi esti karnisto,
eble plej facilus iĝi duonvegetarano.
Tre duonvegetara.
Hiper-mega-duonvegetara.
Preskaŭ-ne-ano, efektive.
Sed ne.
Mia engaĝiĝo en la projekto
devis iom profundiĝi...
Ĉu bone?
– Ĉu bone?
– Tre bone.
Mi bone resurmetis mian bienan T-ĉemizon
kaj iris por vidi
kiel bestoj kondutas
kiam ili ne sentas sin minacataj.
Tio signifas, kiam ili ne estas
traktataj kiel aĵoj
kaj ili ne sentas,
ke ili estos voritaj de homo.
Tio ĉi estas "Hogar-ProVegan".
Temas pri ŝirmejo,
kie ni savas bestojn,
aparte tiujn, kiuj estis mistraktitaj
pro la nutraĵ-industrio,
kaj kie ili povas pasigi
la ceteron de sia vivo:
jen kial ĝi estas nomata hejmo.
Do iru ni renkonti kelkajn el ili.
– Jes, iru ni suben.
Jen la domo de Felikso.
Kaj jen Kamilo,
la plej bona amikino de Felikso,
ŝi estas tre babilema kaj aktiva.
– Estas ŝafo, ĉu ne?
– Jes, estas ŝafo.
Multaj homoj kredas
ke ŝafoj ne havas voston
sed ili povas havi tre belajn,
kiujn ili uzas por komuniki.
En la bredejoj, ŝafistoj ilin fortranĉas
ĉu per simpla tondilo,
ĉu uzante kaŭĉukan ringon...
Tio estas tre doloriga.
Ĉio tio, por ke ili povu esti
tonditaj pli facile.
kaj por ke la viroj povu
pli facile seksrajdi inojn.
Iuj bestoj estas ekspluatataj,
tenataj en malbonaj
kondiĉoj, kaj mortigataj.
sed aliaj, kiel ekzemple bovinoj
aŭ kokinoj, ekzemple,
simple donas lakton aŭ ovojn,
kio estas natura, ĉu ne?
"Laktobovino" estas vorto
kiun ni inventis.
Laktobovinoj estas patrinoj,
jen ĉio.
Kiam bovino havas lakton,
estas pro bebo.
Rigardu la mamon de Lucilo.
– Apenaŭ eblas ĝin vidi.
– Ne eblas ĝin vidi.
Kiam ili diras, ke bovinoj
havas ĝisgenue pendan mamon
kaj ke ili devas esti melkitaj,
tio estas mensogo.
Ili donas al ili multe da hormonoj,
multe da medikamentoj,
ili donas al ili specialan nutraĵon,
kiu igas ilin produkti
pli da lakto ol konvenas.
Kaj kio pri la kokinoj?
Ĉu la sama rakonto?
Ĉar kompreneble,
se la kokinoj demetas ovojn...
Kokinoj, fiziologie,
demetus 10 ĝis 12 ovojn jare.
Pro genetika selektado
tiom ekstrema dum
pasintaj du jarcentoj,
ili nun demetas
350 ovojn jare.
Temas pri genetika malsano.
Besto de tiu grandeco,
kiu kreas kaj puŝas eksteren
ion tiel grandan el sia korpo,
ne povas vivi.
Ili devus vivi ĝis 12-14 jaroj,
sed post unu jaro
kaj duono ili jam estas maljunaj.
La industrioj de ovoj kaj de lakto
estas verŝajne
la plej perfortaj industrioj.
La plej multaj homoj ne subtenus
tian perforton al senkulpaj bestoj.
Karnismo kontraŭas humanajn valorojn
de kompato kaj justeco.
Sed jes, la bestoj en libereco
kondutas kiel hundoj.
Aŭ ĉu eble estas male?
Bone, estas fakto, ke mi observis
samajn reagojn kaj emociojn
kiel ĉe Sami', mia antaŭa hundino.
Grimpu!
Nu, preskaŭ ĉiujn.
Por iu, kiu ne havis multajn
kontaktojn kun bestoj,
mi pensas ke mi komencas
sufiĉe bone rilati kun ili.
Por homoj,
la distingo inter proksimaj grupoj
kaj ekstergrupoj estas tre grava.
Tiusence,
ni estas kapablaj inkluzivi
en tiun proksiman grupon
nehomajn animalojn.
Tiel okazas kun dombestoj.
Ili estas konsiderataj
kiel membroj de la familio.
La hundo de la domo
estas kvazaŭ la avo.
Kaj tamen, ŝajnas,
ke ni lokas ĉiujn bestojn,
escepte de dombestoj,
en tiuj foraj grupoj.
Sed kiam mi kredis, ke Ĝeni'
kondukas min al templo
de amo kaj bestoj,
mi konsciiĝis ke por ŝi,
ne ĉio estas rozkolora
en la mondo de dombestoj.
– Ili estas ĉarmaj...
– Jes, ĉarmaj ili estas...
Kion vi celas?
Ne ĉio, kion ili travivis, estas ĉarma.
Multaj hundoj vendataj
en la bestovendejoj
venas el tio, kion oni nomas
"hundobredejoj" en Orienta Eŭropo.
– Ĉi tiu havas voston, strange.
– Kial do strangas ke li havas voston?
Normale, la hundoj el tiu raso
havas tonditajn orelojn kaj voston,
kaj ni daŭrigas ne demandi al ni
ĉu tio estas logika aŭ ne.
Ĉiuj hundoj devenas
de lupoj, origine.
do ĉiuj, kiuj malplej
similas al lupo
estas absurdaĵoj.
Ekzistas hundoj,
kiuj eĉ muzelon ne havas.
Ni kreas bestojn
kun spirproblemoj,
aŭ haŭtproblemoj,
ĉar ni volas, ke ilia haŭto
estu multfalda...
– Ĉu ĉar tio belas?
– Jes, ĉar ili estas amuzaj,
malsamaj, originalaj.
Temas pri "modaĵoj".
Mi pensas ke tio ne bonas.
Ni devas rekonsideri
ĉu ni devas reprodukti iujn rasojn
kaj kiel ni tion faras.
Por Ĝeni', bestejoj
estas tre malsamaj disde
iu vendejo...
Ne estas neonaj lumoj,
ne estas specialaj rabatoj.
– Saluton.
– Saluton, kiel vi fartas? Mi estas Ed'.
– Mi estas Rosa'.
– Saluton.
Kio estas tio? Kia sceno.
– Ĉu vi jam venis al best-azilo?
– Neniam.
Jes, homoj pensas
ke ili malsamas disde tiuj
kiuj troviĝas iliahejme,
sed estas la samaj.
De kie venas ĉiuj tiuj bestoj?
Plejmulto el ili
estis trovitaj surstrate.
Iuj posedantoj ilin alportas
ĉar ili ne kapablas
prizorgi ilin.
Ĉu ili alvokas vin
kaj diras "mi ĝin ne volas"?
Ja. "Mi ne povas konservi ĉi tiun hundon",
"Mi ne plu deziras ĉi hundon",
"Mi transloĝiĝis", "mi gravedas",
"Mi naskis infanon"...
Mi pensas ke homoj
kiuj lasas sian hundon al best-azilo,
pensas ĝin ne forlasi.
Kaj ili tamen ĝin ankaŭ forlasas.
Best-azilo ne estas herbejo,
kie hundoj feliĉas kaj
kuradas dum la tuta tago.
Foje ili alvokas kaj diras al vi:
"Mi ne havas spacon ĉar
mi translokiĝis al apartamento."
"li estos multe pli bone tie".
En kaĝo de 8 m²,
ĉu ili bonŝancas?
Tio ne estas pli bona situacio.
– Kiom da hundoj vi nun havas?
– Ĉirkaŭ 200.
Kelkiuj reiris al
sia posedanto
ĉar ili havas blaton.
Sed por tiuj, kiuj ne havas,
estas neniu rimedo por ekscii
kiu estas la posedanto.
Ĉiuj tiuj kazoj estas traŭmatigaj
ĉar ĉiuj hundoj, kiujn ni vidis,
iam vivis en hejmo.
Eble ili dormis sur sofo.
99% el ili antaŭe vivis
en domo.
Ĉu ĉiuj tiuj hundoj estos adoptitaj?
La bonŝanculoj.
Tiuj ne bonŝancaj restos ĉi tie
ĝis sia morto
natura aŭ pro malsano.
Iuj hundoj vivas ĉi tie de 6 jaroj.
Estas parkejo por hundoj.
Rubejo por hundoj.
Ĉu rubejo por hundoj?
Mi ne volis diri tion.
Jes, sed vi venas rekapti tion,
kion vi lasis en parkejo.
De kiam la hundo estas ekloĝinta,
estas neniu diferenco
inter hundo,
kiun vi edukas ekde bebaĝo
kaj hundo,
kiun vi savkaptas el best-azilo.
La sola diferenco estas, ke
vi sentos vin pli bona individuo.
Kaj mi rigardis ilin de la alia flanko
de la kaĝo, pensante
"Mi kunportos vin hejmen."
Jes, mi jam diris al vi:
mi estas terura homo.
Empation oni atingas ankaŭ tra la edukado.
Iuj homoj kapablas empatii
ekde la naskiĝo.
Kaj aliaj ne.
Oni scias ekzemple, ke iuj homoj
tute ne havas empation.
Psikiatroj nomas ilin psikopatiuloj.
Bone, mi estas iom nesentema...
Sed mi ne konsideras min psikopatiulo.
De kie venas tiu manko de empatio?
Rerigardante la influojn,
kiujn mi ricevis kiel infano,
kaj tiujn, kiujn multaj infanoj ricevas,
mi konstatas, ke nuntempe
ekde la tago de nia naskiĝo,
oni prezentas al ni
falsitan bildon pri la realo,
pri la bestoj, kiuj vivas
feliĉe kaj komforte
en zoologiaj ĝardenoj,
cirkoj kaj best-aziloj.
Jen kial tiom ŝokis min
vidi la laboron de Roĝero.
En libroj por infanoj
oni ĉiam montras ilin feliĉaj,
parolantaj kun siaj geamikoj...
Mi ekkonsciis pri tiu mensogo,
ke oni ne maltrankviliĝu,
ke ĉio estas en ordo.
Kaj mi komencis paroli kun redaktoroj
kaj malakceptis iujn projektojn,
ĉar mi rifuzis mensogi.
Se vi volas krei libron,
en kiu vi parolas pri bestoj en bredejo,
en kiu ili estas feliĉaj,
anstataŭigu la vorton "bredejo"
per "best-azilo".
Estas la sama afero, kaj pli reala
ol tio, kion vi volis eldiri.
Tiom simple estas.
Surpapere aspektis facile,
sed ŝanĝi siajn kutimojn en la vera vivo
estis multe pli malfacile.
Jen kial mi reiris al la muntejo,
por provi trovi helpon en la intervjuoj,
kiujn mi filmis por la dokumentfilmo.
La faktoroj, kiuj influis
kaj plu influas
nian rigardon al la bestoj,
estas klare la religio
kaj tradicio, kiu ekas ĉe Aristotelo,
se ne pli frue,
kiuj havis enorman efikforton.
Ni eliras de vidpunkto, kiu diras al ni,
ke la homoj situas pinte de la hierarkio,
ke la aliaj specioj estas malsuperaj,
Ni havas certajn kapablojn,
kiujn la aliaj bestoj ne havas,
same kiel la aliaj bestoj havas kapablojn,
kiujn ni ne havas.
Inter ili, ni atribuas grandan gravecon
al certaj formoj de konscio kaj rezonado,
kaj al la ekzisto
de artikulaciata lingvo...
Jen afero certe grava,
sed kiu malfeliĉe
ofte metas nin en pozicion,
kiun mi nomas la "speciisma narcisismo".
Neniu biologo dirus,
ke homoj estas superaj al la aliaj bestoj.
ĉar ĉiam estas aferoj,
kiujn la bestoj povas fari,
kaj kiujn ni mem ne povas fari.
Tamen, la nocio de supereco
malfermas la pordon al mistraktado.
Ĉi-momente, ĉirkaŭ la tuta planedo
la ne-homaj bestoj estas konsiderataj
en la juro kiel aferoj.
Ili disponas pri neniu rajto.
Kaj laŭ la leĝo ili ekzistas
nur por la utilo
de tiuj kiel ni,
kiuj estas juraj personoj.
Ne estas iu ajn valida morala kriterio,
kiu apartigas ĉiujn homojn
disde ĉiuj bestoj.
Se ni kredas, ke la rajtoj
dependas de la kapablo senti doloron,
ankaŭ la bestoj povas senti doloron
kaj do havas rajtojn.
Se, aliflanke,
oni devas havi altan nivelon de rezonado
por havi rajtojn,
do tiam certaj homoj,
ekzemple beboj
aŭ intelekte postiĝintaj homoj
ne havus rajtojn.
Kaj kvankam la argumentoj ŝajnis raciaj,
ne estis facile rilatigi min
al la mesaĝoj,
kiuj alvenis el mia ĉirkaŭaĵo.
La teorio estas unu afero,
la praktiko alia.
En la praktiko
oni ne povas plendi ĉiutage:
"gorĝdoloro", "malvarmumo",
doloro tie, doloro tie ĉi.
Teruras min vidi bestojn suferi,
sed aliflanke,
se vi ne volas manĝi stekon,
kokaĵon aŭ aliajn tiaĵojn,
la elektebloj estas vere limigitaj.
Vi povas manĝi melonon, sed ne ŝinkon,
se vi pensas tiel.
Terpomoj, karotoj...
Kaj ĉu legomoj ne suferas?
Kiam mi vidas beban kapsikidon
meze de kapsiko,
tio tre doloras min.
Ĝi estas la bebo de la kapsiko.
Ĉu vi seriozas?
Vi vere pensas, ke ili suferas samnivele:
laktuko kaj...
Jes, ĉar la virinoj ĉe la ĝardenvendejo
diris al mi,
ke plantoj suferas.
Plantoj ne havas limban sistemon,
Panjo, mi petas vin...
Jen tio, kion ili diris al mi.
Kaj mi ne sciis, kiel pruvi la malon.
Sed mi komprenis tre rapide,
ke la senkulpiĝoj
pro konsumo de bestoj estas
ĉiam la samaj.
Kaj ili havis ĉiujn koherajn respondojn
de la fakuloj,
kiujn mi pridemandis
por la dokumentfilmo...
"BESTOJ MANĜAS BESTOJN"
Aliaj bestoj manĝas bestojn:
oni nomas ilin karnovoruloj.
Ni ne estas karnovoruloj.
Ni estas laŭnature ĉiomanĝuloj,
sed ni povas ankaŭ
– estante homaj bestoj –
elekti libere niajn nutraĵojn.
"ESTAS NATURE"
Ne estas natura rilato.
Estas rilato, en kiu, laŭ mi,
la besto estas kiel ŝuo,
kiun mi uzas kaj poste forĵetas.
Se mi ne povas uzi ĝin,
mi ne volas ĝin.
"ESTAS PLI GRAVAJ AFEROJ,
POR KIUJ BATALI"
Ni devus maltrankviliĝi pro la malsato
kaj pro la tuttera malriĉeco,
infanoj, kiuj mortas
pro malsato kaj militoj.
Absolute.
Kaj zorgi pro la bestoj
ne malhelpas min zorgi pro tiuj problemoj.
Fakte, ambaŭ ofte koincidas.
Kiom mi lernis pri la respekto al bestoj,
tiom mi ekrespektis
ankaŭ iliajn defendantojn.
Antaŭ ol komenci ĉi tiun projekton,
mi ne sciis, ke Einstein
ne manĝis bestojn.
Nek Leonardo da Vinĉi,
Edison, Pitagoro, Plutarko.
Efektive,
antaŭ ol eklabori je
ĉi tiu dokumentfilmo,
mi eĉ ne sciis, kiu estis Plutarko.
Sed min komencis obsedi la malkovro,
ĝis kia ekstremo povas iri vivmaniero,
kiu ne kaŭzas suferon al bestoj.
Kaj laŭ tio, kion mi trovis en interreto,
ĝi inkluzivas pli ol tio,
kion Ĝeni' priparolis kun mi ĝis nun.
Se ni serioze prezentas al ni
la besto-demandon,
ni devas repripensi la konduton
de la socio ĝenerale.
Modo, kiu ne utiligas kosmetikaĵojn?
Oni testas lipruĝojn, ŝampuojn.
Bestoj ilin glutas...
Ni devas ŝanĝi tiom da
kutimoj kaj kondutoj
ke estas pli komforte
rigardi aliflanken.
Sciencistoj uzas bestojn
por testi
enormajn kvantojn
da purigproduktoj,
kosmetikaĵoj, nutraĵoj
kaj medicinaj produktoj,
kaj ankaŭ industriaj
kaj agrikulturaj ĥemiaĵoj,
nutraĵoj por bestoj,
alkoholo kaj tabakaĵoj.
Uzado de katoj,
hundoj, musoj,
kunikloj, fiŝoj, birdoj,
simioj kaj aliaj bienaj bestoj
ne enkalkulas la fakton
ke ili povas senti
fizikan doloron,
timon, deprimiĝon kaj malkomforton.
Resume,
pli ol 115 milionoj da bestoj
estas uzataj por eksperimentoj
en laboratorioj
dise sur la planedo.
95% de la medikamentoj, kiuj montris
multpromesajn rezultojn ĉe bestoj
fiaskas ĉe homoj.
Kaj tio estas eĉ pli malbona en Usono,
kie pli ol 100.000 homoj
mortas ĉiujare
pro produktoj, kiuj estis testitaj
ĉe bestoj.
Ja ekzistas alternativoj
kiuj venas de esplorcentroj
grandfamaj.
Toksologiaj studoj per kulturado,
tiel je skalo ĉela kiel
je skalo de tuta organo,
ekzistas epidemiologiaj studoj...
Je tiu stadio mi estis aŭdinta
tiom da aferoj
ke mi pensis,
ke estus bona ideo
inviti Ĝeni', Ĝovana'
de FAADA, por vesperumo...
Kaj ankaŭ mian kuzon Ĥavi',
kuirartan kritikiston
kaj ŝatanton de virbovaj bataloj;
Lŭison, mia ĉef-kukistan amikon;
Agus', doktorinon pri edukado,
Maj', ĥemiiston kaj
fakulon pri gastronomio,
kaj Pedron, la plej pragmatisman
el miaj amikoj.
Ni ĉiuj sidis
ĉirkaŭ la tablo
kun nutraĵoj ĉiaspecaj,
atendante ke mi lanĉu la debaton.
Kaj mi malfermis la buŝon por meti
la ununuran demandon de la tuta vespero...
Kial vi manĝas bestojn?
Ĉar ili estas resursoj,
kiujn Naturo provizas al ni
kaj do mi manĝas ilin.
– Bestoj manĝas bestojn.
– Precize!
Estas kiel en savano kiam vi vidas
leonon kiu manĝas gazelon...
Omleto el terpomoj estas
ja multe pli bona ol ĉi tiu omleto.
Do vi diras nun al mi,
ke gusto, frandeco,
pli gravas ol la tuta sufero
kiun necesigis tiu omleto.
Estas nur tio, ke se vi pensas pri tio,
vi ne plu povas vivi.
Nutraĵindustrio ja estas
vere perforta.
La maniero, kiel bestoj estas traktataj,
estas vere brutala.
Sed tio ne estas kialo por mi,
ke mi ĉesu manĝi bestojn.
Mi konsentas, kiel Lŭis' diris,
se por la sama prezo,
besto ne bezonas suferi,
do estas pli bone ke ĝi ne suferu.
Ne eblas manĝi beston,
sen ke ĝi suferus.
Ĉiu besto, ĉiu el ili,
batalis por sia vivo en la buĉejo.
Jes, sed tio ne estas sufiĉa kialo
por ne manĝi ilin, ĉu?
Ni ne venis por provi
vin konvinki.
Tio, kion ni deziras, estas montri
realon, kiu estas kaŝita de ni.
Ĉu eblus, ekzemple, ŝanĝi
la manieron, kiel ni mortigas bestojn?
Buĉado estas la malplej grava parto,
gravas precipe la vivo de tiuj bestoj,
kiuj vivas en kaĝoj,
en kiuj ili eĉ ne povas returni sin
Certe, sed se tiuj bestoj
vivus tute libere...
Kun la nuna demando,
se vi ĉiuj deziras manĝi viandon
por la matenmanĝo,
por la tagmanĝo kaj vespermanĝo,
ili devas meti ilin en fabrikojn.
Mi ne pensas, ke manĝi
bestojn estas la problemo,
sed la maniero,
kiel ni uzas tiujn bestojn.
Kaj la bredejo, kie bovinoj
estas ĉiuj unu sur la aliaj
kaj ne povas eliri,
aŭ la kokinoj, kiuj estas
enfermitaj, kaj ne povas eliri...
Se ni deziras ĉiovendejojn
plenajn je ovoj kaj mafinoj...
aŭ estas farite tiel,
kio ŝajnas al mi tre perforta,
aŭ ne estos tiom multe
da ovoj kaj mafinoj en ĉiovendejoj.
Mi ankaŭ pensas, ke finfine,
ĉio estas tre internigita:
"Mi aĉetas por mi vestaĵojn",
"Mi manĝas viandon",
almenaŭ por mi
Mi ne scias, mi havas
aliajn problemojn por prizorgi
– ne ofendiĝu pri tio –
sed mi havas mil aliajn aferojn
kiujn mi devas pripensi.
Mi estas membro de
la bestĝardena klubo.
Mi povas ĝin viziti
tiom ofte, kiom deziras,
mi komprenas ke tio ne estas
plej bona situacio por besto,
vi simple rigardu ilin.
Mi ankaŭ veturis al Kenjo
kaj ne estas same,
ne necesas esti fakulo.
Sed estas maniero, por homoj
kiuj ne povas veturi al Kenjo,
vidi elefanton.
Sed vi instruas al via filino
ke tiuj ne plej bonaj kondiĉoj
estas normalaj,
akcepteblaj.
Ŝi pensos: "se mia patro kondukas
min tien, ne devas esti tiel terura".
Kaj vi instruas al ŝi, ke
kapti beston
kaj ĝin forpreni el ĝia natura loĝloko
por ĝin malliberigi
estas bona afero, estas normala.
Ŝi ankoraŭ tro junas,
sed pli poste, mi povas klarigi al ŝi
ke tio ne estas bonaj kondiĉoj
por la bestoj,
ke ili ne povas facile
reprodukti sin.
Ili ne havas plej bonajn kondiĉojn.
Sed vi ja devas fari ion
sabate posttagmeze,
kaj bestoĝardeno estas tre bona...
Tio ne estas malbona ideo.
Tial ni sabate posttagmeze
iris al bestoĝardeno.
Estas loko, kie oni ekspozicias
sovaĝbestojn malliberigitajn.
Tio signifas:
kie ni povas observi bestojn,
kiuj ne havas sian naturan konduton.
Kun iomete da bambuoj
rigardu, ĝi estas kun barilo
por malhelpi, ke ili ĝin rompu.
kaj iom da papermaĉaĵo
ne eblas reprodukti
loĝlokon de tiuj bestoj.
– Ĉu ĝi estas vera roko?
– Ne.
Mi scias ke en aliaj instalaĵoj
estas papermaĉaĵo.
Por ursoj ekzemple,
plej malbone por ili estas
instali ilin en fosaĵon.
La akvo estas vere malpura.
– Nu, sed estas la sola, kiun ili havas.
Se ĝi estas malpura aŭ ne...
ili tamen devas bani sin.
Ĉu vi jam demandis vin mem
kial ili ne forflugas?
En tiuj malfermitaj ejoj,
por eviti ilian fuĝon,
– oni fortondas parton el iliaj flugiloj?
– Ĉu serioze?
Jes, tio estus ekvivalento de mano
por homo, ekde la pojno.
Kaj tiel ili ne povas flugi.
Tial, se ili etendus la flugilojn,
eblus tion klare vidi.
Ĝeni' kondukis min ankaŭ al la delfenejo.
Akvaj malliberejoj vere malgrandaj.
Multege pli etaj, ol la natura loĝloko
de orcinoj, balenoj kaj delfenoj,
kiuj kompreneble ne ridetas.
Nur estas la formo de ilia makzelo.
Mi ne kredas, ke ilia vivo
mallibere vere plezurigas ilin.
Sed krom tio, kion mi povis vidi,
aŭ kion rakontis al mi Ĝeni',
mi volis paroli kun iu, kiu estadis
ĉiutage en zoologia ĝardeno aŭ delfenejo.
Vi diras, ke vi eklaboris en delfenejo
por helpi la bestojn, ĉu ne?
Mi iris tien, ĉar mi amegis la bestojn.
Alveninte, la unua laboro,
kiun mi faris en tiu zoologia ĝardeno
estis mortigi dingon, aŭstralian hundon.
Ĝia "kulpo", ĝia "krimo" estis, ke mankis
instalaĵo por ĝi.
Tie mi rimarkis, ke tio estas
la plej malbona loko,
en kiun mi povus enfali.
Sed jen la loko, kie mi reflektis:
"Bone, mi provos fari, por ke estu
kiel eble malplej malbone."
Kaj post 30 jaroj mi konstatas,
ke tio estas neebla.
Ke la sola maniero, per kiu
ili ne sentu sin malbone,
estas, ke zoologiaj ĝardenoj ne ekzistu.
Sed ili havas la pozitivan aspekton,
ke ili protektas la speciojn, ĉu ne?
Ĉu ne konservo de specioj,
esploroj, observado?
Ne, tute ne.
Sed mi kredas, ke la homoj pensas ĉi tion:
"Mi iras al la zoologia ĝardeno,
ĉar mi amas la bestojn.
Jen la granda paradigmo,
kiun ni devas rompi:
ĉar mi amas bestojn,
mi devas ne iri al zoologia ĝardeno.
Ni eniras eraran rondon:
"Mi tenas vin en kaptiteco",
"kaj la sola kialo, pro kiu
vi meritas la kaptitecon"
"estas, ke vi estas bela vidaĵo,
originala, spektinda, ktp."
Se ni kapablas meti nin
en la lokon de la besto,
ni komprenas, ke tio estas malbona.
Kaj kia estas la traktado
fare de besto-trejnisto?
Oni eniras dinamikon,
en kiu oni eĉ ne plu rimarkas,
ke oni mistraktas la beston.
Kie kelkfoje la streĉo tiom grandas,
ke oni povas ankaŭ bati ĝin.
La unua ekzerco, kiun mi lernis
por la delfenoj, kiun miaj tiamaj kolegoj
instruis al mi,
estis irigi ilin de unu baseno al alia,
batante ilin per bastono.
Kaj oni faras tion. Mi, kiu amis
la bestojn. Kaj plu amas ilin...
Rigardante la grandegecon de la maro,
mi ne povis eviti pensi pri la diferenco
inter la natura loĝloko de orcino,
de baleno aŭ delfeno,
kaj la basenoj, kiujn oni trudas al ili
en la delfenejoj.
Eble nia amo al la bestoj
kondamnas ilin al la plejmalbono.
Ni ŝatas observi ilin, interagi kun ili,
nutri ilin...
Kaj tiucele ni enfermas ilin en kaĝojn,
trejnas ilin, por ke ili amuzu nin,
kaj ni pagas por vidi ilin fari
ekzercojn kaj montri kondutojn,
kiuj tute malsamas de tio,
kion ili farus en la naturo.
Nia amo al la bestoj
estas pli tio, ke ni interesiĝas pri ili,
pri tio, ke ili plezurigas nin.
Sed malofte ni imagas nin en ilia loko.
Ekzistas spektakloj, kiuj kunimplicas
torturadon kaj morton de bestoj,
kiel la taŭrobataloj en Hispanio.
Zoologiaj ĝardenoj ne malproksimas
de daŭra torturado.
Estas tute senprave, ke pro la amo,
kiun oni havas por besto
oni submetas ĝin al vivstilo,
kiu ne konvenas al tiu specio.
Ankaŭ la turisma industrio
ofte uzas bestojn
por doni plej intensajn travivaĵojn
kaj sentojn de aŭtentikeco al turistoj.
Kaleŝoj, rajdado sur elefanto aŭ dromedaro
aŭ renkontiĝoj kun sovaĝaj bestoj
kiel tigroj aŭ simioj
por ekhavi ŝatklakojn en sociaj retejoj.
Tio estas kondutoj damaĝaj
por la bestoj, kiuj suferas ilin.
Denove, nia manko de empatio
kontribuas al besta suferado.
Ekzistas socia edukado, kiu malhelpas ĝin.
Mi pensas ekzemple pri la taŭrobataloj
aŭ multe da festoj,
en kiuj de tute juna aĝo
partoprenas infanoj.
Oni diras al ili, ke tio estas tradicioj
plenaj de valoroj,
kio estas malvera.
Tradicio estas tio, kion ni heredis,
ĉu bona, ĉu malbona.
Kaj dank' al nia klereco
ni povas preterpasi tiujn tradiciojn.
Mi forgesis rakonti al vi ion kuriozan,
kio okazis ĉe la vespermanĝo ĉe mi.
Post la manĝo mi montris
kelkajn videaĵojn.
Kiel okazas, kiam oni vizitas geamikojn
kaj montras fotojn de la ferioj,
sed temis pri besta suferado
en porviandaj bredejoj, por ilia ledo
aŭ pro eksperimentoj.
Mallonge: ĉio, kion mi ŝatus montri al vi,
sed pri kio mi promesis al FAADA,
ke mi ne faros tion.
Kaj jes, Ĝeni' komentis ilin por ni.
Jen la kastrado de porkoj.
Oni kastras ilin permane
per speco de tenajlo,
sen anestezo...
Jen la muelilo por virseksaj kokidoj.
Neniu favoras tion, aŭ ĉu?
Se ili vidis tion...
Ankaŭ la porkoj vivas, mordante
la stangojn aŭ mordante sin reciproke.
Jen kial oni detranĉas ilian voston,
– por ke ili ne mordu ilin.
– Jes, por ke ili ne mordu ilin.
Bone, pri la taŭrobataloj mi kredas,
ke mi ne devas diri multon...
Ni ne vidas ĉi tiujn bildojn en televido,
ĉar kiam la virbovo komencas vomi sangon,
ili ŝanĝas la bildkapton.
Jen bredejoj por feloj.
Jen vulpoj,
kaj kiu ne havas vulpan mantelon,
kredas ne kontribui al tio.
Sed 90% de la vulpoj estas bredataj
por fari borderojn de kapuĉoj.
Ekzistas surogato, kaj la homoj pensas:
"por la malmulto, kion tio kostis,
tio devas esti surogata materialo".
Sed ne, kelkfoje felo kostas malpli
ol la surogato.
Kaj la buĉmetodoj estas elpensitaj
por ne difekti la felon,
laŭ manieroj, kiujn vi povas imagi:
sufokado, elektromortigado...
Merdon...
Jen ili elŝiras plumojn el anasoj.
Kial ili faras tion, dum ili vivas?
Ĉar tiumaniere unu ansero
povas doni plumojn kvarfoje.
– La plumoj rekreskas?
– Jes.
Ĉi tio estas por malhelpi, ke la bovidoj
mamsuĉu de siaj patrinoj.
Ili metas ajutojn por povi
melki la patrinon,
kaj tiel ŝi ne povas
mamnutri sian bovidon.
Kia frenezaĵo, ĉu ne?
Ni estas frenezaj...
Kaj ĉu oni ne povas diskonigi tion?
Tion ni provas fari,
sed en la amaskomunikiloj
estas sufiĉe da cenzuro.
Kaj krom tio, neniu interesiĝas vidi tion.
Estas multe da homoj, kiuj...
Bone, ni estis 8,
kaj nun ni estas pli ol...
Sed ne kredu, ke estas pro tio,
ke ili ne volas vidi ĝin.
Ili lacegis.
Ili ne volis vidi ĝin.
– Ĉu vere?
– Mi certigas al vi.
Pli facilas ne rigardi.
Sed mi ja vidis ĝin.
Venis la momento por transiri
de informiĝo al agado.
Post la trarigardo de Ĝeni'
tra mia vestoŝranko,
mi ne povis ne demandi:
kiel vestiĝas homoj,
kiuj volas respekti ĉiujn vivantojn.
Kaj plej grave...
Kie estas miaj ŝuoj:
Mi havis pantalonojn, ĉemizojn,
t-ĉemizojn kaj ŝtrumpetojn
liberajn de ĉia besta suferado.
Sed ne jakojn kaj ŝuojn.
Jen kial mi proksimiĝis
al vendejo de vestaĵoj,
kie ĉiuj vendaĵoj ne devenis de bestoj,
por povi solvi mian problemon.
La vero estas, ke kiam mi rigardis
la lanajn ĉapojn
kaj la ledajn ŝuojn kaj mansakojn,
kiuj ne estis el ledo,
tio ne ŝajnis al mi granda ofero.
La vestaĵoj sen besta sufero
ŝajnis sufiĉe normalaj.
NE VIA PATRINO.
NE VIA LAKTO.
Preskaŭ ĉiuj...
Ŝuoj, zonoj, mansakoj, ĉapoj,
monujoj kaj alispecaj aferoj,
pri kiuj ni kutime ne pensas,
ke ili estas faritaj el la haŭto de porko,
kuniklo, bovino, kato, kaj el ŝafa lano...
La ŝafoj ne vere suferas.
Kiel okazas ĉe ili?
Ĉiam la sama demando:
la ŝafinoj ne suferas.
Sed estas falsa ideo, ke la besto
ne mortas, do ne suferas.
Ĉar ne temas pri la scio,
ĉu la besto mortas aŭ ne,
sed kiel la besto vivas
kaj kiel oni traktas ĝin.
Kaj neniel estas logike,
ke besto venas en la mondon
bezonante, ke iu tondu ĝiajn harojn.
Se vi opinias tion, estas ridinde...
Kiam ni anstataŭigas
ion bestodevenan en produkto,
ĉi-kaze en vestaĵoj,
ĉu tio ne signifas,
ke oni uzas finfine pli da petrolo?
Ne, tute ne.
Mi jam kredas,
ke oni devas forĵeti la ideon,
ke io el ledo aŭ lano
– io bestodevena –
estas malpli polua ol io surogata.
Estas tute malĝuste.
– Ĉu vere?
– Jes.
La bestekspluata industrio
estas unu el la plej poluantaj.
Mi bezonis konfirmi tion.
Mi iris viziti tanejon.
Kaj jes, kiel mi, vi imagas,
ke viaj ŝuoj kaj jakoj
defalis de arbo.
Mi havas malbonan novaĵon por vi.
La procedo de ledo-farado
uzas enorman kvanton da kemiaj substancoj
kaj tunojn da akvo.
Oni devas bone distingi
inter "toksa" kaj "polua".
Nia akvo estas poluita.
Buljono de kokaĵo ankaŭ.
Se ni prenas buljonon de kokaĵo
el la ĉiovendejo
kaj analizas ĝin
laŭ kriterioj de poluiteco,
ni vidas bizaran aferon:
ke ĝi havas la samajn trajtojn
kiel la akvo ellasita el ledo-fabrikoj.
– Nia akvo estas poluita, ne toksa.
– Bone, bone.
Krom decidi neniam plu
trinki buljonon de kokaĵo,
mi ankaŭ lernis strangajn aferojn...
kaj iom naŭzajn.
Ke el ledo-restaĵoj oni povas fari ankaŭ
konditoraĵojn aŭ kosmetikaĵojn,
medikamentajn kapsulojn, gelatenon, gluon.
kaj ege multe da artikloj,
pri kiuj vi neniam imagus,
ke ili devenas de bestoj.
Sed verdire mi ne havis la impreson,
ke la leda industrio
respondecas pro la besta suferado.
Neniam oni mortigas beston
por havi ĝian haŭton.
La haŭto estas kromprodukto
de la nutraĵ-industrio,
kiun la tanisto recikligas
por fari produktojn utilajn por la socio.
Oni oferas la beston pro ĝia viando
kaj oni ne lasos flanke la
haŭton de tiu besto.
Sed Ĝeni' rakontis al mi,
ke la industrio de haŭtoj
ne plu estas recikliganto
de la nutraĵ-industrio
pro tio, ke ĝi bredas ilin
por fari produktojn el haŭto.
Kaj la komerco de haŭtoj
premisas la bredadon en kaptiteco
kaj oferi pli ol 70 milionojn
da bestoj ĉiujare.
Ŝi rakontis al mi, ke la vivo
de lutreoloj, vulpoj, ĉinĉiloj,
sed ankaŭ de hundoj kaj katoj
bredataj en kaĝoj
por ekspluati ilian haŭton,
estas la malo de tio,
kion oni povus opinii digna vivo.
En siaj etaj kaĝoj
la bestoj klare montras signojn de streso.
Nenormalaj kondutoj, kanibalismo,
ankaŭ memmutilado.
La unua paŝo al konsciiĝo
estas ekrimarki, ke
objektive tio, kion mi faras,
kaj tio, kion mi ĉesas fari,
ne efikas nur al la homoj ĉirkaŭ mi,
sed ankaŭ al homoj kaj bestoj
vivantaj malproksime de mi.
Kaj jen mi estis rigardanta etikedojn
de ĉio ektrovita.
Ĉar kiel mi konstatis,
la unua reflekso, kiun oni akiras,
kiam oni decidas vivi, provante ne
malbone efiki al la besta vivo,
estas rigardi etikedojn.
Kaj tio estis nur unu afero,
kiun mi devis ŝanĝi
por eviti bestan suferadon.
Pro tio, kaj ankaŭ por
plibonigi la vivkvaliton
de nia propra specio.
Oni konsciiĝas, ke la vianda industrio
estas la ĉefa kaŭzanto de klimata varmiĝo.
La metano ellasita de la bovinoj
kaj la sterko
farita de ili tutmonde
egalas al la efiko
de 33 milionoj da aŭtoj.
La forcej-efikaj gasoj
produktataj de la brutaro
konsistigas 37% de la entuta metano,
75% de la nitrata oksido kaj
74% de la amoniako en la atmosfero.
Kaj tio sen konsideri,
ke ĉi tiu sektoro estas
la ĉefa ekspluatanto,
kiu kontribuas al la senarbarigo,
kiu rolas esence en la klimata ŝanĝiĝo.
Kiam oni parolas pri senarbarigo
en la kolektiva imago,
ni ĉiam pensas pri la ekspluatado
de tropikaj arbaroj, pri papero ktp.
Sed en la realo, se oni enfokusigas
la 4 ĉefajn kaŭzojn
de tropika senarbarigo,
la plej gravajn en la mondo,
la unua kaŭzo, tute antaŭ ĉiuj
la plej grava el ĉiuj,
estas la transformado de terenoj
por nutri la brutaron.
La ekskrementoj povas polui la akvon
per la nitrata ellavaĵo,
kaj en malpli alta grado per la fosfato,
kiuj povas fine alveni
en la subgrundan akvon.
Kaj kiam ni havas tre altan nivelon
de nitrato en la akvo,
tiu akvo ne plu trinkeblas.
Ke la akvo estas ĉiam pli rara resurso,
kaj ke ni baldaŭ devos
komenci porciumi ĝian uzadon,
estas nediskutebla fakto.
Aktuale, ekhavi akvon estas problemo
por 748 milionoj da homoj,
kaj ĉiutage 4000 infanoj mortas
pro mankanta aliro al akvo
kaj pro malsanoj ligitaj kun akvokvalito.
Krome, 30% de la
sensala akvo de la planedo
destiniĝas al intensa bestobredado,
kiu krome estas
la ĉefa kaŭzo de ĝia poluo.
60-oble pli da akvo necesas
por produkti 1 kg da viando
ol 1 kg da tritiko.
Aŭ 28-oble pli da akvo
ol por produkti 1 kg da rizo.
Aŭ alimaniere dirite, mezume
oni bezonas 1135 litrojn da akvo ĉiutage
por nutri veganon,
kaj 15.141 litrojn
por nutri viandokonsumanton.
14.000 litrojn da akvo pli.
Ĉiutage. Popersone.
Mi kapablis malhavi
spektaklojn kun bestoj.
Kaj oni ne parolas pri ŝampuado...
Mi povis ŝanĝi mian vestiĝmanieron,
sen ke tio efikus al mia publika bildo
aŭ mia monujo.
Aparte de tio, la vera celo
estis ŝanĝi mian nutron.
Kaj mi jam maltrankviliĝis pri tio,
ĉu mi povas havi sanan vivon
sen manĝi bestojn.
Sed mi havis perfektan
pretekston por ekscii ĝin.
Mi do prenis mian fotilon
kaj veturis al malsanulejo.
Ĉi tiu socio konsumas
pli da bestaj proteinoj
ol necesas.
Tio utilas por nenio kaj kaŭzas
nur kardio-vaskulajn problemojn,
kanceron kaj aliajn malsanojn.
Ĉu ekzistas studoj,
kiuj montras, ke la kancero
kaj la konsumo de viando estas ligitaj?
La rilato inter viando-konsumo
kaj kancero de la kojlo
estas konata nun jam de pluraj jaroj.
Ekzistas ankaŭ rilato inter la
mamkancero ĉe virinoj
kaj la konsumo de grasoj,
precipe de saturitaj grasoj.
La malignaj kanceraj ĉeloj
estas instigataj evolui
pro la acideco, kiu ĉeestas en ilia medio,
kaj unu el la faktoroj, kiuj povas
reĝustigi la nivelon de acideco,
estas la nutra reĝimo.
La homo ne estas origine karnovora.
Ŝajnas, ke homoj iĝis tiaj pli malfrue,
kaj, sekve, ilia organismo
ne estis adaptita al tiu viando-konsumo,
nek la dentoj
nek la longo de la nutrokanalo.
Ĉe la plej multaj popoloj
ĉasantoj-plukantoj, kiuj ekzistas,
98% de la rikoltataj proteinoj
devenas de plukado
kaj ne de ĉasado.
Tio bone montras,
ke ni ne estas karnovoruloj.
La unua afero, kiun mi faru, komencante
reĝimon ne bazitan sur besta suferado,
estas ellitiĝi duonan horon pli frue.
Mi kutimas matenmanĝi en rapidmanĝejoj,
kie oni donas nur sandviĉojn omletajn,
kun fromaĝo aŭ malvarma viando.
Mi bezonos pli da tempo
por prepari miajn matenmanĝojn hejme.
Rostpanon kun tomatoj aŭ avokado.
Cerealaĵojn kun bananoj kaj avena lakto.
Rostpanon kun tomatoj kaj avokado.
Cerealaĵojn kun bananoj.
Aŭ rostpanon kun tomatoj kaj avokado.
Ankoraŭ cerealaĵojn kun bananoj.
Bone, mi imagas ke iom post iom
mi trovos aliajn opciojn.
Kaj plie, ne manĝi viandon
estas ekologie...
Sed Ĝeni' ne multe
fidis al mi.
Ŝi do kondukis min
en veganan restoracion
esperante, ke tio
iom inspiros min.
– Do, kia verdikto?
– Jes, mi ja ŝatas.
Mi devas agnoski,
ke estas tre bonguste.
Kaj se mi nun forigas viandon
el miaj nutraĵoj,
ĉu mi daŭre havos
ekvilibran dieton?
Ĉu vere estas ekvilibra dieto
manĝi viandon?
Mi supozas ke ĝis nun
mi havis ekvilibran dieton
ĉar miaj medicinaj analizoj
ĉiam estis bonaj.
Ja certe.
Ĉu mi simple eligas viandon
kaj daŭrigas pri cetero?
Ne, vi etendu la spektron
de nutraĵoj:
fruktoj, legomoj, semoj, tritiko,
floroj, spicoj, algoj...
Sed ankaŭ fabacoj, cerealoj,
tuberoj, verdaj folioj...
Kiujn tri konsilojn
vi donus a mi
koncerne kuiradon?
La unua, ĉar estas io
nova por vi,
estus enketi, lerni,
kursi,
serĉadi tra reto kaj
informi vin per libroj...
Mia dua konsilo estus
forgesi viajn antaŭajn kutimojn
kaj laste, plenigi vian
fridujon per legomoj.
Tiel, kiam vi malsatos,
vi manĝos legomojn.
Sed mi jam manĝas.
Nu, vi manĝos multe pli,
vi vidos!
Kaj ili alportos al vi ĉion
kion via korpo bezonas.
Sed onidire oni estas
malpli fortika, ŝajne.
Ne, mi havas multe da energio.
Fruktoj kaj ankaŭ aliaj nutraĵoj
alportas al vi energion.
Hodiaŭ ekzistas
multaj veganaj sportistoj.
Ĉu do vi estas triatlonisto?
Mi dirus, ke biatlonisto.
– Ho jes, kurado kaj biciklado.
– Kurado, biciklado, denove kurado.
Ĉu vi jam gajnis ĉampionecojn?
Mi gajnis kelkajn ĉampionecojn.
Mi gajnis la ĉampionecon de Hispanio
en mia aĝkategorio.
Kaj mi estas la kvara en la mondo
kaj la kvina en Eŭropo en mia aĝkategorio.
– Do sufiĉe kontenta.
– Kaj ĉio sen manĝi viandon?
Jes, ĉio sen manĝi viandon.
Ĉu delonge vi havas tiun manĝreĝimon?
– Jam de 6 jaroj.
– Ni haltu, ĉar...
alie mi ne povas sekvi la ritmon.
– Necesas fari tion longe, ĉu ne?
– Pli-malpli 6 jarojn, jes.
– Kaj vi neniam malfortiĝis en 6 jaroj?
– Neniam.
Nek fromaĝo, nek ovoj.
Nek lakto, nek mielo.
Kaj via trejnisto kion diras?
Ĉar tio estis via persona elekto, ĉu ne?
Jes, estis mia elekto.
Ĉiuj diris al mi, ke mi ne faru tion,
ke fari ĝin estas komplikite.
– Kaj mi montris kun sukceso, ke ne.
– Kaj viaj atingoj ne malaltiĝis?
Ne, estas pli la malo.
Mi sentas min pli bone interne.
Kaj vi ne malpeziĝis?
Tio estas unu el miaj timoj...
Ke mi limigos mian manĝadon
por komenci malpeziĝi...
Vi timas limigi vian dieton?
Estas male.
Nova kampo malfermiĝas al vi.
Oni emas vidi la veganan mondon jene,
sed ĝi estas spektakla mondo
de fruktoj, de legomoj...
Se mia patrino vidus vin,
ŝi dirus, ke vi maldikas.
Jes, maldika, mi pezas 57-58 kg.
Sed tiom mi pezis jam antaŭe.
– Bone, mi ne malpeziĝos?
– Mi kredas, ke via pezo restos la sama.
– Ĉu ni denove kuru?
– Jes, certe, mi estus ravita.
– Ĉu ni faru la tutan vojon?
– Se vi volas!
Ĉesigu viajn rakontojn! Vi tro maldikas.
Manĝu vian viandon!
Kaj ĝuste en la momento, kiam mi pensis,
ke mia patrino eble pravas,
mi ricevis mesaĝon de Ĝeni'.
Veraj viroj ne faras malbonon al bestoj.
Vi estas poltrono!
Tio iĝas iom bizara... Mi amegas tion!
Kaj tiel mi alteriĝis en Berlino,
diskutante kun la
plej forta viro de Germanio
kaj unu el la plej fortaj de la mondo,
kiu, krom tio, ne manĝas bestojn
jam de 6 jaroj.
Kiel li diras en interreto,
la plej fortaj bestoj de la planedo
estas herbovoruloj,
goriloj, bizonoj, elefantoj... kaj li...
Vi devas esti Patriko.
– Bonan tagon, jes, vi estas Ed'?
– Jes.
– Kiom vi suprenlevas?
– Jen, tiu devas havi 80 kg.
– Jes.
– Tio estas nur mia varmiĝa ekzerco.
– Via varmiĝa?
– Jes, nur por komenci.
Kio estas la plej granda pezo,
kiun vi iam levis?
Mia persona rekordo estas 200 kg.
– 200?
– Jes, kaj en konkurso 190.
Mi diros tion al mia patrino,
ĉar ŝi diras al mi:
"Se vi ne manĝos bestojn,
vi estos pli malforta, pli maldika..."
– Ĉu vere?
– Tion panjoj ĉiam pensas.
Estas amuze,
ĉar kiam mi diris al mia patrino:
"Mi iĝos vegano",
ŝi preskaŭ freneziĝis.
Antaŭ tio mi estis vegetarano
jam 6 jarojn,
do ŝi sciis, kio estas tio: vegetarano.
Sed kiam mi diris al ŝi:
"neniuj laktoproduktoj, neniuj ovoj",
ŝi tute freneziĝis.
– Ĉu vere?
– Jes, kaj la plej amuza afero
estis, ke mi simple diris al ŝi:
"Tio iros bone, fidu min."
Mi ne provis konvinki ŝin
kaj nun ŝi estas vegano.
– Ho bone, ŝi estas vegano?
– Jes.
La problemo de multaj homoj estas,
ke kiam ili pensas pri planta dieto,
ili pensas, ke temas nur pri verdaĵoj.
Ili pensas pri salatoj, laktuko, legomoj.
Kaj, efektive,
tio ne estas bonaj proteinfontoj.
Sed se oni inkluzivas sekajn legomojn,
fabojn, lentojn, pizojn,
nuksojn kaj oleoplantojn...
estas multe da bonaj proteinfontoj.
Ekzemple arakidoj.
Estas po 25 gramoj da proteino
en 100 gramoj.
Pli ol unu steko enhavas.
Estas ja tre facile.
Necesas havi la ĝustajn manĝaĵojn.
Eraro, kiun la homoj kelkfoje faras,
estas pensi:
"Tiu homo estas tre forta"
"kaj li estas vegano; estas bizare."
Kaj ili pensas, ke mi estis jam forta
kaj muskoloza, antaŭ ol veganiĝi.
Sed ne estas vere.
Antaŭe mi pezis nur 115 kg
kaj nun mi estas ĉe 135 kg.
Mi ja estas pli peza ol antaŭe,
sed ankaŭ pli forta.
Se vi neniam provas alian aferon,
vi neniam scios,
ĉu ĝi funkcias eĉ pli bone.
Mi scias nun, ke la vegana dieto
pli taŭgas por mi
ol vegetara aŭ ĉiomanĝa.
– Saluton.
– Ĝeni'.
– Ĉu ĉio bona?
– Jes.
Mi nun provas fari kikeran omleton.
– Kaj?
– Nu, mi ne scias.
Estas same kiel fari
omleton el ovoj, ĉu ne?
Unuflanke oni fritas la terpomojn
kaj aliflanke oni miksas
la kikeran farunon kun akvo,
ĝis kiam oni havas konsistencon
kiel ĉe batitaj ovoj,
pli aŭ malpli.
Poste mi miksas la terpomojn
for de la flamo kun tiu miksaĵo
kaj mi remetas ĝin en la paton
por fari la omleton.
– Saluton.
– Mi ne scias, ĉu mi bone faris.
Diru al mi...
Al kio tio devas simili?
Ĝi devus simili al vera omleto.
Jes... Kio okazis?
Ĉu vi ne sukcesis?
Mi ne scias,
ne estas tiom facile, ĉu?
Fari omleton el kikera faruno
ne tiom facilas.
Ĝi ne similas...
Ĝi ne similas al la alia omleto...
– Ĉu vi gustumis ĝin?
– Ĝi ne estas malbona.
"Ne malbona". Tio estas bona signo.
Ne malbona, sed mi devas ekzerci.
Kaj kiam mi opiniis,
ke ne manĝi bestojn signifus malsati,
mi malkovris, ke estas precize male.
Forigi viandon el mia dieto
estis la plej efika kaj rapida maniero
por fini la malsaton
en la mondo.
Pli ol 50% de la greno kaj
80% de la sojo rikoltataj en la mondo
destiniĝas al nutrado de bestoj.
Kaj dume, 1/5 de la homa loĝantaro
– 1.500.000.000 homoj –
ne havas sufiĉe por manĝi.
10% de la greno aktuale destinata
al bredataj bestoj
sufiĉus por kontentigi
la kaloriajn bezonojn de tiu 1/5,
kio forigus la malsaton en la mondo.
Tial, ke oni bezonas
pli ol 10 kg da greno
por produkti 1 kg da bovaĵo,
4 kg da greno
por produkti 1 kg da porkaĵo,
2 kg da greno
por produkti 1 kg da kokaĵo,
pli ol 2 kg da greno
por produkti 1 kg da fiŝaĵo el bredejo.
Alivorte, oni bezonas mezume
5 kg da planta proteino
por produkti 1 kg da besta proteino.
Se la greno bezonata de unu bredata besto
irus rekte al la homoj,
5 homoj povus manĝi ĝissate.
Do forte ligiĝas malsato
kaj homa subnutriteco
kun la viandokonsumo de
riĉaj homgrupoj.
Kaj tio sen eĉ konsideri
la suferadon, kiun ĝi kaŭzas.
Sed Ed', kiam vi matenmanĝos
kun grava kliento,
ĉu vi kondukos lin al vegetara restoracio
por manĝi salaton?
Mi ne estas konvinkita.
Se estus nur la viando, mi komprenus.
Sed vi devas flankenmeti ankaŭ la fiŝon
– ankaŭ ĝi estas besto,
kaj vi devas ankaŭ preterlasi
la anĉovojn, la tinuson...
Laŭ mi tio estas granda limigo.
Mi ne scias, kion kuiri por vi.
Ups! La fiŝaĵo...
Fakte, mi eĉ ne pensis pri la fiŝaĵo.
Homoj ne havas empation kun la fiŝoj.
Oni ĉiam tendencas kredi,
ke la oceano estas senfina,
kaj ankaŭ ĝiaj resursoj.
Sed lastatempaj studoj jam montris,
ke estas problemo en la oceanoj,
ke la populacioj de fiŝoj multe reduktiĝis
– je 90% falis la populacio de fiŝoj
inter 1950 kaj hodiaŭ.
Estas fakto. Se ni daŭrigos en tiu ritmo,
studoj montris, ke en 2048 la oceano
estos malplena – sen fiŝoj –
kaj aliaj regionoj estos
koloniigitaj de meduzoj.
Tio estas sekvo de
la aktuala superekspluatado,
kiu neniigas la grandajn fiŝojn.
Kaj ŝajnas, ke la fiŝkulturejoj
ne plu estas bona alternativo.
La plej multaj fiŝaj specioj
bredataj en akvokulturo
estas karnovoruloj.
Do la plejmulto de ilia nutraĵo
estas aliaj fiŝoj.
Kaj por akiri tiujn fiŝojn
oni devas plu fiŝkapti
kaj per tio malbone efiki
al la sovaĝa populacio.
Se oni parolas pri la
ĝenerala profilo de fiŝkulturejo,
temas pri basenoj loĝataj
tre dense de fiŝoj.
La individuoj ne havas spacon.
Ili frotiĝas unu al la alia, estas batoj
kaj kontaktvundiĝoj inter la fiŝoj mem
kaj kontraŭ la septoj de la baseno.
Kaj kiel por la bestoj de la industrio,
la koncentriĝo implicata
de tiu agrikultura metodo,
la besto-denseco ktp.,
estigas malsanojn, kiuj devas esti
terapiataj per antibiotikoj
kaj aliaj kontraŭparazitaj substancoj,
kiuj fine ektroviĝas en la medio.
Do ni efikas al la sovaĝaj populacioj
por nutri la kulturatajn fiŝojn,
kaj ni aldonas toksajn substancojn
al la sovaĝaj fiŝoj.
Sed ĉu vi povus manĝi bestojn,
se oni traktus ilin bone?
Oni ne traktas ilin bone.
Sed se oni traktus ilin bone,
ĉu vi manĝus ilin?
Ne, ĉar por mi tio rilatas al koncepto.
Mi ne bezonas tion kaj
mi ne volas utiligi bestojn,
nek por manĝi, nek por vestiĝi,
nek por amuziĝi.
Jes, sed temas precize pri tio.
Se la bestoj ne suferas,
tiukaze tio estus parto de la vivciklo,
ĉu ne?
– Mi provas konvinkiĝi, sed...
– Vi ne provas konvinkiĝi.
Jam de monatoj vi serĉas
pretekstojn por ne konvinkiĝi.
Sed precize tion faros la homoj,
kiuj spektos la dokumentfilmon.
Mi povas enmeti fonmuzikon
kaj peri emociojn,
doni informojn...
sed mi kredas, ke finfine
la homoj malkonektiĝos...
Bone, mi montros al vi ion.
Ankaŭ mi rajdis sur ĉevalo,
mi farigis foton kun la bestoj,
kiujn mi renkontis,
kaj mi manĝis bestojn.
Kaj farante ĉion ĉi,
mi kredis esti tiu, kiu pli ol
ĉiu en la mondo amas bestojn.
Fakte, jen unu el la unuaj kampanjoj,
kiujn mi faris:
"se vi devas manĝi ovojn",
"ili estu almenaŭ ekologiaj ovoj,
aŭ de libere vivantaj kokinoj",
"aŭ kiel ajn oni nomas ilin".
Sed en la realo oni rimarkas,
ke ili ne estas tiom sennocaj
kiom oni povus kredi.
Oni sekse specigas la kokidojn,
oni mortigas la virseksajn kokidojn,
oni detranĉas la bekojn de la kokinoj,
oni mortigas ilin, kiam ili
ne plu estas produktivaj.
Ne eblas manĝi bestojn,
sen ke ili suferus.
Efektive, la sola opcio,
por ke la bestoj ne suferu,
estas ne manĝi ilin.
Sed Ĝeni' kondukis min ĉi tien
ne nur por paroli.
Ŝi volis igi min rigardi, kio okazas
al la ovodemetantaj kokinoj
kaj la virseksaj kokidoj.
Nur ĉar la virseksuloj
de tiu specio ne estas konsumataj.
Kaj tiu procezo, kiu mortigas
280 milionojn da virkokidoj ĉiujare,
okazas same, ĉu la kokoj
vendiĝas al intensaj bredejoj
aŭ al ekologiaj.
Mi vetas, ke vin konsolas la promeso,
kiun mi faris al vi,
ne montri al vi hororigajn bildojn, ĉu ne?
Sed kiel travivas tiuj homoj,
kiuj provas vivi
sen fari malbonon al bestoj?
Sekaj legomoj kaj sekaj fruktoj
estas bonegaj proteinfontoj.
Lentoj, spinaco, tutgrajnaĵoj, betoj,
migdaloj, juglandoj, pistakoj,
vinberoj kaj mangoj estas
fero-riĉaj manĝaĵoj.
Sekaj fruktoj kaj nuksoj,
sekaj legomoj kaj migdaloj,
sojfaboj, fazeoloj, brasiko,
florbrasiko kaj brokoloj enhavas kalcion.
Kaj sekaj fruktoj, sekaj legomoj
kaj tutgrajnaĵoj
enhavas zinkon.
Oni trovas ankaŭ omega-3
en nuksoj kaj linsemoj.
Kaj vitaminon B12 oni povas akiri
el diversaj gistoj,
el nutraĵ-suplementoj aŭ manĝaĵoj
riĉigitaj per tiu vitamino.
Kaj mia fridujo rapide ŝanĝiĝis
de tia... al tia...
kaj miaj pladoj komencis pleniĝi
de migdaloj, sekaj legomoj,
grenoj kaj verdaj legomoj...
En la realo, manĝi sen suferigi bestojn
ne estis tiom bizare, kiom mi pensis.
Kaj ĉefe, estis multe pli facile
kaj pli sanige ol mi antaŭe imagus.
Mi ne manĝis bestojn de kelkaj tagoj
kaj... ĉio estis en ordo.
Ĝis tiu momento mi ne estis
pli pala ol antaŭe...
Kaj jes, mi devis preni
suplementon de vitamino B12,
sed tio ne estis unu plia tablojdo,
sed nur tiu, kiu anstataŭis
la kontraŭacidan tablojdon,
kiun mi prenis ĝis tiam.
DU SEMAJNOJN PLI POSTE
Kaj tamen mi estis tro kutimita
al dieto de difinita speco
por pensi pri alternativoj,
kiam mi revenis malsata
hejmen post la laboro...
Kial, eĉ konsciante pri la
sekvoj de niaj agoj
por la vivo de bestoj,
malfacilas por ni esti konsekvencaj
kaj ŝanĝi niajn kutimojn?
Kiam la homoj komencas pensi
pri la bestoj en bredejoj,
ili troviĝas en stato,
kiun la psikologoj nomas
"kogna disonanco".
Tio signifas, ke iumaniere ili povas vidi,
ke estas eraro trakti ilin tiel,
sed malgraŭ ĉio ili kutimas manĝi bestojn
kaj ili ne volas ŝanĝi tiun kutimon.
Do ili plu faras tion.
Se ni evoluis kiel specio,
tio okazis pro la edukado.
Edukado estas la motoro,
kiu plibonigas nin.
Ĝi estas la motoro, kiu ebligas al ni
evolui morale kaj etike.
Eble.
Eble la momento alvenis,
por ke mi reiru al la lernejo.
Kaj cetere por ekscii,
ĉu ni ĉiuj naskiĝas kun
la sama nivelo de empatio al bestoj.
Kial tiom malfacilas esti konsekvenca?
Finfine, eble la helpo,
kiun mi bezonis, estis psikologia.
Bonan tagon, Ed', envenu.
Ĉu vi bone fartas?
– Jes.
– Envenu kaj sidiĝu, se vi volas.
Kiam ni naskiĝas,
la infanoj havas lerton,
kiu nomiĝas biofilio,
kaj ĝi estas ennaskita
emocia ligiĝo al aliaj vivantaĵoj.
Pro scivolemo, ĉar la vivo
kondukas nin tiudirekte...
Estas ankaŭ natura mekanismo
diri al ni mem: "Jes, mi scias,"
"ke tio ne estas bona.
Mi ne devus fari ĝin."
Okazas al mi tiu malkonektiĝo.
Mi ĝuste nun faras dokumentfilmon,
mi iras al la bredejoj,
mi vidas la kondiĉojn,
per kiuj la bestoj estas traktataj,
sed kiam mi venas hejmen vespere,
mi manĝas ŝinkan sandviĉon.
Kiam vi asimilas sciojn,
vi asimilas ankaŭ manieron
koncentri la sciojn
kaj integri ilin kun tio,
kion vi jam havas.
Vi manĝas tiumaniere jam de longa tempo.
Do samtempe dum vi asimilas tiujn sciojn,
ankaŭ via morala evoluo progresas.
Iom post iom, en certa momento
vi ne povos ĉion remeti en tirkeston.
Ĉar tio reaperos
kiel speco de fulmobato,
ĉar vi sufiĉe da fojoj
havos tiujn bildojn.
Kaj vi integros tiujn bildojn.
Oni dirus, ke kelkfoje
mi prioritatigas la bestan bonfarton
super la homa bonfarto.
Mi neniam pli aprezus la vivon de besto
ol la vivon de infano.
Sed mi neniam hezitus pli aprezi la
vivon de besto ol kapricon de infano.
Esti besto proponita kiel donaco,
por ke infano
faru al ĝi, kion ĝi volas,
kiun ĝi povas lasi malsatmorti,
ĉar ne nutras ĝin.
La fundamento estas respekti tiujn,
kiuj ne povas defendi sin.
Kiam ni sukcesos fari tion,
ne plu estos perforto en la mondo.
– Bonan tagon.
– Bonan tagon.
– Ĉu mi rajtas?
– Bonan tagon, kiel vi fartas?
– Kiel vi fartas?
– Tre bone, kaj vi?
Kiel ĉe vi? Kiel progresas la projekto?
La projekto bone,
ankaŭ la dokumentfilmo...
Mi komprenas vin,
kaj mi kredas, ke vi pravas.
Sed mi kredas ankaŭ,
ke la batalo estas perdita.
Cetere, ne temas pri batalo, Ed'.
Ni volas montri la bestan suferon,
kiun ni kaŭzas,
kaj kiun ni plej ofte faras nekonscie.
Jes, sed vi volas, ke la dokumentfilmo
utilu iucele, ĉu ne?
Ke la homoj kaŭzu dum sia vivo
malpli da besta suferado?
Jes, certe, sed ĉe la fino
ĝuste en ni mem troviĝas la ŝanĝiĝo.
Kaj ĉiu el ni povas decidi,
ĉu malkonektiĝi de la realo,
aŭ konsciiĝi pri tio,
kio okazas ĉe la bestoj...
Ni devus ĉesi
trudi ne necesan suferadon
al nehomaj bestoj.
Kaj mi kredas, ke la plej grava paŝo,
kiun ĉiu unuopulo povas fari,
estas ĉesi konsumi ilin.
Ĉar ĝi estas je multaj gradoj
la plej granda ekspluatado farata de homoj
al bestoj.
Multaj homoj en la mondo manĝas bestojn,
ĉar ili elektas fari tion
kaj ne ĉar ili bezonas.
Kaj kiam kutimo fariĝas opcio,
ĝi alprenas etikan dimension,
kiun ĝi ne havis antaŭe.
Estas nia devo
elprovi tiujn opciojn.
kaj, ideale, elekti la malplej malbonan.
Ĉar ni povas.
Ĉu vi deziras iomete pli?
– Kio estos poste?
– Mi faris por vi stekon.
– Ne, Panjo. Ĉu serioze?
– Vi estas incita!
Kaj la leonoj, kion ili manĝas?
Ni vidas...
Bone, kaj ursoj estas ĉiomanĝuloj
kaj ili manĝas viandon
kaj fiŝojn kaj mielon.
Finfine, ne temis nur pri empatio,
sed antaŭ ĉio pri la volo.
En ĉiu kazo evidentiĝis,
ke certe ne temas nur pri mi.
Subtekstoj de: Paŭlino Gaborit,
Vito Markovo, Geri Mikle