La problemo de la tramo estas fama eksperimento kiu koncernas etikon. En sia klasika formo, tiu testo indikas, ke estas 5 personoj ligitaj al reloj de tramo, kaj kiuj ne povas fuĝi. Plenrapida tramo danĝere proksimiĝas, kaj minacas ĉiujn mortigi. Vi staras apud levilo de brakforko, kiu povas devojigi la tramon al alia trako kaj savi tiujn 5 personojn. Tamen estas iu "sed" Sur la alia trako estas ligita iu. Do savante 5 homojn, vi anstataŭe mortigus unu. Kion vi farus? La plej komuna reago estas tiri la levilon por savi plejmulte da uloj. Sed la problemo komplikiĝas, se la ulo sur la dua trako estas membro de via familio, ekzemple. Homoj tuj iĝas pli hezitemaj, se la elekto iĝas: savi 5 nekonatojn aŭ 1 familianon. Estas dilemo etika, sed nemulte verŝajna. Kvazaŭ neeblas fronti tian elekton. Ni nun konsideru tiun dilemon kun ŝanĝeto, aŭ alia vidangulo. Imagu ke anstataŭ tiuj 5 homoj, troviĝas bestoj sur la reloj. Kaj sammaniere tramo riskas tuj ĉiujn mortigi. Ĉu vi elektus tiri la levilon por savi ilin? Mi scias tion, kion vi pensas: "Kiu kuŝas sur la dua vojo?" Kaj jen la modifo: Neniu. Nek iu, nek io. Do la demando estas: Ĉu vi elektus tiri la levilon por savi tiujn senhelpajn bestojn? Estos neniu viktimo aŭ malinda konsekvenco tirante la levilon. Kion vi farus? Vi tirus la levilon, supozeble. Nun, kio estos via reago, se mi diras al vi, ke ĉi foje ne temas pri virtuala aŭ hipoteza problemo Estas vera elekto, kun vi povas ĉiutage fari por savi miliardojn da veraj bestoj. Tiri la levilon signifas alpreni veganan vivstilon. Se vi tion faras, vi savos ĉirkaŭ 200 bestojn jare, teraj, aŭ maraj. Neniu viktimo, neniu ofero. Postulas nur iom da pripensado kaj ankaŭ kelkajn adaptojn. Se vi ne tiras la levilon, kaj daŭrigas laŭ norma dieto sendefendaj bestoj mortos. (1000 miliardoj jare) Pripensu tion. Klaku bluan polekson, se vi jam tiris la levilon aŭ se vi pripensas baldaŭ fari. Klaku nigran polekson, se vi pensas ke indas daŭrigi mortigadon de tiuj bestoj. La elekto estas via. Tiu elekto estas vera. Ĉu vi sentas la etikan dilemon? Tradukis Markovo-Vito por Vegetara Sekcio de SAT