Dear Ornish asertas, ke oniaj genoj ne estas onia sorto.
-
0:00 - 0:02Unu maniero ŝanĝi niajn genojn estas fari novajn,
-
0:02 - 0:04kiel Craig Venter tiel elegante montris.
-
0:04 - 0:07Alia maniero estas ŝanĝi niajn vivstilojn.
-
0:07 - 0:11Ni nun lernas kiel potencaj kaj dinamikaj tiaj ŝanĝoj povas esti,
-
0:11 - 0:14tiel ke oni ne devas atendi tro longe por vidi la profitojn.
-
0:14 - 0:19Kiam oni manĝas pli bone, regas sian streson, ekzercas sin kaj amas pli,
-
0:19 - 0:21la cerbo fakte ricevas pli da sangofluo kaj pli da oksigeno.
-
0:21 - 0:24Sed eĉ pli grave, la cerbo fariĝas konstateble pli granda.
-
0:24 - 0:26Aferoj, kiujn ni pensis neeblaj antaŭ nemultaj jaroj
-
0:26 - 0:28povas efektive esti mezurataj nun.
-
0:28 - 0:31Tio estis rimarkita de Robin Williams
-
0:31 - 0:33kelkajn jarojn antaŭ ni ĉiuj.
-
0:33 - 0:35Nu, estas iuj aferoj, kiujn vi povas fari
-
0:35 - 0:38por kreskigi novajn cerbajn ĉelojn.
-
0:38 - 0:40Kelkaj el miaj preferataj, kiel konsumo de ĉokolado kaj teo, mirtelojn,
-
0:40 - 0:44kaj alkoholo en modera kvanto, bridado de streso
-
0:44 - 0:46kaj uzo de kanabinoidoj trovitaj en mariĵuano.
-
0:46 - 0:48(Mi estas nur la mesaĝisto.)
-
0:49 - 0:52(Ridoj)
-
0:52 - 0:55Pri kio ni estis parolantaj?
-
0:55 - 0:57(Ridoj)
-
0:57 - 0:59Kaj aliaj aferoj, kiuj povas noci,
-
0:59 - 1:01kiuj povas provoki la perdon de cerbaj ĉeloj.
-
1:01 - 1:04La kutimaj suspektitoj, kiel saturita graso kaj sukero,
-
1:04 - 1:08nikotino, opiaĵoj, kokaino, troa alkoholo kaj daŭra streso.
-
1:08 - 1:11La haŭto gajnas pli da sango-fluo, kiam oni ŝanĝas la vivstilon,
-
1:11 - 1:14do oni aĝiĝas malpli rapide. La haŭto ne sulkiĝas tiel multe.
-
1:14 - 1:16La koro gajnas pli da sango-fluo.
-
1:16 - 1:18Oni elmontris, ke oni povas efektive malprogresigi kormalsanon,
-
1:18 - 1:21ke tiuj ŝtopitaj arterioj, kiujn vi vidas maldekstre supre,
-
1:21 - 1:23post nur unu jaro fariĝas konstateble malpli ŝtopitaj.
-
1:23 - 1:25En la kora PET-tomografiaĵo maldekstre sube
-
1:25 - 1:27la blua koloro signifas mankon de sango-fluo.
-
1:27 - 1:30Unu jaron poste -- oranĝa kaj blanka koloroj respondas maksimuman sango-fluon.
-
1:30 - 1:33Oni montris, ke oni povas haltigi kaj malprogresigi
-
1:33 - 1:35fruan prostato-kanceron kaj krome mam-kanceron
-
1:35 - 1:37simple per tiuj ŝanĝoj.
-
1:37 - 1:40Oni malkovris, ke la enlaboratoria kreskado de tumoroj
-
1:40 - 1:42submetitaj al tiuj ŝanĝoj estis haltigita je 70 procentoj
-
1:42 - 1:45sed nur je naŭ procentoj en la kompar-grupo.
-
1:45 - 1:47Tiuj diferencoj estis ege signifaj.
-
1:47 - 1:49Eĉ seksorganoj gajnas pli da sango-fluo,
-
1:49 - 1:51do vi pliigas seksan potencon.
-
1:51 - 1:53Jen unu el la plej efikaj kontraŭtabakaj reklamiloj
-
1:53 - 1:55fare de la Departemento pri San-servoj,
-
1:55 - 1:57montranta, ke nikotino, kiu mallarĝigas arteriojn,
-
1:57 - 1:59povas kaŭzi infarkton aŭ apopleksion,
-
1:59 - 2:01sed ankaŭ impotentecon.
-
2:01 - 2:03La duono el la fumantoj estas impotentaj.
-
2:03 - 2:04Kiom seksalloga tio estas?
-
2:04 - 2:06Ni estas publikigontaj studon -- la unua,
-
2:06 - 2:09kiu montras, ke oni povas modifi genan esprimadon en viroj kun prostato-kancero.
-
2:09 - 2:11Jen kion ni nomas "varmo-mapo" --
-
2:11 - 2:14la diversaj koloroj -- kaj laŭlonge de la dekstra flanko estas diversaj genoj.
-
2:14 - 2:17Kaj ni malkovris, ke pli ol 500 genoj estis favore modifitaj --
-
2:17 - 2:20fakte, ŝaltante la bonajn genojn, la malsan-preventajn genojn,
-
2:20 - 2:24malŝaltante la malsan-antaŭenigajn genojn.
-
2:24 - 2:27kaj do tiujn eltrovojn ŝajnas al mi vere tre gravaj,
-
2:27 - 2:29kaj donas al multaj novan esperon kaj novajn elektojn.
-
2:29 - 2:34Kompanioj kiel Navigenics kaj DNA Direct kaj 23andMe,
-
2:34 - 2:37kiuj donas genetikajn profilojn,
-
2:37 - 2:40pensigas al kelkaj: "Damne, kion mi povas fari pri tio?"
-
2:40 - 2:43Bone, niaj genoj ne estas nia sorto kaj se ni faras tiujn ŝanĝojn --
-
2:43 - 2:45ili formas dispozicio -- sed se ni faras pli grandajn ŝanĝojn
-
2:45 - 2:47ol ni povus fari alikaze,
-
2:47 - 2:50ni povas vere ŝanĝi kiel niaj genoj esprimas sin.
-
2:50 - 2:51Dankon.
-
2:51 - 2:53(Aplaŭdo)
- Title:
- Dear Ornish asertas, ke oniaj genoj ne estas onia sorto.
- Speaker:
- Dean Ornish
- Description:
-
Dean Ornish kundividas novan esploron, kiu montras kiel la adopto de sana vivstilo povas efiki sur homo je la genetika nivelo. Ekzemple, li rakontas, ke kiam oni vivas pli sane, manĝas pli bone kaj amas pli, la cerbaj ĉeloj fakte multiĝas.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 02:53
Jenny Zurawell approved Esperanto subtitles for Your genes are not your fate | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate | ||
James Piton added a translation |