Return to Video

Dear Ornish asertas, ke oniaj genoj ne estas onia sorto.

  • 0:00 - 0:02
    Unu maniero ŝanĝi niajn genojn estas fari novajn,
  • 0:02 - 0:04
    kiel Craig Venter tiel elegante montris.
  • 0:04 - 0:07
    Alia maniero estas ŝanĝi niajn vivstilojn.
  • 0:07 - 0:11
    Ni nun lernas kiel potencaj kaj dinamikaj tiaj ŝanĝoj povas esti,
  • 0:11 - 0:14
    tiel ke oni ne devas atendi tro longe por vidi la profitojn.
  • 0:14 - 0:19
    Kiam oni manĝas pli bone, regas sian streson, ekzercas sin kaj amas pli,
  • 0:19 - 0:21
    la cerbo fakte ricevas pli da sangofluo kaj pli da oksigeno.
  • 0:21 - 0:24
    Sed eĉ pli grave, la cerbo fariĝas konstateble pli granda.
  • 0:24 - 0:26
    Aferoj, kiujn ni pensis neeblaj antaŭ nemultaj jaroj
  • 0:26 - 0:28
    povas efektive esti mezurataj nun.
  • 0:28 - 0:31
    Tio estis rimarkita de Robin Williams
  • 0:31 - 0:33
    kelkajn jarojn antaŭ ni ĉiuj.
  • 0:33 - 0:35
    Nu, estas iuj aferoj, kiujn vi povas fari
  • 0:35 - 0:38
    por kreskigi novajn cerbajn ĉelojn.
  • 0:38 - 0:40
    Kelkaj el miaj preferataj, kiel konsumo de ĉokolado kaj teo, mirtelojn,
  • 0:40 - 0:44
    kaj alkoholo en modera kvanto, bridado de streso
  • 0:44 - 0:46
    kaj uzo de kanabinoidoj trovitaj en mariĵuano.
  • 0:46 - 0:48
    (Mi estas nur la mesaĝisto.)
  • 0:49 - 0:52
    (Ridoj)
  • 0:52 - 0:55
    Pri kio ni estis parolantaj?
  • 0:55 - 0:57
    (Ridoj)
  • 0:57 - 0:59
    Kaj aliaj aferoj, kiuj povas noci,
  • 0:59 - 1:01
    kiuj povas provoki la perdon de cerbaj ĉeloj.
  • 1:01 - 1:04
    La kutimaj suspektitoj, kiel saturita graso kaj sukero,
  • 1:04 - 1:08
    nikotino, opiaĵoj, kokaino, troa alkoholo kaj daŭra streso.
  • 1:08 - 1:11
    La haŭto gajnas pli da sango-fluo, kiam oni ŝanĝas la vivstilon,
  • 1:11 - 1:14
    do oni aĝiĝas malpli rapide. La haŭto ne sulkiĝas tiel multe.
  • 1:14 - 1:16
    La koro gajnas pli da sango-fluo.
  • 1:16 - 1:18
    Oni elmontris, ke oni povas efektive malprogresigi kormalsanon,
  • 1:18 - 1:21
    ke tiuj ŝtopitaj arterioj, kiujn vi vidas maldekstre supre,
  • 1:21 - 1:23
    post nur unu jaro fariĝas konstateble malpli ŝtopitaj.
  • 1:23 - 1:25
    En la kora PET-tomografiaĵo maldekstre sube
  • 1:25 - 1:27
    la blua koloro signifas mankon de sango-fluo.
  • 1:27 - 1:30
    Unu jaron poste -- oranĝa kaj blanka koloroj respondas maksimuman sango-fluon.
  • 1:30 - 1:33
    Oni montris, ke oni povas haltigi kaj malprogresigi
  • 1:33 - 1:35
    fruan prostato-kanceron kaj krome mam-kanceron
  • 1:35 - 1:37
    simple per tiuj ŝanĝoj.
  • 1:37 - 1:40
    Oni malkovris, ke la enlaboratoria kreskado de tumoroj
  • 1:40 - 1:42
    submetitaj al tiuj ŝanĝoj estis haltigita je 70 procentoj
  • 1:42 - 1:45
    sed nur je naŭ procentoj en la kompar-grupo.
  • 1:45 - 1:47
    Tiuj diferencoj estis ege signifaj.
  • 1:47 - 1:49
    Eĉ seksorganoj gajnas pli da sango-fluo,
  • 1:49 - 1:51
    do vi pliigas seksan potencon.
  • 1:51 - 1:53
    Jen unu el la plej efikaj kontraŭtabakaj reklamiloj
  • 1:53 - 1:55
    fare de la Departemento pri San-servoj,
  • 1:55 - 1:57
    montranta, ke nikotino, kiu mallarĝigas arteriojn,
  • 1:57 - 1:59
    povas kaŭzi infarkton aŭ apopleksion,
  • 1:59 - 2:01
    sed ankaŭ impotentecon.
  • 2:01 - 2:03
    La duono el la fumantoj estas impotentaj.
  • 2:03 - 2:04
    Kiom seksalloga tio estas?
  • 2:04 - 2:06
    Ni estas publikigontaj studon -- la unua,
  • 2:06 - 2:09
    kiu montras, ke oni povas modifi genan esprimadon en viroj kun prostato-kancero.
  • 2:09 - 2:11
    Jen kion ni nomas "varmo-mapo" --
  • 2:11 - 2:14
    la diversaj koloroj -- kaj laŭlonge de la dekstra flanko estas diversaj genoj.
  • 2:14 - 2:17
    Kaj ni malkovris, ke pli ol 500 genoj estis favore modifitaj --
  • 2:17 - 2:20
    fakte, ŝaltante la bonajn genojn, la malsan-preventajn genojn,
  • 2:20 - 2:24
    malŝaltante la malsan-antaŭenigajn genojn.
  • 2:24 - 2:27
    kaj do tiujn eltrovojn ŝajnas al mi vere tre gravaj,
  • 2:27 - 2:29
    kaj donas al multaj novan esperon kaj novajn elektojn.
  • 2:29 - 2:34
    Kompanioj kiel Navigenics kaj DNA Direct kaj 23andMe,
  • 2:34 - 2:37
    kiuj donas genetikajn profilojn,
  • 2:37 - 2:40
    pensigas al kelkaj: "Damne, kion mi povas fari pri tio?"
  • 2:40 - 2:43
    Bone, niaj genoj ne estas nia sorto kaj se ni faras tiujn ŝanĝojn --
  • 2:43 - 2:45
    ili formas dispozicio -- sed se ni faras pli grandajn ŝanĝojn
  • 2:45 - 2:47
    ol ni povus fari alikaze,
  • 2:47 - 2:50
    ni povas vere ŝanĝi kiel niaj genoj esprimas sin.
  • 2:50 - 2:51
    Dankon.
  • 2:51 - 2:53
    (Aplaŭdo)
Title:
Dear Ornish asertas, ke oniaj genoj ne estas onia sorto.
Speaker:
Dean Ornish
Description:

Dean Ornish kundividas novan esploron, kiu montras kiel la adopto de sana vivstilo povas efiki sur homo je la genetika nivelo. Ekzemple, li rakontas, ke kiam oni vivas pli sane, manĝas pli bone kaj amas pli, la cerbaj ĉeloj fakte multiĝas.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
02:53
Jenny Zurawell approved Esperanto subtitles for Your genes are not your fate
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Your genes are not your fate
James Piton added a translation

Esperanto subtitles

Revisions