Jane Fonda: La tria akto de la vivo
-
0:00 - 0:02Multaj revolucioj okazis
-
0:02 - 0:04dum la lasta jarcento,
-
0:04 - 0:06sed eble neniu estis tiel signifoplena
-
0:06 - 0:09kiel la revolucio de longviveco.
-
0:09 - 0:11Nuntempe ni vivas averaĝe
-
0:11 - 0:1434 jarojn pli ol niaj praavoj.
-
0:14 - 0:16Pripensu tion.
-
0:16 - 0:19TIo estas plena dua vivo de plenkreskulo
-
0:19 - 0:21kiu aldoniĝis al nia vivdaŭro.
-
0:21 - 0:23Tamen grandparte nia kulturo
-
0:23 - 0:26ne adaptiĝis al la signifo de ĉi tio.
-
0:26 - 0:29Ni daŭre vivas kadre de la malnova vidpunkto
-
0:29 - 0:31el kiu aĝo estas arko.
-
0:31 - 0:33Tiu estas la ŝablono, la malnova ŝablono.
-
0:33 - 0:35Oni naskiĝas, oni atingas pinton je la meza vivo,
-
0:35 - 0:37kaj oni kliniĝas ĝis plenkaduko.
-
0:37 - 0:39(Ridoj)
-
0:39 - 0:41Aĝo kvasaŭ malsano.
-
0:41 - 0:43Sed multaj homoj nuntempe --
-
0:43 - 0:46filozofoj, artistoj, kuracistoj, sciencistoj --
-
0:46 - 0:49novmaniere rigardas tion kion mi nomas la trian akton,
-
0:49 - 0:52la lastaj tri jardekoj de la vivo.
-
0:52 - 0:57Ili ekkomprenas ke ĉi tiu fakte estas evolua vivfazo
-
0:57 - 0:59kun propra signifo --
-
0:59 - 1:02tiom malsama ol meza aĝo,
-
1:02 - 1:05kiom adolesko estas ol infaneco.
-
1:05 - 1:08Kaj ili demandas sin - ni ĉiuj devus demandi --
-
1:08 - 1:11kiel ni uzu tiun tempon?
-
1:11 - 1:13Kiel ni vivu sukcese?
-
1:13 - 1:15Kiu estas la ĝusta metaforo
-
1:15 - 1:17pri maljuniĝo?
-
1:17 - 1:20Mi dum la lasta jaro serĉadis kaj verkis pri tio,
-
1:20 - 1:22kaj tiel ekkomprenis
-
1:22 - 1:26ke pli taŭga metaforo pri maljuniĝo
-
1:26 - 1:28estas ŝtuparo --
-
1:28 - 1:32la supreniron de la homa spirito,
-
1:32 - 1:34kiu enigas nin en saĝecon, plenecon
-
1:34 - 1:36kaj aŭtentikecon.
-
1:36 - 1:38Aĝo tute ne estas kvazaŭ malsano;
-
1:38 - 1:40aĝo estas ŝanco.
-
1:40 - 1:42Divenu kial?
-
1:42 - 1:44Ĉi tiu ŝanco ne estas por la malmultaj bonŝanculoj.
-
1:44 - 1:46Oni konstatas
-
1:46 - 1:48ke la plejmulto de homoj super kvindek jaroj
-
1:48 - 1:50fartas plibone, malpli streĉite,
-
1:50 - 1:52pli amikemaj, pli trankvilaj.
-
1:52 - 1:54Ni emas vidi komunajn trajtojn
-
1:54 - 1:56pli ol diferencojn.
-
1:56 - 1:58Kelkaj pristudoj eĉ diras
-
1:58 - 2:00ke ni estas pli feliĉaj.
-
2:00 - 2:02Ne tion mi atendis, verdire.
-
2:02 - 2:05Mi venas de longa vico de deprimuloj
-
2:05 - 2:07Kiam mi alproksimiĝis al miaj lastaj kvardekaj jaroj,
-
2:07 - 2:09kiam mi vekiĝis matene
-
2:09 - 2:11miaj unuaj ses pensoj estis ĉiuj negativaj.
-
2:11 - 2:13Mi timegis.
-
2:13 - 2:15Mi pensis, diable,
-
2:15 - 2:17mi iĝos malsprita maljunulino.
-
2:17 - 2:21Sed hodiaŭ, dum mi trafis ĝuste mezen de mia tria akto,
-
2:21 - 2:24mi komprenas ke mi neniam estis pli feliĉa ol nun.
-
2:24 - 2:28Mi tiel plene bonfartas.
-
2:29 - 2:31Kaj mi malkovris
-
2:31 - 2:33ke kiam vi estas interne de maljuneco,
-
2:33 - 2:35kontraste al rigardi ĝin el ekstere,
-
2:35 - 2:37timo malpliiĝas.
-
2:37 - 2:39Vi komprenas ke vi ankoraŭ estas vi mem,
-
2:39 - 2:41eble eĉ pli tiel.
-
2:41 - 2:45Picasso iam diris, "oni bezonas multan tempon por iĝi junaj."
-
2:45 - 2:47(Ridoj)
-
2:47 - 2:49Mi ne volas romantikigi maljuniĝon.
-
2:49 - 2:51Sendube estas neniu garantio
-
2:51 - 2:53ke ĝi povu esti tempo de ĝuo kaj evoluo.
-
2:53 - 2:55Parte tio dependas de bonŝanco.
-
2:55 - 2:58Parto, nedirinde, estas genetika.
-
2:58 - 3:00Fakte triono devenas el genetiko.
-
3:00 - 3:03Kaj pri tio ni malmulton povas fari.
-
3:03 - 3:05Sed tio implicas ke pri du trionoj
-
3:05 - 3:07de nia eblo bonfarti dum la tria akto
-
3:07 - 3:10ni ion povas fari.
-
3:10 - 3:13Ni pridiskutos kion ni povas fari
-
3:13 - 3:16por igi ĉi tiujn aldonajn jarojn ĝueblaj
-
3:16 - 3:19kaj profiti el ili por akiri malsaman rezulton.
-
3:19 - 3:21Lasu min diri ion pri la ŝtuparo
-
3:21 - 3:25kiu povas ŝajnj kiel stranga diraĵo por maljunulo
-
3:25 - 3:28pro tio ke multajn maljunulojn malhelpas ŝtuparoj.
-
3:28 - 3:30(Ridoj)
-
3:30 - 3:33Ankaŭ min.
-
3:33 - 3:35Kiel vi eble scias,
-
3:35 - 3:38la tuta mondo funkcias kadre de universala leĝo:
-
3:38 - 3:42entropio, la dua leĝo de termodinamiko.
-
3:42 - 3:45Entropio signifas ke ĉio en la mondo, nepre ĉio,
-
3:45 - 3:47malpliiĝas kaj kadukas,
-
3:47 - 3:49do la arko.
-
3:49 - 3:52Nur ekzistas unu escepto al tiu universala leĝo,
-
3:52 - 3:54tiu estas la homa spirito,
-
3:54 - 3:57kiu povas daŭrigi evoluon supren --
-
3:57 - 3:59do la ŝtuparo --
-
3:59 - 4:01kiu enigas nin en plenecon,
-
4:01 - 4:04aŭtentikecon kaj saĝecon.
-
4:04 - 4:06Jen ekzemplo de tio kion mi celas.
-
4:06 - 4:08Tiu suprenira evoluo
-
4:08 - 4:12povas okazi eĉ fronte al plej serioza fizika malhelpo.
-
4:12 - 4:14Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj
-
4:14 - 4:16mi legis artikolon en New York Times.
-
4:16 - 4:18Temis pri viro nomata Neil Selinger --
-
4:18 - 4:2157 jaraĝa, emerita advokato --
-
4:21 - 4:24kiu aliĝis grupon de verkistoj ĉe Sarah Lawrence
-
4:24 - 4:27kie li trovis sian verkokapablon.
-
4:27 - 4:29Post du jaroj
-
4:29 - 4:32oni anoncis al li diagnozon de ALS -- la malsano de Lou Gehrig.
-
4:32 - 4:35Estas terura malsano, nepre mortiga.
-
4:35 - 4:39Ĝi detruas la korpon, sed la menso plufunkcias.
-
4:39 - 4:42En tiu artikolo, s-ro Selinger skribis la jenon
-
4:42 - 4:45por priskribi kio okazas al li.
-
4:45 - 4:48Mi transkopias:
-
4:48 - 4:50"Dum miaj muskoloj malfortiĝas
-
4:50 - 4:53mia verkado plifortiĝas.
-
4:53 - 4:56Dum mi malrapide perdas mian parolkapablon
-
4:56 - 4:59mi atingas mian plenan voĉon.
-
4:59 - 5:01Dum mi malpliiĝas, mi kreskas.
-
5:01 - 5:03Dum mi perdis tiom multe
-
5:03 - 5:07mi ektrovis min mem."
-
5:07 - 5:09Neil Selinger, laŭ mi,
-
5:09 - 5:12estas la enkarniĝo de grimpado de la ŝtuparo.
-
5:12 - 5:15en sia tria akto.
-
5:15 - 5:17Ni ĉiuj je naskiĝo ricevis spiriton, ĉiuj,
-
5:17 - 5:20sed ofte ĝi estas subpremata
-
5:20 - 5:22sub la batoj de la vivo,
-
5:22 - 5:25violento, perforto, senzorgo.
-
5:25 - 5:27Eble niaj gepatroj suferis deprimon.
-
5:27 - 5:29Eble ili ne kapablis ami nin
-
5:29 - 5:33preter niaj atingoj en la mondo.
-
5:33 - 5:35Eble ni plusuferas
-
5:35 - 5:37pro psika sufero, pro iu vundo.
-
5:37 - 5:41Eble ni sentas ke multaj el niaj rilatoj
ne plenumiĝis. -
5:41 - 5:45Tial ni povas senti nin malkompletaj.
-
5:45 - 5:48Eble la celo de la tria akto
-
5:48 - 5:53estas kompleti la taskon finkonstrui nin mem.
-
5:53 - 5:57Por mi tio ekis kiam mi alproksimiĝis
-
5:57 - 5:59al mia tria akto, mia 60-a datreveno.
-
5:59 - 6:01Kiel mi travivu ĝin?
-
6:01 - 6:04Kion mi atingu dum tiu fina akto?
-
6:04 - 6:08Mi komprenis ke por ekscii kien mi iru,
-
6:08 - 6:10mi devis ekscii kien mi estis irinta.
-
6:10 - 6:12Do mi rigardis malantaŭen
-
6:12 - 6:14kaj taksis miajn unuajn du aktojn,
-
6:14 - 6:17klopodis vidi kiu mi tiam estis,
-
6:17 - 6:19kiu mi vere estis --
-
6:19 - 6:22ne kiu gepatroj aŭ aliuloj diris ke mi estas,
-
6:22 - 6:24aŭ traktis min kvazaŭ mi estas.
-
6:24 - 6:26Sed kiu estis mi? Kiu estis miaj gepatroj --
-
6:26 - 6:29ne kiel gepatroj, sed kiel homoj?
-
6:29 - 6:31Kiuj estis miaj avoj?
-
6:31 - 6:33Kiel ili traktis miajn gepatrojn?
-
6:33 - 6:36Tiaj demandoj.
-
6:36 - 6:39Post du jaroj mi malkovris
-
6:39 - 6:42ke ĉi tiun procezon kiun mi trairis
-
6:42 - 6:44psikologistoj nomas
-
6:44 - 6:46"revizii sian vivon."
-
6:46 - 6:48Ili diras ke ĝi povas doni novan signifon
-
6:48 - 6:50kaj klarecon kaj enhavon
-
6:50 - 6:52al vivo de homo.
-
6:52 - 6:55Vi povus malkovri, kiel mi,
-
6:55 - 6:58ke multaj konvinkoj viaj estis eraraj,
-
6:58 - 7:01multaj aferoj kiujn vi kredis pri vi
-
7:01 - 7:04fakte ne vere rilatis al vi.
-
7:04 - 7:07Ne kulpas vi, vi nur ekscias.
-
7:07 - 7:09Do vi povas nun rigardi malantaŭen
-
7:09 - 7:11pardoni ilin
-
7:11 - 7:13kaj pardoni vin mem.
-
7:13 - 7:16Vi povas liberigi vin mem
-
7:16 - 7:18de via estinto.
-
7:18 - 7:20Vi povas ŝanĝi vian rilaton
-
7:20 - 7:22al via pasinteco.
-
7:22 - 7:24Dum mi verkis pri tio
-
7:24 - 7:27mi trafis hazarde libron: "Homa serĉado pri signifo"
-
7:27 - 7:29fare de Viktor Frankl.
-
7:29 - 7:32Viktor Frankl estis germana psikiatristo
-
7:32 - 7:35kiu travivis kvin jarojn en Nazia koncentrejo.
-
7:35 - 7:38Kaj li skribis ke dum li estis en la koncentrejo,
-
7:38 - 7:42li povis distingi, se iam ili liberiĝos,
-
7:42 - 7:44kiuj el ili postvivos bonfarte
-
7:44 - 7:46kaj kiuj ne.
-
7:46 - 7:51Li skribis jene:
-
7:51 - 7:54"Ĉio kion vi posedas en via vivo povas esti forprenita
-
7:54 - 7:56krom unu afero:
-
7:56 - 7:58via libereco elekti,
-
7:58 - 8:00kiel vi respondos
-
8:00 - 8:02al via situacio.
-
8:02 - 8:04Estas ĉi tio kio estigas
-
8:04 - 8:06la kvaliton del nia pasinta vivo --
-
8:06 - 8:08ne ĉu oni estis riĉa aŭ malriĉa,
-
8:08 - 8:10fama aŭ nekonata,
-
8:10 - 8:12sana aŭ suferanta.
-
8:12 - 8:15Kio fiksas la kvaliton de nia vivo
-
8:15 - 8:18estas nia rilato al tiaj realaĵoj,
-
8:18 - 8:20kiun signifon ni atribuas al ili,
-
8:20 - 8:23kia estas nia sinteno fronte al ili,
-
8:23 - 8:27kian mensan staton ni lasas ke ili estigu."
-
8:27 - 8:30Eble la ĉefa celo de la tria akto
-
8:30 - 8:34estas iri malantaŭen kaj klopodi, se eblas,
-
8:34 - 8:36ŝanĝi nian rilaton
-
8:36 - 8:38al nia pasinteco.
-
8:38 - 8:41Ŝajnas ke prikona serĉado montras
-
8:41 - 8:43kiam ni kapablas fari tion,
-
8:43 - 8:46ĝi evidentiĝas neurologie --
-
8:46 - 8:49en la cerbo novaj neŭraj konektoj kreiĝas.
-
8:49 - 8:51Jen, se vi en la pasinteco reagis nee
-
8:51 - 8:54al okazaĵoj kaj homoj,
-
8:54 - 8:57neŭraj padoj formiĝas
-
8:57 - 9:00per ĥemiaj kaj elektraj signaloj senditaj tra la cerbo.
-
9:00 - 9:03Plurripete tiuj neŭraj padoj solidiĝas
-
9:03 - 9:05kaj iĝas la kondutregulo
-
9:05 - 9:07eĉ se tio estas por ni malbono
-
9:07 - 9:10ĉar ĝi kaŭzas streĉon kaj anksiecon.
-
9:10 - 9:12Se tamen
-
9:12 - 9:16ni povas rigardi malantaŭen kaj ŝanĝi nian rilaton,
-
9:16 - 9:18reinspekti nian rilaton
-
9:18 - 9:20al pasintaj homoj kaj okazaĵoj,
-
9:20 - 9:22la neŭraj padoj povas ŝanĝi.
-
9:22 - 9:24Se ni povas pluteni
-
9:24 - 9:27la pli pozitivajn reagojn pri la pasinteco,
-
9:27 - 9:29tio iĝas la nova normo.
-
9:29 - 9:32Estas kiel refiksi termoregulilon.
-
9:32 - 9:35Ne estas sperti travivaĵojn
-
9:35 - 9:38kio saĝigas nin,
-
9:38 - 9:42male estas ordigi pripensante niajn spertojn
-
9:42 - 9:44kio saĝigas nin
-
9:44 - 9:46kaj helpas nin iĝi pleneca,
-
9:46 - 9:48favoras saĝecon kaj verecon.
-
9:48 - 9:52Tio helpas nin iĝi tion, kion ni povintus iĝi.
-
9:52 - 9:54Virinoj sentas sin tuj kompletaj, ĉu ne?
-
9:54 - 9:57tio estas, kiel knabinoj ni tre vervas - "Jes, kiu diris tion?"
-
9:57 - 9:59Ni pretas agi.
-
9:59 - 10:01Ni estras nian vivon.
-
10:01 - 10:03Sed tre ofte
-
10:03 - 10:06multaj se ne la plejmulto de ni, atingante puberecon,
-
10:06 - 10:09maltrankvilas pri taŭgeco kaj populareco.
-
10:09 - 10:13Tiel ni iĝas kaj subjektoj kaj objektoj de la vivoj de aliuloj.
-
10:13 - 10:16Sed nun, en nia tria akto,
-
10:16 - 10:18povas iĝi eble
-
10:18 - 10:21reveni al la komenco
-
10:21 - 10:23kaj la unuan fojon kompreni ĝin.
-
10:23 - 10:26Kaj se ni povas atingi tion,
-
10:26 - 10:29ne nur estos por ni mem.
-
10:29 - 10:31Maljunulinoj estas la plej ampleksa
-
10:31 - 10:33demografia grupo en la mondo.
-
10:33 - 10:36Se ni povas rigardi reen kaj redifini nin mem
-
10:36 - 10:38kaj iĝi plenecaj,
-
10:38 - 10:43ĉi tio kaŭzos kulturan ŝanĝon en la mondo,
-
10:43 - 10:46kaj havigos ekzemplon al la junaj generacioj
-
10:46 - 10:49tiel ili povos rekoncepti ilian vivtempon,
-
10:49 - 10:51Mi ege dankas vin.
-
10:51 - 10:58(Aplaŭdoj)
- Title:
- Jane Fonda: La tria akto de la vivo
- Speaker:
- Jane Fonda
- Description:
-
Dum la nuna generacio, kromaj 30 jaroj aldoniĝis al nia atendata vivdaŭro -- kaj tiuj jaroj ne nur estas neglektindaĵo aŭ patologio. Ĉe TEDxWomen, Jane Fonda esploras kiel ni pritaksu ĉi tiun novan fazon de niaj vivoj.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 10:59
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault accepted Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Life's third act | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Life's third act |