Return to Video

The European Refugee Crisis and Syria Explained

  • 0:00 - 0:01
    En la somero de 2015,
  • 0:01 - 0:06
    Eŭropo spertis la plej grandan enmigradon
    de rifuĝintoj ekde la Dua Mondmilito.
  • 0:06 - 0:06
    Kial?
  • 0:07 - 0:11
    La ĉefa kialo estas, ke Sirio iĝas la plej
    granda fonto de rifuĝintoj en la mondo.
  • 0:11 - 0:13
    Sirio estas en la Mezoriento,
  • 0:13 - 0:16
    fekunda pralando, okupata
    de almenaŭ 10 000 jaroj.
  • 0:16 - 0:19
    Ekde la 1960-aj jaroj, estris
    la familio Al-Assad,
  • 0:19 - 0:23
    kiu regis kvazaŭ diktatoroj ĝis
    la Araba Printempo en 2011,
  • 0:23 - 0:27
    revolucia ondo de protestoj kaj
    konfliktoj en la Araba Mondo,
  • 0:27 - 0:29
    kiu faligis multajn aŭtoritatajn registarojn.
  • 0:29 - 0:33
    Sed Assad rifuzis rezigni kaj
    komencis brutalan enlandan militon.
  • 0:34 - 0:37
    Malsamaj etnoj kaj religianoj
    interbatalis en ŝanĝiĝemaj koalicioj
  • 0:37 - 0:40
    IŜIS, milita ĝihada grupo,
    utiligis la ŝancon
  • 0:40 - 0:44
    kaj eniris la ĥaoson kun la celo
    krei totalisman Islaman kalifujon.
  • 0:44 - 0:46
    Tre rapide, ĝi iĝis unu el la plej
  • 0:46 - 0:50
    perfortaj kaj sukcesaj ekstremaj
    organizoj en la mondo.
  • 0:50 - 0:54
    Ĉiuj flankoj faris terurajn militkrimojn
    uzis kemiajn armilojn, amasekzekutojn,
  • 0:54 - 0:58
    grandskalan torturon, kaj daŭrajn
    mortajn atakojn kontraŭ civiluloj.
  • 0:58 - 1:00
    La siria popolo estis kaptita
  • 1:00 - 1:03
    inter la registaro, la ribeluloj,
    kaj la religiaj ekstremistoj.
  • 1:03 - 1:06
    Triono de la popolo de Sirio estis
    translokita ene de Sirio
  • 1:06 - 1:08
    dum pli ol kvar milionoj
    fuĝis el la lando.
  • 1:09 - 1:12
    La plejparto nun loĝas en
    tendaroj en la apudaj landoj,
  • 1:12 - 1:15
    kiuj zorgas pri
    95% el la rifuĝintoj
  • 1:15 - 1:18
    dum la arabaj ŝtatoj de
    la Persa Golfo
  • 1:18 - 1:20
    sume akceptis neniun sirian rifuĝinton,
  • 1:20 - 1:24
    kion Amnestio Internacia
    nomis hontindega.
  • 1:24 - 1:25
    La UN kaj Tutmonda Manĝprogramo
  • 1:25 - 1:29
    ne estis pretaj por tiom
    granda rifuĝa krizo.
  • 1:29 - 1:33
    Rezulte, multaj rifuĝaj tendaroj
    estas tro plenaj kaj malsufiĉe provizataj
  • 1:33 - 1:36
    kaj la homoj suferas pro
    malvarmo, malsato kaj malsano.
  • 1:36 - 1:40
    La sirianoj perdis esperon, ke ilia
    situacio pliboniĝos baldaŭ,
  • 1:40 - 1:42
    do multaj decidis rifuĝi en Eŭropo.
  • 1:43 - 1:48
    Inter 2007 kaj 2014, la Eŭropa Unio
    elspezis ĉirkaŭ 2 miliardojn €
  • 1:48 - 1:52
    por defendoj, altnivela sekureca
    teknologio kaj landlimaj kontroloj,
  • 1:52 - 1:55
    sed ne multe por pretiĝi
    por amaso da rifuĝintoj.
  • 1:55 - 1:58
    Do ĝi estis malbone preparita
    por la ondo de rifuĝintoj.
  • 1:59 - 2:02
    En EU, rifuĝinto devas resti
    en la ŝtato, kie ili unue alvenis,
  • 2:02 - 2:06
    kio premegis la randŝtatojn,
    kiuj jam havis problemojn.
  • 2:06 - 2:09
    Grekio, en la mezo de ekonomia krizo
    tiel grava, kiel la Granda Depresio,
  • 2:09 - 2:12
    ne povis zorgi pri tiom
    da homoj samtempe,
  • 2:12 - 2:15
    kio kaŭzis terurajn scenojn de
    furiozaj, malsataj homoj sur insuloj
  • 2:15 - 2:17
    kutime rezervitaj por turistoj.
  • 2:18 - 2:21
    La mondo devis kuniĝi
    kaj agi kiel unuigita fronto,
  • 2:21 - 2:24
    sed, anstataŭe, ĝi pli dividiĝis.
  • 2:24 - 2:27
    Multaj ŝtatoj rekte rifuzis
    ricevi eĉ unu rifuĝinton,
  • 2:27 - 2:29
    lasante la randŝtatojn
    solaj en ilia barakto.
  • 2:29 - 2:32
    En 2014, Britio provis haltigi
  • 2:32 - 2:35
    grandegan serĉan kaj savan
    operacion, “Mare Nostrum”,
  • 2:35 - 2:38
    kiu celis evitigi al rifuĝintoj
    droni en Mediteraneo.
  • 2:39 - 2:41
    La ideo ŝajne estis, ke ju pli da
    homoj mortos en la maro,
  • 2:41 - 2:44
    des malpli da rifuĝintoj
    provos vojaĝi.
  • 2:44 - 2:47
    Sed, kompreneble, tio ne okazis.
  • 2:47 - 2:50
    La vido de la krizo ĉirkaŭ
    la mondo subite ŝanĝiĝis
  • 2:50 - 2:53
    kiam disvastiĝis fotoj de
    mortinta knabo el Sirio,
  • 2:53 - 2:55
    trovita kuŝanta sur plaĝo en Turkio.
  • 2:55 - 2:59
    Germanio anoncis, ke ĝi akceptos
    senescepte ĉiujn siriajn rifuĝintojn
  • 2:59 - 3:03
    kaj nun prepariĝas por ricevi
    800 000 homojn en 2015,
  • 3:03 - 3:06
    pli ol la tuta EU ricevis en 2014,
  • 3:06 - 3:09
    sed ĝi trudis provizorajn landlimajn
    kontrolojn kelkajn tagojn poste
  • 3:09 - 3:11
    kaj postulis tut-eŭropunian solvon.
  • 3:11 - 3:14
    Ĉie en la Okcidenta Mondo, pli kaj
    pli da homoj ekagas,
  • 3:14 - 3:15
    kvankam subteno por rifuĝintoj
  • 3:15 - 3:18
    venas ĉefe el civitanoj,
    ne el politikistoj.
  • 3:19 - 3:20
    Sed estas timoj en la Okcidento:
  • 3:20 - 3:24
    Islamo, alta naskokvantoj, krimo,
    kaj la disfalo de sociaj sistemoj.
  • 3:25 - 3:26
    Ni agnosku ĉi tion
    kaj rigardu la faktojn.
  • 3:27 - 3:31
    Eĉ se la Eŭropa Union sola ricevus
    ĉiujn kvar milionojn da siriaj rifuĝintoj
  • 3:31 - 3:33
    kaj 100% el ili estus Islamanoj,
  • 3:33 - 3:35
    la elcento da Islamanoj
    en la Eŭropa Unio
  • 3:35 - 3:38
    nur kreskos de ĉirkaŭ 4% al ĉirkaŭ 5%.
  • 3:39 - 3:43
    Tio ne estas drasta ŝanĝo kaj certe
    ne Islamigos la kontinenton.
  • 3:43 - 3:47
    Islama malplimulto estas
    nek nova nek timiga.
  • 3:47 - 3:50
    La naskokvanto en multaj partoj
    de Okcidento estas malalta
  • 3:50 - 3:53
    do kelkaj timas, ke rifuĝintoj
    preterpasos la praan popolon
  • 3:53 - 3:54
    post kelkaj jardekoj.
  • 3:55 - 3:56
    Studoj, montras ke kvankam la
  • 3:56 - 4:00
    kvanto de naskoj estas pli alta ĉe Islamanoj
    en Eŭropo, ĝi malkreskas kaj adaptiĝas
  • 4:00 - 4:03
    kiam la vivnivelo kaj edukado kreskas.
  • 4:03 - 4:06
    Plej multaj sirianoj estas edukitaj,
  • 4:06 - 4:09
    la naskokvanto en Sirio antaŭ
    la enlanda milito ne estis tre alta,
  • 4:09 - 4:12
    kaj la loĝantaro fakte
    malkreskis, ne kreskis.
  • 4:12 - 4:16
    Ankaŭ la timo, ke rifuĝintoj kaŭzas pli altan
    krimkvanton, estas malvera.
  • 4:16 - 4:18
    Rifuĝintoj, kiuj iĝas enmigrantoj,
  • 4:18 - 4:20
    malpli probable ol lokuloj faras krimojn.
  • 4:21 - 4:23
    Kiam oni permesas al ili labori,
    ili emas krei komercojn
  • 4:23 - 4:26
    kaj integriĝas en la laborantaron
    kiel eble plej rapide
  • 4:26 - 4:29
    elspezante pli al la socia sistemo
    ol ili elprenas el ĝi.
  • 4:29 - 4:32
    Sirianoj venantaj al la Okcidento
    estas potencialaj profesiaj laboristoj,
  • 4:32 - 4:36
    serioze bezonataj por subteni la
    maljuniĝantan loĝantaron de Eŭropo.
  • 4:36 - 4:39
    Ankaŭ, rifuĝintoj vojaĝantaj kun telefonoj
    kaŭzis la miskomprenon
  • 4:39 - 4:41
    ke ili ne vere bezonas helpon.
  • 4:41 - 4:43
    Sociaj retoj kaj la interreto
  • 4:43 - 4:45
    iĝas gravaj partoj
    de la vivo de rifuĝinto.
  • 4:45 - 4:48
    Oni uzas navigilon por trovi la
    vojon tra Eŭropo;
  • 4:48 - 4:52
    Facebook-grupoj donas konsilojn kaj
    informojn pri bariloj en vera tempo.
  • 4:52 - 4:55
    Ĉi tio nur pruvas ke,
    tiuj homoj estas kiel ni:
  • 4:55 - 4:59
    se vi devus fari danĝeran vojaĝon,
    ĉu vi lasus vian poŝtelefonon hejme?
  • 4:59 - 5:02
    La Eŭropa Unio estas la plej riĉa
    ekonomiaro en la mondo,
  • 5:02 - 5:05
    bone organizitaj ŝtatoj kun
    funkciantaj socialaj sistemoj
  • 5:05 - 5:08
    infrastrukturo, demokratio,
    kaj industriegoj.
  • 5:08 - 5:11
    Ĝi povas venki la defion de
    la rifuĝa krizo se ĝi volas.
  • 5:12 - 5:14
    La samon oni povas diri pri
    la tuta Okcidenta Mondo.
  • 5:14 - 5:18
    Sed dum eta Jordanio ricevis
    pli ol 600 000 siriajn rifuĝintojn,
  • 5:18 - 5:22
    Britio, kiu havas 78-oble
    la MEP de Jordanio,
  • 5:22 - 5:25
    diris ke ĝi permesos al nur
    20 000 sirianoj eniri la landon.
  • 5:25 - 5:27
    dum la venontaj kvin jaroj.
  • 5:27 - 5:31
    Usono konsentis akcepti 10 000,
    Aŭstralio 12 000 homojn.
  • 5:32 - 5:35
    Entute, aferoj malrapide pliboniĝas,
    sed ne sufiĉe rapide.
  • 5:36 - 5:37
    Ni nun skribas historion.
  • 5:38 - 5:39
    Kiel ni volas, ke homoj memoru nin?
  • 5:39 - 5:42
    Kiel ksenofobiaj riĉaj malkuraĝuloj
    malantaŭ bariloj?
  • 5:42 - 5:45
    Ni devas kompreni, ke la homoj,
    kiuj fuĝas de morto kaj detruo
  • 5:45 - 5:46
    ne estas malsamaj ol ni.
  • 5:47 - 5:51
    Se ni akceptos ilin en niaj
    landoj kaj socioj,
  • 5:51 - 5:52
    ni gajnos multe.
  • 5:52 - 5:56
    Nur estos io perdita,
    se ni ignoros la krizon.
  • 5:56 - 6:00
    Pli da mortintaj infanoj aperos sur plaĝoj,
    se ni ne agos per humaneco kaj racio.
  • 6:01 - 6:05
    Ni agu ĝuste kaj provu esti
    la plej bonaj, kiel ni povas esti.
Title:
The European Refugee Crisis and Syria Explained
Description:

more » « less
Video Language:
English, British
Duration:
06:17

Esperanto subtitles

Revisions