Return to Video

Aĉeti, forĵeti, aĉeti. Subteksto en Esperanto.

  • 0:28 - 0:35
    Jen Marcos, el Barcelono, sed tiu povus esti ajna ulo el ajna loko.
  • 0:36 - 0:41
    Li vidos ion kio okazas ĉiutage en laborejoj kaj hejmoj de la tuta mondo.
  • 1:01 - 1:06
    Printila ilero paneis kaj la fabrikanto konsilas alporti ĝin al la teknika servo.
  • 1:08 - 1:11
    Mia teknikulo analizos la problemon,
  • 1:11 - 1:13
    sed tio jam kostas 15 € kaj imposton.
  • 1:13 - 1:16
    Certe malfacilos trovi la ilerojn por ripari ĝin.
  • 1:16 - 1:20
    Vere, ripari ĝin ne estas paginda.
  • 1:20 - 1:22
    Tiu reparo kostus 110, 120 €.
  • 1:22 - 1:25
    Vi havas printilojn kontraŭ 39€ kaj pli.
  • 1:25 - 1:28
    Mi konsilus vin rigardi novajn printilojn.
  • 1:28 - 1:31
    Sendube, mi aĉetus novan.
  • 1:31 - 1:36
    Ne hazardas, ke la tri vendistoj konsilas aĉeti novan printilon.
  • 1:37 - 1:42
    Se Marcos konsentas, li estos plia viktimo de la paneiga programado,
  • 1:42 - 1:46
    la motoro sekreta de nia socio konsumema.
  • 1:49 - 1:52
    Nia rolo en la vivo ŝajnas limiĝi
  • 1:52 - 1:54
    al kreditoj kaj aĉeti aĵojn nebezonatajn.
  • 1:56 - 2:00
    Nia socio estas dormanta pro ekonomia kreskado,
  • 2:00 - 2:04
    kiu funkcias ne por satigi la bezonojn,
  • 2:04 - 2:06
    sed nur por kreski.
  • 2:08 - 2:13
    Se homoj ne aĉetas, ekonomio ne kreskas.
  • 2:15 - 2:16
    Paneiga programado:
  • 2:17 - 2:19
    Deziro en la koro de la konsumanto
  • 2:20 - 2:25
    por posedi ion iome pli novan, iome pli frue ol bezonate.
  • 2:27 - 2:31
    En jena dokumenta filmo ni montros kiel tia programado
  • 2:31 - 2:34
    destinis niajn vivojn ekde 20aj jaroj,
  • 2:34 - 2:40
    kiam la fabrikantoj reduktis la vivon de la varoj por plialtigi la vendojn.
  • 2:41 - 2:45
    Tiel, ili reduktis la utilan vivon al 1000 horoj.
  • 2:47 - 2:53
    Ni malkovros ke dizajnistoj kaj inĝenieroj devigatis havi novajn valorojn kaj celojn.
  • 2:53 - 2:59
    Ili devige rekomencis ĉion por krei ion pli rompeblan.
  • 2:59 - 3:03
    Tio estas pruvite! VI ĵus pagis ion,
  • 3:03 - 3:04
    kaj jam ne plu uzeblas.
  • 3:04 - 3:06
    UZI KAJ FORĴETI!
  • 3:07 - 3:10
    Ni konos novajn konsumantojn
  • 3:10 - 3:13
    kiuj kontraŭas la aliajn fabrikantojn.
  • 3:15 - 3:19
    Ĉu realigeblas ekonomio sen paneiga programado
  • 3:19 - 3:21
    kaj sen atako al la natura medio?
  • 3:22 - 3:24
    Estonteco ne pardonos nin!
  • 3:24 - 3:29
    Estonteco malkovros la vivstilon tro malŝpareman
  • 3:29 - 3:31
    de evoluintaj landoj.
  • 3:39 - 3:41
    Aĉetu, Forĵetu, Aĉetu. La sekreta rakonto pri la paneiga programado.
  • 3:44 - 3:46
    Bonvenon al Livermore, Kalifornio,
  • 3:46 - 3:49
    hejmo de la ampolo plej malnova tutmonde.
  • 3:50 - 3:52
    Mi estas Lynn Owens,
  • 3:52 - 3:55
    prezidanto de la Ampola Komitato.
  • 3:58 - 4:02
    Je 1972 ni malkovris
  • 4:02 - 4:05
    ke ampolo de la fajristejo
  • 4:05 - 4:07
    estis gravega ampolo.
  • 4:15 - 4:20
    La ampolo de Livermore funkciadas senhalte ekde 1901.
  • 4:20 - 4:25
    De nun, jam ĝi konsumis du ret-kameraojn kaj la tria ankoraŭ funkcias.
  • 4:33 - 4:37
    Je 2001, kiam la ampolo datrevenis je unu jarcento,
  • 4:37 - 4:41
    Livermore organizis festegon datrevenan uson-stile.
  • 4:42 - 4:46
    Ni esperis 200 festantojn,
  • 4:46 - 4:49
    sed fine prezentiĝis 800, 900 homoj!
  • 4:55 - 4:58
    Ĉu vi imagus datrevenan kanton al ampolo?
  • 4:59 - 5:01
    Nek ni, sed ili ja kantis.
  • 5:15 - 5:17
    La origino de la ampolo estis...
  • 5:17 - 5:20
    Ĝin oni faris en urbo Shelbey, en Ohio,
  • 5:20 - 5:22
    je 1895 pli malpli.
  • 5:22 - 5:26
    Ĝin fiksis tiuj interesaj sinjorinoj, kiuj aperas en miaj bildoj,
  • 5:26 - 5:29
    kaj kelkaj akciuloj de la entrepreno.
  • 5:31 - 5:33
    La filamento estis invento de Adolphe Chaillet.
  • 5:33 - 5:36
    Li inventis sian filamenton por daŭri.
  • 5:43 - 5:45
    Kial daŭris tiom? Mi ne scias.
  • 5:45 - 5:48
    Estas sekreto kiun li gardis kaj portis tomben.
  • 5:49 - 5:54
    La formulo por longdaŭra filamento ne estas la nura mistero de la ampola historio.
  • 5:55 - 6:00
    Sekreto eĉ pli grava estas kiel kaj kial ĉi tiu humila varo iĝis
  • 6:00 - 6:03
    la unua viktimo de la paneiga programado.
  • 6:05 - 6:08
    La kristnaska 1924jara tago estis grava tago.
  • 6:09 - 6:14
    En Ĝenevo pluraj sinjoroj belvestitaj rendevuis
  • 6:14 - 6:15
    kun sekreta plano.
  • 6:15 - 6:20
    Ili kreis la unuan kartelon mondan
  • 6:20 - 6:25
    por kontroli la ampolan produktadon
  • 6:25 - 6:29
    kaj gardi al si la mondan merkaton ampolan.
  • 6:30 - 6:33
    La kartelo nomiĝis Phoebus.
  • 6:34 - 6:39
    Phoebus inkluzivis la ĉefajn fabrikantojn de ampoloj eŭropaj kaj usonaj
  • 6:39 - 6:44
    kaj eĉ la forajn koloniojn en Azio kaj Afriko.
  • 6:44 - 6:49
    Celo estis interŝanĝi patentojn, kontroli la produktadon
  • 6:49 - 6:52
    kaj, ĉefe, kontroli la konsumanton.
  • 6:52 - 6:59
    Ili deziris ke homoj aĉetu ampolojn ofte.
  • 6:59 - 7:03
    Se ampoloj daŭris multe, estis do ekonomia malavantaĝo.
  • 7:03 - 7:09
    Origine la celo de fabrikantoj estis longa vivo por siaj ampoloj.
  • 7:09 - 7:12
    La 21an oktobron 1871,
  • 7:12 - 7:15
    multaj eksperimentoj rezultigis
  • 7:15 - 7:20
    lampeton ege rezistan,
  • 7:20 - 7:24
    kun filamento tre stabila.
  • 7:25 - 7:33
    Je 1881, Edison vendis sian unuan ampolon, ĝi daŭris 1500 horojn.
  • 7:34 - 7:38
    Je 1924, kiam ĵus fondiĝis la kartelo Phoebus,
  • 7:38 - 7:42
    oni anoncis fiere 2500horan vivdaŭron,
  • 7:42 - 7:46
    kaj fabrikantoj insistis pri tiu ampola longa vivdaŭro .
  • 7:46 - 7:52
    Sed la uloj de Phoebus decidis redukti la vivdaŭron,
  • 7:52 - 7:54
    ĝis 1000 horoj.
  • 7:59 - 8:04
    Je 1925 kreiĝis "La komitato de la 1000hora vivdaŭro"
  • 8:04 - 8:11
    por redukti teknike la vivdaŭron ampolan.
  • 8:15 - 8:19
    Post pli ol 80 jaroj, Berlina historiisto, Helmut Höge,
  • 8:19 - 8:21
    trovis pruvojn de la agoj de la komitato
  • 8:21 - 8:25
    kaŝitajn inter la komitana dokumentaro.
  • 8:25 - 8:27
    Entreprenoj kiel Phillips en Holando,
  • 8:27 - 8:31
    Osram en Germanio kaj Lámparas Zeta en Hispanio.
  • 8:32 - 8:36
    Jen dokumento de la kartelo.
  • 8:36 - 8:40
    "La averaĝa vivdaŭro de la ampoloj
  • 8:40 - 8:43
    ne devas esti garantita nek oferita
  • 8:43 - 8:45
    por pli ol 1000 horoj"
  • 8:49 - 8:54
    Pro la kartelo, la fabrikantoj eksperimentis
  • 8:54 - 8:56
    por krei pli rompeblan ampolon
  • 8:56 - 8:59
    kiu estus tia, laŭ la nova 1000 hora regulo.
  • 9:10 - 9:13
    Fabrikadon oni multe kontrolis
  • 9:13 - 9:16
    por certiĝi ke la regulo efektiviĝis.
  • 9:18 - 9:20
    Oni muntis bretojn
  • 9:20 - 9:24
    kun multaj ampol-ingoj
  • 9:24 - 9:31
    por meti ampolojn provatajn.
  • 9:31 - 9:35
    Entreprenoj kiel Osram registris rigore
  • 9:35 - 9:37
    la vivdaŭrojn ampolajn.
  • 9:40 - 9:44
    Phoebus kreis komplikan reton por trudi siajn regulojn.
  • 9:44 - 9:49
    Fabrikantojn oni monpunis severe se ili ne agis laŭregule.
  • 9:55 - 9:59
    Jen monpuna listo de jaro 1929
  • 9:59 - 10:04
    kiu montras kiom da svisaj frankoj
  • 10:04 - 10:07
    pagendis de la kartelanoj
  • 10:07 - 10:12
    se iliaj ampoloj daŭris
  • 10:12 - 10:14
    ekzemple, dum pli ol 1500 horoj.
  • 10:20 - 10:23
    Dum la paneiga programado agadis,
  • 10:23 - 10:26
    la vivdaŭro ekfalis.
  • 10:26 - 10:31
    Dum nur 2 jaroj, ĝi pasis de 2500 horoj al malpli ol 1500.
  • 10:35 - 10:39
    Je la 40aj jaroj, la kartelo sukcesis sian celon.
  • 10:39 - 10:42
    Kutima ampolo tiam daŭris 1000 horojn.
  • 10:44 - 10:46
    Mi komprenas ke tio estis tenta je 1932.
  • 10:46 - 10:51
    Tiam ekologia stabileco malpli gravis
  • 10:51 - 10:54
    ĉar oni ne vidis ke la mondo
  • 10:54 - 10:57
    havas fineblajn krudmaterialojn.
  • 10:57 - 11:01
    Ili vidis ĉion de abunda starpunkto.
  • 11:03 - 11:06
    Ironie, la ampolo, ĉiam simbolo
  • 11:06 - 11:08
    de ideoj kaj inventoj,
  • 11:08 - 11:13
    estas unu el la unuaj ekzemploj kun paneiga programado.
  • 11:17 - 11:21
    Post 1932, patentiĝis dekoj da novaj ampoloj,
  • 11:21 - 11:24
    eĉ unu 100.000hore vivdaŭra.
  • 11:25 - 11:28
    Sed nenio enmerkatiĝis.
  • 11:29 - 11:32
    Oficiale, Phoebus neniam ekzistis
  • 11:32 - 11:35
    sed ĝia spuro neniam malaperis.
  • 11:35 - 11:40
    Strategie oni ŝanĝis ĝian nomon.
  • 11:40 - 11:44
    Ĝi nomiĝis "Internacia Kartelo De Elektro",
  • 11:44 - 11:46
    kaj poste nomiĝis alie.
  • 11:46 - 11:51
    Tre gravas ke tiu idearo ankoraŭ ekzistas.
  • 11:57 - 12:03
    En Barcelono, Macos ne atentis la vendistajn konsilojn pri reaĉeti printilon.
  • 12:03 - 12:05
    Li decidis ripari ĝin
  • 12:05 - 12:10
    kaj li trovis iun interrete kiu malkovris tion kio okazas al ĝi.
  • 12:13 - 12:16
    Tio estas la fia sekreto de la inkaj printiloj.
  • 12:16 - 12:20
    Mi provis printi kaj aperis "kelkaj ileroj printilaj anstataŭendas".
  • 12:20 - 12:23
    Mi decidis mem repari ĝin.
  • 12:25 - 12:27
    Saluton Marcos, mi ricevis vian mesaĝon.
  • 12:27 - 12:29
    Markos ĵus kontaktis la videan aŭtoron.
  • 12:31 - 12:35
    Estas spongo en la printilo,
  • 12:35 - 12:38
    kien iras inko restanta.
  • 12:38 - 12:41
    Printiloj ofte purigas siajn elirigilojn
  • 12:41 - 12:44
    de inko
  • 12:44 - 12:46
    per tiu spongo.
  • 12:46 - 12:51
    Post programita kvanto de purigoj,
  • 12:51 - 12:54
    la printilo ĉesas la funkciadon.
  • 12:55 - 12:58
    Ili diras ke ili ne volas malpurigi vian tablon.
  • 12:58 - 13:01
    Sed mi opinias ke la problemo estas trans tio, temas pri kiel la aparatoj funkcias.
  • 13:01 - 13:03
    Oni fabrikas ilin por panei.
  • 13:13 - 13:17
    La paneiga programado aperis samtempe al
  • 13:17 - 13:19
    la amasa produktado kaj la konsumema socio.
  • 13:21 - 13:26
    La problemo de la produktoj faritaj por daŭri malpli
  • 13:26 - 13:29
    estas modelo kiu komencis kun la Industria Revolucio.
  • 13:29 - 13:34
    El la novaj maŝinoj eliris varoj multe pli malkaraj,
  • 13:34 - 13:36
    kaj tio estis mirinda por la konsumantoj.
  • 13:36 - 13:38
    Sed ekzistis tiom granda produktado,
  • 13:38 - 13:41
    ke homoj ne plu povis konsumi laŭ la ritmo maŝina.
  • 13:43 - 13:48
    En 1928 influa revuo de reklamoj avertis:
  • 13:48 - 13:52
    "Varo kiu ne elĉerpiĝas estas tragedio por negocoj"
  • 13:55 - 13:58
    Fakte, per la amasa produktado, prezoj falis,
  • 13:58 - 14:00
    kaj la varoj iĝis pli aĉeteblaj por ĉiuj.
  • 14:00 - 14:03
    Homoj ekaĉetis pli por amuzo ol pro neceso.
  • 14:03 - 14:05
    La ekonomio akceliĝis.
  • 14:27 - 14:28
    Je 1929,
  • 14:28 - 14:32
    La krizo Wall Street haltigis la novan konsuman socion
  • 14:32 - 14:36
    kaj kondukis Usonon al profunda ekonomia malprospero.
  • 14:38 - 14:40
    La senlaboreco timige grandiĝis.
  • 14:40 - 14:44
    En 1933, jam atingis la 35% loĝantaron.
  • 14:45 - 14:51
    Vicoj ne estis por aĉeti, sed por peti laboron kaj manĝaĵon.
  • 14:54 - 14:58
    El Novjorko venis ŝanĝoplena propono por revigligi ekonomion.
  • 15:01 - 15:04
    Bernald London, fama konstruaĵa investisto,
  • 15:04 - 15:09
    sugestis eliri el la masprospero per devigo uzi la paneigan programadon.
  • 15:10 - 15:13
    Tiam estis la unua fojo kiam tiu vorto aperis skribe.
  • 15:14 - 15:18
    London proponis ke ĉiuj varoj havu liman vivon
  • 15:18 - 15:23
    kun limdaton. Post tiam, oni leĝe konsiderus la varojn mortaj.
  • 15:24 - 15:27
    Konsumantoj donus ilin al ia registara servo
  • 15:27 - 15:29
    por la varojn detrui.
  • 15:31 - 15:33
    Li tiel provis stabiligi kapitalon kaj laboron.
  • 15:33 - 15:36
    Tial, ĉiam novaj varoj estus bonvenaj,
  • 15:36 - 15:39
    ĉiam oni bezonus laborantojn,
  • 15:39 - 15:41
    kaj la kapitalo estus profitdona.
  • 15:44 - 15:48
    Bernald London, kredis ke per deviga paneiga programado,
  • 15:48 - 15:52
    fabrikoj ade produktus, homoj konsumadus,
  • 15:52 - 15:55
    kaj estus laboro por ĉiuj.
  • 16:00 - 16:05
    Giles Slade jam troviĝas Novjorke por informiĝi pri la proponinto de tia ideo.
  • 16:05 - 16:08
    Li sin demandas ĉu per paneigo,
  • 16:08 - 16:13
    Bernald London pretendis plialtigi la profitojn, aŭ helpi la senlaborulojn.
  • 16:17 - 16:23
    Dorotia konis al Bernald London en la 30aj jaroj, dum familia ekskurso.
  • 16:23 - 16:26
    Ne diru al mi kiu li estas.
  • 16:27 - 16:29
    Tre interese!
  • 16:29 - 16:32
    Sendube li aspektis tre inteligenta.
  • 16:33 - 16:36
    Vi konis lin en 1933...
  • 16:36 - 16:39
    Kiam mi estis 16, 17jara,
  • 16:39 - 16:41
    miaj gepatroj havis grandegan veturilon Cadillac
  • 16:41 - 16:43
    tiom grandan kiom zepelinon.
  • 16:43 - 16:47
    Mia patrino veturis, mia patro apudis al ŝi
  • 16:47 - 16:52
    kaj la familio London malantaŭe sidis.
  • 16:52 - 16:56
    Mia patro petis al Sro London klarigi al mi sian filozofion.
  • 16:56 - 17:00
    Kaj tiu interesa homo rakontis min
  • 17:00 - 17:03
    pri sia ideo por redukti la malprosperon.
  • 17:03 - 17:07
    Ekonomio estis katastrofa, eĉ pli ol nun.
  • 17:08 - 17:10
    Li obsedis sin kun tia ideo,
  • 17:10 - 17:14
    same kiel artistoj faras kun siaj pentraĵoj.
  • 17:14 - 17:18
    Li flustris miaorele, kvazaŭ li timus
  • 17:18 - 17:23
    ke tio estis ideo tro ekstrema.
  • 17:24 - 17:27
    Fakte, la ideo de Bernalh London kaptis nenies atenton,
  • 17:27 - 17:31
    kaj la paneigo deviga neniam uziĝis.
  • 17:36 - 17:42
    20 jaroj poste, en la 50aj, la paneiga programado reaperis.
  • 17:42 - 17:47
    Sed kun granda ŝanĝo. Ne plu temis pri devigi, sed pri logi la konsumanton.
  • 17:48 - 17:51
    Paneiga programado:
  • 17:51 - 17:54
    deziro en koro de la konsumanto
  • 17:54 - 17:55
    por havi ion
  • 17:55 - 17:58
    iome pli novan, iome pli bonan,
  • 17:58 - 18:00
    iome antaŭe ol bezonate.
  • 18:02 - 18:07
    Jen la voĉo de Brooks Stevens, granda subtenanto de la paneiga programado
  • 18:07 - 18:08
    en la usono postmilita.
  • 18:09 - 18:13
    Tiu eleganta dizajnisto kreis hejmajn aparatojn
  • 18:13 - 18:17
    kaj eĉ veturilojn kaj trajnojn, uzante ĉiam la paneigan programadon.
  • 18:21 - 18:26
    Laŭ la ŝatoj tiamaj, la dizajnoj de Brooks Stevens aperis rapidaj kaj modernaj.
  • 18:26 - 18:28
    Eĉ lia hejmo estis nekutima.
  • 18:29 - 18:32
    Mia patro dizajnis ĉi tiun hejmon, kie mi kreskiĝis.
  • 18:33 - 18:35
    Dum ĝia konstruado,
  • 18:35 - 18:38
    ĉiuj kredis ke ĝi estus busa stacidomo
  • 18:38 - 18:41
    ĉar ĝi ne ŝajnis kiel kutima domo.
  • 18:44 - 18:46
    Por mia patro, plej gravis
  • 18:46 - 18:49
    ke la vara dizajno havu karakteron.
  • 18:49 - 18:52
    Li malŝatis la neviglajn varojn
  • 18:52 - 18:55
    kiuj ne donis al la konsumanto
  • 18:55 - 18:59
    deziron por aĉeti ĝin.
  • 19:01 - 19:04
    La malnova eŭropa filozofio
  • 19:04 - 19:08
    estis krei la plej bonan varon kiu daŭru ĉiame.
  • 19:08 - 19:12
    Oni aĉetis bonan veston por surmeti ĝin ekde la nupto
  • 19:12 - 19:15
    ĝis via entombiĝo, sen renovigi ĝin.
  • 19:15 - 19:17
    La usona filozofio
  • 19:17 - 19:20
    estis krei konsumanton nekontentan
  • 19:20 - 19:24
    pro la varo ĝuita,
  • 19:24 - 19:27
    ke tiu vendu ĝin duamane
  • 19:27 - 19:31
    kaj aĉetu la plej novan kun plej nova dizajno.
  • 19:32 - 19:35
    Brooks Stevens vojaĝis ĉie en Usono
  • 19:35 - 19:39
    instigante la paneigan programadon per paroladoj.
  • 19:39 - 19:42
    Lia ideo sukcesis kaj eĥe sonis.
  • 19:48 - 19:52
    Homoj atentas pli la ŝajnon de la varoj.
  • 19:53 - 19:55
    Ili priatentas
  • 19:55 - 19:59
    ĉion novan, belan kaj modernan.
  • 20:03 - 20:06
    La dezajno kaj merkatiko tentis la konsumanton
  • 20:06 - 20:08
    por ĉiam deziri la lastan version.
  • 20:08 - 20:11
    Mia patro neniam dizajnis varon
  • 20:11 - 20:13
    por panei intence
  • 20:13 - 20:16
    aŭ funkcie malmoderniĝi dum ioma tempo.
  • 20:17 - 20:21
    La paneiga programado dependas de la konsumanto.
  • 20:22 - 20:28
    Neniu devigas iri al vendejo kaj aĉeti varon.
  • 20:28 - 20:32
    Ili memvole iras, mem-elekte.
  • 20:38 - 20:44
    Libereco kaj feliĉo per senlima konsumo. La usona vivmaniero de la 50aj jaroj
  • 20:44 - 20:47
    metis la bazon de nia nuna konsuma socio.
  • 21:03 - 21:06
    Sen paneiga programado,
  • 21:06 - 21:07
    ĉi tiuj lokoj ne ekzistus.
  • 21:10 - 21:13
    Ne estus varoj, ne estus industrio,
  • 21:13 - 21:16
    ne estus dizajnistoj, arkitekturistoj,
  • 21:16 - 21:19
    vendistoj, purigistoj,
  • 21:19 - 21:22
    sekuristoj...
  • 21:22 - 21:23
    Ĉiuj laborantoj malaperus.
  • 21:24 - 21:26
    Kiom ofte vi ŝanĝas vian poŝtelefonon?
  • 21:26 - 21:27
    -Post 18 monatoj.
  • 21:27 - 21:29
    -Ĉiujare.
  • 21:30 - 21:35
    Nuntempe, paneigan programadon oni instruas en lernejoj de dizajno kaj inĝenierarto.
  • 21:36 - 21:39
    Boris Sknuf instruas pri la vara viv-ciklo,
  • 21:39 - 21:43
    la moderna eŭfemismo samsignifa al paneiga programado.
  • 21:44 - 21:45
    Mi aĉetiris,
  • 21:46 - 21:48
    kaj jen miaj varoj;
  • 21:48 - 21:50
    pato,
  • 21:51 - 21:54
    salo, ĉemizo, alia ĉemizo...
  • 21:55 - 22:00
    Oni instruas al studantoj dizajni por entreprena mondo regata de ununura celo:
  • 22:00 - 22:03
    oftaj kaj ripetitaj aĉetoj.
  • 22:03 - 22:07
    Mi volas ke vi diru kiom ili daŭros ĝis panei,
  • 22:07 - 22:09
    kiom longa estos ties uz-vivo.
  • 22:12 - 22:16
    Dizajnistoj devas kompreni por kiaj entreprenoj ili laboras.
  • 22:16 - 22:18
    La entrepreno destinas, per sia negoca idealo,
  • 22:18 - 22:23
    la ofton de renovigo de siaj varoj.
  • 22:24 - 22:27
    Dizajnistoj ricevas tiun informon
  • 22:27 - 22:31
    kaj devas dizajni la varon ĝuste
  • 22:31 - 22:35
    laŭ la strategio negoca de la entrepreno.
  • 22:37 - 22:43
    La paneiga programado estas la radiko de la granda kresko ekonomia
  • 22:43 - 22:46
    kie vivis la okcidenta mondo ekde la 50aj jaroj.
  • 22:48 - 22:54
    De tiam, kresko estas la centro de nia ekonomio.
  • 22:56 - 22:59
    Ni vivas en socio de kresko
  • 22:59 - 23:03
    kiu ne kreskas por sati la bezonojn,
  • 23:03 - 23:05
    sed kreskas nur por kreski.
  • 23:05 - 23:09
    Kreski senlime, per senlima produktado.
  • 23:09 - 23:14
    Kaj por pravigi tion, la konsumo devas kreski sen limoj.
  • 23:16 - 23:20
    Serge Latouche, elstara kritikisto de la socio de kresko,
  • 23:20 - 23:23
    ofte skribas pri ĝiaj moviloj.
  • 23:24 - 23:27
    Estas tri gravaj iloj:
  • 23:27 - 23:32
    reklamado, paneiga programado, kaj kredito.
  • 23:40 - 23:41
    En la lasta generacio,
  • 23:41 - 23:43
    nia rolo en la vivo limiĝas al peti kreditojn
  • 23:43 - 23:45
    por aĉeti aĵojn nebezonatajn.
  • 23:45 - 23:48
    Tio ne estas logika laŭ mi.
  • 23:50 - 23:55
    La kritikistoj al la kresksocio avertas ke ĉi tio estas nesubtenebla longtempvide,
  • 23:56 - 23:58
    ĉar ĝi baziĝas en evidenta kontraŭdiro.
  • 24:00 - 24:03
    Tiu, kiu kredas ke kreskado senlima
  • 24:03 - 24:05
    kongruas kun kunlima mondo,
  • 24:05 - 24:07
    estas freneza
  • 24:07 - 24:08
    aŭ estas ekonomiisto.
  • 24:08 - 24:12
    Estas tradegedio ke nun ni ĉiuj estas ekonomiistoj.
  • 24:14 - 24:18
    Kial novan varon oni kreas tutmonde ĉiun 3 minutojn?
  • 24:18 - 24:20
    Ĉu tio necesas?
  • 24:21 - 24:24
    Multaj homoj rimarkas ke la aferoj devas ŝanĝiĝi tiam
  • 24:24 - 24:28
    kiam politikistoj diras ke aĉetiri kaj konsumi
  • 24:28 - 24:31
    estas la plej bona solvo por revigligi la ekonomion.
  • 24:31 - 24:35
    Ni povus diri ke per la kreskosocio,
  • 24:35 - 24:38
    ni estas kvazaŭ en rapida veturilo
  • 24:38 - 24:41
    sen veturanto,
  • 24:42 - 24:44
    veturilo sen bremsoj
  • 24:44 - 24:46
    kies cela loko
  • 24:46 - 24:50
    estas bato en muron,
  • 24:50 - 24:51
    aŭ fali en klifon.
  • 25:08 - 25:11
    Legante instrukci-librojn,
  • 25:11 - 25:14
    Marcos rimarkas ke la inĝenieroj
  • 25:14 - 25:18
    destinas la uzvivon de multaj printiloj, kiam ili dizajnis.
  • 25:26 - 25:31
    Ili sukcesas tion metante blaton en la printilon.
  • 25:42 - 25:44
    Mi trovis la blaton.
  • 25:44 - 25:47
    Ĝi estas blato EEPROM, kie registriĝas
  • 25:47 - 25:48
    nombrado de printadoj.
  • 25:49 - 25:52
    Kiam atingiĝas specifa kvanto,
  • 25:52 - 25:54
    la printilo malŝlosiĝas kaj ne plu printas.
  • 26:03 - 26:07
    Kion opinias inĝenieroj pro dizajni varon por ke tiu paneu?
  • 26:07 - 26:12
    La dilemo videblas en tiu ĉi brita filmo de 1951,
  • 26:12 - 26:16
    kie juna kemiisto inventas fadenon neniam elĉerpeblan
  • 26:16 - 26:19
    La kemiisto kredas ke li havis grandan sukceson,
  • 26:28 - 26:30
    sed al kelkaj ne plaĉas la invento,
  • 26:31 - 26:35
    kaj post tempeto post-iris lin ne nur la posedantoj fabrikaj
  • 26:35 - 26:38
    sed ankaŭ la laborantoj kiuj timis senlaborecon.
  • 26:39 - 26:43
    Tio estas vere interesa, kaj memorigas al mi
  • 26:43 - 26:45
    ion okazinta en la ŝtofa industrio.
  • 26:47 - 26:53
    En 1949, granda kemia entrepreno Dupont prezentis revolucian fibron homfaritan,
  • 26:53 - 26:54
    la nilonon.
  • 26:59 - 27:04
    Por virinoj ŝtrumpeto longdaŭra estis granda sukceso,
  • 27:04 - 27:05
    sed ĝojo ne tiom daŭris.
  • 27:07 - 27:08
    Mia patro laboris ĉe Dupont
  • 27:08 - 27:12
    en la nilona fabrikado kaj antaŭ kaj post la milito.
  • 27:12 - 27:16
    Li rakontis min ke kiam la nilono aperis
  • 27:16 - 27:20
    kaj estis provita por krei ŝtrumpojn,
  • 27:20 - 27:24
    liaj kunlaborantoj alportis ŝtrumpojn hejmen
  • 27:24 - 27:27
    por siaj edzinoj aŭ koramikinoj.
  • 27:27 - 27:30
    Mia patro alportis kelkajn al mia patrino
  • 27:30 - 27:34
    kaj la unuaj plaĉegis al ŝi pro la granda rezisteco.
  • 27:39 - 27:43
    La Dupontaj kemiistoj ja rajtis fieri.
  • 27:43 - 27:47
    Eĉ viroj miris al la nilonŝtrumpa rezisto!
  • 27:47 - 27:50
    Problemo estis ke ili daŭris tro longe.
  • 27:50 - 27:53
    Virinoj feliĉegis ĉar ne aperis ŝirstrekoj,
  • 27:53 - 27:57
    sed tio signifis ke la fabrikantoj
  • 27:57 - 27:59
    ne vendus multajn ŝtrumpojn.
  • 28:03 - 28:06
    DuPont donis novan celon al Nicole Fox kaj liaj kunlaborantoj.
  • 28:09 - 28:13
    Ili ree devis kemenci ĉion
  • 28:13 - 28:15
    por krei fibrojn pli malfortajn.
  • 28:15 - 28:20
    Kaj malkovri ion pli ŝireblan
  • 28:20 - 28:23
    por ke la ŝtrumpoj ne tiom daŭru.
  • 28:26 - 28:30
    La samaj kemiistoj kiuj cerbumis tiom por krei longdaŭran nilonon,
  • 28:30 - 28:34
    iris laŭ la epoka fluo kaj tiel kreis pli malfortan.
  • 28:34 - 28:38
    Tiu ĉiamdaŭra fadenon malaperis el la fabrikoj,
  • 28:38 - 28:40
    same kiel en la filmo.
  • 28:40 - 28:43
    Ni volas la plenan posedon de tiu malkovro.
  • 28:43 - 28:45
    Se vi akceptas, ni pagos duoblon de la kontrakto.
  • 28:45 - 28:47
    Kvaronan milionon...
  • 28:48 - 28:49
    -Por forigi ĝin?
  • 28:49 - 28:50
    -Jes.
  • 28:51 - 28:56
    Kion opiniis la kemiistoj Dupontaj pri intence redukti la uzvivon varan?
  • 28:57 - 29:00
    Ja devis esti ĉagrena por la inĝenieroj
  • 29:00 - 29:03
    devige uzi siajn konojn por krei subnivelan varon,
  • 29:03 - 29:07
    post tiom da penoj por krei bonan varon.
  • 29:07 - 29:12
    Sed mi supozas ke tio estas ekstera vidpunkto.
  • 29:13 - 29:15
    Eble ili nur plenumis sian laboron.
  • 29:15 - 29:18
    Fortigi aŭ malfortigi ĝin estis ilia laboro.
  • 29:21 - 29:24
    Etike tiuj estis komplikaj tempoj por la inĝenieroj.
  • 29:24 - 29:28
    Tiu alfrontado igis al ili repensi
  • 29:28 - 29:31
    siajn etikajn ideojn plej fundamentajn.
  • 29:33 - 29:36
    La maljuna filozofio apogis
  • 29:36 - 29:39
    la varojn longdaŭrajn, neniam rompeblajn.
  • 29:39 - 29:42
    La junaj filozofiuloj, helpataj de la merkato,
  • 29:42 - 29:44
    deziris krei varojn
  • 29:44 - 29:46
    tiel forĵeteblaj kiel eble.
  • 29:46 - 29:49
    La debato finiĝis
  • 29:49 - 29:52
    kiam la nova filozofio gajnis la ludadon.
  • 29:57 - 30:01
    La paneiga programado ne nur trafis la inĝenierojn.
  • 30:01 - 30:06
    La ĉagreno de la konsumantoj videblis en la elstara teatraĵo de Arthur Miller:
  • 30:06 - 30:07
    Morto de vojaĝanto.
  • 30:07 - 30:11
    Tiel, kiel Willy Loman, la konsumantoj nur rajtis plendi.
  • 30:11 - 30:14
    Eĉ nur unu fojon en mia vivo, mi dezirus posedi ion antaŭ rompiĝi!
  • 30:14 - 30:17
    Estas ada senĉesa batalo kontraŭ la rubejego!
  • 30:17 - 30:20
    Mi ĵus pagis la veturilon kaj jam ĝi misfunkcias.
  • 30:20 - 30:24
    La fridujo konsumas rimenojn senĉese.
  • 30:25 - 30:27
    Tio estas pruvite!
  • 30:27 - 30:29
    VI ĵus pagis ion kaj ne plu uzeblas.
  • 30:32 - 30:36
    Konsumantoj ne sciis, ke malantaŭ la Fera Kurteno,
  • 30:36 - 30:38
    en la landoj de la orienta bloko,
  • 30:38 - 30:42
    ekzistis tuta ekonomio sen paneiga programado.
  • 30:48 - 30:54
    La komunisma ekonomio ne baziĝas sur libera merkato, sed sur registara planado.
  • 30:55 - 30:59
    Ĝi ne estis tre efika, kaj ĝi suferis oftan mankon de resursoj.
  • 30:59 - 31:04
    En tia ekonomio, paneiga programado neniel logikis.
  • 31:08 - 31:13
    En la pasinta orienta Germanio, tiu estas la komunisma ekonomio plej efika,
  • 31:13 - 31:20
    la reguloj diris ke fridujoj kaj lavmaŝinoj funkciendis por 25 jaroj.
  • 31:23 - 31:28
    Mi aĉetis ĉi tiun fridujon en la Orienta Germanio je 1985,
  • 31:28 - 31:32
    ĝi jam estas 24jara almenaŭ.
  • 31:33 - 31:37
    Mi neniam bezonis ŝanĝi la ampolon,
  • 31:37 - 31:39
    ĝi estas preskaŭ 25jara.
  • 31:42 - 31:49
    En 1981, orient-Berlina fabriko ekproduktis ampolon longdaŭran kaj
  • 31:49 - 31:54
    oni prezentis ĝin en internacia foiro por trovi okcidentaj aĉetantoj.
  • 31:55 - 31:58
    Kiam la fabrikantoj de la orienta Germanio
  • 31:58 - 32:01
    prezentis tiujn ampolojn
  • 32:01 - 32:03
    en la ferio de Hanover en 1981,
  • 32:04 - 32:07
    iliaj kolegoj de okcidento diris: "Ili senlaboriĝos".
  • 32:07 - 32:10
    La inĝenieroj de orient-Germanio diris:
  • 32:10 - 32:13
    "Ne, male.
  • 32:13 - 32:16
    Ni gardos niajn postenojn
  • 32:16 - 32:20
    se ni enŝparas materialojn kaj ne malŝparas volframon."
  • 32:23 - 32:26
    La okcidentuloj malakceptis la ampolon.
  • 32:27 - 32:31
    En 1989 falis la muro Berlina,
  • 32:31 - 32:37
    la fabriko fermiĝis kaj la longdaŭra ampolo ne plu produktiĝis.
  • 32:38 - 32:42
    Nun nur eblas vidi ĝin en ekspozicioj kaj muzeoj.
  • 32:52 - 32:57
    20 jaroj post la falo Berlin-mura, la konsumemo sen-brensa
  • 32:57 - 33:00
    okazas kaj oriente kaj okcidente.
  • 33:07 - 33:10
    Kun unu malsimileco, en la interreta epoko
  • 33:10 - 33:14
    la konsumantoj pretas lukti kontraŭ la paneiga programado.
  • 33:15 - 33:17
    Nia unua laboro sukcesplena
  • 33:17 - 33:19
    estis filmeto pri la iPod.
  • 33:20 - 33:23
    Mi estis sen-mone kaj aĉetis iPod
  • 33:23 - 33:26
    kiu kostis 400, 500 dolarojn.
  • 33:27 - 33:31
    Post 8, 12 monatoj la baterio mortis.
  • 33:32 - 33:36
    Mi telefonis al Apple por peti ke ili ŝanĝu la baterion,
  • 33:36 - 33:40
    kaj ilia tiama politiko estis tiu, diri al klientoj
  • 33:40 - 33:42
    ke ili aĉetu alian iPod.
  • 33:42 - 33:44
    Pli bone aĉeti novan.
  • 33:44 - 33:45
    Apple ne oferas.
  • 33:45 - 33:46
    Ne.
  • 33:46 - 33:49
    Ĉu Apple ne oferas anstataŭan baterion?
  • 33:49 - 33:49
    Ne.
  • 33:49 - 33:52
    Kio ĝenis ne estis la morto bateria.
  • 33:52 - 33:55
    Se tio okazas al mia poŝtelefono Nokia,
  • 33:55 - 33:57
    mi aĉetas novan baterion.
  • 33:57 - 33:59
    Eĉ al mia komputileto Apple
  • 33:59 - 34:02
    mi povas ŝanĝi la baterion.
  • 34:02 - 34:05
    Sed por la iPod, tiom kara, mortinte la baterio
  • 34:05 - 34:08
    oni devis ŝanĝi la tutan aparaton.
  • 34:10 - 34:15
    Mia frato havis la ideon krei filmeton pri tio.
  • 34:15 - 34:18
    Ni iris kun ŝablono kaj aspergilo,
  • 34:18 - 34:21
    pentrante sur la reklamojn de iPod viditajn.
  • 34:21 - 34:24
    "La baterio ne-reŝanĝebla de iPod nur vivas 18 monatojn."
  • 34:28 - 34:32
    Ni enretigis la videon en www.ipodsdirtysecret.com
  • 34:32 - 34:33
    En la una monato ĝi havis
  • 34:33 - 34:36
    5 aŭ 6 milionojn da vizitoj
  • 34:36 - 34:39
    kaj la retejo freneziĝis.
  • 34:41 - 34:46
    Advokato de San Francisco, Elizabeth Pritzker, aŭdis pri la video
  • 34:46 - 34:50
    kaj decidis procesi al Apple pro la iPod-bateria temo.
  • 34:50 - 34:54
    Duon-jarcenton post la kartela okazo, la paneiga programado
  • 34:54 - 34:57
    fine alvenis al la tribunalo.
  • 34:58 - 35:01
    Kiam la procesado ekis,
  • 35:01 - 35:04
    jam du jarojn post la enmerkatiĝo de iPod,
  • 35:04 - 35:05
    Apple jam vendis
  • 35:05 - 35:08
    3 milionojn da iPodoj en Usono.
  • 35:10 - 35:13
    Multaj el tiuj iPodoj havis problemojn bateriajn
  • 35:13 - 35:17
    kaj la posedantoj pretis iri tribunalen.
  • 35:18 - 35:21
    Unu el tiuj estis Andrew Westley.
  • 35:22 - 35:25
    Inter la konsumantoj kiuj vokis nin,
  • 35:25 - 35:30
    ni elektis reprezentantojn por opa procesado.
  • 35:34 - 35:36
    Opa procesado
  • 35:36 - 35:39
    estas usona aparta mekanismo:
  • 35:39 - 35:44
    Persona grupeto reprezentas pli grandan grupon
  • 35:44 - 35:46
    por prezenti proceson al tribunalo.
  • 35:49 - 35:53
    Mia rolo ĉi-procese estis reprezenti milojn,
  • 35:53 - 35:56
    eble dekmilojn da homoj.
  • 35:56 - 36:00
    La proceso konatiĝis kiel Westley kontraŭ Apple.
  • 36:03 - 36:07
    Kiam miaj amikoj kaj familio aŭdis pri tiu grava proceso,
  • 36:07 - 36:11
    ili kredis ke mi estis radikaliĝanta,
  • 36:11 - 36:14
    ke mi estis la venonta Erin Brockovich.
  • 36:17 - 36:21
    Je decembro 2003, Elizabeth Pritzker proceson prezentis
  • 36:21 - 36:23
    al tribunalo de la graflando San Mateo
  • 36:23 - 36:26
    ege proksime al la sidejo de Apple.
  • 36:29 - 36:34
    Ni petis al Apple plurajn teknikajn dokumentojn
  • 36:34 - 36:37
    rilate al la uzvivo de la iPoda baterio
  • 36:37 - 36:40
    kaj ni ricevis multaj teknikajn datenojn
  • 36:40 - 36:43
    pri la dizajna procezo kaj la bateriaj provoj.
  • 36:43 - 36:45
    Tiel, ni malkovris ke
  • 36:45 - 36:49
    la litia baterio iPoda dizajniĝis
  • 36:49 - 36:52
    dekomence
  • 36:52 - 36:54
    por vivi mallonge.
  • 36:58 - 37:01
    La kondiĉo por krei la iPodon
  • 37:01 - 37:04
    estis la paneiga programado.
  • 37:07 - 37:11
    Post monatoj de premoj, ambaŭ flankoj atingis interkonsenton.
  • 37:11 - 37:16
    Apple kreis anstataŭaĵan servon kaj plilongigis la garantion ĝis 2 jaroj.
  • 37:16 - 37:20
    La procesantoj ricevis kompenson.
  • 37:22 - 37:25
    Io, kio persone tedas min
  • 37:25 - 37:27
    estas ke Apple prezentiĝas
  • 37:27 - 37:31
    kiel moderna, juna kaj progresema entrepreno.
  • 37:31 - 37:37
    Ke entrepreno tia ne havas naturmedian politikon
  • 37:37 - 37:39
    kiu permesas al konsumanto
  • 37:39 - 37:42
    redoni la varon por ĝia recikligo kaj forigo,
  • 37:42 - 37:46
    tio estas kontraŭintuicia kaj kontraŭas ĝian mesaĝon.
  • 37:54 - 37:59
    La paneiga programado estigas fluon senhaltan da forĵetaĵoj
  • 37:59 - 38:03
    kiuj fine restas en landoj trimondaj kiel Ganao, en Afriko.
  • 38:04 - 38:06
    Ekde ok, naŭ jaroj
  • 38:06 - 38:09
    mi ekrimarkis ke al Ganao alvenis
  • 38:09 - 38:11
    multaj konteneroj de elektronikaj forĵetaĵoj.
  • 38:13 - 38:15
    Ni parolas pri paneaj kaj komputiloj
  • 38:15 - 38:18
    kaj televidiloj
  • 38:18 - 38:21
    kiujn neniu volas en la evoluintaj landoj.
  • 38:23 - 38:26
    Traktaĵo internacia malpermesas sendi elektronikajn forĵetaĵojn
  • 38:26 - 38:28
    al la tria mondo.
  • 38:28 - 38:31
    Sed komercistoj uzas simplan lertaĵon:
  • 38:31 - 38:34
    deklari ilin varoj duamanaj.
  • 38:40 - 38:43
    Pli ol 80% el la forĵetaĵoj elektronikaj kiuj iras Ganen
  • 38:43 - 38:48
    ne ripareblas kaj restas forlasitaj en la rubejegoj de la tuta lando.
  • 38:50 - 38:53
    Ni troviĝas en la rubejego Agbogbloshie.
  • 38:53 - 38:57
    Ĉi tie estis belega rivero Odaw,
  • 38:57 - 39:00
    kiu serpentis ĉirkaŭe.
  • 39:00 - 39:03
    Ĝi vivigis ĉion, estis multaj fiŝoj.
  • 39:03 - 39:08
    Mi iradis al proksima lernejo,
  • 39:08 - 39:11
    ni venis por ludi piedpilkon kaj pasigi tempon.
  • 39:11 - 39:15
    Fiŝistoj organizadis promenojn surboatajn.
  • 39:15 - 39:17
    Nun ĉio malaperis.
  • 39:17 - 39:20
    Kaj tio tre tristigas kaj kolerigas min
  • 39:25 - 39:30
    Nuntempe ne ekzistas infanoj ludantaj post iri lernejen.
  • 39:30 - 39:35
    Anstataŭ tio, junuloj de malriĉaj infanoj venas por serĉi rubon.
  • 39:36 - 39:41
    Ili bruligas la plastikaĵon kablan por preni la metalon enan.
  • 39:47 - 39:52
    La infanoj pli etaj reserĉas por trovi
  • 39:52 - 39:56
    ajnajn metaletojn kiujn granduloj forgesis.
  • 40:12 - 40:15
    Kiuj sendas al ni tian rubon diras:
  • 40:15 - 40:18
    "Ni volas malfermi tiun digitalan breĉon
  • 40:18 - 40:21
    inter Eŭropo kaj Ameriko, kaj la cetera Afriko kaj Ganao."
  • 40:21 - 40:25
    Sed la senditaj komputiloj
  • 40:25 - 40:27
    ne funkcias.
  • 40:30 - 40:32
    Ne logikas ricevi forĵetaĵojn
  • 40:32 - 40:35
    se ne eblas ripari ilin, des malpli se ne estas viaj
  • 40:35 - 40:38
    kaj via lando iĝas monda rubejego.
  • 40:47 - 40:50
    La rubo kiun oni kaŝis al vido dum tiom longe
  • 40:50 - 40:53
    dum la industria erao, nun venas al niaj vivoj
  • 40:53 - 40:55
    kaj ni ne povas eviti ĝin.
  • 40:55 - 40:58
    La malŝparema ekonomio alvenas al sia fino
  • 40:58 - 41:02
    ĉar ne plu restas lokoj por surmeti la forĵetaĵojn.
  • 41:02 - 41:06
    Danke al pasigo tempa ni rimarkis
  • 41:06 - 41:09
    ke la planedon ne povas subteni porĉiame tion ĉi.
  • 41:09 - 41:12
    La resursoj materialaj kaj energiaj
  • 41:12 - 41:15
    kiujn ni havas estas kunlimaj.
  • 41:16 - 41:18
    Estonteco neniam pardonos nin.
  • 41:18 - 41:23
    Oni malkovros la vivstilon malŝpareman
  • 41:23 - 41:26
    de la evoluintaj landoj.
  • 41:29 - 41:34
    Homoj el ĉie ekagas nun kontraŭ la paneiga programado.
  • 41:36 - 41:40
    Mike Anane batalas ekde la katena fino,
  • 41:40 - 41:42
    li komencis kolektante informojn.
  • 41:43 - 41:48
    Ĉi tie mi gardas la forĵetaĵojn kun indentigaj etiketoj.
  • 41:48 - 41:52
    Ĉi tie legeblas Centralo AMU en Zelando, Danlando.
  • 41:54 - 41:57
    Ĉi tio venas el Germanio, oni sendis tien ĉi por forĵeti.
  • 41:57 - 41:59
    Universitato Westminster.
  • 41:59 - 42:00
    Apple estas entrepreno
  • 42:00 - 42:03
    kiu fanfaronas esti ekologiista.
  • 42:03 - 42:06
    Sed multaj varoj de Apple fine restas ĉi tie.
  • 42:07 - 42:12
    Mi havas datenbankon kun etiketoj kaj kontaktoj
  • 42:12 - 42:15
    de la entreprenoj kiuj posedis
  • 42:15 - 42:18
    la rubon forĵetitan en Ganao.
  • 42:20 - 42:24
    Mike planas el tiuj datenoj igi pruvojn
  • 42:24 - 42:26
    por denunco en tribunalo.
  • 42:31 - 42:34
    Ni devas ekagi per punrimedoj,
  • 42:34 - 42:36
    procesi homojn
  • 42:36 - 42:38
    por ke ne plia rubo alvenu al Ganao.
  • 42:50 - 42:55
    Marcos retumas denove, li serĉas kiel longigi la vivon de sia printilo.
  • 42:58 - 43:02
    Retejo el Rusio ŝajnas oferi programaron senpagan
  • 43:02 - 43:05
    por printiloj kun nombrila blato.
  • 43:06 - 43:11
    La programisto penigis sin por klarigi sian personan motivon.
  • 43:11 - 43:14
    Tio ĉi okazas pro malbona muntado.
  • 43:14 - 43:16
    Tiu estas ilia negoca modelo.
  • 43:16 - 43:19
    Ĝi estas malbona por la uzanto kaj la naturmedio.
  • 43:19 - 43:24
    Tial, mi trovis rimedon por krei programaron
  • 43:24 - 43:27
    permesantan reekigi la blaton nombrilan.
  • 43:29 - 43:34
    Marcos ne scias kio okazeblas, sed li fine decidas elŝuti la programaron.
  • 43:37 - 43:41
    El vilaĝeto francia, John Thackara batalas kontraŭ la paneiga programado,
  • 43:41 - 43:46
    li helpas homojn el la tuta mondo kundividi ideojn negocajn kaj dizajnajn.
  • 43:47 - 43:51
    En la plej malriĉaj landoj, aĵojn oni ĉiam riparas.
  • 43:51 - 43:55
    La ideo forĵeti varon nur ĉar ĝi paneis
  • 43:55 - 43:58
    estas nepensebla por homoj el la sudo.
  • 44:00 - 44:03
    En barato ekzistas vorto "jugaad"
  • 44:03 - 44:06
    por priskribi tiun kutimon ripari aĵojn,
  • 44:06 - 44:09
    senzorge la malfacilecon.
  • 44:12 - 44:16
    Ni provas trovi homojn kun realaj projektoj,
  • 44:16 - 44:21
    kiuj ne diru al si asertojn absktraktajn
  • 44:21 - 44:24
    pri kiel malbone iras ĉio aŭ kio ŝanĝendas.
  • 44:29 - 44:34
    Unu el tiuj estas Warlden Phillips, ido de la fabrikantoj ampolaj.
  • 44:39 - 44:41
    Mi memoras ke mia avo alportis min
  • 44:41 - 44:43
    al fabriko de Phillips
  • 44:43 - 44:47
    por ke mi vidu kiel oni fabrikas ampolojn,
  • 44:47 - 44:49
    tio estas mirinda.
  • 44:54 - 44:57
    Preskaŭ jarcenton post la kartelo ampola,
  • 44:57 - 45:02
    Warlden Phillips daŭrigas la familian kutimon, sed kun malsimila vidpunkto.
  • 45:02 - 45:06
    Li produktas ampolon LEDan kiu daŭras 25 jarojn.
  • 45:10 - 45:14
    Ne ekzistas mondo ekologia kaj mondo negoca.
  • 45:17 - 45:19
    Negoco kaj subtenebleco iras mane kune.
  • 45:19 - 45:22
    Fakte, tio estas la plej bona bazo por negoco.
  • 45:22 - 45:25
    Kaj la sola rimedo sukcesi tion
  • 45:25 - 45:28
    estas konsideri la realan koston
  • 45:28 - 45:30
    de la resursoj uzitaj.
  • 45:30 - 45:32
    Kaj konsideri same la konsumon energian,
  • 45:32 - 45:36
    aldone al la transportokonsumo nedirekta.
  • 45:36 - 45:40
    Se la transportistoj pagus la koston realan transportan,
  • 45:40 - 45:44
    sen mencii ke la nafto estas resurso ne renovebla
  • 45:44 - 45:47
    nek ankoraŭ anstataŭebla,
  • 45:47 - 45:51
    la kostoj 20obliĝus aŭ 30obliĝus!
  • 45:53 - 45:56
    Se oni konsideras tion por ĉiu varo produktita,
  • 45:56 - 46:01
    la entreprenistoj tutmondaj havus grandajn emigojn
  • 46:01 - 46:04
    por produkti varojn ĉiamdaŭreblajn.
  • 46:06 - 46:10
    Ankaŭ bataleblas kontraŭ la paneiga programado
  • 46:10 - 46:13
    se oni repensas pri la vara inĝenierio kaj produktado.
  • 46:14 - 46:18
    Nova vidpunkto: "El lulilo al lulilo"
  • 46:18 - 46:21
    asertas ke se fabrikoj funkcius kiel naturo
  • 46:21 - 46:24
    la mema paneigo paneus.
  • 46:25 - 46:29
    Kiam ni parolas pri protekti la naturmedion,
  • 46:29 - 46:33
    ni ĉiam pensas pri tranĉi, rezigni, redukti.
  • 46:33 - 46:37
    Sed en printempo, ĉerizarbo
  • 46:37 - 46:39
    nek tranĉas ion nek rezignas.
  • 46:44 - 46:47
    La natura ciklo produktas abunde,
  • 46:47 - 46:52
    sed la falintaj floroj kaj sekaj folioj ne estas forĵetaĵoj,
  • 46:52 - 46:54
    sed nutraĵoj por aliaj vivaĵoj.
  • 46:56 - 47:00
    Naturo ne produktas forĵetaĵojn, nur nutraĵojn.
  • 47:03 - 47:08
    Braungart kredas ke la industrio povas imiti la virtan ciklon naturan.
  • 47:08 - 47:15
    Kaj li pruvis tion kiam li redezajnis la procezon produktadan de svisa ŝtofa fabriko.
  • 47:17 - 47:21
    Kiam vi kovras sofon per ŝtofoj tiaj,
  • 47:21 - 47:25
    la eltondaĵoj estas tiom venenaj
  • 47:25 - 47:29
    ke ili devas esti forigitaj kune kun la venenaj restaĵoj.
  • 47:32 - 47:39
    Braungart malkovris ke la fabriko uzis konstante centojn da
    farboj kaj kemiaj produktoj.
  • 47:39 - 47:40
    tre venenaj.
  • 47:41 - 47:46
    Por produkti la novajn teksaĵojn, Braungart kaj lia teamo reduktis la liston
  • 47:46 - 47:48
    ĝis nur 36 substancoj,
  • 47:48 - 47:50
    ĉiuj biomalkomponeblaj.
  • 47:51 - 47:55
    Ni elektis ingrediencojn manĝeblajn.
  • 47:55 - 47:58
    Se vi ŝatus, vi povus aldoni ilin al via mueslio.
  • 47:59 - 48:01
    En malŝparema socio,
  • 48:01 - 48:03
    varo mallongviva kreas problemon de forĵetaĵoj.
  • 48:03 - 48:07
    Se socio produktas nutraĵojn,
  • 48:07 - 48:10
    la varoj mallongvivaj iĝas io nova.
  • 48:11 - 48:15
    Por la plej radikalaj kritikantoj kontraŭ la paneiga programado,
  • 48:15 - 48:18
    ne sufiĉas reformi la procezojn produktadajn,
  • 48:18 - 48:22
    ili volas repensi nian ekonomion kaj niajn valorojn.
  • 48:22 - 48:26
    Estas vera revolucio, revolucio kultura,
  • 48:26 - 48:30
    ĉar tio estas ŝanĝo de paradigmo kaj pensmaniero.
  • 48:30 - 48:34
    Tiu revolucio nomiĝas: Malkreskado.
  • 48:34 - 48:37
    Serge Latouche vojaĝas de parolado al parolado klarigante
  • 48:37 - 48:41
    kiel forlasi la socion kreskecan porĉiame.
  • 48:42 - 48:46
    La malkresko estas provoka slogano
  • 48:46 - 48:52
    kiu provas rompi la eŭforian paroladon
  • 48:52 - 48:56
    pri kreskado farebla, senlima kaj subtenebla.
  • 48:56 - 49:01
    Ĝi provas pruvi la neceson por ŝanĝi la logikon.
  • 49:03 - 49:06
    La esenco de la malkresko
  • 49:06 - 49:09
    resumeblas per sola vorto: redukti.
  • 49:09 - 49:13
    Redukti nian ekologian spuron,
  • 49:13 - 49:16
    la tro-produktadon kaj la tro-konsumadon.
  • 49:17 - 49:20
    Reduktante la konsumon kaj produktadon,
  • 49:20 - 49:22
    ni povas liberigi tempon
  • 49:22 - 49:26
    por disvolvi aliajn tipojn de riĉeco
  • 49:26 - 49:30
    kiuj avantaĝe ne elĉerpiĝas dum uzado,
  • 49:30 - 49:32
    same kiel amikeco aŭ kono.
  • 49:35 - 49:38
    Pli kaj pli, ni dependas de objektoj
  • 49:38 - 49:40
    por nia identeco kaj memestimo
  • 49:40 - 49:44
    Tio estas konsekvenco de la krizo de tio
  • 49:44 - 49:46
    kio kutimis indentigi nin,
  • 49:46 - 49:49
    kiel la rilato kun la komunumo aŭ lando.
  • 49:49 - 49:51
    Aŭ pri tiuj simplaj aferoj
  • 49:51 - 49:54
    kiujn konsumismo jam anstataŭis.
  • 49:58 - 50:03
    Se feliĉo dependus de la nivelo konsuma,
  • 50:03 - 50:07
    ni devus esti absolute feliĉaj,
  • 50:07 - 50:12
    ĉar ni konsumas 26oble pli ol en la tempoj de Marx.
  • 50:12 - 50:13
    Sed enketoj montras,
  • 50:13 - 50:16
    ke homoj ne estas 20oble pli feliĉaj,
  • 50:16 - 50:19
    ĉar feliĉo estas ĉiam subjektiva.
  • 50:23 - 50:28
    La kritikistoj kontraŭ la malkresko timas tion, ke ĝi detruos la ekonomion
  • 50:28 - 50:31
    kaj alportos nin reen al la ŝtonepoko.
  • 50:33 - 50:36
    Reveni al subtenebla socio,
  • 50:36 - 50:40
    kies ekologia spuro ne pli grandas ol planedo,
  • 50:40 - 50:44
    ne signifas reveni al ŝtona epoko, sed reveni,
  • 50:44 - 50:47
    konsiderante la parametrojn de lando kiel Francio,
  • 50:47 - 50:50
    al la 1960aj jaroj, jaroj tute ne estas Ŝtonepokaj.
  • 50:53 - 50:58
    La socio de malkresko realigas la vizion de Gandhi:
  • 50:58 - 51:01
    "La mondo sufiĉe grandas por ĉies bezonoj
  • 51:01 - 51:03
    por satigi ĉies bezonojn
  • 51:03 - 51:05
    sed ĉiam tro malgrandas
  • 51:05 - 51:07
    por la avido de kelkuloj."
  • 51:33 - 51:38
    Marcos nun instalas la rusan programaron en sia komputilo.
  • 51:42 - 51:47
    Per la nova programo li povas irigi al nulo la presilan nombril-blaton.
  • 51:51 - 51:54
    La presilo malŝlosiĝas tuj.
  • 52:07 - 52:08
    Ĉu la fino?
  • 52:09 - 52:12
    Subtekstigita de Alex Escomu (Facebook-e)
Title:
Aĉeti, forĵeti, aĉeti. Subteksto en Esperanto.
Description:

"Aĉeti, forĵeti, aĉeti" estas dokumenta filmo de Dannoritzer Cosima pri paneiga programado, tio estas intence redukti la vivo varan por plialtigi la konsumon. Cosima volis esplori kaj disigi la faktojn disde la fikcio de diversaj urbaj legendoj kiujn ŝi aŭdis kiel: la eterna lum-ampolo, aŭtoj sen benzino... kie la rakonto ĉiam finis per konspiro: la malapero de la inventinto aŭ de la aparato. La filmo estas kunlabora produktaĵo de Article Z (Francio) kaj Media 3.14 (Barcelono), kunfinancita de pluraj kanaloj: Arte (Francio), TVE kaj kataluna televido. Ĝi estis filmita en Hispanio, Francio, Germanio, Usono kaj Ganao (afrika lando kiu iĝis la rubejego de 'elektronika rubo' okcidenta). Aĉeti, Forĵeti, Aĉeti vojaĝas tra la historio de negoca praktiko kiu engaĝas la intencan redukton de la vivo vara por plialtigi la konsumon ĉar, tiel kiel jam eldonis en 1928 influa usona revuo pri reklamado: "varo ne elĉerpebla estas tragedio por negocoj. " La dokumenta filmo estas la rezulto de tri jaroj de esplorado, ĝi uzas preskaŭ nekonatajn bildojn. Ĝi donas pruvojn dokumentajn kaj montras la katastrofajn rezultojn naturmediajn kiuj estiĝas el ĉi tiu praktiko. Ĝi ankaŭ prezentas plurajn ekzemplojn de la spirito de rezistado kreskanta inter konsumantoj kaj inkluzivas la analizon kaj la opinion de ekonomikistoj, dezajnistoj kaj intelektuloj kiuj proponas alternativajn manierojn por savi la ekonomion kaj naturmedion. Cosima Dannoritzer kinisto kaj skriptisto estas germanino kiu laboris por televido en Germanio, Britio kaj Hispanio. Ŝi direktis dokumentajn filmojn kiel "Se povus paroli rubo" portreto de Barcelono tra ĝiaj rubujoj.

more » « less
Video Language:
Spanish
Duration:
52:18

Esperanto subtitles

Revisions