-
Dum infaneco, lulis min
-
kiel multajn turkajn infanojn,
historioj plenaj je koboldoj,
-
gigantoj, fantastaj bestoj
kaj ĉiaj fabelaj kreaĵoj.
-
Ĉiuj ĉi mirindaj estaĵoj,
rekte el la rakontoj de mia avino,
-
loĝis mondon ja mian.
-
Nerealan, mallogikan, ofte amuzan,
foje timigan,
-
sed ĉiam kun specifaj reguloj.
-
Necesis ne rompi ilin
-
se oni ne volis
havi misfortunon kiel kompanon.
-
Kiam mi alvenis en Francion,
mi havis dekojn da superstiĉoj
-
sed mi baldaŭ komprenis,
-
ke se mi ne volis ŝajnigi min stranga
-
necesis trovi manieron
kaŝi miajn manietojn.
-
Por kelkaj la afero facilis.
-
Ekzemple, kiam mi estis kontenta
-
ial aŭ alial, por plu havi tiun feliĉon,
-
necesis ekfrapi tuj trifoje sur lignon,
-
mordi mian langon kaj flustri maŝalah,
-
netradukebla vorto,
kiu protektas kontraŭ rigard-sorĉo.
-
Sed tiu rito povis esti diskreta.
-
Mi povis senriproĉe aranĝi miajn ŝuojn,
-
pretekste, ke mi estis ordema.
-
Oni tute ne suspektis,
ke mi timis katastrofon
-
se miaj ŝuoj aperus
kun la malsupro supren.
-
Kuireje, la tasko malfaciliĝis.
-
En Turkio, mi neniam prenis
tranĉilon el ies manoj,
-
pro timo malamikiĝi kun amiko.
-
Tamen, en Francio nepras preni tranĉilon
de iu, kiu etendas la manon.
-
Do, mi pretekstis,
ke fikcia telefono sonis
-
ĝuste kiam mi devis preni la aĵon,
-
kiu tranĉus nian amikecon.
-
Mi havis aliajn artifikojn.
-
Invitis min al kampo-domo amikoj miaj,
-
kiuj kutime ripozis
sub sia mirinda fig-arbo,
-
mi kantadis plenpulme dum siesto-horo.
-
Ili pensis, ke mi estis senrespektema
-
sed ververe mi savadis ilian vivon.
-
En Turkio, ĉiuj scias, ke dormi
sub fig-arbo donas 7-jarajn malbonŝancon.
-
Iun tagon, kiam kiel kutime
mi estis uzanta
-
ĉiajn ruzojn por malhelpi miajn amikojn
-
pasi pordon kun la maldekstra piedo,
rimarkigi tombejon per fingro
-
aŭ rigardi sin antaŭ spegulo
postnoktomeze,
-
mi decidis, ke tio devis fini.
-
Se mi volis integriĝi en kartezia socio,
-
nepris forlasi por ĉiam tiujn superstiĉojn
-
kiuj venis de tempo
kiam Turkio ankoraŭ ne estis islamita,
-
sed vivis sub ŝamana marko, t.e., en mondo
-
kie kunvivas la homoj
kaj la supernaturaj estaĵoj.
-
Kuraĝe, mi liberigis min
-
de ĉiuj miaj orientaj manioj
unu post la alian.
-
Mi sukcesis. Ĉu surprizo por vi?
-
Sed mi rimarkis, ke iom post iom,
kopiante miajn francajn amikojn,
-
mi ekagis strange.
-
Nun ankaŭ mi evitas pasi sub ŝtuparo
-
kaj lastatempe
mi malfidas je nigraj katoj.
-
Por eviti malbonŝancon
mi ne plu frapetas lignon
-
trifoje sinsekve kiel mi faradis antaŭe.
-
Nun mi tuŝas lignon kaj diras:
"Mi tuŝas lignon".
-
Je mia surprizo,
al tiuj francaj amikoj, kiuj surpriziĝis
-
je miaj frenezaj orientaj tradicioj,
ŝajnas perfekte logike
-
doni moneron al iu,
kiu donas al mi tranĉilon,
-
por ne tranĉi nian amikecon,
-
eviti malfermi pluvombrelon hejme,
-
neniam forgesi diri
"merdon" al la studentoj,
-
kiuj tuj havos ekzamenojn,
-
eviti diri la vortojn
-
ŝnuro aŭ kuniklo en teatro.
-
Mi eble ne finis mian lernadon.
-
Sed multnombraj spiritoj vagas en Francio,
-
kvankam la francoj ne rimarkas tion.
-
Ĉu vi ne trovas tion amuza
-
por tiel kartezia socio?