Unu aĵo, 2600-jara historio
-
0:00 - 0:02Niaj aĵoj
-
0:02 - 0:05havas plejsupran econ –
-
0:05 - 0:07ili vivas pli longe, ol ni.
-
0:07 - 0:09Ni mortas, ili postvivas;
-
0:09 - 0:12nur unu vivon ni havas, ili – multajn,
-
0:12 - 0:15kaj en ĉiu vivo, ili povas preni
malsamajn signifojn. -
0:15 - 0:18Do, dum ni restas kun ununura biografio,
-
0:18 - 0:20ili ĝuas multajn.
-
0:20 - 0:22Ĉi-matene, mi volas paroli
-
0:22 - 0:25pri la vivo, la biografio – fakte, biografioj –
-
0:25 - 0:28de specifa aĵo,
-
0:28 - 0:30aĵo rimarkinda.
-
0:30 - 0:32Mi konsentas:
-
0:32 - 0:34ĝi neniel aspektas impona.
-
0:34 - 0:37Pli-malpli rugbepilko-dimensia,
-
0:37 - 0:39ĝi estas el argilo,
-
0:39 - 0:41cilindroforma,
-
0:41 - 0:44kaj oni kovris ĝin
-
0:44 - 0:46per eteta skribaĵo
-
0:46 - 0:49antaŭ ol sunumi ĝin.
-
0:49 - 0:51Videble,
-
0:51 - 0:53ĝi estas iom difektita.
-
0:53 - 0:55Nu, sensurprize:
-
0:55 - 0:58ĝi estas 2500-jara,
-
0:58 - 1:00kaj oni elterigis ĝin
-
1:00 - 1:02en 1879.
-
1:02 - 1:04Hodiaŭ, tamen,
-
1:04 - 1:06ĝi estas, miaopinie,
-
1:06 - 1:08grava rolulo
-
1:08 - 1:10en la Mezorienta politika areno.
-
1:10 - 1:12Ĝi entenas
-
1:12 - 1:14fascinajn rakontojn,
-
1:14 - 1:18kiuj estas tute ne finitaj ankoraŭ.
-
1:18 - 1:20Ĉio komencas
-
1:20 - 1:24kun la Irano-Irako milito
-
1:24 - 1:26kaj la eventaro,
-
1:26 - 1:28kiu kulminis
-
1:28 - 1:30je la invado de Irako
-
1:30 - 1:32fare de fremda armeo,
-
1:32 - 1:34la forigo de despoto
-
1:34 - 1:37kaj tuja ŝanĝo de reĝimo.
-
1:37 - 1:39Kaj elektu ni
-
1:39 - 1:41el tiu eventaro epizodon,
-
1:41 - 1:44kiun la plejparto el vi sendube konas:
-
1:44 - 1:46la festeno de Belŝacaro
-
1:46 - 1:48– jes, mi elvokas la Irano-Irako militon
-
1:48 - 1:51de 539 anE.
-
1:51 - 1:53La simileco
-
1:53 - 1:55inter la okazintaĵoj
-
1:55 - 1:58de 539 anE kaj 2003
-
1:58 - 2:00estas surprizega.
-
2:00 - 2:02Jen la pentraĵo fare de Rembranto,
-
2:02 - 2:04hodiaŭ en la Nacia Galerio en Londono,
-
2:04 - 2:06bildiganta la tekston de la profeto Danielo,
-
2:06 - 2:09en la hebreaj sanktaj skribaĵoj.
-
2:09 - 2:11Vi ĉiuj pli-malpli konas la rakonton.
-
2:11 - 2:14Belŝacaro estas la filo de Nebukadnecaro,
-
2:14 - 2:17konkerinto de Israelo, kiu prirabis Jerusalemon,
-
2:17 - 2:19ekkaptis la popolon
-
2:19 - 2:21kaj perforte forkondukis ĝin al Babilono.
-
2:21 - 2:24Kaj ne nur la popolon, sed ankaŭ la templan vazaron.
-
2:24 - 2:27Li disrabis, profanis la templon,
-
2:27 - 2:30kaj portis la grandajn orajn vazojn
-
2:30 - 2:33de la jerusalema templo al Babilono.
-
2:33 - 2:35Belŝacaro, lia filo,
-
2:35 - 2:37decidas okazigi festenon.
-
2:37 - 2:39Por igi la aferon eĉ pli amuza,
-
2:39 - 2:42li aldonas iom da sakrilegio
-
2:42 - 2:45kaj venigas la templan vazaron.
-
2:45 - 2:48Jam li militas kontraŭ Irano,
-
2:48 - 2:50kontraŭ la reĝo de Persujo.
-
2:50 - 2:53Tiunokte, laŭ Danielo,
-
2:53 - 2:55ĉe la kulmino de la festo,
-
2:55 - 2:58ekaperas mano, kiu skribas sur la muro:
-
2:58 - 3:01«Vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza.
-
3:01 - 3:03Via regno estas dividita
-
3:03 - 3:05kaj donita al la Medoj kaj Persoj».
-
3:05 - 3:07Precize tiun nokton,
-
3:07 - 3:11Ciro, reĝo de Persujo, eniras Babilonon
-
3:11 - 3:16kaj la reĝimo de Belŝacaro disfalas.
-
3:16 - 3:18Kompreneble, estas granda momento
-
3:18 - 3:20en la historio
-
3:20 - 3:22de la juda popolo,
-
3:22 - 3:24bildveka rakonto, kiun ni ĉiuj konas.
-
3:24 - 3:26«La skribaĵo sur la muro»
-
3:26 - 3:29estas ofta esprimo en la angla.
-
3:29 - 3:31Sed la sekvaĵo
-
3:31 - 3:33estas rimarkinda,
-
3:33 - 3:35kaj ĝi rilatas
-
3:35 - 3:37al nia cilindro.
-
3:37 - 3:39Ciro, reĝo de Persujo,
-
3:39 - 3:41eniris Babilonon senbatale.
-
3:41 - 3:43La granda babilona imperio,
-
3:43 - 3:45kiu etendiĝis de centra suda Irako
-
3:45 - 3:47ĝis la Mediteraneo,
-
3:47 - 3:49nun apartenas al li.
-
3:49 - 3:53Kaj Ciro publikigas deklaron.
-
3:53 - 3:56Jen tio, kio estas tiu cilindro,
-
3:56 - 3:59la deklaro fare de la Dio-gvidita estro,
-
3:59 - 4:03kiu renversis irakan desposton
-
4:03 - 4:05por liberigi la popolon.
-
4:05 - 4:07Per pompa babilonan
-
4:07 - 4:09– ĝi estas skribita en la babilona –
-
4:09 - 4:12li diras: «Mi estas Ciro, reĝo de la universo,
-
4:12 - 4:14la granda reĝo, la potenca reĝo,
-
4:14 - 4:18estro de Babilono, reĝo de la kvar anguloj de la mondo».
-
4:18 - 4:21Troigi oni ne timas, kiel vi konstatas.
-
4:21 - 4:23Eble estas la unua
-
4:23 - 4:25gazetara komunikaĵo
-
4:25 - 4:27fare de venkinta armeo
-
4:27 - 4:29kiun oni malkovris.
-
4:29 - 4:31Faris ĝin, kiel ni vidos,
-
4:31 - 4:34tre lertaj konsilistoj pri publikaj rilatoj.
-
4:34 - 4:37La troigo, tiam, ne vere suprizas.
-
4:37 - 4:39Kaj kion intencas fari la potenca reĝo,
-
4:39 - 4:42estro de la kvar anguloj de la mondo?
-
4:42 - 4:45Konkerinte Babilonon, li intencas
-
4:45 - 4:48tuj liberigi la popolojn
-
4:48 - 4:50kaptitajn kaj sklavigitajn
-
4:50 - 4:52de Babilono
-
4:52 - 4:54– de Nebukadnecaro kaj Belŝacaro.
-
4:54 - 4:56Li lasos ilin reiri iliajn hejmlandojn.
-
4:56 - 4:58Eĉ pli grave,
-
4:58 - 5:00li lasos ilin repreni
-
5:00 - 5:02la diojn, statuojn
-
5:02 - 5:04kaj templajn vazarojn
-
5:04 - 5:06konfiskitajn.
-
5:06 - 5:09Ĉiu popolo subpremita kaj ekzilita
-
5:09 - 5:11povas retrovi sian hejmlandon
-
5:11 - 5:14kaj kunporti siajn diojn.
-
5:14 - 5:17Ĉiu povos restarigi siajn altarojn
-
5:17 - 5:19kaj adori siajn diojn
-
5:19 - 5:22propramaniere, propralande.
-
5:22 - 5:24Tio estas la dekreto,
-
5:24 - 5:27la provo,
-
5:27 - 5:29ke la Judoj,
-
5:29 - 5:31post ekzilo al Babilono
-
5:31 - 5:34kaj jaroj pasigitaj borde de la babilonaj riveroj,
-
5:34 - 5:37priplorantaj la treamatan Jerusalemon,
-
5:37 - 5:40ricevis la permeson reiri al la hejmlando.
-
5:40 - 5:42Ili estas permesitaj reiri al Jerusalemo
-
5:42 - 5:44kaj restrarigi la templon.
-
5:44 - 5:46Tio estas grava dokumento
-
5:46 - 5:48por la historio de la Judoj.
-
5:48 - 5:52La Kroniklo kaj la Libro de Ezra, en la hebreaj skribaĵoj,
-
5:52 - 5:54rakontas ĉion triumftone.
-
5:54 - 5:56Jen la juda versio
-
5:56 - 5:58de la sama rakonto:
-
5:58 - 6:00«Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo:
-
6:00 - 6:03Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo,
Dio de la ĉielo, -
6:03 - 6:05kaj Li komisiis al mi
-
6:05 - 6:07konstrui al Li domon en Jerusalemo,
-
6:07 - 6:09Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo,
-
6:09 - 6:11kun tiu estu lia Dio;
-
6:11 - 6:14kaj li iru en Jerusalemon».
-
6:14 - 6:16«Li iru» – aaleh.
-
6:16 - 6:19La centra elemento, denove,
-
6:19 - 6:21de la temo de reveno,
-
6:21 - 6:23grava parto
-
6:23 - 6:25de la vivo de judaismo.
-
6:25 - 6:27Kiel vi scias, la reveno de la ekzilo,
-
6:27 - 6:29la dua templo,
-
6:29 - 6:31refasonis judaismon,
-
6:31 - 6:33kaj tiun ŝanĝon,
-
6:33 - 6:35tiun grandan historian momenton,
-
6:35 - 6:39ebligis Ciro, reĝo de Persujo,
-
6:39 - 6:42kiel diras la hebreaj pergamenoj
-
6:42 - 6:45kaj la babilona argilo.
-
6:45 - 6:47Du grandaj tekstoj,
-
6:47 - 6:49sed kion diri pri la politika situacio?
-
6:49 - 6:51Tiupunkte okazis
-
6:51 - 6:54fundamenta ŝanĝo en la historio de Mezoriento.
-
6:54 - 6:57La irana imperio, tiuj de la Medoj kaj de la Persoj,
-
6:57 - 6:59unuigitaj sub Ciro,
-
6:59 - 7:03fariĝis la unua granda imperio tutmonda.
-
7:03 - 7:06Ciro alvenas en la 530-aj anE.
-
7:06 - 7:10Kiam lia filo, Dario, sekvas lin,
-
7:10 - 7:13la tutan Orientan Mediteraneon
-
7:13 - 7:15regas la Persoj.
-
7:15 - 7:17Tiu imperio estas fakte
-
7:17 - 7:19la Mezoriento tiel, kiel ni konas ĝin,
-
7:19 - 7:22kaj ĝi formas la Mezoriento tiel,
kiel ĝi estas hodiaŭ. -
7:22 - 7:24Ĝi estis la plej granda imperio konita ĝis tiam.
-
7:24 - 7:26Eĉ pli grave:
-
7:26 - 7:28ĝi estis la unua
-
7:28 - 7:30grandskala plurkultura,
-
7:30 - 7:32plurfida ŝtato.
-
7:32 - 7:34Endis regi ĝin ja novmaniere,
-
7:34 - 7:36en diversaj lingvoj. La fakto,
-
7:36 - 7:39ke oni tion skribis en la babilona estas signifoplena.
-
7:39 - 7:41Endis agnoski la diversajn popolojn,
-
7:41 - 7:44kutimojn, religiojn kaj fidojn.
-
7:44 - 7:47Ĉion tion ĉi Ciro respektas.
-
7:47 - 7:49Li kreas modelon
-
7:49 - 7:51pri regado de granda societo
-
7:51 - 7:56plurnacia, plurfida kaj plurkultura.
-
7:56 - 7:58Kaj rezultas imperio,
-
7:58 - 8:01kiu inkludas la regionojn sur la ekrano,
-
8:01 - 8:04kaj kiu spertis 200 jarojn da stabileco
-
8:04 - 8:07antaŭ ol, Aleksandro detruis ĝin.
-
8:07 - 8:09Ĝi postlasis revon pri unuiĝinta Mezoriento,
-
8:09 - 8:11kie diversfidaj popoloj
-
8:11 - 8:13povas vivi kune.
-
8:13 - 8:15La helenaj invadoj ĉesigis tion.
-
8:15 - 8:18Kompreneble, Aleksandro ne povis estigi registraron
-
8:18 - 8:20kaj lia imperio dispeciĝis.
-
8:20 - 8:22Tamen, tio, kion prezentis
-
8:22 - 8:24Ciro supervivis.
-
8:24 - 8:27La helena historiisto Ksenofono
-
8:27 - 8:29verkis «Ciropedia»-n,
-
8:29 - 8:31en kiu li deklaras Ciron saĝa estro.
-
8:31 - 8:34Por la eŭropa kulturo venonttempa,
-
8:34 - 8:37Ciro restas modelo.
-
8:37 - 8:39Jen 16-jarcenta bildo
-
8:39 - 8:41montranta kiel admiro pri li
-
8:41 - 8:44estis disvastita.
-
8:44 - 8:46La libro de Ksenofono pri Ciro
-
8:46 - 8:49kaj la regado de bunta societo
-
8:49 - 8:51estis unu el la gravaj verkoj,
-
8:51 - 8:53kiuj inspiris la Patroj
-
8:53 - 8:55de la usona revolucio.
-
8:55 - 8:57Jefferson admiris la reĝon;
-
8:57 - 8:59ties idealoj
-
8:59 - 9:01klare respondis al tiuj de la 18-a jarcento
-
9:01 - 9:03pri religia toleremo
-
9:03 - 9:06en nova ŝtato.
-
9:08 - 9:10Dume, en Babilono,
-
9:10 - 9:12la situacio ne tre bonas.
-
9:12 - 9:15Post Aleksandro kaj la aliaj imperioj,
-
9:15 - 9:18Babilono dekadencas, ruiniĝas
-
9:18 - 9:22kaj ĉia ajn spuro de la granda imperio malaperas
-
9:22 - 9:24– ĝis 1879,
-
9:24 - 9:27kiam fosesplorada kampanjo
-
9:27 - 9:30de la Brituja Muzeo malkovras la cilindron.
-
9:30 - 9:33Nun, nova historio malfermiĝas por ĝi.
-
9:33 - 9:35Ĝi fariĝas argumento
-
9:35 - 9:37en grava mez-19-a jarcenta debato:
-
9:37 - 9:40Ĉu estas fidindaj la Sanktaj Skribaĵoj?
-
9:40 - 9:42La revenon de la Judoj
-
9:42 - 9:44kaj la dekreton de Ciro oni konis
-
9:44 - 9:46nur per la hebreaj skribaĵoj.
-
9:46 - 9:48Ne ekzistis alia pruvo.
-
9:48 - 9:50Nu, ekaperas la cilindro,
-
9:50 - 9:52kiu estigas grandan entuziasmon
-
9:52 - 9:54ĉe tiuj, kiuj kredis la skribaĵojn,
-
9:54 - 9:56sed kies fido estis ŝanceligita
-
9:56 - 9:58de evoluado kaj geologio.
-
9:58 - 10:00Jen estis pruvaĵo
-
10:00 - 10:02pri la historia vereco de la Biblio.
-
10:02 - 10:05Granda 19-a jarcenta momento.
-
10:05 - 10:10Tamen, ne tiom klara estas ĉio.
-
10:10 - 10:12La faktoj ja veras
-
10:12 - 10:15– estu laŭdata arkeologio –
-
10:15 - 10:18sed sia interpretado iom pli malsimplas,
-
10:18 - 10:21ĉar la cilindro kaj la hebrea Biblio
-
10:21 - 10:23malakordas per grava detalo.
-
10:23 - 10:25La babilona cilindro
-
10:25 - 10:27estis verkita de pastroj
-
10:27 - 10:29de la granda dio babilona, Marduk.
-
10:29 - 10:31Sensurprize, ili rakontas
-
10:31 - 10:33kiel ĉio elvenas el dekreto de Marduk.
-
10:33 - 10:36«Marduk, ni scias, vokis Ciron per lia nomo.»
-
10:36 - 10:39Marduk prenas Ciron je la mano,
-
10:39 - 10:41ordonas lin gvidi sian popolon
-
10:41 - 10:44kaj donas al li la regadon de Babilono.
-
10:44 - 10:46Marduk diras al Ciro,
-
10:46 - 10:48ke li agu noble
-
10:48 - 10:50kaj liberigu la kaptitajn.
-
10:50 - 10:52Tial ni ĉiuj devas esti dankemaj
-
10:52 - 10:54al Marduk kaj adori lin.
-
10:54 - 10:56La hebreaj verkistoj
-
10:56 - 10:58de la Malnova Testamento,
-
10:58 - 11:01denove sensurprize,
-
11:01 - 11:03vidas la aferon malsame.
-
11:03 - 11:05Laŭ ili, tute neeblas,
-
11:05 - 11:07ke Marduk estu la fonto de eventoj tiaj.
-
11:07 - 11:09Nur povas esti Jehovo.
-
11:09 - 11:11Kaj do, en Isaako
-
11:11 - 11:13ni povas legi mirindajn tekstojn
-
11:13 - 11:15pri la agoj ne de Marduk
-
11:15 - 11:16sed de la Dio de Israelo,
-
11:16 - 11:19la Dio de Israelo,
-
11:19 - 11:21kiu ankaŭ vokas Ciron
-
11:21 - 11:23per lia nomo,
-
11:23 - 11:26prenas lin je la mano,
-
11:26 - 11:28kaj igas lin gvidi sian popolon.
-
11:28 - 11:30Estas rimarkinda ekzemplo
-
11:30 - 11:34de alproprigo,
-
11:34 - 11:36fare de du malsamaj sacerdotaroj,
-
11:36 - 11:38de sama evento.
-
11:38 - 11:40Ni scias, ke Dio
-
11:40 - 11:42estas kutime favora al grandaj batalionoj.
-
11:42 - 11:45Sed la demando estas: pri kia Dio temas?
-
11:45 - 11:47Estiĝas granda debato
-
11:47 - 11:49en la 19-a jarcento,
-
11:49 - 11:51kiam oni ekkonscias, ke la hebreaj skribaĵoj
-
11:51 - 11:54apartenas al multe pli ampleksa religia mondo.
-
11:54 - 11:56Klarege,
-
11:56 - 11:59la cilindro estas pli antikva, ol la teksto de Isaako.
-
11:59 - 12:01Tamen, Jehovo uzas vortojn
-
12:01 - 12:03tre similajn
-
12:03 - 12:05al tiuj de Marduk.
-
12:05 - 12:08Kaj iel, oni sentas, ke Isaako konscias pri tio,
-
12:08 - 12:10ĉar li diras
-
12:10 - 12:13(nu, Dio mem diras, kompreneble):
-
12:13 - 12:15«Mi vokis vin laŭ via nomo,
-
12:15 - 12:17kvankam vi Min ne konis.»
-
12:17 - 12:19Oni kvazaŭ agnoskas,
-
12:19 - 12:21ke Ciro sekvas la ordonojn de Jehovo
-
12:21 - 12:24sen koni lin. Sed Ciro estus
-
12:24 - 12:27egale konsternita ekscii, ke li sekvas
-
12:27 - 12:29la ordonojn de Marduk,
-
12:29 - 12:31ĉar Ciro estas bona Irano,
-
12:31 - 12:33kies diaro estas tute aparta,
-
12:33 - 12:35kaj neniun el tiuj dioj la tekstoj mencias.
-
12:35 - 12:37(Ridoj)
-
12:37 - 12:39Okazas tio en 1879.
-
12:39 - 12:41Antaŭenigu ni
-
12:41 - 12:44ĝis 1917,
-
12:44 - 12:46kiam la cilindro eniras malsaman mondon,
-
12:46 - 12:48tiun de la politiko
-
12:48 - 12:50de moderna mondo,
-
12:50 - 12:53kun la Balfour-a Deklaracio,
-
12:53 - 12:56la jaro kiam la nova imperia potenco
en Mezoriento, Britujo, -
12:56 - 12:58decidas estigi
-
12:58 - 13:00judan hejman nacion,
-
13:00 - 13:02kaj ebligi Judojn
-
13:02 - 13:04reveni hejmlanden.
-
13:04 - 13:06Laŭdega estas
-
13:06 - 13:09la reago de la orienteŭropaj Judoj.
-
13:09 - 13:11Tra Orienta Eŭropo,
-
13:11 - 13:13Judoj elmontras bildojn de Ciro
-
13:13 - 13:15kaj de Georgo la Kvina
-
13:15 - 13:17flankalflanke
-
13:17 - 13:19– la du grandaj ŝtatestroj,
-
13:19 - 13:22kiuj ebligis la revenon al Israelo.
-
13:22 - 13:25Tiam revenas la cilindro je la publika vido,
-
13:25 - 13:27kaj ĝian tekston oni faras demonstracio
-
13:27 - 13:30de la fakto, ke ĉio kio estas okazonta
-
13:30 - 13:33post la fino de la mondmilito en 1918
-
13:33 - 13:36sinsekvas el dia intenco.
-
13:36 - 13:38Vi ĉiuj scias, kio okazis finfine:
-
13:38 - 13:41la kreado de la Ŝtato de Israel kaj,
-
13:41 - 13:44post 50 jaroj, fine de la 60-aj,
-
13:44 - 13:47la konkludo de la rolo de Britujo kiel imperia potenco.
-
13:47 - 13:50Tiam, vivon plian komencas la cilindro.
-
13:50 - 13:52La regionon, decidas Usono kaj la U.R.,
-
13:52 - 13:55oni devas ŝirmi kontraŭ komunismo,
-
13:55 - 13:58kaj la potenco kreota tiucele
-
13:58 - 14:00estos Irano, kaj la Ŝaho.
-
14:00 - 14:03La Ŝaho sekve elpensas iranan historion,
-
14:03 - 14:05aŭ revenon al ĝi,
-
14:05 - 14:08kiu lokigas lin ĉe la centro de granda tradicio,
-
14:08 - 14:10kaj li stampigas monerojn
-
14:10 - 14:12montrantajn sin mem
-
14:12 - 14:14kun la Cira cilindro.
-
14:14 - 14:17Kiam li starigas siajn grandiozajn
solenaĵojn en Persepoliso, -
14:17 - 14:19li venigas la cilindron,
-
14:19 - 14:22pruntedonitan de la Brituja Muzeo.
-
14:22 - 14:24Ĝi iras al Teherano kaj estas parto
de la pompaj ceremonioj -
14:24 - 14:27pri la Pahlavia dinastio.
-
14:27 - 14:30La cira cilindro kiel garantianto de la Ŝaho.
-
14:30 - 14:33Dek jarojn pli poste, nova historiero ekas:
-
14:33 - 14:35la irana revolucio de 1979.
-
14:35 - 14:37Islamisma revolucio – for Ciro,
-
14:37 - 14:39tiu historio ne plu interesas nin;
-
14:39 - 14:42ni interesiĝas pri islamisma Irano –
-
14:42 - 14:44ĝis Irako, la nova superpotenco,
-
14:44 - 14:47kiu, laŭ ĉiuj, devas regi la regionon,
-
14:47 - 14:49atakas.
-
14:49 - 14:51Nova Irako-Irano milito, do.
-
14:51 - 14:53Tiam iĝas gravege por la Iranoj
-
14:53 - 14:56rememori ilian gloran pasintecon,
-
14:56 - 14:58kiam ili luktis kontraŭ Irako
-
14:58 - 15:01kaj venkis.
-
15:01 - 15:03Ili bezonas simbolon,
-
15:03 - 15:06kiu kunigos ĉiujn Iranojn
-
15:06 - 15:08islamanojn, kristanojn,
-
15:08 - 15:11mazdaanojn, judojn –
-
15:11 - 15:13religiemaj aŭ ne.
-
15:13 - 15:16La plej taŭga emblemo estas Ciro.
-
15:16 - 15:19Do kadre de la kunagado kaj kunlaboro
-
15:19 - 15:21de la Brituja Muzeo kaj la Nacia Muzeo en Teherano
-
15:21 - 15:23Irano demandas pruntedone
-
15:23 - 15:25nur unu aĵon.
-
15:25 - 15:27Estas la ununura aĵo, kiun ĝi volas.
-
15:27 - 15:29Ĝi volas pruntepreni la ciran cilindron.
-
15:29 - 15:31Pasintjare,
-
15:31 - 15:35la cira cilindro iris Teheranon
-
15:35 - 15:38duan fojon.
-
15:38 - 15:41Oni vidas ĝin prezentitan, metitan en ĝia montrujo
-
15:41 - 15:44de la direktoro de la Nacia Muzeo de Teherano,
-
15:44 - 15:47unu el la multnombraj virinoj en altnivelaj
oficoj en Irano, -
15:47 - 15:49S-rino Ardakani.
-
15:49 - 15:51Estis pompa evento.
-
15:51 - 15:54Jen la alia flanko de la sama foto.
-
15:54 - 15:57En Teherano,
-
15:57 - 15:59inter unu kaj du milionoj da homoj
-
15:59 - 16:01vidas ĝin en nur kelkaj monatoj,
-
16:01 - 16:03preter kia ajn popularega ekspoziciado
-
16:03 - 16:05en Okcidento.
-
16:05 - 16:08Kaj ĝi fariĝas temo de debatego
-
16:08 - 16:11pri la signifo de la cilindro, kaj de Ciro,
-
16:11 - 16:14sed precipe, de Ciro prezentata de la cilindro
-
16:14 - 16:17– la defendanto de la hejmlando,
-
16:17 - 16:19la ĉampiono, kompreneble, de iraneco
-
16:19 - 16:21kaj de ĉiuj iranaj popoloj,
-
16:21 - 16:23tolerema pri ĉiuj fidoj.
-
16:23 - 16:25En la nuntempa Irano,
-
16:25 - 16:28mazdaanoj kaj kristanoj havas garantiitajn seĝojn
-
16:28 - 16:31en la irana parlamento, granda nacia prifierindaĵo.
-
16:31 - 16:34Por vidi tiun aĵon,
-
16:34 - 16:36miloj da iranaj Judoj
-
16:36 - 16:38iras Teheranon.
-
16:38 - 16:40Ĝi fariĝas grava emblemo,
-
16:40 - 16:42grava debattemo
-
16:42 - 16:45pri tio, kio estas Irano en- kaj eksterlande.
-
16:45 - 16:48Ĉu ĝi devas esti plu la defendanto de la subpremitaj?
-
16:48 - 16:50Ĉu ĝi liberigos la popolojn
-
16:50 - 16:53sklavigitajn kaj ekzilitajn de tiranoj?
-
16:53 - 16:56Ebriiga nacieca retoriko,
-
16:56 - 16:58kaj oni uzis ĝin plene
-
16:58 - 17:00en pompa spektaklo
-
17:00 - 17:02substrekanta la revenon de la cilindro.
-
17:02 - 17:05Vi povas vidi tiun ŝveligitan version de ĝi sursceneje,
-
17:05 - 17:08akompanitan de gravuloj de la irana historio,
-
17:08 - 17:10venitaj por preni sian lokon
-
17:10 - 17:13en la nacia heredaĵo.
-
17:13 - 17:15Ĝi estis teatraĵo prezentita
-
17:15 - 17:18de la prezidento mem.
-
17:18 - 17:20Por mi,
-
17:20 - 17:22akompani tiun aĵon al Irano,
-
17:22 - 17:24havi la eblon fari tion,
-
17:24 - 17:26signifis povi partopreni
-
17:26 - 17:28eksterordinaran debaton
-
17:28 - 17:30kondukitan de la plej altaj niveloj
-
17:30 - 17:32pri tio, kio estas Irano,
-
17:32 - 17:35kiom da malsamaj Iranoj kunekzistas,
-
17:35 - 17:37kaj kiel la diversaj historioj iranaj
-
17:37 - 17:40povus fasoni la hodiaŭan mondon.
-
17:40 - 17:43Tiu debato plu daŭras,
-
17:43 - 17:45kaj certe daŭros longe,
-
17:45 - 17:47ĉar tiu aĵo
-
17:47 - 17:49estas unu el la grandaj deklaroj
-
17:49 - 17:51pri homaj aspiroj.
-
17:51 - 17:55Ĝi staras flankalflanke kun la Usona Konstitucio.
-
17:55 - 17:58Pri veraj liberoj, ĝi certe signifas pli,
-
17:58 - 18:00ol la Magna Carta.
-
18:00 - 18:03Tiu dokumento povas havi tiom da signifoj,
-
18:03 - 18:06por Irano kaj la regiono.
-
18:06 - 18:08Repliko de ĝi
-
18:08 - 18:10estos ĉe la Unuiĝintaj Nacioj
-
18:10 - 18:13en Novjorko, tiun aŭtunon, kaj ĉeestos
-
18:13 - 18:15la gravajn debatojn
-
18:15 - 18:18pri la estonteco de Mezoriento.
-
18:18 - 18:20Mi ŝatus konkludi demandante vin
-
18:20 - 18:22kia estos la venonta rakonto
-
18:22 - 18:24en kiu tiu aĵo ludos rolon?
-
18:24 - 18:26Ĝi estos ĉe la kerno, sendube,
-
18:26 - 18:28de multaj pli da mezorientaj eventoj.
-
18:28 - 18:30Kaj kia mezorienta evento,
-
18:30 - 18:32kia monda evento,
-
18:32 - 18:34devus laŭ vi
-
18:34 - 18:36speguli tion,
-
18:36 - 18:38kio esprimas tiu cilindro?
-
18:38 - 18:40La rajton de popoloj
-
18:40 - 18:42vivi kune en la sama ŝtato,
-
18:42 - 18:44kun malsamaj fidoj, en libera etoso
-
18:44 - 18:46– Mezoriento, mondo,
-
18:46 - 18:48en kiu religio ne estas fonto de disiĝo
-
18:48 - 18:51aŭ debatoj.
-
18:51 - 18:54En la nuna Mezoriento,
-
18:54 - 18:57kiel vi scias, la debatoj estas akraj.
-
18:57 - 18:59Tamen mi pensas,
-
18:59 - 19:03ke eble la plej potenca kaj saĝa voĉo de ĉiuj
-
19:03 - 19:05estas la voĉo
-
19:05 - 19:07de tiu muta aĵo,
-
19:07 - 19:09la cira cilindro.
-
19:09 - 19:11Dankon.
-
19:11 - 19:15(Aplaŭdoj)
- Title:
- Unu aĵo, 2600-jara historio
- Speaker:
- Neil MacGregor
- Description:
-
La cira cilindro, difektita argilaĵo kovrita per kojnforma skribaĵo, konsistigas potencan simbolon pri religia toleremo kaj plurkulturalismo. En tiu fascina prelego, Neil MacGregor, direktoro de la Brituja Muzeo, eksponas 2600 jarojn de mezorienta historio per ununura aĵo.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 19:16
Dimitra Papageorgiou edited Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Dimitra Papageorgiou edited Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for 2600 years of history in one object |