Kiam ni dezajnas por handikapuloj, ni ĉiuj profitas
-
0:01 - 0:04Mi neniam forgesos la sonon
-
0:04 - 0:06de ridado kun miaj amikoj.
-
0:07 - 0:09Mi neniam forgesos la voĉon
-
0:09 - 0:13de mia patrino ĝuste antaŭ la ekdormo.
-
0:14 - 0:19Kaj mi neniam forgesos la
kvietigan sonon de akvo -
0:19 - 0:22fluetanta en rivereto.
-
0:23 - 0:26Imagu mian timon, veran timon,
-
0:27 - 0:29kiam, je la aĝo de 10,
-
0:29 - 0:33mi eksciis, ke mi perdos mian aŭdadon.
-
0:33 - 0:35Kaj post la sekvaj 5 jaroj,
-
0:35 - 0:41la perdo daŭris ĝis kiam mi estis
klasfikita kiel profunde surda. -
0:42 - 0:46Sed mi kredas, ke perdi mian aŭdadon
-
0:46 - 0:50estis unu el la plej gravaj donacoj
kiujn mi ricevis. -
0:50 - 0:55Komprenu, ke mi spertas
la mondon per unika maniero. -
0:55 - 0:59Kaj mi kredas, ke tiuj unikaj spertoj,
-
0:59 - 1:01kiujn handikapuloj havas,
-
1:01 - 1:06helpos nin fari kaj dezajni
pli bonan mondon -
1:06 - 1:12por ĉiuj -- por homoj kun kaj sen
handikapoj. -
1:12 - 1:15Mi estis advokatino pri handikapulrajtoj
-
1:15 - 1:19kaj mi uzis multe da tempo
por efikigadi la leĝon, -
1:19 - 1:22certigi, ke akomodoj estu faritaj.
-
1:22 - 1:26Kaj poste mi devis rapide lerni
internacian politikon, -
1:26 - 1:30ĉar oni petis min labori pri
la Konvencio de la UN, -
1:30 - 1:33kiu protektas handikapulojn.
-
1:33 - 1:36Kiel estro de la NRO tie,
-
1:36 - 1:41mi uzis multe da energio
komprenigi al homoj -
1:41 - 1:45la kapablojn de handikapuloj.
-
1:46 - 1:49Sed ie laŭ la vojo,
-
1:49 - 1:51kaj post kelkaj karieraj ŝanĝoj
-
1:51 - 1:53kiuj ne plaĉis al la gepatroj --
-
1:53 - 1:55(Ridoj)
-
1:55 - 1:58mi hazarde trafis solvon,
-
1:58 - 2:03kiun laŭ mi povus esti
pli potenca ilo -
2:03 - 2:07por solvi iujn el la plej
grandajn problemojn de la mondo, -
2:07 - 2:10rilate al handikapo aŭ ne.
-
2:10 - 2:15La ilo nomiĝas dezajnpensado.
-
2:16 - 2:21Dezajnpensado estas procedo por
novigado kaj problemsolvado. -
2:22 - 2:24Ĝi inkluzivas 5 paŝojn.
-
2:24 - 2:27La unua estas difini la problemon
-
2:27 - 2:30kaj kompreni ĝiajn limigojn.
-
2:30 - 2:34La dua estas observi homojn en
situacio de reala vivo -
2:35 - 2:37kaj simpatii kun ili.
-
2:37 - 2:41Trie, elpensi centojn da ideoj --
ju pli multaj des pli bonaj, -
2:41 - 2:43ju pli ekstravagancaj, des pli bonaj.
-
2:43 - 2:48Kvare, prototipado: laŭeble
kolekti ĉion ajn, -
2:48 - 2:49kion vi povas trovi,
-
2:49 - 2:52por imiti vian solvon, por provi ĝin
-
2:52 - 2:54kaj por rafini ĝin.
-
2:54 - 2:56Kaj fine, efektivigo:
-
2:56 - 3:02certigi, ke la elpensita solvo
estas daŭrigebla. -
3:03 - 3:10Warren Berger diras, ke dezajnpensado
instruas nin rigardi flanken, -
3:10 - 3:14rekadri, rafini, eksperimenti
-
3:14 - 3:16kaj, eble plej grave,
-
3:16 - 3:19fari stultajn demandojn.
-
3:20 - 3:24Dezajnpensistoj kredas, ke
ĉiu estas kreema. -
3:25 - 3:29Ili kredas je arigi homojn
el diversaj fakoj, -
3:29 - 3:33ĉar ili volas dividi
diversajn vidpunktojn, -
3:33 - 3:36arigi ilin kaj
fine kunfandi ilin -
3:36 - 3:39por formi ion novan.
-
3:40 - 3:44Dezajnpensado estas tiel sukcesa
kaj diversutila ilo, -
3:44 - 3:48ke ĝi jam aplikiĝas en
preskaŭ ĉiu industrio. -
3:49 - 3:53Mi vidis ĝian potencon por
la problemoj, kiujn mi alfrontis. -
3:53 - 3:56Tial, mi decidis reveni al lernejo
-
3:56 - 4:00por magistriĝi en socia dezajno.
-
4:00 - 4:06Ĝi temas pri la uzado de dezajno por
krei pozitivan ŝanĝon en la mondo. -
4:06 - 4:08Dum mi estis tie,
-
4:08 - 4:10mi ekamis lignoprilaboron.
-
4:10 - 4:13Sed baldaŭ mi rimarkis,
-
4:13 - 4:16ke io mankas al mi.
-
4:16 - 4:19Kiam oni laboras kun ilo,
-
4:19 - 4:21ĝuste antaŭ ĝi rebatas al oni --
-
4:21 - 4:25t.e. la ligno aŭ la ilo resaltas al oni --
-
4:25 - 4:27ĝi sonas.
-
4:27 - 4:29Kaj mi ne povis aŭdi la sonon.
-
4:29 - 4:32Tiel mi pensis:
-
4:32 - 4:34kial ne provi solvi la problemon?
-
4:34 - 4:38Mia solvo estis protektokulvitroj
-
4:38 - 4:42kiuj vide avertas la uzanton
-
4:42 - 4:44pri sonŝanĝo el la ilo,
-
4:44 - 4:48antaŭ ol homa orelo povas ĝin aŭdi.
-
4:49 - 4:53Kial ilo-dezajnistoj ne
pensis pri tio antaŭe? -
4:53 - 4:55(Ridoj)
-
4:55 - 4:59Pro du kialoj: unue, mi estis komencanto.
-
4:59 - 5:04Ne retenis min sperteco aŭ kutimo.
-
5:04 - 5:07Kaj due: mi estas surda.
-
5:08 - 5:14Mia unika sperto pri la mondo
helpis determini mian solvon. -
5:14 - 5:18Daŭrigante, mi trafis
pli kaj pli da solvoj, -
5:18 - 5:21kiuj estis destinitaj por handikapuloj,
-
5:21 - 5:25kaj fine adoptitaj entuziasme
-
5:25 - 5:28kaj ŝatataj de ĉiuj,
-
5:28 - 5:29kun aŭ sen handikapo.
-
5:29 - 5:32Tio estas OXO terpomsenŝeligilo.
-
5:32 - 5:36Ĝi estis originale dezajnita
por artrituloj, -
5:36 - 5:38sed ĝi estas tiel komforta,
ke ĉiuj ŝatas ĝin. -
5:40 - 5:44Tekstmesaĝado: tio estis originale
dezajnita por surduloj. -
5:45 - 5:47Kiel vi scias, ĉiuj uzas ĝin ankaŭ.
-
5:47 - 5:49(Ridoj)
-
5:49 - 5:51Mi ekpensis:
-
5:51 - 5:56Kio okazus se ni ŝanĝus
nian pensmanieron? -
5:56 - 6:01Kio okazus se ni ekdezajnus
por handikapuloj unue -- -
6:01 - 6:03ne por ordinaruloj?
-
6:03 - 6:07Kiel vi vidas, kiam oni dezajnas
por handikapuloj unue, -
6:07 - 6:12oni ofte hazarde trafas solvojn
kiuj estas ne nur inkluzivigantaj, -
6:12 - 6:18sed ankaŭ ofte pli bonaj ol
kiam ni dezajnas por ordinaruloj. -
6:18 - 6:20Kaj tio entuziasmigas min,
-
6:20 - 6:26ĉar ĝi signifas, ke la energio uzita
por inkluzivigi iun -
6:26 - 6:28kun handikapo
-
6:28 - 6:33povas esti uzita kaj transformita
-
6:33 - 6:37en forton por kreemo kaj novigo.
-
6:38 - 6:43Tiel, anstataŭ provi
ŝanĝi ĉies korojn -
6:43 - 6:46kaj instigi al toleremo,
-
6:46 - 6:49oni iĝas alkemiisto,
-
6:49 - 6:53la tipo de magiisto, kiun la mondo
urge bezonas -
6:53 - 6:56por solvi iujn el ĝiaj grandaj problemoj.
-
6:57 - 6:59Mi ankaŭ kredas,
-
6:59 - 7:03ke handikapuloj havas grandan
kabablon iĝi dezajnistoj -
7:03 - 7:06per dezajnpensado.
-
7:06 - 7:09Senscie, ekde juna aĝo,
-
7:09 - 7:13mi estis dezajnpensulino,
plibonigante mian lertecon. -
7:14 - 7:19Dezajnpensuloj estas, nature,
problemsolvantoj. -
7:20 - 7:24Do, imagu aŭskulti interparoladon
-
7:24 - 7:29kaj kompreni nur 50% de la diritaĵoj.
-
7:30 - 7:33Vi ne povas peti, ke oni ripetu
ĉiun vorton. -
7:33 - 7:35Oni koleretus kontraŭ vi.
-
7:36 - 7:38Do nekonscie, mi trovis solvon:
-
7:38 - 7:43preni la obtuzan sonon,
kiun mi aŭdis, -
7:43 - 7:44tio estis la pulso,
-
7:44 - 7:49turni ĝin en ritmon kaj
respondigi ĝin al la lipmovadoj. -
7:50 - 7:56Jaroj poste, iu komentis, ke
mia verkaĵoj havas ritmon. -
7:56 - 8:02Nu, tiel estas ĉar mi spertas
interparoladojn kiel ritmojn. -
8:02 - 8:08Mi ankaŭ iĝis vere, vere
bona je malsukceso. -
8:08 - 8:09(Ridoj)
-
8:09 - 8:11Tute laŭvorte.
-
8:11 - 8:14Dum mia unua semestro
en la hispana, mi ricevis D. -
8:15 - 8:18Sed mi lernis, ke rekuraĝiĝante
-
8:18 - 8:21kaj priŝanĝante kelkajn aferojn,
-
8:21 - 8:24fine, mi povas sukcesi.
-
8:25 - 8:30Simile, dezajnpensado kuraĝigas
homojn malsukcesi -
8:30 - 8:31kaj malsukcesi ofte,
-
8:31 - 8:35ĉar fine, ili sukcesos.
-
8:35 - 8:39Tre malmulte da gravaj novigoj
-
8:39 - 8:44venis de iu, kiu sukcesis
je la unua provo. -
8:45 - 8:48Mi ankaŭ konstatis tion en sportoj.
-
8:49 - 8:53Mi neniam forgesos, kiam mia trejnistno
diris al mia panjo, -
8:53 - 8:57"Se ŝi ne estus surda,
-
8:57 - 8:59ŝi povus esti en la nacia teamo."
-
9:00 - 9:04Sed tio, kion mia trejnisto kaj
mi ne sciis tiutempe, -
9:05 - 9:10estas ke, perdo de aŭdado fakte
helpis min esti bona je sportoj. -
9:11 - 9:16Kiam oni perdas aŭdadon, oni
adaptas ne nur sian konduton, -
9:16 - 9:20sed ankaŭ la korpajn sensojn.
-
9:21 - 9:22Unu ekzemplo estas,
-
9:22 - 9:28ke mia vidkampo pligrandiĝis.
-
9:28 - 9:32Imagu, ke futbalisto venas
de la maldesktra flanko. -
9:32 - 9:35Imagu, ke vi estas golulo, kiel mi,
-
9:35 - 9:37kaj la pilko venas
de la maldekstra flanko. -
9:37 - 9:42Homo kun normala aŭdado
havus tian vidangulon. -
9:43 - 9:47Mi havis vidangulon tiel larĝa.
-
9:47 - 9:49Tiel mi rimarkis de fore la ludistojn,
-
9:49 - 9:52kiuj movis kaj kuris al mi.
-
9:52 - 9:56Mi rimarkis ilin pli rapide.
Se ili pasigis la pilkon, -
9:56 - 10:00mi povis sekvi la movon kaj
esti preta por la pafo. -
10:01 - 10:02Kiel vi vidas,
-
10:02 - 10:06mi estis dezajnpensulino
dum preskaŭ la tuta vivo. -
10:07 - 10:11Mi lertas je observo, tial
mi rimarkas aferojn -
10:11 - 10:14kiujn aliaj ne rimarkas.
-
10:15 - 10:19Mia daŭra bezono por adapti
igas min bona elpensulo -
10:19 - 10:21kaj problemsolvanto.
-
10:21 - 10:26Kaj ofte mi devas fari tion kun limigoj.
-
10:26 - 10:31Tion ankaŭ dezajnistoj
devas fari ofte. -
10:33 - 10:36Lastatempe, mia laboro
irigis min al Haitio. -
10:36 - 10:40Dezajnpensuloj ofte serĉas
eksterordinarajn situaciojn, -
10:40 - 10:45ĉar el tiuj ofte venas iuj
el la plej bonaj dezajnoj. -
10:45 - 10:48Kaj Haitio -- ĝi estis
perfekta kunteksto por tio. -
10:48 - 10:53Mi loĝis kaj laboris kun
300 gesurduloj, -
10:54 - 10:57kiujn delokis
la tertremo de 2010. -
10:58 - 11:02Post 5 jaroj kaj duono,
-
11:02 - 11:04ankoraŭ ne revenis elektro;
-
11:04 - 11:06mankis pura trinkakvo;
-
11:06 - 11:09ne ekzistis laboreblecoj;
-
11:09 - 11:13regis krimo ĉie, kaj
ĝi restis nepunita. -
11:13 - 11:17Internacia helporganizaĵoj
venis unu post alia. -
11:17 - 11:18Sed ili venis
-
11:18 - 11:21kun antaŭdeciditaj solvoj.
-
11:21 - 11:26Ili ne venis por observi pri
kaj adapti al -
11:26 - 11:30la bezonoj de la komunumo.
-
11:31 - 11:35Iu organizaĵo donis
kaprojn kaj kokojn. -
11:35 - 11:37Sed ĝi ne sciis, ke
-
11:37 - 11:41la komunumo tiel suferis pro malsato,
-
11:41 - 11:45ke kiam la surduloj dormis nokte
ili ne povis aŭdi -
11:45 - 11:48kiam aliuloj enrompis en iliajn
kortojn kaj domojn -
11:48 - 11:51kaj ŝtelis tiujn kokojn kaj kaprojn,
-
11:51 - 11:54ĝis ne plu restis eĉ unu.
-
11:55 - 11:59Nun, se tiu organizaĵo uzus
iom da tempo -
11:59 - 12:05por observi la surdulojn,
observi la komunumon, -
12:05 - 12:07ili povus kompreni iliajn problemojn
-
12:07 - 12:12kaj eble malkovri solvon,
-
12:12 - 12:15kiel gvardlumo per sunpaneloj
-
12:15 - 12:19por prilumi la bestujon dumnokte
-
12:19 - 12:21kaj sekurigi la bestojn.
-
12:22 - 12:26Vi ne devas esti dezajnpensulo
-
12:26 - 12:31por proponi la ideojn, kiujn
mi ĵus skizis. -
12:31 - 12:35Vi estas kreemaj.
-
12:35 - 12:37Vi estas dezajnistoj --
-
12:37 - 12:40ĉiuj estas.
-
12:40 - 12:44Lasu homojn kiel mi helpi vin.
-
12:44 - 12:49Lasu handikapulojn
helpi vin rigardi novige, -
12:49 - 12:50kaj samtempe,
-
12:50 - 12:54solvi kelkajn el la grandaj problemoj.
-
12:54 - 12:55Dankon.
-
12:55 - 13:00(Aplaŭdo)
- Title:
- Kiam ni dezajnas por handikapuloj, ni ĉiuj profitas
- Speaker:
- Elise Roy
- Description:
-
"Mi kredas, ke perdo de mia aŭdado estis unu el la plej gravaj donacoj kiujn mi ricevis," diras Elise Roy. Kiel advokatino por handikapulrajtoj kaj dezajnpensulino, ŝi scias ke surdeco donas al ŝi unikan manieron sperti kaj rekadri la mondon -- vidpunkto kiu povus doni solvon al iuj el niaj grandaj problemoj. Ŝi diras: "Kiam oni dezajnas por handikapuloj unue, oni ofte hazarde trafas solvojn, kiuj estas pli bonaj ol tiuj, kiujn oni dezajnas por la ordinaruloj."
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 13:17
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for When we design for disability, we all benefit |