Return to Video

Ĉu infanoj pensi spermo donacantoj kiel familio?

  • 0:01 - 0:03
    Kio estas parenco?
  • 0:04 - 0:06
    Kio estas parenco?
  • 0:07 - 0:09
    Ĝi estas ne facila demando.
  • 0:10 - 0:12
    Hodiaŭ ni havas adopton
  • 0:12 - 0:14
    duon familiojn,
  • 0:14 - 0:15
    surogatajn patrinojn.
  • 0:16 - 0:18
    Multaj gepatroj alfrontas dornajn demandojn
  • 0:19 - 0:21
    kaj malfacilajn decidojn.
  • 0:22 - 0:25
    Ĉu ni informu niajn infanojn
    pri spermodonaco?
  • 0:27 - 0:29
    Se ni devas, kiam?
  • 0:29 - 0:31
    Kiujn vortojn uzi?
  • 0:32 - 0:37
    Spermodonacantojn oni ofte nomas
    "biologiaj patroj"
  • 0:37 - 0:40
    sed ĉu ni devus vere
    uzi la vorton "patro?"
  • 0:42 - 0:44
    Kiel filozofino kaj socia sciencistino,
  • 0:44 - 0:48
    mi studis tiujn demandoj
    pri la koncepto de parenteco.
  • 0:49 - 0:52
    Sed hodiaŭ mi parolos al vi
    pri kio mi lernis,
  • 0:52 - 0:54
    konversaciante kun gepatroj kaj infanoj.
  • 0:55 - 1:00
    Mi montros, ke ili scias kio
    plej gravas en familio,
  • 1:00 - 1:02
    kvankam sia familio
    aspektas iom malsama.
  • 1:03 - 1:08
    Mi montros al vi iliajn kreivajn
    manierojn trakti dornajn demandojn.
  • 1:09 - 1:13
    Sed mi ankaŭ montros
    la necertecojn de la gepatroj.
  • 1:15 - 1:17
    Ni intervjuis parojn,
  • 1:17 - 1:20
    kiuj ricevis fekundigan traktadon
    per spermo de donacinto
  • 1:21 - 1:23
    ĉe la Malsanulejo
    de la Universitato de Gento.
  • 1:23 - 1:25
    Dum la traktado, kiel vi vidas,
  • 1:25 - 1:28
    ni faris intervjuojn dufoje.
  • 1:29 - 1:31
    Ni inkluzivis malgejajn parojn,
  • 1:32 - 1:36
    ŭn kiuj la viro ial
    ne havis bonkvalitan spermon,
  • 1:36 - 1:42
    kaj lesbaninajn parojn, kiuj evidente
    bezonis trovi spermon aliloke.
  • 1:43 - 1:45
    Ni ankaŭ inkludis infanojn.
  • 1:47 - 1:48
    Mi volis scii,
  • 1:48 - 1:53
    kiel tiuj infanoj difinas konceptojn
    kiel parencon kaj familion.
  • 1:54 - 1:57
    Fakte, estas precize kio mi demandis,
  • 1:58 - 2:00
    tamen ne tiumaniere.
  • 2:01 - 2:04
    Mi desegnis pomarbon anstataŭ.
  • 2:05 - 2:08
    Tiel, mi povis demandi abstraktajn,
    filozofiajn demandojn
  • 2:08 - 2:12
    per maniero, kiu ne faris ilin forkuri.
  • 2:13 - 2:15
    Do kiel vi povas vidi,
  • 2:15 - 2:17
    la pomarbo estas malplena.
  • 2:18 - 2:20
    Kaj tio montras mian esploro-metodon.
  • 2:21 - 2:23
    Per teknikoj tiaj,
  • 2:23 - 2:28
    mi senigas kiel eble plej la intervjuon
    je miaj sencoj kaj enhavo,
  • 2:29 - 2:31
    ĉar mi volas aŭdi tiujn de la intervjuitoj.
  • 2:32 - 2:34
    Mi demandis ilin:
  • 2:35 - 2:38
    Kiel via familio aspektus
    se ĝi estus pomarbo?
  • 2:39 - 2:42
    Kaj ili povis preni paperan pomon
    por ĉiu kiu, laŭ ili,
  • 2:43 - 2:44
    estas membro de la familio,
  • 2:44 - 2:47
    skribi nomon sur ĝin
    kaj pendigi ĝin kie ajn ili volis.
  • 2:47 - 2:49
    Dume, mi pridemandis ilin.
  • 2:50 - 2:53
    La plejparto de la infanoj komencis
    kun parenco, frato aŭ fratino.
  • 2:54 - 2:56
    Unu komencis kun "Boksisto"
  • 2:57 - 2:59
    la mortinta hundo de siaj geavoj.
  • 3:00 - 3:04
    Ĉe tiu punkto, neniu el la infanoj
    komencis menciante la doninton.
  • 3:04 - 3:09
    Do, mi demandis ilin pri ilia naskiĝo.
  • 3:09 - 3:11
    Mi diris: "Antaŭ ol vi naskiĝis,
  • 3:11 - 3:14
    nur estis via panjo kaj paĉjo,
  • 3:14 - 3:15
    aŭ panjo kaj panjo?
  • 3:15 - 3:18
    Ĉu vi povas diri al mi, kiel vi venis
    en la familio?"
  • 3:19 - 3:21
    Kaj ili klarigis.
  • 3:22 - 3:23
    Unu diris,
  • 3:24 - 3:26
    "Miaj gepatroj ne havis bonajn semojn,
  • 3:27 - 3:31
    sed estas amikecaj viroj tie,
    kiuj havas kromajn semojn.
  • 3:31 - 3:33
    Ili alportis ilin al la malsanulejo,
  • 3:33 - 3:35
    kaj metis ilin en grandan vazon.
  • 3:36 - 3:37
    Mia panjo iris tien,
  • 3:38 - 3:40
    kaj ŝi prenis du el la vazo,
  • 3:41 - 3:43
    unu por mi kaj unu por mia fratino.
  • 3:44 - 3:46
    Ŝi metis la semojn en sian ventron -
  • 3:46 - 3:47
    iel -
  • 3:48 - 3:51
    kaj ŝia ventro ege kreskis,
  • 3:51 - 3:52
    kaj jen mi alvenis."
  • 3:53 - 3:54
    Hm!
  • 3:56 - 4:00
    Do nur kiam ili komencis
    menciante la doninton,
  • 4:00 - 4:03
    mi faris demandojn pri li,
    uzante iliajn proprajn vortojn.
  • 4:04 - 4:05
    Mi diris:
  • 4:05 - 4:10
    "Se tio estus pomon
    por la amikeca viro kun la semoj,
  • 4:10 - 4:11
    kion volus vi fari kun ĝi?"
  • 4:12 - 4:14
    Unu knabo pensis laŭtvoĉe,
  • 4:14 - 4:16
    tenante la pomon.
  • 4:16 - 4:17
    Li diris:
  • 4:18 - 4:21
    "Mi ne pendigos tiun
    kun la aliaj.
  • 4:21 - 4:23
    Li estas ne parto de mia familio.
  • 4:24 - 4:26
    Sed mi ne metos lin surtere.
  • 4:26 - 4:28
    Estas tro malvarme kaj malmole.
  • 4:29 - 4:31
    Mi kredas, ke li devus esti en la trunko,
  • 4:32 - 4:35
    ĉar li ebligis la ekziston de mia familio.
  • 4:35 - 4:37
    Se li ne estus farinta tion,
  • 4:37 - 4:41
    la rezulto estintus malgaja
    ĉar mia familio ne ekzistus,
  • 4:41 - 4:43
    kaj mi ne estus ĉi tie."
  • 4:46 - 4:49
    Same, gepatroj kreis
    prifamiliajn rakontojn -
  • 4:49 - 4:51
    rakontojn por siaj infanoj.
  • 4:53 - 4:56
    Unu paro klarigis sian fekundigon
  • 4:56 - 4:58
    vizitante bienon kun la infanoj
  • 4:59 - 5:02
    por vidi kiel veterinaro fekundigas bovinojn.
  • 5:04 - 5:05
    Kaj kial ne?
  • 5:05 - 5:07
    Ĝi estas ilia propra maniero klarigi,
  • 5:08 - 5:11
    ilia memfarita prifamilia rakonto.
  • 5:11 - 5:12
    Vi faru mem.
  • 5:13 - 5:15
    Alia paro faris librojn --
  • 5:15 - 5:16
    po unu por ĉiu infano.
  • 5:17 - 5:18
    Ili estis ja artaĵoj
  • 5:18 - 5:22
    enhavantaj iliajn pensojn kaj sentojn
    dum la traktado.
  • 5:22 - 5:25
    Ili eĉ enhavis
    la malsanulejajn parkadbiletojn.
  • 5:26 - 5:27
    Jen kio estas memfarado:
  • 5:27 - 5:30
    oni trovas manierojn, vortojn kaj bildojn
  • 5:30 - 5:32
    rakonti vian familion al la infanoj.
  • 5:34 - 5:37
    Tiuj rakontoj estis tre diversaj,
  • 5:37 - 5:40
    sed ĉiuj havis komunaĵon:
  • 5:42 - 5:45
    ili temis pri sopiro por infano
  • 5:46 - 5:48
    kaj serĉado de tiu infano.
  • 5:48 - 5:53
    Ili diris kiel speciale kaj
    profunde tiu infano estis amata.
  • 5:55 - 6:00
    Kaj esploradoj ĝis nun montras,
    ke tiuj infanoj fartas bone.
  • 6:00 - 6:02
    Ili ne havas pli da problemoj
    ol aliaj infanoj.
  • 6:03 - 6:07
    Tamen, tiuj gepatroj ankaŭ volis
    pravigi siajn decidojn
  • 6:07 - 6:09
    per siaj rakontoj.
  • 6:10 - 6:13
    Ili esperis, ke iliaj infanoj
    komprenos iliajn kialojn
  • 6:13 - 6:14
    por krei familion tiamaniere.
  • 6:16 - 6:20
    Subkaŝite estis timo,
    ke iliaj infanoj malaprobu
  • 6:20 - 6:22
    kaj malakceptu la negenetikajn gepatrojn.
  • 6:23 - 6:25
    Kaj tia timo estas komprenebla,
  • 6:25 - 6:28
    ĉar ni vivas en tre normiga
  • 6:28 - 6:30
    kaj genetikiga socio --
  • 6:30 - 6:32
    mondo kiu ankoraŭ kredas
  • 6:32 - 6:36
    ke veraj familioj konsistas
    el unu panjo, unu paĉjo
  • 6:36 - 6:38
    kaj iliaj genetike rilaj infanoj.
  • 6:40 - 6:41
    Nu...
  • 6:42 - 6:45
    Jen rakonto pri dekkelkjarulo.
  • 6:45 - 6:48
    Li rezultis de spermodono
    sed formis parton de nia studo.
  • 6:49 - 6:51
    Unu tagon, li disputis
    kun sia patro,
  • 6:51 - 6:53
    kaj li kriis:
  • 6:53 - 6:55
    "Vi ne rajtas diri al mi kion fari,
  • 6:55 - 6:57
    vi eĉ ne estas mia patro!"
  • 7:00 - 7:03
    Tio estis ĝuste kio
    la gepatroj en nia esploro timis.
  • 7:04 - 7:07
    La knabo baldaŭ pentis,
    kaj ili repaciĝis.
  • 7:08 - 7:11
    Sed estas la reago de la patro,
    kiu estas plej interesa.
  • 7:12 - 7:13
    Li diris:
  • 7:14 - 7:19
    "Tiu eksplodo havis nenion komunan
    kun manko de genetika interligo.
  • 7:20 - 7:23
    Kaŭzis ĝin pubereco --
  • 7:23 - 7:24
    ja malfacila periodo.
  • 7:24 - 7:26
    Tiel oni agas tiuage.
  • 7:27 - 7:28
    Ĝi forpasos."
  • 7:29 - 7:31
    Tiu viro montras al ni,
  • 7:31 - 7:34
    ke kiam io fuŝiĝas,
  • 7:35 - 7:36
    ni devas ne tuj pensi,
  • 7:36 - 7:39
    ke tio montras, ke la familio
    estas iom malsama.
  • 7:39 - 7:42
    Disputoj tiaj okazas en ĉiuj familioj.
  • 7:44 - 7:45
    Kaj foje,
  • 7:46 - 7:47
    ĉiuj gepatroj demandas sin:
  • 7:48 - 7:50
    Ĉu mi estas sufiĉe bona parenco?
  • 7:51 - 7:52
    Same por tiuj gepatroj.
  • 7:53 - 7:57
    Ili antaŭ ĉio deziris fari tion,
    kio estas bona por sia infano.
  • 7:58 - 8:00
    Sed ili ankaŭ iam scivolis:
  • 8:00 - 8:02
    Ĉu mi estas vera parenco?
  • 8:02 - 8:06
    Kaj ilia necertecoj ekzistis
    longe antaŭ ili iĝis gepatroj.
  • 8:06 - 8:08
    Komence de la traktado,
  • 8:08 - 8:09
    kiam ili unue vidis la konsiliston,
  • 8:10 - 8:13
    ili grande atentis lin,
  • 8:13 - 8:15
    ĉar ili volis agi taŭge.
  • 8:16 - 8:17
    Eĉ 10 jarojn poste,
  • 8:18 - 8:21
    ili ankoraŭ memoras
    la konsilojn, kiujn ili ricevis.
  • 8:25 - 8:28
    Do kiam ili pensis pri la konsilisto
  • 8:29 - 8:31
    kaj liaj konsiloj,
  • 8:31 - 8:32
    ni diskutis tion.
  • 8:32 - 8:35
    Ni vidis iun lesbaninan paron kiu diris:
  • 8:37 - 8:38
    "Kiam nia filo demandos nin,
  • 8:38 - 8:40
    'Ĉu mi havas paĉjon?
  • 8:41 - 8:44
    ni diros "Ne, vi ne havas paĉjon.
  • 8:45 - 8:48
    Sed ni diros nenion pli,
    escepte se li insistos,
  • 8:48 - 8:50
    ĉar li povus esti malpreta por tio,
  • 8:50 - 8:52
    kiel diris la konsilito."
  • 8:53 - 8:55
    Bone.
  • 8:55 - 8:57
    Tamen mi ne scias; tio malsamas
  • 8:57 - 9:00
    al kiel ni respondas
    al infanaj demandoj.
  • 9:00 - 9:03
    Ekzemple: "Lakto - ĉu ĝi estas
    farita en fabriko?"
  • 9:04 - 9:07
    Ni respondas: 'Ne, ĝi venas de bovinoj"
  • 9:07 - 9:09
    kaj parolas pri la kultivisto,
  • 9:09 - 9:11
    kaj la maniero per kio la lakto
    fine alvenas en la butiko.
  • 9:12 - 9:13
    Ni ne diros:
  • 9:14 - 9:18
    "Ne, lakto ne estas farita en fabriko."
  • 9:20 - 9:22
    Do io stranga okazis tie,
  • 9:22 - 9:25
    kaj kompreneble la infanoj ĝin rimarkis.
  • 9:26 - 9:27
    Unu knabo diris:
  • 9:27 - 9:30
    "Mi faris al miaj gepatroj
    aregon da demandoj,
  • 9:30 - 9:32
    sed ili agis vere strange.
  • 9:33 - 9:37
    Do, vidu, mi havas amikinon en la
    lernejo, kaj ŝin oni faris same.
  • 9:37 - 9:40
    Kiam mi havas demandon,
    Mi simple parolas al ŝi."
  • 9:42 - 9:43
    Saĝa ulo.
  • 9:44 - 9:45
    Problemo solvita.
  • 9:46 - 9:48
    Sed liaj gepatroj ne rimarkis,
  • 9:49 - 9:51
    kaj tio certe ne estis
    kion ili havis en la menso,
  • 9:51 - 9:53
    nek kion la konsilanto havis enmense
  • 9:53 - 9:59
    kiam ili diris kiel gravas
    malferma komunikado por la familio.
  • 10:00 - 10:03
    Kaj jen la stranga afero pri konsiloj.
  • 10:03 - 10:06
    Antaŭ ol proponi pilolojn,
    ni kolektas provojn.
  • 10:07 - 10:08
    Ni faras esplorojn,
  • 10:08 - 10:09
    postkolektajn studojn.
  • 10:09 - 10:13
    Ni volas scii, kaj prave,
    kiel tiu pilolo agas
  • 10:13 - 10:16
    kaj kian efikon ĝi havas.
  • 10:16 - 10:17
    Kaj pri konsiloj?
  • 10:19 - 10:21
    Ne sufiĉas por konsiloj,
  • 10:21 - 10:25
    aŭ por profesiuloj doni konsilojn
    teorie sencoplenajn
  • 10:25 - 10:27
    aŭ bonintencajn.
  • 10:27 - 10:31
    Ili devus esti bazitaj sur pruvoj,
  • 10:31 - 10:35
    pruvoj, ke ili vere plibonigas
    la vivon de pacientoj.
  • 10:36 - 10:41
    Do, la filozofino en mi nun ŝatus
    eldiri paradokson:
  • 10:42 - 10:46
    mi konsilas al vi ĉesi sekvi konsilojn.
  • 10:48 - 10:49
    Sed, jes…
  • 10:50 - 10:53
    (Aplaŭdo)
  • 10:55 - 10:57
    Mi ne konkludos parolante pri tio,
    kio iris malĝuste;
  • 10:57 - 11:01
    estus maljuste rilate al la varmo,
    kiun ni trovis en tiuj familioj.
  • 11:03 - 11:06
    Ĉu vi memoras la librojn kaj la
    viziton al la farmisto?
  • 11:06 - 11:09
    Kiam gepatroj faras aĵojn, kiuj funkcias
    por ili,
  • 11:10 - 11:11
    ili agas brile.
  • 11:12 - 11:16
    Kiel familianoj, memoru,
  • 11:16 - 11:19
    kiaj ajn la formoj aŭ aspektoj,
  • 11:19 - 11:24
    familioj bezonas varmajn interrilatojn.
  • 11:25 - 11:29
    Kaj ni ne bezonas esti
    profesiuloj por krei ilin.
  • 11:30 - 11:32
    Ni plejparte agas trafe,
  • 11:33 - 11:35
    kvankam ĝi povas esti malfacila laboro,
  • 11:35 - 11:38
    kaj de tempo al tempo,
    oni uzu ies konsilojn.
  • 11:39 - 11:40
    En tiu kazo,
  • 11:41 - 11:43
    konsideru tri faktorojn.
  • 11:44 - 11:47
    Sekvu la konsilojn,
    kiuj funkcias por via familio.
  • 11:48 - 11:53
    Memoru -- vi estas spertuloj
    rilate al via propra familia vivo.
  • 11:55 - 11:56
    Kaj finfine,
  • 11:56 - 12:00
    kredu je via kapabloj
    kaj via kreemo,
  • 12:01 - 12:04
    ĉar vi estas spertuloj pri memfarado.
  • 12:05 - 12:06
    Dankon.
  • 12:06 - 12:13
    (Aplaŭdo)
Title:
Ĉu infanoj pensi spermo donacantoj kiel familio?
Speaker:
Veerle Provoost
Description:

Kiel ni difini gepatro - aŭ familio? Bioethicist Veerle Provoost esploras tiujn demandojn en la kunteksto de ne-tradiciaj familioj, tiuj kunvenis por adopción, dua geedzecoj, surogaton patrinoj kaj spermo donacoj. En tiu diskuto, ŝi dividas historiojn de kiel gepatroj kaj infanoj krei siajn proprajn familion rakontoj.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
12:26

Esperanto subtitles

Revisions