Pri la tradukado de TED-prelegoj en la nederlandan
-
0:01 - 0:03Ĉu vi tradukis la paroladon de
Erin McKean? -
0:03 - 0:06Se ne, jen ero de ĝi.
-
0:06 - 0:10"Lexicographical" estas konstruita
same kiel "higgeldy piggeldy". -
0:10 - 0:12Estas amuza vorto,
kiun mi povas uzi ree. -
0:12 - 0:14Mi aldonu,
-
0:14 - 0:17ke "higgeldy-piggeldy" estas ankaŭ
amuza traduki. -
0:17 - 0:21En la nederlanda, mi uzis "olleke bolleke", kiel por…
-
0:21 - 0:24Olleke bolleke, rubisolleke,
-
0:24 - 0:27olleke bolleke, rubisolleke, olleke bolleke, knol!
-
0:27 - 0:30Bonŝance, oni konas tiun porinfanan rimaĵon
-
0:30 - 0:33en ambaŭ nederlandlingvaj regionoj de Eŭropo.
-
0:33 - 0:37La nederlanda estas la denaska lingvo de
23 milionoj de homoj, -
0:37 - 0:40el kiuj 16 milionoj loĝas en Nederlando,
-
0:40 - 0:446 milionoj en la norda parto de Belgio, aŭ Flandrio,
-
0:44 - 0:48kaj 400 000 en Surinamo, en Sud-Ameriko.
-
0:48 - 0:51Ekzistas oficiala "Akademio de
la nederlanda lingvo". -
0:51 - 0:53Do, kia la problemo?
-
0:53 - 0:57La lingvo de Nerderlando kaj tiu de Flandrio
-
0:57 - 0:58sonas ege malsame.
-
0:58 - 1:01Se vi renkontas Johan Cruyff-n matene,
-
1:01 - 1:06kaj se vi bonŝancas, li diros al vi "Goeiemorgen".
-
1:06 - 1:09Siaflanke, Kim Clijsters diros "Goeiemorgen".
-
1:09 - 1:12Rilate subtekston, kompreneble, tio negravas.
-
1:12 - 1:15Do, ankoraŭfoje, kia la problemo?
-
1:15 - 1:18Nu, ni ankaŭ uzas malsamajn vortojn.
-
1:18 - 1:20Por Nederlandano, jen "klokkromme".
-
1:20 - 1:23En Flandrio, ĝi estas "Gauss-curve".
-
1:23 - 1:28Laste sed ne balaste, ĉiu grupo havas
siajn "tipajn dubojn", -
1:28 - 1:30specifajn apartaĵojn el la laŭnorma nederlanda,
-
1:30 - 1:33kiuj aŭdiĝas pliofte en unu regiono, ol en la alia.
-
1:33 - 1:37Tra la jaroj, Nederlandanoj iom malkonsciis
-
1:37 - 1:39pri la genro de nederlandaj substantivoj.
-
1:39 - 1:42Tial, nur Nederlandano demandas sin,
-
1:42 - 1:45ĉu bovino esta vira aŭ ina...
-
1:45 - 1:47nu, laŭ tio, kion ni diras ŝerce en Flandrio.
-
1:47 - 1:51En Belgio, aliflanke, vole-nevole, nia lingvo
-
1:51 - 1:52ricevas influon
-
1:52 - 1:55de niaj francparolantaj samlandanoj,
-
1:55 - 1:59kio altrudas al ĝi strangajn
parolturnojn francdevenajn. -
1:59 - 2:02Do, jen la problemo:
-
2:02 - 2:04se Nederlandanoj volas revizii
-
2:04 - 2:07tradukaĵojn fare de samlingvanoj belgiaj,
-
2:07 - 2:10ili eble vidos parolturnojn, kiujn ili mem
-
2:10 - 2:12neniam estus uzintaj tiele,
-
2:12 - 2:13kaj same inverse.
-
2:13 - 2:15Korektante tiujn, antaŭ nelonge,
-
2:15 - 2:17ili trovos sin kaptitaj
-
2:17 - 2:19de senfina debato pro-aŭ-kontra.
-
2:19 - 2:22Ĝi okazis al mi tuj post mia aniĝo al TED.
-
2:22 - 2:26Mi eĉ konfesas, ke por mia unua traduko
-
2:26 - 2:29mi insistis pri samlanda revizionto,
-
2:29 - 2:32tiom anksieta sentigis min
-
2:32 - 2:34eventuala revizio fare de la "alia flanko".
-
2:34 - 2:37Tamen, mi rapide lernis, ke obeante
-
2:37 - 2:39etan aron de bazaj reguloj,
-
2:39 - 2:42oni povas facile venki tian malfacilaĵon.
-
2:42 - 2:45Kaj ĝuste tion mi volas priparoli hodiaŭ.
-
2:45 - 2:49La plej bona maniero eviti debatojn pri "kiu pravas"
-
2:49 - 2:51estas akordi pri la normoj uzendaj.
-
2:51 - 2:53Pri la nederlanda, ĝi tre facilas.
-
2:53 - 2:56La oficiala tezaŭro, la ĉefa vortaro
-
2:56 - 3:00kaj la laŭnorma gramatiko konsulteblas rete.
-
3:00 - 3:03Tiu triopo estas ĝenerale uzita kaj akceptita
-
3:03 - 3:05en Nederlando kaj Belgio.
-
3:05 - 3:07Indiku dekomence,
-
3:07 - 3:09ke ĝi estas viaj normoj,
-
3:09 - 3:12kaj vi evitos senfruktajn diskutadojn.
-
3:12 - 3:14Sed eĉ kiam vorto "ekzistas", ĝi eble estas
-
3:14 - 3:16ege malkutima en unu el la du regionoj.
-
3:16 - 3:19"Klokkromme", ekzemple.
-
3:19 - 3:22Jen vorto, kiun preskaŭ neniu Belgo uzus.
-
3:22 - 3:24Aliflanke, ĝi facile kompreneblas
-
3:24 - 3:27-- specife enkuntekste,
-
3:27 - 3:29kiel por TED-prelegoj.
-
3:29 - 3:31Ĝi do estas ja ne anstataŭigenda
-
3:31 - 3:34per vorto, kiun Nederlandano neniam uzus.
-
3:34 - 3:36Mi vere preferas trakti ĝin
-
3:36 - 3:38kiel "vorto disvastiginda".
-
3:38 - 3:41Evidente, se la malkutima vorto malfacile
-
3:41 - 3:43kompreneblas, oni lasu ĝin en la vortaro.
-
3:43 - 3:44Sed eĉ tiam,
-
3:44 - 3:47anstataŭ "flandrigi" la vorton,
-
3:47 - 3:50mi petas mian tradukpartneron
-
3:50 - 3:53serĉi alian solvon akcepteblan
de ambaŭ flankoj. -
3:53 - 3:55Mi ŝatus konkludi per kelkaj vortoj
-
3:55 - 3:57pri tio, kion mi ĉiam strebas neforgesi
-
3:57 - 3:59kiam mi revizias aŭ tradukas en la nederlandan.
-
3:59 - 4:03Unue, mi strebas neforgesi miajn legontojn.
-
4:03 - 4:05Mi verkas por homoj el apartaj regionoj.
-
4:05 - 4:08Kiom eble plej, mi provu pensi kiel ili
-
4:08 - 4:10kaj eviti vortojn kaj esprimojn,
-
4:10 - 4:12kiuj, mi ja scias, estas konfuzigaj.
-
4:12 - 4:15Due, mi pensas pri mia tradukpartnero,
-
4:15 - 4:17specife kiam mi revizias.
-
4:17 - 4:18Por unu el miaj unuaj revizioj,
-
4:18 - 4:21mi faris la eraron marki "Reviziite"
-
4:21 - 4:24sen konsulti mian partneron.
-
4:24 - 4:27"Nu", pensis mi, "mi nur korektis
-
4:27 - 4:29kelkajn okulfrapajn erarojn."
-
4:29 - 4:32Nun, mi ĉiam skribas al la tradukinto
-
4:32 - 4:34kaj petas, ke li diru al mi
-
4:34 - 4:35ĉu li akordas pri miaj proponoj.
-
4:35 - 4:39Trie, mi neniam forgesas, ke mi tradukas por TED
-
4:39 - 4:43cele al kontribui pri la disvastigo
de la interesaj ideoj de la prelegantoj. -
4:43 - 4:46Ne temas pri venko en debatoj
kontraŭ aliaj tradukintoj, -
4:46 - 4:48Temas pri komuna laboro
-
4:48 - 4:50disdoni aliron al TED
-
4:50 - 4:52por tiom da homoj kiom eblas.
-
4:52 - 4:56Pasintjare, nederlanda TED-tradukanto
-
4:56 - 4:58demandis, ĉu laŭ mi estus bona ideo
-
4:58 - 5:00havi du tradukaĵarojn nederlandlingvajn,
-
5:00 - 5:02unu por Nederlando, kaj unu por Belgio.
-
5:02 - 5:04Mi respondis, ke miaopinie
-
5:04 - 5:06estus tute sensence,
-
5:06 - 5:08kaj nur ripetus la strebon
-
5:08 - 5:10disvastigi ideojn.
-
5:10 - 5:12Ĝi ja pelis min esti pli bone je la trovo
-
5:12 - 5:15de komunaĵoj inter la du regionoj.
-
5:15 - 5:17Tutfine, mi povas diri al vi,
-
5:17 - 5:19ke traduki por TED estis
-
5:19 - 5:21ege riĉiganta sperto por mi.
-
5:21 - 5:23Miaj lastaj bondeziroj, do,
-
5:23 - 5:25iru al miaj kolegoj TED-tradukantoj.
-
5:25 - 5:27Mi estus ŝatinta krei
-
5:27 - 5:29ian "Hans Rosling"-an grafikaĵon,
-
5:29 - 5:31sed vi devos kontentiĝi
pri vortgrafaĵo en kiu -
5:31 - 5:33la grando de la nomoj respondas al la nombro
-
5:33 - 5:36de fojoj kiam mi laboris kun ĉiu
el ties posedantoj. -
5:36 - 5:40Al ĉiuj, bonan kurson
-
5:40 - 5:46kaj interesegan TED Global 2011.
- Title:
- Pri la tradukado de TED-prelegoj en la nederlandan
- Description:
-
Kontribuo de Els De Keyser al la renkontiĝo de tradukistoj TED Global 2011.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TED Translator Resources
- Duration:
- 05:47
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for On translating TEDTalks into Dutch |