Return to Video

Fari la neeblon, superante la timon | Dan Meyer | TEDxMaastrichtio

  • 0:08 - 0:10
    Dankon.
  • 0:16 - 0:21
    Iam estis reĝo en Hindujo, maharaĝo, kaj por lia naskiĝtago estis dekretite,
  • 0:21 - 0:24
    ke ĉiuj tribestroj alportu donacon
    indan je reĝo.
  • 0:24 - 0:28
    Iuj alportis fajnajn silkaĵojn,
    iuj alportis belegajn glavojn,
  • 0:28 - 0:29
    iuj alportis oron.
  • 0:29 - 0:33
    Fine de la vico alvenis
    velkinta maljunulo,
  • 0:33 - 0:37
    kiu multajn tagojn piediris
    el sia apudmara vilaĝo.
  • 0:37 - 0:41
    Kiam estis lia vico, la filo de la reĝo demandis:
    "Kio estas via donaco por la reĝo?"
  • 0:41 - 0:45
    La maljunulo malrapidege malfermis sian manon por montri
  • 0:45 - 0:50
    belegan markonkon kun purpuraj, flavaj, ruĝaj kaj bluaj rondoj,
  • 0:50 - 0:51
    Kaj la reĝido diris:
  • 0:51 - 0:54
    "Tio ne estas donaco por reĝo!
    Kia donaco estas tio?"
  • 0:55 - 0:57
    La maljunulo malrapide ekrigardis lin kaj diris:
  • 0:58 - 1:01
    "Longa piediro... donacero."
  • 1:01 - 1:03
    (Ridado)
  • 1:03 - 1:06
    Baldaŭ mi donos al vi donacon,
  • 1:06 - 1:08
    kiu miaopinie disvastigindas.
  • 1:08 - 1:10
    Antaŭ ol fari tion, lasu min gvidi vin en
  • 1:10 - 1:12
    mia longa vojaĝo.
  • 1:12 - 1:14
    Kiel la plej multaj el vi
  • 1:14 - 1:15
    mi ekvivis kiel infaneto
  • 1:15 - 1:17
    Kiom el vi ekvivis kiel infaneto?
  • 1:17 - 1:19
    Ĉu vi naskiĝis junaj?
  • 1:19 - 1:20
    Proksimume la duono... Bone...
  • 1:21 - 1:22
    (Ridado)
  • 1:22 - 1:25
    Ĉu la ceteraj naskiĝis plenkreskintaj?
  • 1:25 - 1:28
    Mi ja volus vidi ilian patrinon!
  • 1:28 - 1:29
    Parolante pri neeblo!
  • 1:31 - 1:35
    Kiel infano, mi ĉiam revis
    plenumi la neeblon.
  • 1:36 - 1:39
    Hodiaŭ estas tago, kiun mi atendis jam dum multaj jaroj,
  • 1:39 - 1:41
    ĉar hodiaŭ mi provos
  • 1:41 - 1:44
    fari ion neeblan
    rekte antaŭ viaj okuloj,
  • 1:44 - 1:45
    ĉi tie ĉe TEDxMastriĥto.
  • 1:46 - 1:48
    Mi komencos
  • 1:49 - 1:51
    malkaŝante la finon:
  • 1:51 - 1:53
    Mi pruvos al vi

  • 1:53 - 1:55
    ke la neeblo ne estas neebla.
  • 1:55 - 1:58
    Kaj mi finos donacante
    ion disvastigindan:
  • 1:58 - 2:01
    mi vidigos, ke vi en via vivo
    kapablas fari la neeblon.
  • 2:03 - 2:05
    Strebante fari la neeblon, mi malkovris, ke estas
  • 2:05 - 2:08
    du aferoj tutmonde komunaj al ĉiuj homoj.
  • 2:08 - 2:10
    Ĉiu havas timojn
  • 2:10 - 2:12
    kaj ĉiu havas revojn.
  • 2:13 - 2:15
    En mia strebado fari la neeblon, mi malkovris, ke estas tri aferoj,
  • 2:15 - 2:18
    kiujn mi faris tra la jaroj,
  • 2:18 - 2:20
    kiuj ebligis al mi fari la neeblon:
  • 2:20 - 2:23
    trafpilkado,
  • 2:24 - 2:27
    Superhomo
  • 2:27 - 2:28
    kaj moskito.
  • 2:28 - 2:29
    Jen miaj ŝlosilvortoj.
  • 2:29 - 2:31
    Nun vi scias, kial mi
    faras la neeblon en mia vivo.
  • 2:31 - 2:34
    Nun akompanu min dum
    mia longa promenado
  • 2:34 - 2:36
    ekde timegoj al revoj
  • 2:36 - 2:39
    de vortoj al glavoj,
  • 2:39 - 2:41
    de trafpilkado
  • 2:41 - 2:43
    al Superhomo
  • 2:43 - 2:44
    al Moskito.
  • 2:44 - 2:45
    Mi esperas vidigi vin,
  • 2:46 - 2:47
    kiel eblas fari la neeblon
    en via vivo.
  • 2:47 - 2:50
    La 4an de oktobro 2007.
  • 2:52 - 2:55
    Mia koro rapidegis,
    kaj miaj genuoj tremis,
  • 2:56 - 2:58
    dum mi supreniris la podion
  • 2:58 - 2:59
    en Teatro Sanders
  • 2:59 - 3:01
    de Harvarda Universitato por akcepti
  • 3:01 - 3:03
    la Ig-Nobelpremion pri medicino 2007
  • 3:03 - 3:06
    pro medicina esplordokumento,
    de kiu mi estis kunaŭtoro,
  • 3:06 - 3:09
    nomita "Glavoglutado...
  • 3:09 - 3:10
    ... kaj ĝiaj kromefikoj".
  • 3:10 - 3:12
    (Ridado)
  • 3:12 - 3:13
    Ĝi aperis en revueto,
    kiun mi ne legis antaŭe,
  • 3:14 - 3:18
    Brita Medicina Ĵurnalo.
  • 3:18 - 3:20
    Por mi tio estis neebla revo,
    kiu realiĝis,
  • 3:21 - 3:25
    ĝi estis surprizo neatendita
    de iu, kia mi;
  • 3:25 - 3:28
    ĝi estis honoro neniam forgesota.
  • 3:28 - 3:31
    Tio tamen ne estis la plej memorinda
    momento de mia vivo.
  • 3:31 - 3:35
    Je la 4a de oktobro 1967
  • 3:36 - 3:38
    ĉi tiu timema, hontema malgrasuleto
  • 3:38 - 3:40
    suferis terurajn timojn.
  • 3:41 - 3:43
    Kiam li estis surironta la podion,
  • 3:43 - 3:46
    lia koro rapidegis,
  • 3:46 - 3:47
    liaj genuoj tremis.
  • 3:48 - 3:49
    Li malfermis sian buŝon por paroli,
  • 3:50 - 3:52
    sed la vortoj ne eliĝis.
  • 3:56 - 3:58
    Li staris tremploranta,
  • 3:58 - 4:00
    paralizita de paniko,
  • 4:01 - 4:02
    kaptita de timego.
  • 4:02 - 4:04
    Tiu timema, hontema malgrasuleto
  • 4:04 - 4:06
    suferis gravegajn timegojn.
  • 4:06 - 4:08
    Lin timigis mallumo,
  • 4:09 - 4:10
    alteco,
  • 4:11 - 4:12
    araneoj kaj serpentoj...
  • 4:12 - 4:13
    Ĉu iu el vi timas araneojn kaj serpentojn?
  • 4:13 - 4:15
    Jes, kelkaj...
  • 4:15 - 4:17
    Li timis akvon kaj ŝarkojn,
  • 4:17 - 4:19
    li timis kuracistojn, flegistinojn
    kaj dentistojn,
  • 4:19 - 4:22
    nadlojn, borilojn kaj akraĵojn.
  • 4:22 - 4:25
    Sed pli ol ĉio li timegis
  • 4:25 - 4:27
    homojn.
  • 4:27 - 4:28
    Tiu timema, hontema malgrasuleto
  • 4:29 - 4:32
    estis mi.
  • 4:32 - 4:33
    Mi timis malsukceson kaj malakcepton,
  • 4:33 - 4:36
    malaltan memestimon,
    minuskomplekson,
  • 4:37 - 4:40
    kaj ion, pri kio ni tiam eĉ ne sciis, ke eblas aliĝi al ĝi:
  • 4:40 - 4:43
    sociala timotraŭmo.
  • 4:43 - 4:45
    Ĉar mi havis tiujn timegojn,
    mi daŭre estis turmenata kaj batata.
  • 4:49 - 4:52
    Mi estis mokita kaj ŝoldita. Mi neniam rajtis kunludi
  • 4:52 - 4:54
    en boacaj ludoj.
  • 4:55 - 4:58
    Ho, tamen estis unu ludo,
    en kiu mi rajtis partopreni:
  • 4:58 - 4:59
    trafpilkado -
  • 5:00 - 5:01
    kaj ili sciis, kiel trafi min.
  • 5:02 - 5:04
    La turmentuloj kriis mian nomon,
  • 5:04 - 5:06
    kaj ekrigardante,
    mi vidis tiujn ruĝajn pilkojn
  • 5:06 - 5:08
    transsonrapide alveni al mi:
  • 5:08 - 5:10
    Baf! Baf! Baf!
  • 5:11 - 5:13
    Mi memoras multajn tagojn,
    kiam mi rehejmiĝis de la lernejo
  • 5:13 - 5:18
    kun ruĝa, arda vizaĝo
    kaj oreloj ruĝaj kaj tintaj.
  • 5:18 - 5:21
    En miaj oluloj brulis larmoj,
  • 5:21 - 5:24
    kaj en miaj oreloj brulis iliaj vortoj.
  • 5:24 - 5:25
    Kiu ajn diras
  • 5:25 - 5:29
    "Bastonoj kaj ŝtonoj povas rompi miajn ostojn, sed vortoj neniam vundos min"
  • 5:29 - 5:30
    komprenis neniom.
  • 5:30 - 5:32
    Vortoj povas tranĉi kiel tranĉilo.
  • 5:32 - 5:34
    Vortoj kapablas piki kiel glavo.
  • 5:34 - 5:36
    Vortoj povas fari vundojn tiel profundajn,
  • 5:36 - 5:38
    ke ili ne videblas.
  • 5:38 - 5:41
    Mi timegis, kaj vortoj
    estis mia plej granda malamiko.
  • 5:41 - 5:42
    Kaj ankoraŭ estas.
  • 5:43 - 5:45
    Sed mi havis ankaŭ revojn.
  • 5:45 - 5:48
    Hejme, kun miaj bildrakontoj pri Superhomo,
  • 5:48 - 5:50
    kaj mi legis librojn pri Superhomo,
  • 5:50 - 5:53
    kaj reve mi volis esti heroego, kia Superhomo.
  • 5:53 - 5:56
    Mi volis batali por vero kaj justo;
  • 5:56 - 5:59
    Mi volis batali kontraŭ fiuloj kaj kriptonito;
  • 5:59 - 6:03
    mi volis flugi ĉirkaŭ la mondo, plenumi superhomajn agojn,
  • 6:03 - 6:06
    ankaŭ realaj aferoj allogis min.
  • 6:06 - 6:09
    Mi legis la libron pri mondrekordoj de Guiness kaj
    "Kredu aŭ ne!" de Ripley.
  • 6:09 - 6:13
    Ĉu iu el vi iam legis "Mondrekordoj de Guiness" aŭ tion de Ripley?
  • 6:13 - 6:14
    Mi ŝategas tiujn librojn!
  • 6:14 - 6:16
    Mi vidis realajn homojn kaj realajn atingojn.
  • 6:16 - 6:18
    Kaj mi pensis: mi volas fari tion.
  • 6:18 - 6:19
    Se tiu turmentuloj malpermesas
  • 6:19 - 6:21
    min kunludi en iu ajn el iliaj sportoludoj,
  • 6:21 - 6:23
    mi volas plenumi mirigajn agojn.
  • 6:23 - 6:27
    Mi volas fari ion rimarkindan,
    kion tiuj turmentuloj ne kapablas.
  • 6:27 - 6:29
    Mi volas scii mian alvokiĝon kaj celon;
  • 6:29 - 6:31
    mi volas scii, ke mia vivo kontribuas;
  • 6:31 - 6:33
    mi volas fari ion nekredeblan,
    por ŝanĝi la mondon;
  • 6:33 - 6:37
    mi volas pruvi, ke la neeblo
    ne estas neebla.
  • 6:38 - 6:40
    Mi transsaltas dek jarojn -
  • 6:40 - 6:43
    Jen la semajno antaŭ mia 21-jariĝo.
  • 6:43 - 6:47
    En unu tago okazis du aferoj,
    kiuj ŝanĝis mian vivon.
  • 6:47 - 6:49
    Mi loĝis en Tamil Nadu, en suda Hindujo.
  • 6:50 - 6:51
    Mi tie estis misiisto
  • 6:51 - 6:53
    kaj mia mentoro, mia amiko demandis:
  • 6:53 - 6:55
    "Ĉu vi havas 'Thromes', Daniel?"
  • 6:55 - 6:57
    Mi diris: "Kio estas 'Thromes'?"
  • 6:57 - 7:00
    Li diris: "Thromes estas
    viaj grandaj vivoceloj.
  • 7:00 - 7:05
    Ili estas kombinaĵo de revoj kaj celoj, revoceloj, kvazaŭ vi povus fari ĉion ajn,
  • 7:05 - 7:07
    kion vi volas, se vi volus iri ĉien ajn, kien vi volas,
  • 7:07 - 7:08
    esti, kiu ajn vi volas,
  • 7:08 - 7:10
    kien vi irus?
    Kion vi farus?
  • 7:10 - 7:11
    Kiu vi estus?
  • 7:11 - 7:14
    Mi diris: "Tion mi ne kapablas, mi tiel timemas! Mi havas tro da timoj!"
  • 7:14 - 7:18
    Tiun nokton mi kunprenis mian maton al la tegmento de la teretaĝa domo,
  • 7:18 - 7:19
    mi ekkuŝis sub la steloj,
  • 7:19 - 7:22
    kaj rigardis la vespertojn
    plonĝalflugi moskitojn.
  • 7:22 - 7:26
    Mi kapablis nur pensi pri "revoceloj", revoj kaj celoj
  • 7:26 - 7:28
    kaj tiuj turmentuloj kun la trafpilkoj.
  • 7:29 - 7:31
    Post kelkaj horoj mi vekiĝis.
  • 7:31 - 7:34
    Mia koro rapidegis,
    miaj genuoj tremis.
  • 7:34 - 7:36
    Ĉi-foje ne temis pri timo.
  • 7:36 - 7:38
    Konvulsioj trafis mian tutan korpon.
  • 7:38 - 7:40
    Dum la postaj kvin tagoj
  • 7:40 - 7:44
    mi nur de tempo al tempo konsciiĝis sur mia mortolito
    balantanta por mia vivo.
  • 7:44 - 7:48
    Mia cerbo kvazaŭ fandiĝis
    pro la 40-grada febro.
  • 7:48 - 7:52
    Rekonsciiĝinte, mi pensis nur pri revoceloj.
  • 7:52 - 7:54
    Mi pensis: "Kion mi volas fari pri mia vivo?"
  • 7:54 - 7:56
    Finfine, en la nokto antaŭ mia 21-jariĝo,
  • 7:56 - 7:58
    dum konscia momento
  • 7:58 - 8:00
    mi klarvidis ion:
  • 8:00 - 8:02
    mi klarvidis etan moskiton,
  • 8:03 - 8:05
    Anopheles Stephensi,
  • 8:05 - 8:07
    tiu eta moskito
  • 8:07 - 8:08
    malpli ol 5-mikrograma,
  • 8:08 - 8:10
    malpli ol salero,
  • 8:10 - 8:13
    se tiu moskito kapablas superi 80-kilograman homon,
  • 8:13 - 8:15
    mi konsciiĝis, kio estas mia kriptonito.
  • 8:15 - 8:17
    Tiam mi ekkonsciis, ke ne estas tiu moskito,
  • 8:17 - 8:19
    sed la eta parazito ene de tiu moskito,
  • 8:19 - 8:23
    Plasmodium Falciparum, kiu mortigas pli ol milionon da homoj jare.
  • 8:24 - 8:26
    Sekve mi pripensis,
    ke ĝi eĉ pli malgrandas ol tio,
  • 8:26 - 8:29
    sed al mi ĝi ŝajnis tiel pli granda.
  • 8:29 - 8:30
    Mi ekkomprenis,
  • 8:30 - 8:31
    ke timego estas mia kriptonito,
  • 8:31 - 8:32
    mia parazito,
  • 8:32 - 8:35
    kiu senvalidigis kaj paralizis man tutan vivon.
  • 8:35 - 8:38
    Estas diferenco inter timego kaj danĝero.
  • 8:38 - 8:40
    Danĝero estas reala.
  • 8:40 - 8:42
    Timo estas elekto.
  • 8:42 - 8:44
    Mi vidis, ke mi havas elekton:
  • 8:44 - 8:48
    Mi povis vivi en timo
    kaj morti en tiu nokto,
  • 8:49 - 8:52
    aŭ mi povus mortigi mian timon,
  • 8:52 - 8:56
    kaj elekti miajn revojn,
    se mi kuraĝas vivi,
  • 8:57 - 9:00
    Kuŝi sur sia mortolito kaj vidi
    la morton alveni okazigas ion;
  • 9:00 - 9:04
    kaj alfronti la morton igas vin
    vere voli vivi la vivon.
  • 9:04 - 9:07
    Mi konsciis, ke ĉiu mortas,
    sed ne ĉiu vere vivas.
  • 9:08 - 9:10
    Mortante, ni vivas.
  • 9:10 - 9:12
    Se oni lernas morti,
  • 9:12 - 9:13
    oni lernas vere vivi.
  • 9:13 - 9:15
    Mi do en tiu nokto decidis ŝanĝi
  • 9:15 - 9:16
    mian historion
  • 9:17 - 9:18
    Mi ne volis morti,
  • 9:18 - 9:20
    mi do ekpreĝetis dirante:
  • 9:20 - 9:22
    "Dio, se Vi igas min 21-jariĝi,
  • 9:22 - 9:25
    mi ne plu lasos timon
    regi mian vivon.
  • 9:25 - 9:27
    Mi mortigos mian timegon,
  • 9:27 - 9:30
    mi elektos mian revon,
  • 9:30 - 9:31
    mi volas ŝanĝi mian konduton,
  • 9:31 - 9:34
    mi volas fari ion nekredeblan
    per mia vivo,
  • 9:34 - 9:36
    mi volas trovi miajn celon kaj alvokiĝon,
  • 9:36 - 9:39
    mi volas scii, ke la neeblo
    ne estas neebla."
  • 9:39 - 9:43
    Ĉu mi postvivis tiun nokton, mi ne diras,
    tion vi mem pripensu.
  • 9:43 - 9:44
    (Ridado)
  • 9:44 - 9:47
    En tiu nokto mi listigis
    miajn unuajn dek revocelojn:
  • 9:47 - 9:50
    mi volis viziti la ĉefajn kontinentojn,
  • 9:50 - 9:52
    vidi la 7 mondajn vidindaĵojn,
  • 9:52 - 9:53
    lerni plurajn lingvojn,
  • 9:53 - 9:55
    loĝi sur neloĝata insulo,
  • 9:55 - 9:56
    loĝi en ŝipo sur la oceano,
  • 9:56 - 9:59
    vivi kun indiana tribo en Amazonio,
  • 9:59 - 10:01
    grimpi al la plej alta pinto en Svedujo,
  • 10:01 - 10:03
    vidi la sunon leviĝi sur Monto Everesto,
  • 10:03 - 10:05
    labori en la muzikmondo en Naŝvilo,
  • 10:05 - 10:07
    labori en cirko,
  • 10:07 - 10:09
    kaj salti el aviadilo...
  • 10:09 - 10:12
    En la 20 sekvantaj jaroj
    mi faris preskaŭ ĉion el tiuj revoceloj.
  • 10:12 - 10:15
    Ĉiam, kiam mi povis
    trastreki ion el mia listo,
  • 10:15 - 10:18
    mi tuj aldonis 5 aŭ dek pliajn,
    do tiu listo nur kreskis.
  • 10:19 - 10:23
    La sekvantajn dek jarojn mi loĝis sur insuleto de la Bahamoj,
  • 10:23 - 10:25
    dum proksimume sep jaroj
  • 10:25 - 10:27
    en kana kabano.
  • 10:29 - 10:34
    Mi ĉasis ŝarkojn kaj rajojn por manĝi, estis la sola sur la insulo
  • 10:34 - 10:36
    en lumbotuko,
  • 10:37 - 10:39
    kaj mi lernis naĝi kun ŝarkoj.
  • 10:39 - 10:41
    Poste mi transloĝiĝis al Meksikio,
  • 10:41 - 10:45
    kaj de tie mi transloĝiĝis al
    al la Amazonia baseno en Ekvadoro,
  • 10:45 - 10:48
    Pujo Pongo Ekvadoro,
    kie mi vivis kun tribo,
  • 10:48 - 10:52
    kaj iom post iom mi akiris
    pli da memestimo per tiuj revoceloj.
  • 10:52 - 10:55
    Mi transiris al la muzikmondo,
    en Naŝvilo, poste en Svedujo.
  • 10:55 - 10:58
    Mi iris al Stokholmo,
    tie mi laboris en la muzikmondo
  • 10:58 - 11:02
    kaj surgrimpis monton Kebnekaiso, fore trans la nordpolusa cirklo.
  • 11:03 - 11:05
    Mi lernis arlekeni,
  • 11:05 - 11:06
    ĵongli
  • 11:06 - 11:07
    kaj stilziri,
  • 11:07 - 11:10
    rajdi unuradilon, manĝi fajron kaj vitron.
  • 11:10 - 11:14
    En 1997 mi aŭdis, ke restas malpli ol dekduo da glavoglutistoj
  • 11:14 - 11:15
    kaj mi diris: "Jen io por mi!"
  • 11:15 - 11:18
    Mi renkontis glavoglutiston
    kaj petis kelkajn konsilojn de li.
  • 11:18 - 11:20
    Li diris: "Bone, jen du konsiloj.
  • 11:20 - 11:22
    Unue: tio estas ekstreme danĝera,
  • 11:22 - 11:24
    homoj pereis pro tio.
  • 11:24 - 11:25
    Due:
  • 11:25 - 11:26
    ne provu tion!"
  • 11:26 - 11:28
    (Ridado)
  • 11:28 - 11:30
    Mi do aldonis tion
    al mia listeto da revoceloj.
  • 11:30 - 11:33
    Mi trejnis min ĉiutage,
    10 au 12 fojojn tage,
  • 11:34 - 11:35
    dum kvar jaroj.
  • 11:35 - 11:37
    Mi iom kalkulis -
  • 11:37 - 11:40
    4 x 365 [x 12]
  • 11:40 - 11:43
    Tio estis proksimume 13 mil malsukcesintaj provoj
  • 11:43 - 11:45
    antaŭ ol mi unuafoje enigis
    glavon tra mia gorĝo en 2001.
  • 11:46 - 11:48
    En tiu tempo mi transformis revocelon
  • 11:48 - 11:51
    iĝi tutmonde gvidanta spertulo pri glavoglutado
  • 11:51 - 11:54
    Mi do serĉis ĉiujn librojn,
    revuojn, gazetartikolojn
  • 11:54 - 11:58
    kaj ĉiujn medicinajn raportojn,
    studis fiziologion kaj anatomion,
  • 11:58 - 12:00
    mi parolis kun kuracistoj kaj flegistinoj,
  • 12:00 - 12:02
    rete kunligis ĉiujn glavoglutistojn
  • 12:02 - 12:04
    en la "Internacia Asocio de Glavoglutistoj",
  • 12:04 - 12:06
    kaj ene de du jaroj kompilis
    medicinan raporton
  • 12:06 - 12:09
    "Glavoglutado kaj ĝiaj kromefikoj",
  • 12:09 - 12:11
    kiu estis publikigita
    en British Medical Journal.
  • 12:11 - 12:12
    (Ridado)
  • 12:12 - 12:13
    Dankon.
  • 12:13 - 12:18
    (Aplaŭdo)
  • 12:18 - 12:22
    Mi malkovris interesegajn aferojn pri glavoglutado.
  • 12:22 - 12:25
    Iuj aferoj, kiujn vi verŝajne neniam pripensis ĝis hodiaŭ, sed pripensos,
  • 12:25 - 12:29
    kiam vi hejme tranĉos vian bifstekon per via tranĉilo
  • 12:29 - 12:32
    aŭ per glavo aŭ via "manĝilo",
    vi memoras ĉi tion.
  • 12:34 - 12:37
    Mi eksciis, ke glavoglutado
    komenciĝis en Hindujo --
  • 12:37 - 12:40
    precize tie, kie dudekjara
    mi vidis ĝin unuafoje -
  • 12:40 - 12:42
    antaŭ proksimume 4 mil jaroj,
    2 mil antaŭ Kristo.
  • 12:42 - 12:46
    Dum la lastaj 150 jaroj
    glavoglutantoj estis uzitaj
  • 12:46 - 12:47
    en la kampo de medicina scienco
  • 12:47 - 12:51
    ĉe la evoluigo
    de rigida endoskopo en 1868
  • 12:51 - 12:54
    de d-ro Adolf Kussmaul,
    en Friburgo, Germanujo;
  • 12:54 - 12:57
    en 1906 la elektrokardiogramo en Kimrio;
  • 12:57 - 13:00
    por studi glutajn kaj
    digestajn malsanojn
  • 13:00 - 13:02
    bronĥoskopojn, tiajn aferojn.
  • 13:02 - 13:04
    Sed en la lastaj 150 jaroj
  • 13:04 - 13:08
    ni scias pri centoj da vundiĝoj
    kaj dekoj da mortoj...
  • 13:08 - 13:15
    Jen la rigida endoskopo
    evoluigita de d-ro Adolf Kussmaul.
  • 13:15 - 13:19
    Ni malkovris, ke en la pasintaj 150 jaroj 29 homoj mortis,
  • 13:19 - 13:22
    inter kiuj ĉi tiu londona glavoglutisto, traborinte sian koron per sia glavo.
  • 13:23 - 13:25
    Ni eksciis, ke ĉiujare okazas 3 ĝis 8
  • 13:25 - 13:28
    gravaj vundiĝoj pro glavoglutado.
  • 13:28 - 13:30
    Mi scias tion, ĉar oni telefonas al mi.
  • 13:30 - 13:31
    Mi aŭdis du tiajn alvokojn,
  • 13:31 - 13:34
    unu el Svedujo kaj unu el Orlando,
    en la pasintaj semajnoj.
  • 13:34 - 13:37
    vundiĝintaj glavglutantoj,
    kuŝantaj en malsanulejo pro vundiĝoj.
  • 13:37 - 13:39
    Tio do estas ekstreme danĝera.
  • 13:39 - 13:42
    Mi ankaŭ eksciis,
    ke glavoglutado
  • 13:42 - 13:44
    necesigas 2 ĝis 10 jarojn
    por regi, kiel gluti glavon
  • 13:44 - 13:46
    por multaj homoj.
  • 13:46 - 13:48
    Sed la plej interesa malkovro estis,
  • 13:48 - 13:51
    kiel glavoglutistoj
    faras la neeblon.
  • 13:51 - 13:53
    Mi malkaŝos sekreton al vi:
  • 13:54 - 13:58
    ne koncentru vin al tiuj 99,9%
    kiuj estas neeblaj.
  • 13:58 - 14:02
    Konsideru tiujn 0,1%, kiuj eblas
    kaj eltrovu, kiel vi faru tion.
  • 14:03 - 14:06
    Lasu min gvidi vin vojaĝante
    tra la spirito de glavoglutisto.
  • 14:06 - 14:09
    Gluti glavon postulas
    meditadon de spirito super materio,
  • 14:09 - 14:12
    akregan koncentriĝon
    kaj ekstreman precizecon
  • 14:12 - 14:16
    por izoli internajn organojn
    kaj regi aŭtomatajn refleksojn
  • 14:16 - 14:20
    per plifortigita cerba sinoptiko,
    per ripetita muskola memoro
  • 14:20 - 14:24
    per planita trejnado
    pli ol dekmilfoja.
  • 14:24 - 14:28
    Mi kondukos vin dum vojaĝo
    tra la korpo de glavoglutisto.
  • 14:28 - 14:30
    Por gluti glavon
  • 14:30 - 14:32
    mi glitigu la klingon
    sur mia lango,
  • 14:32 - 14:35
    subpremu la vomreflekson
    en la cervika ezofago,
  • 14:35 - 14:38
    stiru 90-gradan kurbiĝon
    preter la epigloton,
  • 14:38 - 14:41
    trairu la krikofaringan
    superan ezofagan sfinkteron,
  • 14:41 - 14:43
    subpremu la peristaltan reflekson
  • 14:43 - 14:44
    kaj glitigu la klingon
    tra la toraka kavo
  • 14:44 - 14:46
    inter la pulmoj.
  • 14:46 - 14:48
    En tiu loko,
  • 14:48 - 14:50
    mi fakte flankenŝovu mian koron.
  • 14:50 - 14:52
    Se vi tre bone rigardas,
  • 14:52 - 14:54
    vi vidas la koron bati kun mia glavo,
  • 14:54 - 14:55
    ĉar ĝi premas sur la koro
  • 14:55 - 14:58
    kun nur 3 milimetrojn dika
    ezofaga histo inter ili.
  • 14:58 - 15:00
    Ion tian oni ne povas ŝajnigi.
  • 15:00 - 15:02
    Sekve mi glitigu ĝin laŭlonge de la brustosto,
  • 15:02 - 15:05
    preter la malsupra ezofaga sfinktero malsupren en la stomakon,
  • 15:05 - 15:09
    subpreante la stomakan vomreflekson dum la malsupreniro ĝis miaj intestoj.
  • 15:09 - 15:10
    Simple.
  • 15:10 - 15:11
    (Ridado)
  • 15:11 - 15:13
    Se mi tiel daŭrigus,
  • 15:13 - 15:18
    Mi finus ĉe miaj ovoduktoj.
  • 15:18 - 15:21
    Uloj, demandu viajn edzinojn poste...
  • 15:22 - 15:24
    Homoj tiam diras al mi:
  • 15:24 - 15:27
    "Ja necesas multe da kuraĝo
    por riski vian vivon,
  • 15:27 - 15:29
    forpremante vian koron per glavo..."
  • 15:29 - 15:30
    Ne. Tio, kio vere necesigas kuraĝon,
  • 15:30 - 15:33
    estas, kiel timema, hontema, malgrasuleto,
  • 15:33 - 15:36
    riski malsukceson kaj malakcepton,
  • 15:36 - 15:37
    esti sincera
  • 15:37 - 15:38
    kaj engluti sian fieron
  • 15:38 - 15:41
    kaj stari ĉi tie antaŭ aro da fremduloj
  • 15:41 - 15:44
    kaj rakonti sian historion
    pri siaj timegoj kaj revoj,
  • 15:44 - 15:48
    kaj riski vundi siajn intestojn,
    laŭvorte kaj figure,
  • 15:48 - 15:49
    Ĉu ne? -- Dankegon.
  • 15:49 - 15:54
    (Aplaŭdo)
  • 15:54 - 15:56
    La vera rimarkindaĵo estas,
  • 15:56 - 15:59
    ke mi ĉiam volis fari
    ion specialan en mia vivo
  • 15:59 - 16:00
    kaj nun mi faras ĝin.
  • 16:00 - 16:03
    sed la vere eksterordinara afero ne estas, ke mi kapablas
  • 16:03 - 16:05
    samtempe engluti 21 glavojn,
  • 16:08 - 16:10
    aŭ restadi 6 metrojn sub akvo en kuvo kun 88 ŝarkoj kaj rajoj
  • 16:10 - 16:12
    por "Kredu aŭ ne" de Ripley
  • 16:14 - 16:18
    aŭ varmiĝi ĝis 800 gradoj
    por "Superhumans" de Stan Lee
  • 16:18 - 16:19
    kiel "ŝtala viro"
  • 16:20 - 16:22
    - kaj tiu aĵo estis vere varmega!
  • 16:22 - 16:25
    Aŭ tiri aŭton
    per glavo por Ripley,
  • 16:25 - 16:26
    aŭ por Guinness,
  • 16:26 - 16:29
    aŭ alveni en la finalo
    de "America's Got Talent"
  • 16:29 - 16:32
    aŭ gajni la Ig-Nobelpremion en 2007 pri medicino.
  • 16:32 - 16:34
    Ne. Tio ne estas la vere rimarkinda afero.
  • 16:34 - 16:36
    Tion ja opinias homoj, sed tio ĝi ne estas.
  • 16:36 - 16:38
    La vere rimarkinda afero estas,
  • 16:38 - 16:41
    ke Dio povis igi
    tiun timeman, honteman malgrasuleton,
  • 16:41 - 16:42
    kiu timis altecon,
  • 16:42 - 16:44
    kiu timis akvon kaj ŝarkojn
  • 16:44 - 16:46
    kaj kuracistojn kaj flegistinojn
    kaj nadlojn kaj akrajn objektojn
  • 16:46 - 16:48
    kaj paroladon antaŭ homoj
  • 16:48 - 16:50
    kaj nun Li igas min
    flugi ĉirkaŭ la mondo
  • 16:50 - 16:51
    10 kilometrojn alte
  • 16:51 - 16:54
    engluti akrajn objektojn
    sub akvo en kuvoj kun ŝarkoj,
  • 16:54 - 16:57
    kaj paroli antaŭ kuracistoj kaj flegistinoj.
  • 16:57 - 17:00
    Tion mi trovas vere rimarkinda.
  • 17:00 - 17:01
    Mi jam ĉiam volis fari la neeblon -
  • 17:01 - 17:02
    Dankon.
  • 17:02 - 17:04
    (Aplaŭdo)
  • 17:04 - 17:05
    Dankon.
  • 17:06 - 17:09
    (Aplaŭdo)
  • 17:10 - 17:13
    Mi ĉiam volis fari la neeblon
    kaj nun mi faras ĝin.
  • 17:13 - 17:16
    Mi volis fari ion specialan
    kaj ŝanĝi la mondon
  • 17:16 - 17:17
    kaj nun mi faras ĝin.
  • 17:17 - 17:20
    Mi ĉiam volis vojaĝi tra la mondo
    kaj fari superhomajn aferojn
  • 17:20 - 17:21
    kaj savi vivojn: nun mi faras tion.
  • 17:21 - 17:23
    Kaj ĉu vi scias?
  • 17:23 - 17:26
    Ankoraŭ restas ero
    de tiu infana revo
  • 17:26 - 17:27
    profunde en mi.
  • 17:30 - 17:36
    (Ridado) (Aplaŭdo)
  • 17:37 - 17:40
    Mi ĉiam volis trovi
    mian celon kaj alvokiĝon
  • 17:40 - 17:42
    kaj nun mi trovis ĝin.
  • 17:42 - 17:43
    Sed, kion vi opinias?
  • 17:43 - 17:46
    Ne estas per tiuj glavoj,
    ne per miaj fortaj ecoj.
  • 17:46 - 17:49
    Fakte estas per miaj malfortoj, miaj vortoj.
  • 17:49 - 17:51
    Mia celo kaj alvokiĝo estas
    ŝanĝi la mondon,
  • 17:51 - 17:52
    superante la timon,
  • 17:52 - 17:55
    glavon post glavo, vorton post vorto.
  • 17:55 - 17:57
    tranĉilon post tranĉilo, vivon post vivo
  • 17:58 - 18:00
    por inciti homojn iĝi heroegoj
  • 18:00 - 18:02
    kaj plenumi la neeblon en iliaj vivoj.
  • 18:02 - 18:05
    Mia alvokiĝo estas helpi
    aliulojn trovi sian celon.
  • 18:05 - 18:06
    Kio estas via celo?
  • 18:06 - 18:07
    Kio estas via alvokiĝo?
  • 18:07 - 18:09
    Kial vi estas ĉi tie?
  • 18:09 - 18:12
    Mi kredas, ke ni ĉiuj
    estas alvokataj al heroeco.
  • 18:12 - 18:14
    Kio estas via fortego?
  • 18:15 - 18:18
    En monda loĝantaro
    de pli ol 7 miliardoj da homoj
  • 18:18 - 18:20
    estas kelkdek glavoglutistoj
  • 18:20 - 18:22
    en la mondo hodiaŭ.
  • 18:22 - 18:23
    sed estas nur unu vi.
  • 18:23 - 18:24
    Vi estas unika.
  • 18:24 - 18:26
    Kio estas via historio?
  • 18:26 - 18:28
    Kio igas vin malsama?
  • 18:28 - 18:29
    Rakontu vian historion,
  • 18:29 - 18:32
    eĉ se via voĉo malfortas kaj tremas.
  • 18:32 - 18:33
    Kiuj estas viaj revoceloj?
  • 18:33 - 18:36
    Se vi kapablus fari ĉion ajn,
    esti iu ajn, iri ien ajn -
  • 18:36 - 18:37
    Kion vi farus?
    Kien vi irus?
  • 18:37 - 18:38
    Kion vi farus?
  • 18:38 - 18:40
    Kion vi volas fari per via vivo?
  • 18:40 - 18:42
    Kiuj estas viaj grandaj revoj?
  • 18:42 - 18:44
    Kion vi revis kiel infano?
    Ĉu vi ankoraŭ scias tion?
  • 18:44 - 18:46
    Verŝajne ne ĉi tio, aŭ tamen?
  • 18:46 - 18:48
    Kiuj estis viaj plej fantaziaj revoj,
  • 18:48 - 18:50
    kiujn vi trovis tiel strangaj kaj malklaraj?
  • 18:50 - 18:54
    Miaopinie tiuj revoj
    nun ne plu aspektas tiel strangaj.
  • 18:55 - 18:57
    Kio estas via glavo?
  • 18:57 - 18:59
    Ĉiu el vi havas glavon,
  • 18:59 - 19:01
    dutranĉan glavon
    de timoj kaj revoj.
  • 19:01 - 19:04
    Glutu vian glavon, kio ajn ĝi estas.
  • 19:04 - 19:06
    Sekvu viajn revojn, gesinjoroj,
  • 19:06 - 19:09
    neniam tro malfruas
    por iĝi tio, kion vi volas.
  • 19:10 - 19:13
    Al tiuj turmentuloj kun iliaj trafpilkoj,
    tiuj knaboj, kiuj opiniis,
  • 19:13 - 19:15
    ke mi neniam faros la neeblon,
  • 19:15 - 19:18
    mi volas diri nur unu vorton:
  • 19:18 - 19:19
    Dankegon.
  • 19:19 - 19:22
    Ĉar sen fiuloj ne estas heroegoj.
  • 19:23 - 19:27
    Mi estas ĉi tie por pruvi,
    ke la neeblo ne estas neebla.
  • 19:28 - 19:32
    Tio estas ekstreme danĝera.
    Mi povus mortigi min.
  • 19:32 - 19:34
    Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin.
  • 19:34 - 19:35
    (Ridado)
  • 19:36 - 19:39
    Mi bezonas vian helpon ĉe tio.
  • 19:47 - 19:48
    Publiko: Du, tri.
  • 19:48 - 19:52
    Dan Meyer: Ne, ne, ne.
    Vi ĉiuj helpu kalkuli. Ĉiuj, ĉu bone?
  • 19:52 - 19:53
    (Ridado)
  • 19:53 - 19:56
    Ĉu vi scias la vortojn? Ĉu bone?
    Kalkulu kun mi, ĉu vi pretas?
  • 19:56 - 19:57
    Unu.
  • 19:57 - 19:58
    Du.
  • 19:58 - 19:59
    Tri.
  • 19:59 - 20:01
    Ne, tio estas du, sed vi ja komprenas la ideon.
  • 20:07 - 20:08
    Publiko: Unu.
  • 20:08 - 20:09
    Du.
  • 20:09 - 20:10
    Tri.
  • 20:11 - 20:13
    (Timkriado)
  • 20:14 - 20:16
    (Aplaŭdo)
  • 20:16 - 20:17
    DM: Jes!
  • 20:17 - 20:23
    (Aplaŭdo) (Salutoj)
  • 20:23 - 20:25
    Dankegon.
  • 20:25 - 20:29
    Dankegon, dankegon.
    Elkoran dankon.
  • 20:29 - 20:31
    Ankaŭ nome de mia stomako.
  • 20:32 - 20:35
    Mi jam diris, ke mi venis fari la neeblon
    kaj nun mi plenumis ĝin.
  • 20:35 - 20:38
    Sed ne tio estis la neeblo,
    tion mi faras ĉiutage.
  • 20:38 - 20:43
    La neeblo estis, ke tiu timema,
    hontema malgrasuleto
  • 20:43 - 20:45
    superis sian timon
    por stari ĉi tie sur tiu ĉi TEDx-podio
  • 20:45 - 20:47
    kaj ŝanĝi la mondon,
    per vorto post vorto,
  • 20:47 - 20:49
    per glavo post glavo, per vivo post vivo.
  • 20:49 - 20:52
    Se mi igis vin pensi alie; se mi sukcesis kredigi vin,
  • 20:52 - 20:54
    ke la neeblo ne estas neebla;
  • 20:54 - 20:58
    se mi komprenigis al vi,
    ke vi kapablas fari la neeblon en via vivo,
  • 20:58 - 21:01
    mia tasko estas plenumita,
    kaj jen komenciĝas la via.
  • 21:01 - 21:04
    Neniam ĉesu revi.
    Neniam ĉesu kredi.
  • 21:05 - 21:06
    Dankon pro via kredo je mi
  • 21:06 - 21:08
    kaj via partopreno en mia revo.
  • 21:08 - 21:10
    Jen mia donaco:
  • 21:10 - 21:11
    La neeblo ne estas...
  • 21:11 - 21:13
    Publiko: ... Neebla.
  • 21:13 - 21:15
    Longa vojaĝo... donacero.
  • 21:15 - 21:20
    (Aplaŭdo)
  • 21:20 - 21:21
    Dankon.
  • 21:21 - 21:25
    (Aplaŭdo)
  • 21:26 - 21:28
    (Salutado)
  • 21:28 - 21:30
    Gastigantino: Dankon, Dan Meyer, dankon!
Title:
Fari la neeblon, superante la timon | Dan Meyer | TEDxMaastrichtio
Description:

Ĉu vi iam volis esti superheroo kaj fari la neeblon? Dan Meyer kredas, ke sendepende de kiom ekstremaj estas niaj timoj aŭ kiom fantastaj niaj revoj, ni ĉiuj havas la potencialon esti superherooj, fari la neeblon kaj ŝanĝi la mondon. Direktoro de homama helpagentejo asistanta orfojn en Kazaĥujo, Dan prezentas kiel li superis infanaĝon de ekstremaj timoj, sociala timtraŭmo kaj lerneja turmentado por fari superhomajn atingojn, fariĝi finalisto en la televidprogramo America's Got Talent, venki la Ig Nobel-premion pri Medicino en 2007 kaj iĝi 39 fojojn mondrekordisto kiel elstara spertulo pri unu el la plej malnovaj kaj danĝeraj artoj - Glavoglutado - kaj li pasias pri la inspirado de homoj fari la neeblon en iliaj vivoj.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDxTalks
Duration:
21:38

Esperanto subtitles

Revisions