-
Hodiaŭ mi rakontos
la frenezan ferisemajnon,
-
kiun mi spertis antaŭ nelonge.
-
Tiel mojosa ĝi estis,
ke mi volas rakonti ĝin.
-
LUNDO
-
Lundon mi volis iri ĉe l' frizisto
por "malpezigi" mian hararon.
-
La rezulto mirindis.
-
Unu flanko pli mallonga ol la alia,
kombinita al bele aĉa franĝeto.
-
Solvo: por kaŝi la damaĝojn,
mi povas meti rubandon
-
por ekhavi junan kaj neformalan aspekton.
-
Aŭ fari dislimon
kaj malafable rigardi senkiale
-
por almenaŭ aspekti
kiel Victoria Beckham.
-
Ĉu vi komprenas
kial mi portas ĉapelon?
-
Mi devintus fari kiel Britney,
rekomenci de nulo "harare".
-
MARDO
-
Mardo pli bonas ol lundo,
ĉar mi iris al tatuejo.
-
-
Sen pripenso, tuj al la iu ajn tatuejo.
-
Mi bonas je tio, tre senafekta mi!
-
Laŭ skalo de senafekto mi altegas!
-
Mi volas du ĉerizujajn florojn.
-
Kun delikataj koloroj,
-
diskretaj kaj inecaj.
-
Ek al la flora tasko!
-
Tiuj malgrandaj tatuaĵoj
-
estas ĝenaj. Mi detaletas.
-
Ne rigardu, lasu min labori.
Ĉu doloriga?
-
Ne, mi fortas.
-
Damne kretenega,
ŝi skalpas mian brakon!
-
Ah, harpio.
-
Lasu min labori, tio rokas.
-
Fari floretojn malpli rokas
ol tatuiĝi
-
"fek, doloras".
-
Jen.
-
Mi sekvis vian indikon
sed mi aldonis mian personan noton.
-
Kion vi pensas pri tio?
-
Ĝi belas, ĝuste tion volis mi.
-
LUDO DE LA 2.788 MALSAMOJ
-
120€ mi petas, revenu.
-
Mi sentis min iom bone
kiam mi alvenis hejmen.
-
Kial mi faris tion?
Mi ruinigis mian vivon!
-
Mi tranĉos mian brakon!
-
Nu, temas nur pri tatuaĵo,
oni ne havas ĝin dumvive.
-
Ne okazas kvazaŭ
post vekiĝo ĝi estus
-
la unuan aĵon, kiun mi vidos ĉiumatene.
-
Fine, mi trankviliĝis dirante al mi,
-
ke ĉiam estas pli katastrofa ol mi.
-
Kaj ĉiaokaze mi povos
tre bone kamufli ĝin.
-
MERKREDO
-
♪ Merkredo estas kiel kabaredo ♪
-
Tiam, je la 6a matene,
vizitis min
-
tre bonan amikon mian.
Lia nomo estas "Gastro".
-
"peco da kivo el la nazo"
-
Pro gastro, oni havas
artiŝokan vivo-ĝojon
-
kaj por sanigi sin
oni devas preni medicinaĵon
-
cemento-gustan.
-
Mirinde!
-
Gastro restis kun mi merkredon
kaj la tutan tagon de
-
ĴAŬDO
-
Mirinde. Mi sentis min ĵetita
en estontecon
-
kaj estis jam 80-jara.
-
POSTEKZERCA DOLORO, FEBRO-TREMO,
DORS-DOLORO, ENUO.
-
TV-ELSENDOJ TAGE
-
(TV): Bestkuracistoj ne malpermesos vin
-
pasigi belan tagon.
-
Mi havis erektiĝ-problemojn,
kiel po unu viro el tri post 40-jariĝo.
-
Malfeliĉe vivo estas ankaŭ perdi ĝin.
-
Kaj vi, por viaj funebraĵoj,
je kiu vi fidos?
-
Atentu, vi spektos
mian tagan eliron.
-
Mi enuis kiel kakto.
Feliĉe Spekta estis tie
-
por krei bonan etoson.
-
VENDREDO
-
Vendredon mi fartis multe pli bone.
Mi kontentis.
-
Sed mi havis mian menstruon!
-
Elstaras en vendredo
-
mia sukcesa agordo de mia komputilo,
-
"por tio sufiĉas forgesi
skribilon sur klavaro
-
kaj fermi la ekranon sur ĝin."
-
(infana voĉo) Ah, rompita!
-
Pli malfruvespere,
-
mia lav-maŝino paneis.
-
Kvankam ĝi estas plej nova furoro.
-
"Lav-maŝino Nesto, kaj lavi
viajn vestaĵojn iĝos festo".
-
- Jes?
- Vi estos damnita, blankulo!
-
SABATO
-
Sabaton alvenis hejmen
mia nova lav-maŝino.
-
Mi kontentis, 360€.
-
Sed aŭskultu, ĝi estas franckvalita!
-
Bonas sabaton vespere,
ke ĉiuj festas kaj amuziĝas.
-
Sed mi estis tro laca por eliri
-
post tiu aĉa eksemajno.
-
Do, por okupi min,
mi faris trabalaon.
-
"Kadukita post decembro 2010"
-
"Kadukita post aprilo 2010"
-
Sciante, ke ladskatoloj
kiam oni aĉetas ilin,
-
manĝeblas dum 2 jaroj,
ĉu tio volas diri, ke ili estis tie
-
de antaŭ 4 jaroj?!
-
Ili ja enuis ĝis profundo de l' enuo!
-
Nu, kion mi kuiros?
-
(Voĉoj de dosoj)
Mi, mi, manĝu min
-
- Estas nenio.
- Bonvolu!
-
- MakDo pli bonas.
- Ne! Postaĵego!
-
Tamen, mi sentas alveni
tiajn komentojn:
-
"Vi malŝparas manĝaĵojn, tio ne bonas,
vi devas morti!"
-
Nu, trankviliĝu,
ĉar pro tio ke mi ne plu havas monon
-
por atingi la monatfinon, mi devas
manĝi miajn malbonajn lad-skatolojn.
-
DIMANĈO
-
Dimanĉon, nenio okazis ĉar...
-
♪ dimanĉo malmojosas ♪
-
♪ mi restas en piĵamo♪
-
Ah, lastan aferon,
por eviti, ke ĉiuj
-
primoku mian transbildon,
-
poste mi refarigis ĝin.
-
Kaj ĝi estas malpli malbela, ĉu ne?
-
Ĝi eĉ belas, nu, de malproksime.
-
(Voĉoj de dosoj): Ekabonu, ekabonu!
-
Ĝi ne estas tiel vomig... naŭz'!