Return to Video

Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco

  • 0:05 - 0:10
    Intervjuo kun Manuela Ronco
  • 0:10 - 0:18
    Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj?
  • 0:18 - 0:27
    La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj
  • 0:27 - 0:35
    pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj
  • 0:35 - 0:44
    en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj
  • 0:44 - 0:52
    kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj
  • 0:52 - 1:01
    kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj
  • 1:01 - 1:11
    kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj
  • 1:11 - 1:23
    ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado.
  • 1:23 - 1:29
    Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo?
  • 1:29 - 1:32
    Kion vi faras ĉi tie?
  • 1:32 - 1:36
    Mi havas multajn taskojn.
  • 1:36 - 1:53
    Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj
  • 1:53 - 2:09
    kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj.
  • 2:09 - 2:18
    Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj,
  • 2:18 - 2:25
    aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj,
  • 2:25 - 2:35
    do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO.
  • 2:35 - 2:42
    Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO?
  • 2:42 - 2:54
    Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn
  • 2:54 - 3:06
    ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj
  • 3:06 - 3:12
    vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso.
  • 3:12 - 3:17
    Vi havas eblecon partopreni en seminarioj.
  • 3:17 - 3:24
    Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas
  • 3:24 - 3:36
    vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem.
  • 3:36 - 3:40
    Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj?
  • 3:40 - 3:53
    La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj.
  • 3:53 - 3:58
    Kio estas la diferenco inter ili?
  • 3:58 - 4:06
    Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto
  • 4:06 - 4:13
    TEJO-Tutmonde estas movada revuo.
  • 4:13 - 4:19
    Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare?
  • 4:19 - 4:26
    Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO
  • 4:26 - 4:32
    kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo.
  • 4:32 - 4:43
    Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio.
  • 4:43 - 4:51
    Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj.
  • 4:51 - 4:57
    Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK?
  • 4:57 - 5:03
    Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK,
  • 5:03 - 5:13
    sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon,
  • 5:13 - 5:23
    profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj
  • 5:23 - 5:34
    kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas
  • 5:34 - 5:46
    kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon
  • 5:46 - 5:53
    ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo.
  • 5:53 - 5:57
    Dankon pro la tre interesaj informoj!
  • 5:57 - 5:59
    Nedankinde.
Title:
Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco
Description:

Manuela is a full-time volunteer for the World Esperanto Youth Organization in Rotterdam, Netherlands. Learn more about TEJO and her work there from the source! English subtitles coming soon.

Manuela estas TEJO-voluntulo en Roterdamo, Nederlando. Lernu pli pri TEJO kaj ŝia agado! Ni nun prilaboras subtekstojn diverslingve.

Filmed by Chuck Smith, Edited by Renker Amantea

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
06:05

Esperanto subtitles

Revisions