[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:00.00,0:00:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Unu maniero ŝanĝi niajn genojn estas fari novajn, Dialogue: 0,0:00:02.00,0:00:04.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel Craig Venter tiel elegante montris. Dialogue: 0,0:00:04.00,0:00:07.00,Default,,0000,0000,0000,,Alia maniero estas ŝanĝi niajn vivstilojn. Dialogue: 0,0:00:07.00,0:00:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni nun lernas kiel potencaj kaj dinamikaj tiaj ŝanĝoj povas esti, Dialogue: 0,0:00:11.00,0:00:14.00,Default,,0000,0000,0000,,tiel ke oni ne devas atendi tro longe por vidi la profitojn. Dialogue: 0,0:00:14.00,0:00:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiam oni manĝas pli bone, regas sian streson, ekzercas sin kaj amas pli, Dialogue: 0,0:00:19.00,0:00:21.00,Default,,0000,0000,0000,,la cerbo fakte ricevas pli da sangofluo kaj pli da oksigeno. Dialogue: 0,0:00:21.00,0:00:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed eĉ pli grave, la cerbo fariĝas konstateble pli granda. Dialogue: 0,0:00:24.00,0:00:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Aferoj, kiujn ni pensis neeblaj antaŭ nemultaj jaroj Dialogue: 0,0:00:26.00,0:00:28.00,Default,,0000,0000,0000,,povas efektive esti mezurataj nun. Dialogue: 0,0:00:28.00,0:00:31.00,Default,,0000,0000,0000,,Tio estis rimarkita de Robin Williams Dialogue: 0,0:00:31.00,0:00:33.00,Default,,0000,0000,0000,,kelkajn jarojn antaŭ ni ĉiuj. Dialogue: 0,0:00:33.00,0:00:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, estas iuj aferoj, kiujn vi povas fari Dialogue: 0,0:00:35.00,0:00:38.00,Default,,0000,0000,0000,,por kreskigi novajn cerbajn ĉelojn. Dialogue: 0,0:00:38.00,0:00:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Kelkaj el miaj preferataj, kiel konsumo de ĉokolado kaj teo, mirtelojn, Dialogue: 0,0:00:40.00,0:00:44.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj alkoholo en modera kvanto, bridado de streso Dialogue: 0,0:00:44.00,0:00:46.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj uzo de kanabinoidoj trovitaj en mariĵuano. Dialogue: 0,0:00:46.00,0:00:48.00,Default,,0000,0000,0000,,(Mi estas nur la mesaĝisto.) Dialogue: 0,0:00:49.00,0:00:52.00,Default,,0000,0000,0000,,(Ridoj) Dialogue: 0,0:00:52.00,0:00:55.00,Default,,0000,0000,0000,,Pri kio ni estis parolantaj? Dialogue: 0,0:00:55.00,0:00:57.00,Default,,0000,0000,0000,,(Ridoj) Dialogue: 0,0:00:57.00,0:00:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj aliaj aferoj, kiuj povas noci, Dialogue: 0,0:00:59.00,0:01:01.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj povas provoki la perdon de cerbaj ĉeloj. Dialogue: 0,0:01:01.00,0:01:04.00,Default,,0000,0000,0000,,La kutimaj suspektitoj, kiel saturita graso kaj sukero, Dialogue: 0,0:01:04.00,0:01:08.00,Default,,0000,0000,0000,,nikotino, opiaĵoj, kokaino, troa alkoholo kaj daŭra streso. Dialogue: 0,0:01:08.00,0:01:11.00,Default,,0000,0000,0000,,La haŭto gajnas pli da sango-fluo, kiam oni ŝanĝas la vivstilon, Dialogue: 0,0:01:11.00,0:01:14.00,Default,,0000,0000,0000,,do oni aĝiĝas malpli rapide. La haŭto ne sulkiĝas tiel multe. Dialogue: 0,0:01:14.00,0:01:16.00,Default,,0000,0000,0000,,La koro gajnas pli da sango-fluo. Dialogue: 0,0:01:16.00,0:01:18.00,Default,,0000,0000,0000,,Oni elmontris, ke oni povas efektive malprogresigi kormalsanon, Dialogue: 0,0:01:18.00,0:01:21.00,Default,,0000,0000,0000,,ke tiuj ŝtopitaj arterioj, kiujn vi vidas maldekstre supre, Dialogue: 0,0:01:21.00,0:01:23.00,Default,,0000,0000,0000,,post nur unu jaro fariĝas konstateble malpli ŝtopitaj. Dialogue: 0,0:01:23.00,0:01:25.00,Default,,0000,0000,0000,,En la kora PET-tomografiaĵo maldekstre sube Dialogue: 0,0:01:25.00,0:01:27.00,Default,,0000,0000,0000,,la blua koloro signifas mankon de sango-fluo. Dialogue: 0,0:01:27.00,0:01:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Unu jaron poste -- oranĝa kaj blanka koloroj respondas maksimuman sango-fluon. Dialogue: 0,0:01:30.00,0:01:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Oni montris, ke oni povas haltigi kaj malprogresigi Dialogue: 0,0:01:33.00,0:01:35.00,Default,,0000,0000,0000,,fruan prostato-kanceron kaj krome mam-kanceron Dialogue: 0,0:01:35.00,0:01:37.00,Default,,0000,0000,0000,,simple per tiuj ŝanĝoj. Dialogue: 0,0:01:37.00,0:01:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Oni malkovris, ke la enlaboratoria kreskado de tumoroj Dialogue: 0,0:01:40.00,0:01:42.00,Default,,0000,0000,0000,,submetitaj al tiuj ŝanĝoj estis haltigita je 70 procentoj Dialogue: 0,0:01:42.00,0:01:45.00,Default,,0000,0000,0000,,sed nur je naŭ procentoj en la kompar-grupo. Dialogue: 0,0:01:45.00,0:01:47.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiuj diferencoj estis ege signifaj. Dialogue: 0,0:01:47.00,0:01:49.00,Default,,0000,0000,0000,,Eĉ seksorganoj gajnas pli da sango-fluo, Dialogue: 0,0:01:49.00,0:01:51.00,Default,,0000,0000,0000,,do vi pliigas seksan potencon. Dialogue: 0,0:01:51.00,0:01:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Jen unu el la plej efikaj kontraŭtabakaj reklamiloj Dialogue: 0,0:01:53.00,0:01:55.00,Default,,0000,0000,0000,,fare de la Departemento pri San-servoj, Dialogue: 0,0:01:55.00,0:01:57.00,Default,,0000,0000,0000,,montranta, ke nikotino, kiu mallarĝigas arteriojn, Dialogue: 0,0:01:57.00,0:01:59.00,Default,,0000,0000,0000,,povas kaŭzi infarkton aŭ apopleksion, Dialogue: 0,0:01:59.00,0:02:01.00,Default,,0000,0000,0000,,sed ankaŭ impotentecon. Dialogue: 0,0:02:01.00,0:02:03.00,Default,,0000,0000,0000,,La duono el la fumantoj estas impotentaj. Dialogue: 0,0:02:03.00,0:02:04.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiom seksalloga tio estas? Dialogue: 0,0:02:04.00,0:02:06.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni estas publikigontaj studon -- la unua, Dialogue: 0,0:02:06.00,0:02:09.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu montras, ke oni povas modifi genan esprimadon en viroj kun prostato-kancero. Dialogue: 0,0:02:09.00,0:02:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Jen kion ni nomas "varmo-mapo" -- Dialogue: 0,0:02:11.00,0:02:14.00,Default,,0000,0000,0000,,la diversaj koloroj -- kaj laŭlonge de la dekstra flanko estas diversaj genoj. Dialogue: 0,0:02:14.00,0:02:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni malkovris, ke pli ol 500 genoj estis favore modifitaj -- Dialogue: 0,0:02:17.00,0:02:20.00,Default,,0000,0000,0000,,fakte, ŝaltante la bonajn genojn, la malsan-preventajn genojn, Dialogue: 0,0:02:20.00,0:02:24.00,Default,,0000,0000,0000,,malŝaltante la malsan-antaŭenigajn genojn. Dialogue: 0,0:02:24.00,0:02:27.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj do tiujn eltrovojn ŝajnas al mi vere tre gravaj, Dialogue: 0,0:02:27.00,0:02:29.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj donas al multaj novan esperon kaj novajn elektojn. Dialogue: 0,0:02:29.00,0:02:34.00,Default,,0000,0000,0000,,Kompanioj kiel Navigenics kaj DNA Direct kaj 23andMe, Dialogue: 0,0:02:34.00,0:02:37.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj donas genetikajn profilojn, Dialogue: 0,0:02:37.00,0:02:40.00,Default,,0000,0000,0000,,pensigas al kelkaj: "Damne, kion mi povas fari pri tio?" Dialogue: 0,0:02:40.00,0:02:43.00,Default,,0000,0000,0000,,Bone, niaj genoj ne estas nia sorto kaj se ni faras tiujn ŝanĝojn -- Dialogue: 0,0:02:43.00,0:02:45.00,Default,,0000,0000,0000,,ili formas dispozicio -- sed se ni faras pli grandajn ŝanĝojn Dialogue: 0,0:02:45.00,0:02:47.00,Default,,0000,0000,0000,,ol ni povus fari alikaze, Dialogue: 0,0:02:47.00,0:02:50.00,Default,,0000,0000,0000,,ni povas vere ŝanĝi kiel niaj genoj esprimas sin. Dialogue: 0,0:02:50.00,0:02:51.00,Default,,0000,0000,0000,,Dankon. Dialogue: 0,0:02:51.00,0:02:53.00,Default,,0000,0000,0000,,(Aplaŭdo)