1 00:00:00,000 --> 00:00:02,000 Unu maniero ŝanĝi niajn genojn estas fari novajn, 2 00:00:02,000 --> 00:00:04,000 kiel Craig Venter tiel elegante montris. 3 00:00:04,000 --> 00:00:07,000 Alia maniero estas ŝanĝi niajn vivstilojn. 4 00:00:07,000 --> 00:00:11,000 Ni nun lernas kiel potencaj kaj dinamikaj tiaj ŝanĝoj povas esti, 5 00:00:11,000 --> 00:00:14,000 tiel ke oni ne devas atendi tro longe por vidi la profitojn. 6 00:00:14,000 --> 00:00:19,000 Kiam oni manĝas pli bone, regas sian streson, ekzercas sin kaj amas pli, 7 00:00:19,000 --> 00:00:21,000 la cerbo fakte ricevas pli da sangofluo kaj pli da oksigeno. 8 00:00:21,000 --> 00:00:24,000 Sed eĉ pli grave, la cerbo fariĝas konstateble pli granda. 9 00:00:24,000 --> 00:00:26,000 Aferoj, kiujn ni pensis neeblaj antaŭ nemultaj jaroj 10 00:00:26,000 --> 00:00:28,000 povas efektive esti mezurataj nun. 11 00:00:28,000 --> 00:00:31,000 Tio estis rimarkita de Robin Williams 12 00:00:31,000 --> 00:00:33,000 kelkajn jarojn antaŭ ni ĉiuj. 13 00:00:33,000 --> 00:00:35,000 Nu, estas iuj aferoj, kiujn vi povas fari 14 00:00:35,000 --> 00:00:38,000 por kreskigi novajn cerbajn ĉelojn. 15 00:00:38,000 --> 00:00:40,000 Kelkaj el miaj preferataj, kiel konsumo de ĉokolado kaj teo, mirtelojn, 16 00:00:40,000 --> 00:00:44,000 kaj alkoholo en modera kvanto, bridado de streso 17 00:00:44,000 --> 00:00:46,000 kaj uzo de kanabinoidoj trovitaj en mariĵuano. 18 00:00:46,000 --> 00:00:48,000 (Mi estas nur la mesaĝisto.) 19 00:00:49,000 --> 00:00:52,000 (Ridoj) 20 00:00:52,000 --> 00:00:55,000 Pri kio ni estis parolantaj? 21 00:00:55,000 --> 00:00:57,000 (Ridoj) 22 00:00:57,000 --> 00:00:59,000 Kaj aliaj aferoj, kiuj povas noci, 23 00:00:59,000 --> 00:01:01,000 kiuj povas provoki la perdon de cerbaj ĉeloj. 24 00:01:01,000 --> 00:01:04,000 La kutimaj suspektitoj, kiel saturita graso kaj sukero, 25 00:01:04,000 --> 00:01:08,000 nikotino, opiaĵoj, kokaino, troa alkoholo kaj daŭra streso. 26 00:01:08,000 --> 00:01:11,000 La haŭto gajnas pli da sango-fluo, kiam oni ŝanĝas la vivstilon, 27 00:01:11,000 --> 00:01:14,000 do oni aĝiĝas malpli rapide. La haŭto ne sulkiĝas tiel multe. 28 00:01:14,000 --> 00:01:16,000 La koro gajnas pli da sango-fluo. 29 00:01:16,000 --> 00:01:18,000 Oni elmontris, ke oni povas efektive malprogresigi kormalsanon, 30 00:01:18,000 --> 00:01:21,000 ke tiuj ŝtopitaj arterioj, kiujn vi vidas maldekstre supre, 31 00:01:21,000 --> 00:01:23,000 post nur unu jaro fariĝas konstateble malpli ŝtopitaj. 32 00:01:23,000 --> 00:01:25,000 En la kora PET-tomografiaĵo maldekstre sube 33 00:01:25,000 --> 00:01:27,000 la blua koloro signifas mankon de sango-fluo. 34 00:01:27,000 --> 00:01:30,000 Unu jaron poste -- oranĝa kaj blanka koloroj respondas maksimuman sango-fluon. 35 00:01:30,000 --> 00:01:33,000 Oni montris, ke oni povas haltigi kaj malprogresigi 36 00:01:33,000 --> 00:01:35,000 fruan prostato-kanceron kaj krome mam-kanceron 37 00:01:35,000 --> 00:01:37,000 simple per tiuj ŝanĝoj. 38 00:01:37,000 --> 00:01:40,000 Oni malkovris, ke la enlaboratoria kreskado de tumoroj 39 00:01:40,000 --> 00:01:42,000 submetitaj al tiuj ŝanĝoj estis haltigita je 70 procentoj 40 00:01:42,000 --> 00:01:45,000 sed nur je naŭ procentoj en la kompar-grupo. 41 00:01:45,000 --> 00:01:47,000 Tiuj diferencoj estis ege signifaj. 42 00:01:47,000 --> 00:01:49,000 Eĉ seksorganoj gajnas pli da sango-fluo, 43 00:01:49,000 --> 00:01:51,000 do vi pliigas seksan potencon. 44 00:01:51,000 --> 00:01:53,000 Jen unu el la plej efikaj kontraŭtabakaj reklamiloj 45 00:01:53,000 --> 00:01:55,000 fare de la Departemento pri San-servoj, 46 00:01:55,000 --> 00:01:57,000 montranta, ke nikotino, kiu mallarĝigas arteriojn, 47 00:01:57,000 --> 00:01:59,000 povas kaŭzi infarkton aŭ apopleksion, 48 00:01:59,000 --> 00:02:01,000 sed ankaŭ impotentecon. 49 00:02:01,000 --> 00:02:03,000 La duono el la fumantoj estas impotentaj. 50 00:02:03,000 --> 00:02:04,000 Kiom seksalloga tio estas? 51 00:02:04,000 --> 00:02:06,000 Ni estas publikigontaj studon -- la unua, 52 00:02:06,000 --> 00:02:09,000 kiu montras, ke oni povas modifi genan esprimadon en viroj kun prostato-kancero. 53 00:02:09,000 --> 00:02:11,000 Jen kion ni nomas "varmo-mapo" -- 54 00:02:11,000 --> 00:02:14,000 la diversaj koloroj -- kaj laŭlonge de la dekstra flanko estas diversaj genoj. 55 00:02:14,000 --> 00:02:17,000 Kaj ni malkovris, ke pli ol 500 genoj estis favore modifitaj -- 56 00:02:17,000 --> 00:02:20,000 fakte, ŝaltante la bonajn genojn, la malsan-preventajn genojn, 57 00:02:20,000 --> 00:02:24,000 malŝaltante la malsan-antaŭenigajn genojn. 58 00:02:24,000 --> 00:02:27,000 kaj do tiujn eltrovojn ŝajnas al mi vere tre gravaj, 59 00:02:27,000 --> 00:02:29,000 kaj donas al multaj novan esperon kaj novajn elektojn. 60 00:02:29,000 --> 00:02:34,000 Kompanioj kiel Navigenics kaj DNA Direct kaj 23andMe, 61 00:02:34,000 --> 00:02:37,000 kiuj donas genetikajn profilojn, 62 00:02:37,000 --> 00:02:40,000 pensigas al kelkaj: "Damne, kion mi povas fari pri tio?" 63 00:02:40,000 --> 00:02:43,000 Bone, niaj genoj ne estas nia sorto kaj se ni faras tiujn ŝanĝojn -- 64 00:02:43,000 --> 00:02:45,000 ili formas dispozicio -- sed se ni faras pli grandajn ŝanĝojn 65 00:02:45,000 --> 00:02:47,000 ol ni povus fari alikaze, 66 00:02:47,000 --> 00:02:50,000 ni povas vere ŝanĝi kiel niaj genoj esprimas sin. 67 00:02:50,000 --> 00:02:51,000 Dankon. 68 00:02:51,000 --> 00:02:53,000 (Aplaŭdo)