0:00:00.000,0:00:02.000 Unu maniero ŝanĝi niajn genojn estas fari novajn, 0:00:02.000,0:00:04.000 kiel Craig Venter tiel elegante montris. 0:00:04.000,0:00:07.000 Alia maniero estas ŝanĝi niajn vivstilojn. 0:00:07.000,0:00:11.000 Ni nun lernas kiel potencaj kaj dinamikaj tiaj ŝanĝoj povas esti, 0:00:11.000,0:00:14.000 tiel ke oni ne devas atendi tro longe por vidi la profitojn. 0:00:14.000,0:00:19.000 Kiam oni manĝas pli bone, regas sian streson, ekzercas sin kaj amas pli, 0:00:19.000,0:00:21.000 la cerbo fakte ricevas pli da sangofluo kaj pli da oksigeno. 0:00:21.000,0:00:24.000 Sed eĉ pli grave, la cerbo fariĝas konstateble pli granda. 0:00:24.000,0:00:26.000 Aferoj, kiujn ni pensis neeblaj antaŭ nemultaj jaroj 0:00:26.000,0:00:28.000 povas efektive esti mezurataj nun. 0:00:28.000,0:00:31.000 Tio estis rimarkita de Robin Williams 0:00:31.000,0:00:33.000 kelkajn jarojn antaŭ ni ĉiuj. 0:00:33.000,0:00:35.000 Nu, estas iuj aferoj, kiujn vi povas fari 0:00:35.000,0:00:38.000 por kreskigi novajn cerbajn ĉelojn. 0:00:38.000,0:00:40.000 Kelkaj el miaj preferataj, kiel konsumo de ĉokolado kaj teo, mirtelojn, 0:00:40.000,0:00:44.000 kaj alkoholo en modera kvanto, bridado de streso 0:00:44.000,0:00:46.000 kaj uzo de kanabinoidoj trovitaj en mariĵuano. 0:00:46.000,0:00:48.000 (Mi estas nur la mesaĝisto.) 0:00:49.000,0:00:52.000 (Ridoj) 0:00:52.000,0:00:55.000 Pri kio ni estis parolantaj? 0:00:55.000,0:00:57.000 (Ridoj) 0:00:57.000,0:00:59.000 Kaj aliaj aferoj, kiuj povas noci, 0:00:59.000,0:01:01.000 kiuj povas provoki la perdon de cerbaj ĉeloj. 0:01:01.000,0:01:04.000 La kutimaj suspektitoj, kiel saturita graso kaj sukero, 0:01:04.000,0:01:08.000 nikotino, opiaĵoj, kokaino, troa alkoholo kaj daŭra streso. 0:01:08.000,0:01:11.000 La haŭto gajnas pli da sango-fluo, kiam oni ŝanĝas la vivstilon, 0:01:11.000,0:01:14.000 do oni aĝiĝas malpli rapide. La haŭto ne sulkiĝas tiel multe. 0:01:14.000,0:01:16.000 La koro gajnas pli da sango-fluo. 0:01:16.000,0:01:18.000 Oni elmontris, ke oni povas efektive malprogresigi kormalsanon, 0:01:18.000,0:01:21.000 ke tiuj ŝtopitaj arterioj, kiujn vi vidas maldekstre supre, 0:01:21.000,0:01:23.000 post nur unu jaro fariĝas konstateble malpli ŝtopitaj. 0:01:23.000,0:01:25.000 En la kora PET-tomografiaĵo maldekstre sube 0:01:25.000,0:01:27.000 la blua koloro signifas mankon de sango-fluo. 0:01:27.000,0:01:30.000 Unu jaron poste -- oranĝa kaj blanka koloroj respondas maksimuman sango-fluon. 0:01:30.000,0:01:33.000 Oni montris, ke oni povas haltigi kaj malprogresigi 0:01:33.000,0:01:35.000 fruan prostato-kanceron kaj krome mam-kanceron 0:01:35.000,0:01:37.000 simple per tiuj ŝanĝoj. 0:01:37.000,0:01:40.000 Oni malkovris, ke la enlaboratoria kreskado de tumoroj 0:01:40.000,0:01:42.000 submetitaj al tiuj ŝanĝoj estis haltigita je 70 procentoj 0:01:42.000,0:01:45.000 sed nur je naŭ procentoj en la kompar-grupo. 0:01:45.000,0:01:47.000 Tiuj diferencoj estis ege signifaj. 0:01:47.000,0:01:49.000 Eĉ seksorganoj gajnas pli da sango-fluo, 0:01:49.000,0:01:51.000 do vi pliigas seksan potencon. 0:01:51.000,0:01:53.000 Jen unu el la plej efikaj kontraŭtabakaj reklamiloj 0:01:53.000,0:01:55.000 fare de la Departemento pri San-servoj, 0:01:55.000,0:01:57.000 montranta, ke nikotino, kiu mallarĝigas arteriojn, 0:01:57.000,0:01:59.000 povas kaŭzi infarkton aŭ apopleksion, 0:01:59.000,0:02:01.000 sed ankaŭ impotentecon. 0:02:01.000,0:02:03.000 La duono el la fumantoj estas impotentaj. 0:02:03.000,0:02:04.000 Kiom seksalloga tio estas? 0:02:04.000,0:02:06.000 Ni estas publikigontaj studon -- la unua, 0:02:06.000,0:02:09.000 kiu montras, ke oni povas modifi genan esprimadon en viroj kun prostato-kancero. 0:02:09.000,0:02:11.000 Jen kion ni nomas "varmo-mapo" -- 0:02:11.000,0:02:14.000 la diversaj koloroj -- kaj laŭlonge de la dekstra flanko estas diversaj genoj. 0:02:14.000,0:02:17.000 Kaj ni malkovris, ke pli ol 500 genoj estis favore modifitaj -- 0:02:17.000,0:02:20.000 fakte, ŝaltante la bonajn genojn, la malsan-preventajn genojn, 0:02:20.000,0:02:24.000 malŝaltante la malsan-antaŭenigajn genojn. 0:02:24.000,0:02:27.000 kaj do tiujn eltrovojn ŝajnas al mi vere tre gravaj, 0:02:27.000,0:02:29.000 kaj donas al multaj novan esperon kaj novajn elektojn. 0:02:29.000,0:02:34.000 Kompanioj kiel Navigenics kaj DNA Direct kaj 23andMe, 0:02:34.000,0:02:37.000 kiuj donas genetikajn profilojn, 0:02:37.000,0:02:40.000 pensigas al kelkaj: "Damne, kion mi povas fari pri tio?" 0:02:40.000,0:02:43.000 Bone, niaj genoj ne estas nia sorto kaj se ni faras tiujn ŝanĝojn -- 0:02:43.000,0:02:45.000 ili formas dispozicio -- sed se ni faras pli grandajn ŝanĝojn 0:02:45.000,0:02:47.000 ol ni povus fari alikaze, 0:02:47.000,0:02:50.000 ni povas vere ŝanĝi kiel niaj genoj esprimas sin. 0:02:50.000,0:02:51.000 Dankon. 0:02:51.000,0:02:53.000 (Aplaŭdo)