WEBVTT 00:00:00.000 --> 00:00:02.000 Mi estas rakontisto. 00:00:02.000 --> 00:00:05.000 Kaj mi ŝatus prezenti al vi kelkajn personajn rakontojn 00:00:05.000 --> 00:00:10.000 pri tio, kion mi ŝatas nomi "la danĝero de la ununura rakonto". 00:00:10.000 --> 00:00:14.000 Mi kreskis en universitata kampuso en orienta Niĝerio. 00:00:14.000 --> 00:00:17.000 Mia patrino diras, ke mi eklegis je la aĝo de du jaroj 00:00:17.000 --> 00:00:22.000 kvankam mi kredas, ke kvar estas pli verŝajne. 00:00:22.000 --> 00:00:24.000 Mi do estis frua leganto. Kaj mi legis 00:00:24.000 --> 00:00:27.000 britajn kaj usonajn infanlibrojn. NOTE Paragraph 00:00:27.000 --> 00:00:30.000 Mi estis ankaŭ frua verkisto. 00:00:30.000 --> 00:00:34.000 Kaj kiam mi ekverkis, ĉirkaŭ sepjaraĝa, 00:00:34.000 --> 00:00:36.000 rakontojn per krajono kun bildoj faritaj per paŝtelo, 00:00:36.000 --> 00:00:39.000 kiujn mia kompatinda patrino estis devigata legi, 00:00:39.000 --> 00:00:43.000 mi verkis precize tiajn rakontojn, kiajn mi tiam legis. 00:00:43.000 --> 00:00:48.000 Ĉiuj miaj roluloj estis blankaj kaj bluokulaj. 00:00:48.000 --> 00:00:50.000 Ili ludadis en la neĝo. 00:00:50.000 --> 00:00:52.000 Ili manĝis pomojn. 00:00:52.000 --> 00:00:54.000 < ridoj > 00:00:54.000 --> 00:00:56.000 Kaj ili multe parolis pri la vetero, 00:00:56.000 --> 00:00:58.000 kiel agrable estas tio, ke la suno aperis. 00:00:58.000 --> 00:01:00.000 < ridoj > 00:01:00.000 --> 00:01:03.000 Nu, malgraŭ la fakto, ke mi vivis en Niĝerio. 00:01:03.000 --> 00:01:07.000 Ĝis tiam mi neniam estis ekster Niĝerio. 00:01:07.000 --> 00:01:10.000 Ni ne havis neĝon. Ni manĝis mangojn. 00:01:10.000 --> 00:01:12.000 Kaj ni neniam parolis pri la vetero, 00:01:12.000 --> 00:01:14.000 ĉar tio ne estis necesa. NOTE Paragraph 00:01:14.000 --> 00:01:17.000 Miaj roluloj ankaŭ trinkis multe da zingibra biero 00:01:17.000 --> 00:01:19.000 ĉar la roluloj en la britaj libroj, kiujn mi legis, 00:01:19.000 --> 00:01:21.000 trinkis zingibran bieron. 00:01:21.000 --> 00:01:24.000 Ne gravas, ke mi eĉ ne imagis tion, kio zingibra biero estas. 00:01:24.000 --> 00:01:25.000 < ridoj > 00:01:25.000 --> 00:01:28.000 Kaj dum multaj jaroj poste, mi havis avidan deziron 00:01:28.000 --> 00:01:30.000 gustumi zingibran bieron. 00:01:30.000 --> 00:01:32.000 Sed tio estas alia rakonto. NOTE Paragraph 00:01:32.000 --> 00:01:34.000 Mi kredas, ke tio montras 00:01:34.000 --> 00:01:37.000 kiel impreseblaj kaj atingeblaj oni estas 00:01:37.000 --> 00:01:39.000 antaŭ rakonto, 00:01:39.000 --> 00:01:41.000 aparte en la infanaĝo. 00:01:41.000 --> 00:01:43.000 Ĉar en ĉiuj libroj, kiujn mi legis 00:01:43.000 --> 00:01:45.000 la roluloj estis fremdaj. 00:01:45.000 --> 00:01:47.000 Mi tiam konvinkiĝis, ke libroj 00:01:47.000 --> 00:01:50.000 en si mem nepre enhavu fremdulojn 00:01:50.000 --> 00:01:52.000 kaj devus temi pri io, kun kio 00:01:52.000 --> 00:01:55.000 mi ne povus persone identiĝi. 00:01:55.000 --> 00:01:59.000 Tamen ĉio ŝanĝiĝis kiam mi malkovris afrikajn librojn. 00:01:59.000 --> 00:02:01.000 Ne estis multaj disponeblaj. Kaj ili ne estis tiel 00:02:01.000 --> 00:02:03.000 facile troveblaj kiel la eksterlandaj libroj. NOTE Paragraph 00:02:03.000 --> 00:02:07.000 Pro verkistoj kiel Chinua Achebe kaj Camara Laye 00:02:07.000 --> 00:02:09.000 mi spertis mensoŝanĝon en mia kompreno 00:02:09.000 --> 00:02:11.000 pri literaturo. 00:02:11.000 --> 00:02:13.000 Mi ekkomprenis, ke ankaŭ homoj kiaj mi, 00:02:13.000 --> 00:02:15.000 knabinoj ĉokoladkoloraj, 00:02:15.000 --> 00:02:18.000 kies malglata hararo ne povus esti aranĝita laŭ ĉevalvosto, 00:02:18.000 --> 00:02:20.000 ankaŭ tiuj povus ekzisti en literaturo. 00:02:20.000 --> 00:02:24.000 Mi komencis verki pri aferoj, kiujn mi rekonis. NOTE Paragraph 00:02:24.000 --> 00:02:28.000 Nu, mi amis tiujn usonajn kaj britajn librojn, kiujn mi legis. 00:02:28.000 --> 00:02:32.000 Ili pelis mian imagpovon. Ili malfermis novajn mondojn al mi. 00:02:32.000 --> 00:02:34.000 Sed la flanka konsekvenco 00:02:34.000 --> 00:02:36.000 estas tio, ke mi ne sciis, ke homoj kiaj mi 00:02:36.000 --> 00:02:38.000 povus ekzisti en literaturo. 00:02:38.000 --> 00:02:42.000 Do la malkovro de afrikaj verkistoj 00:02:42.000 --> 00:02:45.000 savis min de la ununura rakonto pri tio, 00:02:45.000 --> 00:02:47.000 kio libroj estas. NOTE Paragraph 00:02:47.000 --> 00:02:50.000 Mi venas el ordinara mezklasa niĝeria familio. 00:02:50.000 --> 00:02:52.000 Mia patro estis profesoro. 00:02:52.000 --> 00:02:55.000 Mia patrino estis administranto. 00:02:55.000 --> 00:02:58.000 Kaj tiel ni havis, kiel estis la kutimo, 00:02:58.000 --> 00:03:03.000 hejme loĝantan serviston, kiu ofte venis el kamparaj vilaĝoj de la regiono. 00:03:03.000 --> 00:03:07.000 Do kiam mi fariĝis 8-jara ni ricevis novan knabon kiel serviston. 00:03:07.000 --> 00:03:09.000 Lia nomo estis Fide. 00:03:09.000 --> 00:03:12.000 Mia patrino nur rakontis al ni, 00:03:12.000 --> 00:03:15.000 ke lia familio estas tre malriĉa. 00:03:15.000 --> 00:03:17.000 Mi patrino sendis ignamon kaj rizon 00:03:17.000 --> 00:03:20.000 kaj niajn malnovajn vestaĵojn al lia familio. 00:03:20.000 --> 00:03:22.000 Kaj kiam mi ne finis mian manĝaĵon, mia patrino diradis: 00:03:22.000 --> 00:03:27.000 "Finmanĝu! Ĉu vi ne scias, ke homoj kiel la familio de Fide havas nenion?" 00:03:27.000 --> 00:03:31.000 Mi do sentis grandegan kompaton al la familio de Fide. NOTE Paragraph 00:03:31.000 --> 00:03:34.000 Tiam en iu sabato ni iris viziti lian vilaĝon. 00:03:34.000 --> 00:03:38.000 Kaj lia patrino montris al ni bele plektitan korbon, 00:03:38.000 --> 00:03:41.000 kiun lia frato faris el tinkturita rafio. 00:03:41.000 --> 00:03:43.000 Mi estis surprizita. 00:03:43.000 --> 00:03:46.000 Neniam venis al mi la ideo, ke iu en lia familio 00:03:46.000 --> 00:03:49.000 povus vere fari ion. 00:03:49.000 --> 00:03:52.000 Mi ĉiam aŭdis nur, kiel malriĉaj ili estas 00:03:52.000 --> 00:03:54.000 do fariĝis neeble al mi vidi ilin kiel 00:03:54.000 --> 00:03:57.000 io alia ol malriĉuloj. 00:03:57.000 --> 00:04:01.000 Ilia malriĉeco estis mia ununura rakonto pri ili. NOTE Paragraph 00:04:01.000 --> 00:04:03.000 Jarojn poste, mi pensis pri tio kiam mi lasis Niĝerion 00:04:03.000 --> 00:04:06.000 por iri al universitato en Usono. 00:04:06.000 --> 00:04:08.000 Mi estis 19-jaraĝa. 00:04:08.000 --> 00:04:12.000 Mia usona samĉambranino estis ŝokita de mi. 00:04:12.000 --> 00:04:15.000 Ŝi demandis kie mi tiel bone lernis paroli la anglan, 00:04:15.000 --> 00:04:17.000 kaj ŝi estis konfuzita kiam mi diris, ke Niĝerio 00:04:17.000 --> 00:04:22.000 ja havas la anglan kiel sian oficialan lingvon. 00:04:22.000 --> 00:04:26.000 Ŝi demandis, ĉu ŝi povas aŭskulti tion, kion ŝi nomis mia "triba muziko" 00:04:26.000 --> 00:04:28.000 kaj sekve ŝi tre elreviĝis 00:04:28.000 --> 00:04:30.000 kiam mi aŭskultigis mian sonbendon de Mariah Carey. 00:04:30.000 --> 00:04:33.000 < ridoj > 00:04:33.000 --> 00:04:35.000 Ŝi supozis, ke mi ne scias kiel 00:04:35.000 --> 00:04:38.000 uzi fornelon. NOTE Paragraph 00:04:38.000 --> 00:04:40.000 Kio skuis min estas tio, ke ŝi kompatis min 00:04:40.000 --> 00:04:42.000 eĉ antaŭ ol ŝi vidis min. 00:04:42.000 --> 00:04:46.000 Ŝia normala sinteno rilate al mi, kiel afrikano, 00:04:46.000 --> 00:04:50.000 estis speco de patronado, bonintenco, kompato. 00:04:50.000 --> 00:04:53.000 Mia samĉambranino havis ununuran rakonton pri Afriko. 00:04:53.000 --> 00:04:56.000 Ununuran rakonton de katastrofo. 00:04:56.000 --> 00:04:58.000 En tiu ununura rakonto ne estis eble, ke 00:04:58.000 --> 00:05:02.000 afrikanoj estu iel similaj al ŝi. 00:05:02.000 --> 00:05:05.000 Neniu ebleco de sentoj pli malsimplaj ol kompato. 00:05:05.000 --> 00:05:09.000 Neniu ebleco de interrilato kiel homaj egaluloj. NOTE Paragraph 00:05:09.000 --> 00:05:11.000 Mi devas diri, ke antaŭ ol iri al Usono 00:05:11.000 --> 00:05:14.000 mi ne konscie identiĝis kiel afrikano. 00:05:14.000 --> 00:05:17.000 Sed nur en Usono, ĉiam kiam afrikdevenaj homoj turnis sin al mi. 00:05:17.000 --> 00:05:21.000 Ne gravas, ke mi sciis nenion pri lokoj kiel Namibio. 00:05:21.000 --> 00:05:23.000 Sed mi alvenis al engaĝiĝo kun tiu nova identeco. 00:05:23.000 --> 00:05:26.000 Kaj en pluraj aspektoj mi nun pensas pri mi kiel afrikano. 00:05:26.000 --> 00:05:28.000 Tamen plu tre agacas min kiam oni 00:05:28.000 --> 00:05:30.000 aludas al Afriko kvazaŭ al unu lando. 00:05:30.000 --> 00:05:34.000 La plej ĵusa ekzemplo estis mia cetere mirinda flugo 00:05:34.000 --> 00:05:36.000 el Lagos antaŭ du tagoj, en kiu 00:05:36.000 --> 00:05:38.000 estis anonco dum flugo de kompanio "Virgin" 00:05:38.000 --> 00:05:43.000 pri karitata laboro en "Barato, Afriko kaj aliaj landoj". 00:05:43.000 --> 00:05:44.000 < ridoj > NOTE Paragraph 00:05:44.000 --> 00:05:48.000 Tiam post kelkaj jaroj en Usono kiel afrikano, 00:05:48.000 --> 00:05:52.000 mi ekkomprenis la sintenon de mia samĉambranino pri mi. 00:05:52.000 --> 00:05:55.000 Se mi ne kreskus en Niĝerio kaj se mi scius pri Afriko 00:05:55.000 --> 00:05:57.000 nur el popularaj bildoj, 00:05:57.000 --> 00:06:00.000 ankaŭ mi pensus, ke Afriko estas loko de 00:06:00.000 --> 00:06:04.000 belaj pejzaĝoj, belaj bestoj 00:06:04.000 --> 00:06:06.000 kaj nekompreneblaj homoj 00:06:06.000 --> 00:06:09.000 batalantaj sensencajn militojn, mortantaj pro mizero kaj aidoso, 00:06:09.000 --> 00:06:12.000 malkapablaj paroli per si mem 00:06:12.000 --> 00:06:14.000 kaj esperantaj savadon 00:06:14.000 --> 00:06:17.000 de afabla, blanka fremdulo. 00:06:17.000 --> 00:06:19.000 Mi vidus afrikanojn same kiel mi vidis, 00:06:19.000 --> 00:06:23.000 kiel infano, la familion de Fide. NOTE Paragraph 00:06:23.000 --> 00:06:27.000 Tiu ununura rakonto pri Afriko venas, mi kredas, el la Okcidenta literaturo. 00:06:27.000 --> 00:06:29.000 Jen tie ĉi citaĵo el la notoj 00:06:29.000 --> 00:06:32.000 de londona komercisto nomata John Locke, 00:06:32.000 --> 00:06:35.000 kiu navigis al okcidenta Afriko en 1561 00:06:35.000 --> 00:06:40.000 kaj konservis fascinan raporton pri sia vojaĝo. 00:06:40.000 --> 00:06:42.000 Aludante al la nigraj afrikanoj 00:06:42.000 --> 00:06:44.000 kiel "sendomaj bestaĉoj", 00:06:44.000 --> 00:06:48.000 li skribas "Ili ankaŭ estas homoj sen kapoj, 00:06:48.000 --> 00:06:53.000 kun buŝo kaj okuloj en la brusto". NOTE Paragraph 00:06:53.000 --> 00:06:55.000 Nu, mi ĉiam ridis kiam mi legis tion. 00:06:55.000 --> 00:06:59.000 Kaj oni devas admiri la imagpovon de John Locke. 00:06:59.000 --> 00:07:01.000 Sed plej grave, tio reprezentas la 00:07:01.000 --> 00:07:03.000 komencon de tradicio pri 00:07:03.000 --> 00:07:06.000 prezentado de afrikaj rakontoj en la Okcidento. 00:07:06.000 --> 00:07:09.000 Tradicio de Subsahara Afriko kiel loko de negativaĵoj, 00:07:09.000 --> 00:07:11.000 de diferenco, de mallumo, 00:07:11.000 --> 00:07:15.000 de homoj, kiel en la vortoj de la mirinda poeto 00:07:15.000 --> 00:07:17.000 Rudyard Kipling, 00:07:17.000 --> 00:07:20.000 estas "duondemonoj, duoninfanoj". NOTE Paragraph 00:07:20.000 --> 00:07:23.000 Kaj tiam mi ekkomprenis, ke mia usona samĉambranino 00:07:23.000 --> 00:07:25.000 tra la tuta vivo eble 00:07:25.000 --> 00:07:27.000 vidis kaj aŭskultis malsamajn versiojn 00:07:27.000 --> 00:07:29.000 de tiu ununura rakonto, 00:07:29.000 --> 00:07:31.000 same kiel profesoro, 00:07:31.000 --> 00:07:36.000 kiu iam diris al mi, ke iu mia novelo ne estas "aŭtente afrika". 00:07:36.000 --> 00:07:38.000 Nu, mi estis tute preta kontesti, ke estas diversaj 00:07:38.000 --> 00:07:40.000 eraroj pri la novelo, 00:07:40.000 --> 00:07:44.000 ke ĝi ne sukcesis en diversaj punktoj. 00:07:44.000 --> 00:07:46.000 Sed mi neniel imagis, ke ĝi fiaskis 00:07:46.000 --> 00:07:49.000 atingi ion nomatan afrika aŭtenteco. 00:07:49.000 --> 00:07:51.000 Fakte mi ne sciis tion, 00:07:51.000 --> 00:07:54.000 kio estas afrika aŭtenteco. 00:07:54.000 --> 00:07:56.000 La profesoro diris al mi, ke miaj roluloj 00:07:56.000 --> 00:07:58.000 estis tro multe kiel li, 00:07:58.000 --> 00:08:00.000 edukita mezklasulo. 00:08:00.000 --> 00:08:02.000 Miaj roluloj stiris aŭtojn. 00:08:02.000 --> 00:08:05.000 Ili ne malsategis. 00:08:05.000 --> 00:08:09.000 Ili do ne estis aŭtente afrikaj. NOTE Paragraph 00:08:09.000 --> 00:08:12.000 Sed mi devas tuj aldoni, ke mi estis same kulpa 00:08:12.000 --> 00:08:15.000 en la demando pri ununura rakonto. 00:08:15.000 --> 00:08:19.000 Antaŭ kelkaj jaroj, mi vizitis Meksikon ekde Usono. 00:08:19.000 --> 00:08:21.000 La politika etoso en Usono tiam estis streĉa. 00:08:21.000 --> 00:08:25.000 Kaj estis debatoj pri enmigrado. 00:08:25.000 --> 00:08:27.000 Kaj kiel ofte en Usono, 00:08:27.000 --> 00:08:30.000 enmigrado fariĝis sinonimo por "meksikanoj". 00:08:30.000 --> 00:08:32.000 Estis senfinaj rakontoj pri meksikanoj 00:08:32.000 --> 00:08:34.000 kiel homoj, kiuj fraŭdas 00:08:34.000 --> 00:08:36.000 la sanasekuran sistemon, 00:08:36.000 --> 00:08:38.000 transiras la landlimon, 00:08:38.000 --> 00:08:42.000 estas kaptataj ĉe la limo, kaj tiel simile. NOTE Paragraph 00:08:42.000 --> 00:08:46.000 Mi memoras pri promeno en mia unua tago en Guadalajara, 00:08:46.000 --> 00:08:48.000 rigardante la homojn, kiuj iras al la laborejo, 00:08:48.000 --> 00:08:50.000 farantaj tortiljon en la bazaro, 00:08:50.000 --> 00:08:53.000 fumantaj, ridantaj. 00:08:53.000 --> 00:08:56.000 Mi memoras unue senti leĝeran surprizon. 00:08:56.000 --> 00:08:59.000 Kaj tiam mi estis inundita de honto. 00:08:59.000 --> 00:09:02.000 Mi rimarkis, ke mi estis tiel droninta 00:09:02.000 --> 00:09:04.000 en la gazetara pritrakto de meksikanoj 00:09:04.000 --> 00:09:06.000 ke ili fariĝis io en mia menso, 00:09:06.000 --> 00:09:09.000 la malŝatinda enmigranto. 00:09:09.000 --> 00:09:11.000 Mi alprenis la ununuran rakonton de meksikanoj 00:09:11.000 --> 00:09:14.000 kaj mi ne povus esti pli hontema pri mi mem. 00:09:14.000 --> 00:09:16.000 Do jen kiel kreiĝas ununura rakonto, 00:09:16.000 --> 00:09:19.000 montriĝas popolo kiel unu afero, 00:09:19.000 --> 00:09:21.000 kiel nur unu afero, 00:09:21.000 --> 00:09:23.000 ree kaj ree, 00:09:23.000 --> 00:09:26.000 kaj tiel ili fariĝas tiaj. NOTE Paragraph 00:09:26.000 --> 00:09:28.000 Estas neeble paroli pri la ununura rakonto 00:09:28.000 --> 00:09:31.000 sen paroli pri potenco. 00:09:31.000 --> 00:09:33.000 Estas vorto, en la igba lingvo, 00:09:33.000 --> 00:09:35.000 kiun mi pensas ĉiam kiam mi pensas 00:09:35.000 --> 00:09:38.000 pri la potenco-strukturoj de la mondo: "nkali". 00:09:38.000 --> 00:09:40.000 Ĝi estas vorto, kiu proksimume tradukiĝas 00:09:40.000 --> 00:09:43.000 per "esti pli granda ol alia". 00:09:43.000 --> 00:09:46.000 Kiel niaj ekonomiaj kaj politikaj mondoj, 00:09:46.000 --> 00:09:48.000 ankaŭ rakontoj estas difinitaj 00:09:48.000 --> 00:09:51.000 laŭ la principo de nkali. 00:09:51.000 --> 00:09:53.000 Kial ili estas rakontataj, kiu rakontas ilin, 00:09:53.000 --> 00:09:56.000 kiam ili estas rakontataj, kiom da rakontoj estas, 00:09:56.000 --> 00:10:00.000 ĉio vere dependas de potenco. NOTE Paragraph 00:10:00.000 --> 00:10:03.000 Potenco estas la kapablo ne nur diri la rakonton de alia homo, 00:10:03.000 --> 00:10:07.000 sed fari el ĝi la definitivan rakonton de tiu homo. 00:10:07.000 --> 00:10:09.000 La palestina poeto Mourid Barghouti skribas, 00:10:09.000 --> 00:10:12.000 ke se oni volas senposedigi popolon, 00:10:12.000 --> 00:10:15.000 la plej simpla maniero estas diri ilian historion 00:10:15.000 --> 00:10:18.000 kaj por komenci, "dualoke". 00:10:18.000 --> 00:10:22.000 Komencu la rakonton per la sagoj de usonaj indiĝenoj 00:10:22.000 --> 00:10:25.000 kaj ne per la alveno de la britoj, 00:10:25.000 --> 00:10:28.000 kaj vi havos tute malsaman rakonton. 00:10:28.000 --> 00:10:30.000 Komencu la rakonton per 00:10:30.000 --> 00:10:32.000 la fiasko de iu afrika ŝtato 00:10:32.000 --> 00:10:36.000 kaj ne per la kolonia kreado de la afrika ŝtato, 00:10:36.000 --> 00:10:40.000 kaj vi havos tute alian rakonton. NOTE Paragraph 00:10:40.000 --> 00:10:42.000 Mi antaŭnelonge prelegis en universitato, kie 00:10:42.000 --> 00:10:44.000 studento rakontis al mi, ke 00:10:44.000 --> 00:10:46.000 estas tiel hontinde, ke 00:10:46.000 --> 00:10:49.000 niĝeriaj viroj estas perfortuloj 00:10:49.000 --> 00:10:52.000 kiel la patro, kiu rolis en mia novelo. 00:10:52.000 --> 00:10:54.000 Mi rakontis al li, ke mi ĵus legis novelon 00:10:54.000 --> 00:10:56.000 nomatan "Usona Mensmalsanulo" 00:10:56.000 --> 00:10:58.000 < ridoj > 00:10:58.000 --> 00:11:00.000 -- kaj estas tiel hontinde, ke 00:11:00.000 --> 00:11:03.000 junaj usonanoj estas ripetaj murdistoj. 00:11:03.000 --> 00:11:07.000 < ridoj > 00:11:07.000 --> 00:11:13.000 < aplaŭdoj > 00:11:13.000 --> 00:11:16.000 Nu, mi kompreneble diris tion en tono de milda agaco. 00:11:16.000 --> 00:11:18.000 < ridoj > NOTE Paragraph 00:11:18.000 --> 00:11:20.000 Neniam venus al mia menso pensi 00:11:20.000 --> 00:11:22.000 ke nur pro tio, ke mi legis novelon 00:11:22.000 --> 00:11:24.000 en kiu rolulo estas ripeta murdisto, 00:11:24.000 --> 00:11:26.000 li povus ial esti reprezentanto 00:11:26.000 --> 00:11:28.000 de ĉiuj usonanoj. 00:11:28.000 --> 00:11:31.000 Kaj ne pro tio, ke mi estas persono pli bona ol tiu studento, 00:11:31.000 --> 00:11:34.000 sed pro la usona kultura kaj ekonomia povo, 00:11:34.000 --> 00:11:36.000 mi havis multajn rakontojn pri Usono. 00:11:36.000 --> 00:11:40.000 Mi legis Tyler kaj Updike kaj Stenbeck kaj Gaitskill. 00:11:40.000 --> 00:11:43.000 Mi ne havis ununuran rakonton pri Usono. NOTE Paragraph 00:11:43.000 --> 00:11:46.000 Kiam mi lernis, antaŭ kelkaj jaroj, ke oni supozis, ke 00:11:46.000 --> 00:11:50.000 nur verkistoj, kiuj havis vere malfeliĉan infanaĝon 00:11:50.000 --> 00:11:52.000 povus esti sukcesaj verkistoj, 00:11:52.000 --> 00:11:54.000 mi komencis pensi kiel mi povus inventi 00:11:54.000 --> 00:11:56.000 terurajn aferojn, kiujn miaj gepatroj faris al mi. 00:11:56.000 --> 00:11:58.000 < ridoj > 00:11:58.000 --> 00:12:02.000 Sed vere mi havis tre feliĉan infanaĝon, 00:12:02.000 --> 00:12:05.000 plenan je rido kaj amo, en tre korligita familio. NOTE Paragraph 00:12:05.000 --> 00:12:09.000 Sed mi havis ankaŭ geavojn, kiuj mortis en rifuĝintaj kampoj. 00:12:09.000 --> 00:12:13.000 Mia kuzo Polle mortis ĉar li ne povis ricevi taŭgan sanzorgon. 00:12:13.000 --> 00:12:16.000 Unu el miaj proksimaj amikoj, Okoloma, mortis en aviadil-akcidento 00:12:16.000 --> 00:12:19.000 ĉar niaj fajrobrigadaj kamionoj ne havis akvon. 00:12:19.000 --> 00:12:22.000 Mi kreskis sub la regado de subpremaj militistaj registaroj, 00:12:22.000 --> 00:12:24.000 kiuj senvalorigis edukadon, 00:12:24.000 --> 00:12:27.000 tial foje miaj gepatroj ne ricevis siajn salajrojn. 00:12:27.000 --> 00:12:31.000 Kaj tiam mi, kiel infano, vidis konfitaĵon malaperi el la matenmanĝa tablo, 00:12:31.000 --> 00:12:33.000 tiam margarino malaperis, 00:12:33.000 --> 00:12:36.000 tiam pano fariĝis tro kosta, 00:12:36.000 --> 00:12:39.000 tiam lakto porciiĝis. 00:12:39.000 --> 00:12:42.000 Kaj ĉefe, iaspeca normala politika timo 00:12:42.000 --> 00:12:46.000 invadis niajn vivojn. NOTE Paragraph 00:12:46.000 --> 00:12:48.000 Ĉiuj tiuj rakontoj faris tiun, kiu mi nun estas. 00:12:48.000 --> 00:12:52.000 Sed insisti nur pri tiuj negativaj rakontoj 00:12:52.000 --> 00:12:55.000 estas platigi mian vivosperton 00:12:55.000 --> 00:12:57.000 kaj neglekti la multajn aliajn rakontojn, 00:12:57.000 --> 00:12:59.000 kiuj formis min. 00:12:59.000 --> 00:13:02.000 La ununura rakonto kreas stereotipaĵojn. 00:13:02.000 --> 00:13:05.000 Kaj la problemo pri stereotipaĵoj 00:13:05.000 --> 00:13:07.000 ne estas tio, ke ili malveras, 00:13:07.000 --> 00:13:09.000 sed tio, ke ili estas nekompletaj. 00:13:09.000 --> 00:13:13.000 Ili faras el unu rakonto la solan rakonton. NOTE Paragraph 00:13:13.000 --> 00:13:15.000 Certe, Afriko estas kontinento plena je katastrofoj. 00:13:15.000 --> 00:13:19.000 Ekzistas grandegaj, kiel la teruraj seksperfortoj en Kongolando. 00:13:19.000 --> 00:13:21.000 Kaj deprimaj faktoj, kiel tio, ke 00:13:21.000 --> 00:13:26.000 5 mil homoj kandidatiĝas al unu posteno en Niĝerio. 00:13:26.000 --> 00:13:29.000 Sed estas aliaj rakontoj, kiuj ne temas pri katastrofo. 00:13:29.000 --> 00:13:33.000 Kaj estas tre grave, estas tiel same grave, paroli pri ili. NOTE Paragraph 00:13:33.000 --> 00:13:35.000 Mi ĉiam sentis, ke estas neeble 00:13:35.000 --> 00:13:38.000 taŭge engaĝiĝi kun iu loko aŭ homo 00:13:38.000 --> 00:13:42.000 sen engaĝiĝi kun ĉiuj rakontoj de tiu loko aŭ homo. 00:13:42.000 --> 00:13:45.000 La konsekvenco de la ununura rakonto 00:13:45.000 --> 00:13:48.000 estas tio: ĝi forprenas dignon de la homoj. 00:13:48.000 --> 00:13:52.000 Ĝi malfaciligas la rekonon de nia egala homeco. 00:13:52.000 --> 00:13:55.000 Ĝi emfazas kiel ni estas malsamaj 00:13:55.000 --> 00:13:57.000 antataŭ kiel ni estas similaj. NOTE Paragraph 00:13:57.000 --> 00:13:59.000 Do kio se antaŭ mia meksika vojaĝo 00:13:59.000 --> 00:14:03.000 mi sekvus la enmigradan debaton laŭ ambaŭ flankoj, 00:14:03.000 --> 00:14:05.000 la usona kaj la meksika? 00:14:05.000 --> 00:14:09.000 Kio se mia patrino dirus al ni, ke la familio de Fide estas 00:14:09.000 --> 00:14:11.000 malriĉa kaj laborema? 00:14:11.000 --> 00:14:13.000 Kio se ni havus afrikan televidĉenon 00:14:13.000 --> 00:14:17.000 kiu dissendus diversajn afrikajn rakontojn tra la mondo? 00:14:17.000 --> 00:14:19.000 Tio, kion niĝeria verkisto Chinua Achebe nomas 00:14:19.000 --> 00:14:22.000 "balancilo de rakontoj". NOTE Paragraph 00:14:22.000 --> 00:14:25.000 Kio se mia samĉambranino scius pri mia niĝeria eldonisto, 00:14:25.000 --> 00:14:27.000 Mukta Bakaray, 00:14:27.000 --> 00:14:29.000 rimarkinda homo, kiu lasis sian postenon en banko 00:14:29.000 --> 00:14:32.000 por sekvi sian revon kaj kreis eldonejon? 00:14:32.000 --> 00:14:36.000 Nu, la konvencia scio estis tio, ke niĝerianoj ne legas literaturaĵojn. 00:14:36.000 --> 00:14:38.000 Li malkonsentis. Li sentis, 00:14:38.000 --> 00:14:40.000 ke homoj scipovantaj legi, legus 00:14:40.000 --> 00:14:44.000 se oni farus literaturon atingebla kaj disponebla al ili. NOTE Paragraph 00:14:44.000 --> 00:14:47.000 Iom post la publikigo de mia unua novelo 00:14:47.000 --> 00:14:50.000 mi iris al televidstacio en Lagos por intervjuiĝo. 00:14:50.000 --> 00:14:53.000 Kaj virino, kiu tie laboris kiel mesaĝisto venis al mi kaj diris 00:14:53.000 --> 00:14:56.000 "Mi vere ŝatis vian novelon. Mi ne ŝatis ĝian finon. 00:14:56.000 --> 00:14:59.000 Nun vi devas verki daŭrigon kaj jen kio okazos..." 00:14:59.000 --> 00:15:02.000 < ridoj > 00:15:02.000 --> 00:15:05.000 Kaj ŝi daŭrigis rakontante, kion mi devus verki en la daŭrigo. 00:15:05.000 --> 00:15:08.000 Mi ne nur raviĝis, mi estis vere kortuŝita. 00:15:08.000 --> 00:15:11.000 Jen virino, parto de la ordinaraj amasoj de niĝerianoj, 00:15:11.000 --> 00:15:14.000 kiuj supozeble ne devus esti legantoj. 00:15:14.000 --> 00:15:16.000 Ŝi ne nur legis la libron, sed ŝi proprigis ĝin al si 00:15:16.000 --> 00:15:19.000 kaj sentis sin plenrajta diri al mi tion, 00:15:19.000 --> 00:15:21.000 kion mi verku en la daŭrigo. NOTE Paragraph 00:15:21.000 --> 00:15:25.000 Nu, kio se mia samĉambranino scius pri mia amikino Fumi Onda, 00:15:25.000 --> 00:15:28.000 sentima virino, kiu prezentas televidprogramon en Lagos, 00:15:28.000 --> 00:15:31.000 kaj dediĉas sin al la prezentado de rakontoj, kiujn oni preferas forgesi? 00:15:31.000 --> 00:15:35.000 Kio se mia samĉambranino sciu pri la korkirurgio 00:15:35.000 --> 00:15:38.000 farita en la hospitalo de Lagos lastsemajne? 00:15:38.000 --> 00:15:42.000 Kio se mia samĉambranino scius pri nuntempa niĝeria muziko? 00:15:42.000 --> 00:15:45.000 Talentuloj kantantaj en la angla kaj piĝina, 00:15:45.000 --> 00:15:47.000 en la igba, la joruba kaj la iĝa lingvoj, 00:15:47.000 --> 00:15:51.000 miksaj influoj, de Jay-Z ĝis Fela, 00:15:51.000 --> 00:15:54.000 ĝis Bob Marley, ĝis iliaj geavoj. 00:15:54.000 --> 00:15:56.000 Kio se mia samĉambranino scius pri la advokatino 00:15:56.000 --> 00:15:58.000 kiu antaŭnelonge iris al tribunalo en Niĝerio 00:15:58.000 --> 00:16:00.000 por kontraŭstari ridindan leĝon, 00:16:00.000 --> 00:16:03.000 kiu postulis, ke virinoj havu la konsenton de la edzo 00:16:03.000 --> 00:16:06.000 antaŭ ol renovigi siajn pasportojn? 00:16:06.000 --> 00:16:09.000 Kio se mia samĉabranino scius pri Nollywood, 00:16:09.000 --> 00:16:13.000 plena je kreivaj filmofarantoj, malgraŭ grandaj teknikaj obstakloj? 00:16:13.000 --> 00:16:15.000 Filmoj tiel popularaj, 00:16:15.000 --> 00:16:17.000 ke ili estas vere la plej bona ekzemplo, 00:16:17.000 --> 00:16:20.000 pri tio, ke niĝerianoj konsumas kion ili produktas. 00:16:20.000 --> 00:16:23.000 Kio se mia samĉambranino scius pri mia mirinde ambicia frizistino, 00:16:23.000 --> 00:16:27.000 kiu ĵus kreis sian propran entreprenon vendante harprotezojn? 00:16:27.000 --> 00:16:29.000 Aŭ pri la milionoj da niĝerianoj 00:16:29.000 --> 00:16:31.000 kiuj komencas siajn entreprenojn kaj foje fiaskas, 00:16:31.000 --> 00:16:35.000 sed plu nutras ambicion? NOTE Paragraph 00:16:35.000 --> 00:16:37.000 Ĉiam, kiam mi reiras hejmen mi alfrontas 00:16:37.000 --> 00:16:40.000 la kutimajn fontojn de agaco por multaj niĝerianoj: 00:16:40.000 --> 00:16:43.000 nian mankon de infrastrukturo, nian fiaskintan registaron. 00:16:43.000 --> 00:16:46.000 Sed mi ankaŭ renkontiĝas kun la nekredebla regenerado de popolo, kiu 00:16:46.000 --> 00:16:49.000 antaŭeniras malgraŭ la registaro, 00:16:49.000 --> 00:16:51.000 pli ol pro la registaro. 00:16:51.000 --> 00:16:54.000 Mi instruas dum verkistaj metiejoj en Lagos ĉiusomere. 00:16:54.000 --> 00:16:57.000 Kaj estas imprese al mi kiom multaj aliĝas, 00:16:57.000 --> 00:17:00.000 kiom multaj avidas verki, 00:17:00.000 --> 00:17:02.000 transdoni rakontojn. NOTE Paragraph 00:17:02.000 --> 00:17:05.000 Mia niĝeria eldonisto kaj mi ĵus fondis organizon 00:17:05.000 --> 00:17:07.000 nomatan Farafina Trust. 00:17:07.000 --> 00:17:10.000 Kaj ni havas grandajn revojn konstrui bibliotekojn 00:17:10.000 --> 00:17:12.000 kaj reformi la jam ekzistantajn 00:17:12.000 --> 00:17:15.000 kaj provizi librojn al publikaj lernejoj, 00:17:15.000 --> 00:17:17.000 kiuj havas nenion en siaj bibliotekoj, 00:17:17.000 --> 00:17:19.000 kaj ankaŭ organizi multegajn metiejojn 00:17:19.000 --> 00:17:21.000 pri legado kaj verkado, 00:17:21.000 --> 00:17:24.000 por ĉiuj homoj, kiuj avidas transdoni multajn niajn rakontojn. 00:17:24.000 --> 00:17:26.000 Rakontoj gravas. 00:17:26.000 --> 00:17:28.000 Multaj rakontoj gravas. 00:17:28.000 --> 00:17:32.000 Rakontoj estis uzataj por senposedigi kaj misprezenti. 00:17:32.000 --> 00:17:36.000 Sed rakontoj povas esti uzataj ankaŭ por potencigi kaj humanigi. 00:17:36.000 --> 00:17:39.000 Rakontoj povas rompi la dignon de popolo. 00:17:39.000 --> 00:17:44.000 Sed rakontoj povas ankaŭ ripari tiun rompitan dignon. NOTE Paragraph 00:17:44.000 --> 00:17:46.000 La usona verkistino Alice Walker skribis tion 00:17:46.000 --> 00:17:48.000 pri siaj sudaj parencoj, kiuj 00:17:48.000 --> 00:17:50.000 transloĝiĝis al la nordo. 00:17:50.000 --> 00:17:52.000 Ŝi prezentis al ili libron pri 00:17:52.000 --> 00:17:55.000 la suda vivo, kiun ili lasis. 00:17:55.000 --> 00:17:59.000 "Ili sidiĝis, legis mem la libron, 00:17:59.000 --> 00:18:05.000 aŭskultis min legi la libron kaj speco de paradizo estis regajnita". 00:18:05.000 --> 00:18:08.000 Mi ŝatus fini per tiu ĉi penso: 00:18:08.000 --> 00:18:11.000 Kiam ni rifuzas la ununuran rakonton, 00:18:11.000 --> 00:18:14.000 kiam ni rimarkas, ke neniam estas nur unu rakonto, 00:18:14.000 --> 00:18:16.000 pri kiu ajn loko, 00:18:16.000 --> 00:18:18.000 ni regajnas specon de paradizo. 00:18:18.000 --> 00:18:20.000 Dankon. 00:18:20.000 --> 00:18:28.000 < aplaŭdoj >