Mi estas rakontisto. Kaj mi ŝatus prezenti al vi kelkajn personajn rakontojn pri tio, kion mi ŝatas nomi "la danĝero de la ununura rakonto". Mi kreskis en universitata kampuso en orienta Niĝerio. Mia patrino diras, ke mi eklegis je la aĝo de du jaroj kvankam mi kredas, ke kvar estas pli verŝajne. Mi do estis frua leganto. Kaj mi legis britajn kaj usonajn infanlibrojn. Mi estis ankaŭ frua verkisto. Kaj kiam mi ekverkis, ĉirkaŭ sepjaraĝa, rakontojn per krajono kun bildoj faritaj per paŝtelo, kiujn mia kompatinda patrino estis devigata legi, mi verkis precize tiajn rakontojn, kiajn mi tiam legis. Ĉiuj miaj roluloj estis blankaj kaj bluokulaj. Ili ludadis en la neĝo. Ili manĝis pomojn. < ridoj > Kaj ili multe parolis pri la vetero, kiel agrable estas tio, ke la suno aperis. < ridoj > Nu, malgraŭ la fakto, ke mi vivis en Niĝerio. Ĝis tiam mi neniam estis ekster Niĝerio. Ni ne havis neĝon. Ni manĝis mangojn. Kaj ni neniam parolis pri la vetero, ĉar tio ne estis necesa. Miaj roluloj ankaŭ trinkis multe da zingibra biero ĉar la roluloj en la britaj libroj, kiujn mi legis, trinkis zingibran bieron. Ne gravas, ke mi eĉ ne imagis tion, kio zingibra biero estas. < ridoj > Kaj dum multaj jaroj poste, mi havis avidan deziron gustumi zingibran bieron. Sed tio estas alia rakonto. Mi kredas, ke tio montras kiel impreseblaj kaj atingeblaj oni estas antaŭ rakonto, aparte en la infanaĝo. Ĉar en ĉiuj libroj, kiujn mi legis la roluloj estis fremdaj. Mi tiam konvinkiĝis, ke libroj en si mem nepre enhavu fremdulojn kaj devus temi pri io, kun kio mi ne povus persone identiĝi. Tamen ĉio ŝanĝiĝis kiam mi malkovris afrikajn librojn. Ne estis multaj disponeblaj. Kaj ili ne estis tiel facile troveblaj kiel la eksterlandaj libroj. Pro verkistoj kiel Chinua Achebe kaj Camara Laye mi spertis mensoŝanĝon en mia kompreno pri literaturo. Mi ekkomprenis, ke ankaŭ homoj kiaj mi, knabinoj ĉokoladkoloraj, kies malglata hararo ne povus esti aranĝita laŭ ĉevalvosto, ankaŭ tiuj povus ekzisti en literaturo. Mi komencis verki pri aferoj, kiujn mi rekonis. Nu, mi amis tiujn usonajn kaj britajn librojn, kiujn mi legis. Ili pelis mian imagpovon. Ili malfermis novajn mondojn al mi. Sed la flanka konsekvenco estas tio, ke mi ne sciis, ke homoj kiaj mi povus ekzisti en literaturo. Do la malkovro de afrikaj verkistoj savis min de la ununura rakonto pri tio, kio libroj estas. Mi venas el ordinara mezklasa niĝeria familio. Mia patro estis profesoro. Mia patrino estis administranto. Kaj tiel ni havis, kiel estis la kutimo, hejme loĝantan serviston, kiu ofte venis el kamparaj vilaĝoj de la regiono. Do kiam mi fariĝis 8-jara ni ricevis novan knabon kiel serviston. Lia nomo estis Fide. Mia patrino nur rakontis al ni, ke lia familio estas tre malriĉa. Mi patrino sendis ignamon kaj rizon kaj niajn malnovajn vestaĵojn al lia familio. Kaj kiam mi ne finis mian manĝaĵon, mia patrino diradis: "Finmanĝu! Ĉu vi ne scias, ke homoj kiel la familio de Fide havas nenion?" Mi do sentis grandegan kompaton al la familio de Fide. Tiam en iu sabato ni iris viziti lian vilaĝon. Kaj lia patrino montris al ni bele plektitan korbon, kiun lia frato faris el tinkturita rafio. Mi estis surprizita. Neniam venis al mi la ideo, ke iu en lia familio povus vere fari ion. Mi ĉiam aŭdis nur, kiel malriĉaj ili estas do fariĝis neeble al mi vidi ilin kiel io alia ol malriĉuloj. Ilia malriĉeco estis mia ununura rakonto pri ili. Jarojn poste, mi pensis pri tio kiam mi lasis Niĝerion por iri al universitato en Usono. Mi estis 19-jaraĝa. Mia usona samĉambranino estis ŝokita de mi. Ŝi demandis kie mi tiel bone lernis paroli la anglan, kaj ŝi estis konfuzita kiam mi diris, ke Niĝerio ja havas la anglan kiel sian oficialan lingvon. Ŝi demandis, ĉu ŝi povas aŭskulti tion, kion ŝi nomis mia "triba muziko" kaj sekve ŝi tre elreviĝis kiam mi aŭskultigis mian sonbendon de Mariah Carey. < ridoj > Ŝi supozis, ke mi ne scias kiel uzi fornelon. Kio skuis min estas tio, ke ŝi kompatis min eĉ antaŭ ol ŝi vidis min. Ŝia normala sinteno rilate al mi, kiel afrikano, estis speco de patronado, bonintenco, kompato. Mia samĉambranino havis ununuran rakonton pri Afriko. Ununuran rakonton de katastrofo. En tiu ununura rakonto ne estis eble, ke afrikanoj estu iel similaj al ŝi. Neniu ebleco de sentoj pli malsimplaj ol kompato. Neniu ebleco de interrilato kiel homaj egaluloj. Mi devas diri, ke antaŭ ol iri al Usono mi ne konscie identiĝis kiel afrikano. Sed nur en Usono, ĉiam kiam afrikdevenaj homoj turnis sin al mi. Ne gravas, ke mi sciis nenion pri lokoj kiel Namibio. Sed mi alvenis al engaĝiĝo kun tiu nova identeco. Kaj en pluraj aspektoj mi nun pensas pri mi kiel afrikano. Tamen plu tre agacas min kiam oni aludas al Afriko kvazaŭ al unu lando. La plej ĵusa ekzemplo estis mia cetere mirinda flugo el Lagos antaŭ du tagoj, en kiu estis anonco dum flugo de kompanio "Virgin" pri karitata laboro en "Barato, Afriko kaj aliaj landoj". < ridoj > Tiam post kelkaj jaroj en Usono kiel afrikano, mi ekkomprenis la sintenon de mia samĉambranino pri mi. Se mi ne kreskus en Niĝerio kaj se mi scius pri Afriko nur el popularaj bildoj, ankaŭ mi pensus, ke Afriko estas loko de belaj pejzaĝoj, belaj bestoj kaj nekompreneblaj homoj batalantaj sensencajn militojn, mortantaj pro mizero kaj aidoso, malkapablaj paroli per si mem kaj esperantaj savadon de afabla, blanka fremdulo. Mi vidus afrikanojn same kiel mi vidis, kiel infano, la familion de Fide. Tiu ununura rakonto pri Afriko venas, mi kredas, el la Okcidenta literaturo. Jen tie ĉi citaĵo el la notoj de londona komercisto nomata John Locke, kiu navigis al okcidenta Afriko en 1561 kaj konservis fascinan raporton pri sia vojaĝo. Aludante al la nigraj afrikanoj kiel "sendomaj bestaĉoj", li skribas "Ili ankaŭ estas homoj sen kapoj, kun buŝo kaj okuloj en la brusto". Nu, mi ĉiam ridis kiam mi legis tion. Kaj oni devas admiri la imagpovon de John Locke. Sed plej grave, tio reprezentas la komencon de tradicio pri prezentado de afrikaj rakontoj en la Okcidento. Tradicio de Subsahara Afriko kiel loko de negativaĵoj, de diferenco, de mallumo, de homoj, kiel en la vortoj de la mirinda poeto Rudyard Kipling, estas "duondemonoj, duoninfanoj". Kaj tiam mi ekkomprenis, ke mia usona samĉambranino tra la tuta vivo eble vidis kaj aŭskultis malsamajn versiojn de tiu ununura rakonto, same kiel profesoro, kiu iam diris al mi, ke iu mia novelo ne estas "aŭtente afrika". Nu, mi estis tute preta kontesti, ke estas diversaj eraroj pri la novelo, ke ĝi ne sukcesis en diversaj punktoj. Sed mi neniel imagis, ke ĝi fiaskis atingi ion nomatan afrika aŭtenteco. Fakte mi ne sciis tion, kio estas afrika aŭtenteco. La profesoro diris al mi, ke miaj roluloj estis tro multe kiel li, edukita mezklasulo. Miaj roluloj stiris aŭtojn. Ili ne malsategis. Ili do ne estis aŭtente afrikaj. Sed mi devas tuj aldoni, ke mi estis same kulpa en la demando pri ununura rakonto. Antaŭ kelkaj jaroj, mi vizitis Meksikon ekde Usono. La politika etoso en Usono tiam estis streĉa. Kaj estis debatoj pri enmigrado. Kaj kiel ofte en Usono, enmigrado fariĝis sinonimo por "meksikanoj". Estis senfinaj rakontoj pri meksikanoj kiel homoj, kiuj fraŭdas la sanasekuran sistemon, transiras la landlimon, estas kaptataj ĉe la limo, kaj tiel simile. Mi memoras pri promeno en mia unua tago en Guadalajara, rigardante la homojn, kiuj iras al la laborejo, farantaj tortiljon en la bazaro, fumantaj, ridantaj. Mi memoras unue senti leĝeran surprizon. Kaj tiam mi estis inundita de honto. Mi rimarkis, ke mi estis tiel droninta en la gazetara pritrakto de meksikanoj ke ili fariĝis io en mia menso, la malŝatinda enmigranto. Mi alprenis la ununuran rakonton de meksikanoj kaj mi ne povus esti pli hontema pri mi mem. Do jen kiel kreiĝas ununura rakonto, montriĝas popolo kiel unu afero, kiel nur unu afero, ree kaj ree, kaj tiel ili fariĝas tiaj. Estas neeble paroli pri la ununura rakonto sen paroli pri potenco. Estas vorto, en la igba lingvo, kiun mi pensas ĉiam kiam mi pensas pri la potenco-strukturoj de la mondo: "nkali". Ĝi estas vorto, kiu proksimume tradukiĝas per "esti pli granda ol alia". Kiel niaj ekonomiaj kaj politikaj mondoj, ankaŭ rakontoj estas difinitaj laŭ la principo de nkali. Kial ili estas rakontataj, kiu rakontas ilin, kiam ili estas rakontataj, kiom da rakontoj estas, ĉio vere dependas de potenco. Potenco estas la kapablo ne nur diri la rakonton de alia homo, sed fari el ĝi la definitivan rakonton de tiu homo. La palestina poeto Mourid Barghouti skribas, ke se oni volas senposedigi popolon, la plej simpla maniero estas diri ilian historion kaj por komenci, "dualoke". Komencu la rakonton per la sagoj de usonaj indiĝenoj kaj ne per la alveno de la britoj, kaj vi havos tute malsaman rakonton. Komencu la rakonton per la fiasko de iu afrika ŝtato kaj ne per la kolonia kreado de la afrika ŝtato, kaj vi havos tute alian rakonton. Mi antaŭnelonge prelegis en universitato, kie studento rakontis al mi, ke estas tiel hontinde, ke niĝeriaj viroj estas perfortuloj kiel la patro, kiu rolis en mia novelo. Mi rakontis al li, ke mi ĵus legis novelon nomatan "Usona Mensmalsanulo" < ridoj > -- kaj estas tiel hontinde, ke junaj usonanoj estas ripetaj murdistoj. < ridoj > < aplaŭdoj > Nu, mi kompreneble diris tion en tono de milda agaco. < ridoj > Neniam venus al mia menso pensi ke nur pro tio, ke mi legis novelon en kiu rolulo estas ripeta murdisto, li povus ial esti reprezentanto de ĉiuj usonanoj. Kaj ne pro tio, ke mi estas persono pli bona ol tiu studento, sed pro la usona kultura kaj ekonomia povo, mi havis multajn rakontojn pri Usono. Mi legis Tyler kaj Updike kaj Stenbeck kaj Gaitskill. Mi ne havis ununuran rakonton pri Usono. Kiam mi lernis, antaŭ kelkaj jaroj, ke oni supozis, ke nur verkistoj, kiuj havis vere malfeliĉan infanaĝon povus esti sukcesaj verkistoj, mi komencis pensi kiel mi povus inventi terurajn aferojn, kiujn miaj gepatroj faris al mi. < ridoj > Sed vere mi havis tre feliĉan infanaĝon, plenan je rido kaj amo, en tre korligita familio. Sed mi havis ankaŭ geavojn, kiuj mortis en rifuĝintaj kampoj. Mia kuzo Polle mortis ĉar li ne povis ricevi taŭgan sanzorgon. Unu el miaj proksimaj amikoj, Okoloma, mortis en aviadil-akcidento ĉar niaj fajrobrigadaj kamionoj ne havis akvon. Mi kreskis sub la regado de subpremaj militistaj registaroj, kiuj senvalorigis edukadon, tial foje miaj gepatroj ne ricevis siajn salajrojn. Kaj tiam mi, kiel infano, vidis konfitaĵon malaperi el la matenmanĝa tablo, tiam margarino malaperis, tiam pano fariĝis tro kosta, tiam lakto porciiĝis. Kaj ĉefe, iaspeca normala politika timo invadis niajn vivojn. Ĉiuj tiuj rakontoj faris tiun, kiu mi nun estas. Sed insisti nur pri tiuj negativaj rakontoj estas platigi mian vivosperton kaj neglekti la multajn aliajn rakontojn, kiuj formis min. La ununura rakonto kreas stereotipaĵojn. Kaj la problemo pri stereotipaĵoj ne estas tio, ke ili malveras, sed tio, ke ili estas nekompletaj. Ili faras el unu rakonto la solan rakonton. Certe, Afriko estas kontinento plena je katastrofoj. Ekzistas grandegaj, kiel la teruraj seksperfortoj en Kongolando. Kaj deprimaj faktoj, kiel tio, ke 5 mil homoj kandidatiĝas al unu posteno en Niĝerio. Sed estas aliaj rakontoj, kiuj ne temas pri katastrofo. Kaj estas tre grave, estas tiel same grave, paroli pri ili. Mi ĉiam sentis, ke estas neeble taŭge engaĝiĝi kun iu loko aŭ homo sen engaĝiĝi kun ĉiuj rakontoj de tiu loko aŭ homo. La konsekvenco de la ununura rakonto estas tio: ĝi forprenas dignon de la homoj. Ĝi malfaciligas la rekonon de nia egala homeco. Ĝi emfazas kiel ni estas malsamaj antataŭ kiel ni estas similaj. Do kio se antaŭ mia meksika vojaĝo mi sekvus la enmigradan debaton laŭ ambaŭ flankoj, la usona kaj la meksika? Kio se mia patrino dirus al ni, ke la familio de Fide estas malriĉa kaj laborema? Kio se ni havus afrikan televidĉenon kiu dissendus diversajn afrikajn rakontojn tra la mondo? Tio, kion niĝeria verkisto Chinua Achebe nomas "balancilo de rakontoj". Kio se mia samĉambranino scius pri mia niĝeria eldonisto, Mukta Bakaray, rimarkinda homo, kiu lasis sian postenon en banko por sekvi sian revon kaj kreis eldonejon? Nu, la konvencia scio estis tio, ke niĝerianoj ne legas literaturaĵojn. Li malkonsentis. Li sentis, ke homoj scipovantaj legi, legus se oni farus literaturon atingebla kaj disponebla al ili. Iom post la publikigo de mia unua novelo mi iris al televidstacio en Lagos por intervjuiĝo. Kaj virino, kiu tie laboris kiel mesaĝisto venis al mi kaj diris "Mi vere ŝatis vian novelon. Mi ne ŝatis ĝian finon. Nun vi devas verki daŭrigon kaj jen kio okazos..." < ridoj > Kaj ŝi daŭrigis rakontante, kion mi devus verki en la daŭrigo. Mi ne nur raviĝis, mi estis vere kortuŝita. Jen virino, parto de la ordinaraj amasoj de niĝerianoj, kiuj supozeble ne devus esti legantoj. Ŝi ne nur legis la libron, sed ŝi proprigis ĝin al si kaj sentis sin plenrajta diri al mi tion, kion mi verku en la daŭrigo. Nu, kio se mia samĉambranino scius pri mia amikino Fumi Onda, sentima virino, kiu prezentas televidprogramon en Lagos, kaj dediĉas sin al la prezentado de rakontoj, kiujn oni preferas forgesi? Kio se mia samĉambranino sciu pri la korkirurgio farita en la hospitalo de Lagos lastsemajne? Kio se mia samĉambranino scius pri nuntempa niĝeria muziko? Talentuloj kantantaj en la angla kaj piĝina, en la igba, la joruba kaj la iĝa lingvoj, miksaj influoj, de Jay-Z ĝis Fela, ĝis Bob Marley, ĝis iliaj geavoj. Kio se mia samĉambranino scius pri la advokatino kiu antaŭnelonge iris al tribunalo en Niĝerio por kontraŭstari ridindan leĝon, kiu postulis, ke virinoj havu la konsenton de la edzo antaŭ ol renovigi siajn pasportojn? Kio se mia samĉabranino scius pri Nollywood, plena je kreivaj filmofarantoj, malgraŭ grandaj teknikaj obstakloj? Filmoj tiel popularaj, ke ili estas vere la plej bona ekzemplo, pri tio, ke niĝerianoj konsumas kion ili produktas. Kio se mia samĉambranino scius pri mia mirinde ambicia frizistino, kiu ĵus kreis sian propran entreprenon vendante harprotezojn? Aŭ pri la milionoj da niĝerianoj kiuj komencas siajn entreprenojn kaj foje fiaskas, sed plu nutras ambicion? Ĉiam, kiam mi reiras hejmen mi alfrontas la kutimajn fontojn de agaco por multaj niĝerianoj: nian mankon de infrastrukturo, nian fiaskintan registaron. Sed mi ankaŭ renkontiĝas kun la nekredebla regenerado de popolo, kiu antaŭeniras malgraŭ la registaro, pli ol pro la registaro. Mi instruas dum verkistaj metiejoj en Lagos ĉiusomere. Kaj estas imprese al mi kiom multaj aliĝas, kiom multaj avidas verki, transdoni rakontojn. Mia niĝeria eldonisto kaj mi ĵus fondis organizon nomatan Farafina Trust. Kaj ni havas grandajn revojn konstrui bibliotekojn kaj reformi la jam ekzistantajn kaj provizi librojn al publikaj lernejoj, kiuj havas nenion en siaj bibliotekoj, kaj ankaŭ organizi multegajn metiejojn pri legado kaj verkado, por ĉiuj homoj, kiuj avidas transdoni multajn niajn rakontojn. Rakontoj gravas. Multaj rakontoj gravas. Rakontoj estis uzataj por senposedigi kaj misprezenti. Sed rakontoj povas esti uzataj ankaŭ por potencigi kaj humanigi. Rakontoj povas rompi la dignon de popolo. Sed rakontoj povas ankaŭ ripari tiun rompitan dignon. La usona verkistino Alice Walker skribis tion pri siaj sudaj parencoj, kiuj transloĝiĝis al la nordo. Ŝi prezentis al ili libron pri la suda vivo, kiun ili lasis. "Ili sidiĝis, legis mem la libron, aŭskultis min legi la libron kaj speco de paradizo estis regajnita". Mi ŝatus fini per tiu ĉi penso: Kiam ni rifuzas la ununuran rakonton, kiam ni rimarkas, ke neniam estas nur unu rakonto, pri kiu ajn loko, ni regajnas specon de paradizo. Dankon. < aplaŭdoj >