[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:00.00,0:00:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi estas rakontisto. Dialogue: 0,0:00:02.00,0:00:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj mi ŝatus prezenti al vi kelkajn personajn rakontojn Dialogue: 0,0:00:05.00,0:00:10.00,Default,,0000,0000,0000,,pri tio, kion mi ŝatas nomi "la danĝero de la ununura rakonto". Dialogue: 0,0:00:10.00,0:00:14.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi kreskis en universitata kampuso en orienta Niĝerio. Dialogue: 0,0:00:14.00,0:00:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia patrino diras, ke mi eklegis je la aĝo de du jaroj Dialogue: 0,0:00:17.00,0:00:22.00,Default,,0000,0000,0000,,kvankam mi kredas, ke kvar estas pli verŝajne. Dialogue: 0,0:00:22.00,0:00:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi do estis frua leganto. Kaj mi legis Dialogue: 0,0:00:24.00,0:00:27.00,Default,,0000,0000,0000,,britajn kaj usonajn infanlibrojn. Dialogue: 0,0:00:27.00,0:00:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi estis ankaŭ frua verkisto. Dialogue: 0,0:00:30.00,0:00:34.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj kiam mi ekverkis, ĉirkaŭ sepjaraĝa, Dialogue: 0,0:00:34.00,0:00:36.00,Default,,0000,0000,0000,,rakontojn per krajono kun bildoj faritaj per paŝtelo, Dialogue: 0,0:00:36.00,0:00:39.00,Default,,0000,0000,0000,,kiujn mia kompatinda patrino estis devigata legi, Dialogue: 0,0:00:39.00,0:00:43.00,Default,,0000,0000,0000,,mi verkis precize tiajn rakontojn, kiajn mi tiam legis. Dialogue: 0,0:00:43.00,0:00:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiuj miaj roluloj estis blankaj kaj bluokulaj. Dialogue: 0,0:00:48.00,0:00:50.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili ludadis en la neĝo. Dialogue: 0,0:00:50.00,0:00:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili manĝis pomojn. Dialogue: 0,0:00:52.00,0:00:54.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:00:54.00,0:00:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ili multe parolis pri la vetero, Dialogue: 0,0:00:56.00,0:00:58.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel agrable estas tio, ke la suno aperis. Dialogue: 0,0:00:58.00,0:01:00.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:01:00.00,0:01:03.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, malgraŭ la fakto, ke mi vivis en Niĝerio. Dialogue: 0,0:01:03.00,0:01:07.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝis tiam mi neniam estis ekster Niĝerio. Dialogue: 0,0:01:07.00,0:01:10.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni ne havis neĝon. Ni manĝis mangojn. Dialogue: 0,0:01:10.00,0:01:12.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni neniam parolis pri la vetero, Dialogue: 0,0:01:12.00,0:01:14.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar tio ne estis necesa. Dialogue: 0,0:01:14.00,0:01:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Miaj roluloj ankaŭ trinkis multe da zingibra biero Dialogue: 0,0:01:17.00,0:01:19.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar la roluloj en la britaj libroj, kiujn mi legis, Dialogue: 0,0:01:19.00,0:01:21.00,Default,,0000,0000,0000,,trinkis zingibran bieron. Dialogue: 0,0:01:21.00,0:01:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Ne gravas, ke mi eĉ ne imagis tion, kio zingibra biero estas. Dialogue: 0,0:01:24.00,0:01:25.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:01:25.00,0:01:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj dum multaj jaroj poste, mi havis avidan deziron Dialogue: 0,0:01:28.00,0:01:30.00,Default,,0000,0000,0000,,gustumi zingibran bieron. Dialogue: 0,0:01:30.00,0:01:32.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed tio estas alia rakonto. Dialogue: 0,0:01:32.00,0:01:34.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi kredas, ke tio montras Dialogue: 0,0:01:34.00,0:01:37.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel impreseblaj kaj atingeblaj oni estas Dialogue: 0,0:01:37.00,0:01:39.00,Default,,0000,0000,0000,,antaŭ rakonto, Dialogue: 0,0:01:39.00,0:01:41.00,Default,,0000,0000,0000,,aparte en la infanaĝo. Dialogue: 0,0:01:41.00,0:01:43.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉar en ĉiuj libroj, kiujn mi legis Dialogue: 0,0:01:43.00,0:01:45.00,Default,,0000,0000,0000,,la roluloj estis fremdaj. Dialogue: 0,0:01:45.00,0:01:47.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi tiam konvinkiĝis, ke libroj Dialogue: 0,0:01:47.00,0:01:50.00,Default,,0000,0000,0000,,en si mem nepre enhavu fremdulojn Dialogue: 0,0:01:50.00,0:01:52.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj devus temi pri io, kun kio Dialogue: 0,0:01:52.00,0:01:55.00,Default,,0000,0000,0000,,mi ne povus persone identiĝi. Dialogue: 0,0:01:55.00,0:01:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Tamen ĉio ŝanĝiĝis kiam mi malkovris afrikajn librojn. Dialogue: 0,0:01:59.00,0:02:01.00,Default,,0000,0000,0000,,Ne estis multaj disponeblaj. Kaj ili ne estis tiel Dialogue: 0,0:02:01.00,0:02:03.00,Default,,0000,0000,0000,,facile troveblaj kiel la eksterlandaj libroj. Dialogue: 0,0:02:03.00,0:02:07.00,Default,,0000,0000,0000,,Pro verkistoj kiel Chinua Achebe kaj Camara Laye Dialogue: 0,0:02:07.00,0:02:09.00,Default,,0000,0000,0000,,mi spertis mensoŝanĝon en mia kompreno Dialogue: 0,0:02:09.00,0:02:11.00,Default,,0000,0000,0000,,pri literaturo. Dialogue: 0,0:02:11.00,0:02:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi ekkomprenis, ke ankaŭ homoj kiaj mi, Dialogue: 0,0:02:13.00,0:02:15.00,Default,,0000,0000,0000,,knabinoj ĉokoladkoloraj, Dialogue: 0,0:02:15.00,0:02:18.00,Default,,0000,0000,0000,,kies malglata hararo ne povus esti aranĝita laŭ ĉevalvosto, Dialogue: 0,0:02:18.00,0:02:20.00,Default,,0000,0000,0000,,ankaŭ tiuj povus ekzisti en literaturo. Dialogue: 0,0:02:20.00,0:02:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi komencis verki pri aferoj, kiujn mi rekonis. Dialogue: 0,0:02:24.00,0:02:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi amis tiujn usonajn kaj britajn librojn, kiujn mi legis. Dialogue: 0,0:02:28.00,0:02:32.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili pelis mian imagpovon. Ili malfermis novajn mondojn al mi. Dialogue: 0,0:02:32.00,0:02:34.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed la flanka konsekvenco Dialogue: 0,0:02:34.00,0:02:36.00,Default,,0000,0000,0000,,estas tio, ke mi ne sciis, ke homoj kiaj mi Dialogue: 0,0:02:36.00,0:02:38.00,Default,,0000,0000,0000,,povus ekzisti en literaturo. Dialogue: 0,0:02:38.00,0:02:42.00,Default,,0000,0000,0000,,Do la malkovro de afrikaj verkistoj Dialogue: 0,0:02:42.00,0:02:45.00,Default,,0000,0000,0000,,savis min de la ununura rakonto pri tio, Dialogue: 0,0:02:45.00,0:02:47.00,Default,,0000,0000,0000,,kio libroj estas. Dialogue: 0,0:02:47.00,0:02:50.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi venas el ordinara mezklasa niĝeria familio. Dialogue: 0,0:02:50.00,0:02:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia patro estis profesoro. Dialogue: 0,0:02:52.00,0:02:55.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia patrino estis administranto. Dialogue: 0,0:02:55.00,0:02:58.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tiel ni havis, kiel estis la kutimo, Dialogue: 0,0:02:58.00,0:03:03.00,Default,,0000,0000,0000,,hejme loĝantan serviston, kiu ofte venis el kamparaj vilaĝoj de la regiono. Dialogue: 0,0:03:03.00,0:03:07.00,Default,,0000,0000,0000,,Do kiam mi fariĝis 8-jara ni ricevis novan knabon kiel serviston. Dialogue: 0,0:03:07.00,0:03:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Lia nomo estis Fide. Dialogue: 0,0:03:09.00,0:03:12.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia patrino nur rakontis al ni, Dialogue: 0,0:03:12.00,0:03:15.00,Default,,0000,0000,0000,,ke lia familio estas tre malriĉa. Dialogue: 0,0:03:15.00,0:03:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi patrino sendis ignamon kaj rizon Dialogue: 0,0:03:17.00,0:03:20.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj niajn malnovajn vestaĵojn al lia familio. Dialogue: 0,0:03:20.00,0:03:22.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj kiam mi ne finis mian manĝaĵon, mia patrino diradis: Dialogue: 0,0:03:22.00,0:03:27.00,Default,,0000,0000,0000,,"Finmanĝu! Ĉu vi ne scias, ke homoj kiel la familio de Fide havas nenion?" Dialogue: 0,0:03:27.00,0:03:31.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi do sentis grandegan kompaton al la familio de Fide. Dialogue: 0,0:03:31.00,0:03:34.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiam en iu sabato ni iris viziti lian vilaĝon. Dialogue: 0,0:03:34.00,0:03:38.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj lia patrino montris al ni bele plektitan korbon, Dialogue: 0,0:03:38.00,0:03:41.00,Default,,0000,0000,0000,,kiun lia frato faris el tinkturita rafio. Dialogue: 0,0:03:41.00,0:03:43.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi estis surprizita. Dialogue: 0,0:03:43.00,0:03:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Neniam venis al mi la ideo, ke iu en lia familio Dialogue: 0,0:03:46.00,0:03:49.00,Default,,0000,0000,0000,,povus vere fari ion. Dialogue: 0,0:03:49.00,0:03:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi ĉiam aŭdis nur, kiel malriĉaj ili estas Dialogue: 0,0:03:52.00,0:03:54.00,Default,,0000,0000,0000,,do fariĝis neeble al mi vidi ilin kiel Dialogue: 0,0:03:54.00,0:03:57.00,Default,,0000,0000,0000,,io alia ol malriĉuloj. Dialogue: 0,0:03:57.00,0:04:01.00,Default,,0000,0000,0000,,Ilia malriĉeco estis mia ununura rakonto pri ili. Dialogue: 0,0:04:01.00,0:04:03.00,Default,,0000,0000,0000,,Jarojn poste, mi pensis pri tio kiam mi lasis Niĝerion Dialogue: 0,0:04:03.00,0:04:06.00,Default,,0000,0000,0000,,por iri al universitato en Usono. Dialogue: 0,0:04:06.00,0:04:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi estis 19-jaraĝa. Dialogue: 0,0:04:08.00,0:04:12.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia usona samĉambranino estis ŝokita de mi. Dialogue: 0,0:04:12.00,0:04:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi demandis kie mi tiel bone lernis paroli la anglan, Dialogue: 0,0:04:15.00,0:04:17.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ŝi estis konfuzita kiam mi diris, ke Niĝerio Dialogue: 0,0:04:17.00,0:04:22.00,Default,,0000,0000,0000,,ja havas la anglan kiel sian oficialan lingvon. Dialogue: 0,0:04:22.00,0:04:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi demandis, ĉu ŝi povas aŭskulti tion, kion ŝi nomis mia "triba muziko" Dialogue: 0,0:04:26.00,0:04:28.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj sekve ŝi tre elreviĝis Dialogue: 0,0:04:28.00,0:04:30.00,Default,,0000,0000,0000,,kiam mi aŭskultigis mian sonbendon de Mariah Carey. Dialogue: 0,0:04:30.00,0:04:33.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:04:33.00,0:04:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi supozis, ke mi ne scias kiel Dialogue: 0,0:04:35.00,0:04:38.00,Default,,0000,0000,0000,,uzi fornelon. Dialogue: 0,0:04:38.00,0:04:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio skuis min estas tio, ke ŝi kompatis min Dialogue: 0,0:04:40.00,0:04:42.00,Default,,0000,0000,0000,,eĉ antaŭ ol ŝi vidis min. Dialogue: 0,0:04:42.00,0:04:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝia normala sinteno rilate al mi, kiel afrikano, Dialogue: 0,0:04:46.00,0:04:50.00,Default,,0000,0000,0000,,estis speco de patronado, bonintenco, kompato. Dialogue: 0,0:04:50.00,0:04:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia samĉambranino havis ununuran rakonton pri Afriko. Dialogue: 0,0:04:53.00,0:04:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Ununuran rakonton de katastrofo. Dialogue: 0,0:04:56.00,0:04:58.00,Default,,0000,0000,0000,,En tiu ununura rakonto ne estis eble, ke Dialogue: 0,0:04:58.00,0:05:02.00,Default,,0000,0000,0000,,afrikanoj estu iel similaj al ŝi. Dialogue: 0,0:05:02.00,0:05:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Neniu ebleco de sentoj pli malsimplaj ol kompato. Dialogue: 0,0:05:05.00,0:05:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Neniu ebleco de interrilato kiel homaj egaluloj. Dialogue: 0,0:05:09.00,0:05:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi devas diri, ke antaŭ ol iri al Usono Dialogue: 0,0:05:11.00,0:05:14.00,Default,,0000,0000,0000,,mi ne konscie identiĝis kiel afrikano. Dialogue: 0,0:05:14.00,0:05:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed nur en Usono, ĉiam kiam afrikdevenaj homoj turnis sin al mi. Dialogue: 0,0:05:17.00,0:05:21.00,Default,,0000,0000,0000,,Ne gravas, ke mi sciis nenion pri lokoj kiel Namibio. Dialogue: 0,0:05:21.00,0:05:23.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi alvenis al engaĝiĝo kun tiu nova identeco. Dialogue: 0,0:05:23.00,0:05:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj en pluraj aspektoj mi nun pensas pri mi kiel afrikano. Dialogue: 0,0:05:26.00,0:05:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Tamen plu tre agacas min kiam oni Dialogue: 0,0:05:28.00,0:05:30.00,Default,,0000,0000,0000,,aludas al Afriko kvazaŭ al unu lando. Dialogue: 0,0:05:30.00,0:05:34.00,Default,,0000,0000,0000,,La plej ĵusa ekzemplo estis mia cetere mirinda flugo Dialogue: 0,0:05:34.00,0:05:36.00,Default,,0000,0000,0000,,el Lagos antaŭ du tagoj, en kiu Dialogue: 0,0:05:36.00,0:05:38.00,Default,,0000,0000,0000,,estis anonco dum flugo de kompanio "Virgin" Dialogue: 0,0:05:38.00,0:05:43.00,Default,,0000,0000,0000,,pri karitata laboro en "Barato, Afriko kaj aliaj landoj". Dialogue: 0,0:05:43.00,0:05:44.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:05:44.00,0:05:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiam post kelkaj jaroj en Usono kiel afrikano, Dialogue: 0,0:05:48.00,0:05:52.00,Default,,0000,0000,0000,,mi ekkomprenis la sintenon de mia samĉambranino pri mi. Dialogue: 0,0:05:52.00,0:05:55.00,Default,,0000,0000,0000,,Se mi ne kreskus en Niĝerio kaj se mi scius pri Afriko Dialogue: 0,0:05:55.00,0:05:57.00,Default,,0000,0000,0000,,nur el popularaj bildoj, Dialogue: 0,0:05:57.00,0:06:00.00,Default,,0000,0000,0000,,ankaŭ mi pensus, ke Afriko estas loko de Dialogue: 0,0:06:00.00,0:06:04.00,Default,,0000,0000,0000,,belaj pejzaĝoj, belaj bestoj Dialogue: 0,0:06:04.00,0:06:06.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj nekompreneblaj homoj Dialogue: 0,0:06:06.00,0:06:09.00,Default,,0000,0000,0000,,batalantaj sensencajn militojn, mortantaj pro mizero kaj aidoso, Dialogue: 0,0:06:09.00,0:06:12.00,Default,,0000,0000,0000,,malkapablaj paroli per si mem Dialogue: 0,0:06:12.00,0:06:14.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj esperantaj savadon Dialogue: 0,0:06:14.00,0:06:17.00,Default,,0000,0000,0000,,de afabla, blanka fremdulo. Dialogue: 0,0:06:17.00,0:06:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi vidus afrikanojn same kiel mi vidis, Dialogue: 0,0:06:19.00,0:06:23.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel infano, la familion de Fide. Dialogue: 0,0:06:23.00,0:06:27.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiu ununura rakonto pri Afriko venas, mi kredas, el la Okcidenta literaturo. Dialogue: 0,0:06:27.00,0:06:29.00,Default,,0000,0000,0000,,Jen tie ĉi citaĵo el la notoj Dialogue: 0,0:06:29.00,0:06:32.00,Default,,0000,0000,0000,,de londona komercisto nomata John Locke, Dialogue: 0,0:06:32.00,0:06:35.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu navigis al okcidenta Afriko en 1561 Dialogue: 0,0:06:35.00,0:06:40.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj konservis fascinan raporton pri sia vojaĝo. Dialogue: 0,0:06:40.00,0:06:42.00,Default,,0000,0000,0000,,Aludante al la nigraj afrikanoj Dialogue: 0,0:06:42.00,0:06:44.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel "sendomaj bestaĉoj", Dialogue: 0,0:06:44.00,0:06:48.00,Default,,0000,0000,0000,,li skribas "Ili ankaŭ estas homoj sen kapoj, Dialogue: 0,0:06:48.00,0:06:53.00,Default,,0000,0000,0000,,kun buŝo kaj okuloj en la brusto". Dialogue: 0,0:06:53.00,0:06:55.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi ĉiam ridis kiam mi legis tion. Dialogue: 0,0:06:55.00,0:06:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj oni devas admiri la imagpovon de John Locke. Dialogue: 0,0:06:59.00,0:07:01.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed plej grave, tio reprezentas la Dialogue: 0,0:07:01.00,0:07:03.00,Default,,0000,0000,0000,,komencon de tradicio pri Dialogue: 0,0:07:03.00,0:07:06.00,Default,,0000,0000,0000,,prezentado de afrikaj rakontoj en la Okcidento. Dialogue: 0,0:07:06.00,0:07:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Tradicio de Subsahara Afriko kiel loko de negativaĵoj, Dialogue: 0,0:07:09.00,0:07:11.00,Default,,0000,0000,0000,,de diferenco, de mallumo, Dialogue: 0,0:07:11.00,0:07:15.00,Default,,0000,0000,0000,,de homoj, kiel en la vortoj de la mirinda poeto Dialogue: 0,0:07:15.00,0:07:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Rudyard Kipling, Dialogue: 0,0:07:17.00,0:07:20.00,Default,,0000,0000,0000,,estas "duondemonoj, duoninfanoj". Dialogue: 0,0:07:20.00,0:07:23.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tiam mi ekkomprenis, ke mia usona samĉambranino Dialogue: 0,0:07:23.00,0:07:25.00,Default,,0000,0000,0000,,tra la tuta vivo eble Dialogue: 0,0:07:25.00,0:07:27.00,Default,,0000,0000,0000,,vidis kaj aŭskultis malsamajn versiojn Dialogue: 0,0:07:27.00,0:07:29.00,Default,,0000,0000,0000,,de tiu ununura rakonto, Dialogue: 0,0:07:29.00,0:07:31.00,Default,,0000,0000,0000,,same kiel profesoro, Dialogue: 0,0:07:31.00,0:07:36.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu iam diris al mi, ke iu mia novelo ne estas "aŭtente afrika". Dialogue: 0,0:07:36.00,0:07:38.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi estis tute preta kontesti, ke estas diversaj Dialogue: 0,0:07:38.00,0:07:40.00,Default,,0000,0000,0000,,eraroj pri la novelo, Dialogue: 0,0:07:40.00,0:07:44.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ĝi ne sukcesis en diversaj punktoj. Dialogue: 0,0:07:44.00,0:07:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi neniel imagis, ke ĝi fiaskis Dialogue: 0,0:07:46.00,0:07:49.00,Default,,0000,0000,0000,,atingi ion nomatan afrika aŭtenteco. Dialogue: 0,0:07:49.00,0:07:51.00,Default,,0000,0000,0000,,Fakte mi ne sciis tion, Dialogue: 0,0:07:51.00,0:07:54.00,Default,,0000,0000,0000,,kio estas afrika aŭtenteco. Dialogue: 0,0:07:54.00,0:07:56.00,Default,,0000,0000,0000,,La profesoro diris al mi, ke miaj roluloj Dialogue: 0,0:07:56.00,0:07:58.00,Default,,0000,0000,0000,,estis tro multe kiel li, Dialogue: 0,0:07:58.00,0:08:00.00,Default,,0000,0000,0000,,edukita mezklasulo. Dialogue: 0,0:08:00.00,0:08:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Miaj roluloj stiris aŭtojn. Dialogue: 0,0:08:02.00,0:08:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili ne malsategis. Dialogue: 0,0:08:05.00,0:08:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili do ne estis aŭtente afrikaj. Dialogue: 0,0:08:09.00,0:08:12.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi devas tuj aldoni, ke mi estis same kulpa Dialogue: 0,0:08:12.00,0:08:15.00,Default,,0000,0000,0000,,en la demando pri ununura rakonto. Dialogue: 0,0:08:15.00,0:08:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Antaŭ kelkaj jaroj, mi vizitis Meksikon ekde Usono. Dialogue: 0,0:08:19.00,0:08:21.00,Default,,0000,0000,0000,,La politika etoso en Usono tiam estis streĉa. Dialogue: 0,0:08:21.00,0:08:25.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj estis debatoj pri enmigrado. Dialogue: 0,0:08:25.00,0:08:27.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj kiel ofte en Usono, Dialogue: 0,0:08:27.00,0:08:30.00,Default,,0000,0000,0000,,enmigrado fariĝis sinonimo por "meksikanoj". Dialogue: 0,0:08:30.00,0:08:32.00,Default,,0000,0000,0000,,Estis senfinaj rakontoj pri meksikanoj Dialogue: 0,0:08:32.00,0:08:34.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel homoj, kiuj fraŭdas Dialogue: 0,0:08:34.00,0:08:36.00,Default,,0000,0000,0000,,la sanasekuran sistemon, Dialogue: 0,0:08:36.00,0:08:38.00,Default,,0000,0000,0000,,transiras la landlimon, Dialogue: 0,0:08:38.00,0:08:42.00,Default,,0000,0000,0000,,estas kaptataj ĉe la limo, kaj tiel simile. Dialogue: 0,0:08:42.00,0:08:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi memoras pri promeno en mia unua tago en Guadalajara, Dialogue: 0,0:08:46.00,0:08:48.00,Default,,0000,0000,0000,,rigardante la homojn, kiuj iras al la laborejo, Dialogue: 0,0:08:48.00,0:08:50.00,Default,,0000,0000,0000,,farantaj tortiljon en la bazaro, Dialogue: 0,0:08:50.00,0:08:53.00,Default,,0000,0000,0000,,fumantaj, ridantaj. Dialogue: 0,0:08:53.00,0:08:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi memoras unue senti leĝeran surprizon. Dialogue: 0,0:08:56.00,0:08:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tiam mi estis inundita de honto. Dialogue: 0,0:08:59.00,0:09:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi rimarkis, ke mi estis tiel droninta Dialogue: 0,0:09:02.00,0:09:04.00,Default,,0000,0000,0000,,en la gazetara pritrakto de meksikanoj Dialogue: 0,0:09:04.00,0:09:06.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ili fariĝis io en mia menso, Dialogue: 0,0:09:06.00,0:09:09.00,Default,,0000,0000,0000,,la malŝatinda enmigranto. Dialogue: 0,0:09:09.00,0:09:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi alprenis la ununuran rakonton de meksikanoj Dialogue: 0,0:09:11.00,0:09:14.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi ne povus esti pli hontema pri mi mem. Dialogue: 0,0:09:14.00,0:09:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Do jen kiel kreiĝas ununura rakonto, Dialogue: 0,0:09:16.00,0:09:19.00,Default,,0000,0000,0000,,montriĝas popolo kiel unu afero, Dialogue: 0,0:09:19.00,0:09:21.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel nur unu afero, Dialogue: 0,0:09:21.00,0:09:23.00,Default,,0000,0000,0000,,ree kaj ree, Dialogue: 0,0:09:23.00,0:09:26.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj tiel ili fariĝas tiaj. Dialogue: 0,0:09:26.00,0:09:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Estas neeble paroli pri la ununura rakonto Dialogue: 0,0:09:28.00,0:09:31.00,Default,,0000,0000,0000,,sen paroli pri potenco. Dialogue: 0,0:09:31.00,0:09:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Estas vorto, en la igba lingvo, Dialogue: 0,0:09:33.00,0:09:35.00,Default,,0000,0000,0000,,kiun mi pensas ĉiam kiam mi pensas Dialogue: 0,0:09:35.00,0:09:38.00,Default,,0000,0000,0000,,pri la potenco-strukturoj de la mondo: "nkali". Dialogue: 0,0:09:38.00,0:09:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi estas vorto, kiu proksimume tradukiĝas Dialogue: 0,0:09:40.00,0:09:43.00,Default,,0000,0000,0000,,per "esti pli granda ol alia". Dialogue: 0,0:09:43.00,0:09:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiel niaj ekonomiaj kaj politikaj mondoj, Dialogue: 0,0:09:46.00,0:09:48.00,Default,,0000,0000,0000,,ankaŭ rakontoj estas difinitaj Dialogue: 0,0:09:48.00,0:09:51.00,Default,,0000,0000,0000,,laŭ la principo de nkali. Dialogue: 0,0:09:51.00,0:09:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Kial ili estas rakontataj, kiu rakontas ilin, Dialogue: 0,0:09:53.00,0:09:56.00,Default,,0000,0000,0000,,kiam ili estas rakontataj, kiom da rakontoj estas, Dialogue: 0,0:09:56.00,0:10:00.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉio vere dependas de potenco. Dialogue: 0,0:10:00.00,0:10:03.00,Default,,0000,0000,0000,,Potenco estas la kapablo ne nur diri la rakonton de alia homo, Dialogue: 0,0:10:03.00,0:10:07.00,Default,,0000,0000,0000,,sed fari el ĝi la definitivan rakonton de tiu homo. Dialogue: 0,0:10:07.00,0:10:09.00,Default,,0000,0000,0000,,La palestina poeto Mourid Barghouti skribas, Dialogue: 0,0:10:09.00,0:10:12.00,Default,,0000,0000,0000,,ke se oni volas senposedigi popolon, Dialogue: 0,0:10:12.00,0:10:15.00,Default,,0000,0000,0000,,la plej simpla maniero estas diri ilian historion Dialogue: 0,0:10:15.00,0:10:18.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj por komenci, "dualoke". Dialogue: 0,0:10:18.00,0:10:22.00,Default,,0000,0000,0000,,Komencu la rakonton per la sagoj de usonaj indiĝenoj Dialogue: 0,0:10:22.00,0:10:25.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ne per la alveno de la britoj, Dialogue: 0,0:10:25.00,0:10:28.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj vi havos tute malsaman rakonton. Dialogue: 0,0:10:28.00,0:10:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Komencu la rakonton per Dialogue: 0,0:10:30.00,0:10:32.00,Default,,0000,0000,0000,,la fiasko de iu afrika ŝtato Dialogue: 0,0:10:32.00,0:10:36.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ne per la kolonia kreado de la afrika ŝtato, Dialogue: 0,0:10:36.00,0:10:40.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj vi havos tute alian rakonton. Dialogue: 0,0:10:40.00,0:10:42.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi antaŭnelonge prelegis en universitato, kie Dialogue: 0,0:10:42.00,0:10:44.00,Default,,0000,0000,0000,,studento rakontis al mi, ke Dialogue: 0,0:10:44.00,0:10:46.00,Default,,0000,0000,0000,,estas tiel hontinde, ke Dialogue: 0,0:10:46.00,0:10:49.00,Default,,0000,0000,0000,,niĝeriaj viroj estas perfortuloj Dialogue: 0,0:10:49.00,0:10:52.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel la patro, kiu rolis en mia novelo. Dialogue: 0,0:10:52.00,0:10:54.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi rakontis al li, ke mi ĵus legis novelon Dialogue: 0,0:10:54.00,0:10:56.00,Default,,0000,0000,0000,,nomatan "Usona Mensmalsanulo" Dialogue: 0,0:10:56.00,0:10:58.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:10:58.00,0:11:00.00,Default,,0000,0000,0000,,-- kaj estas tiel hontinde, ke Dialogue: 0,0:11:00.00,0:11:03.00,Default,,0000,0000,0000,,junaj usonanoj estas ripetaj murdistoj. Dialogue: 0,0:11:03.00,0:11:07.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:11:07.00,0:11:13.00,Default,,0000,0000,0000,,< aplaŭdoj > Dialogue: 0,0:11:13.00,0:11:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi kompreneble diris tion en tono de milda agaco. Dialogue: 0,0:11:16.00,0:11:18.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:11:18.00,0:11:20.00,Default,,0000,0000,0000,,Neniam venus al mia menso pensi Dialogue: 0,0:11:20.00,0:11:22.00,Default,,0000,0000,0000,,ke nur pro tio, ke mi legis novelon Dialogue: 0,0:11:22.00,0:11:24.00,Default,,0000,0000,0000,,en kiu rolulo estas ripeta murdisto, Dialogue: 0,0:11:24.00,0:11:26.00,Default,,0000,0000,0000,,li povus ial esti reprezentanto Dialogue: 0,0:11:26.00,0:11:28.00,Default,,0000,0000,0000,,de ĉiuj usonanoj. Dialogue: 0,0:11:28.00,0:11:31.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ne pro tio, ke mi estas persono pli bona ol tiu studento, Dialogue: 0,0:11:31.00,0:11:34.00,Default,,0000,0000,0000,,sed pro la usona kultura kaj ekonomia povo, Dialogue: 0,0:11:34.00,0:11:36.00,Default,,0000,0000,0000,,mi havis multajn rakontojn pri Usono. Dialogue: 0,0:11:36.00,0:11:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi legis Tyler kaj Updike kaj Stenbeck kaj Gaitskill. Dialogue: 0,0:11:40.00,0:11:43.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi ne havis ununuran rakonton pri Usono. Dialogue: 0,0:11:43.00,0:11:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiam mi lernis, antaŭ kelkaj jaroj, ke oni supozis, ke Dialogue: 0,0:11:46.00,0:11:50.00,Default,,0000,0000,0000,,nur verkistoj, kiuj havis vere malfeliĉan infanaĝon Dialogue: 0,0:11:50.00,0:11:52.00,Default,,0000,0000,0000,,povus esti sukcesaj verkistoj, Dialogue: 0,0:11:52.00,0:11:54.00,Default,,0000,0000,0000,,mi komencis pensi kiel mi povus inventi Dialogue: 0,0:11:54.00,0:11:56.00,Default,,0000,0000,0000,,terurajn aferojn, kiujn miaj gepatroj faris al mi. Dialogue: 0,0:11:56.00,0:11:58.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:11:58.00,0:12:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed vere mi havis tre feliĉan infanaĝon, Dialogue: 0,0:12:02.00,0:12:05.00,Default,,0000,0000,0000,,plenan je rido kaj amo, en tre korligita familio. Dialogue: 0,0:12:05.00,0:12:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi havis ankaŭ geavojn, kiuj mortis en rifuĝintaj kampoj. Dialogue: 0,0:12:09.00,0:12:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia kuzo Polle mortis ĉar li ne povis ricevi taŭgan sanzorgon. Dialogue: 0,0:12:13.00,0:12:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Unu el miaj proksimaj amikoj, Okoloma, mortis en aviadil-akcidento Dialogue: 0,0:12:16.00,0:12:19.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar niaj fajrobrigadaj kamionoj ne havis akvon. Dialogue: 0,0:12:19.00,0:12:22.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi kreskis sub la regado de subpremaj militistaj registaroj, Dialogue: 0,0:12:22.00,0:12:24.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj senvalorigis edukadon, Dialogue: 0,0:12:24.00,0:12:27.00,Default,,0000,0000,0000,,tial foje miaj gepatroj ne ricevis siajn salajrojn. Dialogue: 0,0:12:27.00,0:12:31.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tiam mi, kiel infano, vidis konfitaĵon malaperi el la matenmanĝa tablo, Dialogue: 0,0:12:31.00,0:12:33.00,Default,,0000,0000,0000,,tiam margarino malaperis, Dialogue: 0,0:12:33.00,0:12:36.00,Default,,0000,0000,0000,,tiam pano fariĝis tro kosta, Dialogue: 0,0:12:36.00,0:12:39.00,Default,,0000,0000,0000,,tiam lakto porciiĝis. Dialogue: 0,0:12:39.00,0:12:42.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ĉefe, iaspeca normala politika timo Dialogue: 0,0:12:42.00,0:12:46.00,Default,,0000,0000,0000,,invadis niajn vivojn. Dialogue: 0,0:12:46.00,0:12:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiuj tiuj rakontoj faris tiun, kiu mi nun estas. Dialogue: 0,0:12:48.00,0:12:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed insisti nur pri tiuj negativaj rakontoj Dialogue: 0,0:12:52.00,0:12:55.00,Default,,0000,0000,0000,,estas platigi mian vivosperton Dialogue: 0,0:12:55.00,0:12:57.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj neglekti la multajn aliajn rakontojn, Dialogue: 0,0:12:57.00,0:12:59.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj formis min. Dialogue: 0,0:12:59.00,0:13:02.00,Default,,0000,0000,0000,,La ununura rakonto kreas stereotipaĵojn. Dialogue: 0,0:13:02.00,0:13:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la problemo pri stereotipaĵoj Dialogue: 0,0:13:05.00,0:13:07.00,Default,,0000,0000,0000,,ne estas tio, ke ili malveras, Dialogue: 0,0:13:07.00,0:13:09.00,Default,,0000,0000,0000,,sed tio, ke ili estas nekompletaj. Dialogue: 0,0:13:09.00,0:13:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili faras el unu rakonto la solan rakonton. Dialogue: 0,0:13:13.00,0:13:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Certe, Afriko estas kontinento plena je katastrofoj. Dialogue: 0,0:13:15.00,0:13:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Ekzistas grandegaj, kiel la teruraj seksperfortoj en Kongolando. Dialogue: 0,0:13:19.00,0:13:21.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj deprimaj faktoj, kiel tio, ke Dialogue: 0,0:13:21.00,0:13:26.00,Default,,0000,0000,0000,,5 mil homoj kandidatiĝas al unu posteno en Niĝerio. Dialogue: 0,0:13:26.00,0:13:29.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed estas aliaj rakontoj, kiuj ne temas pri katastrofo. Dialogue: 0,0:13:29.00,0:13:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj estas tre grave, estas tiel same grave, paroli pri ili. Dialogue: 0,0:13:33.00,0:13:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi ĉiam sentis, ke estas neeble Dialogue: 0,0:13:35.00,0:13:38.00,Default,,0000,0000,0000,,taŭge engaĝiĝi kun iu loko aŭ homo Dialogue: 0,0:13:38.00,0:13:42.00,Default,,0000,0000,0000,,sen engaĝiĝi kun ĉiuj rakontoj de tiu loko aŭ homo. Dialogue: 0,0:13:42.00,0:13:45.00,Default,,0000,0000,0000,,La konsekvenco de la ununura rakonto Dialogue: 0,0:13:45.00,0:13:48.00,Default,,0000,0000,0000,,estas tio: ĝi forprenas dignon de la homoj. Dialogue: 0,0:13:48.00,0:13:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi malfaciligas la rekonon de nia egala homeco. Dialogue: 0,0:13:52.00,0:13:55.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi emfazas kiel ni estas malsamaj Dialogue: 0,0:13:55.00,0:13:57.00,Default,,0000,0000,0000,,antataŭ kiel ni estas similaj. Dialogue: 0,0:13:57.00,0:13:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Do kio se antaŭ mia meksika vojaĝo Dialogue: 0,0:13:59.00,0:14:03.00,Default,,0000,0000,0000,,mi sekvus la enmigradan debaton laŭ ambaŭ flankoj, Dialogue: 0,0:14:03.00,0:14:05.00,Default,,0000,0000,0000,,la usona kaj la meksika? Dialogue: 0,0:14:05.00,0:14:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia patrino dirus al ni, ke la familio de Fide estas Dialogue: 0,0:14:09.00,0:14:11.00,Default,,0000,0000,0000,,malriĉa kaj laborema? Dialogue: 0,0:14:11.00,0:14:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se ni havus afrikan televidĉenon Dialogue: 0,0:14:13.00,0:14:17.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu dissendus diversajn afrikajn rakontojn tra la mondo? Dialogue: 0,0:14:17.00,0:14:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Tio, kion niĝeria verkisto Chinua Achebe nomas Dialogue: 0,0:14:19.00,0:14:22.00,Default,,0000,0000,0000,,"balancilo de rakontoj". Dialogue: 0,0:14:22.00,0:14:25.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia samĉambranino scius pri mia niĝeria eldonisto, Dialogue: 0,0:14:25.00,0:14:27.00,Default,,0000,0000,0000,,Mukta Bakaray, Dialogue: 0,0:14:27.00,0:14:29.00,Default,,0000,0000,0000,,rimarkinda homo, kiu lasis sian postenon en banko Dialogue: 0,0:14:29.00,0:14:32.00,Default,,0000,0000,0000,,por sekvi sian revon kaj kreis eldonejon? Dialogue: 0,0:14:32.00,0:14:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, la konvencia scio estis tio, ke niĝerianoj ne legas literaturaĵojn. Dialogue: 0,0:14:36.00,0:14:38.00,Default,,0000,0000,0000,,Li malkonsentis. Li sentis, Dialogue: 0,0:14:38.00,0:14:40.00,Default,,0000,0000,0000,,ke homoj scipovantaj legi, legus Dialogue: 0,0:14:40.00,0:14:44.00,Default,,0000,0000,0000,,se oni farus literaturon atingebla kaj disponebla al ili. Dialogue: 0,0:14:44.00,0:14:47.00,Default,,0000,0000,0000,,Iom post la publikigo de mia unua novelo Dialogue: 0,0:14:47.00,0:14:50.00,Default,,0000,0000,0000,,mi iris al televidstacio en Lagos por intervjuiĝo. Dialogue: 0,0:14:50.00,0:14:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj virino, kiu tie laboris kiel mesaĝisto venis al mi kaj diris Dialogue: 0,0:14:53.00,0:14:56.00,Default,,0000,0000,0000,,"Mi vere ŝatis vian novelon. Mi ne ŝatis ĝian finon. Dialogue: 0,0:14:56.00,0:14:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Nun vi devas verki daŭrigon kaj jen kio okazos..." Dialogue: 0,0:14:59.00,0:15:02.00,Default,,0000,0000,0000,,< ridoj > Dialogue: 0,0:15:02.00,0:15:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ŝi daŭrigis rakontante, kion mi devus verki en la daŭrigo. Dialogue: 0,0:15:05.00,0:15:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi ne nur raviĝis, mi estis vere kortuŝita. Dialogue: 0,0:15:08.00,0:15:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Jen virino, parto de la ordinaraj amasoj de niĝerianoj, Dialogue: 0,0:15:11.00,0:15:14.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj supozeble ne devus esti legantoj. Dialogue: 0,0:15:14.00,0:15:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi ne nur legis la libron, sed ŝi proprigis ĝin al si Dialogue: 0,0:15:16.00,0:15:19.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj sentis sin plenrajta diri al mi tion, Dialogue: 0,0:15:19.00,0:15:21.00,Default,,0000,0000,0000,,kion mi verku en la daŭrigo. Dialogue: 0,0:15:21.00,0:15:25.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, kio se mia samĉambranino scius pri mia amikino Fumi Onda, Dialogue: 0,0:15:25.00,0:15:28.00,Default,,0000,0000,0000,,sentima virino, kiu prezentas televidprogramon en Lagos, Dialogue: 0,0:15:28.00,0:15:31.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj dediĉas sin al la prezentado de rakontoj, kiujn oni preferas forgesi? Dialogue: 0,0:15:31.00,0:15:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia samĉambranino sciu pri la korkirurgio Dialogue: 0,0:15:35.00,0:15:38.00,Default,,0000,0000,0000,,farita en la hospitalo de Lagos lastsemajne? Dialogue: 0,0:15:38.00,0:15:42.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia samĉambranino scius pri nuntempa niĝeria muziko? Dialogue: 0,0:15:42.00,0:15:45.00,Default,,0000,0000,0000,,Talentuloj kantantaj en la angla kaj piĝina, Dialogue: 0,0:15:45.00,0:15:47.00,Default,,0000,0000,0000,,en la igba, la joruba kaj la iĝa lingvoj, Dialogue: 0,0:15:47.00,0:15:51.00,Default,,0000,0000,0000,,miksaj influoj, de Jay-Z ĝis Fela, Dialogue: 0,0:15:51.00,0:15:54.00,Default,,0000,0000,0000,,ĝis Bob Marley, ĝis iliaj geavoj. Dialogue: 0,0:15:54.00,0:15:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia samĉambranino scius pri la advokatino Dialogue: 0,0:15:56.00,0:15:58.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu antaŭnelonge iris al tribunalo en Niĝerio Dialogue: 0,0:15:58.00,0:16:00.00,Default,,0000,0000,0000,,por kontraŭstari ridindan leĝon, Dialogue: 0,0:16:00.00,0:16:03.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu postulis, ke virinoj havu la konsenton de la edzo Dialogue: 0,0:16:03.00,0:16:06.00,Default,,0000,0000,0000,,antaŭ ol renovigi siajn pasportojn? Dialogue: 0,0:16:06.00,0:16:09.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia samĉabranino scius pri Nollywood, Dialogue: 0,0:16:09.00,0:16:13.00,Default,,0000,0000,0000,,plena je kreivaj filmofarantoj, malgraŭ grandaj teknikaj obstakloj? Dialogue: 0,0:16:13.00,0:16:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Filmoj tiel popularaj, Dialogue: 0,0:16:15.00,0:16:17.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ili estas vere la plej bona ekzemplo, Dialogue: 0,0:16:17.00,0:16:20.00,Default,,0000,0000,0000,,pri tio, ke niĝerianoj konsumas kion ili produktas. Dialogue: 0,0:16:20.00,0:16:23.00,Default,,0000,0000,0000,,Kio se mia samĉambranino scius pri mia mirinde ambicia frizistino, Dialogue: 0,0:16:23.00,0:16:27.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu ĵus kreis sian propran entreprenon vendante harprotezojn? Dialogue: 0,0:16:27.00,0:16:29.00,Default,,0000,0000,0000,,Aŭ pri la milionoj da niĝerianoj Dialogue: 0,0:16:29.00,0:16:31.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj komencas siajn entreprenojn kaj foje fiaskas, Dialogue: 0,0:16:31.00,0:16:35.00,Default,,0000,0000,0000,,sed plu nutras ambicion? Dialogue: 0,0:16:35.00,0:16:37.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiam, kiam mi reiras hejmen mi alfrontas Dialogue: 0,0:16:37.00,0:16:40.00,Default,,0000,0000,0000,,la kutimajn fontojn de agaco por multaj niĝerianoj: Dialogue: 0,0:16:40.00,0:16:43.00,Default,,0000,0000,0000,,nian mankon de infrastrukturo, nian fiaskintan registaron. Dialogue: 0,0:16:43.00,0:16:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi ankaŭ renkontiĝas kun la nekredebla regenerado de popolo, kiu Dialogue: 0,0:16:46.00,0:16:49.00,Default,,0000,0000,0000,,antaŭeniras malgraŭ la registaro, Dialogue: 0,0:16:49.00,0:16:51.00,Default,,0000,0000,0000,,pli ol pro la registaro. Dialogue: 0,0:16:51.00,0:16:54.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi instruas dum verkistaj metiejoj en Lagos ĉiusomere. Dialogue: 0,0:16:54.00,0:16:57.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj estas imprese al mi kiom multaj aliĝas, Dialogue: 0,0:16:57.00,0:17:00.00,Default,,0000,0000,0000,,kiom multaj avidas verki, Dialogue: 0,0:17:00.00,0:17:02.00,Default,,0000,0000,0000,,transdoni rakontojn. Dialogue: 0,0:17:02.00,0:17:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Mia niĝeria eldonisto kaj mi ĵus fondis organizon Dialogue: 0,0:17:05.00,0:17:07.00,Default,,0000,0000,0000,,nomatan Farafina Trust. Dialogue: 0,0:17:07.00,0:17:10.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni havas grandajn revojn konstrui bibliotekojn Dialogue: 0,0:17:10.00,0:17:12.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj reformi la jam ekzistantajn Dialogue: 0,0:17:12.00,0:17:15.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj provizi librojn al publikaj lernejoj, Dialogue: 0,0:17:15.00,0:17:17.00,Default,,0000,0000,0000,,kiuj havas nenion en siaj bibliotekoj, Dialogue: 0,0:17:17.00,0:17:19.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ankaŭ organizi multegajn metiejojn Dialogue: 0,0:17:19.00,0:17:21.00,Default,,0000,0000,0000,,pri legado kaj verkado, Dialogue: 0,0:17:21.00,0:17:24.00,Default,,0000,0000,0000,,por ĉiuj homoj, kiuj avidas transdoni multajn niajn rakontojn. Dialogue: 0,0:17:24.00,0:17:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Rakontoj gravas. Dialogue: 0,0:17:26.00,0:17:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Multaj rakontoj gravas. Dialogue: 0,0:17:28.00,0:17:32.00,Default,,0000,0000,0000,,Rakontoj estis uzataj por senposedigi kaj misprezenti. Dialogue: 0,0:17:32.00,0:17:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed rakontoj povas esti uzataj ankaŭ por potencigi kaj humanigi. Dialogue: 0,0:17:36.00,0:17:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Rakontoj povas rompi la dignon de popolo. Dialogue: 0,0:17:39.00,0:17:44.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed rakontoj povas ankaŭ ripari tiun rompitan dignon. Dialogue: 0,0:17:44.00,0:17:46.00,Default,,0000,0000,0000,,La usona verkistino Alice Walker skribis tion Dialogue: 0,0:17:46.00,0:17:48.00,Default,,0000,0000,0000,,pri siaj sudaj parencoj, kiuj Dialogue: 0,0:17:48.00,0:17:50.00,Default,,0000,0000,0000,,transloĝiĝis al la nordo. Dialogue: 0,0:17:50.00,0:17:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi prezentis al ili libron pri Dialogue: 0,0:17:52.00,0:17:55.00,Default,,0000,0000,0000,,la suda vivo, kiun ili lasis. Dialogue: 0,0:17:55.00,0:17:59.00,Default,,0000,0000,0000,,"Ili sidiĝis, legis mem la libron, Dialogue: 0,0:17:59.00,0:18:05.00,Default,,0000,0000,0000,,aŭskultis min legi la libron kaj speco de paradizo estis regajnita". Dialogue: 0,0:18:05.00,0:18:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi ŝatus fini per tiu ĉi penso: Dialogue: 0,0:18:08.00,0:18:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiam ni rifuzas la ununuran rakonton, Dialogue: 0,0:18:11.00,0:18:14.00,Default,,0000,0000,0000,,kiam ni rimarkas, ke neniam estas nur unu rakonto, Dialogue: 0,0:18:14.00,0:18:16.00,Default,,0000,0000,0000,,pri kiu ajn loko, Dialogue: 0,0:18:16.00,0:18:18.00,Default,,0000,0000,0000,,ni regajnas specon de paradizo. Dialogue: 0,0:18:18.00,0:18:20.00,Default,,0000,0000,0000,,Dankon. Dialogue: 0,0:18:20.00,0:18:28.00,Default,,0000,0000,0000,,< aplaŭdoj >