1 00:00:00,000 --> 00:00:02,000 Niaj aĵoj 2 00:00:02,000 --> 00:00:05,000 havas plejsupran econ – 3 00:00:05,000 --> 00:00:07,000 ili vivas pli longe, ol ni. 4 00:00:07,000 --> 00:00:09,000 Ni mortas, ili postvivas; 5 00:00:09,000 --> 00:00:12,000 nur unu vivon ni havas, ili – multajn, 6 00:00:12,000 --> 00:00:15,000 kaj en ĉiu vivo, ili povas preni malsamajn signifojn. 7 00:00:15,000 --> 00:00:18,000 Do, dum ni restas kun ununura biografio, 8 00:00:18,000 --> 00:00:20,000 ili ĝuas multajn. 9 00:00:20,000 --> 00:00:22,000 Ĉi-matene, mi volas paroli 10 00:00:22,000 --> 00:00:25,000 pri la vivo, la biografio – fakte, biografioj – 11 00:00:25,000 --> 00:00:28,000 de specifa aĵo, 12 00:00:28,000 --> 00:00:30,000 aĵo rimarkinda. 13 00:00:30,000 --> 00:00:32,000 Mi konsentas: 14 00:00:32,000 --> 00:00:34,000 ĝi neniel aspektas impona. 15 00:00:34,000 --> 00:00:37,000 Pli-malpli rugbepilko-dimensia, 16 00:00:37,000 --> 00:00:39,000 ĝi estas el argilo, 17 00:00:39,000 --> 00:00:41,000 cilindroforma, 18 00:00:41,000 --> 00:00:44,000 kaj oni kovris ĝin 19 00:00:44,000 --> 00:00:46,000 per eteta skribaĵo 20 00:00:46,000 --> 00:00:49,000 antaŭ ol sunumi ĝin. 21 00:00:49,000 --> 00:00:51,000 Videble, 22 00:00:51,000 --> 00:00:53,000 ĝi estas iom difektita. 23 00:00:53,000 --> 00:00:55,000 Nu, sensurprize: 24 00:00:55,000 --> 00:00:58,000 ĝi estas 2500-jara, 25 00:00:58,000 --> 00:01:00,000 kaj oni elterigis ĝin 26 00:01:00,000 --> 00:01:02,000 en 1879. 27 00:01:02,000 --> 00:01:04,000 Hodiaŭ, tamen, 28 00:01:04,000 --> 00:01:06,000 ĝi estas, miaopinie, 29 00:01:06,000 --> 00:01:08,000 grava rolulo 30 00:01:08,000 --> 00:01:10,000 en la Mezorienta politika areno. 31 00:01:10,000 --> 00:01:12,000 Ĝi entenas 32 00:01:12,000 --> 00:01:14,000 fascinajn rakontojn, 33 00:01:14,000 --> 00:01:18,000 kiuj estas tute ne finitaj ankoraŭ. 34 00:01:18,000 --> 00:01:20,000 Ĉio komencas 35 00:01:20,000 --> 00:01:24,000 kun la Irano-Irako milito 36 00:01:24,000 --> 00:01:26,000 kaj la eventaro, 37 00:01:26,000 --> 00:01:28,000 kiu kulminis 38 00:01:28,000 --> 00:01:30,000 je la invado de Irako 39 00:01:30,000 --> 00:01:32,000 fare de fremda armeo, 40 00:01:32,000 --> 00:01:34,000 la forigo de despoto 41 00:01:34,000 --> 00:01:37,000 kaj tuja ŝanĝo de reĝimo. 42 00:01:37,000 --> 00:01:39,000 Kaj elektu ni 43 00:01:39,000 --> 00:01:41,000 el tiu eventaro epizodon, 44 00:01:41,000 --> 00:01:44,000 kiun la plejparto el vi sendube konas: 45 00:01:44,000 --> 00:01:46,000 la festeno de Belŝacaro 46 00:01:46,000 --> 00:01:48,000 – jes, mi elvokas la Irano-Irako militon 47 00:01:48,000 --> 00:01:51,000 de 539 anE. 48 00:01:51,000 --> 00:01:53,000 La simileco 49 00:01:53,000 --> 00:01:55,000 inter la okazintaĵoj 50 00:01:55,000 --> 00:01:58,000 de 539 anE kaj 2003 51 00:01:58,000 --> 00:02:00,000 estas surprizega. 52 00:02:00,000 --> 00:02:02,000 Jen la pentraĵo fare de Rembranto, 53 00:02:02,000 --> 00:02:04,000 hodiaŭ en la Nacia Galerio en Londono, 54 00:02:04,000 --> 00:02:06,000 bildiganta la tekston de la profeto Danielo, 55 00:02:06,000 --> 00:02:09,000 en la hebreaj sanktaj skribaĵoj. 56 00:02:09,000 --> 00:02:11,000 Vi ĉiuj pli-malpli konas la rakonton. 57 00:02:11,000 --> 00:02:14,000 Belŝacaro estas la filo de Nebukadnecaro, 58 00:02:14,000 --> 00:02:17,000 konkerinto de Israelo, kiu prirabis Jerusalemon, 59 00:02:17,000 --> 00:02:19,000 ekkaptis la popolon 60 00:02:19,000 --> 00:02:21,000 kaj perforte forkondukis ĝin al Babilono. 61 00:02:21,000 --> 00:02:24,000 Kaj ne nur la popolon, sed ankaŭ la templan vazaron. 62 00:02:24,000 --> 00:02:27,000 Li disrabis, profanis la templon, 63 00:02:27,000 --> 00:02:30,000 kaj portis la grandajn orajn vazojn 64 00:02:30,000 --> 00:02:33,000 de la jerusalema templo al Babilono. 65 00:02:33,000 --> 00:02:35,000 Belŝacaro, lia filo, 66 00:02:35,000 --> 00:02:37,000 decidas okazigi festenon. 67 00:02:37,000 --> 00:02:39,000 Por igi la aferon eĉ pli amuza, 68 00:02:39,000 --> 00:02:42,000 li aldonas iom da sakrilegio 69 00:02:42,000 --> 00:02:45,000 kaj venigas la templan vazaron. 70 00:02:45,000 --> 00:02:48,000 Jam li militas kontraŭ Irano, 71 00:02:48,000 --> 00:02:50,000 kontraŭ la reĝo de Persujo. 72 00:02:50,000 --> 00:02:53,000 Tiunokte, laŭ Danielo, 73 00:02:53,000 --> 00:02:55,000 ĉe la kulmino de la festo, 74 00:02:55,000 --> 00:02:58,000 ekaperas mano, kiu skribas sur la muro: 75 00:02:58,000 --> 00:03:01,000 «Vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza. 76 00:03:01,000 --> 00:03:03,000 Via regno estas dividita 77 00:03:03,000 --> 00:03:05,000 kaj donita al la Medoj kaj Persoj». 78 00:03:05,000 --> 00:03:07,000 Precize tiun nokton, 79 00:03:07,000 --> 00:03:11,000 Ciro, reĝo de Persujo, eniras Babilonon 80 00:03:11,000 --> 00:03:16,000 kaj la reĝimo de Belŝacaro disfalas. 81 00:03:16,000 --> 00:03:18,000 Kompreneble, estas granda momento 82 00:03:18,000 --> 00:03:20,000 en la historio 83 00:03:20,000 --> 00:03:22,000 de la juda popolo, 84 00:03:22,000 --> 00:03:24,000 bildveka rakonto, kiun ni ĉiuj konas. 85 00:03:24,000 --> 00:03:26,000 «La skribaĵo sur la muro» 86 00:03:26,000 --> 00:03:29,000 estas ofta esprimo en la angla. 87 00:03:29,000 --> 00:03:31,000 Sed la sekvaĵo 88 00:03:31,000 --> 00:03:33,000 estas rimarkinda, 89 00:03:33,000 --> 00:03:35,000 kaj ĝi rilatas 90 00:03:35,000 --> 00:03:37,000 al nia cilindro. 91 00:03:37,000 --> 00:03:39,000 Ciro, reĝo de Persujo, 92 00:03:39,000 --> 00:03:41,000 eniris Babilonon senbatale. 93 00:03:41,000 --> 00:03:43,000 La granda babilona imperio, 94 00:03:43,000 --> 00:03:45,000 kiu etendiĝis de centra suda Irako 95 00:03:45,000 --> 00:03:47,000 ĝis la Mediteraneo, 96 00:03:47,000 --> 00:03:49,000 nun apartenas al li. 97 00:03:49,000 --> 00:03:53,000 Kaj Ciro publikigas deklaron. 98 00:03:53,000 --> 00:03:56,000 Jen tio, kio estas tiu cilindro, 99 00:03:56,000 --> 00:03:59,000 la deklaro fare de la Dio-gvidita estro, 100 00:03:59,000 --> 00:04:03,000 kiu renversis irakan desposton 101 00:04:03,000 --> 00:04:05,000 por liberigi la popolon. 102 00:04:05,000 --> 00:04:07,000 Per pompa babilonan 103 00:04:07,000 --> 00:04:09,000 – ĝi estas skribita en la babilona – 104 00:04:09,000 --> 00:04:12,000 li diras: «Mi estas Ciro, reĝo de la universo, 105 00:04:12,000 --> 00:04:14,000 la granda reĝo, la potenca reĝo, 106 00:04:14,000 --> 00:04:18,000 estro de Babilono, reĝo de la kvar anguloj de la mondo». 107 00:04:18,000 --> 00:04:21,000 Troigi oni ne timas, kiel vi konstatas. 108 00:04:21,000 --> 00:04:23,000 Eble estas la unua 109 00:04:23,000 --> 00:04:25,000 gazetara komunikaĵo 110 00:04:25,000 --> 00:04:27,000 fare de venkinta armeo 111 00:04:27,000 --> 00:04:29,000 kiun oni malkovris. 112 00:04:29,000 --> 00:04:31,000 Faris ĝin, kiel ni vidos, 113 00:04:31,000 --> 00:04:34,000 tre lertaj konsilistoj pri publikaj rilatoj. 114 00:04:34,000 --> 00:04:37,000 La troigo, tiam, ne vere suprizas. 115 00:04:37,000 --> 00:04:39,000 Kaj kion intencas fari la potenca reĝo, 116 00:04:39,000 --> 00:04:42,000 estro de la kvar anguloj de la mondo? 117 00:04:42,000 --> 00:04:45,000 Konkerinte Babilonon, li intencas 118 00:04:45,000 --> 00:04:48,000 tuj liberigi la popolojn 119 00:04:48,000 --> 00:04:50,000 kaptitajn kaj sklavigitajn 120 00:04:50,000 --> 00:04:52,000 de Babilono 121 00:04:52,000 --> 00:04:54,000 – de Nebukadnecaro kaj Belŝacaro. 122 00:04:54,000 --> 00:04:56,000 Li lasos ilin reiri iliajn hejmlandojn. 123 00:04:56,000 --> 00:04:58,000 Eĉ pli grave, 124 00:04:58,000 --> 00:05:00,000 li lasos ilin repreni 125 00:05:00,000 --> 00:05:02,000 la diojn, statuojn 126 00:05:02,000 --> 00:05:04,000 kaj templajn vazarojn 127 00:05:04,000 --> 00:05:06,000 konfiskitajn. 128 00:05:06,000 --> 00:05:09,000 Ĉiu popolo subpremita kaj ekzilita 129 00:05:09,000 --> 00:05:11,000 povas retrovi sian hejmlandon 130 00:05:11,000 --> 00:05:14,000 kaj kunporti siajn diojn. 131 00:05:14,000 --> 00:05:17,000 Ĉiu povos restarigi siajn altarojn 132 00:05:17,000 --> 00:05:19,000 kaj adori siajn diojn 133 00:05:19,000 --> 00:05:22,000 propramaniere, propralande. 134 00:05:22,000 --> 00:05:24,000 Tio estas la dekreto, 135 00:05:24,000 --> 00:05:27,000 la provo, 136 00:05:27,000 --> 00:05:29,000 ke la Judoj, 137 00:05:29,000 --> 00:05:31,000 post ekzilo al Babilono 138 00:05:31,000 --> 00:05:34,000 kaj jaroj pasigitaj borde de la babilonaj riveroj, 139 00:05:34,000 --> 00:05:37,000 priplorantaj la treamatan Jerusalemon, 140 00:05:37,000 --> 00:05:40,000 ricevis la permeson reiri al la hejmlando. 141 00:05:40,000 --> 00:05:42,000 Ili estas permesitaj reiri al Jerusalemo 142 00:05:42,000 --> 00:05:44,000 kaj restrarigi la templon. 143 00:05:44,000 --> 00:05:46,000 Tio estas grava dokumento 144 00:05:46,000 --> 00:05:48,000 por la historio de la Judoj. 145 00:05:48,000 --> 00:05:52,000 La Kroniklo kaj la Libro de Ezra, en la hebreaj skribaĵoj, 146 00:05:52,000 --> 00:05:54,000 rakontas ĉion triumftone. 147 00:05:54,000 --> 00:05:56,000 Jen la juda versio 148 00:05:56,000 --> 00:05:58,000 de la sama rakonto: 149 00:05:58,000 --> 00:06:00,000 «Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: 150 00:06:00,000 --> 00:06:03,000 Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, 151 00:06:03,000 --> 00:06:05,000 kaj Li komisiis al mi 152 00:06:05,000 --> 00:06:07,000 konstrui al Li domon en Jerusalemo, 153 00:06:07,000 --> 00:06:09,000 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, 154 00:06:09,000 --> 00:06:11,000 kun tiu estu lia Dio; 155 00:06:11,000 --> 00:06:14,000 kaj li iru en Jerusalemon». 156 00:06:14,000 --> 00:06:16,000 «Li iru» – aaleh. 157 00:06:16,000 --> 00:06:19,000 La centra elemento, denove, 158 00:06:19,000 --> 00:06:21,000 de la temo de reveno, 159 00:06:21,000 --> 00:06:23,000 grava parto 160 00:06:23,000 --> 00:06:25,000 de la vivo de judaismo. 161 00:06:25,000 --> 00:06:27,000 Kiel vi scias, la reveno de la ekzilo, 162 00:06:27,000 --> 00:06:29,000 la dua templo, 163 00:06:29,000 --> 00:06:31,000 refasonis judaismon, 164 00:06:31,000 --> 00:06:33,000 kaj tiun ŝanĝon, 165 00:06:33,000 --> 00:06:35,000 tiun grandan historian momenton, 166 00:06:35,000 --> 00:06:39,000 ebligis Ciro, reĝo de Persujo, 167 00:06:39,000 --> 00:06:42,000 kiel diras la hebreaj pergamenoj 168 00:06:42,000 --> 00:06:45,000 kaj la babilona argilo. 169 00:06:45,000 --> 00:06:47,000 Du grandaj tekstoj, 170 00:06:47,000 --> 00:06:49,000 sed kion diri pri la politika situacio? 171 00:06:49,000 --> 00:06:51,000 Tiupunkte okazis 172 00:06:51,000 --> 00:06:54,000 fundamenta ŝanĝo en la historio de Mezoriento. 173 00:06:54,000 --> 00:06:57,000 La irana imperio, tiuj de la Medoj kaj de la Persoj, 174 00:06:57,000 --> 00:06:59,000 unuigitaj sub Ciro, 175 00:06:59,000 --> 00:07:03,000 fariĝis la unua granda imperio tutmonda. 176 00:07:03,000 --> 00:07:06,000 Ciro alvenas en la 530-aj anE. 177 00:07:06,000 --> 00:07:10,000 Kiam lia filo, Dario, sekvas lin, 178 00:07:10,000 --> 00:07:13,000 la tutan Orientan Mediteraneon 179 00:07:13,000 --> 00:07:15,000 regas la Persoj. 180 00:07:15,000 --> 00:07:17,000 Tiu imperio estas fakte 181 00:07:17,000 --> 00:07:19,000 la Mezoriento tiel, kiel ni konas ĝin, 182 00:07:19,000 --> 00:07:22,000 kaj ĝi formas la Mezoriento tiel, kiel ĝi estas hodiaŭ. 183 00:07:22,000 --> 00:07:24,000 Ĝi estis la plej granda imperio konita ĝis tiam. 184 00:07:24,000 --> 00:07:26,000 Eĉ pli grave: 185 00:07:26,000 --> 00:07:28,000 ĝi estis la unua 186 00:07:28,000 --> 00:07:30,000 grandskala plurkultura, 187 00:07:30,000 --> 00:07:32,000 plurfida ŝtato. 188 00:07:32,000 --> 00:07:34,000 Endis regi ĝin ja novmaniere, 189 00:07:34,000 --> 00:07:36,000 en diversaj lingvoj. La fakto, 190 00:07:36,000 --> 00:07:39,000 ke oni tion skribis en la babilona estas signifoplena. 191 00:07:39,000 --> 00:07:41,000 Endis agnoski la diversajn popolojn, 192 00:07:41,000 --> 00:07:44,000 kutimojn, religiojn kaj fidojn. 193 00:07:44,000 --> 00:07:47,000 Ĉion tion ĉi Ciro respektas. 194 00:07:47,000 --> 00:07:49,000 Li kreas modelon 195 00:07:49,000 --> 00:07:51,000 pri regado de granda societo 196 00:07:51,000 --> 00:07:56,000 plurnacia, plurfida kaj plurkultura. 197 00:07:56,000 --> 00:07:58,000 Kaj rezultas imperio, 198 00:07:58,000 --> 00:08:01,000 kiu inkludas la regionojn sur la ekrano, 199 00:08:01,000 --> 00:08:04,000 kaj kiu spertis 200 jarojn da stabileco 200 00:08:04,000 --> 00:08:07,000 antaŭ ol, Aleksandro detruis ĝin. 201 00:08:07,000 --> 00:08:09,000 Ĝi postlasis revon pri unuiĝinta Mezoriento, 202 00:08:09,000 --> 00:08:11,000 kie diversfidaj popoloj 203 00:08:11,000 --> 00:08:13,000 povas vivi kune. 204 00:08:13,000 --> 00:08:15,000 La helenaj invadoj ĉesigis tion. 205 00:08:15,000 --> 00:08:18,000 Kompreneble, Aleksandro ne povis estigi registraron 206 00:08:18,000 --> 00:08:20,000 kaj lia imperio dispeciĝis. 207 00:08:20,000 --> 00:08:22,000 Tamen, tio, kion prezentis 208 00:08:22,000 --> 00:08:24,000 Ciro supervivis. 209 00:08:24,000 --> 00:08:27,000 La helena historiisto Ksenofono 210 00:08:27,000 --> 00:08:29,000 verkis «Ciropedia»-n, 211 00:08:29,000 --> 00:08:31,000 en kiu li deklaras Ciron saĝa estro. 212 00:08:31,000 --> 00:08:34,000 Por la eŭropa kulturo venonttempa, 213 00:08:34,000 --> 00:08:37,000 Ciro restas modelo. 214 00:08:37,000 --> 00:08:39,000 Jen 16-jarcenta bildo 215 00:08:39,000 --> 00:08:41,000 montranta kiel admiro pri li 216 00:08:41,000 --> 00:08:44,000 estis disvastita. 217 00:08:44,000 --> 00:08:46,000 La libro de Ksenofono pri Ciro 218 00:08:46,000 --> 00:08:49,000 kaj la regado de bunta societo 219 00:08:49,000 --> 00:08:51,000 estis unu el la gravaj verkoj, 220 00:08:51,000 --> 00:08:53,000 kiuj inspiris la Patroj 221 00:08:53,000 --> 00:08:55,000 de la usona revolucio. 222 00:08:55,000 --> 00:08:57,000 Jefferson admiris la reĝon; 223 00:08:57,000 --> 00:08:59,000 ties idealoj 224 00:08:59,000 --> 00:09:01,000 klare respondis al tiuj de la 18-a jarcento 225 00:09:01,000 --> 00:09:03,000 pri religia toleremo 226 00:09:03,000 --> 00:09:06,000 en nova ŝtato. 227 00:09:08,000 --> 00:09:10,000 Dume, en Babilono, 228 00:09:10,000 --> 00:09:12,000 la situacio ne tre bonas. 229 00:09:12,000 --> 00:09:15,000 Post Aleksandro kaj la aliaj imperioj, 230 00:09:15,000 --> 00:09:18,000 Babilono dekadencas, ruiniĝas 231 00:09:18,000 --> 00:09:22,000 kaj ĉia ajn spuro de la granda imperio malaperas 232 00:09:22,000 --> 00:09:24,000 – ĝis 1879, 233 00:09:24,000 --> 00:09:27,000 kiam fosesplorada kampanjo 234 00:09:27,000 --> 00:09:30,000 de la Brituja Muzeo malkovras la cilindron. 235 00:09:30,000 --> 00:09:33,000 Nun, nova historio malfermiĝas por ĝi. 236 00:09:33,000 --> 00:09:35,000 Ĝi fariĝas argumento 237 00:09:35,000 --> 00:09:37,000 en grava mez-19-a jarcenta debato: 238 00:09:37,000 --> 00:09:40,000 Ĉu estas fidindaj la Sanktaj Skribaĵoj? 239 00:09:40,000 --> 00:09:42,000 La revenon de la Judoj 240 00:09:42,000 --> 00:09:44,000 kaj la dekreton de Ciro oni konis 241 00:09:44,000 --> 00:09:46,000 nur per la hebreaj skribaĵoj. 242 00:09:46,000 --> 00:09:48,000 Ne ekzistis alia pruvo. 243 00:09:48,000 --> 00:09:50,000 Nu, ekaperas la cilindro, 244 00:09:50,000 --> 00:09:52,000 kiu estigas grandan entuziasmon 245 00:09:52,000 --> 00:09:54,000 ĉe tiuj, kiuj kredis la skribaĵojn, 246 00:09:54,000 --> 00:09:56,000 sed kies fido estis ŝanceligita 247 00:09:56,000 --> 00:09:58,000 de evoluado kaj geologio. 248 00:09:58,000 --> 00:10:00,000 Jen estis pruvaĵo 249 00:10:00,000 --> 00:10:02,000 pri la historia vereco de la Biblio. 250 00:10:02,000 --> 00:10:05,000 Granda 19-a jarcenta momento. 251 00:10:05,000 --> 00:10:10,000 Tamen, ne tiom klara estas ĉio. 252 00:10:10,000 --> 00:10:12,000 La faktoj ja veras 253 00:10:12,000 --> 00:10:15,000 – estu laŭdata arkeologio – 254 00:10:15,000 --> 00:10:18,000 sed sia interpretado iom pli malsimplas, 255 00:10:18,000 --> 00:10:21,000 ĉar la cilindro kaj la hebrea Biblio 256 00:10:21,000 --> 00:10:23,000 malakordas per grava detalo. 257 00:10:23,000 --> 00:10:25,000 La babilona cilindro 258 00:10:25,000 --> 00:10:27,000 estis verkita de pastroj 259 00:10:27,000 --> 00:10:29,000 de la granda dio babilona, Marduk. 260 00:10:29,000 --> 00:10:31,000 Sensurprize, ili rakontas 261 00:10:31,000 --> 00:10:33,000 kiel ĉio elvenas el dekreto de Marduk. 262 00:10:33,000 --> 00:10:36,000 «Marduk, ni scias, vokis Ciron per lia nomo.» 263 00:10:36,000 --> 00:10:39,000 Marduk prenas Ciron je la mano, 264 00:10:39,000 --> 00:10:41,000 ordonas lin gvidi sian popolon 265 00:10:41,000 --> 00:10:44,000 kaj donas al li la regadon de Babilono. 266 00:10:44,000 --> 00:10:46,000 Marduk diras al Ciro, 267 00:10:46,000 --> 00:10:48,000 ke li agu noble 268 00:10:48,000 --> 00:10:50,000 kaj liberigu la kaptitajn. 269 00:10:50,000 --> 00:10:52,000 Tial ni ĉiuj devas esti dankemaj 270 00:10:52,000 --> 00:10:54,000 al Marduk kaj adori lin. 271 00:10:54,000 --> 00:10:56,000 La hebreaj verkistoj 272 00:10:56,000 --> 00:10:58,000 de la Malnova Testamento, 273 00:10:58,000 --> 00:11:01,000 denove sensurprize, 274 00:11:01,000 --> 00:11:03,000 vidas la aferon malsame. 275 00:11:03,000 --> 00:11:05,000 Laŭ ili, tute neeblas, 276 00:11:05,000 --> 00:11:07,000 ke Marduk estu la fonto de eventoj tiaj. 277 00:11:07,000 --> 00:11:09,000 Nur povas esti Jehovo. 278 00:11:09,000 --> 00:11:11,000 Kaj do, en Isaako 279 00:11:11,000 --> 00:11:13,000 ni povas legi mirindajn tekstojn 280 00:11:13,000 --> 00:11:15,000 pri la agoj ne de Marduk 281 00:11:15,000 --> 00:11:16,000 sed de la Dio de Israelo, 282 00:11:16,000 --> 00:11:19,000 la Dio de Israelo, 283 00:11:19,000 --> 00:11:21,000 kiu ankaŭ vokas Ciron 284 00:11:21,000 --> 00:11:23,000 per lia nomo, 285 00:11:23,000 --> 00:11:26,000 prenas lin je la mano, 286 00:11:26,000 --> 00:11:28,000 kaj igas lin gvidi sian popolon. 287 00:11:28,000 --> 00:11:30,000 Estas rimarkinda ekzemplo 288 00:11:30,000 --> 00:11:34,000 de alproprigo, 289 00:11:34,000 --> 00:11:36,000 fare de du malsamaj sacerdotaroj, 290 00:11:36,000 --> 00:11:38,000 de sama evento. 291 00:11:38,000 --> 00:11:40,000 Ni scias, ke Dio 292 00:11:40,000 --> 00:11:42,000 estas kutime favora al grandaj batalionoj. 293 00:11:42,000 --> 00:11:45,000 Sed la demando estas: pri kia Dio temas? 294 00:11:45,000 --> 00:11:47,000 Estiĝas granda debato 295 00:11:47,000 --> 00:11:49,000 en la 19-a jarcento, 296 00:11:49,000 --> 00:11:51,000 kiam oni ekkonscias, ke la hebreaj skribaĵoj 297 00:11:51,000 --> 00:11:54,000 apartenas al multe pli ampleksa religia mondo. 298 00:11:54,000 --> 00:11:56,000 Klarege, 299 00:11:56,000 --> 00:11:59,000 la cilindro estas pli antikva, ol la teksto de Isaako. 300 00:11:59,000 --> 00:12:01,000 Tamen, Jehovo uzas vortojn 301 00:12:01,000 --> 00:12:03,000 tre similajn 302 00:12:03,000 --> 00:12:05,000 al tiuj de Marduk. 303 00:12:05,000 --> 00:12:08,000 Kaj iel, oni sentas, ke Isaako konscias pri tio, 304 00:12:08,000 --> 00:12:10,000 ĉar li diras 305 00:12:10,000 --> 00:12:13,000 (nu, Dio mem diras, kompreneble): 306 00:12:13,000 --> 00:12:15,000 «Mi vokis vin laŭ via nomo, 307 00:12:15,000 --> 00:12:17,000 kvankam vi Min ne konis.» 308 00:12:17,000 --> 00:12:19,000 Oni kvazaŭ agnoskas, 309 00:12:19,000 --> 00:12:21,000 ke Ciro sekvas la ordonojn de Jehovo 310 00:12:21,000 --> 00:12:24,000 sen koni lin. Sed Ciro estus 311 00:12:24,000 --> 00:12:27,000 egale konsternita ekscii, ke li sekvas 312 00:12:27,000 --> 00:12:29,000 la ordonojn de Marduk, 313 00:12:29,000 --> 00:12:31,000 ĉar Ciro estas bona Irano, 314 00:12:31,000 --> 00:12:33,000 kies diaro estas tute aparta, 315 00:12:33,000 --> 00:12:35,000 kaj neniun el tiuj dioj la tekstoj mencias. 316 00:12:35,000 --> 00:12:37,000 (Ridoj) 317 00:12:37,000 --> 00:12:39,000 Okazas tio en 1879. 318 00:12:39,000 --> 00:12:41,000 Antaŭenigu ni 319 00:12:41,000 --> 00:12:44,000 ĝis 1917, 320 00:12:44,000 --> 00:12:46,000 kiam la cilindro eniras malsaman mondon, 321 00:12:46,000 --> 00:12:48,000 tiun de la politiko 322 00:12:48,000 --> 00:12:50,000 de moderna mondo, 323 00:12:50,000 --> 00:12:53,000 kun la Balfour-a Deklaracio, 324 00:12:53,000 --> 00:12:56,000 la jaro kiam la nova imperia potenco en Mezoriento, Britujo, 325 00:12:56,000 --> 00:12:58,000 decidas estigi 326 00:12:58,000 --> 00:13:00,000 judan hejman nacion, 327 00:13:00,000 --> 00:13:02,000 kaj ebligi Judojn 328 00:13:02,000 --> 00:13:04,000 reveni hejmlanden. 329 00:13:04,000 --> 00:13:06,000 Laŭdega estas 330 00:13:06,000 --> 00:13:09,000 la reago de la orienteŭropaj Judoj. 331 00:13:09,000 --> 00:13:11,000 Tra Orienta Eŭropo, 332 00:13:11,000 --> 00:13:13,000 Judoj elmontras bildojn de Ciro 333 00:13:13,000 --> 00:13:15,000 kaj de Georgo la Kvina 334 00:13:15,000 --> 00:13:17,000 flankalflanke 335 00:13:17,000 --> 00:13:19,000 – la du grandaj ŝtatestroj, 336 00:13:19,000 --> 00:13:22,000 kiuj ebligis la revenon al Israelo. 337 00:13:22,000 --> 00:13:25,000 Tiam revenas la cilindro je la publika vido, 338 00:13:25,000 --> 00:13:27,000 kaj ĝian tekston oni faras demonstracio 339 00:13:27,000 --> 00:13:30,000 de la fakto, ke ĉio kio estas okazonta 340 00:13:30,000 --> 00:13:33,000 post la fino de la mondmilito en 1918 341 00:13:33,000 --> 00:13:36,000 sinsekvas el dia intenco. 342 00:13:36,000 --> 00:13:38,000 Vi ĉiuj scias, kio okazis finfine: 343 00:13:38,000 --> 00:13:41,000 la kreado de la Ŝtato de Israel kaj, 344 00:13:41,000 --> 00:13:44,000 post 50 jaroj, fine de la 60-aj, 345 00:13:44,000 --> 00:13:47,000 la konkludo de la rolo de Britujo kiel imperia potenco. 346 00:13:47,000 --> 00:13:50,000 Tiam, vivon plian komencas la cilindro. 347 00:13:50,000 --> 00:13:52,000 La regionon, decidas Usono kaj la U.R., 348 00:13:52,000 --> 00:13:55,000 oni devas ŝirmi kontraŭ komunismo, 349 00:13:55,000 --> 00:13:58,000 kaj la potenco kreota tiucele 350 00:13:58,000 --> 00:14:00,000 estos Irano, kaj la Ŝaho. 351 00:14:00,000 --> 00:14:03,000 La Ŝaho sekve elpensas iranan historion, 352 00:14:03,000 --> 00:14:05,000 aŭ revenon al ĝi, 353 00:14:05,000 --> 00:14:08,000 kiu lokigas lin ĉe la centro de granda tradicio, 354 00:14:08,000 --> 00:14:10,000 kaj li stampigas monerojn 355 00:14:10,000 --> 00:14:12,000 montrantajn sin mem 356 00:14:12,000 --> 00:14:14,000 kun la Cira cilindro. 357 00:14:14,000 --> 00:14:17,000 Kiam li starigas siajn grandiozajn solenaĵojn en Persepoliso, 358 00:14:17,000 --> 00:14:19,000 li venigas la cilindron, 359 00:14:19,000 --> 00:14:22,000 pruntedonitan de la Brituja Muzeo. 360 00:14:22,000 --> 00:14:24,000 Ĝi iras al Teherano kaj estas parto de la pompaj ceremonioj 361 00:14:24,000 --> 00:14:27,000 pri la Pahlavia dinastio. 362 00:14:27,000 --> 00:14:30,000 La cira cilindro kiel garantianto de la Ŝaho. 363 00:14:30,000 --> 00:14:33,000 Dek jarojn pli poste, nova historiero ekas: 364 00:14:33,000 --> 00:14:35,000 la irana revolucio de 1979. 365 00:14:35,000 --> 00:14:37,000 Islamisma revolucio – for Ciro, 366 00:14:37,000 --> 00:14:39,000 tiu historio ne plu interesas nin; 367 00:14:39,000 --> 00:14:42,000 ni interesiĝas pri islamisma Irano – 368 00:14:42,000 --> 00:14:44,000 ĝis Irako, la nova superpotenco, 369 00:14:44,000 --> 00:14:47,000 kiu, laŭ ĉiuj, devas regi la regionon, 370 00:14:47,000 --> 00:14:49,000 atakas. 371 00:14:49,000 --> 00:14:51,000 Nova Irako-Irano milito, do. 372 00:14:51,000 --> 00:14:53,000 Tiam iĝas gravege por la Iranoj 373 00:14:53,000 --> 00:14:56,000 rememori ilian gloran pasintecon, 374 00:14:56,000 --> 00:14:58,000 kiam ili luktis kontraŭ Irako 375 00:14:58,000 --> 00:15:01,000 kaj venkis. 376 00:15:01,000 --> 00:15:03,000 Ili bezonas simbolon, 377 00:15:03,000 --> 00:15:06,000 kiu kunigos ĉiujn Iranojn 378 00:15:06,000 --> 00:15:08,000 islamanojn, kristanojn, 379 00:15:08,000 --> 00:15:11,000 mazdaanojn, judojn – 380 00:15:11,000 --> 00:15:13,000 religiemaj aŭ ne. 381 00:15:13,000 --> 00:15:16,000 La plej taŭga emblemo estas Ciro. 382 00:15:16,000 --> 00:15:19,000 Do kadre de la kunagado kaj kunlaboro 383 00:15:19,000 --> 00:15:21,000 de la Brituja Muzeo kaj la Nacia Muzeo en Teherano 384 00:15:21,000 --> 00:15:23,000 Irano demandas pruntedone 385 00:15:23,000 --> 00:15:25,000 nur unu aĵon. 386 00:15:25,000 --> 00:15:27,000 Estas la ununura aĵo, kiun ĝi volas. 387 00:15:27,000 --> 00:15:29,000 Ĝi volas pruntepreni la ciran cilindron. 388 00:15:29,000 --> 00:15:31,000 Pasintjare, 389 00:15:31,000 --> 00:15:35,000 la cira cilindro iris Teheranon 390 00:15:35,000 --> 00:15:38,000 duan fojon. 391 00:15:38,000 --> 00:15:41,000 Oni vidas ĝin prezentitan, metitan en ĝia montrujo 392 00:15:41,000 --> 00:15:44,000 de la direktoro de la Nacia Muzeo de Teherano, 393 00:15:44,000 --> 00:15:47,000 unu el la multnombraj virinoj en altnivelaj oficoj en Irano, 394 00:15:47,000 --> 00:15:49,000 S-rino Ardakani. 395 00:15:49,000 --> 00:15:51,000 Estis pompa evento. 396 00:15:51,000 --> 00:15:54,000 Jen la alia flanko de la sama foto. 397 00:15:54,000 --> 00:15:57,000 En Teherano, 398 00:15:57,000 --> 00:15:59,000 inter unu kaj du milionoj da homoj 399 00:15:59,000 --> 00:16:01,000 vidas ĝin en nur kelkaj monatoj, 400 00:16:01,000 --> 00:16:03,000 preter kia ajn popularega ekspoziciado 401 00:16:03,000 --> 00:16:05,000 en Okcidento. 402 00:16:05,000 --> 00:16:08,000 Kaj ĝi fariĝas temo de debatego 403 00:16:08,000 --> 00:16:11,000 pri la signifo de la cilindro, kaj de Ciro, 404 00:16:11,000 --> 00:16:14,000 sed precipe, de Ciro prezentata de la cilindro 405 00:16:14,000 --> 00:16:17,000 – la defendanto de la hejmlando, 406 00:16:17,000 --> 00:16:19,000 la ĉampiono, kompreneble, de iraneco 407 00:16:19,000 --> 00:16:21,000 kaj de ĉiuj iranaj popoloj, 408 00:16:21,000 --> 00:16:23,000 tolerema pri ĉiuj fidoj. 409 00:16:23,000 --> 00:16:25,000 En la nuntempa Irano, 410 00:16:25,000 --> 00:16:28,000 mazdaanoj kaj kristanoj havas garantiitajn seĝojn 411 00:16:28,000 --> 00:16:31,000 en la irana parlamento, granda nacia prifierindaĵo. 412 00:16:31,000 --> 00:16:34,000 Por vidi tiun aĵon, 413 00:16:34,000 --> 00:16:36,000 miloj da iranaj Judoj 414 00:16:36,000 --> 00:16:38,000 iras Teheranon. 415 00:16:38,000 --> 00:16:40,000 Ĝi fariĝas grava emblemo, 416 00:16:40,000 --> 00:16:42,000 grava debattemo 417 00:16:42,000 --> 00:16:45,000 pri tio, kio estas Irano en- kaj eksterlande. 418 00:16:45,000 --> 00:16:48,000 Ĉu ĝi devas esti plu la defendanto de la subpremitaj? 419 00:16:48,000 --> 00:16:50,000 Ĉu ĝi liberigos la popolojn 420 00:16:50,000 --> 00:16:53,000 sklavigitajn kaj ekzilitajn de tiranoj? 421 00:16:53,000 --> 00:16:56,000 Ebriiga nacieca retoriko, 422 00:16:56,000 --> 00:16:58,000 kaj oni uzis ĝin plene 423 00:16:58,000 --> 00:17:00,000 en pompa spektaklo 424 00:17:00,000 --> 00:17:02,000 substrekanta la revenon de la cilindro. 425 00:17:02,000 --> 00:17:05,000 Vi povas vidi tiun ŝveligitan version de ĝi sursceneje, 426 00:17:05,000 --> 00:17:08,000 akompanitan de gravuloj de la irana historio, 427 00:17:08,000 --> 00:17:10,000 venitaj por preni sian lokon 428 00:17:10,000 --> 00:17:13,000 en la nacia heredaĵo. 429 00:17:13,000 --> 00:17:15,000 Ĝi estis teatraĵo prezentita 430 00:17:15,000 --> 00:17:18,000 de la prezidento mem. 431 00:17:18,000 --> 00:17:20,000 Por mi, 432 00:17:20,000 --> 00:17:22,000 akompani tiun aĵon al Irano, 433 00:17:22,000 --> 00:17:24,000 havi la eblon fari tion, 434 00:17:24,000 --> 00:17:26,000 signifis povi partopreni 435 00:17:26,000 --> 00:17:28,000 eksterordinaran debaton 436 00:17:28,000 --> 00:17:30,000 kondukitan de la plej altaj niveloj 437 00:17:30,000 --> 00:17:32,000 pri tio, kio estas Irano, 438 00:17:32,000 --> 00:17:35,000 kiom da malsamaj Iranoj kunekzistas, 439 00:17:35,000 --> 00:17:37,000 kaj kiel la diversaj historioj iranaj 440 00:17:37,000 --> 00:17:40,000 povus fasoni la hodiaŭan mondon. 441 00:17:40,000 --> 00:17:43,000 Tiu debato plu daŭras, 442 00:17:43,000 --> 00:17:45,000 kaj certe daŭros longe, 443 00:17:45,000 --> 00:17:47,000 ĉar tiu aĵo 444 00:17:47,000 --> 00:17:49,000 estas unu el la grandaj deklaroj 445 00:17:49,000 --> 00:17:51,000 pri homaj aspiroj. 446 00:17:51,000 --> 00:17:55,000 Ĝi staras flankalflanke kun la Usona Konstitucio. 447 00:17:55,000 --> 00:17:58,000 Pri veraj liberoj, ĝi certe signifas pli, 448 00:17:58,000 --> 00:18:00,000 ol la Magna Carta. 449 00:18:00,000 --> 00:18:03,000 Tiu dokumento povas havi tiom da signifoj, 450 00:18:03,000 --> 00:18:06,000 por Irano kaj la regiono. 451 00:18:06,000 --> 00:18:08,000 Repliko de ĝi 452 00:18:08,000 --> 00:18:10,000 estos ĉe la Unuiĝintaj Nacioj 453 00:18:10,000 --> 00:18:13,000 en Novjorko, tiun aŭtunon, kaj ĉeestos 454 00:18:13,000 --> 00:18:15,000 la gravajn debatojn 455 00:18:15,000 --> 00:18:18,000 pri la estonteco de Mezoriento. 456 00:18:18,000 --> 00:18:20,000 Mi ŝatus konkludi demandante vin 457 00:18:20,000 --> 00:18:22,000 kia estos la venonta rakonto 458 00:18:22,000 --> 00:18:24,000 en kiu tiu aĵo ludos rolon? 459 00:18:24,000 --> 00:18:26,000 Ĝi estos ĉe la kerno, sendube, 460 00:18:26,000 --> 00:18:28,000 de multaj pli da mezorientaj eventoj. 461 00:18:28,000 --> 00:18:30,000 Kaj kia mezorienta evento, 462 00:18:30,000 --> 00:18:32,000 kia monda evento, 463 00:18:32,000 --> 00:18:34,000 devus laŭ vi 464 00:18:34,000 --> 00:18:36,000 speguli tion, 465 00:18:36,000 --> 00:18:38,000 kio esprimas tiu cilindro? 466 00:18:38,000 --> 00:18:40,000 La rajton de popoloj 467 00:18:40,000 --> 00:18:42,000 vivi kune en la sama ŝtato, 468 00:18:42,000 --> 00:18:44,000 kun malsamaj fidoj, en libera etoso 469 00:18:44,000 --> 00:18:46,000 – Mezoriento, mondo, 470 00:18:46,000 --> 00:18:48,000 en kiu religio ne estas fonto de disiĝo 471 00:18:48,000 --> 00:18:51,000 aŭ debatoj. 472 00:18:51,000 --> 00:18:54,000 En la nuna Mezoriento, 473 00:18:54,000 --> 00:18:57,000 kiel vi scias, la debatoj estas akraj. 474 00:18:57,000 --> 00:18:59,000 Tamen mi pensas, 475 00:18:59,000 --> 00:19:03,000 ke eble la plej potenca kaj saĝa voĉo de ĉiuj 476 00:19:03,000 --> 00:19:05,000 estas la voĉo 477 00:19:05,000 --> 00:19:07,000 de tiu muta aĵo, 478 00:19:07,000 --> 00:19:09,000 la cira cilindro. 479 00:19:09,000 --> 00:19:11,000 Dankon. 480 00:19:11,000 --> 00:19:15,000 (Aplaŭdoj)