0:00:00.000,0:00:02.000 Niaj aĵoj 0:00:02.000,0:00:05.000 havas plejsupran econ – 0:00:05.000,0:00:07.000 ili vivas pli longe, ol ni. 0:00:07.000,0:00:09.000 Ni mortas, ili postvivas; 0:00:09.000,0:00:12.000 nur unu vivon ni havas, ili – multajn, 0:00:12.000,0:00:15.000 kaj en ĉiu vivo, ili povas preni [br]malsamajn signifojn. 0:00:15.000,0:00:18.000 Do, dum ni restas kun ununura biografio, 0:00:18.000,0:00:20.000 ili ĝuas multajn. 0:00:20.000,0:00:22.000 Ĉi-matene, mi volas paroli 0:00:22.000,0:00:25.000 pri la vivo, la biografio – fakte, biografioj – 0:00:25.000,0:00:28.000 de specifa aĵo, 0:00:28.000,0:00:30.000 aĵo rimarkinda. 0:00:30.000,0:00:32.000 Mi konsentas: 0:00:32.000,0:00:34.000 ĝi neniel aspektas impona. 0:00:34.000,0:00:37.000 Pli-malpli rugbepilko-dimensia, 0:00:37.000,0:00:39.000 ĝi estas el argilo, 0:00:39.000,0:00:41.000 cilindroforma, 0:00:41.000,0:00:44.000 kaj oni kovris ĝin 0:00:44.000,0:00:46.000 per eteta skribaĵo 0:00:46.000,0:00:49.000 antaŭ ol sunumi ĝin. 0:00:49.000,0:00:51.000 Videble, 0:00:51.000,0:00:53.000 ĝi estas iom difektita. 0:00:53.000,0:00:55.000 Nu, sensurprize: 0:00:55.000,0:00:58.000 ĝi estas 2500-jara, 0:00:58.000,0:01:00.000 kaj oni elterigis ĝin 0:01:00.000,0:01:02.000 en 1879. 0:01:02.000,0:01:04.000 Hodiaŭ, tamen, 0:01:04.000,0:01:06.000 ĝi estas, miaopinie, 0:01:06.000,0:01:08.000 grava rolulo 0:01:08.000,0:01:10.000 en la Mezorienta politika areno. 0:01:10.000,0:01:12.000 Ĝi entenas 0:01:12.000,0:01:14.000 fascinajn rakontojn, 0:01:14.000,0:01:18.000 kiuj estas tute ne finitaj ankoraŭ. 0:01:18.000,0:01:20.000 Ĉio komencas 0:01:20.000,0:01:24.000 kun la Irano-Irako milito 0:01:24.000,0:01:26.000 kaj la eventaro, 0:01:26.000,0:01:28.000 kiu kulminis 0:01:28.000,0:01:30.000 je la invado de Irako 0:01:30.000,0:01:32.000 fare de fremda armeo, 0:01:32.000,0:01:34.000 la forigo de despoto 0:01:34.000,0:01:37.000 kaj tuja ŝanĝo de reĝimo. 0:01:37.000,0:01:39.000 Kaj elektu ni 0:01:39.000,0:01:41.000 el tiu eventaro epizodon, 0:01:41.000,0:01:44.000 kiun la plejparto el vi sendube konas: 0:01:44.000,0:01:46.000 la festeno de Belŝacaro 0:01:46.000,0:01:48.000 – jes, mi elvokas la Irano-Irako militon 0:01:48.000,0:01:51.000 de 539 anE. 0:01:51.000,0:01:53.000 La simileco 0:01:53.000,0:01:55.000 inter la okazintaĵoj 0:01:55.000,0:01:58.000 de 539 anE kaj 2003 0:01:58.000,0:02:00.000 estas surprizega. 0:02:00.000,0:02:02.000 Jen la pentraĵo fare de Rembranto, 0:02:02.000,0:02:04.000 hodiaŭ en la Nacia Galerio en Londono, 0:02:04.000,0:02:06.000 bildiganta la tekston de la profeto Danielo, 0:02:06.000,0:02:09.000 en la hebreaj sanktaj skribaĵoj. 0:02:09.000,0:02:11.000 Vi ĉiuj pli-malpli konas la rakonton. 0:02:11.000,0:02:14.000 Belŝacaro estas la filo de Nebukadnecaro, 0:02:14.000,0:02:17.000 konkerinto de Israelo, kiu prirabis Jerusalemon, 0:02:17.000,0:02:19.000 ekkaptis la popolon 0:02:19.000,0:02:21.000 kaj perforte forkondukis ĝin al Babilono. 0:02:21.000,0:02:24.000 Kaj ne nur la popolon, sed ankaŭ la templan vazaron. 0:02:24.000,0:02:27.000 Li disrabis, profanis la templon, 0:02:27.000,0:02:30.000 kaj portis la grandajn orajn vazojn 0:02:30.000,0:02:33.000 de la jerusalema templo al Babilono. 0:02:33.000,0:02:35.000 Belŝacaro, lia filo, 0:02:35.000,0:02:37.000 decidas okazigi festenon. 0:02:37.000,0:02:39.000 Por igi la aferon eĉ pli amuza, 0:02:39.000,0:02:42.000 li aldonas iom da sakrilegio 0:02:42.000,0:02:45.000 kaj venigas la templan vazaron. 0:02:45.000,0:02:48.000 Jam li militas kontraŭ Irano, 0:02:48.000,0:02:50.000 kontraŭ la reĝo de Persujo. 0:02:50.000,0:02:53.000 Tiunokte, laŭ Danielo, 0:02:53.000,0:02:55.000 ĉe la kulmino de la festo, 0:02:55.000,0:02:58.000 ekaperas mano, kiu skribas sur la muro: 0:02:58.000,0:03:01.000 «Vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza. 0:03:01.000,0:03:03.000 Via regno estas dividita 0:03:03.000,0:03:05.000 kaj donita al la Medoj kaj Persoj». 0:03:05.000,0:03:07.000 Precize tiun nokton, 0:03:07.000,0:03:11.000 Ciro, reĝo de Persujo, eniras Babilonon 0:03:11.000,0:03:16.000 kaj la reĝimo de Belŝacaro disfalas. 0:03:16.000,0:03:18.000 Kompreneble, estas granda momento 0:03:18.000,0:03:20.000 en la historio 0:03:20.000,0:03:22.000 de la juda popolo, 0:03:22.000,0:03:24.000 bildveka rakonto, kiun ni ĉiuj konas. 0:03:24.000,0:03:26.000 «La skribaĵo sur la muro» 0:03:26.000,0:03:29.000 estas ofta esprimo en la angla. 0:03:29.000,0:03:31.000 Sed la sekvaĵo 0:03:31.000,0:03:33.000 estas rimarkinda, 0:03:33.000,0:03:35.000 kaj ĝi rilatas 0:03:35.000,0:03:37.000 al nia cilindro. 0:03:37.000,0:03:39.000 Ciro, reĝo de Persujo, 0:03:39.000,0:03:41.000 eniris Babilonon senbatale. 0:03:41.000,0:03:43.000 La granda babilona imperio, 0:03:43.000,0:03:45.000 kiu etendiĝis de centra suda Irako 0:03:45.000,0:03:47.000 ĝis la Mediteraneo, 0:03:47.000,0:03:49.000 nun apartenas al li. 0:03:49.000,0:03:53.000 Kaj Ciro publikigas deklaron. 0:03:53.000,0:03:56.000 Jen tio, kio estas tiu cilindro, 0:03:56.000,0:03:59.000 la deklaro fare de la Dio-gvidita estro, 0:03:59.000,0:04:03.000 kiu renversis irakan desposton 0:04:03.000,0:04:05.000 por liberigi la popolon. 0:04:05.000,0:04:07.000 Per pompa babilonan 0:04:07.000,0:04:09.000 – ĝi estas skribita en la babilona – 0:04:09.000,0:04:12.000 li diras: «Mi estas Ciro, reĝo de la universo, 0:04:12.000,0:04:14.000 la granda reĝo, la potenca reĝo, 0:04:14.000,0:04:18.000 estro de Babilono, reĝo de la kvar anguloj de la mondo». 0:04:18.000,0:04:21.000 Troigi oni ne timas, kiel vi konstatas. 0:04:21.000,0:04:23.000 Eble estas la unua 0:04:23.000,0:04:25.000 gazetara komunikaĵo 0:04:25.000,0:04:27.000 fare de venkinta armeo 0:04:27.000,0:04:29.000 kiun oni malkovris. 0:04:29.000,0:04:31.000 Faris ĝin, kiel ni vidos, 0:04:31.000,0:04:34.000 tre lertaj konsilistoj pri publikaj rilatoj. 0:04:34.000,0:04:37.000 La troigo, tiam, ne vere suprizas. 0:04:37.000,0:04:39.000 Kaj kion intencas fari la potenca reĝo, 0:04:39.000,0:04:42.000 estro de la kvar anguloj de la mondo? 0:04:42.000,0:04:45.000 Konkerinte Babilonon, li intencas 0:04:45.000,0:04:48.000 tuj liberigi la popolojn 0:04:48.000,0:04:50.000 kaptitajn kaj sklavigitajn 0:04:50.000,0:04:52.000 de Babilono 0:04:52.000,0:04:54.000 – de Nebukadnecaro kaj Belŝacaro. 0:04:54.000,0:04:56.000 Li lasos ilin reiri iliajn hejmlandojn. 0:04:56.000,0:04:58.000 Eĉ pli grave, 0:04:58.000,0:05:00.000 li lasos ilin repreni 0:05:00.000,0:05:02.000 la diojn, statuojn 0:05:02.000,0:05:04.000 kaj templajn vazarojn 0:05:04.000,0:05:06.000 konfiskitajn. 0:05:06.000,0:05:09.000 Ĉiu popolo subpremita kaj ekzilita 0:05:09.000,0:05:11.000 povas retrovi sian hejmlandon 0:05:11.000,0:05:14.000 kaj kunporti siajn diojn. 0:05:14.000,0:05:17.000 Ĉiu povos restarigi siajn altarojn 0:05:17.000,0:05:19.000 kaj adori siajn diojn 0:05:19.000,0:05:22.000 propramaniere, propralande. 0:05:22.000,0:05:24.000 Tio estas la dekreto, 0:05:24.000,0:05:27.000 la provo, 0:05:27.000,0:05:29.000 ke la Judoj, 0:05:29.000,0:05:31.000 post ekzilo al Babilono 0:05:31.000,0:05:34.000 kaj jaroj pasigitaj borde de la babilonaj riveroj, 0:05:34.000,0:05:37.000 priplorantaj la treamatan Jerusalemon, 0:05:37.000,0:05:40.000 ricevis la permeson reiri al la hejmlando. 0:05:40.000,0:05:42.000 Ili estas permesitaj reiri al Jerusalemo 0:05:42.000,0:05:44.000 kaj restrarigi la templon. 0:05:44.000,0:05:46.000 Tio estas grava dokumento 0:05:46.000,0:05:48.000 por la historio de la Judoj. 0:05:48.000,0:05:52.000 La Kroniklo kaj la Libro de Ezra, en la hebreaj skribaĵoj, 0:05:52.000,0:05:54.000 rakontas ĉion triumftone. 0:05:54.000,0:05:56.000 Jen la juda versio 0:05:56.000,0:05:58.000 de la sama rakonto: 0:05:58.000,0:06:00.000 «Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: 0:06:00.000,0:06:03.000 Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, [br]Dio de la ĉielo, 0:06:03.000,0:06:05.000 kaj Li komisiis al mi 0:06:05.000,0:06:07.000 konstrui al Li domon en Jerusalemo, 0:06:07.000,0:06:09.000 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, 0:06:09.000,0:06:11.000 kun tiu estu lia Dio; 0:06:11.000,0:06:14.000 kaj li iru en Jerusalemon». 0:06:14.000,0:06:16.000 «Li iru» – aaleh. 0:06:16.000,0:06:19.000 La centra elemento, denove, 0:06:19.000,0:06:21.000 de la temo de reveno, 0:06:21.000,0:06:23.000 grava parto 0:06:23.000,0:06:25.000 de la vivo de judaismo. 0:06:25.000,0:06:27.000 Kiel vi scias, la reveno de la ekzilo, 0:06:27.000,0:06:29.000 la dua templo, 0:06:29.000,0:06:31.000 refasonis judaismon, 0:06:31.000,0:06:33.000 kaj tiun ŝanĝon, 0:06:33.000,0:06:35.000 tiun grandan historian momenton, 0:06:35.000,0:06:39.000 ebligis Ciro, reĝo de Persujo, 0:06:39.000,0:06:42.000 kiel diras la hebreaj pergamenoj 0:06:42.000,0:06:45.000 kaj la babilona argilo. 0:06:45.000,0:06:47.000 Du grandaj tekstoj, 0:06:47.000,0:06:49.000 sed kion diri pri la politika situacio? 0:06:49.000,0:06:51.000 Tiupunkte okazis 0:06:51.000,0:06:54.000 fundamenta ŝanĝo en la historio de Mezoriento. 0:06:54.000,0:06:57.000 La irana imperio, tiuj de la Medoj kaj de la Persoj, 0:06:57.000,0:06:59.000 unuigitaj sub Ciro, 0:06:59.000,0:07:03.000 fariĝis la unua granda imperio tutmonda. 0:07:03.000,0:07:06.000 Ciro alvenas en la 530-aj anE. 0:07:06.000,0:07:10.000 Kiam lia filo, Dario, sekvas lin, 0:07:10.000,0:07:13.000 la tutan Orientan Mediteraneon 0:07:13.000,0:07:15.000 regas la Persoj. 0:07:15.000,0:07:17.000 Tiu imperio estas fakte 0:07:17.000,0:07:19.000 la Mezoriento tiel, kiel ni konas ĝin, 0:07:19.000,0:07:22.000 kaj ĝi formas la Mezoriento tiel, [br]kiel ĝi estas hodiaŭ. 0:07:22.000,0:07:24.000 Ĝi estis la plej granda imperio konita ĝis tiam. 0:07:24.000,0:07:26.000 Eĉ pli grave: 0:07:26.000,0:07:28.000 ĝi estis la unua 0:07:28.000,0:07:30.000 grandskala plurkultura, 0:07:30.000,0:07:32.000 plurfida ŝtato. 0:07:32.000,0:07:34.000 Endis regi ĝin ja novmaniere, 0:07:34.000,0:07:36.000 en diversaj lingvoj. La fakto, 0:07:36.000,0:07:39.000 ke oni tion skribis en la babilona estas signifoplena. 0:07:39.000,0:07:41.000 Endis agnoski la diversajn popolojn, 0:07:41.000,0:07:44.000 kutimojn, religiojn kaj fidojn. 0:07:44.000,0:07:47.000 Ĉion tion ĉi Ciro respektas. 0:07:47.000,0:07:49.000 Li kreas modelon 0:07:49.000,0:07:51.000 pri regado de granda societo 0:07:51.000,0:07:56.000 plurnacia, plurfida kaj plurkultura. 0:07:56.000,0:07:58.000 Kaj rezultas imperio, 0:07:58.000,0:08:01.000 kiu inkludas la regionojn sur la ekrano, 0:08:01.000,0:08:04.000 kaj kiu spertis 200 jarojn da stabileco 0:08:04.000,0:08:07.000 antaŭ ol, Aleksandro detruis ĝin. 0:08:07.000,0:08:09.000 Ĝi postlasis revon pri unuiĝinta Mezoriento, 0:08:09.000,0:08:11.000 kie diversfidaj popoloj 0:08:11.000,0:08:13.000 povas vivi kune. 0:08:13.000,0:08:15.000 La helenaj invadoj ĉesigis tion. 0:08:15.000,0:08:18.000 Kompreneble, Aleksandro ne povis estigi registraron 0:08:18.000,0:08:20.000 kaj lia imperio dispeciĝis. 0:08:20.000,0:08:22.000 Tamen, tio, kion prezentis 0:08:22.000,0:08:24.000 Ciro supervivis. 0:08:24.000,0:08:27.000 La helena historiisto Ksenofono 0:08:27.000,0:08:29.000 verkis «Ciropedia»-n, 0:08:29.000,0:08:31.000 en kiu li deklaras Ciron saĝa estro. 0:08:31.000,0:08:34.000 Por la eŭropa kulturo venonttempa, 0:08:34.000,0:08:37.000 Ciro restas modelo. 0:08:37.000,0:08:39.000 Jen 16-jarcenta bildo 0:08:39.000,0:08:41.000 montranta kiel admiro pri li 0:08:41.000,0:08:44.000 estis disvastita. 0:08:44.000,0:08:46.000 La libro de Ksenofono pri Ciro 0:08:46.000,0:08:49.000 kaj la regado de bunta societo 0:08:49.000,0:08:51.000 estis unu el la gravaj verkoj, 0:08:51.000,0:08:53.000 kiuj inspiris la Patroj 0:08:53.000,0:08:55.000 de la usona revolucio. 0:08:55.000,0:08:57.000 Jefferson admiris la reĝon; 0:08:57.000,0:08:59.000 ties idealoj 0:08:59.000,0:09:01.000 klare respondis al tiuj de la 18-a jarcento 0:09:01.000,0:09:03.000 pri religia toleremo 0:09:03.000,0:09:06.000 en nova ŝtato. 0:09:08.000,0:09:10.000 Dume, en Babilono, 0:09:10.000,0:09:12.000 la situacio ne tre bonas. 0:09:12.000,0:09:15.000 Post Aleksandro kaj la aliaj imperioj, 0:09:15.000,0:09:18.000 Babilono dekadencas, ruiniĝas 0:09:18.000,0:09:22.000 kaj ĉia ajn spuro de la granda imperio malaperas 0:09:22.000,0:09:24.000 – ĝis 1879, 0:09:24.000,0:09:27.000 kiam fosesplorada kampanjo 0:09:27.000,0:09:30.000 de la Brituja Muzeo malkovras la cilindron. 0:09:30.000,0:09:33.000 Nun, nova historio malfermiĝas por ĝi. 0:09:33.000,0:09:35.000 Ĝi fariĝas argumento 0:09:35.000,0:09:37.000 en grava mez-19-a jarcenta debato: 0:09:37.000,0:09:40.000 Ĉu estas fidindaj la Sanktaj Skribaĵoj? 0:09:40.000,0:09:42.000 La revenon de la Judoj 0:09:42.000,0:09:44.000 kaj la dekreton de Ciro oni konis 0:09:44.000,0:09:46.000 nur per la hebreaj skribaĵoj. 0:09:46.000,0:09:48.000 Ne ekzistis alia pruvo. 0:09:48.000,0:09:50.000 Nu, ekaperas la cilindro, 0:09:50.000,0:09:52.000 kiu estigas grandan entuziasmon 0:09:52.000,0:09:54.000 ĉe tiuj, kiuj kredis la skribaĵojn, 0:09:54.000,0:09:56.000 sed kies fido estis ŝanceligita 0:09:56.000,0:09:58.000 de evoluado kaj geologio. 0:09:58.000,0:10:00.000 Jen estis pruvaĵo 0:10:00.000,0:10:02.000 pri la historia vereco de la Biblio. 0:10:02.000,0:10:05.000 Granda 19-a jarcenta momento. 0:10:05.000,0:10:10.000 Tamen, ne tiom klara estas ĉio. 0:10:10.000,0:10:12.000 La faktoj ja veras 0:10:12.000,0:10:15.000 – estu laŭdata arkeologio – 0:10:15.000,0:10:18.000 sed sia interpretado iom pli malsimplas, 0:10:18.000,0:10:21.000 ĉar la cilindro kaj la hebrea Biblio 0:10:21.000,0:10:23.000 malakordas per grava detalo. 0:10:23.000,0:10:25.000 La babilona cilindro 0:10:25.000,0:10:27.000 estis verkita de pastroj 0:10:27.000,0:10:29.000 de la granda dio babilona, Marduk. 0:10:29.000,0:10:31.000 Sensurprize, ili rakontas 0:10:31.000,0:10:33.000 kiel ĉio elvenas el dekreto de Marduk. 0:10:33.000,0:10:36.000 «Marduk, ni scias, vokis Ciron per lia nomo.» 0:10:36.000,0:10:39.000 Marduk prenas Ciron je la mano, 0:10:39.000,0:10:41.000 ordonas lin gvidi sian popolon 0:10:41.000,0:10:44.000 kaj donas al li la regadon de Babilono. 0:10:44.000,0:10:46.000 Marduk diras al Ciro, 0:10:46.000,0:10:48.000 ke li agu noble 0:10:48.000,0:10:50.000 kaj liberigu la kaptitajn. 0:10:50.000,0:10:52.000 Tial ni ĉiuj devas esti dankemaj 0:10:52.000,0:10:54.000 al Marduk kaj adori lin. 0:10:54.000,0:10:56.000 La hebreaj verkistoj 0:10:56.000,0:10:58.000 de la Malnova Testamento, 0:10:58.000,0:11:01.000 denove sensurprize, 0:11:01.000,0:11:03.000 vidas la aferon malsame. 0:11:03.000,0:11:05.000 Laŭ ili, tute neeblas, 0:11:05.000,0:11:07.000 ke Marduk estu la fonto de eventoj tiaj. 0:11:07.000,0:11:09.000 Nur povas esti Jehovo. 0:11:09.000,0:11:11.000 Kaj do, en Isaako 0:11:11.000,0:11:13.000 ni povas legi mirindajn tekstojn 0:11:13.000,0:11:15.000 pri la agoj ne de Marduk 0:11:15.000,0:11:16.000 sed de la Dio de Israelo, 0:11:16.000,0:11:19.000 la Dio de Israelo, 0:11:19.000,0:11:21.000 kiu ankaŭ vokas Ciron 0:11:21.000,0:11:23.000 per lia nomo, 0:11:23.000,0:11:26.000 prenas lin je la mano, 0:11:26.000,0:11:28.000 kaj igas lin gvidi sian popolon. 0:11:28.000,0:11:30.000 Estas rimarkinda ekzemplo 0:11:30.000,0:11:34.000 de alproprigo, 0:11:34.000,0:11:36.000 fare de du malsamaj sacerdotaroj, 0:11:36.000,0:11:38.000 de sama evento. 0:11:38.000,0:11:40.000 Ni scias, ke Dio 0:11:40.000,0:11:42.000 estas kutime favora al grandaj batalionoj. 0:11:42.000,0:11:45.000 Sed la demando estas: pri kia Dio temas? 0:11:45.000,0:11:47.000 Estiĝas granda debato 0:11:47.000,0:11:49.000 en la 19-a jarcento, 0:11:49.000,0:11:51.000 kiam oni ekkonscias, ke la hebreaj skribaĵoj 0:11:51.000,0:11:54.000 apartenas al multe pli ampleksa religia mondo. 0:11:54.000,0:11:56.000 Klarege, 0:11:56.000,0:11:59.000 la cilindro estas pli antikva, ol la teksto de Isaako. 0:11:59.000,0:12:01.000 Tamen, Jehovo uzas vortojn 0:12:01.000,0:12:03.000 tre similajn 0:12:03.000,0:12:05.000 al tiuj de Marduk. 0:12:05.000,0:12:08.000 Kaj iel, oni sentas, ke Isaako konscias pri tio, 0:12:08.000,0:12:10.000 ĉar li diras 0:12:10.000,0:12:13.000 (nu, Dio mem diras, kompreneble): 0:12:13.000,0:12:15.000 «Mi vokis vin laŭ via nomo, 0:12:15.000,0:12:17.000 kvankam vi Min ne konis.» 0:12:17.000,0:12:19.000 Oni kvazaŭ agnoskas, 0:12:19.000,0:12:21.000 ke Ciro sekvas la ordonojn de Jehovo 0:12:21.000,0:12:24.000 sen koni lin. Sed Ciro estus 0:12:24.000,0:12:27.000 egale konsternita ekscii, ke li sekvas 0:12:27.000,0:12:29.000 la ordonojn de Marduk, 0:12:29.000,0:12:31.000 ĉar Ciro estas bona Irano, 0:12:31.000,0:12:33.000 kies diaro estas tute aparta, 0:12:33.000,0:12:35.000 kaj neniun el tiuj dioj la tekstoj mencias. 0:12:35.000,0:12:37.000 (Ridoj) 0:12:37.000,0:12:39.000 Okazas tio en 1879. 0:12:39.000,0:12:41.000 Antaŭenigu ni 0:12:41.000,0:12:44.000 ĝis 1917, 0:12:44.000,0:12:46.000 kiam la cilindro eniras malsaman mondon, 0:12:46.000,0:12:48.000 tiun de la politiko 0:12:48.000,0:12:50.000 de moderna mondo, 0:12:50.000,0:12:53.000 kun la Balfour-a Deklaracio, 0:12:53.000,0:12:56.000 la jaro kiam la nova imperia potenco [br]en Mezoriento, Britujo, 0:12:56.000,0:12:58.000 decidas estigi 0:12:58.000,0:13:00.000 judan hejman nacion, 0:13:00.000,0:13:02.000 kaj ebligi Judojn 0:13:02.000,0:13:04.000 reveni hejmlanden. 0:13:04.000,0:13:06.000 Laŭdega estas 0:13:06.000,0:13:09.000 la reago de la orienteŭropaj Judoj. 0:13:09.000,0:13:11.000 Tra Orienta Eŭropo, 0:13:11.000,0:13:13.000 Judoj elmontras bildojn de Ciro 0:13:13.000,0:13:15.000 kaj de Georgo la Kvina 0:13:15.000,0:13:17.000 flankalflanke 0:13:17.000,0:13:19.000 – la du grandaj ŝtatestroj, 0:13:19.000,0:13:22.000 kiuj ebligis la revenon al Israelo. 0:13:22.000,0:13:25.000 Tiam revenas la cilindro je la publika vido, 0:13:25.000,0:13:27.000 kaj ĝian tekston oni faras demonstracio 0:13:27.000,0:13:30.000 de la fakto, ke ĉio kio estas okazonta 0:13:30.000,0:13:33.000 post la fino de la mondmilito en 1918 0:13:33.000,0:13:36.000 sinsekvas el dia intenco. 0:13:36.000,0:13:38.000 Vi ĉiuj scias, kio okazis finfine: 0:13:38.000,0:13:41.000 la kreado de la Ŝtato de Israel kaj, 0:13:41.000,0:13:44.000 post 50 jaroj, fine de la 60-aj, 0:13:44.000,0:13:47.000 la konkludo de la rolo de Britujo kiel imperia potenco. 0:13:47.000,0:13:50.000 Tiam, vivon plian komencas la cilindro. 0:13:50.000,0:13:52.000 La regionon, decidas Usono kaj la U.R., 0:13:52.000,0:13:55.000 oni devas ŝirmi kontraŭ komunismo, 0:13:55.000,0:13:58.000 kaj la potenco kreota tiucele 0:13:58.000,0:14:00.000 estos Irano, kaj la Ŝaho. 0:14:00.000,0:14:03.000 La Ŝaho sekve elpensas iranan historion, 0:14:03.000,0:14:05.000 aŭ revenon al ĝi, 0:14:05.000,0:14:08.000 kiu lokigas lin ĉe la centro de granda tradicio, 0:14:08.000,0:14:10.000 kaj li stampigas monerojn 0:14:10.000,0:14:12.000 montrantajn sin mem 0:14:12.000,0:14:14.000 kun la Cira cilindro. 0:14:14.000,0:14:17.000 Kiam li starigas siajn grandiozajn [br]solenaĵojn en Persepoliso, 0:14:17.000,0:14:19.000 li venigas la cilindron, 0:14:19.000,0:14:22.000 pruntedonitan de la Brituja Muzeo. 0:14:22.000,0:14:24.000 Ĝi iras al Teherano kaj estas parto [br]de la pompaj ceremonioj 0:14:24.000,0:14:27.000 pri la Pahlavia dinastio. 0:14:27.000,0:14:30.000 La cira cilindro kiel garantianto de la Ŝaho. 0:14:30.000,0:14:33.000 Dek jarojn pli poste, nova historiero ekas: 0:14:33.000,0:14:35.000 la irana revolucio de 1979. 0:14:35.000,0:14:37.000 Islamisma revolucio – for Ciro, 0:14:37.000,0:14:39.000 tiu historio ne plu interesas nin; 0:14:39.000,0:14:42.000 ni interesiĝas pri islamisma Irano – 0:14:42.000,0:14:44.000 ĝis Irako, la nova superpotenco, 0:14:44.000,0:14:47.000 kiu, laŭ ĉiuj, devas regi la regionon, 0:14:47.000,0:14:49.000 atakas. 0:14:49.000,0:14:51.000 Nova Irako-Irano milito, do. 0:14:51.000,0:14:53.000 Tiam iĝas gravege por la Iranoj 0:14:53.000,0:14:56.000 rememori ilian gloran pasintecon, 0:14:56.000,0:14:58.000 kiam ili luktis kontraŭ Irako 0:14:58.000,0:15:01.000 kaj venkis. 0:15:01.000,0:15:03.000 Ili bezonas simbolon, 0:15:03.000,0:15:06.000 kiu kunigos ĉiujn Iranojn 0:15:06.000,0:15:08.000 islamanojn, kristanojn, 0:15:08.000,0:15:11.000 mazdaanojn, judojn – 0:15:11.000,0:15:13.000 religiemaj aŭ ne. 0:15:13.000,0:15:16.000 La plej taŭga emblemo estas Ciro. 0:15:16.000,0:15:19.000 Do kadre de la kunagado kaj kunlaboro 0:15:19.000,0:15:21.000 de la Brituja Muzeo kaj la Nacia Muzeo en Teherano 0:15:21.000,0:15:23.000 Irano demandas pruntedone 0:15:23.000,0:15:25.000 nur unu aĵon. 0:15:25.000,0:15:27.000 Estas la ununura aĵo, kiun ĝi volas. 0:15:27.000,0:15:29.000 Ĝi volas pruntepreni la ciran cilindron. 0:15:29.000,0:15:31.000 Pasintjare, 0:15:31.000,0:15:35.000 la cira cilindro iris Teheranon 0:15:35.000,0:15:38.000 duan fojon. 0:15:38.000,0:15:41.000 Oni vidas ĝin prezentitan, metitan en ĝia montrujo 0:15:41.000,0:15:44.000 de la direktoro de la Nacia Muzeo de Teherano, 0:15:44.000,0:15:47.000 unu el la multnombraj virinoj en altnivelaj [br]oficoj en Irano, 0:15:47.000,0:15:49.000 S-rino Ardakani. 0:15:49.000,0:15:51.000 Estis pompa evento. 0:15:51.000,0:15:54.000 Jen la alia flanko de la sama foto. 0:15:54.000,0:15:57.000 En Teherano, 0:15:57.000,0:15:59.000 inter unu kaj du milionoj da homoj 0:15:59.000,0:16:01.000 vidas ĝin en nur kelkaj monatoj, 0:16:01.000,0:16:03.000 preter kia ajn popularega ekspoziciado 0:16:03.000,0:16:05.000 en Okcidento. 0:16:05.000,0:16:08.000 Kaj ĝi fariĝas temo de debatego 0:16:08.000,0:16:11.000 pri la signifo de la cilindro, kaj de Ciro, 0:16:11.000,0:16:14.000 sed precipe, de Ciro prezentata de la cilindro 0:16:14.000,0:16:17.000 – la defendanto de la hejmlando, 0:16:17.000,0:16:19.000 la ĉampiono, kompreneble, de iraneco 0:16:19.000,0:16:21.000 kaj de ĉiuj iranaj popoloj, 0:16:21.000,0:16:23.000 tolerema pri ĉiuj fidoj. 0:16:23.000,0:16:25.000 En la nuntempa Irano, 0:16:25.000,0:16:28.000 mazdaanoj kaj kristanoj havas garantiitajn seĝojn 0:16:28.000,0:16:31.000 en la irana parlamento, granda nacia prifierindaĵo. 0:16:31.000,0:16:34.000 Por vidi tiun aĵon, 0:16:34.000,0:16:36.000 miloj da iranaj Judoj 0:16:36.000,0:16:38.000 iras Teheranon. 0:16:38.000,0:16:40.000 Ĝi fariĝas grava emblemo, 0:16:40.000,0:16:42.000 grava debattemo 0:16:42.000,0:16:45.000 pri tio, kio estas Irano en- kaj eksterlande. 0:16:45.000,0:16:48.000 Ĉu ĝi devas esti plu la defendanto de la subpremitaj? 0:16:48.000,0:16:50.000 Ĉu ĝi liberigos la popolojn 0:16:50.000,0:16:53.000 sklavigitajn kaj ekzilitajn de tiranoj? 0:16:53.000,0:16:56.000 Ebriiga nacieca retoriko, 0:16:56.000,0:16:58.000 kaj oni uzis ĝin plene 0:16:58.000,0:17:00.000 en pompa spektaklo 0:17:00.000,0:17:02.000 substrekanta la revenon de la cilindro. 0:17:02.000,0:17:05.000 Vi povas vidi tiun ŝveligitan version de ĝi sursceneje, 0:17:05.000,0:17:08.000 akompanitan de gravuloj de la irana historio, 0:17:08.000,0:17:10.000 venitaj por preni sian lokon 0:17:10.000,0:17:13.000 en la nacia heredaĵo. 0:17:13.000,0:17:15.000 Ĝi estis teatraĵo prezentita 0:17:15.000,0:17:18.000 de la prezidento mem. 0:17:18.000,0:17:20.000 Por mi, 0:17:20.000,0:17:22.000 akompani tiun aĵon al Irano, 0:17:22.000,0:17:24.000 havi la eblon fari tion, 0:17:24.000,0:17:26.000 signifis povi partopreni 0:17:26.000,0:17:28.000 eksterordinaran debaton 0:17:28.000,0:17:30.000 kondukitan de la plej altaj niveloj 0:17:30.000,0:17:32.000 pri tio, kio estas Irano, 0:17:32.000,0:17:35.000 kiom da malsamaj Iranoj kunekzistas, 0:17:35.000,0:17:37.000 kaj kiel la diversaj historioj iranaj 0:17:37.000,0:17:40.000 povus fasoni la hodiaŭan mondon. 0:17:40.000,0:17:43.000 Tiu debato plu daŭras, 0:17:43.000,0:17:45.000 kaj certe daŭros longe, 0:17:45.000,0:17:47.000 ĉar tiu aĵo 0:17:47.000,0:17:49.000 estas unu el la grandaj deklaroj 0:17:49.000,0:17:51.000 pri homaj aspiroj. 0:17:51.000,0:17:55.000 Ĝi staras flankalflanke kun la Usona Konstitucio. 0:17:55.000,0:17:58.000 Pri veraj liberoj, ĝi certe signifas pli, 0:17:58.000,0:18:00.000 ol la Magna Carta. 0:18:00.000,0:18:03.000 Tiu dokumento povas havi tiom da signifoj, 0:18:03.000,0:18:06.000 por Irano kaj la regiono. 0:18:06.000,0:18:08.000 Repliko de ĝi 0:18:08.000,0:18:10.000 estos ĉe la Unuiĝintaj Nacioj 0:18:10.000,0:18:13.000 en Novjorko, tiun aŭtunon, kaj ĉeestos 0:18:13.000,0:18:15.000 la gravajn debatojn 0:18:15.000,0:18:18.000 pri la estonteco de Mezoriento. 0:18:18.000,0:18:20.000 Mi ŝatus konkludi demandante vin 0:18:20.000,0:18:22.000 kia estos la venonta rakonto 0:18:22.000,0:18:24.000 en kiu tiu aĵo ludos rolon? 0:18:24.000,0:18:26.000 Ĝi estos ĉe la kerno, sendube, 0:18:26.000,0:18:28.000 de multaj pli da mezorientaj eventoj. 0:18:28.000,0:18:30.000 Kaj kia mezorienta evento, 0:18:30.000,0:18:32.000 kia monda evento, 0:18:32.000,0:18:34.000 devus laŭ vi 0:18:34.000,0:18:36.000 speguli tion, 0:18:36.000,0:18:38.000 kio esprimas tiu cilindro? 0:18:38.000,0:18:40.000 La rajton de popoloj 0:18:40.000,0:18:42.000 vivi kune en la sama ŝtato, 0:18:42.000,0:18:44.000 kun malsamaj fidoj, en libera etoso 0:18:44.000,0:18:46.000 – Mezoriento, mondo, 0:18:46.000,0:18:48.000 en kiu religio ne estas fonto de disiĝo 0:18:48.000,0:18:51.000 aŭ debatoj. 0:18:51.000,0:18:54.000 En la nuna Mezoriento, 0:18:54.000,0:18:57.000 kiel vi scias, la debatoj estas akraj. 0:18:57.000,0:18:59.000 Tamen mi pensas, 0:18:59.000,0:19:03.000 ke eble la plej potenca kaj saĝa voĉo de ĉiuj 0:19:03.000,0:19:05.000 estas la voĉo 0:19:05.000,0:19:07.000 de tiu muta aĵo, 0:19:07.000,0:19:09.000 la cira cilindro. 0:19:09.000,0:19:11.000 Dankon. 0:19:11.000,0:19:15.000 (Aplaŭdoj)