Niaj aĵoj
havas plejsupran econ –
ili vivas pli longe, ol ni.
Ni mortas, ili postvivas;
nur unu vivon ni havas, ili – multajn,
kaj en ĉiu vivo, ili povas preni
malsamajn signifojn.
Do, dum ni restas kun ununura biografio,
ili ĝuas multajn.
Ĉi-matene, mi volas paroli
pri la vivo, la biografio – fakte, biografioj –
de specifa aĵo,
aĵo rimarkinda.
Mi konsentas:
ĝi neniel aspektas impona.
Pli-malpli rugbepilko-dimensia,
ĝi estas el argilo,
cilindroforma,
kaj oni kovris ĝin
per eteta skribaĵo
antaŭ ol sunumi ĝin.
Videble,
ĝi estas iom difektita.
Nu, sensurprize:
ĝi estas 2500-jara,
kaj oni elterigis ĝin
en 1879.
Hodiaŭ, tamen,
ĝi estas, miaopinie,
grava rolulo
en la Mezorienta politika areno.
Ĝi entenas
fascinajn rakontojn,
kiuj estas tute ne finitaj ankoraŭ.
Ĉio komencas
kun la Irano-Irako milito
kaj la eventaro,
kiu kulminis
je la invado de Irako
fare de fremda armeo,
la forigo de despoto
kaj tuja ŝanĝo de reĝimo.
Kaj elektu ni
el tiu eventaro epizodon,
kiun la plejparto el vi sendube konas:
la festeno de Belŝacaro
– jes, mi elvokas la Irano-Irako militon
de 539 anE.
La simileco
inter la okazintaĵoj
de 539 anE kaj 2003
estas surprizega.
Jen la pentraĵo fare de Rembranto,
hodiaŭ en la Nacia Galerio en Londono,
bildiganta la tekston de la profeto Danielo,
en la hebreaj sanktaj skribaĵoj.
Vi ĉiuj pli-malpli konas la rakonton.
Belŝacaro estas la filo de Nebukadnecaro,
konkerinto de Israelo, kiu prirabis Jerusalemon,
ekkaptis la popolon
kaj perforte forkondukis ĝin al Babilono.
Kaj ne nur la popolon, sed ankaŭ la templan vazaron.
Li disrabis, profanis la templon,
kaj portis la grandajn orajn vazojn
de la jerusalema templo al Babilono.
Belŝacaro, lia filo,
decidas okazigi festenon.
Por igi la aferon eĉ pli amuza,
li aldonas iom da sakrilegio
kaj venigas la templan vazaron.
Jam li militas kontraŭ Irano,
kontraŭ la reĝo de Persujo.
Tiunokte, laŭ Danielo,
ĉe la kulmino de la festo,
ekaperas mano, kiu skribas sur la muro:
«Vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza.
Via regno estas dividita
kaj donita al la Medoj kaj Persoj».
Precize tiun nokton,
Ciro, reĝo de Persujo, eniras Babilonon
kaj la reĝimo de Belŝacaro disfalas.
Kompreneble, estas granda momento
en la historio
de la juda popolo,
bildveka rakonto, kiun ni ĉiuj konas.
«La skribaĵo sur la muro»
estas ofta esprimo en la angla.
Sed la sekvaĵo
estas rimarkinda,
kaj ĝi rilatas
al nia cilindro.
Ciro, reĝo de Persujo,
eniris Babilonon senbatale.
La granda babilona imperio,
kiu etendiĝis de centra suda Irako
ĝis la Mediteraneo,
nun apartenas al li.
Kaj Ciro publikigas deklaron.
Jen tio, kio estas tiu cilindro,
la deklaro fare de la Dio-gvidita estro,
kiu renversis irakan desposton
por liberigi la popolon.
Per pompa babilonan
– ĝi estas skribita en la babilona –
li diras: «Mi estas Ciro, reĝo de la universo,
la granda reĝo, la potenca reĝo,
estro de Babilono, reĝo de la kvar anguloj de la mondo».
Troigi oni ne timas, kiel vi konstatas.
Eble estas la unua
gazetara komunikaĵo
fare de venkinta armeo
kiun oni malkovris.
Faris ĝin, kiel ni vidos,
tre lertaj konsilistoj pri publikaj rilatoj.
La troigo, tiam, ne vere suprizas.
Kaj kion intencas fari la potenca reĝo,
estro de la kvar anguloj de la mondo?
Konkerinte Babilonon, li intencas
tuj liberigi la popolojn
kaptitajn kaj sklavigitajn
de Babilono
– de Nebukadnecaro kaj Belŝacaro.
Li lasos ilin reiri iliajn hejmlandojn.
Eĉ pli grave,
li lasos ilin repreni
la diojn, statuojn
kaj templajn vazarojn
konfiskitajn.
Ĉiu popolo subpremita kaj ekzilita
povas retrovi sian hejmlandon
kaj kunporti siajn diojn.
Ĉiu povos restarigi siajn altarojn
kaj adori siajn diojn
propramaniere, propralande.
Tio estas la dekreto,
la provo,
ke la Judoj,
post ekzilo al Babilono
kaj jaroj pasigitaj borde de la babilonaj riveroj,
priplorantaj la treamatan Jerusalemon,
ricevis la permeson reiri al la hejmlando.
Ili estas permesitaj reiri al Jerusalemo
kaj restrarigi la templon.
Tio estas grava dokumento
por la historio de la Judoj.
La Kroniklo kaj la Libro de Ezra, en la hebreaj skribaĵoj,
rakontas ĉion triumftone.
Jen la juda versio
de la sama rakonto:
«Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo:
Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo,
Dio de la ĉielo,
kaj Li komisiis al mi
konstrui al Li domon en Jerusalemo,
Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo,
kun tiu estu lia Dio;
kaj li iru en Jerusalemon».
«Li iru» – aaleh.
La centra elemento, denove,
de la temo de reveno,
grava parto
de la vivo de judaismo.
Kiel vi scias, la reveno de la ekzilo,
la dua templo,
refasonis judaismon,
kaj tiun ŝanĝon,
tiun grandan historian momenton,
ebligis Ciro, reĝo de Persujo,
kiel diras la hebreaj pergamenoj
kaj la babilona argilo.
Du grandaj tekstoj,
sed kion diri pri la politika situacio?
Tiupunkte okazis
fundamenta ŝanĝo en la historio de Mezoriento.
La irana imperio, tiuj de la Medoj kaj de la Persoj,
unuigitaj sub Ciro,
fariĝis la unua granda imperio tutmonda.
Ciro alvenas en la 530-aj anE.
Kiam lia filo, Dario, sekvas lin,
la tutan Orientan Mediteraneon
regas la Persoj.
Tiu imperio estas fakte
la Mezoriento tiel, kiel ni konas ĝin,
kaj ĝi formas la Mezoriento tiel,
kiel ĝi estas hodiaŭ.
Ĝi estis la plej granda imperio konita ĝis tiam.
Eĉ pli grave:
ĝi estis la unua
grandskala plurkultura,
plurfida ŝtato.
Endis regi ĝin ja novmaniere,
en diversaj lingvoj. La fakto,
ke oni tion skribis en la babilona estas signifoplena.
Endis agnoski la diversajn popolojn,
kutimojn, religiojn kaj fidojn.
Ĉion tion ĉi Ciro respektas.
Li kreas modelon
pri regado de granda societo
plurnacia, plurfida kaj plurkultura.
Kaj rezultas imperio,
kiu inkludas la regionojn sur la ekrano,
kaj kiu spertis 200 jarojn da stabileco
antaŭ ol, Aleksandro detruis ĝin.
Ĝi postlasis revon pri unuiĝinta Mezoriento,
kie diversfidaj popoloj
povas vivi kune.
La helenaj invadoj ĉesigis tion.
Kompreneble, Aleksandro ne povis estigi registraron
kaj lia imperio dispeciĝis.
Tamen, tio, kion prezentis
Ciro supervivis.
La helena historiisto Ksenofono
verkis «Ciropedia»-n,
en kiu li deklaras Ciron saĝa estro.
Por la eŭropa kulturo venonttempa,
Ciro restas modelo.
Jen 16-jarcenta bildo
montranta kiel admiro pri li
estis disvastita.
La libro de Ksenofono pri Ciro
kaj la regado de bunta societo
estis unu el la gravaj verkoj,
kiuj inspiris la Patroj
de la usona revolucio.
Jefferson admiris la reĝon;
ties idealoj
klare respondis al tiuj de la 18-a jarcento
pri religia toleremo
en nova ŝtato.
Dume, en Babilono,
la situacio ne tre bonas.
Post Aleksandro kaj la aliaj imperioj,
Babilono dekadencas, ruiniĝas
kaj ĉia ajn spuro de la granda imperio malaperas
– ĝis 1879,
kiam fosesplorada kampanjo
de la Brituja Muzeo malkovras la cilindron.
Nun, nova historio malfermiĝas por ĝi.
Ĝi fariĝas argumento
en grava mez-19-a jarcenta debato:
Ĉu estas fidindaj la Sanktaj Skribaĵoj?
La revenon de la Judoj
kaj la dekreton de Ciro oni konis
nur per la hebreaj skribaĵoj.
Ne ekzistis alia pruvo.
Nu, ekaperas la cilindro,
kiu estigas grandan entuziasmon
ĉe tiuj, kiuj kredis la skribaĵojn,
sed kies fido estis ŝanceligita
de evoluado kaj geologio.
Jen estis pruvaĵo
pri la historia vereco de la Biblio.
Granda 19-a jarcenta momento.
Tamen, ne tiom klara estas ĉio.
La faktoj ja veras
– estu laŭdata arkeologio –
sed sia interpretado iom pli malsimplas,
ĉar la cilindro kaj la hebrea Biblio
malakordas per grava detalo.
La babilona cilindro
estis verkita de pastroj
de la granda dio babilona, Marduk.
Sensurprize, ili rakontas
kiel ĉio elvenas el dekreto de Marduk.
«Marduk, ni scias, vokis Ciron per lia nomo.»
Marduk prenas Ciron je la mano,
ordonas lin gvidi sian popolon
kaj donas al li la regadon de Babilono.
Marduk diras al Ciro,
ke li agu noble
kaj liberigu la kaptitajn.
Tial ni ĉiuj devas esti dankemaj
al Marduk kaj adori lin.
La hebreaj verkistoj
de la Malnova Testamento,
denove sensurprize,
vidas la aferon malsame.
Laŭ ili, tute neeblas,
ke Marduk estu la fonto de eventoj tiaj.
Nur povas esti Jehovo.
Kaj do, en Isaako
ni povas legi mirindajn tekstojn
pri la agoj ne de Marduk
sed de la Dio de Israelo,
la Dio de Israelo,
kiu ankaŭ vokas Ciron
per lia nomo,
prenas lin je la mano,
kaj igas lin gvidi sian popolon.
Estas rimarkinda ekzemplo
de alproprigo,
fare de du malsamaj sacerdotaroj,
de sama evento.
Ni scias, ke Dio
estas kutime favora al grandaj batalionoj.
Sed la demando estas: pri kia Dio temas?
Estiĝas granda debato
en la 19-a jarcento,
kiam oni ekkonscias, ke la hebreaj skribaĵoj
apartenas al multe pli ampleksa religia mondo.
Klarege,
la cilindro estas pli antikva, ol la teksto de Isaako.
Tamen, Jehovo uzas vortojn
tre similajn
al tiuj de Marduk.
Kaj iel, oni sentas, ke Isaako konscias pri tio,
ĉar li diras
(nu, Dio mem diras, kompreneble):
«Mi vokis vin laŭ via nomo,
kvankam vi Min ne konis.»
Oni kvazaŭ agnoskas,
ke Ciro sekvas la ordonojn de Jehovo
sen koni lin. Sed Ciro estus
egale konsternita ekscii, ke li sekvas
la ordonojn de Marduk,
ĉar Ciro estas bona Irano,
kies diaro estas tute aparta,
kaj neniun el tiuj dioj la tekstoj mencias.
(Ridoj)
Okazas tio en 1879.
Antaŭenigu ni
ĝis 1917,
kiam la cilindro eniras malsaman mondon,
tiun de la politiko
de moderna mondo,
kun la Balfour-a Deklaracio,
la jaro kiam la nova imperia potenco
en Mezoriento, Britujo,
decidas estigi
judan hejman nacion,
kaj ebligi Judojn
reveni hejmlanden.
Laŭdega estas
la reago de la orienteŭropaj Judoj.
Tra Orienta Eŭropo,
Judoj elmontras bildojn de Ciro
kaj de Georgo la Kvina
flankalflanke
– la du grandaj ŝtatestroj,
kiuj ebligis la revenon al Israelo.
Tiam revenas la cilindro je la publika vido,
kaj ĝian tekston oni faras demonstracio
de la fakto, ke ĉio kio estas okazonta
post la fino de la mondmilito en 1918
sinsekvas el dia intenco.
Vi ĉiuj scias, kio okazis finfine:
la kreado de la Ŝtato de Israel kaj,
post 50 jaroj, fine de la 60-aj,
la konkludo de la rolo de Britujo kiel imperia potenco.
Tiam, vivon plian komencas la cilindro.
La regionon, decidas Usono kaj la U.R.,
oni devas ŝirmi kontraŭ komunismo,
kaj la potenco kreota tiucele
estos Irano, kaj la Ŝaho.
La Ŝaho sekve elpensas iranan historion,
aŭ revenon al ĝi,
kiu lokigas lin ĉe la centro de granda tradicio,
kaj li stampigas monerojn
montrantajn sin mem
kun la Cira cilindro.
Kiam li starigas siajn grandiozajn
solenaĵojn en Persepoliso,
li venigas la cilindron,
pruntedonitan de la Brituja Muzeo.
Ĝi iras al Teherano kaj estas parto
de la pompaj ceremonioj
pri la Pahlavia dinastio.
La cira cilindro kiel garantianto de la Ŝaho.
Dek jarojn pli poste, nova historiero ekas:
la irana revolucio de 1979.
Islamisma revolucio – for Ciro,
tiu historio ne plu interesas nin;
ni interesiĝas pri islamisma Irano –
ĝis Irako, la nova superpotenco,
kiu, laŭ ĉiuj, devas regi la regionon,
atakas.
Nova Irako-Irano milito, do.
Tiam iĝas gravege por la Iranoj
rememori ilian gloran pasintecon,
kiam ili luktis kontraŭ Irako
kaj venkis.
Ili bezonas simbolon,
kiu kunigos ĉiujn Iranojn
islamanojn, kristanojn,
mazdaanojn, judojn –
religiemaj aŭ ne.
La plej taŭga emblemo estas Ciro.
Do kadre de la kunagado kaj kunlaboro
de la Brituja Muzeo kaj la Nacia Muzeo en Teherano
Irano demandas pruntedone
nur unu aĵon.
Estas la ununura aĵo, kiun ĝi volas.
Ĝi volas pruntepreni la ciran cilindron.
Pasintjare,
la cira cilindro iris Teheranon
duan fojon.
Oni vidas ĝin prezentitan, metitan en ĝia montrujo
de la direktoro de la Nacia Muzeo de Teherano,
unu el la multnombraj virinoj en altnivelaj
oficoj en Irano,
S-rino Ardakani.
Estis pompa evento.
Jen la alia flanko de la sama foto.
En Teherano,
inter unu kaj du milionoj da homoj
vidas ĝin en nur kelkaj monatoj,
preter kia ajn popularega ekspoziciado
en Okcidento.
Kaj ĝi fariĝas temo de debatego
pri la signifo de la cilindro, kaj de Ciro,
sed precipe, de Ciro prezentata de la cilindro
– la defendanto de la hejmlando,
la ĉampiono, kompreneble, de iraneco
kaj de ĉiuj iranaj popoloj,
tolerema pri ĉiuj fidoj.
En la nuntempa Irano,
mazdaanoj kaj kristanoj havas garantiitajn seĝojn
en la irana parlamento, granda nacia prifierindaĵo.
Por vidi tiun aĵon,
miloj da iranaj Judoj
iras Teheranon.
Ĝi fariĝas grava emblemo,
grava debattemo
pri tio, kio estas Irano en- kaj eksterlande.
Ĉu ĝi devas esti plu la defendanto de la subpremitaj?
Ĉu ĝi liberigos la popolojn
sklavigitajn kaj ekzilitajn de tiranoj?
Ebriiga nacieca retoriko,
kaj oni uzis ĝin plene
en pompa spektaklo
substrekanta la revenon de la cilindro.
Vi povas vidi tiun ŝveligitan version de ĝi sursceneje,
akompanitan de gravuloj de la irana historio,
venitaj por preni sian lokon
en la nacia heredaĵo.
Ĝi estis teatraĵo prezentita
de la prezidento mem.
Por mi,
akompani tiun aĵon al Irano,
havi la eblon fari tion,
signifis povi partopreni
eksterordinaran debaton
kondukitan de la plej altaj niveloj
pri tio, kio estas Irano,
kiom da malsamaj Iranoj kunekzistas,
kaj kiel la diversaj historioj iranaj
povus fasoni la hodiaŭan mondon.
Tiu debato plu daŭras,
kaj certe daŭros longe,
ĉar tiu aĵo
estas unu el la grandaj deklaroj
pri homaj aspiroj.
Ĝi staras flankalflanke kun la Usona Konstitucio.
Pri veraj liberoj, ĝi certe signifas pli,
ol la Magna Carta.
Tiu dokumento povas havi tiom da signifoj,
por Irano kaj la regiono.
Repliko de ĝi
estos ĉe la Unuiĝintaj Nacioj
en Novjorko, tiun aŭtunon, kaj ĉeestos
la gravajn debatojn
pri la estonteco de Mezoriento.
Mi ŝatus konkludi demandante vin
kia estos la venonta rakonto
en kiu tiu aĵo ludos rolon?
Ĝi estos ĉe la kerno, sendube,
de multaj pli da mezorientaj eventoj.
Kaj kia mezorienta evento,
kia monda evento,
devus laŭ vi
speguli tion,
kio esprimas tiu cilindro?
La rajton de popoloj
vivi kune en la sama ŝtato,
kun malsamaj fidoj, en libera etoso
– Mezoriento, mondo,
en kiu religio ne estas fonto de disiĝo
aŭ debatoj.
En la nuna Mezoriento,
kiel vi scias, la debatoj estas akraj.
Tamen mi pensas,
ke eble la plej potenca kaj saĝa voĉo de ĉiuj
estas la voĉo
de tiu muta aĵo,
la cira cilindro.
Dankon.
(Aplaŭdoj)