Ĉi tio ne estas ekzerco. Mi nomiĝas Greta Thunberg. Ni vivas en la komenco de amasa formorto. Nia klimato detruiĝas. Infanoj kiel mi estas forlasantaj siajn edukadojn por protesti. Sed ili ankoraŭ povas ripari ĝin. Vi ankoraŭ povas ripari ĝin. Por travivi, ni bezonas ĉesi bruli fosiliajn brulaĵojn. Sed ĉi tio ne sufiĉos sole. Oni diskutas pri multaj solvoj. Sed kio pri la solvo, kiu staras antaŭ ni? Mi permesas, ke mia amiko George klarigu. Estas magia maŝino, kiu suĉas karbonon de la aero, malmultekostas, kaj memkonstruas. Ĝi nomiĝas… arbo. Arbo estas ekzemplo de natura klimata solvo. Mangrovoj, torfejoj, ĝangaloj, marĉoj, marfundoj, algaroj, kaj koralaj rifoj ĉiuj prenas karbonon el la aero kaj forŝlosas ĝin. La naturo estas ilo, kiun ni povas uzi por ripari nian rompitan klimaton. Ĉi tiuj naturaj klimataj solvoj povus fari gravan ŝanĝon. Mojose, ĉu ne? Sed nur se ni ankaŭ forlasas fosiliajn brulaĵojn en la grundo. Jen la freneza parto… nuntempe ni ignoras ilin. Ni elspezas miloble pli da mono por tutmondaj fosiliaj brulaĵaj subvencioj ol naturaj solvoj. Naturaj klimataj solvoj ricevas nur 2% de la tuta mono, kiu estas uzata por batali kontraŭ klimata detruiĝo. Ĉi tio estas via mono. Ĝi estas viaj impostoj kaj viaj ŝparaĵoj. Eĉ pli freneze, nuntempe, kiam ni plej bezonas la naturon, ni detruas ĝin pli rapide ol iam antaŭe. Ĝis 200 specioj formortas ĉiutage. Multe da la arkta glacio estas for. La plimulto de niaj sovaĝaj bestoj foriris. Multe da nia grundo foriris. Nu, kion ni devas fari? Kion VI devas fari? Estas simple… Ni bezonas PROTEKTI RESTAŬRI kaj FINANCI. PROTEKTI Tropikaj arbaroj estas dehakataj je la rapideco de 30 futbalkampoj per minuto. Kiam la naturo faras ion necesan, ni devas protekti ĝin. RESTAŬRI Multe da nia planedo estis damaĝita. Sed la naturo povas regeneri sin kaj ni povas helpi ekosistemojn resaniĝi. FINANCI Ni devas ĉesi financi aferojn, kiuj detruas la naturon kaj pagas aferojn, kiuj helpos ĝin. Estas tiel simple. PROTEKTI RESTAŬRI FINANCI Ĉi tio povas okazi ĉie; multaj homoj jam komencis uzi naturajn klimatajn solvojn. Ni devas fari ĝin universale. Vi povas partopreni. VOĈDONU por homoj, kiuj defendas la naturon. DIVIDU ĉi tiun filmeton. Parolu pri ĉi tio. Ĉirkaŭmonde estas mirindaj movadoj, kiuj batalas por la naturo. ALIĜI al ili! Ĉio gravas. Kion vi faras, gravas. [ĈI TIU FILMETO ESTIS FARITA DE REUZITA FILMAĴO] [PER NENIUJ FLUGOJ KAJ NENIU NETA KARBONO] [BONVOLU PRENI & REUZI ĜIN]